Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 30 - 2008-02-01
de Afrika Centro Esperantista  
2a februaro 2008

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

Redaktas :Cophie PARPHES

Adreso de la redakcio : afrikacentro@hotmail.com

Nun tra dissendolistoj furoras informoj pri GERDA MALAPERIS. Kurson bazitan sur la libro GERDA MALAPERIS elektis Renato CORSETTI por trejni estontajn E-instruistojn afrikajn. Ĉu tiuj afrikaj Esperantistoj konas la aŭtoron de la libro ? La respondo NE sonas pli bone ol Jes, ĉar la silento de afrikaj esperantistoj en tiu ĉi momento pruvas tion. Tamen, aliaj esperantistoj afrikaj jam delonge konas s-ron Claude PIRON, la aŭtoron de GERDA MALAPERIS.

Tial ili malsilentas nun, kiam Claude ne plu estas inter la vivantoj.

Multaj eksterordinare bonegaj Esperantistoj farantaj multon por la E-movado agas kvazaŭ kaŝe. La rezultoj de iliaj laboroj ĉiam aperas al la publiko, dum ili mem kvazaŭ kaŝas sin. De tiaj homoj, almenaŭ du estu menciitaj : Germain PIRLOT kaj Claude PIRON. La nuna stato de Afrika Agado estas frukto de laboro ankaŭ de Germain. Pri Claude ne plu priparolendu, ĉar GERDA MALAPERIS jam pruvas tion. Kial do tiaj homoj, ege laborantaj por la E-movado kvazaŭ kaŝas sin ? Eble ili ekzemplas, ke pli bone fari konkretan laboron ol trumpeti ĉie pri meritoj, kiujn oni eĉ ne havas.

Claude PIRON komencis la novan jaron kun ni ĉiuj, sed bedaŭrinde, frue forlasis ĝin. Afrikaj Esperantistoj, kiuj elektis ne E-organizaĵojn, sed la lingvon Esperanto mem, estas tre ŝokitaj de la subita malapero de Claude, ĉar ili rekonas, ke la tutmonda E-movado ĵus perdis ion gravan.

Reagoj tra la mondo verda estas multaj kaj estas de Esperantistoj konantaj iom profunde la E-movadon. Afrika Centro Esperantista (ACE) tute ne povas silenti pri la subita morto de Claude, la homo, kiu subtenis la Deklaracion pri la Esenco de la Afrika Esperantismo, kaj ankaŭ la koncepton Esperantujismo de togolandaj Espeprantistoj. Jen do aperas tiu ĉi KomACE memore al Claude PIRON. Vortoj de afrikanoj kaj de ties "patro" Hans BAKKER konsistigis la menuon.

Sekvas do la vortoj de :

I - GBEGLO Koffi

Karaj,

Claude estas unu el la homoj, kiuj igas min ĉiam labori por Esperanto. Mi tute konfuziĝas pri lia subita morto, kaj nun larmoj aldoniĝas al larmoj, ke malfacilas eligi vortojn. Tamen mi diru ion !

Danke al Claude PIRON nun mia filo Dzifa vivas, kaj ĵus aperigis sian unuan verkon en Esperanto.

Mian kunlaboron kun ĉiuj esperantistoj malaprobas multaj Esperantistoj, sed Claude PIRON ĉiam subtenas la ideon. Li montris sian ĝojon pri la Deklaracio pri la Esenco de la Afrika Esperantismo, tre ŝatas mian verkon SUB LA VERDA BLUZO, kaj subtenas mian koncepton ESPERANTUJISMO.

Vere, Claude tre bone komprenas la spiriton de Esperanto, kaj por tiu ĉi li longtempe laboris ĝis sia estingiĝo ĵusa.

Pacon al lia animo, kaj miajn kondolencojn al la familio !

gk

II - Libere MUDENDE (Burundio)

Karega Koffi, Vere al mi mankas vortoj por ion diri, sed ni ĉiuj Esperantistoj, tre malĝojas kaj ni funebregas pro la morto de nia pioniro en Afrika Esperantismo kaj en E-mondo. Mi ankoraŭ tre bone konas Claude Piron ĉar li helpis multe nin kiam ni fondis SIPU, vere ni ĉiam konsultis lin kaj li neniam rifuzas konsili al ni . Dio gastigu lin en sia ĉielo.Vere mi omaĝas Claude Piron. Mudende Libere.

III - Princo Henriko OGUINYE (Niĝerio)

kara koffi, al mi ankaŭ tuŝis la morto de Claude Piron unu el la plej ŝatataj esperantistoj en la mondo.Mi same kiel aliaj legis plurajn el liaj verkoj kaj vere ĝuis ilin. Impresas min ankaŭ ke li estas praktika homo kiu ne miksiĝas en konfliktoj sed ĉiam esprimas la sincerajn opiniojn. Vere li mankos al ni kaj nome de la Esperanto Federacio de Niĝerio, mi sendas la kondolencojn al la familianoj. amike Princo Henriko Oguinye

IV - Hans BAKKER

1. Specifa sperto kun Claude PIRON

En la tutmovada funebrado mi volas aldoni rakonton pri specifa sperto kun Claude Piron. Sperto kiun konas nur tre malmultaj homoj, sed kiu meritas resti en la historio pli vaste konata. Tial mi verkas ĉi tiun leteron

La togolanda esperantisto Gbeglo Koffi estas mia kunlaboranto kaj amiko. Ne nur nun, sed jam ekde 1984. Nia abunda korespondado ĉiam temis pri Esperanto, neniam pri personaj temoj. Tial estis rimarkinda tiu ĉi unusola frazo en la fino de lia letero de la 13a de aŭgusto 1990, ke "ĵus naskiĝis al li filo".

Mi supriziĝis, gratulis. Temis ja pri lia unua infano. Sed tuj poste ni daŭrigis la kutiman kunlaboradon por Esperanto en Afriko.

Pasis semajnoj, pasis monato. Tiam venis informo je la dato 2-10-90 ke la koro de la fileto ne estas en ordo. La nomo de la malsano estas "dispneo" kaj bezonas operacion kiu en Togolando ne estas disponebla. Koffi petis min serĉi helpon en Eŭropo.

Kion fari ? Mi sendis leterojn kaj telefonis al kuracistoj kaj al iuj esperantistoj. Tiuj sendis min al aliaj adresoj de hospitaloj kaj helporganizaĵoj, ekzemple Flying doctors, Terre des Hommes, Blue babies. Tio ne iris rapide en la tempo kiam ne jam ekzistis retmesaĝoj.

Jam je la 10a de oktobro respondis Claude Piron pri sia ekkontakto kun la svisa branĉo de Terre des Hommes kaj kun privata korkliniko. Samtempe mi trovis adresojn de katolika helporganizo St.Vincentius en Niĝerio kaj Ganao, kie operacio povus okazi. La malgranda Dzifa dume kuŝis en la plej bona hospitalo de Togolando, kaj devis prepari sin por transporto al operaciejo en Eburbordo aŭ Niĝerio.

Je la 15a de novembro patro Gbeglo informis min pri klopodoj de sia kuracisto, kiu transdonis la tutan dosieron al la svisa reprezentantino de Terre des Hommes en Togolando. Urĝas la decido.

Tiam mi telefonis kun Claude Piron, la 30an de novembro. Ties voĉo kvietigis min : Terre des Hommes en Laŭsanne akceptis lian peton kaj operacios la bebon en januaro.

Ankaŭ aliaj hospitaloj en Nederlando estus pretaj, postulante favoran tarifon de nur 17.000 ned.gld.(8.000 eŭroj) plus kostoj de flugado.

Sed jam la afero en Svislando estis en bonaj manoj. Claude Piron rekte kun Gbeglo Koffi organizis la transporton al Ĝenevo. Je la 21a de januaro ĝi okazis.

Je la 13a de majo 1991 Dzifa revenis hejme, sana.

Dzifa kreskis kaj fariĝis junulo. Juna viro kiu havas pensojn kaj sentojn. En la fino de 2007 Afrika Centro Esperantista (ACE) publikigis lian poemaron "Miaj unuaj pensoj" kiun li dediĉis i.a. al Claude Piron. Ricevinte sian ekzempleron, Claude reagis per la sekvanta retmesaĝo :

From : "Claude Piron" <_c.piron@bluewin.ĉ_To : "gbeglo dzifa" <_deestar_50@yahoo.fr_Sent : Wednesday, Aŭgust 22, 2007 11:31 AM Subject : Re : slt

Kara Dzifa !

Kia bona surprizo !

Vi diris : "eble min vi forgesis"

Absolute ne ! Tio ne eblus ! Mi ege bone memoras (kaj ankaŭ mia edzino) kiam ni vizitis vin en la hospitalo en Ĝenevo. Plurfoje ni vizitis vin. Mi memoras la ĉambron, en kiu vi estis. Mi memoras, ke foje ni iris al speciala ĉambro, ludejo, kie estis ĉiaspecaj ludiloj taŭgaj por eta bebo.

Sed ĉefe mi memoras la unuajn vortojn de la flegistino, kiu kondukis nin al via ĉambro, post la operacio. Mi demandis, kiel vi fartas. Ŝi respondis : "Fizike, li fartas tute bone. Sed ek de la operacio li aspektas malĝoje kaj tute ne plu ridetas." Tiu respondo timigis nin. Ni nin demandis, ĉu la operacio - eble la anestezio - iel havis malbonan efikon al via cerbo. Vi ja estis tiel eta,tiel juna, tiel delikata, kvazaŭ facile difektebla ! Ni do alvenis al via ĉambro, kaj konstatis, ke, efektive, vi aperas malgaja kaj tute ne ridetas. Vi eĉ iom ploris. Tio ne estis miriga. Vi ja ne konis nin, vi estis en medio tute stranga por vi. Nu, ni komencis ludi kun vi, karesis kaj lulis vin, kantis kantetojn por kapti vian atenton. Sed vi plu kaj plu aperis malĝoja kaj plorema. Estis tre kortuŝe, ĉar ŝajnis, ke vi plendas pri io - senparole, kompreneble, vi ne parolis tiutempe -, sed ni ne sciis kiamaniere reagi al via plendo, kiun ni ne povis kompreni.

Kaj jen mi diris al mia edzino : "Eble li estas malĝoja ĉar la tuta ĉirkaŭaĵo estas tro stranga por li. Li ne aŭdas la lingvon, al kiu li kutimiĝis en sia lando. Eble mi provos imiti la sonojn de afrika lingvo kaj tio helpos." Kompreneble, mi eĉ ne scias, kiel nomiĝas via gepatra lingvo,nek kiel ĝi sonas, mi do tute ne esperis rezulton, sed ĉar ni estis tie, kaj havis nenion specialan por fari, kial ne ?

Tiam mi memoris, ke en diversaj lingvoj de okcidenta Afriko ekzistas aparta sono, kiun oni prononcas prononcante samtempe "g" kaj "b". Ĉar via familia nomo estas skribata "Gbeglo", mi pensis, ke la du unuaj literoj reprezentas tiun sonon, kaj mi provis eligi ĝin kaj prononci ĝin kun vokaloj kaj aliaj sonoj, kiuj kompreneble signifis nenion, sed per kiuj mi provis imiti la muzikon de afrika lingvo. Mi tute ne sukcesis prononci samtempe "b" per la lipoj kaj "g" per la gorĝo, sed mi provis kaj provadis.

Certe, se iu ekstera ĉeestus, li trovus min tute ridinda ! Fakte la solaj afrikaj lingvoj kiujn mi aŭdis antaŭe estis la svahila, la lingala (el la regiono de Kinŝaso, kie mi foje laboris) kaj la kinjarwanda, kiun mi aŭdis dum mallonga laborperiodo en Ruando. Mi provis imiti la sonojn de tiuj. Sed vi plu konservis vian malĝojan esprimon. Se oni filmus min tiutage en via ĉambro, kaj vi hodiaŭ vidus la filmon, vi certe ridegus vidante, kiel mi esperas tuŝi vian koron aŭ vian menson per tiu klaŭnado. Sed - kio estas tute normala - estis nenia rezulto.

Kaj tiam mi pensis : "Eble se mi diros la nomon de lia patro, Dzifa rekonos ĝin, kaj tio efikos". Kaj tiam mi ripetis "Koffi", "Koffi", "Koffi". Tuj via vizaĝo ŝanĝiĝis, vi antaŭe tenis la kapon rigardanta al la planko, sed tuj kiam mi diris "Koffi", via kapo releviĝis, vi rigardis min rekte en la okulojn. . . kaj vi ridetis !

Tian momenton mi neniam povus forgesi, eĉ se mi vivus 200 jarojn. Estis unu el la plej belaj momentoj de mia vivo. Ankaŭ mia edzino estis superplenigita de ĝojo. Ekde tiu momento, via malĝoja esprimo malaperis de sur via vizaĝo, ni kune ludis, kaj vi aspektis tute kontenta. Dum la posta vizito, vi eĉ tute laŭte ridegis. La flegistinoj tre miris pri via ŝanĝo. Ili certe sin demandis, per kia mirakla metodo ni sukcesis tiri vin el via konstanta aĉa humoro.

Mi deziras al vi bonan sukceson en la venontjara abiturienta ekzameno.Transdonu miajn plej korajn salutojn al via patro. Mi ĉiam bedaŭris, ke mi ne povas teni la kontakton kun li, sed mi vere estis kaj estas tro okupita. Mi havas tri gefilojn. Filinon 45-jaran, kiu estas instruistino, filon 41-jaran, kiu estas komputilisto, kaj filinon 39-jaran, kiu estas ankaŭ instruistino, sed nun ne laboras ekstere, nur hejme, sed ĉefe prizorgas siajn du filojn, unu 8-jaran kaj la alian 6-jaran.

Plej kore salutas vin

Claude Piron

2. - Vortoj de Claude PIRON

Inter Claude Piron kaj Gbeglo Koffi ekzistis rilato jam de preskaŭ 20 jaroj. Ili ne dense korespondadis, havante ambaŭ sian kampon de agado. Piron estis la elokventa verkisto laboranta sola. Gbeglo estis la energiplena organizanto de la movado en Togolando kaj pli vaste, en Afriko.

En 1990 ilia kontakto subite densiĝis. En familio Gbeglo naskiĝis filo, unua infano. La bebo post kelkaj semajnoj montris signojn de nebona farto.

Togolandaj kuracistoj konstatis ke la koreto havas difekton, kiu bezonas operacion.

Patro Koffi ne hezitis voki "Helpon !" en Esperantujo, tiu stranga komunumo kiu ne ekzistas konkrete sed funkcias pli efike ol kutima ŝtato. Venis pluraj respondoj, inter tiuj de Claude Piron. Li forlasis sian tajpilon kaj kuris por serĉi kontaktojn en Svislando kun la helpasocio Terre des Hommes kaj kun privata korkliniko.

Liaj elokventeco kaj kondutmaniero certe helpis lin, ĉar vere li sukcesis konvinki la branĉon de Terre des Hommes en Laŭsanne malfermi la brakojn por la eta paciento. En januaro 1991 Dzifa estis sukcese operaciita en Ĝenevo. Claude Piron kaj lia edzino kun amo anstataŭis la gepatrojn, vizitante la infanon ofte. Li rakontas nun, kiel li klopodis komuniki kun ĝi. Kiel konsoli bebon, kiu kutimis aŭdi la sonon de gepatraj voĉoj, senti patrinan haŭton, suĉi patrinan lakton ? Claude nenion povis oferti el tio ĉi, sed li klopodis per ridetoj, grimacoj kaj sonoj afriksimilaj konsoli la plorantan etulon.

Estas kortuŝe legi, kiel li finfine sukcesis elvoki rideton, poste eĉ gajecon. Dzifa revenis hejme en bona sano kaj kreskis ĝis fortik-statura junulo en la nuntempo.

Por patro Gbeglo Koffi ankaŭ multo ŝanĝiĝis en tiuj jaroj. Li ĉiam batalis por sia amata lingvo en Afriko, sed nuboj aperis kiam li aliĝis al la estraro de UEA en 1998. Tie li ne trovis sian neston. Reciproka fremdeco izolis lin, malfeliĉigis lin. Sep jarojn poste, en 2005 la bombo eksplodis. La tiamaj gvidantoj de UEA, kun la ĝenerala direktoro ĉekape, per ultimato ekzilis la afrikan aktivulon.

Koffi rebatis, kriis, kaj verkadis artikolojn sindefendajn kaj atakajn. Kaj fine li kompilis la historion en libro, kiun li baptis karakterize : Sub la Verda Bluzo.

Li rikoltis plurajn simpatiajn reagojn. La kutima reago estas : "Kia maljusto ! Sed ni devas lasi la kvereladon malantaŭ ni. Ni forglutu la pasintecon."

Escepto estis la reago de Claude Piron. En sia letero li akre analizas kaj akuzas. Nenion kovras. Li skribas i.a. :

„Mi komencis legi "Sub la verda bluzo". Iuj E-organizaĵoj foje havas tendencon al monopolo. Ili kredas, ke Esperanto estas nur ili. Kaj tio estas tute erara”.

Pri kiu E-organizaĵo povus temi ?

Li admonas al la gvidantoj de tiuj E-organizaĵoj :

„Oni devus lasi pli da libereco al iniciatoj, kiuj estas farataj ekster jam ekzistantaj grupoj kaj sen ili. Ankaŭ mi estas kaj restos membro de E-organizaĵoj, sed mi tamen kredas, ke iom da distanco rilate al ili estas bona.”

Kiu ne aplikus tiujn frazojn al la liberemo kaj sendependemo de Gbeglo Koffi ?

Kial puni lin pro tio ? Kial ne apliki "komprenemon kaj toleremon" laŭ la sekvantaj frazoj :

„Mi tre ŝatas vian koncepton pri Esperantujismo. Kaj mi ankaŭ tre alte taksas vian admiron kaj respekton al Zamenhof. Kun tio mi plene konsentas. Miaopinie ni devas teni nin ĉe tiu alta idealo, kaj akcepti, ĉar tia estas la vivo, ke ne ĉiuj sukcesas respekti la necesan komprenemon kaj toleremon, kaj meti flanken siajn personajn ambiciojn aŭ antaŭjuĝojn.”

La akreco iras al kulmino :

„Bedaŭrinde, en la Esperanto-mondo, kiel ofte en politiko, egoismaj kaj profitemaj homoj, kelkfoje simplaj stultuloj, sukcesas atingi postenon, de kie ili regas la aferojn en direkto, kiun la "bazo", t.e. la simplaj membroj, la simplaj civitanoj, tute ne aprobas. Sed ne estas facile ŝanĝi la situacion, ĉar mankas bonaj homoj kun la necesaj kapabloj kaj disponebla tempo.”

Tiel sin esprimas ĉi tie tute alia Piron. Ne la karesanta sed la atakanta. Ne la bonhumora sed la amara. Kio okazis kun li en tiuj jaroj ? Kio kaŭzis lin insisti ke "oni tenu distancon al E-organizaĵoj" ? Certe li koliziis en la vivo kaj trovis parencan animon en sia kolego Gbeglo Koffi, per ties konfeso "Sub la verda bluzo".

Claude Piron, la verkisto, psikologo, intelektulo estis samtempe homo kiu agis kiam lia helpo estis vokata. Kiel diras juda proverbo : Tiu kiu savas unu vivon, savas la mondon. La koro de eta Dzifa pro Piron plu batadis. Nun ĝi forte batadas kaj esprimas sin en poemoj. Nur la koro de Claude Piron ne plu batas.

Mortis spertulo pri la vivo.

Ege, ege bedaŭrinde.

Hans Bakker

La informojn en KomACE ĉiuj rajtas ĉiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto