Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
UEA-komuniko komentita de Gary
de Gary MICKLE  
10a januaro 2008

Ĉi tiu gazetara komuniko de UEA aperis en multaj retlistoj. Mi sendas ĝin ĉi tien, ĉar ĝi

- tuŝas la temon sennaciismon, eĉ se nur preterpase, kaj

- eble estas antaŭsigno de nova, pli taŭga agaddirekto en UEA.

En la tekston mi enŝovis kelkajn proprajn komentojn. - Kun amikaj salutoj de Gary

=================================================================

GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA

N-ro 278

2007-12-31

=================================================================

NOVJARA MESAŜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Bonvenon, aŭtodidaktismo !

En la momento de novjara kunĝojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jariĝo de UEA, la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Ĉi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon – kaj la festemon, festoj nutras lingvojn ; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.

La novjara festado rekunigas familianojn – vizite aŭ telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, loĝas for de ĝiaj “hejmoj” en Bangladeŝo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando.

Ili aparte fortostreĉas por rekonektiĝadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aŭ pole, japane aŭ katalune, malajale aŭ malagaŝe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj ?

La demando memorigas min pri tiu aŭtodidaktema junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova aŭtodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lanĉas retpaĝarojn kaj zorge ĝardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj – nutriĝantaj ĉefe ĉe retaj fontoj, tekste/ muzike/ bilde – estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata “eduko”. Savas ilin la aŭtodidakteco, kiu internaciigas.

Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia saĝo ? Kial ĝi ne estas vaste diskutata ? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia aparteco – surmurigi strasaĵojn por agaci, laŭtigi la muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostreĉe atenti ilian liberiĝon el la naciaj kaĝoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj tendencoj.

Probal Daŝgupto parolas pri "naciaj doktrinoj" kaj "naciaj kaĝoj". Eble antaŭsigno de progreso en UEA, kiu dum jaroj traktis naciojn pli kiel hejmojn ol kiel kaĝojn.

Al kio tia konsciiĝo instigu nian diligentan kolegaron ? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan maŝaron amikan al aŭtodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezaĝulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/ desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la retpagharojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj – kaj igadu ilin elserĉeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn konsilojn, kiujn mi ĉi-pere petas : kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi ?

Prava kaj grava konstato pri Esperanto : ĝia rolo ĉe la altigo de la lingva kulturo de la homoj, kiuj praktikas ĝin.

Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn – vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone ; kiamaniere tio rilatas al la konservado de etnaj lingvoj ?

Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan aŭtodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaŭ tian aŭtodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon.

Ĉi tiu argumentado efikas al mi mallarĝfokusa, kvankam ne malprava. Estas kredinde, ke retbazita lingva aŭtodidaktikismo povas utili al lingvokonservo en lingvaj diasporoj, sed same ĝi povas efiki sprone por iu ajn alia lingvolernado. Kredeble PD volis ĉi tie iom agordi sian pensofluon al la gustoj de la nunaj aktivuloj en UEA, por kiuj la "gepatra lingvo" estas preskaŭ religie adorata. Eble li volis ankaŭ superatuti la Civiton, sugestante veran utilon, kiun esperantistoj povas havigi al lingvaj diasporoj - kontrastan kun la malcerta Civita strategio fari el lingvaj diasporoj subjektojn de internacia juro.

Esperanto kapablas liveri aŭtodidaktan ilaron por memklerigo modele taŭgan al individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos aŭtodidaktan ŝoseon, nia lingvo iĝos grava portanto de la aŭtodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj ŝajnigoj, helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaŭ alilingve, tiam Esperanto komencos roli kiel interŝanĝejo de spertoj inter aŭtodidaktismoj en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj.

Du atentindaj pensoj aperas ĉi tie : 1) strebi utili al aliaj lingvokomunumoj nun kaj konkrete, anstataŭ en nebule imagata postfinvenka mondo, kaj 2) fari Esperanton helpanto de ĝenerala lingvokulturo. Estas aktivuloj, kiuj jam nun bonege "konstruas la aŭtodidaktikan ŝoseon", kion oni vidas ĉe www.lernu.net.

Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiaŭo trudas malfermiĝojn kaj kulturajn ŝanĝiĝojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neŭtrala lingvo daŭrigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter la neŭtrala UEA kaj la neneŭtrala SAT. Vi demandas kun miro : kiu alianco ? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptiĝo de PV kaj PIV kiel ĉiesaj referenciloj. Tiu kerno de la aŭtodidaktisma projekto de Lanti iĝis integra parto de la esperantista streba repertuaro ; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV.

Mi ne scias, ĉu tio estas iom vualita kunlaboroferto al SAT aŭ ĝenerala simpatiesprimo. Ĉiukaze ne eblas ion diri kontraŭ kunlaboro sur la didaktika kampo.

Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa neŭtrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro intimiĝis. Sed la debatoj alilokiĝis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambaŭ bezonas rekonsideron nun – la nacioj disfalas tute alimaniere ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.

Povas kuspi la eldiro pri "naiva sennaciismo". Eblas diri pri tio :

a) PD kritike rilatigas sin precipe al la lantiaj pensoj pri la kontraŭkoloniisma batalo. Aliloke li esprimis malaprobon pri la sinteno de Lanti koncerne Gandhi. Tio, ke Lanti traktis la kontraŭkoloniismajn luktojn iom akcesore en siaj verkoj pri sennaciismo, klarigeblas el la cirkonstancoj en Eŭropo dum la fruaj 30-aj jaroj, kiam li verkis.

b) PD verŝajne ne sufiĉe konsideras (kiel preskaŭ ĉiuj aliaj, kiuj kritikas la sennaciismon de Lanti) la historian rilataron de la konstitua fazo de sennaciismo, de kiu ĝi ne estas disigebla.

- Estis la urĝo de eventoj, kiu hastigis la originan sennaciisman proponon (la evoluo en Germanio komence de la 30-aj jaroj, kiam komunistoj provis mem ekspluati la naciismon por siaj celoj, havante ne ĉiam tre konsekvencan kontraŭfaŝisman sintenon ; la kreskanta ekspluatado de naciismaj sentimentoj fare de la malmoliĝanta stalinismo en Sovetunio). Se la cirkonstancoj permesus malpli hastan evoluon, la origina sennaciismo verŝajne pli profunde traktus la imperiismon kaj koloniismon, interalie.

- La sennaciismo de Lanti estas formulita laŭ epoktipa radikalisma stilo. Ŝi ja estis kontraŭpropono al la stalinismo, kaj la maniero, per kiu Lanti diris aferojn, spegulas tion.

Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuraĝe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiaŭigu lian aŭtodidaktan vojon kaj disponigu ĝin al aliaj, simile minacataj kaj simile kuraĝaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste.

Probal Dasgupta

Denove la emfazo estas metita je "minacataj lingvanaroj". Sed ja ankaŭ tio, lingvokulturado en diasporaj lingvaj komunumoj, rilatas kun ĝenerala valorigo de dulingveco kaj multlingveco precipe en la laborista medio, en kiu abundas migrantoj. Kompreneble, formulo, kiu idee ligas la lingvan aŭtodidaktismon kun "memkleriĝo de la neprivilegiitoj", estus preferinda anstataŭ tiu ĉi, kiu temigas "minaciĝon" de lingvokomunumoj, sed malgraŭ tiu rezervo, la fona ideo restas multe pli bona ol la plimulto de tio, kion oni kutimiĝis aŭdi de UEA dum la pasintaj jaroj.