Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kiom da Philip Agee revas hodiaŭ pri forlaso de murda CIA ?
de Jean-Guy ALLARD  
17a januaro 2008

Philip AGEE, la eksagento de la CIA, kiu havis la kuraĝon, en 1967, forlasi agentejon kiu karakteriziĝis per sia krima apogo al sangmanaj diktatoroj, rakontis ke li faris tiun decidon definitive, kiam li, en restoracio de Meksiko, vidis amikinon eklarmi ĉe la novaĵo pri la morto de la Che.

Jen prezentiĝas, en unu sola bildo, la tuta nobleco de la persono kiu forpasis 73-jara la 7-an de januaro 2008, en la urbo Havano, en tiu Kubo en kiu li denuncis la teroristajn kaj subfosajn agadojn disvolvatajn de la informservo de Usono kontraŭ progresemaj registaroj kaj gvidantoj de la kontinento.

Philip B. Agee, usona civitano, estis oficisto de la Central Intelligence Agency (CIA) en Latinameriko dum dek-du jaroj ĝis kiam li forlasis ĝin en 1969 pro motivoj de konscienco. Li havis tiam fasadan postenon en la usona ambasadejo, kiel olimpia ataŝeo, kun la preteksto prepari la Olimpiajn Ludojn de 1968. Antaŭe li estis lokita en Ekŭadoro kaj en Urugŭajo.

En 1967 li estis asignita al la CIA-ejo en Meksiko kiel plifortigo pro la proksimeco de la Olimpiaj Ludoj de 1968.

"Milionoj da homoj en la tuta mondo estis mortigitaj aŭ, almenaŭ, ilia vivo estis detruita pro la CIA kaj la institucioj kiujn ĝi subtenas", deklaris Agee en intervjuo en 1975.

"Mi ne povas resti sidi kaj fari nenion", aldonis li.

Forlasinte la Kompanion, dum li suferis minacojn kaj konstantan persekutadon kiu endanĝerigis lian vivon pli ol unufoje, li dediĉis sin al verkado de sia libro "Inside the Company : CIA Diary" (Ene de la Kompanio : Taglibro de la CIA).

Tiu verko, vera sintezo de la krimaj agadoj de la CIA en Ameriko, estis publikigita en 1974, akompanate de 22-paĝa anekso de nombroj de agentoj enŝovitaj en la tuta kontinento. Tio estis vera bombo kiu eksplodis en ĉiuj usonaj spionservoj.

Decidinte elimini lin, la CIA taskis la eksĉefon de la CIA-ejo de Miamo, Ted Shackley, konata kiel la Blonda Fantomo, kapti lin. Agee devis forlasi Francion, kie li troviĝis, por fuĝi al Kambriĝo, Britio, sed Agee estis poste elpelita de la britoj laŭ peto de Vaŝingtono.

Li ne sukcesis enradikiĝi, laŭvice, en Italio kaj Nederlando, kie la aŭtoritatoj estis konstante premataj por rifuzi al li ajnan migrad-statuson, kaj, senigita je usona pasporto pro esti "minaco por la nacia sekureco", li ekziliĝis en 1980 en la karibia insulo Granado, sub la revolucia registaro de Maurice Bishop.

Pro la usona invado al tiu landeto en 1983, li fuĝis al Nikaragŭo, por post la enpotenciĝo de la kontraŭrevolucia registaro subtenata de Vaŝingtono, instali sin en Kubo kiu proponis gastigi lin.

Spite al ĉiaj danĝeroj kaj malfacilaĵoj, Agee publikigis Filaboro : la CIA en Okcidenta Eŭropo [1], kun Louis Wolf, kaj diversajn gazet-artikolojn, krome donis intervjuojn kaj helpis raportistojn kiuj serĉis informojn.

En kvin okazoj la usona registaro provis tiri lin antaŭ tribunalon pro malkaŝo de sekretoj, sed sensukcese, ĉar liaj eksĉefoj timis, lastinstance, la uzon kiun li povus fari de la enorma multeco de informoj pri kiu li disponis.

Furioza, George Bush patro, la eksĉefo de la CIA fariĝinta prezidanto kiu favoris la fondadon de la terorista CORU kaj la operacion Condor, kvalifikis lin perfidulo kaj kalumniis lin multfoje. Lia edzino, Barbara, estis kondamnita retiri sian eldiron kiam ŝi lanĉis la saman insulton skribe, en aŭtobiografio redaktita duope.

Fidela amiko de Kubo, Agee montris kiel la insulo viktimiĝis pro nova mond-programo disvolvita de la CIA por financi kaj disvolvi organizaĵojn nomatajn disidentaj sub la fasado de la Agentejo por la Internacia Disvolvado (AID) kaj fonduso eksplicite starigita en 1983 por tiu celo, The National Endowment for Democracy (NED).

Dum la New York Times demandis sin, anoncante lian morton, pri la dimensio de la "damaĝoj" kaŭzitaj de Agee por la spionservoj de Usono, la progresemaj komunikiloj de la mondo agnoskas, male, la servojn kiujn li faris al la homaro, kiel vera usona patrioto, per tio ke li senmaskigis organizon kiu ĝis senprecedencaj ekstremoj uzis la perforton de granda nuntempa potenco.

Potenco kiu protektas teroriston kiel Luis Posada Carriles, dum ĝi tenas en prizonoj en subhomaj kondiĉoj la kvin kubajn antiteroristojn kiuj taskis sin kontraŭagi iliajn planojn.

Kiam la tuta mondo skandaliĝas pro la torturoj en Abu Ghraib, en Guantanamo kaj en tuta reto de pridemandado-centroj formita de la CIA en la tuta mondo, kiam oni malkovras ke altaj oficistoj de la agentejo, en koluzio kun membroj de la registaro Bush, detruis centojn da horoj de video-registraĵoj de pridemandadoj kun "severaj" teĥnikoj... kion pensas la CIA-agento kiu aliĝis al tiu organizo kun la iluzio ke li per tio defendas sian landon ?

Kiom da honestaj membroj inter la pli ol 20.000 personoj kiuj formas tiun grandegan maŝinaron demandas sin, kiel Philip Agee, ĉu ne venis la momento por ili rezigni pri la avantaĝoj kiujn donas tia ofico, fine ŝanĝi la direkton de sia vivo kaj aliĝi al la miliardoj da homaj estuloj kiuj, armitaj sole per la forto de siaj konvinkoj, kredas ke pli bona mondo eblas ?

Jean-Guy ALLARD.

NOTOJ

1. En la hispana : Trabajo sucio : la CIA en Europa occidental.

Elhispanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl