Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kiam "Raportistoj Sen Limoj" sekvas Vaŝingtonon kaj pravigas torturon
de Salim LAMRANI  
18a januaro 2008

Robert Ménard, la ĝenerala sekretario de la pariza organizo Raportistoj sen limoj (Reporters sans frontières, RSF) ekde 1985, estas persono ekstreme ĉeesta en la komunikiloj kaj pretendas defendi la "gazetaran liberecon", vestante sin en humanisman diskurson ja aprezatan de la publika opinio. Danke al la komplezo de la komunikiloj, Ménard fariĝis neevitebla en la gazetara mondo.

Tamen, liaj agoj tute ne estas unuanime akceptataj. La evidenta manko de senpartieco, kiun montras RSF estis ofte kritikata. La franca organizo, financata de ekonomiaj kaj financaj konglomeraĵoj kaj de Usono, kiel publike koncedis ĝia ĝenerala sekretario, faris komunikilajn kampanjojn strange similajn al la politika agendo de la Blanka Domo. Tiel, RSF, pretekstante defendi la gazetaran liberecon, atakis respektive Kubon [1], subtenis la puĉon kontraŭ la venezuela prezidanto Hugo Chávez en aprilo 2002 [2], implicite aprobis la sangan invadon de Irako en 2003 [3] kaj pravigis la ŝtatrenverson kontraŭ la prezidanto Jean-Bertrand Aristide en Haitio. [4] Nun RSF faras impresan komunikilan kampanjon kontraŭ Ĉinio kaj ties olimpiaj ludoj de Pekino en 2008. [5]

La ideologia proksimeco inter RSF kaj la Bush-registaro estas tiom evidenta ke oni demandas sin kiaj estas la veraj celoj de Robert Ménard. La skandaloj de Guantanamo, de Abu-Ghraib kaj de la sekretaj prizonoj tenataj de la CIA tra la mondo montris ke la usonaj trupoj ne hezitas uzi torturon por atingi siajn celojn. Tiuj malhumanaj kaj nepravigeblaj metodoj estis unuanime kondamnitaj de la tuta internacia komunumo.

En oktobro 2006, la usona Kongreso faris la decidan paŝon kaj aprobis leĝprojekton kiu laŭleĝigas torturon, en evidenta rompo de la principoj de la demokratio mem. La respublikana plimulto kaj pluraj demokrataj delegitoj de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj de la Senato permesis la uzadon de pruvoj akiritaj sub torturo kontraŭ la "kontraŭleĝa malamika batalanto". La teksto titolita "leĝo pri armeaj komisionoj, 2006" rekonas la ekziston de sekretaj tribunaloj por juĝi ĉian eksterlandanon supozatan atenci la interesojn de Usono. La akuzito ne povas elekti sian advokaton nek koni la akuzojn kontraŭ li. Krome, la pruvoj prezentitaj kontraŭ li povas resti sekretaj. Kompreneble, li povas ankaŭ esti arestita sen povi postuli esti prezentota antaŭ juĝisto, kaj tio senfine. Li povas kontesti la laŭleĝecon de sia malliberigo, nek la torturojn je kiuj li viktimiĝis. [6]

La leĝo donas ankaŭ al la usona prezidanto "la aŭtoritaton [por] interpreti la signifon kaj la aplikadon de la konvencioj de Ĝenevo" kiuj malpermesas torturon. Tiuj konvencioj ne invokeblas "kiel fonto de juro antaŭ ajna tribunalo de Usono". La sekcio V de la leĝo disponas ke "neniu povas invoki la konvenciojn de Ĝenevo nek iuj de iliaj protokoloj en ajna ago de habeas corpus aŭ ĉia alia civila ago aŭ ĉia jura persekuto en kiuj Usono, oficisto aktiva aŭ ne, dungisto, membro de la armitaj fortoj aŭ ĉia alia agento de Usono estas partio kiel fonto de juro". Krome, "neniu tribunalo, neniu juĝisto havas la rajton aŭskulti aŭ konsideri peton de asignado de habeas corpus faritan de eksterlandano (aŭ en ties nomo) kiu estas aŭ estis arestita de Usono kaj kiu estis konsiderata esti ĝuste arestita kiel malamika batalanto aŭ esti akiranta tiun kvalifikon". [7]

Tiu liberomortiga leĝo, de totalisma esenco, prezentas ne nur minacon por ĉia ajn civitano de la mondo kiu ne havas la usonan civitanecon, sed ĝi donas totalan senpunecon por respondeculoj pri kruelaj, malhumanaj kaj malnobligaj traktadoj. La Eŭropa Unio kaj aparte Francio konservis skandalecan silenton pri tiu leĝdonado. Kio okazus se Ĉinio, Kubo, Irano, Rusio aŭ Venezuelo adoptus similan leĝon ? Kiu povas ankoraŭ diri ke Usono estas modelo de demokratio ?

Dum la radioelsendo "Kontraŭ-ekspertizo" prezentata de Xavier de la Porte en France Culture la 16-an de aŭgusto 2007 de 12h45 ĝis 13h30, Robert Ménard, memproklamita defendisto de homaj kaj ĵurnalistaj rajtoj, sekvis sian mecenon kaj pravigis la uzadon de torturo, per ekstreme zorgigaj vortoj. Elvokante la murdon de la usona ĵurnalisto Daniel Pearl, li substrekis ke estas permesite torturi suspektatojn por savi la vivon de senkulpuloj, reprenante la argumentadon de la plej fiaj diktatoroj kaj kompreneble de la registaro Bush. [8]

Ménard iras eĉ pli antaŭen ĉar li pravigas la torturadon eĉ kontraŭ la familianoj de ostaĝigintoj, do kontraŭ senkulpuloj. "Se estus mia filino kiun oni ostaĝigis, estus nenia limo, mi diras al vi, mi diras al vi, estus nenia limo por torturo". Jen citaĵo el kion diris la ĝenerala sekretario de RSF :

"La pakistana polico prenos la familiojn, vi bone aŭdas, la familiojn de la ostaĝigistoj kaj torturos tiujn familiojn de ostaĝigistoj por akiri informojn.

Ili akiros informojn. Ili venos tro malfrue por savi Daniel-on. Ĉu vi scias kiel li estis mortigita kaj en kiaj kondiĉoj... Kie oni ĉesas ? Ĉu akcepti tiun logikon kiu konsistas en... ĉar oni povus fari tion en certa nombro da okazoj "vi ostaĝigas lin, ni ostaĝigas lin ; vi mistraktas ilin, ni mistraktas ilin ; vi torturas, ni torturas..."

Kio pravigas... Ĉu por liberigi iun oni povas iri ĝis tien ? Jen vera demando.

Kaj tio, jen la reala vivo, jen tio, kion nun diras François [9] : jam ne temas pri konvinkoj, tio jam ne estas bataloj, jam ne estas principoj. Mi jam ne scias kion pensi. Ĉar tio, tio okazas al Marianne Pearl, mi ne diras, mi ne diros ĉu ili pravis fari tion ĉar ŝi pensis ke estas bone fari tion, ke necesas fari tion, ke necesas savi sian edzon ; ŝi estis graveda... por la etulo naskota, ĉio estis permesata.

Kaj absolute necesis savi lin kaj eĉ se respondecigi certan nombron de homoj, oni respondecigis certan nombron de homoj ; respondecigi korpe, vi bone komprenis, minacante ilin kaj kaj torturante, preta mortigi certan nombron.

Mi ne scias plu, mi estas perdita, ĉar en donita momento mi jam ne scias kie necesas halti, kien meti la kursoron. Kio akcepteblas kaj kio ne akcepteblas ? Kaj samtempe, por la familioj de tiuj kiuj ostaĝigis, ĉar tiuj estas ofte niaj unuaj interparolantoj, por Raportistoj Sen Limoj ; prave, mi, se estus mia filino kiun oni ostaĝigis, estus nenia limo, mi diras al vi, mi diras al vi, estus nenia limo por torturo." [10]

Kiel eblas pretendi defendi la homrajtojn kiam oni pravigas praktikon tiel abomenindan kaj malhumanan kiu estas la torturo ? Kio restas de la kredindeco de Robert Ménard kaj de Raportistoj Sen Limoj - la du estas tiom ligitaj ke fakte neeblas trakti ilin dise - kiam ili pravigas la nepravigeblon ? La ĝenerala sekretario de RSF montris sian veran vizaĝon. Li ne defendas la gazetaran liberecon, sed la fiajn praktikojn de la CIA. Sed ĉu tio estas vere surpriza, se oni scias ke li estas financata de la National Endowment for Democracy [11], kiu estas nenio alia ol la ŝirmfirmao de la agentejo laŭ la New York Times ? [12]

Notoj

1 Salim Lamrani, « Reporters sans frontières et ses contradictions », Réseau Voltaire, 27 septembro 2006, http://www.voltairenet.org/article1... (retejo konsultita la 2-an de septembro 2007) ; Reporters sans frontières, « Lettre ouverte à ses détracteurs », Réseau Voltaire, 12-a de septembro 2006. (retejo konsultita la 12-an de septembro 2006).

2 Salim Lamrani, « La guerre de désinformation de Reporters sans frontières contre le Venezuela », Réseau Voltaire, 6-a de februaro 2007, http://www.voltairenet.org/article1... (retejo konsultita la 2-an de septembro 2007) ; Reporters sans frontières, « Un journaliste a été tué, trois autres ont été blessés et cinq chaînes de télévision brièvement suspendues », 12-a de aprilo 2002. www.rsf.org/article.php3?id_article=1109 (retejo konsultita la 13-an de novembro 2006).

3 Reporters sans frontières, « Irak – rapport annuel 2004 ». http://www.rsf.org/article.php3?id_... (retejo konsultita la 18-an de julio 2005) ; Reporters sans frontières, « La liberté de la presse retrouvée : un espoir à entretenir », julio 2004.

4 Reporters sans frontières, « La liberté de la presse retrouvée : un espoir à entretenir », julio 2004. www.rsf.org/article.php3?id_article... (retejo konsultita la 23-an de aprilo 2005) ; Salim Lamrani, « Reporters sans frontières et ses contradictions », verko cit.

5 Reporters sans frontières, « Pékin 2008. Chine : La plus grande prison du monde pour les journalistes et les internautes », sen dato. http://www.rsf.org/rubrique.php3?id... (retejo konsultita la 2-an de septembro 2007).]]

6 Michel Muller, « Quand Washington légalise la torture », L’Humanité, 16-a de octobro 2006.

7 Saml.

8 Jean-Noël Darde, « Quand Robert Ménard, de RSF, légitime la torture », 26-a de aŭgusto 2007, http://rue89.com/2007/08/26/quand-r... (retejo konsultita la 28-an de aŭgusto 2007).

9 Signifas proksimume : "mi, la franco". -vl

10 Saml.

11 Robert Ménard, « Forum de discussion avec Robert Ménard », Le Nouvel Observateur, 18-a de aprilo 2005. www.nouvelobs.com/forum/archives/fo... (retejo konsultita la 22-an de aprilo 2005).

12 John M. Broder, « Political Meddling by Outsiders : Not New for U.S. », The New York Times, 31-a de marto 1997, p. 1.

Salim LAMRANI.

Salim Lamrani estas franca instruisto, verkisto kaj ĵurnalisto, specialisto pri la rilatoj inter Kubo kaj Usono. Li publikigis nome Washington contre Cuba (Pantin : Le Temps des Cerises, 2005), Cuba face à l’Empire (Ĝenevo : Timeli, 2006) kaj Fidel Castro, Cuba et les Etats-Unis (Pantin : Le Temps des Cerises, 2006).

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl