Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (I-V)
de Unuiĝintaj Nacioj / Unuiĝinta Naciaro  
18a februaro 2008

Jen la unua parto (I-V) de la Ĉarto ; la ceteraj partoj tradukiĝos poste...

Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj

Traduko el la angla, franca kaj germana versioj

[De la 26-a de junio 1945]

[Antaŭparto]

NI, LA POPOLOJ DE LA UNUIĜINTAJ NACIOJ - FIRME DECIDITAJ,

gardi generaciojn kontraŭ la plago de milito, kiu dufoje dum nia vivotempo alportis nedireblan suferon al la homaro,

denove konfirmi nian kredon je la fundamentaj rajtoj de la homo, je digno kaj valoro de la homa personeco, je la samrajteco de viro kaj virino kiel de ĉiuj nacioj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj,

krei kondiĉojn, sub kiuj justeco kaj la respekto al la devoj el traktatoj kaj aliaj fontoj de la popoljuro povas esti certigataj,

antaŭenigi la socian progreson kaj pli bonan vivnivelon en pli granda libereco,

KAJ POR TIUJ CELOJ

praktiki toleremon kaj vivi kiel bonaj najbaroj kune en paco,

unuigi niajn fortojn por gardi la mondan pacon kaj la internacian sekurecon,

adopti principojn kaj enkonduki metodojn kiuj garantiu, ke armforto estu aplikata jam nur en la komuna intereso kaj

uzi internaciajn instituciojn por antaŭenigi la ekonomian kaj socian progreson de ĉiuj popoloj -

DECIDIS KUNLABORI EN NIA KLOPODADO POR ATINGO DE TIUJ CELOJ.

Laŭ tio niaj registaroj, per siaj en la urbo San-Francisko kuniĝintaj reprezentantoj, kies plenpotencoj estis prezentitaj kaj konsiderataj esti en bona kaj ĝusta formo, akceptis tiun ĉi Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj per tio ĉi starigas internacian organizaĵon, kiu portu la nomon „Unuiĝintaj Nacioj”.

Ĉapitro I

Celoj kaj principoj

Artikolo 1

La Unuiĝintaj Nacioj metas al si jenajn celojn :

1. gardi la mondpacon kaj la internacian sekurecon kaj tiucele fari efikajn kolektivajn disponojn por malhelpi kaj forigi minacojn al la paco, subpremi atakajn agojn kaj aliajn pacorompojn kaj realigi, per pacaj rimedoj konforme al la principoj de la justeco kaj de la internacia juro, la alĝustigon aŭ solvon de internaciaj malkonsentoj aŭ de situacioj kiuj povus konduki al pacorompo.

2. disvolvi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto de la principo de egaleco de la rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto disponi pri si mem, kaj fari ĉiajn aliajn disponojn taŭgajn por solidigi la pacon de la mondo ;

3. realigi la internacian kunlaboradon solvante la internaciajn problemojn de ekonomia, socia, intelekta aŭ homhelpa karaktero, disvolvante kaj subtenante la respekton al la homrajtoj kaj al la fundamentaj liberecoj por ĉiuj, sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio.

4. esti centro en kiu harmoniiĝas la klopodoj de la nacioj por tiuj komunaj celoj.

Artikolo 2

La Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj membroj, en sia klopodado por la celoj eldiritaj en la Artikolo 1, devas agi konforme al la sekvaj principoj :

1. La organizaĵo estas bazita sur la principo de suverena egaleco de ĉiuj ĝiaj membroj.

2. La membroj de la organizaĵo, por certigi al ĉiuj la ĝuadon de la rajtoj kaj avantaĝoj devenantaj el ilia membreco, devas plenumi bonfide la devojn kiujn ili alprenis laŭ la teksto de tiu ĉi ĉarto.

3. La membroj reguligas solvas siajn internaciajn disputojn per pacaj rimedoj, tiel ke la paco kaj la internacia sekureco kaj la justeco ne estu endanĝerigata.

4. La membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ĉia ŝtato, ĉu en ĉia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

5. Ĉiuj membroj donas al la Unuiĝintaj Nacioj ĉian helpon en ĉia ago entreprenita de tiuj konforme al la dispozicioj de tiu ĉi ĉarto kaj detenas sin helpi ŝtaton kontraŭ kiu la Organizo faras antaŭmalhelpan aŭ perfortan agon.

6. La Organizo faras tiel ke la ŝtatoj kiuj ne estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj agu konforme al tiuj ĉi principoj en la mezuro necesa por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

7. Nenia dispozicio de tiu ĉi ĉarto permesas la Unuiĝintajn Naciojn interveni en aferojn kiuj koncernas esence la nacian kompetenton de ŝtato nek devigas la membrojn submeti tiajn aferojn al proceduro de regulado laŭ la teksto de tiu ĉi ĉarto ; tamen, tiu principo neniel malhelpas la aplikadon de pundisponoj laŭ la ĉapitro VII.

Ĉapitro II

Membreco

Artikolo 3

La originaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj estas la ŝtatoj kiuj, partopreninte en la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Organizaĵo en San-Francisko aŭ subskribinte antaŭe la Deklaracion de la Unuiĝintaj Nacioj de la 1-a de januaro 1942, subskribas tiun ĉi ĉarton kaj ratifas ĝin konforme al la Artikolo 110.

Artikolo 4

1. Povas fariĝi membroj de la Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj aliaj pacaj ŝtatoj kiuj akceptas la devojn de tiu ĉi ĉarto kaj, laŭ la juĝo de la organizaĵo, estas kapablaj kaj emaj fari tion.

2. La akcepto kiel membro de la Unuiĝintaj Nacioj de ĉiu ŝtato plenumanta tiujn kondiĉojn fariĝas per decido de la Ĝenerala Asembleo laŭ rekomendo de la Konsilio pri Sekureco.

Artikolo 5

Al membro de la Organizo, kontraŭ kiu antaŭmalhelpa aŭ perforta ago estas entreprenita fare de la Konsilio pro Sekureco, suspendeblas fare de la Ĝenerala Asembleo, laŭ rekomendo de la Konsilio pri Sekureco, la uzado de ĝiaj rajtoj kaj privilegioj devenaj de ĝia membreco. La uzado de tiuj rajtoj kaj privilegioj restarigeblas per la Konsilio pri Sekureco.

Artikolo 6

Se membro rompas persiste la principojn eldiritajn en tiu ĉi ĉarto, ĝi povas esti ekskludita el la Organizo per la Ĝenerala Asembleo laŭ rekomendo de la Konsilio pri Sekureco.

Ĉapitro III

Organoj

Artikolo 7

1. Kiel ĉefaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas starigitaj : Ĝenerala Asembleo, Konsilio pri Sekureco, Ekonomia kaj Socia Konsilio, Kuratora Konsilio, Internacia Tribunalo kaj Sekretariejo.

2. Kromaj organoj, laŭ neceso, starigeblas konforme al tiu ĉi ĉarto.

Artikolo 8

La Unuiĝintaj Nacioj neniel restriktas la aliron de viroj kaj de virinoj, en egalaj kondiĉoj, al ĉiuj funkcioj, en siaj ĉefaj kaj kromaj organoj.

Ĉapitro IV

Ĝenerala Asembleo

Konsisto

Artikolo 9

1. La Ĝenerala Asembleo konsistas el ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

2. Ĉiu membro havas maksimume kvin reprezentantojn ĉe la Ĝenerala Asembleo.

Funkcioj kaj povoj

Artikolo 10

La Ĝenerala Asembleo povas diskuti pri ĉiuj demandoj aŭ aferoj en la kadro de tiu ĉi ĉarto aŭ koncernantaj la povojn kaj funkciojn de iu ajn de la organoj starigitaj laŭ tiu ĉi ĉarto, kaj, sub rezervo de la dispozicioj de la Artikolo 12, formuli pri tiuj demandoj aŭ aferoj rekomendojn por la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, por la Konsilio pri Sekureco aŭ por la membroj kaj la Konsilio pri Sekureco.

Artikolo 11

1. La Ĝenerala Asembleo povas pritrakti la ĝeneralajn principojn de kunlaborado por konservo de la internaciaj paco kaj sekureco, inkluzive de la principoj pri malarmado kaj regulado pri armiloj kaj fari, laŭ tiuj principoj, rekomendojn ĉu al la membroj ĉu al la Konsilio pri Sekureco, ĉu al la membroj kaj al la Konsilio pri Sekureco.

2. La Ĝenerala Asembleo povas diskuti pri ĉiaj demandoj koncernantaj la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco submetitaj al ĝi de ia ajn membro de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ de la Konsilio pri Sekureco aŭ de ŝtato kiu ne estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj konforme al la dispozicioj de la paragrafo 2 de la Artikolo 35 kaj, sub rezervo de la Artikolo 12, fari pri ĉiuj tiaj demandoj rekomendojn ĉu al la ŝtato aŭ ŝtatoj interesitaj, ĉu al la Konsilio pri Sekureco, ĉu al la ŝtatoj kaj al la Konsilio pri Sekureco. Ĉia tia demando kiu alvokas agon estas sendota al la Konsilio pri Sekureco fare de la Ĝenerala Asembleo, antaŭ aŭ post diskutado.

3. La Ĝenerala Asembleo povas atentigi la Konsilion pri Sekureco pri la situacioj kiuj ŝajnas endanĝerigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

4. La povoj de la Ĝenerala Asembleo nomitaj en tiu ĉi Artikolo ne limigas la ĝeneralan atingopovon de la artikolo 10.

Artikolo 12

1. Dum la Konsilio pri Sekureco plenumas, koncerne disputon aŭ ian ajn situacion, la funkciojn kiuj estas al ĝi atribuitaj de tiu ĉi Ĉarto, la Ĝenerala Asembleo ne rajtas fari ian ajn rekomendon pri la disputo aŭ tiu situacio, almenaŭ se la Konsilio pri Sekureco ne petas ĝin de ĝi.

2. La Ĝenerala Sekretario, kun la konsento de la Konsilio pri Sekureco, sciigas al la Ĝenerala Asembleo, dum ĉiu sesio, la aferojn pri la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco pri kiuj okupiĝas la Konsilio pri Sekureco ; li ankaŭ informas la Ĝeneralan Asembleon aŭ, se tiu ne kunsidas, la membrojn, ekde kiam la Konsilio pri Sekureco ĉesas okupiĝi pri tiuj aferoj.

Artikolo 13

1. La Ĝenerala Asembleo iniciatas studaĵojn kaj faras rekomendojn por :

a. disvolvi la intenacian kunlaboradon en la politika kampo kaj subteni la iom-post-ioman disvolvadon de la internacia juro kaj de ĝia kodigado ;

b. disvolvi la internacian kunlaboradon en la kampoj ekonomia, socia, de intelekta kulturo kaj de edukado, de publika sano kaj faciligi por ĉiuj, sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio, la ĝuadon de la homrajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj.

2. La aliaj respondecoj, funkcioj kaj povoj de la Ĝenerala Asembleo, koncernantaj la demandojn menciitajn en la ĉi-supra paragrafo 1, b, estas eldiritaj en la Ĉapitroj IX kaj X.

Artikolo 14

Sub retervo de la dispozicioj de la Artikolo 12, la Ĝenerala Asembleo povas rekomendi la disponojn taŭgajn por certigi la pacan reguladon de ĉia situacio, kia ajn estas ĝia kaŭzo, kiu ŝajnas al ĝi endanĝerigi la ĝeneralan bonon aŭ la amikajn rilatojn inter nacioj, inkluzive de situacioj estiĝintaj pro rompo de la dispozicioj de tiu ĉi ĉarto en kiuj estas eldiritaj la celoj kaj la principoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 15

1. La Ĝenerala Asembleo akceptas kaj konsideras la jarraportojn kaj la specialajn raportojn de la Konsilio pri Sekureco ; tiuj raportoj enhavas resumon de la disponoj kiujn la Konsilio pri Sekureco decidis aŭ realigis por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

2. La Ĝenerala Asembleo akceptas kaj konsideras la raportojn de la aliaj organoj de la Organizo.

Artikolo 16

La Ĝenerala Asembleo plenumas, koncerne la internacian kuratorec-reĝimon, la funkcioj kiuj estas al ĝi atribuitaj kaŭze de la Ĉapitroj XII kaj XIII ; interalie, ĝi aprobas la kuratorec-traktatojn pri la zonoj ne signitaj kiel strategiaj zonoj.

Artikolo 17

1. La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj aprobas la buĝeton de la Organizo.

2. La elspezoj de la Organizo estas portataj de la membroj laŭ la dispartigo fiksita de la Ĝenerala Asembleo.

3. La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj aprobas ĉiujn financajn kaj buĝetajn aranĝojn faritajn kun la specialaj institucioj celataj en la Artikolo 57 kaj kontrolas la mastrumajn buĝetojn de tiuj institucioj kun la celo doni al ili rekomendojn.

Voĉdonado

Artikolo 18

1. Ĉiu membro de la Ĝenerala Asembleo disponas pri unu voĉo.

2. La decidoj de la Ĝenerala Asembleo pri la gravaj demandoj estas farataj per du triona plimulto de la ĉeestaj kaj voĉdonantaj membroj. Kiel gravaj demandoj estas konsiderataj : la rekomendoj pri la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco, la elekto de nepermanentaj membroj de la Konsilio pri Sekureco, la elekto de la membroj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, la elekto de la membroj de la Konsilio pri kuratoreco konforme al la paragrafo 1, c, de la Artikolo 86, la allaso de novaj membroj en la Organizo, la suspendo de rajtoj kaj privilegioj de membroj, la ekskludo de membroj, la demandoj pri funkciado de la kuratorec-reĝimo kaj la buĝetaj demandoj.

3. La decidoj pri aliaj demandoj, inkluzive la difino de novaj kategorioj de demandoj decidotaj per du triona plimulto, estas farataj per la plimulto de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Artikolo 19

Membro de la Unuiĝintaj Nacioj kun debeto de siaj kontribuaĵoj al la elspezoj de la Organizo ne povas partopreni en la voĉdonado de la Ĝenerala Asembleo se la sumo de siaj debetoj egalas aŭ superas la kontribuaĵon pagendan de ĝi por la du kompletaj pasintaj jaroj. La Ĝenerala Asembleo povas tamen permesi al tiu membro partopreni en la voĉdonado se ĝi konstatas, ke la pagomanko okazis pro cirkunstancoj sendependaj de ĝia volo.

Proceduro

Artikolo 20

La Ĝenerala Asembleo faras unu regulan jaran sesion kaj, kiam la cirkonstancoj postulas tion, eksterordinarajn sesiojn. Tiuj estas kunvokataj de la Ĝenerala Sekretario laŭ peto de la Konsilio pri Sekureco aŭ de la plimulto de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 21

La Ĝenerala Asembleo starigas sian internan reguladon. Ĝi nomumas sian Prezidanton por ĉiu sesio.

Artikolo 22

La Ĝenerala Asembleo povas starigi kromajn organojn kiujn ĝi juĝas necesaj por la plenumado de siaj funkcioj.

Ĉapitro V

Konsilio pri Sekureco

Konsisto

Artikolo 23

1. La Konsilio pri Sekureco konsistas el dek-kvin membroj de la Organizo. La Respubliko Ĉinio, Francio, la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj, la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britujo kaj Nord-Irlando kaj Usono estas permanentaj membroj de la Konsilio pri Sekureco. Dek kromaj membroj de la Organizo estas elektataj, kiel nepermanentaj membroj de la Konsilio pri Sekureco, de la Ĝenerala Asembleo kiu speciale konsideras, unuavice, la kontribuadon de la membroj de la Organizo al la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco kaj al la ceteraj celoj de la Organizo kaj ankaŭ justan geografian distribuon.

2. La nepermanentaj membroj de la Konsilio pri Sekureco estas elektataj por periodo de du jaroj. dum la unua elekto de la nepermanentaj membroj post kiam la nombro da membroj de la Konsilio pri Sekureco estos altigitaj de dek-unu al dek-kvin, du el la kvar kromaj membroj estos elektataj por periodo de unu jaro. La elirantaj membroj ne tuj reelekteblas.

3. Ĉiu membro de la Konsilio pri Sekureco havas unu reprezentanton en la Konsilio.

Funkcioj kaj povoj

Artikolo 24

1. Por certigi la rapidan kaj efikan agon de la Organizo, ĝiaj membroj donas al la Konsilio pri Sekureco la precipan respondecon por la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco kaj agnoskas ke, plenumante siajn devojn kiujn trudas al ĝi tiu respondeco, la Konsilio pri Sekureco agas en ilia nomo.

2. En la plenumado de tiuj devoj, la Konsilio pri Sekureco agas konforme al la celoj kaj principoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La specifaj povoj donitaj al la Konsilio pri Sekureco por ebligi al ĝi plenumi tiujn devojn estas difinitaj en la Ĉapitroj VI, VII, VIII kaj XII.

3. La Konsilio pri Sekureco submetas por kontrolado jarajn raportojn kaj, laŭokaze, specialajn raportojn al la Ĝenerala Asembleo.

Artikolo 25

La membroj de la Organizo interkonsentas akcepti kaj apliki la decidojn de la Konsilio pri Sekureco konforme al tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 26

Por subteni la starigon kaj konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco kun la minimuma devojigo al armado de la homaj kaj ekonomiaj resursoj de la mondo, la Konsilio pri Sekureco estas taskita, helpe de la Komitato de ĉefstabo starigita per la Artikolo 47, ellabori planojn submetotajn al la membroj de la Organizo por starigi sistemon de regulado de la armaĵoj.

Voĉdonado

Artikolo 27

1. Ĉiu membro de la Konsilio pri Sekureco disponas pri unu voĉo.

2. La decidoj de la Konsilio pri Sekureco pri proceduraj demandoj estas farataj per jesa voĉo de naŭ membroj.

3. La decidoj de la Konsilio pri Sekureco pri ĉiuj aliaj demandoj estas farataj per jesa voĉo de naŭ ĝiaj membroj en kiu estas entenataj la voĉoj de ĉiuj permanentaj membroj, ĉe kio, en la decidoj farataj laŭ la teksto de la Ĉapitro VI kaj de la paragrafo 3 de la Artikolo 52, konfliktpartioj detenas sin voĉdoni.

Proceduro

Artikolo 28

1. La Konsilio pri Sekureco estas organizita tiel ke ĝi povas plenumi siajn funkciojn permanente. Por tio, ĉiu membro de la Konsilio pri Sekureco devas havi ĉiumomente reprezentanton en la sidejo de la Organizo.

2. La Konsilio pri Sekureco faras regulajn kunvenojn, en kiu ĉiu ĝia membro povas, se li deziras, reprezentigi sin per membro de sia registaro aŭ per ia alia speciale nomunita reprezentanto.

3. La Konsilio pri Sekureco povas kunveni en ĉiuj lokoj aliaj ol la sidejo de la Organizo kiujn ĝi juĝas taŭgaj por faciligi ĝian taskon.

Artikolo 29

La Konsilio pri Sekureco povas krei la kromajn organojn kiujn ĝi juĝas necesaj por la plenumado de ĝiaj funkcioj.

Artikolo 30

La Konsilio pri Sekureco starigas sian internan regularon, en kiu ĝi fiksas la manieron nomuni sian Prezidanton.

Artikolo 31

Ĉiu Membro de la Organizo kiu ne estas membro de la Konsilio pri Sekureco povas partopreni, sen voĉdonrajto, en la diskuto de ĉia demando submetita al la Konsilio pri Sekureco, ĉiam kiam ĝi opinias ke la interesoj de tiu Membro estas aparte tuŝataj.

Artikolo 32

Ĉiu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj kiu ne estas membro de la Konsilio pri Sekureco aŭ ĉiu ŝtato kiu ne estas Membro de la Unuiĝintaj Nacioj, se ĝi estas partio de disputo ekzaminata de la Konsilio pri Sekureco, estas invitata partopreni, sen voĉdonrajto, en la diskutoj pri tiu disputo. La Konsilio pri Sekureco determinas la kondiĉojn kiujn ĝi opinias justaj por la partopreno de ŝtato kiu ne estas Membro de la Organizo.

Poste sekvas la aliaj partoj, -vl