Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2008-01-09
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
14a januaro 2008

MSF-bulteno 9-an de januaro - Retronombrado por la Agotago

Enhavo

Retronombrado por la Monda Agotago

1. Monda Socia Forumo 2008 : tago de monda mobilizado kaj agado

2. Trafoliumu la retpaĝon www.wsf2008.net, invitu amikojn por partopreni kaj helpu disvastigi la Mondan Socian Forumon 2008

3. Montru ke alia mondo eblas per mallongaj videoj

4. Estu la gazetaro : publikigu novaĵojn pri via agado aŭ partoprenu en la raportado de la alternativa gazetaro pri la Monda Agotago

5. Starigu ligojn inter agadoj

6. Interkomunikado uzanta videokonferencojn dum la Semajno de la monda mobilizado kaj agado

7. Ĝi estas tago tutmonda !

1. Monda Socia Forumo 2008 : tago de monda mobilizado kaj agado

Fine de januaro, miloj da homoj tra la planedo marŝos, protestos, okazigos kaj subtenos diskutojn en vilaĝoj, kamparaj zonoj kaj urbaj centroj kun centoj da malcentraj kaj memorganizitaj agoj. Semajno de mobilizado, kiu kulminos en Monda Tago de Mobilizado kaj Agado la 26-an de januaro, por montri ke alia mondo eblas.

Dum ĝuste tiuj tagoj, la "malnova" mondo renkontiĝos en Davos por la Monda Ekonomia Forumo, kunigante siajn ekonomikistojn kaj specialistojn, siajn ideologiojn kaj teĥnikojn kiuj produktas perforton, ekspluatadon, ekskludadon, malriĉecon, malsaton kaj ekologiajn katastrofojn, senigante la homaron de ĝiaj fundamentaj rajtoj kaj foruzante la naturrimedojn de la Tero.

La Monda Socia Forumo estas malferma spaco por renkontiĝo de sociaj movadoj, retoj, NRO-j kaj aliaj organizaĵoj de la civila socio kiuj volas kundividi spertojn kaj konstrui retojn de artikigado por la konkreta ago. Tiaj movadoj kontraŭstaras la mondon dominatan de la kapitalo kaj de ĉiaj formoj de imperiismo kaj dominado.

Ekde la unua renkontiĝo en 2001, la Monda Socia Forumo fariĝis permanenta procezo de serĉado kaj konstruado de alternativoj al la novliberalaj politikoj.

En la lastaj sep jaroj la Mondaj Sociaj Forumoj okazis ĉiam fine de januaro en diversaj lokoj de la planedo, kaj tiu spirito de diverseco reflektiĝas en la agadoj planitoj por la Tago de Monda Mobilizado kaj Agado de 2008.

La retpaĝo www.wsf2008.net estas la ĉefa ilo por la interkomunikiĝo de la partoprenantoj de la malcentra Forumo de 2008. Invitu viajn amikojn kaj kamaradojn inskribi sin en la retpaĝo, kontribuu en la Agospacoj, prezentu vian agadon, publikigu videojn kaj informojn kaj konektu vian agadon kun aliaj.

Por pli da informoj pri kiel uzi la retpaĝon www.wsf2008.net, legu la antaŭan eldonon de la MSF-bulteno : en Esperanto : http://mas-eo.org/article228.html en la angla : http://www.wsf2008.net/en/node/1733 en la franca : http://www.wsf2008.net/fr/node/1733 en la hispana : http://www.wsf2008.net/es/node/1733

2. Trafoliumu la retpaĝon www.wsf2008.net, invitu amikojn por partopreni kaj helpu disvastigi la Mondan Socian Forumon 2008

Ĝis la 5-a de januaro, 850 organizoj de 64 landoj registris sin en la retpaĝo www.wsf2008.net. Ĉiutage kreskas la nombro da enskriboj kaj da agoj por la Tago de Monda Mobilizado kaj Agado. Ĉiu ajn povas registri sin en la retpaĝo, prezenti agon aŭ partopreni en ekzistanta Agospaco.

Por vidi ĉiujn agojn kiuj jam prezentas sin, vizitu www.wsf2008.net. Por scii kiel prezenti vian agon, legu la antaŭan eldonon de la MSF-bulteno (http://mas-eo.org/article228.html) aŭ legu la sekcion "How ?" en la malsupra dekstra angulo de la ĉefpaĝo de www.wsf2008.net.

Se vi estas jam registrita, vi povas rekomendi la retpaĝon www.wsf2008.net por viaj kontaktoj. Necesas nur enmeti la retpoŝtadreson de la persono kiun vi deziras inviti en la kampon "invitu amikon" [hispane : "invite a un amigo"] en la menuo dekstre de ĉiu Agospaco.

Se vi jam partoprenas en Agospaco, vi povas fari komentojn, sendi mesaĝojn por ĉiuj partoprenantoj de tiu ago, publikigi vidojn, bildojn aŭ informojn aŭ starigi konektojn kun aliaj tiurilataj agoj. Post enskribi vin en Agospacon, vi ricevos informojn pri ĉiuj ĝisdatigoj publikigitaj de aliaj partoprenantoj.

En la sekcio "Subteni" [hispane "Promover"] de la retpaĝo www.wsf2008.net, vi vidos bildojn kiujn vi povas uzi en via retpaĝo aŭ blogo kaj ankaŭ sendi ilin kiel subskribo de viaj retpoŝt-mesaĝoj. Tiel vi helpas disvastigi la Mondan Socian Forumon 2008. Vizitu la paĝon http://www.wsf2008.net/es/promote por vidi ĉiujn disponeblajn bildojn. En la angla : http://www.wsf2008.net/en/promote en la franca : http://www.wsf2008.net/fr/promote

3. Montru ke alia mondo eblas per mallongaj videoj

Preparu vian filmilon : la montrado de videoj de la Monda Socia Forumo 2008 jam komencis kaj okazos same en la virtuala spaco kiel en la realaj spacoj. Montriĝas videoj kun maksimume 5 minutoj da daŭro dum la Tago de Monda Mobilizado kaj Agado kaj ankaŭ en Interreto.

Estu kreema kaj esprimu viajn ideojn. Tio eblas per dokumentfilmeto, intervjuo, fikcio, art-video, gazetaraj materialoj, muzik-videoj aŭ ia ajn alia lingvaĵo por montri ke alia mondo eblas.

Vi ne bezonas esti profesia filmisto por partopreni en tiu montrado : vi povas produkti kaj sendi mallongajn videojn en ia ajn formato rekte en la retpaĝon www.wsf2008.net. Tamen, se vi deziras fari videojn kun alta bildkvalito por publika montrado, ekzistas retpaĝo de FTP por sendi grandajn arĥivojn.

Por sendi videojn al www.wsf2008.net, eniru unue en la retpaĝon uzante viajn salutnomon kaj pasvorton. Serĉu vian Agospacon kaj eniru en "Krei Videon" (hispane : "Crear Video"). Vi povas elekti inter "sendi rekte el via arĥivo al www.wsf2008.net aŭ importi disponeblajn videojn en aliaj servoj de Interreto.

Se vi deziras sendi grandajn arĥivojn, vi povas uzi la disponeblan FTP-servilon. Pli da informoj pri la akcepteblaj formatoj kaj pri kiel aliri la FTP akireblas ĉe la adreso video@wsf2008.net.

4. Estu la gazetaro : publikigu novaĵojn pri via agado aŭ partoprenu en la raportado de la alternativa gazetaro pri la Monda Agotago

La Tago de Monda Mobilizado kaj Agado metas la MSF 2008 en la kampon de komunikado, kaj per tio donas grandan respondecon al la alternativa gazetaro, respondeca pri esprimado de la reala povo de tiu internacia tago.

Se vi estas ĵurnalisto, fotisto, filmisto, verkisto, profesiulo pri radio aŭ alispeca produktisto de komunikado, vi povas aliĝi al la raportado de la alternativa gazetaro de la MSF 2008 por konstrui la historion de tiu tago cele al pli bona mondo. Kontaktu nin ĉe la adreso media@wsf2008.net kaj informu per kiaj temoj, agoj aŭ organizoj vi volas raporti pri la 26-a de januaro.

Se vi partoprenas en Agospaco, vi povas uzi la retpaĝon www.wsf2008.net por disvastigi vian agon al la mondo. Vi bezonas nur eniri en "Krei informon" (hispane : "Crear noticia") en la menuo dekstre de ĉiu Agospaco.

Kiel partoprenato en la retpaĝo www.wsf2008.net, vi povas ankaŭ serĉi agadojn kiuj okazas en via urbo, kontakti la organizantojn aŭ proponantojn kaj kombini gazetar-raportadon, sendadon de artikoloj, bildoj, videojn aŭ aŭ aŭdajn dokumentojn kiuj entenas la historion de tiu Tago de Monda Mobilizado kaj Agado.

5. Starigu ligojn inter agadoj

La retpaĝo www.wsf2008.net havas kelkajn ilojn por interrilatigi personojn kaj organizaĵojn ĉirkaŭ la mondo, kaj tiel ebligas la interŝanĝon de spertoj aŭ kunligadon de aliancoj kaj societoj.

La partoprenantoj de ago povas starigi konektojn kun aliaj agoj kiuj okazas en la sama geografia spaco aŭ kontakti partoprenantojn de Agospacoj situantaj en ia ajn angulo de la planedo.

La konektoj povas esti unuflankaj aŭ reciprokaj. Povas ligiĝi nur du aŭ dekoj da agoj.

1-a paŝo : Komunikiĝi kun aliaj Agospacoj kaj starigi konekton inter la agoj.

- Vi povas peti partopreni en Agospaco de ago kiun vi deziras konekti kun la via kaj poste krei mesaĝon en tiu alia spaco en kiu vi proponas la konekton inter la du agoj ;

- Vi povas krei mesaĝojn ene de via propra Agospaco, proponante ke la ceteraj partoprenantoj kontaktu aliajn Agospacojn.

Stariginte la kontakton, vi povas aldoni ligilojn al aliaj agoj kiujn vi konsideras kontaktindaj al la via.

2-a paŝo : enmetu ligilon de aliaj agoj en la paĝon de via ago

- Trovu la "node"-numeron de la ago kiun vi deziras ligi kun la via. Tiu numero troviĝas en la adreso de la paĝo de la celata ago (ekzemple : http://www.wsf2008.net/es/node/xxxx). La numero de la ago estas la xxxx ;

- Alklaku la kampon "redakti" (hispane : "editar") en la paĝo de via ago kaj iru ĝis la priskribo de via agado. Enigu mallongan tekston kiu priskribas la agon kiun vi deziras konekti kun la via ;

- Kopiu poste la tekston kaj algluu ĝin post la paragrafo de la teksto kiun vi redaktis : numero de la ligilo

- Ŝanĝu la xxxx per la reala numero de la "node" de la alia ago kaj anstataŭigu la "ligil-numeron" per la numero de la ago aŭ organizo kiu faras la agon kiun vi deziras konekti al la via ;

- Klaku al "Sendi" (hispane : "Enviar").

Post ĝisdatigo de la priskribo de via ago, vi konstatos ke aperis ligilo por la ago xxxx. La sama procedo eblas por la organizantoj de alia ago por konekti sian al la via.

6. Interkomunikado uzanta videokonferencojn dum la Semajno de la monda mobilizado kaj agado

Se vi havas komputilon kun Interret-aliro, retfilmilon ("webcam"), mikrofonon kaj laŭtparolilon disponeblajn en la loko de via ago, vi povos konekti la partoprenantojn de via agado kun aliaj grupoj tra la planedo la 26-an de januaro, aŭ por fari preparajn renkontiĝojn.

Uzu iujn el la iloj de tujaj mesaĝoj disponeblaj en Interreto por sendi kaj ricevi aŭdvidaĵojn pri via ago kaj (laŭeble) projekcii la bildon de viaj interparolantoj sur ekranon.

- Vidu ĉi tie ekzemplojn kaj klarigojn, en la angla : http://wsfprocess.net/mem/promoting...

- Klarigu viajn dubojn per retpoŝto (angle, france, hispane, portugale) : intercommunication@wsf2008.net

 - Ud. también puede conectar dos espacios colectivos en tele-talleres, en que los interesados pueden reunirse y compartir técnicas y experiencias de intercomunicación por Internet ;

 a) Vizitu la retpaĝon http://wsfprocess.net/groups/telewo... (necesas registri vin en la retpaĝo www.wsfprocess.net por eniri tiun paĝon)

 b) Vizitu http://dev.wsf2008.net/es/node/2219 en la hispana. Por aliaj lingvoj, ŝanĝu en tiu adreso la "es" per "en" (angla), "fr" (franca) ekz-e. Alklaku "Subskribi" (hispane : "Firmar") por partopreni en tiu Agospaco pri telekonferencoj kaj skribu mesaĝojn pri viaj spertoj en interreta interkomunikado.

7. Ĝi estas tago tutmonda !

Vidu sube kelkajn agojn planitajn por la Semajno de Monda Agado kaj Mobilizado de la Monda Socia Forumo 2008. En la retpaĝo www.wsf2008.net vi vidos multajn pli. Partoprenu !

ALĜERIO :

- Magreba renkontiĝo pri la temo : "La alimondismo : mitoj kaj realoj" - http://www.wsf2008.net/es/node/1749

ARGENTINO :

- En Bonaero, debato pri "Sekseco kaj Publika Spaco" - http://www.wsf2008.net/es/node/1583

AŬSTRIO :

- Karnavalo de solidareco en Vieno kaj konferenco en Linco [Linz].

BELGIO :

- La Belga Socia Forumo estas organizanta gvidadon tra "Alia Bruselo", invitante la homojn viziti la urbon dum okazas renkontiĝoj de ĝiaj movadoj kaj asocioj. Estas planita kompleta semajno de mobilizado kiu enkludas interaktivajn agadojn, kiel videokonferencojn : http://www.wsf2008.net/es/node/1038

BRAZILO :

- En Belemo [Belém], granda politika kaj kultura procesio okazos en la strato.

- En Rio-de-Ĵanejro, alternativa foiro kaj senpaga koncerto en la plaĝo ligos famajn artistojn kun artistoj de la malriĉaj komunumojn - http://www.wsf2008.net/es/node/2344.

- En San-Paŭlo estas projektata politika kaj kultura evento - http://www.wsf2008.net/es/node/1235

- En Curitiba, la malfermo de la Socia Forumo Merkosur, http://www.wsf2008.net/es/node/1198, kaj kritika amaso per biciklo por alia urba moviĝo ebla - http://www.wsf2008.net/es/node/1548. Ankaŭ aliaj urboj kiel Natal, Goiania, Belo Horizonte kaj Pelotas realigos agojn.

BRITIO :

- En Londono okazos Rekta Ago kontraŭ starigo de nova karbo-centralo - http://www.wsf2008.net/tr/node/2441.

ĈILIO :

- En Santiago, manifestacio de civitanoj - http://www.wsf2008.net/es/node/2297

KAMERUNIO :

- Batalo kontraŭ interret-friponoj - http://www.wsf2008.net/es/node/1605

GERMANIO :

- Okazos la Stuttgart Open Fair 2008 konektita kun la Monda Agotago MSF - http://www.wsf2008.net/es/node/1152

- MSF okazos ankaŭ en Frankfurto : http://www.wsf2008.net/es/node/1448.

- En Wuppertal, seminario pri klimatŝanĝoj - http://www.wsf2008.net/es/node/2601

KANADO :

- Organizaĵoj de Kebekio organizas semajnon simbole ligitan per la bildo de neĝo kaj fajro, pri la ideo ke "La neĝo brulas" - http://www.wsf2008.net/es/node/1139

KATALUNIO :

- Organizaĵoj de la civila socio organizas Katalunan Socian Forumon (FSCat) inter la 25-a kaj 27-a de januaro. La 26-an, la halo de la Universitato de Barcelono estos sidejo de video-prokekciado kun ekranego kun rektaj ligoj kun la tutmondaj movadoj - http://www.wsf2008.net/es/node/1115

KOLOMBIO :

- La loka komitato de la MSF enfokusigos la agadojn en la batalo kontraŭ malriĉeco kaj ekskludo, kaj granda koncerto okazos en Bogoto - http://www.wsf2008.net/es/node/1717

KONGO :

- Dum tiu tago okazos diversaj lokaj sociaj forumoj, unu de ili en Kinŝaso. Tri aliaj provincoj esprimis la intencon antaŭenigi agadojn.

SUD-KOREIO :

- Okazos ago-semajno kun diversaj sociaj movadoj de la 21-a ĝis la 25-a de januaro. Ĉiun tagon oni pritraktos temon - http://action126.net/ kaj http://www.wsf2008.net/es/node/1737

KOSTARIKO :

- En San-Joseo, akademiaj kaj kulturaj agadoj pri konservado de la akvo kaj ĝia graveco por la vivo sur la Tero - http://www.wsf2008.net/es/node/1570

KUBO :

- Publika manifestacio kaj gazetara konferenco lanĉos la alvokon por la 4-a Ĝenerala Asembleo de la Popoloj de Karibio (IV APC) en Havano kaj por la 7-a Hemisfera Renkontiĝo de Batalo kontraŭ la Liberkomercaj Traktatoj kaj por la Integrado de la Popoloj. La 24-a de januaro estos Tago de Kolektiva Pripensado pri la Procezo de la MSF. - http://www.wsf2008.net/es/node/1275

HISPANIO :

- En Madrido, agoj kaj debatoj por la paco en Mez-Oriento kaj por defendo de la homrajtoj, publikaj servoj kaj la medio - http://www.wsf2008.net/es/node/1159

- En Andaluzio estas planata renkontiĝo de sociaj movadoj - http://www.wsf2008.net/es/node/2416

SALVADORO :

- En San-Salvadoro la agadoj komencos la 19-an de januaro, kun la alvoko de komunumaj organizojn al mobiliziĝo por la Monda Ago-tago - http://www.wsf2008.net/es/node/2182

USONO :

- En Atlanto, la People’s Caravan and Movement Assembly kunigos milojn da voĉoj kiuj postulas ŝanĝojn - http://www.wsf2008.net/es/node/1882

- En San-Francisko, ekspozicio de la Emergency Biennale of Chechnya estas unu el la du publikaj projektoj de la Global Commons Foundation - http://www.wsf2008.net/es/node/2668

- Okazos agoj ankaŭ ĉe la limo kun Meksikio kontraŭ la murego kiun Usono konstruas.

- En Nov-Orleano, agoj postulos la rajton reveni, kaj solidarec-agadoj okazos en diversaj ŝtatoj de la Golfo/Supervivantoj de Katrina kaj lokaj luktoj. En Vermonto, unuiĝo de laboristoj, studentoj, edukistoj kaj prestantoj de medicina helpado organizos movadon por laboraj rajtoj, dignaj salajroj, ekonomia justeco, kvalito de medicina helpo kaj tutmonda solidareco - http://www.wsf2008.net/es/node/2081.

- En Indiano, civitanoj de la regionoj South Bend/Michiana lanĉos diskutojn pri ĉu/kial kaj kiel organizi Socian Forumon en tiu regiono - http://www.wsf2008.net/es/node/1128.

FILIPINOJ :

- La Stop the War Coalition - Philippines organizos protest-agon antaŭ la usona ambasadejo en Manilo. Organiziĝas eventoj en la Tendaro de la Popoloj la 24-an kaj 25-an de januaro kaj mobilizado la 26-an de januaro - http://www.wsf2008.net/es/node/2403.

FINNLANDO :

- Ĉiuj agadoj de la agotagoj de la MSF en Finnlando okazos sub la slogano de la MSF "Alia Mondo Eblas", kun specifaj temoj kiel "Novliberalismo kaj Civila Agado" - http://www.wsf2008.net/es/node/2162.

FRANCIO :

- Granda mobilizado en Parizo kaj aliaj malpli grandaj iniciatoj pri la migrado kaj la Irak-milito en aliaj urboj kiel Nanto - http://www.wsf2008.net/es/node/2596.

- En Liono, projekciadoj de kaj artistaj prezentadoj - http://www.wsf2008.net/es/node/2685

- En Nico, pliaj debatoj - http://www.wsf2008.net/es/node/2066.

GALICIO :

- Asembleo de Sociaj Movadoj en la Universitato de Historio kaj Geografio, en Santiago de Kompostelo - http://www.wsf2008.net/es/node/1812.

HAITIO :

- Gazetara konferenco la 18-an de januaro kaj intervenoj en televido kaj radio okazos dum la semajno - http://www.wsf2008.net/es/node/2290. INDIO : (vd sub BARATO)

BARATO :

- En Maharaŝtro okazos protesto de enŝuldiĝintaj kampkulturistoj kaj iliaj apogantoj. En Mumbajo estas planata procesio.

INDONEZIO :

- Kamparaj grupoj respondas al la alvoko de VIA CAMPESINA, kunigante malgrandajn kaj mezgrandajn produktistojn, senterulojn, kampo-virinojn, indiĝenaj popolojn, kamparan junularon kaj kampkulturajn laboristojn.

IRAKO :

- El Hiwar (signifas "dialogo" en la kurda) Centre kunordigas agadojn kiuj okazos en Erbil, Dohuk, Sulejmania kaj aliaj urboj de kurda Irako. En Erbil okazos panelo de diskuto inter politikistoj de la leĝo kaj aktivuloj, islamanoj kaj sindikatoj, NRO-j kaj la loka civila socio pri la signifo de la MSF kiel malfermita politika spaco. El Hiwar Centre produktos ankaŭ materialon pri la MSF en la araba por meti en irakajn retpaĝojn pri Homrajtoj kaj Neperforto.

- La iraka neperforta movado LAONF esprimis sian intereson organizi malcentrajn agojn en kelkaj urboj de la centro kaj sudo de Irako.

- En Naĝaf estas planata evento en lernejo por apogi la neperfortan kampanjon kontraŭ la rompoj de la infan-rajtoj ekde la okupado - http://www.wsf2008.net/es/node/2492.

- En Samava estas invitataj ĉiuj infanoj kiuj havas armilojn kiel ludilojn por interŝanĝi ilin per pilko - http://www.wsf2008.net/es/node/2692.

ISRAELO :

- La Centro de Alternativa Informado organizas eventon kontraŭ la okupado de palestinaj teritorioj kaj kundividas informojn en tuta Israelo pri kio okazas en Palestino en la Monda Agotago.

ITALIO :

- Multaj eventoj okazos en Romo, Florenco kaj aliaj regionoj pri la demandoj de paco, malarmado, rasismo, ksenofibio kaj solidara ekonomio - http://www.wsf2008.net/es/node/921

- En Ĝenovo, la 25-an de januaro la Consorzio Zenzero ARCI Genova prezentos la kampanjon "Un futuro senza atomiche" (Estonto sen atomenergio) - http://www.wsf2008.net/es/node/2617.

JAPANIO :

- Por protesti kontraŭ la venonta kunveno de la G8 okazonta en Hokaido, sindikatoj, neregistaraj organizoj kaj granda vario de sociaj movadoj agos komune por diskuti pri temoj kiel laborrajtoj, kastoj, migrado, paco kaj homrajtoj - http://2008.jan26.jp/ kaj - http://www.wsf2008.net/es/node/1260.

LIBANO :

- Internacia Forumo de Socia Rezistado en Bejruto okazos la 26-an de januaro ĝis la 2-a de februaro 2008.

MAŬRITANIO :

- La Socia Forumo de Magrebo okazos en Maŭritanio kaj la Afrika Konsilio organizas apogon por disvastigi iniciatojn ligitajn kun la Monda Agotago - http://www.wsf2008.net/es/node/1397

- Okazos debato en Nouadhibou - http://www.wsf2008.net/es/node/2282.

MEKSIKIO :

La Meksika Socia Forumo prezentos seminariojn, forumojn, atelierojn, deklarojn kaj denuncojn de la sociaj movadoj, kampkulturistoj, laboristoj, studentoj kaj aliaj - http://www.wsf2008.net/es/node/1078.

PALESTINO :

- La Another Voice Campaign organizos agojn por instigi al internacia solidareco kun Gazao, kaj estas planata evento en Ramalaho por denunci ĉiujn mortigojn de palestinanoj en Gazao kiel rezulto de la okupado.

- La bazaj movadoj Anti-Apartheid Wall Campaign kaj The National Committee for the Commemoration of the Nakba organizos la Mondan Alvokon per ago subtenata de la MSF kaj invitas ĉiujn personojn de konscienco ke ili agu solidare kun la popoloj palestina, iraka, irana, libana, siria kaj afgana kiuj vivas sub okupado kaj milit-minacoj - http://www.wsf2008.net/es/node/1148.

PORTUGALIO :

- En Setubalo okazos politika kaj kultura foiro - http://www.wsf2008.net/es/node/2449.

RUMANIO :

- La ’Roumanian Ecological Action Foundation’ kaj la ’Association for the Development of the Roumanian Social Forum’ organizos la Eŭropan Simpozion "Alia Mondo Eblas" en la urbo Rimnicu-Vilcea - http://www.wsf2008.net/es/node/2509.

SRILANKO :

- Nacia kuniĝo de popolaj organizoj, bataloj kaj kampanjoj okazos en Kolombo - http://www.wsf2008.net/es/node/2616.

SVEDIO :

- Foiro de justa komerco, mallongaj filmoj pri solidareco, medio kaj mallongaj filmoj pri solidareco, disvolvado kaj muziko sen interrompoj, studrondoj preparataj de la ESF en Malmo - http://www.wsf2008.net/es/node/2728.

- Organiziĝas loka socia forumo en la centro de Stokholmo kun nokta festo "Sen danco ne estas mia revolucio..." http://www.wsf2008.net/es/node/1124.

SVISIO :

- "La alia Davoso", Monda Ekonomia Kontraŭ-forumo en Zuriko - http://www.wsf2008.net/es/node/2153.

TURKIO :

- Planatas mobilizadoj en la urboj Istambulo, Ankaro kaj Izmiro - http://www.wsf2008.net/es/node/2237.

ALIAJ MONDAJ INICIATOJ :

- CARITAS INTERNACIA realigos alvokon partopreni al ĉiuj siaj membroj - http://www.wsf2008.net/es/node/1167.

- HABITAT INTERNATIONAL COALITION : Kampanjo Agi Kune - Domoj por ĉiuj ! - http://www.wsf2008.net/es/node/1930.

- HEMISFERIA SOCIA ALIANCO planas la jenon : ĉar la bilivia krizo estas pli kaj pli profunda, la HAS proponas nacinivele, sed ankaŭ en Bolivio, la organizadon de solidarec-agadoj la 26-an de januaro pri la bolivia situacio.

- INTERNACIA KONSILIO POR EDUKISTOJ DE PLENKRESKULOJ - http://www.wsf2008.net/es/node/2635

- VIA CAMPESINA alvokas al mobiliziĝo tra la mondo kontraŭ multnaciaj korporacioj. Via Campesina havas membrojn en 56 landoj en Azio, Afriko, Eŭropo kaj Ameriko - www.viacampesina.org

- MONDA MARŜO DE VIRINOJ sendis alvokon al la diversaj landoj por partopreni kaj ĝis nun en 17 landoj estas ia organizita iniciato. Tiaj iniciatoj estas ĝenerale konordigitaj kun aliaj sociaj movadoj kaj NRO-j kun lokaj unuoj de internaciaj retoj. Por la 26-a de januaro la internacia komitato de la MMV proponas al la lokaj grupoj ke ili organizu semajnon aŭ tagon de tutmondaj manifestado de solidareco kun virinoj, aparte kun tiuj kiuj troviĝas en zonoj de konflikto kiel Birmo, Kolombio, Haitio, Irano, DRK, Sudano kaj kiuj ne povas esti sur la strato en tiu tago. La propono estas etendi la solidarecon por la virinoj kaj montri ke la perforto estas ankaŭ realo en ĉiu lando, en ĉiuj cirkonstancoj - http://www.wmw-action26january.blog...

MSF-Oficejo - Brazilo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7º piso, São Paulo - SP- Brazilo, Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

Traduko/kunlaborado al la hispana : Carolina Araújo / José Miguel Hernández Mederos

Traduko de la hispana al Esperanto : Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org