Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Nealiancitaj Landoj - parolado en Ĝenerala Asembleo de la UN
de Felipe PÉREZ ROQUE  
12a januaro 2008

Parolado de Felipe Pérez Roque, ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, en sia funkcio de Prezidanto de la Movado de Nealiancitaj Landoj, ĉe la ĝenerala debato de la 62-a periodo de sesioj en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko, la 26-an de septembro 2007.

Sinjoro Prezidanto :

Neniam antaŭe tiom evidentiĝis la realaj danĝeroj, kiuj minacas la homan specion ; neniam antaŭe tiom evidentiĝis la rompoj de la internacia juro, kiuj endanĝerigas la sekurecon ; neniam antaŭe tiom evidentiĝis la malegaleco kaj la ekskludo, kiuj frapas pli ol du trionojn de la monda loĝantaro.

Ĉesigi la malŝparon kaj la konsumisman frenezon, kiujn estigas la grandaj korporacioj kaj la povaj grupoj de malgranda grupo da evoluintaj landoj, kiuj malŝparas je kosto de malriĉeco kaj eterna subevoluo de vasta periferio da malriĉaj landoj, kie malbonvivas milionoj da homoj, fariĝis grava faktoro por la supervivado de la homaro. La altnivela kunveno de tiu ĉi Ĝenerala Asembleo, okazinta antaŭ nur kelkaj tagoj, vidigis la danĝeron kiun reprezentas la akcelita tervarmiĝo, kiun jam ni suferas, kaj ĝian rezulton sur la klimatŝanĝo. Ni devas agadi rapide, kaj la evoluitaj landoj havas la moralan devon kaj la historian respondecon doni la ekzemplon kaj komenci la penadon.

Aliflanke, multaj el niaj landoj, ĉiam apartenantaj al la Sudo, estas daŭre viktimoj de neakcepteblaj atakoj farataj de la ĉiamaj povuloj, instigataj, esence, de la nesatigebla apetito je strategiaj rimedoj. La konker-militoj kaj la proklamado kaj apliko de doktrinoj bazitaj sur prevent-milito, kiuj ne ekskludas la uzon de atomarmiloj eĉ kontraŭ ŝtatoj, kiuj ilin ne posedas, kaj la uzado de pretekstoj kiel la pretendata lukto kontraŭ terorismo, la pretendata estigo de demokratio aŭ la tiel nomataj reĝimŝanĝoj en landoj unuflanke akuzitaj kiel friponŝtatoj, estas nuntempe la plej granda kaj grava minaco kontraŭ la paco kaj la sekureco en la mondo.

La kontraŭleĝaj agresoj al landoj kaj ties okupado, la milita interveno, kontraŭaj al la internacia juro kaj al la celo kaj la principoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la bombado de civiluloj kaj la torturo estas daŭre ĉiutagaj aferoj. Sub la falsa litanio de libereco kaj demokratio oni intencas glori la rabadon de la naturresursoj de la Tria Mondo kaj kontroli zonojn kun kreskanta geostrategia graveco. Tiu kaj ne alia estas la projekto por la imperia superregado, kiun intencas trudi per fajro kaj sango la plej pova armea superpotenco, kiu iam ajn ekzistis.

Anstataŭ agadi en la internaciaj rilatoj laŭ la principoj de solidareco, socia kaj internacia justeco, la egaleco, la evoluo por ĉiuj, oni aplikas, sen la plej eta deco, la praktikojn trudi leĝojn al landoj, unuflankajn blokadojn, minaci per atako, ĉantaĝi kaj perforti.

Se malgranda lando defendas sian rajton je sendependeco, tiam ĝi estas akuzata esti friponŝtato ; se potenca lando agresas landon, oni diras, ke "ĝi liberigis ĝin". Batalanto kontraŭ la ekstera agreso estas teroristo ; agresanta soldato estas “batalanto por la libereco”. Estas la amaskomunikila milito, la trompŝtelo de la veroj, la tiraneco de la unika penso en mondo tutmondigita.

Anstataŭ ol antaŭeniri en la ĝenerala kaj tuta malarmado, inkluzive la nuklean malarmadon, kiu estas de jardekoj konstanta postulo de la Movado de la Nealiancitaj Landoj, oni estigas armadismon kaj malŝparon por novaj armiloj kaj armilsistemoj, kiuj elspezas la rimedojn, kiujn la mondo bezonus por mildigi la efikojn de la klimatŝanĝo kaj por kontraŭi la gravegajn problemojn kiuj devenas el la malriĉeco kaj la marĝenigo.

Oni intencas eviti, en politikigita kaj selektiva maniero, la aplikon de la principo, proklamita jam en la Traktato pri Atoma Nedisvastigo, ke la nacioj havas la rajton je disvolvado de atomenergio kun pacaj celoj. Oni minacas plurajn landojn per milito kaj detruo, dum oni permesas al la aliancitaj ŝtatoj havi centojn da atomarmiloj kaj oni helpas tiujn ŝtatojn modernigi la menciitajn armilojn senĉese.

Kiom da tempo devos pasi kaj kiom da novaj viktimoj devos forpasi antaŭ ol la falkoj de la milito komprenos, ke la armiloj ne taŭgas por solvi la gravajn problemojn de la homaro ?

En tago kiel hodiaŭ, estas memorindaj la vortoj de la prezidanto Fidel Castro en tiu ĉi Ĝenerala Asembleo en oktobro 1979 :

“Ni diru adiaŭ al la armiloj — diris Fidel — kaj ni dediĉu nin civilizite al la plej korpremaj problemoj de nia erao. Tiu estas la respondeco kaj la plej sankta devo de ĉiuj ŝtataj respondeculoj de la mondo. Tiu estas, krome, la nepra premiso de la homa postvivado”.

Sinjoro Prezidanto :

Nuntempe oni ne antaŭeniras al plenumo de la Jarmilo-Celoj kaj de la decidoj de la grandaj konferencoj de la Unuiĝintaj Nacioj okazintaj dum la lasta jardeko.

La malriĉeco ne malpliiĝas. La malegaleco inter la nacioj kaj interne de la nacioj kreskas.

Unu miliardo cent milionoj da homoj ne havas aliron al trinkakvo ; 2,6 miliardoj estas sen sanservoj ; pli ol 800 milionoj estas analfabetoj kaj 115 milionoj da infanoj ne iras al bazlernejo ; 850 milionoj malsatas ĉiutage. 1% de la plej riĉaj homoj de la mondo posedas 40% de la riĉaĵo, dum 50% de la monda loĝantaro apenaŭ posedas 1%. Ĉio ĉi okazas en mondo, kiu elspezas mil miliardojn por armiloj kaj kromajn mil miliardojn por reklamo.

La ĉirkaŭ miliardo da homoj, kiuj vivas en evoluitaj landoj konsumas ĉirkaŭ duonon de la tuta energio, dum preskaŭ 2 miliardoj da malriĉuloj ankoraŭ ne konas la elektron.

Ĉu tian mondon ili deziras akceptigi nin ? Ĉu tiu estas eble la estonteco, al kiu ni devas adaptiĝi ? Ĉu ni havas aŭ ne la rajton batali por ŝangi tiun situacion ? Ĉu ni devas aŭ ne lukti por ke pli bona mondo estu ebla ?

Kial oni malŝparas tiel grandegajn rimedojn en la mortigo-industrio anstataŭ ol uzi ilin savante vivojn ? Kial oni ne konstruas lernejojn anstataŭ atomajn submarŝipojn kaj hospitalojn anstataŭ “inteligentajn” bombojn ? Kial oni ne produktas vakcinojn anstataŭ blenditajn veturilojn kaj pli da nutraĵo anstataŭ pli da bombaviadiloj ? Kial oni ne akcelas la esploradojn por lukti kontraŭ aidoso, malario kaj tuberkulozo anstataŭ por fabriki antiraketajn ŝildoj ? Kial oni ne luktas kontraŭ la malriĉeco anstataŭ kontraŭ la malriĉuloj ?

Kvankam oni bezonas nur 150 miliardojn da dolaroj por atingi la Jarmilo-Celojn, oni atestas hipokrite, ke ne estas de kie akiri la necesajn financ-rimedojn. Mensogo ! Ja estas sufiĉe da mono, nur mankas la politika volo, la etiko kaj la reala engaĝiĝo de tiuj, kiuj devas fari la decidojn.

Se oni volas trovi la monon :

Plenumu fine la promeson dediĉi 0,7% de la Malneta Enlanda Produkto por la Oficiala Helpo al la Evoluo. Tio signifus pli ol 141 miliardojn da aldonaj dolaroj al la nunaj sumoj. Kiel pinto de la ŝajnigado, la donantaj landoj notas la nuligojn de ŝuldo, pri kiu ili scias, ke ili neniam povos pagigi ĝin, por grandigi artefarite siajn kontribuojn.

Oni nuligu la eksteran ŝuldon, kiun niaj landoj jam estas pagintaj pli ol unu fojon. Tio permesus dediĉi al la evoluo la plej ol 400 miliardojn da dolaroj, kiujn nuntempe oni dediĉas al la servo de ĉiam kreskanta ŝuldo.

Oni finu la Rondon de Doho por la evoluo kaj oni malaperigu la 300 miliardojn da terkulturaj subvencioj de la evoluitaj landoj. Tio ebligos dediĉi tiun monon al la lukto kontraŭ la kampara malriĉeco, la nutraĵa malsekureco kaj garantii justajn prezojn por la eksportproduktoj de la subevoluitaj landoj.

Oni akceptu nian rajton je evoluo. Oni garantiu nian rajton je aliro al la merkatoj, al patentoj kaj al la teknologioj, kiuj nuntempe estas ekskluziva monopolo de la povuloj. Oni helpu niajn landojn formi profesiulojn kaj sciencistojn kaj oni ĉesu rabi niajn talentojn.

La Nealiancitaj Landoj ne bezonas almozojn ; ni bezonas kaj postulas justecon. Oni respektu nian rajton al kultura diverseco kaj al la konservado de nia heredaĵo, niaj simboloj kaj niaj propraj trajtoj. Tiu estis unuanima peto, kiun la Nealiancitaj Landoj ĵus proklamis en Teherano, dum nia Ministra Kunveno pri Homaj Rajtoj kaj Kultura Diverseco.

Sinjoro Prezidanto :

La Nealiancitaj Landoj volas Unuiĝintajn Naciojn pli demokratiaj kaj pli puraj, en kiu la Ĝenerala Asembleo, ĝia plej reprezenta kaj demokratia organo, plenumu reale la taskojn kiuj koncernas ĝin.

Ni bezonas Unuiĝintajn Naciojn kun Sekurec-konsilio transformita, kiu agu ene de la mandato, kiun la konsistiga Ĉarto de la organizaĵo donas al ĝi, sen uzurpi la funkciojn kaj la rajtojn de aliaj organoj de la sistemo. Sekurec-konsilio kun membraro pli ampleksa, laŭ la nuna konsisto de la UN, kie la evolulandoj estas la plimulto. Sekurec-konsilion, kiu radikale ŝanĝu siajn labormetodojn por ebligi la travideblon kaj la aliron de ĉiuj membroŝtatojn al ĝiaj laboroj.

Ni defendadas Unuiĝintajn Naciojn, kie la multflankismo kaj la solvoj konsentitaj en la plej absoluta respekto al la Ĉarto, estus la sola vojo por trakti kaj solvi la nunajn problemojn.

Ni bezonas Konsilion pri Homrajtoj, kiu malebligos la ripetadon de la gravaj eraroj de la antaŭa Komisiono de Homrajtoj. Konsilion, kiu respektas en sia praktiko la principon, ke la homrajtoj estas universalaj, nedivideblaj kaj interdependaj. Konsilion, kiu ĉesigas la selektivecon kaj la duoblajn mezurojn. Ni Nealiancitaj Landoj firme kontraŭstaros la insidaĵojn de kelkaj povuloj, kiuj, malsukcesaj ĉar ili ne povis atingi siajn celojn, pretendas nun remalfermi kaj refuti la akordon atingitan dum la peniga kaj malfacila proceso pri institucia starigo de la Konsilio.

Ni Nealiancitaj Landoj ne posteniros kaj defendos la postulatojn sur kiuj oni fondis nian Movadon, kiuj estas similaj al tiuj de tiu ĉi Organizo. Ni subtenos inter la nacioj rilatojn surbaze de respekto al la principoj de suvereneco, egaleco de rajtoj kaj libera decidado de la popoloj.

Ni plu defendos la rajton de la suferigata kaj heroa popolo de Palestino havi sian propran ŝtaton kun ĝia ĉefurbo Orienta Jerusalemo. Ni plu kondamnos la popolekstermon faratan kontraŭ ĝi.

Ni plu proklamos la rajton de la popolo de Portoriko je aŭtonomeco kaj sendependeco.

Ni nealiancitaj landoj konsistigas proksimume du trionojn de la membraro de la UN. Niaj postuloj ne povos esti preterirataj nek niaj interesoj ignorataj. Ni restos unuecaj kaj ni apogos unu la alian en la defendo de niaj rajtoj. Ni aŭdigos nian voĉon.

Sinjoro prezidanto :

Ĉi tie finas mia parolado kiel prezidanto de la Movado de Nealiancitaj Landoj. Tamen, la skandala kaj impertinenta konduto de la Prezidanto de Usono en tiu ĉi salono, dum la hieraŭa mateno, devigas min nun eldiri kelkajn vortojn nome de Kubo.

Uzante kanajlan ĵargonon kaj arogantan tonon, la prezidanto Bush insultis kaj minacis dekon da landoj ; donis ordonojn, devige kaj aŭtoritate, al la Ĝenerala Asembleo, kaj distribuis, per arogo neniam antaŭe vidita en tiu ĉi ĉambro, kvalifikojn kaj asertojn kontraŭ dudeko da landoj.

Estis hontiga spektaklo. La deliro trema de la monda ĝendarmo. La ebrieco de la imperia povo, spicita per la tuta mezkvaliteco kaj la ironio de tiuj, kiuj minacas per militoj en kiuj ili certas ne riski siajn vivojn.

La prezidanto de Usono havas neniun rajton juĝi alian sendependan landon de tiu ĉi planedo. Havi potencajn atomarmilojn donas neniun rajton super la rajtoj de la aliaj 191 landoj reprezentataj ĉi tie.

Kaj oni ne subtaksu la decidemon kaj la kuraĝon de la popoloj kiam ili defendas siajn rajtojn ! Finfine, kio valoras, ne estas la kanonoj, sed la justeco de la ideoj por kiuj oni batalas. La militema kaj minacanta prezidanto nun jam devus esti lerninta tion.

Suverenan egalecon de la ŝtatoj anstataŭ „reĝimŝanĝo”. Respekton al la suvereneco anstataŭ unuaflankaj atestoj pri bona konduto. Repekton al la Internacia Juro anstataŭ blokado kaj kontraŭleĝaj militoj.

La prezidanto Bush parolis pri demokratio, sed ĉiuj el ni scias, ke li mensogas. Li atingis la postenon de prezidanto pere de fraŭdo kaj trompo. Ni estus preferintaj ŝpari al ni hieraŭ lian ĉeeston, kaj esti aŭskultintaj la prezidanton Albert Gore paroli pri la klimatŝango kaj pri la riskoj por nia specio. Ni ankaŭ memoras, kiel li rekte apogis la ŝtatrenverson kontraŭ la prezidanto kaj la konstitucio de Venezuelo.

Li parolis pri paco, sed ni scias, ke li mensogas. Ni bone memoras, kiam li minacis pli ol 60 aŭ pli landojn, kiujn li nomis “mallumajn angulojn de la planedo”, malaperigi ilin de la faco de la tero per preventaj kaj surprizaj atakoj. Bush estas kurioza militisto, kiu ekde la postgvardio, ordonas mortigi kaj morti al junuloj de sia lando milojn da kilometroj malproksime de ties marbordoj.

Li parolis pri homaj rajtoj, sed ni scias, ke li mensogas. Li respondecas pri la morto de 600.000 civilaj homoj en Irako, Li rajtigis la turmenton en la mararmea bazo de Guantánamo kaj en Abu Ghraib, kaj li estas kunkulpulo pri la homrabo kaj la malaperigo de homoj, la sekretaj flugoj kaj la kontraŭleĝaj malliberejoj.

Li parolis pri la lukto kontraŭ terorismo, sed ni scias, ke li mensogas. Li garantiis kompletan senpunecon al la plej abomenaj terorismaj grupoj, kiuj ekde Miamo faris terurajn krimojn kontraŭ la kuba popolo.

La prezidanto Bush atakis la novan Konsilion pri Homrajtoj. Li sangadas per la vundo ; li remaĉas sian senpovecon. Turmentas lin la honto, pro la fakto ke, dum lia prezidanteco, Usono eĉ ne povis celi esti membro, ĉar la voĉdonadoj estas sekretaj. Kubo, male, rezultis elektita per pli ol du trionoj de la voĉoj.

Li parolis pri kunlaborado, disvolvado kaj prospero por la cetero de la mondo, sed ni ĉiuj scias, ke li mensogas. Li estis la plej egoista kaj senrespondeca politikisto kiun ni vidis. En mondo, kie mortos ĉijare 10 milionoj da infanoj malpli aĝaj ol 5 jaroj pro eviteblaj malsanoj, liaj hieraŭaj avaraj kaj demagogaj proponoj estas triviala ŝerco.

La prezidanto Bush ne havas moralan aŭtoritaton nek kredindecon por juĝi iun. Li devus respondeci antaŭ la mondo pro siaj krimoj.

Estas limo, Ekcelencoj, por akcepti la arogantecon kaj la hipokritecon. Estas limo por akcepti la mensogon kaj la ĉantaĝon. Kubo malaceptas kaj malaprobas ĉiun el la mensogaj vortoj eldiritaj hieraŭ de la prezidanto de Usono.

Sinjoro Prezidanto :

Kubo dankas la solidarecon, kiun ĝi ricevis de tiu ĉi Ĝenerala Asembleo en sia lukto kontraŭ la blokado kaj la atakoj, kiujn ĝi devis alfronti dum preskaŭ kvin jardekoj. Mi speciale dankas ĉi tie la vortojn eldiritajn hieraŭ de la prezidanto de Nikaragvo, kamarado Daniel Ortega, ĉeestanta ĉi tie en la ĉambro, kaj la vortojn de ĉiuj, kiuj apogis la rajton de la kuba popolo kaj la justecon por ĝi.

Kubo dankas al ĉiuj, kiuj apogis ĝian firman lukton kontraŭ la terorismo kaj petis la liberigon de la kvin kubaj antiterorismaj luktantoj nejuste malliberigitaj en usonaj malliberejoj.

Kubo luktos, sinjoroj delegitoj, kune kun ĉiuj membroj de la Movado de Nealiancitaj Landoj por atingi internacian ordon pli justan kaj pli demokratian, kie niaj popoloj povos efektivigi sian rajton je paco kaj evoluo.

Oni povus akuzi nin esti revuloj, sed ni luktas konvinkitaj, ke niaj revoj de hodiaŭ estos la realaĵoj de morgaŭ.

Ni luktas, kaj ni ne ĉesos fari tion, konvinkitaj, ke, kiam estas homoj sen dececo, ĉiam estas aliaj, kiuj havas en si mem la dececon de multaj homoj kaj en ili estas tuta popolo, en ili estas la homa digno.

Dankon.

Elhispanigita de Amparado Cisnero Rovira, Ciego de Avila, Kubo