Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Al la popolo la parolon !
de Elsa DIMICOLI  
15a februaro 2008

63 % de la francoj,

78 % de la germanoj,

75 % de la britoj,

72 % de la italoj,

65 % de la hispanoj

deziras la okazigon de referendumo

por ratifi la Lisbonan Traktaton.

Laŭ studaĵo publikigita en la „Financial Times”

„Rifuzo de demokratio” kune kun ŝtatmensogo. Jen kion preparas [la franca prezidanto] Nicolas Sarkozy obstine rifuzante ke la nova eŭropa traktato estu submetota al referendumo. Rifuzo de demokratio, ĉar, kiel nomas ĝin multaj subtenantoj de popola konsultado, „ĉu oni estas por aŭ kontraŭ tiu traktato, Eŭropo ne konstruiĝos sen la popoloj”. Ŝtatmensogo, ĉar, male al la aserto de la prezidanto de la respubliko, tiu nova traktato estas la fidela kopio de la EKT rifuzita de la francoj la 29-an de majo 2005.

„Mi ne scias kio estas en tiu traktato. Cetere, oni praktike ne aŭdas paroli pri ĝi. Mi havas la senton ke ni estis komplete ekskluditaj de la diskutoj.” Tiuj vortoj de Muriel, 34-jara, favora al la „ne” dum la voĉdonado pri la Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT) de 2005, redonas eble la ĝeneralan senton de la francoj pri la nova traktato nomata „de Lisbono”, subskribota la 13-an de decembro de la eŭropaj ŝtat- kaj registar-estroj. Ĉio estas farita por forteni la eŭropajn civitanojn de la temo, kiu tamen koncernas ilin rekte. Rifuzita popola konsultado, rapidega ellaborado, intertraktadoj sekretaj, ĉiuj kondiĉoj kuniĝis por fari tiel ke la popoloj ne alproprigu la tekston. Dum en 2005 granda popola debato ebligis al la [francaj] civitanoj diskuti pri la eŭropaj problemoj kaj esprimi sian malkontenton pri la liberala konstruado de Eŭropo, hodiaŭ ĉia aprezo estas al ili rifuzita. Al tiuj kiuj interesiĝas pri la eŭropaj demandoj, la gvidantoj respondas : for ! estas ni kiuj decidas ! En tuta Eŭropo sondaĵoj montras tamen ke granda plimulto de la loĝantaroj ŝatus esti demandataj. Laŭ studaĵo publikigita en la Financial Times, 63 % de la francoj, 76 % de la germanoj, 75 % de la britoj, 72 % de la italoj kaj 65 % de la hispanoj deziras la okazigon de referendumo por ratifi la tekston. Krom silentigi la popolan esprimiĝon, la arĥitektoj de la nova traktato, laŭdire „simpligita”, zorgis por igi ĝin nealirebla por tiu kiu volas legi ĝin. Komponite el plurcentaj paĝoj, ĝi entenas 297 modifojn de ekzistantaj traktatoj, 12 protokolojn kaj plurdekojn da deklar-projektoj kun la sama jura valideco kiel la traktatoj.

Ĉu estas la enhavo de tiu nova teksto kiu kondukas la gvidantojn agi tiel ke ili senenhavigas la eŭropan demokration ? Ĉar, male al la demagogiaj argumentoj de Nicolas Sarkozy, tiu traktato similas trajton post trajto al tiu rifuzita en 2005. La patro de la EKT, Valéry Giscard d’Estaing, cetere mem konfesis tion : „En la traktato de Lisbono, redaktita ekskluzive surbaze de la projekto de konstitucia traktato, la instrumentoj estas precize la samaj.” En 2005, 46 % de la „ne”-dirintoj rifuzis la EKT taksante ke ĝi pligravigus la senlaborecon en Francio, kaj 34 % juĝis ĝin tro liberala. Surda al tiuj zorgoj, la nova traktato revarmigas la samajn receptojn Tiel, la „libera kaj sendifekta konkurenco”, laŭaserte forigita el la teksto, restas en la centro de la eŭropaj politikoj kaj kondiĉas la socialajn politikojn kiel en la antaŭa EKT. La publikaj servoj estas cetere daŭre celataj de tiu orientiĝo. La Komisiono konservas la tutan povon malfermi tiujn sektorojn al la konkurenco. La ĝeneraligita liberkomerco restas la ĉefa celo de la EU kaj la buĝeta bridado de la stabileco-traktato estas klare recertigita. For do la socialaj elspezoj favoraj al dungo, formado, edukado. Pri la Eŭropa Centra Banko (ECB) la logiko ne ŝanĝiĝis. Tiu institucio konservas sian sendependecon kaj sian solan celon, prez-stabilecon. Fine, la ĉarto de fundamentaj rajtoj estas retirita de la traktato. Britio estas eĉ sendevigita je ĝi. Pollando kaj Irlando intencas postuli la saman sendevigon.

Fronte al tiu situacio, kampanjo postulanta la okazigon de referendumo por ratifi la Lisbonan Traktaton organiziĝas per pluraj peticioj kaj amaskunvenoj. Nedisigebla de klariga debato pri la enhavo kaj problemoj de la teksto, tiu kampanjo daŭre vivigas la postulon de tute alia eŭropa konstruado, multe pli sociala kaj demokratia, liberigita el la diktato de la liberalaj politikoj.

Elsa DIMICOLI.

Traktato kiu amplifas la detruajn efikojn de la liberalismo

Publikaj servoj, pensioj, laborjuro...

Ĉiu mezuras jam la detruojn de la politikoj deciditaj nome de Eŭropo. La „nova” traktato donas la kadron por ilin amplifi.

En 2005, la partizanoj de la „jes” al la eŭropa konstitucio petegis la elektontojn (vane) „Ne aŭskultu la kontraŭulojn ! La parto III (pri la politikoj de la EU) estas nur la repreno de la antaŭaj traktatoj !” Sed estas ja ĝuste tiu liberala Eŭropo, al kiu la elektantoj referendume diris „haltu”, klerigitaj de ĝiaj ĉiutagaj kaj konkretaj negativaj efikoj. En la nuna logiko de la Unio, tiu „komunuma atingo” estas konsiderata netuŝebla, ĉar la regulo de la liberala Unio volas ke oni povu ĉiam pli antaŭeniri en la malreguligo kaj la konkurenco, sed neniam retroiri.

Sur ĝuste tiu bazo la ŝtatestroj finpretigis en 2000 la agendon de Lisbono, por la periodo de 2000 ĝis 2010. Tiu ordonis „modernigi la sistemoj de sociala sekureco kaj de edukado”, impulsi „struktur-reformojn” kiuj tuŝas la labormerkaton, akceli la „liberaligon” de la energio, de la poŝtaj servoj, de la transportoj, „forigi la malhelpojn” al la servoj kaj la starigon de pensio-fondusoj, „redukti la impostan premon sur la laboro”...

Ĉiu vidas hodiaŭ la realigojn : impost-pakaĵo kiu sendevigas la plejriĉulojn, okazanta malmuntado de la Poŝto, fuzio-privatigo de GDF-Suez [gaso kaj akvo], kies diserigon postulas la Eŭropa Komisiono, vendo de EDF [ŝtatmonopola elektrokompanio] per etaj pecoj ( 3 % pli tre baldaŭ cedotaj al la merkato), reformo Pécresse de „aŭtonomeco” de la universitatoj kiu mobilizas la studentojn, starigo de memkontribuo ĉe medicin-asekuro, kiu malfermas la pordon al la privataj asekuroj, privatigo de la kompanioj de fervoj-transporto kiu celas la fervojtransporton en Francio kaj la ŝtatan kompanion Deutsche Bahn en Germanio, atako al la specialaj pensi-reĝimoj kiel antaŭludo de tiu al la ĝenerala reĝimo en 2008, forigo de la [semajna labortempo de] 35 horoj kaj esplorata „unusola kontrakto”, laŭ la modelo CPE-CNE... Jen tuta detru-programo de Sarkozy por kiu la nova traktato donas la pli grandan kadron necesan por sukcesigi la atakojn.

S.C.

Traktato kaj projekto, du ĝemeloj : jen la pruvoj

Libera kaj sendifekta konkurenco, ĉiujn povojn al la Eŭropa Komisiono, buĝeta rigoro de la stabilec-traktato, sendependeco de la ECB kaj totala libereco de kapitaloj : ĉiuj ingrediencoj de la EKT retroviĝas en la nova traktato.

La Eŭropo de konkurenco kontraŭ tiu de la publikaj servoj

La konkurenco en la EKT :

Artikolo 1-3 (2-a alineo). „La Unio donas al siaj civitanoj spacon de libereco, de sekureco kaj de justeco sen internaj limoj, kaj internan merkaton kie la konkurenco estas libera kaj sendifekta.”

La konkurenco en la nova traktato :

Protokolo numero 6 pri la interna merkato kaj la konkurenco. „Konsiderante la fakton ke la interna merkato tia kia ĝi estas difinita en la artikolo 1-3 de la traktato de la Eŭropa Unio entenas sistemon kiu garantias ke la konkurenco estas sendifekta. (...) la Unio faras se necese disponojn en la kadro de la dispozicioj de la traktatoj.”

La publikaj servoj en la EKT :

Artikolo III-148. „La membroŝtatoj klopodos por antaŭenigi la liberaligon de la servoj trans la mezuro kiu estas deviga (...).”

La publikaj servoj en la nova traktato :

Artikolo 53. „La membroŝtatoj klopodos por antaŭenigi la liberaligon de la servoj trans la mezuro kiu estas deviga kaŭze de la direktivoj faritaj en aplikado de la artikolo 52 (...).”

La 23-an de junio 2007, Nicolas Sarkozy asertis ke la franca „ne” estis konsiderita, ĉar, laŭ li, la referenco al „la libera kaj sendifekta konkurenco” kiu aperis en la artikolo 1-3 de la eŭropa konstitucia traktato (EKT), rifuzita de la francoj, estis forlasita en la projekto de la „simpligita” traktato. Mensogo. Tiu riferenco malaperas en la artikolo 1-3 de la traktato pri la Eŭropa Unio por reaperi en „protokolo” kiu interpretas ĝuste la artikolon... 1-3. Oni retrovas ankaŭ en la nova teksto la ekskluzivecon de la Komisiono koncerne la starigon de la konkurenc-reguloj kaj la sankciojn kontraŭ ŝtatoj kiuj volus helpi minacatan ekonomian sektoron aŭ kiuj dezirus financi publikajn servojn. La modifa traktato reprenas la artikolon 16 kaj la artikolon 86 de la Nica Traktato, kiuj precizigas ke la „servoj de ĝenerala ekonomia intereso” (kio plej proksimiĝas al la nocio de publika servo) devas respekti la sanktan leĝon de la konkurenco. La financado de publik-servaj entreprenoj fare de la ŝtato estas konsiderata nekongrua kun la interna merkato kaj malpermesata (artikolo III-167 de la EKT ; artikolo 87 de la modifita traktato), kaj la liberaligo de la poŝtaj aktivecoj, de la fervoj-sektoro, de la energi-distribuado devas esti akcelota.

Kaj daŭre ĉiopova Eŭropa Komisiono

La Eŭropa Komisiono en la EKT :

Artikolo 1-26. „Leĝiga ago de la Unio adopteblas nur laŭ propono de la Komisiono. La Komisiono plenumas siajn respondecojn en tuta sendependeco. (...)”

La Komisiono en la nova traktato :

Artikolo 9 D. „Leĝiga ago de la Unio adopteblas nur laŭ propono de la Komisiono. (...) La Komisiono plenumas siajn respondecojn en tuta sendependeco (...).”

Dum sia prezidant-kampanjo, Nicolas Sarkozy, klopodanta ligi al si voĉojn de la plimulta „ne”, ne preterlasis denunci la „ĉiam pli profundan fosaĵon inter la popolo kaj la elitoj”, elvokante la bezonon de „Eŭropo por la demokratio kaj ne por la burokrateco”. La venko super la eŭropa konstitucia traktato en 2005 baziĝis efektive sur ĉefa argumento : ne akceptu traktaton kiu eternigas ultraliberalajn politikojn kaj samtempe senigas la popolojn je iliaj decidoj. Ni memorigu ke la EKT ne estis reviziebla, krom malprobabla konsento de ĉiuj registaroj de la Unio sekvata de tiu de ĉiuj ŝtatoj (parlamenta aŭ referenduma). Tio estis la fama regulo de la „duobla unuanimeco”. Du jarojn kaj duono poste, nenio ŝanĝiĝis. Nenia demokratiigo de la funkciado de Eŭropo videblas. Certe, ĝi jam ne nomiĝas „konstitucio”, sed ĝi estas kvazaŭ tia. La netuŝebleco de la liberalaj politikoj enskribitaj en la traktato estas konservita, kun la laŭvorta repreno de la sama revizi-proceduro (artikolo 33 de la nova traktato pri la Eŭropa Unio). Sen referendumo por adopti tiun „novan” traktaton. Tiu reprenas ĉiujn antidemokratiajn disponojn de la antaŭa, kiel la eksterordinara povo donita al la Eŭropa Komisiono, neelektita superregistaro kaj „sendependa” de ĉia demokratia institucio.

Vera gardisto de la respekto al la devoj enskribitaj en la traktatoj, la Komisiono disponas pri la sola rajto adoptigi leĝajn agojn (artikolo 9 D). La „avancoj” koncerne la konsultadon de la naciaj parlamentoj limiĝas fakte al la rajto esti informata pri la decidoj de la Unio. Maleblas amendi ilin, nek por unu sola parlamento bloki aŭ rifuzi tekston. La povo de la civitano konsistas en la rajto je peticio kondiĉe ke tiu troviĝas en la kadro de la „aplikado de la traktatoj”, kaj la Komisiono restas sola por juĝi ĉu akcepti la peticion aŭ ne.

Sébastien CRÉPEL.

La Eŭropo de mona kaj buĝeta rigoro

La sendependeco de la Eŭropa Centra Banko (ECB) en la EKT :

Artikolo III-188. „(...) Nek la Eŭropa Centra Banko nek nacia centra banko, nek ia ajn membro de iliaj decidorganoj povas peti nek akcepti instrukciojn de organaj aŭ organismaj institucioj de la Unio, de registaroj de membroŝtatoj aŭ de ĉia ajn alia organismo (...)”

ECB : strikte la samo en la nova traktato :

Artikolo 108. „(...) nek la Eŭropa Centra Banko nek nacia centra banko, nek ia ajn membro de iliaj decidorganoj povas peti nek akcepti instrukciojn de organaj aŭ organismaj institucioj de la Unio, de registaroj de membroŝtatoj aŭ de ĉia ajn alia organismo (...).”

La rigoro de la buĝetaj kaj monaj politikoj, tiom kritikitaj en 2005, absolute ne ŝanĝiĝis en la nova traktato. Sendependa de la naciaj kaj eŭropa parlamentoj, la ECB restas daŭre surda al la socialaj postuloj kiuj povus deturni ĝin de la profiteco de la financmerkatoj. Sekvanta sian ĉefan celon de prez-stabileco, ĝi persistos krome kontentigi la spekulistojn trudante nealtigon de la salajroj kaj intensan premon sur la laborkondiĉoj en Eŭropo. Tiu monpolitiko forte vipata, ĉar ĝi rompis la kreskon kaj altigis la senlaborecon, restas do funkcianta. La samo konstateblas pri la buĝeta rigoro de la stabileco-interkonsento. Per repreno de la samaj vortoj de la EKT la devo ne superi publikajn deficitojn pli ol 3 % de la MIP daŭrigos malaltigi socialajn publikajn elspezojn necesajn por la disvolvado de la popoloj. Forvaporiĝas la plibonigo de la publikaj servoj, de la sansistemoj, de edukado kaj formado, por cedi la lokon al disponoj de raciigo de elspezoj, kiel la forigo de laborpostenoj en la publika funkcio, la medicinaj memkontribuaĵoj kaj la privatigo de la universitatoj. Kie estas do la diferenco al la EKT kiun asertas la prezidanto de la franca respubliko ?

E. D.

La Eŭropo de kapital-libereco kaj de sociala dumpingo

La kapitaloj en la EKT :

Artikolo III-156. „Restriktoj al kapital-moviĝoj kiel al pagoj inter membroŝtatoj kaj inter membroŝtatoj kaj triaj landoj estas malpermesataj.”

La kapitaloj en la nova traktato :

Artikolo 56. „Ĉiuj restriktoj al pagoj inter la membroŝtatoj kaj inter membroŝtatoj kaj triaj landoj estas malpermesataj. Ĉiaj restriktoj al kapital-moviĝoj inter membroŝtatoj kaj triaj landoj estas malpermesataj.”

Premsonĝo de la partizanoj de la „jes” en 2005, la reklamo por la direktivo pri la servoj kun la nomo de la eksa eŭropa komisaro [Bolkestejno] grave malutilis al la konstituci-projekto al kiu ĝi estis dense ligita. La elektantoj ja rimarkis la koherecon inter la direktivo-projekto kiu ĝeneraligis la konkurencigon de la laboristoj en Eŭropo dungitaj laŭ la „kondiĉoj de la devenlando” kaj ties politika kadro liverata de la eŭropa konsitucio. Du jarojn kaj duono post la referendumo, dum la Bolkestejn-direktivo adoptiĝis en apenaŭ mildigita versio kun rompo de la promesoj faritaj de la franca registaro, la komisaro Peter Mandelson „daŭrigas” Bolkestejnon. Li efektive proponas tutsimple sendevigi la pagon de antidumpingo-impostoj por produktoj reimportataj je prezoj defiantaj ĉian konkurencon el triaj landoj kun malaltaj kostoj (ekster Eŭropunio) fare de entreprenoj kiuj tien delokis sian produktadon. Elvokita motivo : la neceso por Eŭropo adapti sin al la tutmondiĝo. Alivorte, la sola alternativo estus adapti la salajrojn kaj laborkondiĉojn en Eŭropo al tiuj de la malpli evoluigitaj landoj, aŭ vidi la industriojn foriri. Tiu argumentado estas en la koro de la „nova” traktato. Tiu sanktigas la totalan cirkul-liberecon de kapitaloj kaj varoj interne de la Unio kaj kun la triaj landoj (ĉia „restrikto” estas malpermesata, artikolo 56 de la traktato pri la funkciado de la EU), kiu iras kune kun la „libera kaj sendifekta” konkurenco. Ĉar la traktato malebligas la impostan kaj socialan harmoniigon inter membroŝtatoj (artikoloj 93 kaj 137), ĝi donas verdan lumon al delokadoj kaj dumpingo favorante la niveligon laŭ la malsupra nivelo de salajroj kaj detruadon de la sociaj atingoj, nome de la „konkurencivo” de la ekonomioj, kiujn la francoj estus rifuzintaj en 2005. Tion cetere malkaŝe rekomendas la traktato en sia parto pri la komuna komerca politiko kun la resto de la mondo, kie al la forigo de la „doganaj baroj” (por interŝanĝoj kaj investoj, artikolo 188 B) oni aldonis la kompletigon „kaj aliaj”, kiu celas nome la diferencojn de salajroj kaj protektoj de la laboristoj kun tiuj de landoj kun malaltaj kostoj.

E. D.

Elfrancigita, el „L’Humanité Dimanche - Numéro spécial du jeudi 6 décembre 2007” de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl