Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La mensogoj pri la traktato de Lisbono
de Raoul Marc JENNAR  
17a januaro 2008

Dekstraj kiel maldekstraj liberaluloj, en Francio UMP, Modem kaj la gvidantaro de la Socialista Partio, helpe de la mastrara gazetaro (Le Monde, Libération, Le Figaro, ...), disvastigas, kiel en 2005, serion da mensogoj pri la eŭropa modifa traktato (Traktato de Lisbono) kiun ili volas ĉiapreze ratifigi. Jen 5 el tiuj mensogoj, inter aliaj :

Pri laikeco :

Novaĵo kompare kun la Traktato stariganta konstitucion por Eŭropo (TKE) : "la religia heredaĵo" estas menciata kiel "fonto de la demokratio, de la jurŝtato kaj de la fundamentaj liberecoj" ; aliflanke, kiel en la TKE, la Eŭropa Unio (EU) agnoskas la ekleziojn, sed ne la laikecon (la vorto kaj la afero forestas en la tekstoj). La masiva reveno de la entrudiĝo de la eklezioj estas do subtenata. La Eŭropo de la klereco - alinome de la lumo danĝere mallumiĝas. La apenaŭ konkeritaj virinaj rajtoj estas rekte minacataj. La Vatikano triumfas kun la kanoniko kiu prezidas la francan respublikon.

Pri demokratio :

Kiel en la TKE, kelkaj disponoj fortigas la pezon de la eŭropa parlamento, sed tiu restas larĝe stucita parlamento : ĝi ne estas la sola leĝdonanto kaj ĝiaj kontrolpovoj estas limigitaj (ne estas disigo de la potencoj), ĝi ne povas proponi siajn proprajn tekstojn (la monopolo pri iniciato estas konservita favore al la ĉiopova Eŭropa Komisiono kiu povas oponi la atendojn de la parlamento kaj de la ministro-konsilio kiuj tamen ambaŭ devenas el universala voĉdono). La civitano, kiu povas ŝanĝi, per universala voĉdono, sian urbestron, sian parlamenton, sian registaron, estas komplete senpova fronte al Eŭropa Komisiono kiu ne estas raportodeva pri siaj agoj. La modifa traktato ne modifas la teĥnokratecon kaj netravideblon de Eŭropa Komisiono pli ol iam ajn sub la ordonoj de la premgrupoj de financo kaj komerco.

Pri la novliberalismo de la eŭropaj politikoj :

La malapero de la formulo "libera kaj sendifekta konkurenco" de la TKE ne sekvigas ŝanĝon en la orientiĝo de la politikoj. Unu artikolo memorigas la antaŭrangecon de "malfermita merkatekonomio en kiu la konkurenco estas libera" kaj protokolo (samvalora kiel la traktato) indikas ke "la interna merkato entenas sistemon kiu garantias ke la konkurenco estas neniam difekta". La sola politiko de la EU estas, pli ol iam ajn, enkonkurencigi ĉiajn homojn aktivecojn. Ne estas loko por kooperado ; ne estas loko por solidareco. S-ino Merkel konfirmis tion al la eŭropa parlamento : koncerne la liberalismon de la politikoj, "nenio ŝanĝiĝos".

Pri la publikaj servoj :

Nenio estas pli mensoga ol aserti ke la EU protektas nun la publikajn servojn (nomatajn "servoj de ĝenerala intereso"). Protokolo kies titola parto parolas pri "servoj de ĝenerala intereso" koncernas fakte en sia enhavo nur la "servojn de ĝenerala ekonomia intereso", kiuj estas submetitaj al la reguloj de konkurenco. Temas tie pri eksterordinara trompo fare de la aŭtoroj de la traktato. Kiel tiuj deklaris : "la libereco de instaliĝo kaj de cirkulado de personoj, de havaĵoj, de kapitaloj kaj de servoj daŭre havas ĉefan gravecon".

Pri la novliberala tutmondigo :

La aserto laŭ kiu la EU nun protektas kontraŭ la tutmondigo estas komplete mensoga kaj ĝin dementas la teksto : tiu fortigas la povojn de la Eŭropa Komisiono por intertrakti pri la politikoj de malregulado ĉe la MOK. La povoj de la Komitato 133 estas konfirmitaj kaj fortigitaj laŭ la dispono ke ĝi jam ne bezonas esprimi sin unuanime. Ĝia netravideblo daŭras. La intertraktado pri la realigo de la Ĝenerala Akordo pri la Komerco de Servoj (ĜAKS), kies lasta celo estas la privatigo de ĉiuj aktivecoj de servoj ĉu nacinivelaj, regionaj aŭ urbaj, estos faciligita. La Traktato de Lisbono faciligas la submeton de la lokaj publikaj servoj al la reguloj de la ĜAKS.

Oni trovos pliajn elementojn de pensado pri Eŭropo kaj la modifa traktato (traktato de Lisbono) en la libro kiun mi ĵus publikigis : "Kian Eŭropon post la ne ?§ (Fayard). [...]

Necesas subskribi la alvokon de la Nacia Komitato por Referendumo :   www.nousvoulonsunreferendum.eu/

Necesas alparoli la parlamentanojn (senatorojn kaj deputitojn), kandidatojn por la urbaj elektoj, por demandi ilin, ĉu la 4-an de februaro en Versajlo ili ebligos la parlamentan ratifon de tiu traktato kaj por diri al ili ke oni konsideros ilian sintenon dum la venontaj urbaj elektoj. La estonteco de la lokaj publikaj servoj estas en danĝero !   Necesas manifestacii la 4-an de februaro en Versajlo por postuli la respekton de la referendumo de 2005. Oni ne reprezentas tekston kies enhavo estas rifuzita de la suverena popolo !

  Raoul Marc JENNAR

alimondisma aktivulo kaj esploristo

Retejo : www.urfig.org

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl