Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
HACE 004
de Koffi GBEGLO  
7a januaro 2008

Horizonto de Afrikaj Esperantistoj (HACE)

Liberpensa informilo de Arika Centro Esperantista

H A C E 004 Decembro 2007

Redaktas : Cophie PARPHES

Adreso : afrikacentro@hotmail.com

*************************************************

E N H A V O

ĜENERALAĴOJ

1- RAE (Reto de Afrikaj Esperantistoj)

2- Koro de Instituto Zamenhof (IZo)

3- Togolandano ĉe la 63-a IJK

4- Mesaĝo de Hans BAKKER al la 15a Togolanda E-kongreso

5- Saluto de la Vickonsulino de la Esperanto-Civito

SUB LA VERDA BLUZO

1- Prezento

2- Vidpunktoj

ACE EN 2007

TR’AFRIK’

INTERVJUO

RAKONTOJ

ANKAŭ NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI

Paĉjo, kial vi estas malriĉa ? Ĵus oni insultis min : "Jen filo de malriĉulo". Mi ege hontas, kaj ŝatus, ke ankaŭ vi estu riĉa", raportis Jeto al sia patro Taro.

Tiu ĉi dum minutegoj rigardis sian filon, nenion dirante. Finfine li elbuŝigis vortojn.

- Ĉu vi manĝis hodiaŭ ? demandis la patro.

- Jes !

- Ĉu mi pagis vian lernokotizon kaj havigis al vi lernejajn vestaĵojn ?

- Jes !

- Ĉu vi aŭdis, ke mi ŝuldas al iu ?

- Ne !

- Ĉu mi kaŝas min de iuj, ke ili ne vidu min ?

- Ne !

- Ĉu vi aŭdis, ke mi depruntis monon de iu ?

- Ne !

- Ĉu mi havas propran domon ?

- Ne !

- Ĉu mi havas aŭton ?

- Ne !

- Ĉu nehavo de tiuj ĉi aferoj malhelpas nian vivadon ?

- Ne ?

- Trankviliĝu, mia kara filo. Ni vivas tute trankvile nian vivon. Tio sufiĉas. Ne ĉiuj homoj en la mondo havu proprajn aŭtojn. Kio gravas, tio estas, ke ni povu kontentigi niajn necesajn bezonojn. La cetero estas ambicio.

Per niaj nunaj rimedoj vi tute bone studas kaj ĉiuj ni fartas bone. Ĉu tio ne estas granda riĉaĵo, kiun ni havas ? Ĉu vi ŝatus, ke ni havu proprajn domojn kaj aŭtojn sen povi kontentigi niajn simplajn bezonojn ?

- Ne, paĉjo. Kiu insultis min, tiu estas maldiligenta lernanto. Kvankam ĉiam oni veturigas lin al la lernejo, liaj poentoj ne estas bonaj. Nun mi komprenas. Li envias min pro miaj bonaj notoj. Tamen, paĉjo, diru, kiom da mono oni havu, ke oni nomiĝu riĉulo ?

- RICHO tute ne estas en mono sed en animstato. Kiom oni havas, se oni bone uzas ĝin por havi al si nur tion, kion oni bezonas, nur tio sufiĉas. Se oni havas miliardojn da mono, sed devas ĉiam kuŝi en malsanulejo aŭ en malliberejo, ĉu tio estas bona ?

- Ne, paĉjo. Kion ni do faru, ĉu ne estas vivi laŭ siaj propraj rimedoj ?

- Jes, mia filo. Vi bone komprenas. Ni devas kalkuli je niaj fortoj. Kion ni havas, se per tio nur unu kukon ni povas aĉeti, ni havigu al ni nur unu kukon. Ni ne rigardu en la poŝon de aliaj, ankaŭ kiuj havas siajn problemojn. Kiun ni vidas monoza, ĉu tiu ne havas aliajn problemojn, kiuj ni ne havas ? Ni estu kontentaj je tio, kion ni havas.

Ĉu Afrika Centro Esperantisto estis en la lernejo de Jeto kaj Taro ? Ĝis nunĝi iras tute glate sian vojon, realigante sian planon. Ne multon ĝi faras, sed kion ĝi efektivigas, tio estas efike plenumata. Per la liliputo, kiun havas ACE, tiu ĉi efektivigas gravan aferon, eĉ se tio ĉi estas ankaŭ malgranda. Gravas ne la grandeco de la agado, sed ĝia efikeco/utileco/graveco.

Fermiĝis la jaro 2007, kaj ĵus komenciĝis 2008. Certe ACE daŭrigas sian laboron, portante ankaŭ al Afriko tion, kio okazas en eksterafrika Esperantujo.

Co Po

ĜENERALAĴOJ

1. RAE (Reto de Afrikaj Esperantistoj)

Karaj geamikoj,

Pasis la jaro 2007 kaj baldaŭ ni eniros novan. Ĝin ni aliras certe kun novaj ideoj, kaj ni ne forgesu la ideon, kiun ni havis de Esperanto. La jaroj 2006 kaj 2007 multon forgesigis al ni pri la esenco de Esperanto. Se pro troa egoismo, riĉlandanoj pretervidas tiun flankon de la afero, ni en Afriko devas funde analizi la situacion, kaj havi starpunkton, kiu progresigos Esperanton en Afriko kun la animo, kiun Zamenhof mem metis en ĝin. Kion ni faru nun ?

Profunde konante la korifeojn de diversaj E-organizaĵoj kaj sekvante ĉiujn intervenojn en multaj diskutlistoj, trovas ni, ke afrikaj Esperantistoj sopirantaj veran laboron en plena sendependeco devas kolektiĝi en reto por prizorgi la movadon en Afriko. Hans BAKKER ege deziras, ke afrikaj Esperantistoj agadu libere. Ni afrikanoj devas sekvi liajn spurojn. ACE daŭrigas la laborojn de Hans BAKKER, kaj ni pensas, ke reto de afrikanoj daŭrigu kun ACE la Afrikan Agadon de Hans BAKKER. Tial ni proponas ion al vi.

Je la 1-a de januaro 2008 ekfunkcias RAE (Reto de Afrikaj Esperantistoj). Ĝi prizorgas Afrikan Agadon de Hans BAKKER. Nia reto prizorgas ĉiujn E-laborojn en Afriko kaj akceptos ĉiujn esperantistojn afrikajn, membrojn de UEA, kaj/aŭ de la Esperanta Civito, kaj/aŭ de SAT, kaj/aŭ de aliaj. Afrika Komisiono de UEA estas laborgrupo de UEA por apogi nur la agadon de UEA en Afriko, dum RAE prizorgas la ĝeneralan Afrikan Agadon de Hans BAKKER. Niaj laboroj baziĝas sur kvin referencoj :

1- La Fundamento de Esperanto en siaj tri partoj, laŭ la Deklaracio pri Esperantismo de 1905, paragrafo 4.

2- La Homaranismo de Zamenhof.

3- Pensoj de Zamenhof.

4- La Deklaracio pri la Esenco de Afrika Esperantismo de 2006.

5- La Esperantujismo.

Tiuj referencoj klare montras kia ni konservu la Esperanto-animon en nia agado. Nun multaj pretervidas la esencon de Esperanto, kaj tio estas tre malbona por Esperantujo. En Afriko, ni tute ne estu for de la vojo de Zamenhof. Tial funkcias Reto de Afrikaj Esperantistoj (RAE) : por zorgi pri la movado en Afriko laŭ la vojo de Zamenhof.

Afrika Centro Esperantista, pri kiu sube aperas informoj, rolas kiel la sidejo de RAE. ACE en tiu ĉi komenco helpos la reton por ekfunkcii. Ĉiuj afrikaj Esperantistoj, kiuj pensas kiel ni, tute rajtas tuj aliĝi al la grupo, skribante al . Oportunas, ke ili subskribu la Deklaracion pri la Esenco de Afrika Esperantismo (DEAE). La subskribo estas nenio krom diri al la supraj adresoj, ke vi akceptas DEAE.

La supre menciitajn referencojn ACE disponigos al ili (DEAE estas jam interalie en www.esperantio.net). Ni nun pripensas la starigon de laborplano, kaj baldaŭ disponigos ĝin al ĉiuj. Aliajn librojn ni bezonos, kaj nun ni citu ilin, ke, kiuj havas tiajn en pluraj ekzempleroj, sendu iujn al ni :

- Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (Marjorie Boulton)

- La Kaŝita vivo de Zamenhof (N. Z. Maimon)

- Gvidilo por Supera Ekzameno (Alfonso Pechan)

- Historio de Esperanto (Aleksander Korĵenkov)

Ni esperas, ke vi aliĝos al ni, ke kune ni konstruos aŭtentan Esperantan movadon en Afriko.

Feliĉan novjaron kaj sukceson en ĉiuj viaj agadoj !

La iniciatintoj

Mushosi BIRINDWA (Burundio)

Koffi GBEGLO (Togolando)

Princo Henriko OGUINYE (Niĝerio)

2. Koro de Instituto Zamenhof (IZo)

La 13-an de septembro 2004 malfermiĝis Instituto Zamenhof (IZo). Tiam ekis parto de ĝiaj laboroj, helpi al infanoj de nepagipovaj gepatroj lerni skribi kaj legi. Kun la paso de la tempo realiĝas aliaj partoj : ebligi al gejunuloj havi vivtenon, helpi la gelernantojn rilati kun samaĝuloj tra la mondo, uzante komputilon kaj Esperanton, organizi vesperan kurson al analfabetuloj, kiujn oni instruu ankaŭ pri ĉiutagaĵoj (higieno, konduto en familio, respondecoj en la komunumo, edukado de infanoj, mediprotektado, ktp.). Prizorgi ankaŭ infanojn/junulojn ne kapablajn lernejaniĝi, krei mondonajn aferojn por la nepagipovaj gepatroj estas ne ekster la taskaro de IZo. Kio nun realiĝas, pri tio temas tiu ĉi verko.

a. Lernejaj laboroj

Kiam en aŭgusto 2004 estis propono, ke oni reklamu pri Instituto Zamenhof tra amaskomunikiloj, la respondeculoj de la lernejo reagis :"IZo mem reklamos pri si pere de la laboroj. Necesas bone organizi tiujn ĉi, kaj ĉiuj konos ĝin pro la efika agado". Vidu ! Fine de la lerneja jaro 2005-06 gelernantoj de la lasta klaso de kolegio (CEG) sukcesis centprocente la ŝtatan ekzamenon.

Fine de 2006-07 la sukceso estis ĉirkaŭ 84-procentoj. En la aliaj klasoj la rezultoj estas similaj. Instruistoj de aliaj lernejoj asertas :"La laboroj en IZo estas tiom bone organizataj, ke malsukceso de la la gelernantoj estas preskaŭ neebla". Kio tiel paroligas la homojn ? IZo ne nur lernigas legi kaj skribi, sed ankaŭ zorgas pri la tuta personeco de la gelernantoj. Por tio necesas ankaŭ bone prizorgi la instruistojn. La horartabelo de la gelernantoj enhavas ĉion pri lernado kaj ankaŭ ludoj. Kiel ili kune lernas, tiel ankaŭ ili kune ludas kaj festas en tuta amika etoso.

En la elementa nivelo, ĉiu klaso havas sian instruiston kun profesia diplomo pri instruado. Tamen almenaŭ unufoje en la monato instruistoj-veteranoj vizitas ilin por vidi, kiel ili instruas. Misaĵoj estas tuj korektataj, kaj laŭbezone okazas kvazaŭ plurhora seminario, por pli funde instrui al la instruistoj, kion ili ne bone mastras. La kolegio ne estas escepto.

En CEG ne ĉiu klaso, sed ĉiu lernobjekto havas sian respondecan instruiston. Estas do instruistoj pri literaturoj, kaj instruistoj pri sciencoj. Sur la literatura kampo, kiu instruas la francan lingvon, tiu zorgas ankaŭ pri kurso de historio kaj geografio (Histo-geo). En scienco, unu instruisto zorgas pri matematiko kaj fizikaj sciencoj, alia pri naturaj sciencoj (biologio, geologio, botaniko). Kiu instruas la anglan, tiu povas ankaŭ instrui la francan, sed kutime, instruisto pri la angla zorgas nur pri tiu ĉi lernobjekto. Krome estas ankaŭ aliaj pri kudrado, informadiko, Esperanto, desegnado kaj sporto. Ankaŭ tiuj instruistoj estas kontrolataj.

"Konfidu, sed kontrolu", ĉu ne ? Instruistoj-veteranoj (formistoj de aliaj instruistoj) regule sekvas la laborojn. Estas unu kontrolisto pri la objektoj literaturaj franca kaj Histo-geo), unu por matematiko, unu por fizikaj sciencoj, unu por naturaj sciencoj, unu por la angla. Almenaŭ unufoje en la monato okazas la kontrolo. Kontrolante ekzemple anglan kurson, oni povas salti al Esperanta aŭ al informadika. La gvidado de lecionoj estas sama, kaj tiel, kiam la instruado iel lamas, oni tuj rimarkas. Oni sekvas la instruadon en la klasĉambro por noti bonajn kaj malbonajn flankojn de la instrulaboroj. Poste okazas reĝustigo kiel ĉe la elementa nivelo. Tiucele organizado de plurhora seminario oftas en IZo. Aparta seminario okazas dum la ferioj de Julio-Septembro, kaj en tiu ĉi jaro, inter la 17a de septembro kaj la 12-a de oktobro la instruistoj de ambaŭ niveloj sekvis kurson por enprofundiĝi en la programojn kaj metodikon. Ĉion ili aplikas dum la lerneja jaro kun la kontrolo instruistoj-veteranoj. Necesas mencii, ke estas iu alia kiu superrigardas ĉion, kaj preskaŭ ĉiutage (ŝtel)sekvas ĉiujn laborojn, eĉ konsultante notkajerojn de gelernantoj. Tio ebligas ĝustatempan ĝustigon. Ankaŭ la sano kaj la estonteco de la gelernantoj/geinstruistoj estas ne ekstertemaj.

Informado pri sana nutrado ĉiam okazas (ne)formale. En la komenco estis malfacile komprenigi al la gelernantoj kaj geinstruistoj la gravecon de fruktoj en la homa manĝosistemo. Plejparto manĝas nur por plenigi la ventron. La salubreco de la manĝaĵoj estis pretervidata. Dank’ al klarigoj de gvidantoj de IZo, pli kaj pli da IZ-anoj rekonas la gravecon de manĝoj en la prizorgado de la homa sano. IZo tial disponigas fruktojn al ĉiuj, kaj ankaŭ kuracistoj estas je ĉies dispono. Kiam iu malsaniĝas en la lernejo, tuj al la kuracisto oni portas lin/ŝin je la kosto de la lernejo. Okazas la unuaj flegoj. Memorigo pri higieno ne estas pretervidata. Puraj tualetejoj/necesejoj estas je ĉies dispono, kaj instruistoj ĉiam montras al la gelernantoj kaj eĉ al aliaj instruistoj kiel uzi/prizorgi ilin kaj kiel purigi sin post fekado/pisado. Fojfoje memorigaj vortoj pri dentopurigado, kaj lavado de vestaĵoj estas savigaj. "Sana menso en sana korpo". Kiam la korpo estas sana, tia estas ankaŭ la menso.

Ofte religieco dividas homojn. En IZo ĉiuj komprenas, ke LA HOMO estas la centro de la agado. La edukado estas tute sekulara. Neniu religio aperas en la lernejo. Ĉiuj homoj en IZo faras ĉion kune. Neniu montras sian apartenecon al ia religia konfesio. Diskutoj pri tiaj kondutoj ofte okazas. Informoj pri la vivstilo de Zamenhof komprenigas tion al la IZo-anoj. Kvankam iuj pensas pri sia estonta vivo post la morto, IZo-gvidantoj pensas pri la vivo dum pensia periodo.

En Togolando estas du organizaĵoj por pensiaj kaj asekuraj aferoj : kaso de pensiuloj ŝtataj, kaj kaso de socia asekuro por neŝtataj laboristoj. Por la ŝtataj funkciuloj, la enskribiĝo okazas kvazaŭ aŭtomate, sed por la neŝtataj laboristoj, la entrepreno devas unue enskribiĝi ĉe la kaso de socia asekuro, kaj poste enskribigi ankaŭ siajn laboristojn. Okazas, ke entrepreno ne enskribiĝas, sed laboristoj mem tion faras. La bazo de tio estas ĉiumonata kotizo. IZo ĉiel klopodas por certigi tiun ĉi estontan vivon de siaj laboristoj.

La enskribiĝo ĉe la kaso de socia asekura ne jam okazis, sed IZo starigis salajron de 13-a monato de la jaro. Tiun monon IZo ŝparas en banko por ĉiu laboristo konfirmita en sia funkcio. Dume, IZo klopodas por la enskribiĝo ĉe la kaso de socia asekuro. Tio ĉi donos pli da avantaĝoj al la laboristoj : prizorgo de la graveda edzino kaj ankaŭ de infanoj (ĝis maksimume 6), ricevo de monsumeto por ĉiu infano fine de ĉiu monato, prizorgo pro dumlaborhoraj akcidentoj kaj ankaŭ pro profesiaj malsanoj, ktp. IZo pagos al la kaso, kaj tiu ĉi zorgos pri tiuj aferoj. Laŭ la nunaj reguloj en la asekura kompanio estas pagata 20,5 % de la salajro. Enskribiĝinte kun siaj laboristoj ĉe la kaso de socia asekuro, IZo ĉiumonate donos tiun monon (20,5% de la salajro) al la kaso. Ĉe la kaso ŝtata l kontribuo estas 27% : la ŝtato pagas 20%, kaj la laboristo 7%). Kompreneblas, ke IZon koncernas la asekura kompanio, kio vere kuraĝigos la laboristojn, kaj plibonigos la laborojn en la lernejo. Ne estas dubo, ke ĉio iras bone, ĉar IZo tiel reklamas pri si. Gepatroj multaj de gelernantoj ĉiutage impetas al IZo por havi lokon al siaj gefiloj. Ĉiuj laŭdas la bonan organizadon de la laboroj en IZo, la prizorgadon de la gelernantoj, kaj ankaŭ la regulan pagadon de salajroj al la laborantoj. Certe la gvidantoj de IZo povus fari pli, ĉu ne ?

La sukceso dependas de du aferoj :

- organiza kapablo

- monrimedoj

Ĉar multaj privataj lernejoj en Togolando celas nur monon ĉar komerccelaj, ili iomete pretervidas la organizadon. Ili tiom celas la monon, ke ili eĉ ne scias, ke ili havas la monrimedon por ion pli bonan organizi. Ankaŭ IZo estas privata lernejo, sed tute ne komerccela. Tial ĉi la etan monrimedon, kiun ĝi havas, ĝi uzas por bone organizi la laborojn. La organiza kapablo tute ne mankas en la gvidantoj. Kio al tiuj ĉi mankas, tio estas nur la monrimedoj. Kiam pli da tiaj ili havas, certe la laboroj estos multe pli efikaj. Tiu prizorgado de la laboroj koncernas ne nur la gelernantojn, sed ankaŭ ties gepatrojn analfabetajn.

b. Vesperaj kursoj por gepatroj de gelernantoj

En la lernejoj la gelernantoj sekvas kursojn. Hejme ili devas reiri al siaj notoj por enprofundiĝi en ilin. Ankaŭ por tio necesas interveno de gepatroj. Multaj el tiuj ĉi estas analfabetaj kaj tute ignoras tion. Aliaj, kvankam instruitaj, pretervidas tion, kaj necesas regule memorigi ilin pri tio. Jen aperas alia tasko de IZo.

Precipas la instruado al gepatroj analfabetaj. En pasintaj jaroj la provoj ne tute sukcesis, ĉar ne ĉiuj gepatroj rapide komprenas tion. Nur kelkaj homoj povis enskribiĝi en la pasinta jaro. Multaj ne kaŝas sian problemon pri manko de vivteno :"mi la tutan tagon baraktas por trovi manĝon al miaj gefiloj, kaj ofte tre malfrue mi revenas hejmen en la vespero kaj tre laca. Estas malfacile". La klopodoj pluiros en tiu ĉi jaro, kaj necesas lernigi al la gepatroj senhavaj kion entrepreni por redukti la monproblemojn. Homoj estas aparte formitaj por gvidi la kurson al analfabetuloj. IZo jam havas tiajn instruistojn je sia dispono. Estas du sekcioj : iuj lernos la francan, dum la aliaj, la evean lingvon. Kelkajn semajnojn post la eko de la lerneja jaro 2007-08 komenciĝos la laboroj alfabetigaj, jes ankaŭ Esperantaj por la tuta Afriko neniam haltas. Tiuj ĉi iras kaj pluiras en alo de IZo kun la nomo ACE (Afrika Centro Esperantista)

c. Afrika Centro Esperantista

En 1980 Hans BAKKER eklaboris por E-movado en Afriko. Jam ĉirkaŭ la dekjariĝo de sia laboro li ektrovis afrikanojn, kiuj povos iam transpreni liajn laborojn, ke la Afrika Agado estu tute sendependa. La togolanda E-movado ofertis al li tiajn homojn. Jen do Hans dum pluraj jaroj kunlaboris kun tiuj togolandanoj, kiuj iom post iom transprenis la laborojn de li. Ekde 2001 konkretiĝis strukturo, kaj preskaŭ ĉiuj taskoj okazis en Togolando (en la domo de GBEGLO Koffi). Ekde 2004, precize en septembro, ĉe la ekfunkcio de Instituto Zamenhof (IZo), tiu ĉi transprenis ĉiujn taskojn de Hans BAKKER, kiuj pluokazas en la tiucela strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista).

Adresoj

11 BP 48, Lome 11, Togolando

Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557

Poŝtel. : (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61

E-poŝto : esp.togo@cafe.tg, afrikacentro@hotmail.com

Domo : Institut Zamenhof, Rue Passage des boeŭfs, Bè-Kpota, Adidome, Lomeo

ttt-paĝoj :

http://homepage2.nifty.com/Esperant...

http://www.eensĉoolintogo.nl/ace/i...

http://Esperanto.Org/TIETO/

Prizorgantoj

- GBEGLO Koffi (administranto)

- DOUMEGNON Koffi (sekretario),

- ATTAGLO Elom Eviyenyeame (helpanto)

Taskoj

- organizi kursojn diversgradajn perkoresponde aŭ surloke, diversajn internaciajn Esperanto-ekzamenojn ; trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontiĝojn en Afriko ; plibonigi la Esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantologiajn studojn ; zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj ; plenumi taskojn de aliaj Esperanto-organizaĵoj rilate Afrikon kaj Esperanton ; eldoni verkojn de afrikanoj kaj promocii la afrikan kulturon pere de Esperanto ; financeti E-agadon en Afriko, ktp.

Periodaĵoj

HACE estas la periodaĵo de ACE. Ĝi aperas rete

en http://mas-eo.org

kaj ankaŭ papere. Ĝia enhavo estas varia : raportoj pri Esperanto-agado, beletraĵoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ĝi estas ĉies propraĵo kaj ĉiuj rajtas kontribui en ĝi per ĉiaj ajn artikoloj, kiuj ne malobeas la homajn rajtojn. Krome estas ankaŭ KomACE, kiu pli regule aperas ol HACE. Ĝi disponigas nur informetojn, dum HACE estas pli detala kaj ampleksa.

Ankaŭ KomACE aperas rete, libere alirebla, en http://mas-eo.org.

Alia ebleco por legi rete tiujn informilojn : necesas simple aliĝi al la grupo hace@yahoogroups.com, skribante al hace-subscribe@yahoogroups.com

Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio de HACE oni petu de la redakcio.

BankKonto

La konto de ACE troviĝas ĉe la banko (Postbank) en Nederlando. Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron : NL02PSTB0004401853 Por pagoj en Nederlando sufiĉas la numero 4401853. NL = Nederlando 02 = nulo du PSTB = mallongigo de Postbank 000 = nulo nulo nulo 4401853 = la kerna numero

La nomo de la konto-posedanto estas : Stichting Fonds ACE.

La loko estas : Amsterdam.

La adreson oni ne bezonas mencii, sed ĉiukaze ĝi estas : Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam

Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko : PSTBNL21

Pagoj en Europo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj. Ne necesas mencii adreson de la banko.

Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj : uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi kaj Hans BAKKER ) ke UEA elpagu el lia/ŝia konto la sumon al : Postbank-konto 4401853 je la nomo de Stiĉting Fonds ACE, Amsterdam kun priskribo "Donaco de ........ (metu viajn nomojn)".

Tiaj elpagoj per postbank estas sen bankokostoj.

Eventualajn demandojn respondos Hans BAKKER aŭ GBEGLO Koffi

En Instituto Zamenhof, estas lokoj por ĉiuj. Infanoj preparas sian estontan vivon, junuloj ĵus diplomitaj trovas sian provizoran vivtenon, gepatroj analfabetaj lernas skribi kaj legi, kvartalanoj partoprenas diskutrondojn pri ĉiutagaj aferoj, eksterlandanoj spertas la vivadon en afrika medio, gastante en la lernejo, ktp. Ĉiuj, escepte de neniu, profitu el la laboroj de IZo, kiun ili povas helpi, ke la diversaj planoj realiĝu.

3. Togolandano ĉe la 63-a IJK

Mi havis la ŝancon partopreni en agrabla Internacia Junulara Kongreso de TEJO kaj konatiĝis kun novaj geamikoj. Mi sentis min kiel en familio, per ĉi tiuj frazoj mi povas nun resumi mian rememoron pri la 63-a IJK en la vjetnama ĉefurbo Hanojo de la 27-a de julio ĝis la 03-a de aŭgusto 2007.

Ĉe mia alveno al la flughaveno Noi Bai nokte, atendis min tie s-ino Volga kun esperanta flageto kaj montra papero sur kiu estas skribita mia tuta nomo.

Tio ĉi ebligis al mi direktiĝi tuj al ŝi sen tro da peno. Ŝi dece akceptis min kun ĉarmaj helpantinoj kiuj poste akompanis min al la kongresejo je longa distanco de la fluĝaveno.

Okazis prezentado de kantoj kaj ankaŭ ludoj dum la interkona vespero, kio ebligis al ni konatiĝi reciproke. Tiu ĉi ero de la programo disvolviĝis en interfratiga etoso. Mi havis honoron fari personan kontakton kun la prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti kaj manpremis lin. Li tuj vokis min per mia nomo kiam li ekvidis min, kaj prezentis min al siaj kunirantoj. Mi ĝojis havi tiun bonan momenton kun tiu elstara membro de UEA. Ni volis daŭrigi la babiladon poste sed tio ne okazis pro manko de tempo.

Dum la inaŭguraj ceremonioj okazis tradiciaj prelegoj de LKK-prezidantino, de eminentaj membroj de TEJO kaj UEA, de lokaj aŭtoritatoj kaj prezento de folkloraj grupoj. En la halo estis ankaŭ multaj amaskomunikiloj. Mi donis intervjuon al loka gazeto danke al traduka helpo de aminda vjetnamia komencantino. Dzung sufiĉe bone regas la francan lingvon kaj tio ĉi ege helpis la komunikadon inter ni. La matenajn programojn kronis grupaj fotiĝoj ĉe la fino de la prelegoj.

Tagmeze tuj post la prelego pri la temo : Vjetnamio survoje al renoviĝo kaj post la vespermanĝo, ni ĉiuj enbusiĝis direkte al surakva pupteatra spektaklo kaj poste al nokta bazaro. La postan duontagan ekskurson mi ne povis partopreni kvankam temis pri interesa programo. La tuttagan ekskurson al la golfo Ha Long mi partoprenis. Kvankam estis longa distanco por forveturi, tiu vizito valoris la penon. Jen ni travagadis per boatoj tra pli ol 2.000 kalkaj rokoj, montetoj elstarantaj sur la mar-surfaco. La ekskurso poste kondukis nin al la groto, kien ni enpiediris por pli bone admiri tiun naturan domegon.

Dum la kongresa periodo mi prelegis pri mia hejmlando. En mia programo partoprenis ne multaj personoj, nur dudeko da kongresanoj venis ĉar samperiode okazis alia duontaga ekskurso al la Maŭzoleo de prezidento Ho Ĉi Minh, al Unupiliera pagodo, al la Okcidenta Lago kaj la Pagodo Tran Quoc. La nombro ne estis sufiĉe granda sed la etoso estis vigla kaj la programo mia antaŭvidita por unu horo daŭris pli. La partoprenantoj faris multajn demandojn pri kiuj ili ricevis kontentiĝojn tra miaj klarigoj.

Mi volis partopreni en ĉiuj programoj sed multaj okazis samperiode kaj mi ne povis. Nur kelkajn mi partoprenis inter kiuj estas la kurso pri la vjetnama lingvo per esperanto, filmoj pri hanojo kaj la strato de Zamenhof, akcepto fare de hanoja urbestro. Tie ni ricevis kiel simbolan donacon memorinsignon pri hanoja urbo. Mi partoprenis ankaŭ en la renkontiĝo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj cele al honorigo per memormedalo al la prezidanto de UEA, sen forgesi la koncerton kaj ĉiunoktan diskotekon dum kiuj ni freneze dancis kaj bierumis danke al malavara aranĝo de aŭstriaj geesperantistoj.

Partoprenis en tiu ĉi kongreso 145 geesperantistoj el 35 landoj de la mondo.Mi vere havis bonan momenton dum la kongresa periodo. Mi havis amikajn kaj privatajn diskutojn, faris memorfotiĝojn kun preskaŭ ĉiuj kongresanoj. Dum la emocia momento de adiaŭo kaj disiĝo ni promesis renkontiĝi denove ie en Esperantujo.

Kaj nun, en mia patrolando mi multe interesiĝas pri la invito de IJK por ke tia renkontiĝo en esperantujo povu okazi en Togolando en 2009. Certe, estos la ŝanco por togolandanoj aparte kaj por samkontinentanoj ĝenerale, sperti multenombre tiun etoson de la tutmonda junulara organizo tra ĝia jarrenkontiĝo IJK !

Adjevi Adje

4. Mesaĝo de Hans BAKKER al la 15-a Togolanda E-kongreso

Al la partoprenantoj de la 15a TEK.

Jam vi kunvenas trian jaron post la grandaj ŝanĝoj kiujn UEA kaŭzis al vi en la fino de la jaro 2005. La ŝanĝoj estas plej gravaj por la Afrika Oficejo de UEA kiu formigris el Togolando kaj kies vakuon plenigis la Afrika Centro Esperantista, apartenanta al neniu Esperanto-organizo krom al la afrikaj esperantistoj mem.

Sed ankaŭ ŝanĝo okazis por UTE kies modela funkciado estis ĝis 2005 kaŭzo de fiero ankaŭ por UEA. Nuntempe ĝi devas pli ol antaŭe batali por ricevi tiun rekonon. Feliĉe vi ne rezignas kaj daŭrigas la agadon por Esperanto en la novaj cirkonstancoj kiuj estas pli defiaj kaj pli sobraj ol antaŭe.

Estas tempo jam kalkuli nian sukceson kaj difini la pluan vojon. La rolo de togolandaj esperantistoj restu modelo por aliaj afrikaj esperantistoj.

Mi ankaŭ profitas la okazon por danki vin pri via propono meti min en la Muzeon de hebrea diasporo en Tel Aviv pro mia laboro kun vi kaj mia 70-jariĝo. Por mi estas granda honoro kaj feliĉo esti apud Zamenhof en tiu fama muzeo. Mi dankas vin. Ni restu komune por daŭrigi nian laboron unuigan sen permesi enmiksiĝon de ekstere kaj prosperigi nian Esperantan laboron.

Inspiran kaj ĝojan kongreson mi deziras al vi !

Kaj tre sukcesan novan jaron !

Hans Bakker

5. Saluto de la Vickonsulino de la Esperanta Civito al la 15-a TEK

Kara Prezidanto de UTE, karaj gekongresanoj,

Estas granda plezuro por mi saluti vin en la okazo de via 15a landa kongreso. Mi gratulas la membrojn de UTE, ke ili sukcesas okazigi ĉiun jaron la kongreson, kontraŭe al multaj aliaj landaj asocioj en Afriko.

La temo "Esperanto en la ĉiutaga vivo" kiun vi elektis por ĉi tiu jaro, estas tre interesa ĉar esenca : ĉu la kerno de nia movado ne estas, ke esperanto fariĝu la lingvo uzenda en la ĉiutaga vivo de la homaro ? Fakte, estas jam pli ol tempo por la Afrika Esperantio progresi, t.e, ke la movado ne plu estu nur kunvenoj, kursoj, kaj kongresoj, sed evoluu al ĉiutaga uzo de la lingvo, en la familia vivo kie ni havu denaskajn esperantistojn, kie esperanto estu parolata regule ; en la profesia lingvo ni enkonduku esperanton, ekzemple per etaj projektoj ; ni enkonduku nian karan lingvon en la ĉiutaga vivo per disvastigado tra la landoj.

Tial, via temo estas vere bonvena kaj mi esperas ke vi invitis multajn neesperantistojn al la kongreso. Mi certigas al vi ke mi estas kun vi spirite dum la kongreso.

Esperante ke UTE fariĝos baldaŭ paktinta establo de la Civito - pensu pri tio - mi deziras al ĉiuj partoprenantoj bonan kongresfeston, kaj feliĉan novan jaron 2008

korajn salutojn,

Chamberline Nguefack Zedong,

Vickonsulo pri Socialaj Aferoj kaj pri la Tria Mondo.

SUB LA VERDA BLUZO

La 8-an de novembro 2007 estis la 70-jariĝo de Hans BAKKER, la iniciatinto de Afrika Agado. Tiam okazis diversaj aferoj por omaĝi la "patron" de afrikaj Esperantistoj. Tiukadre aperis ankaŭ la libro SUB LA VERDA BLUZO de GBEGLO Koffi.

Kiu ŝatus havi ĝin, tiu rilatu kun Afrika Centro Esperantista . Interesiĝantoj jam nun havu ideojn pri la libro

1. Prezento

Ĉirkaŭ 80 paĝoj A5 konsistigas la libron. Ĝenerale, la libro rakontas preskaŭ ĉion pri la la naskiĝo de la problemo inter GBEGLO Koffi kaj la ekzekutivo 2004-07 de UEA.

Enkonduko sub la titolo MALFERME vere malfermas la libron. Tuj sekvas la PUBLIKA LETERO de Hans BAKKER al la Komitato de UEA por refuti la malveraĵojn diritajn de Renato CORSETTI dum la UK 2007 en Jokohamo. La parto PLURJARA SURTRETADO estas nenio krom la priskribo de kondutoj de korifeoj de UEA de 1999 ĝis 2007. La rubriko LA KONTRAKTO montras la traktadon de tiu ĉi afero fine de 2005 ; aperas mesaĝoj kaj tekstoj de la kontrakto. Post HACE NUL de Januaro 2006 aperas INTERVJUARO : Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi parolis pri Afrika Agado. Dum la unua parolis en 2007, la vico de la dua estis jam en 1999. La libron jam havas homoj tra la mondo, kaj jen legantoj esprimiĝas pri ĝi.

2. Vidpunktoj

2.1 De Bertilo (Danio)

Kara Koffi,

Mi ĵus kun plenaj atento kaj intereso ellegis Sub la verda bluzo.

En demokratia komunumo plejeblaj senkovro kaj travidebleco estas dezirindaj.

Tial via libro estas tre valora.

En korpuso ĉefe aŭ nur lobia oni ofte ne vidas valoron en tio, sed donas prioritaton al "Unueco antaŭ ĉio", eĉ se tiu unueco forkaŝas kaj elsarkas disidente fekundajn sintenojn.

Ke la esperantistaro estas sur vojo evolui al demokratia komunumo estas neeviteble kaj mi opinias, ke ni por tio havas sankcion en la originaj ambicioj de D-ro Zamenhof kaj via libro estas kontribuo al tio.

Dankon pro via celkonscia kaj diligenta laboro.

En tempo kiu estos oportuna por mi, mi provos doni kontribuon al ĝi.

Ĉiajn bonon kaj sukceson mi deziras al vi,

amike, Bertil.

2.2 De Claude PIRON

Bonvolu pardoni, ke mi tiel malfrue respondas. Fino de la jaro ĉiam estas por mi tempo kun troŝarĝo da taskoj, kaj mi malfacile sukcesas akurate respondi la mesaĝojn. Mi ricevas tro da ili, el la tuta mondo, ĉefe ek de kiam miaj videoprelegoj pri la lingvoproblemo kaj Esperanto estas spekteblaj per interreto por la homoj, kiuj havas taŭgan por tio komputilon.

Mi komencis legi "La verda bluzo". Iuj E-organizaĵoj foje havas tendencon al monopolo. Ili kredas, ke Esperanto estas nur ili. Kaj tio estas tute erara. Oni devus lasi pli da libereco al iniciatoj, kiuj estas farataj ekster jam ekzistantaj grupoj kaj sen ili. Ankaŭ mi estas kaj restos membro de E-organizaĵoj, sed mi tamen kredas, ke iom da distanco rilate al ili estas bona.

Mi ĝojas, ke Hans Bakker plu tenas sin tute digne kaj estiminde. Feliĉe, estas multaj homoj kiel li en la Esperanto-movado, eĉ se ili ne troviĝas je la postenoj kun plej multe da povo kaj respondeco.

Mi tre ŝatas vian koncepton pri Esperantujismo. Kaj mi ankaŭ tre alte taksas vian admiron kaj respekton al Zamenhof. Kun tio mi plene konsentas.

Miaopinie ni devas teni nin ĉe tiu alta idealo, kaj akcepti, ĉar tia estas la vivo, ke ne ĉiuj sukcesas respekti la necesan komprenemon kaj toleremon, kaj meti flanken siajn personajn ambiciojn aŭ antaŭjuĝojn. Bedaŭrinde, en la Esperanto-mondo, kiel ofte en politiko, egoismaj kaj profitemaj homoj, kelkfoje simplaj stultuloj, sukcesas atingi postenon, de kie ili regas la aferojn en direkto, kiun la "bazo", t.e. la simplaj membroj, la simplaj civitanoj, tute ne aprobas. Sed ne estas facile ŝanĝi la situacion, ĉar mankas bonaj homoj kun la necesaj kapabloj kaj disponebla tempo.

Mi deziras al vi kaj al via familio (kaj aparte al Dzifa) ĉion plej bonan dum la jarfino kaj la venonta jaro.

2.3 [HeKo 342 5-B, 17 nov 07]

Afrika filipiko pri Roterdamo

Koffi Gbeglo aŭtoris la 90-paĝan libron "Sub la verda bluzo", ĵus eldonitan de Afrika Centro Esperantista en Togolando kaj dediĉitan al Hans Bakker "pro ties grandioza laboro por Afriko, kaj 70-jariĝo la 8an de novembro 2007".

Al s-ro Bakker rekte rilatas longa intervjuo fare de sen. Nelly Holevitch, en la libro mem, sed ankaŭ publikaj leteroj, per kiuj s-ro Bakker distanciĝas de la nuna UEA-strategio en Afriko, kritikas la UEA-prezidinton Renato Corsetti kaj eĉ petas lin ne plu mensogi (konsekvence, laŭ s-ro Bakker, d-ro Corsetti estas mensoganto).

La plejparto de la libro enhavas dokumentojn pri la rilatoj inter Roterdamo kaj Lomeo. Aparte interesa estas la ĉapitro "Plurjara surtretado", kie c-ano Gbeglo rakontas siajn suferojn en UEA, specife pro ĝia burokrata aparato.

Efektive tiu ĉapitro estas bonstile verkita kaj trafe argumentita filipiko kontraŭ Osmo Buller. Jen la komenco :

"En 1998 mi fariĝis estrarano de UEA. Tiel mi proksimiĝis al Osmo, al oficistoj de CO kaj al korifeoj de UEA, ĉiam en mia vesto de nigra kaj malriĉa homo senscia. Mi havas mian starpunkton antaŭ ĉio, kaj precipe mi malfacile eltenas surtretadon de homoj fare de aliaj homoj. Miaj reagoj estas ne kaŝaj, ofte tio ne plaĉas al surtretantoj, kiuj uzas ĉiujn rimedojn por premi min."

"En decembro 1998 okazis Togolanda kongreso. Tiam kongresanoj trapasis ekzamenojn de UEA/ILEI. La gvidilo de la internaciaj ekzamenoj estis je dispono de afrikanoj. Iuj el ili malkovris bildon en ĝi. La bildo montras riĉlandanojn blankajn tre dikajn kaj grasajn, kaj manĝantajn bonajn nutraĵojn. Sub ili estas afrikanoj sidantaj magraj kaj preskaŭ nudaj antaŭ pelvo tute malplena. La blankaj dikaj riĉuloj manĝas la bonajn manĝojn el viandoj, kaj poste ĵetas la ostojn al afrikanoj sube. La partoprenantoj de tiu kongreso tute ne akceptas tion, kion ili komprenas humiligo de la nigra popolo. Ili reagis al UEA, ĉar tiu ĉi eldonis la libron. Tiam gvidantoj de UEA reagis diverse. Devis aperi la unua karaktero de Osmo al mi. En sia letero al mi, li parolis kvazaŭ UEA estus lia propraĵo. Li akuzis min, ke mi devus defendi UEAn. Liaj vortoj estas tiom fortaj, ke aliaj estraranoj tute ne povis reagi. Tiam mi ekkomprenis, ke Osmo tute ne respektas la estraranojn. Kiu regas en UEA, ĉu la estraro aŭ la ĝenerala direktoro ?"

Koffi Gbeglo, parlamentano de la Esperanta Civito, estas eminenta polemikisto kaj talenta defendanto de la esperanta popolo en Afriko. Lia tuta libro atutas kiel eksterordinare interesa dokumento, konfeso de eksestrarano kaj nuna komitatano de UEA pri la realo en sia Asocio. Ĝi estas mendebla tra .

2.4 De Probal Dasgupta

Kara Koffi,

Mia opinio pri la enhavo de SVB estas, ke ĝi ne estis bakita tiel longe, kiel necesas baki materialon, por ke ĝi iĝu libro.

Libro ne estas ajna teksto. Fariĝi libro, por teksto, signifas pretecon forlasi la niĉojn en la daŭrantaj konversacioj,forlasi la normalan efemerecon kaj tujan revizieblon, kiuj markas la konversaciadon.

En la nuna kazo, temas pri konversacio, en kiu iuj konversacianoj esperis, ke eblos fari intertraktadon kun daŭropovaj kaj bonaj rezultoj.

Pro la librigo de iuj eroj de la konversaciada materialo, nun fariĝas multe pli malfacile, atingi ion seriozan en la antaŭa kadro, kaj fariĝas necese repensi la eblojn, kiuj restas disponeblaj.

Libro kreas propran spacon de recenzoj, de vendoj, de legoj, de mislegoj fare de multaj neanoj de la konversacioj eksciontaj pri iuj partoj nur sur tiu ĉi bazo, ktp. Se tiu libro estas la sola vaste disponebla presita materialo en kiu aperas klarigo/j de la termino Esperantujismo, tio donas multe pli da graveco al la libro, ĉar ĝi fariĝas fonto kaj origino de tiu termino por la venontaj jardekoj. Laŭ mi la klarigo/j trovebla/j en la libro apenaŭ povas porti la pezon de tiu statuso.

Mi ne povas plenumi la peton, se per la peto vi celas instigi min esprimi al vi miajn pensojn pri la temoj tuŝitaj en via libro.

Mi estas jam jardekojn pensinta kaj verkinta pri la koloniismo, kaj nur en la kadro de miaj ideoj pri tiuj temoj mi povas prezenti specifan opinion ; mi ne rajtas peti de vi lernon de la angla kaj legon de amaso da dokumentoj miaj, kaj mi ne havas la kapablon rapide kaj kompreneble resumi la hipotezojn kaj analizojn en tiuj miaj verkoj. Nek vi nek mi havas la tempon por aranĝi plenan kurson.

Mi faros mian eblon por klarigi miajn tiurilatajn ideojn al la publiko, en la ritmo de la eblaĵoj, ankaŭ la publiko ne havas senliman eltenkapablon, oni devas pensi pri prudentaj porcioj. Tial mi jam komencis verki pri parencaj temoj en la revuo, kaj esperas daŭrigi.

Kiam la klarigoj estos publike disponeblaj, ni havos pretan bazon por ke mi donu specifajn klarigojn pri temoj ene de tiu kadro, kiun mi skizas.

Amike

Probal

ACE EN 2007

Afrika Centro Esperantista ĵus estis dujara. Ĝi klopodas agadi laŭ la rimedoj je sia dispono. Ĝian agadon aparte subtenas Instituto Zamenhof, en kies sino ĝi nestas. Kunlabori kun ĉiuj Esperantistoj tra la mondo por la progreso de Esperanto precipas en ĝia agado.

Kursojn perkorespondajn ĝi disponigas al afrikaj Esperantistoj : dum dudeko da homoj sekvas la kurson FEREZ, nur dekon koncernas la kurso por progresantoj per POR LA PRAKTIKANTOJ. Plia instruado, kiu konsistas el la korektado de mesaĝoj/leteroj de afrikaj esperantistoj okazas ĉiutage.

Ekzamenojn diversajn okazigas ACE kunlabore kun TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando). Ekde julio 2007 la diversaj ekzamenoj estas tiuj laŭ KEFR (Komuna Europa Framo de Referenco). Dudeko da homoj jam diplomiĝis pri A1. Prepare al tiu ĉi ekzameno, TIETo/ACE havas propran ekzamenon. Krome okazas plu la ekzamenoj de UEA/ILEI, kaj la lastan trapasis deko da Esperantistoj en julio 2007 en Instituto Zamenhof.

ACE havas tri periodaĵojn : HACE, KomACE kaj KONSCIU. Ĉiuj tri aperas regule. Dum tio ĉi estas la 4a numero de HACE, KomACE jam atingis sian 29an numeron, dum KONSCIU, la 25an. Krome, ACE pretigas la periodaĵojn OVo (Ondo de Vero) de TIETo, kaj ALVOKO de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto). Ne nur periodaĵojn ĝi pretigas, sed eĉ eldonas librojn de afrikanoj.

Kiuj partoprenis la 15an Togolandan E-Kongreson, tiuj povas atesti pri la eldonagado de ACE. Jam ses manuskriptoj de afrikanoj aperas libroforme : Gasuku, Festo de Beno, Sub la Verda Bluzo, Miaj Unuaj Pensoj, la 14a de Aprilo, Dek Tri unuaj Vortoj de Esperantujismo (malneto). Dume, nun estas pretigataj du aliaj verkoj de afrikanoj.Tiuj ĉi vere ĉiam bezonas la helpon de ACE.

Afrika Centro Esperantista klopodas siapove subvencii klubojn/esperantistojn afrikajn. Ankaŭ Esperantaĵojn ĝi disponigas al ili. Ĝiaj helpoj jam iras al Burundio, Angolo, Togolando, Senegalio, Gvineo, Malagasio, Benino, Ganao, Niĝerio kaj Etiopio. Tie ĉi baldaŭ formiĝas E-grupeto.

Kun la ekfunkcio de RAE (Reto de Afrikaj Esperantistoj), certe la agado de ACE estos pli ampleksa. Baldaŭ ĝi aperigos anoncon pri siaj eldonaĵoj, ke aliaj esperantistoj kontribuu en ĝian agadon, aĉetante la libroj

TR’AFRIK’

1. Benino

La 22-an de decembro 2007 okazis kunsido de ILEI-Sekcio de Benino en Afrika Oficejo de UEA en Lokossa. S-roj Alofa Karlo, Gbadamassi Latifou, Francis Agbenou, Houssou Gaston kaj Francois Hounsounou partoprenis la aranĝon, dum kiu oni parolis pri la lernado per GERDA MALAPERIS : disdonado de la kurso, elspezoj pro fotokopiado, korektado de taskoj. La nivelo ĝis nun atingita estas sub la tria parto.

El raporto de François (Franko) HOUNSOUNOU

BP 226 Lokossa-Mono

Rep du Benin/West Afrika.

email : hounfranc@yahoo.fr

Tel : +229/ 95 96 51 24

+229/ 90 97 21 14

DSCF07741.JPG

2. Demokratia Kongolando

2.1 Esperanto-seminario en Mbanza-Ngungu

La seminario okazis de la 13a ĝis la 16a de Decembro 2007. Antaŭvidite jam pli ol du jarojn (2005) pli frue en Goma kaj Mbanza-Ngungu, en tiu ĉi finfine okazis la seminario.

Estas pritraktitaj :

- La celoj

- La partoprenintoj

- La programo

- La resumo de la prelegoj

- La financa raporto

- La diversaĵoj kaj

- Konkludo.

LA CELOJ

La celoj de la seminario esti pli perfektigi la movadkonojn kaj la lingvosciojn de la kongaj esperantistoj.

LA PARTOPRENINTOJ

Venis partoprenantoj el diversaj urboj : Lukala (Esperanto Klubo Stelaro) , Kinŝaso (FLAMO, BLANKA FLAGO, SCDE, Konga Unuiĝo katolika esperantista, Esperanto Kultura Movado, Danel Esperanto Centro) ; Kimpese (Espero), Matadio (Matadio Esperanto Centro), Lufu-Toto kaj Mbanza-Ngungu (Verda Flago Esperanto Klubo).Entute 42 personoj el 6 urboj kaj 11 kluboj.

LA PROGRAMO

La unue anoncita programo iomete ŝanĝiĝis pro la fakto ke plejparto de la partoprenantoj atingis la seminariejon ĵaŭdon la 14an de decembro. Pro tio la unua tago konsistis nur el gramatikaĵoj kun la unua grupo. La diversaj movadaj temoj estis prezentitaj jene :

Temo 1 : Enkonduko al la kono de la Esperanto Movado (NTOTO ZOLA)

Temo 2 : LA VIVO DE ZAMENHOF (NGANGU NDUANTONI BAKIDILA)

Temo 3 : ESENCO KAJ ESTONTENCO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA (NGANGU NDUANTONI BAKIDILA)

Temo 4 : KIAL DEDICHI TIOM DA TEMPO KAJ ENERGIO AL LA AFERO ESPERANTO ? (NTOTO ZOLA kaj KIANGANI LOTI)

Prelego al neesperantistoj : Jean Bosco MALANDA LUTETE

Pri la gramatika parto respondecis Sinjoro NTOTO ZOLA, helpe de sinjoroj NGANGU NDUANTONI kaj NLANDU LUYALA.

Notiĝis ŝanĝoj en la programo pro la foresto de sinjoroj NSIANGANI YUKU (pro laboristaj kialoj) kaj Emile MALANDA NIANGA, pro malsanaj kialoj.

Antaŭ ol komenci la seminarion okazis laborkunsido de la esperanto-instruistoj kaj je la fino, okazis la ĉi-jara ĝenerala asembleo de DKEA.

LA RESUMO DE LA SEMINARIO

Ĉio komenciĝis kun la bonveniga vorto fare de sinjoro Aimé-Florent NTOTO ZOLA, la Prezidanto de la loka organiza komitato, sekvita de la cirkonstanca vorto de la Prezidanto de Demokrata Kongolanda Esperanto Asocio (DKEA), Sinjoro KIANGANI LOTI.

Estis planitaj 4 temoj rilate Esperanto-movadon kaj gramatikaĵojn el la kurso Gerda Malaperis en Afriko.

La unua preleganto, Sinjoro NTOTO ZOLA prelegis pri la « Enkonduko al la kono de la Esperanto movado ». Li precizigis ke temas nur pri enkonduko ĉar neniu esperantisto kapablas prelegi kiel eble plej detale pri la tuta organizado kaj funkciado de la movado Esperanta. Li prezentis laŭvice la movadon internaciskale, kontinentskale kaj landskale memorigante inter la ekekziston de la lingvo, la unuajn E-asociojn, la kreon de Universala Esperanto-Asocio ties instancojn kaj strukturojn ,ktp.

La funkciado de la movado en Afriko ne estis forlasita. Pri tio la preleganto parolis kiel eble plej detale pri ĝia ekekzisto menciante la ĉefajn rolojn de Hans Bakker kaj de Renato Corsetti ekde la okdekaj jaroj ĝis nun.

Notindis do fruktedona laboro de tiuj aktivuloj ĝis la nuna efikeco de E-movado en Afriko. La partoprenantoj lernis pri la Afrika Komisiono de UEA, pri la Konsilantaro de la Afrika Komisiono, Pri la Afrika Oficejo kaj pri la movado en unuopaj afrikaj landoj, inter alie en Togolando, Benino kaj Burundio.

La movado enlande estis ankaŭ ĉe la menuo. Rilate tion, la preleganto informis pri la ekesperantistigo de kongolandanoj dum la sesdekaj jaroj, la periodo de la okdekaj jaroj, la kreado de Esperanto-Instituto de Zairio, de la Zairia Esperanto-Asocio ĝis la nuna Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio.

Menciiĝis la fakto ke la movado tutlandiĝis ĉar dum pluraj jaroj ĝi limiĝis je la okcidenta parto de la lando.

La dua preleganto estis ne ajna esperantisto. Temis pri « la veterano » aŭ la pioniro de Esperanto en Demokrata Respubliko Kongo. Tiu estas Sinjoro NGANGU NDUANTONI BAKIDILA, ĉefdelegito de UEA en DRK kaj honora prezidanto de DKEA kiun li kreis ekde la jaro 1963.

Li prelegis pri « la Esenco kaj la estonteco de la ideo de lingvo internacia » kun plia aludo al la vivo de Doktoro Zamenhof kaj al la esperantismo.

La kvara temo « La kialo dediĉi tiom da tempo kaj energio al la Afero Esperanto » ŝanĝis la seminarion en Konversacian Rondon. Dum kvar horoj, ĉiu partoprenanto parolis pri sia unua kontakto kun la « Afero Esperanto », kial ili lernis la lingvon kaj ĝis nun plu agadas

La scivolemeco de plejparto estis la ĉefa kontaktilo, sed enirinte en la Aferon mem ĉiuj trovis la idealon tre sekvinda ĝis konkludi ke Esperanto fariĝis parto de nia vivo.

Forta momento en tiu programero venis dum paroladis Sinjoro NGANGU kiu profitis publike testamenti jenmaniere :

« Kie ajn kie mi mortos, Ne manku Verda Flago, la esperantistoj kantu la Esperantan Himnon antaŭ la entombigo kaj estu skribita en la tombejo : TIU PERSONO ESTIS ESPERANTISTO aŭ TIU PERSONO PAROLIS ESPERANTON »

La tria tago, la 15a de decembro, estis la plej grava tago. Fakte, la «  Zamenhofa Tago » estis festita prelege al neesperantistoj kun altnivela prelego de Sinjoro Jean Bosco Malanda Lutete kun la temo « Espéranto, une aŭtre et haŭte idée de la communication ». La prelego estis tiel interesa ke la urbestro de Mbanza-Ngungu varbiĝis surloke. Dum la ferma vorto kiun li adresis, li informis la partoprenantojn pri la apogo senkondiĉa al la Esperanto movado en Mbanza-Ngungu » kaj pri la deziro eklerni la lingvon. Konkretigis la prelegon ekspozicio de la esperantaj materialoj (libroj, kartoj kaj sonbendoj). Pli grave, la tuta prelego estis elsendita de la loka radio « VUVU KIETO »(Nia Espero) kaj la loka televidstacio (RTK) elsendis interesajn komentojn. Ĉi tio ebligis, ke nia mesaĝo atingu milojn da homoj.

Notindas ankaŭ la ĉeesto de la konga Esperanto-muzikisto, Sinjoro Junior Ngangu, kiu dum tiuj tagoj igis la lokon tre agrabla inter alie kun « Nur landlimoj nin separas » sen forgesi « La bela Floro », kiujn ĉiuj regulaj partoprenantoj de la ĝeneralaj asembleoj de DKEA ĥore kaj ĝoje kantis.

FINANCA RAPORTO

La seminario konkretiĝis danke al la apogo de UEA (674 Euroj) kaj la partoprenantoj kiuj pagis po 2500 Fc (Kongaj Frankoj). Ĉi suba tabulo prezentas la tutan situacion en Usonaj dolaroj pro la fakto ke la subvencio sendita en eŭroj atingis nin en dolaroj laŭ merkata kurzo.

La tuta enspezo estas 1168 dolaroj dum la elspezoj sumiĝas je 1068. La saldo, 70 dolaroj, estas transdonita al la kasisto de DKEA por ties kaso.

DIVERSAĴOJ

La ĉefa programo estis la seminario. Tamen dum tiu periodo okazis inter alie la Ĝenerala Asembleo de DKEA, la laborkunsido de la esperanto-instruistoj kies ĉefa decido estis la starigo de la sekcio de ILEI pri kiu ili respondecigis sinjoron Ntoto rekontakti la superajn instancojn. Inter la gravaj decidoj de tiu asembleo estas la organizado de la tutlanda kongreso dum la venonta jaro.

Ne povis okazi la renkontiĝo de la mondcivitanoj kaj la laborkunsido de Demokrata Kongolanda Esperantista Junulara Organizo (DKEJO).

KONKLUDO

Kiel do estis dirita en la bonveniga vorto de loka organizanto, dum tri tagoj kongaj esperantistoj kiuj partoprenis tiun memorplenan eventon, travivis neforgeseblajn tagojn dum kiuj ili ne nur perfektigis lingvosciojn kaj movadkonojn sed ankaŭ plifirmigis reciprokajn rilatojn en la bela seminariejo prizorgita de la loka organizantaro kiu konsistis el NTOTO ZOLA, ROGER MAMBUENE, ROGER LUZAYAMO kaj MATONDO MASHA.

Raportis Aimé-Florent NTOTO ZOLA

2.2 Seminario en Rutŝuru Distrikto

De la 12-a ĝis la 15-a de decembro okazis la seminario. Partoprenis ĝin kelkaj esp-istoj el loĝlokoj de Rutŝuru, unu el VEK,unu el Butembo, unu el Beni-distrikto kaj gastoj pli speciale unu el Ugando, unu el Ruando.

Kia mirindaĵo, okazinda evento, kiun geesperantistoj atendis de longe.

Nia seminario estis kompreneble tre interesa laŭ aranĝo, kio per si mem estas pli entuziasmiga ol la enhavo de la teksto. Antaŭ la asembleo s-ro Emmanuel deklaris ke ESM celas mutualismon universalan : ESM de Benino, ESM de Italio, ESM de Kanado...

Poste li montris ke sufiĉas ne nur flue paroli E-on kaj vanti ke oni estas es-isto, sed oni ankaŭ devas ŝati la ideologion de Zamenhof. Vesperojn okazis interŝanĝoj de kulturaĵoj, dum kiuj ĉiuj partoprenantoj havis okazon prezenti aŭtentaĵojn de sia etno/tribo. La 15an de decembro 2007 la seminario estas fermita per la himno "ESPERO" kiu kunigas nin.

Raportis s-ro Emmanuel MUCHUTU Rafik

3. Komoroj

Zamenhoftago

Ni sukcesis okazigi la 2-an Zamenhof-Tagon (Z.T) en nia lando dela 14-a ĝis la 15-a de decembro 2007. La aspekto estis pli bona ol la lasta 1-a Z.T sed ni intencis inviti malsamajn reprezentantojn de la Komora ŝtato, Ambasadejoj kaj reprezentantojn de ne-ŝtataj organizoj sed laŭ niaj financeblecoj, ni ne atingis tiun celon ; nur ni, la gelernantoj, la geklubanoj, la vilaĝestro kaj la vilaĝanoj.

Ĝenerale ĝi bone pasis

AMIKE VIA

ALI MZE MIHIDJAHI

4. Niĝerlando

Raporto pri la agado en 2007

La verda movado malrapide progresas en Niĝerlando. Post 2006, la vera lanĉo-jaro de nia laboro ĉi tie, 2007, estas riĉa je eventoj ĝojaj kaj malĝojaj.

La faritaj eventoj de NEK en 2007 estas :

- En la universitato de Niameo : NEK prelegis plurfoje pri Esperanto kaj ĝia Gramatiko, la historio de Esperanto, Esperanto kaj internaciakomunicado, Esperanto kaj la rajto de homoj protekti siajn kulturojn kaj lingvojn, Esperanto kaj lingvoj problemoj, ktp. Instruistoj de la sekcioj "lingvistiko kaj sociologio" ofte komentis la Internacian Lingvon en siaj kursoj. NEK donis librojn kaj materialojn pri Esperanto al kelkaj profesoroj de la universitato.

- Lande : En 2006 la internacia Lingvo estis konata en du regionoj : Niameo kaj Agades. Nun, Ni havas aktivajn esperantistojn en du aliaj regionoj : Dosso kaj Tillaberi. Niĝerlando havas ok regionoj.

- Pri la rilatoj kun aliaj kluboj : Nek laboris kun kluboj de la Angla kaj la Franca linvoj. Ni ankaŭ laboris dum ses monatoj kun la sep plej aktivaj kluboj de junuloj en Niĝerlando por programo pri la rajtoj de infanoj.

- Kun la orfejo de REMAR : Esperantisto de NEK, granda sociologo kaj ĝenerala sekretaro de Unuiĝo Junula por Espero ( U.J.E), laboris kun la orfejo po tridek (30) horojn semajne dum du monatoj. Li tion faris senpage. Poste, la respondeculoj de REMAR petis la helpon de NEK por plibonigi la vivon en la orfejo kaj instrui Esperanton : anoj de NEK estas sociologoj, instruistoj, ĵurnalistoj, lingvistoj, ktp. Kelkaj kvindek (50) infanoj vivas en la orfejo de REMAR.

Tri grandaj eventoj de NEK ne sukcesis en la jaro 2007. Ni klopodis organizi renkonton de profesoroj en Laŭzane. Sed, la estro de la sekcio de lingvistiko en la universitato de Niameo, Dr SOUMARE Issa, tre malsanis en Laŭzane kaj tial nia  d-ino SIDIBE Alimata ne povis renkonti kun la samideanoj ( S-ro Claude Piron, la prezidanton de la movado en Laŭzane kaj lian edzinon). Dr SOUMARE Issa forpasis la 14a de Augusto en Niameo. Li estis granda subteno de la movado en Niĝerlando.

La alia problemo estas la korespondaj kursoj de Gerda malaperis en Afriko.

Ni ankoraŭ laboras por tion solvi. La lasta problemo estas ke NEK ne havas rektajn rilatojn kun la Afrika Oficejo.

Resume, 2007 estis bona jaro de la verda movado en Niĝerlando, rigarde al aa vigligado de NEK. Dum la jarkunveno de NEK, la anoj decidis labori kaj fortigi la movado per la kreado de nova strukturo : PAKI (Paco, Amikeco kaj kulturo Internacie).

SOULEYMANE Yahaya

Respondeculo pri informado kaj rilatoj de NEK

5. Togolando

5.1 Nova organiziĝo de la asocio de gepatroj de Instituto Zamenhof

Duono post la tria, posttagmeze, komenciĝis la kunveno kun dudeko da homoj.

Ĉirkaŭ kvin minutojn poste, la klasĉambro pleniĝis. La priskribo de la rolo de la asocio de la gepatroj de de la gelernantoj (APE), la raporto de la estraro de APE-IZo de le malfermo de IZo ĝis nun, la organizado de la laboroj en la jaro 2007-08 konsistigis la precipan parton de la tagordo.

La sekretario de APE klarigis kion devas fari tiu asocio, kaj precipe ties estraro. Resume, temas pri helpo kaj subteno al la instruistoj en la edukado de la gelernantoj. Li poste prezentis la raporton pri la laboroj de APE-IZo dum kvar tri lernejaj jaroj. Li montris ĉiujn rezultojn de la ekzamenoj du la tri jaroj. Tio estas la vorta raporto, kiun sekvas la financa.

La kasisto prezentis la ciferojn. Eniris la kason 1000 F donacita de patrino de IZo-lernanto kaj ankaŭ donaco 100 eŭroj de UNE ECOLE Aŭ TOGO de Evelyne, Jean-Pierre kaj Françoise. La elspezoj estas multaj, sed la estraranoj mem pagis preskaŭ ĉion. Finfine restas nun en la kaso 80 eŭroj kaj 2500 F ( se mi bone memoras la ciferon).

Venis la vico de la organizado de la laboroj. Tiu ĉi ero konsumis la tutan posttagmezon kaj parton de la vespero.

Instrumanieroj, organizado de taskoj kaj ekzamenoj, disciplino en IZo, pagado de la lernokotizo, stipendioj por gelernantoj, regularo en la lernejo, aliĝo de IZo al la federo de privataj lernejoj (UFEPLAT), sistemo de disdonado de premioj al la gelernantoj, alfabetiga kurso, Esperanto-kurso por gelernantoj kaj ankaŭ por la gepatroj, asekuro de la gelernantoj ĉe asekura kompanio, ekskursoj de la gelernantoj en la jaro, organizado de la festoj trimestrofina kaj kristnaska, salubra nutrado, ktp. estas traktitaj.Oficistoj de asekura kompanio klarigis al la gepatroj pri asekuraj aferoj. la afero estas tiom ignorata, ke la gepatroj ne komprenas la kialon. Klarigoj diversaj povis konvinki multajn, kaj tasko estas doni al la respondeculoj de IZo realigi tiun aferon.

IZo aliĝis al UFEPLAT la 1-an de novembro 2007, kaj nun devas respekti la tekstojn de la asocio. Lernokotizo de gelernantoj kaj salajroj de instruistoj estas interkonsentite fiksita ĉe UFEPLAT. La minimuma lernokotizo estas 20 000 F en elementa lernejo, kaj 30 000 F en CEG. Laŭ la prezidanto de la filio de UFEPLAT en la kvartalo de IZo, ties lernokotizo minimuma estu 50 000 F pro la infrastrukturo de la lernejo. Pri altigo de la lernokotizo en la venonta jaro estas informitaj la kunvenantoj, kiuj protestis kontraŭ la aliĝo al UFEPLAT, kies gvidantoj ili konsideras neseriozaj, monavidaj kaj egoismaj. Klarigoj pri la rolo de IZo-gvidantoj en tiu asocio certigas gepatrojn de gelernantoj, ke pozitivaj ŝanĝoj okazos en ĝi.

Pri la nova lernokotizo en IZo la gepatrojn informos IZo fine de la lerneja jaro 2007-08.

Laŭ propono de patro, mono por la luado de libro estu aldonita al la lernokotizo. Alia aldonis, ke ankaŭ la kotizo al la asekura kompanio ( inter 700 kaj 1000 F) por ĉiu lernanto en unu lerneja jaro estu parto de la nova lernokotizo.

La kunvenantoj tre atente sekvis la klarigojn pri salubra nutrado. Oni manĝas ne por plenigi la ventron sed por prizorgi sian sanon. Tial ĉi oni devas scii tre bone kion oni manĝu. Fruktoj, legomoj, ktp estas konsilindaj dum blanka sukero kaj saturitaj grasaĵoj estu evitataj. La gelernantoj de IZo manĝu matene fruktojn, kaj atendu ĝis la paŭzo inter 9a kaj 10a horo por manĝi aliajn nutraĵojn. Tio koncernas ankaŭ la gepatrojn, ke la gefiloj jam hejme havu tiun kutimon. Reagoj de gepatroj estas diversaj, tamen ĉiuj komprenas el la klarigoj tiurilataj la gravecon de la salubra nutrado. Ili asertas, ke manko de monrimedoj ne tute ebligas al ili ĉiam havi fruktojn en sia manĝado. Estas tamen rekoninde, ke mankas al ili ne monrimedoj por havi fruktojn, sed la volo aliri alian manĝosistemon, kaj ankaŭ scioj (malignorado) pri la temo.Nun necesas provi, kion akceptas ĉiuj.

Kvankam la nokto fulme progresis, okazis elekto de nova estraro de APE. Tri novaj membroj eniris la estraron, kontraŭ tri forirantoj. La nova estraro badiaŭ kunvenos por starigi laborplanon.

5.2 Kristnaskfesto en Instituto Zamenhof (IZo)

Nur gelernantoj de IZo rajtas eniri lernejon la 24-an de Decembro 2007, ekde la 15-a horo por la festado de la Kristnasko. Policistoj kaj la gardisto de IZo staras ĉe la enirejo. Subite, tumultas :"Kial vi malpermesas al ni eniri ? Ĉiutage mia filo ploras, ke li ne vizitas Instituton Zamenhof. Mi mem neniam havis la okazon koni la lernejon, kaj hodiaŭ, mi venis nur por observi, ĉar mia filo informis min pri la festo kaj ploregas, ke ankaŭ li partoprenu", klarigis la viro Koami tre nervoza. Ĉu ebligi al li eniri dum aliaj homoj, ne IZo-anoj, staras ekstere ?

Duono post la 14a horo, preskaŭ neniu estas en la lernejo. Tamen tondradis muziko dank’ al donacoj de la nederlanda meceno Henne Hennis. IZo nun havas bonajn muzikaparatojn, kaj tial ne plu bezonas elspezi por muziko dum festaj tagoj. Laŭmezure kiel aŭdiĝas la muziko, kreskas la nombroj de scivoluloj, kiuj impetas la pordon de la lernejo. Koami fariĝas pli ol persistema, kiam ploregas lia filo vidanta siajn samaĝulojn libere eniri. "Permesu, ke li nur enrigardu, mi petas". Koami kaj lia filo staras apud la policisto. Dume kreskas la nombro de partoprenantoj kaj la tuta lernejo ege vibras : kantoj, dancoj, poemoj, komedioj, ktp. Ĉiu lernanto ion prezentas. Esperanto estas ne forgesata, ĉar ankaŭ ĝi aŭdiĝas tra la mikrofonoj.

"Soĝa (en la evea lingvo tiel oni nomas soldatojn/policistojn/ĝendarmojn), ŝajnas, ke vi kaj mi baldaŭ eniru saman kalsoneton. Ĉu vi volas kompreni min ? Malfermu tuj la pordon, ke mi eniru por vidi mem, ĉu la gelernantoj faras ĉion, kion mi aŭdas. Mi ŝatus vidi mem", insistas Koami. La ĉefpolicisto subtenas la peton de Koami ; tiu ĉi kaj lia filo eniras la domon. Kun malfermita faŭko li rigardas ĉion, kaj preskaŭ estus falinta lia kapo pro troa skuado de ĝi. "Kia lernejo, kia zorgo pri la gelernantoj ! Ĉu tiom da aferoj oni senpage donos al la gelernantoj ? Tia lernejo neniam ekzistis en la mondo. Kiu elpensis tion ? Ho, mia filo ege pravas". Vortoj de Koami plenigus pli ol mil paĝojn, ĉar anstataŭ spekti, li nun mire kaj admire komentadas dum la tuta aranĝo.

De la 15-a ĝis la 19-a horo la gelernantoj estas kune en la lernejoj. Frandaĵoj, trinkaĵoj, diversaj donacoj, ludoj, ridegoj ĝojaj, ktp. Ĉio tiom intermiskiĝas, ke la tuta kvartalo bolas. Gelernantoj tute ne povas malhelpi tuj uzi siajn donacojn. Jen do iuj fajfas, dum aliaj briligas kaj flugigas ludilojn, ĵetante partojn en la ĉielon. Aparta estas tiam la ĉielo de Instituto Zamenhof, kiun oni konas ne nur pro la efika prizorgado de la lernejaj objektoj, sed ankaŭ pro la tuta edukado de la infanoj, ke ili ĉiapunkte disvolviĝu. Kaj ne estas la fino je la 19h15, kiam ĉiuj disiĝas."Ni iros al la 15-a Togolanda Esperanto-Kongreso kaj tiam festos la Zamenhoffeston" spontanee sloganas gelernantoj de Instituto Zamenhof.

5.3 Esperantujo togolanda ĉiam aktiva

De la 24-a ĝis la 31-a de Decembro 2007, Zamenhof pliafoje aŭdiĝis tra buŝoj. Unue estis festo en Instituto Zamenhof, kaj poste, sekvis la 15a TEK. Fermiĝis la jaro per spontanea kolektiĝo de Esperantistoj en Instituto Zamenhof preskaŭ nur por babili. Precipis en tiuj ĉi aranĝoj la 15a TEK.

De la 28-a ĝis la 30-a de Decembro 2007 okazis la 15-a TEK en la urbo Aneho.

Ĝin partoprenis 2 gefrancoj kaj pli ol 67 togolandaj esperantistoj, el kiuj almenaŭ duono estas IZo-anoj.

Nenio novis en la programeroj : inaŭguro, prelego pri la kongresa temo kaj diskutorondo, kurso por komencantoj, futbalmatĉo, kvizo, komitatkunsidoj, ekzamenoj, fermo, ktp.

La kurson por komencantoj gvidis s-ro ATTAGLO Elom kaj ADJE Adjevi. Okazis ankaŭ la ekzameno sub la gvido de s-roj DOUMEGNON Koffi kaj DEGBE Zissou : du el sep kandidatoj sukcesis : RAMULANA Marouf kaj NOUWOATSI Kossi Sénam

El la diskutoj de komitatkunsidoj, oni notas, ke la Togolanda movado pli kaj pli memstariĝas. Plia afero koncernas aperon de esperantistoj "produktitaj" de Instituto Zamenhof aŭ/kaj de aliaj Esperantistoj. S-roj EDAH Kossi Gadoufia (ekslernanto de IZo) kaj GBEGLO Dzifa (filo de GBEGLO Koffi) aperis ĉe la malferma ceremonio kaj ankaŭ kungvidis la kvizon kun ADJE Adjevi kaj KOUEVIGAN Koffi. Certe pliaj tiaj "produktoj" aperos, kaj tio garantias la estontecon certan de la movado en Togolando.

La kongresa temo "Esperanto en la ĉiutaga vivo", gvidata de s-ro SEDZRO Moïse, kun la efika kontribuo de s-ro GBEGLO Koffi kaj SAGBADJELOU Kokou, naskis la rezolucion de la kongreso. Tiu ĉi rezolucio postulas de Togolandaj Esperantistoj honestecon, sindonemon, bonvolemon, efikan kunlaboron kun ĉiuj, regadon de la lingvo, kaj emfazas la perEsperantan agadon. Palpebla ekzemplo estas verkado de afrikanoj kaj la rolo de Afrika Centro Esperantista en la eldonado de tiaj libroj : pli ol kvar verkoj eldonitaj de ACE aperis sur la ekspozicia tablo. Tiujn librojn aŭtoris GBEGLO Koffi, Princo Henriko, Cophie PARPHES (kaŝnomo de GBEGLO Koffi), Michel NKWIRIKIYE kaj Gif de Rituel (kaŝnomo de GBEGLO Dzifa).

Se necesus paroli pri la mesaĝoj al la kongreso, menciindus dudeko da tiaj. Hans BAKKER tute ne forgesas siajn gefilojn Togolandajn. Li kuraĝigis ilin daŭrigi la laborojn en tuta sendependeco, kalkulante je propraj fortoj. En la rondo de la Esperanta Civito venis vortoj (de la Konsulo kaj Vickonsulo pri triamondo), kiuj konfirmis la taŭgecon de la kongresa temo emfazanta la perEsperantan agadon. Mesaĝo de la Beninano TCHIKPE Privas estas sinkulpiga pro laborpremo lastmomente malebliganta la partoprenon de la prezidanto de Benina Esperanto-Asocio. Per aliaj mesaĝoj, geamikoj de la Togolandaj Esperantistoj salutis la kongresanojn.

Organizi kongreson fariĝas ĉiujaraĵo en Togolando, kies movado oferas buntajn facetojn Esperantujajn. La 16-a TEK okazos de la 26-a ĝis la 28a de Decembro 2008. Pri la kongresa loko decidos la komitatkunsido de la 29-a de marto 2008.

INTERVJUO

Kalle KNIIVILA respondis demandojn de GBEGLO Koffi novembre en 2005 kaj 2007.

DEMANDOJ KAJ RESPONDOJ en novembro 2007

GK : En novembro 2005 vi respondis demandojn miajn. Mi ne aperigis ilin en unu el miaj periodaĵoj. Baldaŭ mi faros tion. Jam pasis ĉirkaŭ du jaroj post la respondo de vi al miaj demandoj. Sube aperas la demandoj kaj respondoj. Ĉu vi volas iomete ĝisdatigi, eĉ doni aliajn respondojn, se vi pensas, ke la jamaj eksmodiĝas ?

Kalle : mi legis miajn respondojn. ili daŭre restas bonaj.

GK : Eble mi aldonu plian demandon :

Neniam aperas en LiFo vortoj kritikaj al la laboroj de Osmo BULLER, la ĝenerala direktoro de UEA. Ĉu vi pensas, ke li estas nur bona ? Vi estas estrarano de UEA, kiam okazis la alprunto al Bessie Schadee kaj Sylvain LELARGE, kaj vi tre bone scias, ke Osmo proprainiciate faris la alprunton. Ĉu vi pensas, ke tiaj kondutoj pri UEA-financoj estas laŭregulaj kaj bonfaraj al la financoj de la asocio ?

Kalle : vian novan demandon mi ne respondos, ĉar ĝi baziĝas sur misaj antaŭsupozoj.

GK : Mi havas abundon da artikoloj. Ĉu vi povas aperigi iujn en LiFo ?

Respondo de Kalle ne jam alvenis.

DEMANDOJ KAJ RESPONDOJ en novembro 2005

GK : Kiam fondiĝis LIBERA FOLIO ? Kial tiam ?

Kalle : Libera Folio estas reta bulteno kiun mi (Kalle Kniivilä) kune kun István Ertl fondis printempe de 2003. La ideo naskiĝis kiam la tiama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Raŝiĉ, anoncis pri sia protesta demisio pro la kaoso tiam reginta en la Centra Oficejo, kaj ni konstatis, ke ne ekzistis iu taŭga reta forumo kiu povus diskonigi la novaĵon kaj kolekti reagojn kaj komentojn pri ĝi. Do ni decidis krei tian retejon, kaj tion ni faris tre rapide, fakte en kelkaj tagoj.

GK : Kiuj estas la fondintoj ? Kiuj nun prizorgas ĝin ?

Kalle : Fondintoj estas mi (Kalle Kniivilä) kaj Istvá Ertl. Ĉefa prizorganto pri enhavo estas Kalle Kniivilä, teknika respondeculo kaj programisto estas Jan Ulrich Hasecke. Krome estas diversaj kunlaborantoj pli aŭ malpli konstantaj.

GK : Kiuj estas la celoj de LIBERA FOLIO ?

Kalle : Libera Folio strebas sobre kaj kritike prilumi okazaĵojn en la Esperanto-movado kaj en la esperanta komunumo. Komence la bulteno tre multe koncentriĝis al organizaj demandoj en UEA, kaj tio cetere estis bone komprenebla, ĉar la situacio antaŭ du jaroj estis tre malorda. Poste ni iom post iom vastigis nian temaron, sed la baza aliro estas daŭre la sama : mi klopodas apliki en Libera Folio la samajn bazajn ĵurnalismajn principojn kiujn mi uzas en mia ĉiutaga laboro kiel ĵurnalisto de granda ĉiutaga sveda ĵurnalo. Do, la informoj estu fidindaj, kontrolitaj, kaj samtempe ili estu interesaj por la leganto. Tio postulas kritikan sintenon al personoj kaj fenomenoj en la Esperanto-movado, kaj tio ne ĉiam plaĉas al la legantoj. Aliflanke, se ne plaĉas, oni miras, kial ili legas.

GK : Ĉu ĝi kontribuas en la disvastigo de Esperanto en la mondo, en Afriko ? Se jes, kiel ? Se ne, kial ?

Kalle : Eventuale nerekte, pliigante la memkomprenon de la Esperanto-komunumo, kaj tiel eble igante la komunumon pli matura kaj pli alloga por intelekte honestaj homoj.

GK : Ĉu ekzistas kunlaborrilato inter UEA kaj LIBERA FOLIO ?

Kalle : Libera Folio estas sendependa bulteno kaj ne havas formalan rilaton kun iuj ajn organizaĵoj.

GK : Ĉu vi pensas, ke LIBERA FOLIO atingas siajn celojn supre cititajn ?

Kalle : La celo de Libera Folio estas sobre kaj kritike prilumi okazaĵojn en la Esperanto-movado kaj en la esperanta komunumo. Tiun celon Libera Folio atingadas.

GK : Ŝajnas, ke Libera Folio akre kritikas la Esperantan Civiton. Ĉu estas tiel ? Se jes kial ? Se ne, kial do aperas sur Libera Folio tiom da vortoj pri ĝi ?

Kalle : Dum la Civito okupiĝas pri siaj internaj regularoj kaj pli-malpli fikciaj organoj ĝi estas nur ĥimero seninteresa. Tamen, kiam ĝi per siaj tentakloj atakas organojn de la reale ekzistanta Esperanto-movado, ĝia agado povas havi realajn konsekvencojn. Tiam la agoj de la Civito povas esti interesaj por Libera Folio, kaj tiam Libera Folio strebos sobre kaj kritike prilumi ilin, laŭ sia kutima maniero.

De tempo al tempo aŭdiĝas voĉoj pri ia "troa kritikemo" de Libera Folio. Tiaj diskutoj estas tre kutima afero por mi, pro mia profesia laboro kiel ĵurnalisto en demokratia socio, kaj kiel profesia konsilisto pri evoluigo de sendependaj gazetoj en Belorusio, lando kie la libereco de kritikado estas strikte limigata. En totalisma socio, kompreneble, la ĉefa tasko de gazeto estas laŭdado de la propra rondo, kaj kotoĵetado kontraŭ la malamikoj. En la esperanta mondo, tipa ekzemplo de tia totalisma sinteno estas la funkciado de la Civito. Feliĉe tamen Esperantujo estas nemezureble pli granda ol la Civito.

Kompreneble ankaŭ en demokratia socio ne al ĉiuj plaĉas kritiko. Ofte la oficialaj personoj, pri kiuj ni raportas en la sveda ĵurnalo Sydsvenska Dagbladet diras, ke ni nur kritikas, ne raportas pri pozitivaĵoj, ni persekutas ilin. Tamen, se rigardi la gazeton, estas en ĝi same aŭ pli multe da materialoj kiujn oni povas nomi neŭtralaj aŭ pozitivaj. Simple tiujn materialojn la homoj ne rimarkas, aŭ ĉiukaze ne ekscitiĝas pro ili. Sed en demokratia socio kritikado de supozataj problemoj ja estas unu el la ĉefaj taskoj de gazeto.

Tipa ekzemplo el Libera Folio : aperis du artikoloj pri IJK en Zakopane : tre pozitiva raporto de Oleg Izjumenko, kiu partoprenis la kongreson, kaj alia artikolo, en kiuj aŭdiĝis kritikaj voĉoj pri la planita (sed nuligita) belec-konkurso por inaj kongresanoj. Poste iu leganto komentis la duan artikolon, dirante "ĉu vere nenio pli grava okazis en tiu kongreso ol la nuligo de belec-konkurso". Li eĉ ne rimarkis la unuan artikolon, ĉar ĝia titolo kaj enkonduko ŝajnis al li tro simila al ĉio alia kion li kutimas legi en esperantaj gazetoj. La dua artikolo evidente ial ŝajnis al li pli interesa, sed poste li indigniĝis, legante ĝin.

Li cetere ne estis la sola kiu opiniis la pli kritikan artikolon pli interesa : laŭ nia statistiko, en aŭgusto la artikolo pri la nuligita belec-konkurso estis legita 713-foje, sed la pli ordinara, tre pozitiva raporto pri la IJK nur 342-foje. Tio evidente diras ion pri la vera intereso de la legantoj.

Per sia kritika sinteno Libera Folio ricevis multajn mallaŭdojn kaj eĉ malamikojn. Persone mi plej fieras pri la titolo "Persona non grata", kiun mi ricevis de la tiel nomata Feminisma Esperanta Movado, kiun la Civito kaperis tuj je ĝia fondo. Ke Libera Folio amplekse raportis pri tiu kapero evidente ne plaĉis al la Civito. Multajn mallaŭdojn ni ricevis ankaŭ de diversaj gravuloj de UEA, sed samtempe tiuj gravuloj mem troviĝas inter la regulaj legantoj de Libera Folio. Ĝenerale oni povas facile konstati ke inter la legantoj de Libera Folio certe estas tre granda parto el la aktivuloj de la internacia Esperanto-movado. Do, supozeble la influo de Libera Folio en la Esperanto-movado estas ne tute neglektinda.

RAKONTOJ

Pri MANĜAĴOJ skribis GBEGLO Koffi. Leginte tion, Saliko reagis.

Artikolo de GBEGLO Koffi

Sufiĉas nur plenigi la ventron "Pasto je 75 F (proks. 0,12 eŭro) ne sufiĉas, kaj vi demandas pri viando. Se mi havus monon por viando, plian paston mi aĉetus" reagis tute ne kontente knabo tre malsata antaŭ vendistino de pasto.

La ĉefaj manĝaĵoj de nia vilaĝo ANYRON-KOPE (anjronkope) en la suda parto de Togolando estas pasto el maizfaruno, fazeoloj kun oleo kaj maniokofaruno, kaj nun kelkafoje ankaŭ rizo. La paston oni manĝas kun saŭco, ankaŭ la rizon.

En la saŭco povas esti fiŝoj, kaj kelkafoje viando. Ĉiutage pasto tremigas telerojn en tiu ĉi parto de Togolando. Eblus scii kiam oni manĝas kion.

Matene la manĝaĵoj estas diversaj. Iuj prenas kaĉon el maizfaruno, dum aliaj fazeolojn kuiritajn miksitaj kun oleo (palmovoleo, arakidoleo, kokoknuksoelo, aŭ ktp). Kiam ekzemple pasto de la antaŭa nokto restis, iuj uzas ĝin ĉe la matenmanĝo. Antaŭ ol manĝi ĝin, oni varmigas la manĝaĵon (paston kaj saŭcon). Sed ofte mankas ligno por varmigi, kaj oni estas devigata manĝi tia la paston. Jes ja ! tute ne ekzistas fridiloj en la vilaĝoj por konservi la manĝaĵojn. Tial ĉi restintaj manĝaĵoj ekputras, jam la postan tagon. Sed, ĉu oni ne manĝu ĝin ? Kiu havas alian manĝaĵon, tiu ne manĝas tiajn, sed, se nenion alian oni havas, oni manĝas la ekputraĵon. Sufiĉas nur plenigi la ventron, jes, eĉ frumatene.

Tagmeze oni povas manĝi tion, kian oni manĝis matene. Kutime estas pasto kun saŭco kaj kelkafoje rizo. Ankaŭ kataplasmo de maniokfaruno kun saŭco loĝas en teleroj. Ne pretervidataj estu la kuiritaj tuberoj (ignamoj, batatoj, manioko, ktp). Oni ofte prenas ankaŭ pistitan tuberon kuiritan ; tiun ĉi pistaĵon oni nomas FUFU. Ĝin oni manĝas kun saŭco. Tiaj ĉi ekzistas diversaj : el legomoj, simplaj nur el fiŝoj/viandaĵoj, ktp.

Nokte en preskaŭ ĉiuj domoj militas pasto kun saŭco. Ĝi estas la preferata manĝo. Ĉiutage, almenaŭ unufoje oni manĝas ĝin. Ĝi estas la ĉefa manĝaĵo. Do, estas ankaŭ duarangaj.

Kvankam dum la tuta tago onklo mia manĝis plurfoje frititajn ignamojn kun makaronioj ; tamen, kiam oni demandis lin pri kion li manĝis en la tago, li respondis, ke li nenion manĝis, ĉar pasto ne jam prezentiĝis antaŭ li. Kukoj, panoj, ktp estas manĝoj, kiujn oni povas preni, sed multaj ne povas pro la malforto de la poŝoj. Ankaŭ fruktoj estas el tiuj kategorioj de duarangaj manĝaĵoj, ĉar ilin oni taksas nekapablaj plenigi la ventron.

Kio povas satigi, nur tio estas grava por multaj personoj. Tiel abundas farunaĵoj en manĝaĵoj. Oni eĉ ne atentas la salubrecon de la nutraĵoj. Sufiĉas nur la granda kvanto.

Reago de Saliko

Tre interesa kaj leginda raporto, dankon al Koffi GB ! Mi tamen iom rakontas pri la 1940aj-50aj jaroj en mia lando. Tiam ankaŭ ĉe ni multo mankis, tamen oni kutime manĝis sufiĉe : multe da terpomoj boligitaj, kun saŭĉo, aŭ en supoj, pano el sekalo aŭ hordeo, kaĉo el sekalo, hordeo, aveno, ĉefe porka viando, ĉar preskaŭ ĉiuj familioj havis porkon, (dum la dua mondmilito en urboj eĉ en la banĉambro !) kiun oni buĉis aŭtune kaj salis la viandon por la vintro. Ne estis fridujoj, frostigiloj. Sub la planko en la kamparo ofte estis ia malvarmeta kelo, sed tie ofte la terpomoj ĝermis antaŭ printempo (majo) kaj la konservaĵoj faritaj el beroj kaj legomoj povis ŝimi aŭ putri. Ne multajn konservaĵojn oni faris, ĉar ne haveblis sufiĉe da sukero.Mi neniam suferis pro vera malsato, sed ekzemple mia pli juna frato malsaniĝis pro manko de vitaminoj. Multaj infanoj en malriĉaj (laboristaj) familioj suferis pro manko de vitaminoj kaj ankaŭ malsaniĝis je ftizo aŭ iu alia danĝera malsano.En mia infanaĝo ĉiu persono devis havi kuponojn de la ŝtato por rajti aĉeti la nemalhaveblaĵojn : materialo por vestoj, ŝuoj, sukero, butero k.a.Terkultivistoj kaj bovinposedantoj devis fordoni grandan parton el siaj produktoj al la ŝtato, por la uzo de la aliaj. Ankaŭ ni ne konis fruktojn (escepte de la malgrandaj pomoj de la propra ĝardeno kaj la beroj de la arbaro aŭtune) aŭ legomojn (eble nur karotojn kaj brasikojn, ruĝajn betojn). Mi ne lernis ŝati bananojn aŭ tomatojn aŭ kapsikojn ; tiaj ne haveblis, nenie videblis.

Post la malbonaj, malriĉaj tempoj venis, iom post iom, la abundeco de ĉio, kaj nun finnoj suferas pro troa pezo, troa uzo de graso, viando kaj sukero. Estiĝis kormalsanoj, sangovejnaj malsanoj, sangopremo, troa kolestrolo, karieso en la dentoj, sed mia-aĝaj kaj pli maljunaj homoj ofte tamen preferas ĝui abundajn manĝojn, ĉar ili tro longe kaj suferige abstinis, kiam ili estis junaj. Ni ankaŭ kutimiĝis al troa saleco, pro la problemoj de malfacila konservado, kaj nun ni devus lerni uzi tre malmulte da salo - aŭ tute ne.

Tamen, sen salo la manĝaĵoj al ni ne gustas.

amike salutante

Saliko

ANKAŭ NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI

onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj

Ni ŝatus legi kaj skribi kiel niaj samaĝuloj Eŭropaj.

Ni ŝatus manĝi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti sanaj. Ni ŝatus komuniki kun samaĝuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.

Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne ĉiam facile al ni havigi ilin.

Kial ? Niaj gepatroj estas malriĉaj, kaj tial ĉi tute ne aŭ ne tute povas prizorgi nin.

Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj ĉi povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando. Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne ĉiuj ni povas ĉiutage manĝi en la lernejoj, ĉar niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni.

Karaj, ĉu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon ; 50 eŭroj sufiĉas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro ; aŭ subvenciante nian lernejon, ke ĝi havigu al ni manĝojn kaj librojn ? Nia lernejo liveros al vi tiucelajn informojn.

Kiu ŝatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia lernejo :

INSTITUT ZAMENHOF

11 BP 48

Lome

TOGO

E-poŝto : i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg