Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Forpasis Claude Piron (Klaŭdjo)
de Vilhelmo Lutermano  
24a januaro 2008

Karaj,

trafas nin la ege malĝojiga ekscio pri la ĵusa morto de Claude (li nomis sin Klaŭdjo) Piron, unu el la plej efikaj propagandistoj de Esperanto kaj defendanto de Esperanta vorttrezoro kiu ĉerpu sian riĉecon el la fontoj de la lingvo mem prefere ol deprunti el naciaj lingvoj.

Mi mem dankas al li bonan parton de miaj impulsoj, instigoj, kaj eĉ de kompreno de la ecoj de nia lingvo.

Nun rompiĝis mia bona sento ke ni ĉiam povas kalkuli kun lia saĝa, inteligenta kaj fajnsenta interveno en malfacilaj demandoj.

Sed li postlasis al ni tiom abundan kaj enhavriĉan pensadon, ke ni prefere estu dankemaj pro la donacego, kiun lia vivo donis al ni.

Ni perdis grandegan amikon,

sed restas lia amikaĵo,

entenata en lia verkaro,

kiu atendas de ni ke ni bone uzu ĝin...

Ĝi atendas nin ĉiujn ĉi tie : http://www.claude-piron-ch/Claude-P...

Vilhelmo Lutermano.

Mi transdonas nun la mallongan noton pri la vivo de nia amiko en Libera Folio :

La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland, Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.

Forpasis Claude Piron

Claude Piron naskiĝis 1931 en Namur, Belgio. En sia junaĝo li estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj. Posteninte ĉe UN, li poste laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multe en Esperanto, parte sub la pseŭdonimo Johán Valano.

Krom la Valano-romanoj detektivaj, lia plej konata verko estas la libro-eseo La bona lingvo. En ĝi Piron asertis, ke Esperanto pli senĝene kaj libere ol aliaj lingvoj ebligas esprimadon, ĉar ĝi spegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado. Multaj vidis en La bona lingvo ankaŭ esprimon de malplaĉo pri neologismoj en Esperanto.

Claude Piron estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svisio) de 1973 ĝis 1994. La retejo Edukado.net starigis kondolenc-paĝon memore al Claude Piron.