Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-01-24
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
26a januaro 2008

MSF-Bulteno 2008-01-24

Sabato, la 26-a de januaro : plia etapo en la procezo de la MSF

Enhavo

Sabato, la 26-a de januaro : plia etapo en la procezo de la MSF

1. Partoprenu en la Tago de Tutmonda Agado kaj helpu konstrui kolektivan memoron

2. WSFTV.NET estas en la reto por videoj pri la Tago de Tutmonda Agado

3. Forumderadios.fm estas en la reto por aŭdaj arĥivoj

4. Transsendoj de aŭdaj kaj video-dokumentoj rekte per Interreto

5. Interkomunikado : simpla kaj efika maniero por kontaktiĝi kun personoj kaj organizoj de la tuta mondo

6. Landoj kaj agadoj tra la mondo

1. Partoprenu en la Tago de Tutmonda Agado kaj helpu konstrui kolektivan memoron

Venontan sabaton, 26-a de januaro, milionoj da personoj tra la mondo partoprenos en pli ol 700 agadoj kiuj okazos en pli ol 80 landoj.

Tio estos la Tago de Tutmonda Agado : internacia tago por postuli kaj montri ke la mondo povas esti libera de militoj, de patriarĥa sistemo, seksismo, medi-detruado, malriĉeco, militarismo, privatigo de la publikaj spacoj kaj rimedoj, imperiismo, rompo de homrajtoj, esprim-limigoj kaj ĉiaj formoj de subpremo.

Rigardu la punkton 6 de tiu ĉi bulteno por vidi la liston de landoj kaj agadoj. Serĉu la agadojn - kaj partoprenu en ili - kiuj okazas en via urbo.

Krom partopreni en agadoj tra la mondo dum la Tutmonda Ago-Tago tre gravas konstrui kolektivan memoron pri tiu procezo :

- Uzu www.wsf2008.net por kopii bildojn, videojn, aŭdajn dokumentojn, notojn kaj vikiojn. Ĉiu ajn partoprenanto de Agospaco povas kontribui per aŭdvida enhavo. Invitu viajn amikojn partopreni en via Agospaco, por ke la kolektiva memoro estu konstruebla.

- Publikigu notojn pri via agado, eniru en www.wsf2008.net, serĉu vian Agaospacon kaj alklaku „Krei Notojn” (hispane : „Crear Noticias”). Diru al la mondo tion kio okazis aŭ okazos en via agado, kia estis la rezulto aŭ kian ajn alian noton kiun vi deziras konatigi.

- Uzu vian Agospacon por kolekti foliojn, afiŝojn, bildojn, fotojn kaj blogojn de la agoj.

- Kolektu gazetar-eltiraĵojn, radio-surbendigojn, televidajn kaj aliajn enhavojn faritajn pri la Tutmonda Ago-Tago, metu ilin en vian Agospacon kaj sendu ilin al media@wsf2008.net.

2. WSFTV.NET estas en la reto por videoj pri la Tago de Tutmonda Agado

La retpaĝo www.wsftv.net funkcias kaj estos la ĉefa centro por alŝuti kaj vidi videojn pri la Monda Socia Forumo 2008 kaj sociaj ŝanĝoj.

Faru vian videon kiu montru tion kio okazis dum la Tutmonda Agotago en via urbo kaj alŝutu ĝin al www.wsftv.net. Estas rekomendinde ke via video ne daŭru pli ol 10 minutojn.

- Por alŝuti videojn al www.wsftv.net, necesas registri vin en la retpaĝo, kvankam vi jam estas registrita en www.wsf2008.net.

- Post eniri la retpaĝon, alklaku la butonon „publikigi” (en la hispana „publicar”) ĉe la maldekstra flanko de la ekrano kaj sekvu la instrukciojn por alŝuti vian videon.

- Videoj kun alta distingivo (formatoj mpeg2 aŭ mpeg4), por dissendado de TV aŭ publika montrado, per la FTP-servo (skribu al video@wsf2008.net por ricevi retadreson kaj pasvorton).

- Ĉia peto aŭ helpo en demandoj pri video estas sendendaj al video@wsf2008.net.

3. Forumderadio.fm estas en la reto por aŭdaj arĥivoj

Krom alŝuti aŭdajn arĥivojn al la Agospacoj en www.wsf2008.net, la radio-raportistoj povas viziti www.forumderadio.fm por alŝuti enhavojn. Tiu retejo estas spaco por la partopreno de radioj en la Monda Socia Forumo (MSF). Ĝi estas destinita servi kiel konverĝo-punkto por diversaj agantoj de la MSF-procezo.

4. Transsendoj de aŭdaj kaj video-dokumentoj rekte per Interreto

Se via ago okazos en loko kun interret-aliro aŭ se vi havas bonan interret-aliron per poŝtelefono kaj filmilo kaj/aŭ mikrofono, vi povas rekte transsendi bildojn aŭ sonojn el via loko al la mondo.

Tiu teĥnologio esta nomata „streaming” kaj ekzistas multaj formoj por fari tion (uzante retpaĝon aŭ specifan programon).

Se vi planas transsendi imagojn aŭ aŭdajn dosierojn rekte de via urbo uzante ian teĥnologion de rekta transsendo, bonvolu skribi al media@wsf2008.net indikante : 1) la retadreson per kiu via transsendo disponeblos ; 2) mallonga priskribo de la ago raportota ; 3) la urbon kaj horzonon por via transsendo (prefere en GMT).

La kopiitaj adresoj publikiĝos en la transsendo-paĝo http://wsf2008.net/es/node/5357 (en la hispana ; por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la „es” per ties lingvokodo, ekz-e „fr” por franca, „en” por angla, ktp.), per tio eblos ke viaj bildoj kaj sonoj disponeblu por la publiko tra la mondo.

5. Interkomunikado : simpla kaj efika maniero por kontaktiĝi kun personoj kaj organizoj de la tuta mondo

En foruma evento kiel en Portalegro, Mumbajo aŭ Najrobo, la homoj de ĉiuj partoj konas sin kaj interagas en „realaj” spacoj. Dum la Tutmonda Agotago, kvankam estas la sensacio de pli ol 700 agoj en la mondo, necesas starigi komunikadon spite al la reala distanco.

Unu formo por fari tion estas per tujaj retmesaĝoj, kun kapablo de aŭdaj kaj vidaj enhavoj. Por tio stariĝis iniciato de interkomunikado : starigante laborejojn de interkomunikado en la strukturo de kelkaj agoj tra la mondo.

Vidu la aktualajn kontaktojn kiuj estas preparataj por la partoprenantoj de tiu iniciato en http://www.wsf2008.net/es/node/4637 (por la hispana ; por aliaj lingvoj, bv. ŝanĝi „es” al ties kodo). Se vi havas komputilon kun interret-aliro, aŭdvidan ekipaĵon kaj video-projekciilon por projekcii la bildojn kontraŭ vando (por ke la tuta grupo povu vidi ilin), vi estas invitata partopreni en la laborejo-agadoj. Por tio vizitu http://www.wsf2008.net/es/node/2219 aŭ skribu al ni al intercommunication@wsf2008.net.

6. Landoj kaj agadoj tra la mondo

1 ago en Alĝerio - http://www.wsf2008.net/es/place/1947

7 agoj en Argentino - http://www.wsf2008.net/es/place/253

3 agoj en Aŭstralio - ->[http://www.wsf2008.net/es/place/170]

9 agoj en Aŭstrio - http://www.wsf2008.net/es/place/2693

4 agoj en Bangladeŝo - http://www.wsf2008.net/es/place/4621

7 agoj en Belgio - http://www.wsf2008.net/es/place/689

1 ago en Benino - http://www.wsf2008.net/es/place/2159

1 ago en Bolivio - http://www.wsf2008.net/es/place/4302

1 ago en Bosnio - http://www.wsf2008.net/es/place/239

156 agoj en Brazilo - http://www.wsf2008.net/es/place/4235

4 agoj en Britio - http://www.wsf2008.net/es/place/617

1 ago en Ĉeĥio - http://www.wsf2008.net/es/place/4172

9 agoj en Ĉilio - http://www.wsf2008.net/es/place/558

1 ago en Eburbordo - http://www.wsf2008.net/es/place/5254

3 agoj en Ekvadoro - http://www.wsf2008.net/es/place/4965

10 agoj en Eŭskio - http://www.wsf2008.net/es/place/4864

6 agoj en Filipinoj - http://www.wsf2008.net/es/place/2143

2 agoj en Finnlando - http://www.wsf2008.net/es/place/2715

41 agoj en Francio - http://www.wsf2008.net/es/place/226

2 agoj en Galicio - http://www.wsf2008.net/es/place/5522

15 agoj en Germanio - http://www.wsf2008.net/es/place/975

2 agoj en Grekio - http://www.wsf2008.net/es/place/593

1 ago en Gŭatemalo - http://www.wsf2008.net/es/place/7135

1 ago en Franca Gvineo - http://www.wsf2008.net/es/place/6541

1 ago en Gvineo - http://www.wsf2008.net/es/place/5799

3 agoj en Haitio - http://www.wsf2008.net/es/place/2917

26 agoj en Hispanio - http://www.wsf2008.net/es/place/59

1 ago in Hungario - http://www.wsf2008.net/es/place/6740

19 agoj en Barato - http://www.wsf2008.net/es/place/161

3 agoj en Indonezio - http://www.wsf2008.net/es/place/407

2 agoj en Internacio - http://www.wsf2008.net/es/place/2296

10 agoj en Internet country - http://www.wsf2008.net/es/place/794

6 agoj en Irako - http://www.wsf2008.net/es/place/2971

1 ago en Irlando - http://www.wsf2008.net/es/place/5143

2 agoj en Israelo - http://www.wsf2008.net/es/place/3619

119 agoj en Italio - http://www.wsf2008.net/es/place/138

1 ago en Japanio - http://www.wsf2008.net/es/place/767

4 agoj en Kamerunio - http://www.wsf2008.net/es/place/1711

9 agoj en Kanado - http://www.wsf2008.net/es/place/459

4 agoj en Katalunio - http://www.wsf2008.net/es/place/901

1 ago en Kenio - http://www.wsf2008.net/es/place/1735

3 agoj en Kolombio - http://www.wsf2008.net/es/place/341

3 agoj en Kongo - http://www.wsf2008.net/es/place/73

1 ago en Koreio - http://www.wsf2008.net/es/place/405...

4 agoj en Libano - http://www.wsf2008.net/es/place/114

1 ago en Malio - http://www.wsf2008.net/es/place/5204

5 agoj en Maroko - http://www.wsf2008.net/es/place/1921

3 agoj en Maŭritanio - http://www.wsf2008.net/es/place/96

1 ago en Maŭricio - http://www.wsf2008.net/es/place/6259

16 agoj en Meksikio - http://www.wsf2008.net/es/place/399

1 ago en Mozambiko - http://www.wsf2008.net/es/place/5631

1 ago en Namibio - http://www.wsf2008.net/es/place/6608

5 agoj en Nepalo - http://www.wsf2008.net/es/place/1766

1 ago en Niĝero - http://www.wsf2008.net/es/place/5269

1 ago en Norvegio - http://www.wsf2008.net/es/place/6976

2 agoj en Nederlando - http://www.wsf2008.net/es/place/4068

18 agoj en Pakistano - http://www.wsf2008.net/es/place/233

7 agoj en Palestino - http://www.wsf2008.net/es/place/967

2 agoj en Peruo - http://www.wsf2008.net/es/place/6624

1 ago en Franca Polinezio - http://wsf2008.net/es/node/6778

5 agoj en Portugalio - http://www.wsf2008.net/es/place/680

1 ago en Dominiko - http://www.wsf2008.net/es/place/5613

1 ago en Rumanio - http://www.wsf2008.net/es/place/3275

15 agoj en Rusio - http://www.wsf2008.net/es/place/614

2 agoj en Salvadoro - http://www.wsf2008.net/es/place/350

1 ago en Sirio - http://www.wsf2008.net/es/place/3065

3 agoj en Srilanko - http://www.wsf2008.net/es/place/587

3 agoj en Sud-Afriko - http://www.wsf2008.net/es/place/405

1 ago en Sudano - http://www.wsf2008.net/es/place/2744

7 agoj en Svedio - http://www.wsf2008.net/es/place/847

8 agoj en Svisio - http://www.wsf2008.net/es/place/1008

1 ago en Tajlando - http://www.wsf2008.net/es/place/6642

1 ago en Orienta Timoro - http://www.wsf2008.net/es/place/7170

2 agoj en Togolando - http://www.wsf2008.net/es/place/5801

4 agoj en Turkio - http://www.wsf2008.net/es/place/2816

3 agoj en Ukrainio - http://www.wsf2008.net/es/place/7056

4 agoj en Urugŭajo - http://www.wsf2008.net/es/place/4758

58 agoj en Usono - http://www.wsf2008.net/es/place/217

1 ago en Venezuelo - http://www.wsf2008.net/es/place/4195

Eraroj

Eldono de la 24-a de januaro : Eraroj

- Alie ol informite en la supra eldono, la retadreso de la Forumo de Radioj estas www.forumderadios.fm kaj ne www.forumderadio.fm.

- En la listo de landoj mankas Nov-Zelando : http://wsf2008.net/es/place/419

- Por pli da informoj pri la Agospacoj kaj pri la uzado de la retpaĝo, vidu la sekcion de Helpo http://wsf2008.net/es/helpdesk (en la hispana ; por aliaj lingvoj bv. ŝanĝi la lingvosiglon "es" al tiu de la koncerna lingvo) aŭ tiun sekcion de la Bulteno (hispane) : http://wsf2008.net/es/node/1733

Oficejo - Brazilo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7º piso, São Paulo - SP- Brazilo,

Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

Traduko/kunlaborado (hispana) : Sofia Jarrin

Traduko al Esperanto (elhispanigo) : Monda Asembleo Socia (MAS) -vl