Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
"Palac-ribelo" en Vaŝingtono
de Mike ADAMS  
29a decembro 2007

Kial McConnell publikigis la raporton pri Irano ?

La publikigo de la raporto NIE (National Intelligence Estimate) pri Irano estas parto de la maskita batalo kiu furiozas inter la politika gvidantaro de Usono. Per tiu publikigo de la dek-ses usonaj informservoj, kiu surprizis sufiĉe multajn homojn, la nemilitema frakcio de la armitaj fortoj kaj de la informservoj malhelpis proksiman atakon kontraŭ Irano. La raporto konstatas ke Irano ne plu realigis militan atomprogramon ekde plej malfrue 2003. Laŭ altranga diplomato akreditita ĉe la EU, tiuj "nekredeblaj" deklaroj de la usonaj informservoj ankoraŭ ne estas digestitaj, sed estas parte perceptataj, dum la konturoj de la resto estas videblaj. Kio sekvas, estas provizora komento.

La publikigo okazis, dum korproblemoj kroman fojon kuŝigis la vicprezidanton Cheney sur hospitalliton. En la kuliso, akra batalo kontraŭmetis la "realistojn" kaj la novkonservativan kernon kiu, kun la Likud, faris reciprokan militan pliakrigon, esperante profiti de nova ordo en Proksim-Oriento.

Kiuj estas la usonaj protagonistoj ?

Inter la aŭtoroj troviĝas membroj de la studgrupo pri Irako ĉirkaŭ James Baker, la iama ministro pri eksterlandaj aferoj de la patro de la nuna prezidanto, George Bush. Ili ne estas apostoloj de la homaj rajtoj, sed homoj de la povo, ne fiksitaj al novkonservativa ideologio laŭ Strauss, do prefere pragmataj kaj sen amikaj ligoj kun Tel-Avivo.

Robert Gates, ministro pri defendo, partoprenas en ĝi. La iama dua altrangulo de la CIA - kiu estis ekzemple en Ĝenevo la tagon de la murdo al Uwe Barschel, la prezidanto de la germana federacia lando Schleswig-Holstein (1987) - estis sekretario de la studgrupo pri Irako kaj anstataŭis Donald Rumsfeld post ties elŝovo fare de la Baker-grupo. Partoprenas ankaŭ la admiralo William J. Fallon, kiu gvidas nun la US-Central Command, kiu kovras la Proksiman kaj Mezan Orienton, Irakon kaj Afganion. Li estis anoncinta ke li kaj lia stabo retiriĝus se oni ordonus al ili ekmiliti kontraŭ Irano. La aviada generalo Michael V. Hayden, nuna direktoro de la CIA, estas ankaŭ inter tiuj kiuj volas ĉiapreze malebligi militon kontraŭ Irano.

Akcepti la sekretajn interkonsentojn kun Irano kaj Rusio

Laŭ fidindaj rusaj fontoj, Gates, ministro pri defendo de Usono, renkontis en Kataro Mahmud Ahmadinejad, prezidanton de Irano, marĝene de ĵusa konferenco de la Konsilio de Kunlaborado de la Golfo. Traktato de neagreso estus subskribita inter la Gvardioj de la Revolucio kaj la armitaj fortoj de Usono. Interesa fakto, ĉar la usonaj militemuloj taksis en la lastaj semajnoj la iranaj Gvardianoj de la Revolucio, armea organizo kiu kompletigas la regulan armeon, kiel "terorisman organizon".

Nur kelkajn horojn post subskribo de tiu sekreta interkonsento, la Pentagono kaj la CIA transdonis al la komunikiloj la raporton NIE pri la irana atomprogramo, konsideratan ĝis tiam kiel "plej sekreta", kaj la vicadmiralo John Michael McConnell, direktoro de "National Intelligence", estis deklarinta dum sia antaŭnelonga apero antaŭ la Senato, ke la konkludoj ne estas publikigotaj.

Kaj la franca specialisto pri strategio François Heisbourg konstatis ke la milita opcio estis ne nur forstrekita de la tagordo, sed ĵetita tra la fenestro.

Fidela al sia retoriko, la irana prezidanto parolis pri "politika pafo rekte" kontraŭ la militema frakcio de Usono.

Konstatante ke "Irano ne havas la intencon forĝi al si atomarmilojn", la informservoj malhelpas ĉiajn klopodojn de la israela-usona propagando. En 2003, informoj inventitaj de la informservoj estis puŝinta la mondon en la Irak-militon. Oni memoras la mensogojn de la ministro pri eksterlandaj aferoj de Usono, Colin Powell, antaŭ la Sekurec-Konsilio pri amasdetruaj armiloj kaj pri surkamionaj biologiaj laboratorioj de Saddam. Kontraŭdirite, li poste parolis pri la plej granda eraro de sia kariero. La aŭtoroj de la raporto NIE do malhelpis novan instrumentigon de siaj servoj.

Nenia alarmhalto, profiti la atoman paŭzon

Kvankam la publikigo ne haltigas la alarmsignalon, ĝi ebligas al la mondo ankoraŭ spiri. Nek la ekonomia situacio nek la milita situacio toleras novan militon. La haltotempo povus daŭri proksimume unu jaron kaj portos sian fruktojn nur se la novkonservativuloj estas bridataj kaj la publika internacia juro konfirmiĝas en la kadro de la rilatoj inter landoj.

Krei kune situacion kiu malebligas la militon

La situacio de Usono estas lamentinda. En Irako la senespera evoluo estas ŝminkata. La trupo minacas ribeli, la materialo estas eluzita. La britoj de Basrah retiriĝis en citadelon de veturiloj en la flughaveno ; en Bagdado Usono tiom subaĉetis la klan-ĉefojn ke tiuj ne scias kie aĉeti sufiĉe da armiloj kiujn ili uzos poste kontraŭ siaj donacintoj.

Ankaŭ en Afganio - kie la NATO-trupoj faras siajn unuajn batalojn tere - ili regas ĉiam malpli la situacion. La afganoj faras kion ili faris ĉiam dum invado de sia lando : ili batalas, kaj ili faras tion bone. Estas bone ke Svislando ĵus retiris siajn oficirojn kiuj troviĝis tie en la kadro de la ISAF, ilia agado "ne kondukas plu al paco, sed transformiĝas pli kaj pli en bataloj trudantaj la pacon". Pakistano, koridoro certiganta la provizadon de la NATO, estas proksima al ribelo. Se ĝi fermiĝas, la NATO estas kvazaŭ en kaptilo. Ĉu aerponto ebligus al Usono certigi sufiĉan provizon ? En Stalingrado, Göring promesis tro al Hitlero.

Rusio, Ĉinio kaj la OCS

La rusoj ofte insistis - laste dum la historia vizito de Putin en Teherano - pri la necedebla rajto de Irano, kaŭze de la internacia juro, je paca uzado de la atomenergio. Putin ankaŭ ne lasis dubon pri la fakto ke la ekspansio de la NATO en la iamaj satelitoj de la Varsovia Traktato ne estos tolerata, tute kiel la installado de kontraŭraketaj armiloj en Pollando kaj Ĉeĥio kaj kiel la sendependigo de Kosovo konforme al la plano Atthisari. Rusio montris siajn muskolojn en impresa maniero. La mararmeo denove lokiĝis en Atlantiko kaj Mediteraneo, kie subtenpunkto estis konstruita en la siria haveno de Tartus. La denova patrolflugado de atombomb-aviadiloj en ĉiuj regionoj de la mondo - suspendita ekde 1992 - estis ankaŭ signalo : ekde aŭgusto 2007 okazis 70 flugoj de longa distanco, po tri ĵetoj de ekzercaj atombomboj okazis ĉe ĉiu flugo, do entute 217.

La skipo de aviadilportulo de Usono ricevis malvarman duŝon dum ĝi estis antaŭnelonge superflugata de pluraj tiaj rusaj longdistancaj bombaviadiloj. La rusoj havis la aplombon sendi tuj foton de la superflugo al la faksilo de la komando-kabino de la aviadilportulo kun la moka rimarko ke "se ni interpretas bone la ĉeesto de timigitaj kokinoj amasiĝintaj sur via ponto, nia superflugo surprizis vin." La embaraso ankoraŭ kreskis kiam du ĉinaj submarŝipoj ultrasilentaj aperis, meze de oktobro, meze de la batalgrupo de la aviadilportulo USS "Kitty Hawk", je torpeda distanco de la aviadilportulo. La skadro faris ekzercojn en la sudo de Japanio. La aviadilportuloj estas inter la plej protektataj objektoj sur kaj sub akvo, per aera ŝildo kaj sekureco-ŝipoj. La mirigitaj usonanoj ne rimarkintis la silentan alvenon de tiuj submaruloj. Nu, temis pri la dua ĉina alarmo. Jam en januaro la ĉinoj deŝovis unu el siaj satelitoj de ĝia orbito kaj tiel defiis la usonan superecon en la spaco.

Ŝajnas ke rusoj kaj ĉinoj havas teĥnikan avancon kaj povas surprizi siajn kontraŭulojn. Ĉar ankaŭ la irananoj metis en la servon submarŝipojn aparte silentajn, la ricevo de bildoj de usona aviadilportulo sendita el la profundo ŝajnas proksima. El ĉio ĉi kompreneblas kial la usona nemilitema frakcio volas malebligi la eksplodon de milito.

Nekapablo de Usono vendi komplete sian hipotekokrizon al Azio kaj Eŭropo

Aldoniĝas la ekonomia fiasko kiun spertas Usono : ŝtata deficito, enŝuldiĝo de la loĝantaro kaj hipoteka krizo kreskas en vertiĝa ritmo. Laŭ la bankisto Raymond Baer, "ni ankoraŭ ne alvenis al la mezo de la filmo." Bonŝance la krizo eksplodis antaŭ ol la usonaj bankoj povis vendi al aziaj kaj eŭropaj bankoj ĉiujn hipotekajn pruntojn kun triobla A de la usonaj notagentejoj, totale senvalorajn. Tio estintus la insida plano. Parto de la perdoj restas do en la usona altfinanco kaj la plano laŭ kiu "tio estas niaj hipotekaj pruntoj, sed via problemo" parte fiaskis.

Ĉirkaŭ la mondo, diversaj landoj, registaroj kaj grupiĝoj unuiĝis por signi al la usonanoj ke milito kontraŭ Irano estus la komenco de mondmilito. En Vaŝingtono la pragmataj rondoj videble komprenis ke ili suferus tiajn malsukcesojn ke la milito ne estas opcio por la momento.

Mirfrapa singardemo

La grupo Baker-Gates sciigis la ĉefajn agantojn, do Rusion kaj Iranon, pri la publikigo de la raporto. (Tiu entenas informojn kiuj etendiĝas ĝis la 31-a de oktobro). Kiam Putin vizitis Teheranon, meze de oktobro, li laŭdire faris gravan proponon dum interparolado kun la Ajatollah Ali Ĥamenei. Ali Larijani, la tiama ĉef-intertraktisto pri atomdemandoj, deklaris ke Putin faris specialan proponon kiu ne estis traktita publike. Por malebligi tiun viziton, la novaĵo, laŭ kiu taĉmento de mortigistoj atendis Putin-on en Teherano, ĉirkaŭiris la mondon. Ankoraŭ ne pruveblas ke la ĉirkaŭaĵo de Cheney provis malebligi la mesaĝiston liveri sian mesaĝon. La psiĥa aspekto de la operacio estis ĉiukaze mirfrapa. Same notindaj estis la propono de Gates al la rusoj interparoli pri la kontraŭraketa ŝildo kaj la neoficiala vizito de altrangaj rusaj generaloj en Usono, kiu okazis komence de decembro. Cetere oni eksciis hieraŭ ke konferenco pri tiu temo devos okazi en februaro en Bukaresto. La ŝanĝo de la fusilo de unu ŝultro al la alia komencas montriĝi.

Rusa sinreteno

Konstateblas ankaŭ kun intereso ke Rusio reagis tre modere al la raporto NIE kaj ne allasis sin al sarkasmoj kaj nek triumfis. Oni lasas la usonanojn mem solvi siajn internajn problemojn. Putin limigis sin komuniki ke "la iranaj aŭtoritatoj estas petataj kunlabori honeste kaj senrezerve kun la atomenergi-agentejo por ke ĉio kiu interesas tiun en Vieno estus travidebla." Li tiel signis milde kio devos nun preni la gvidilon.

Revalorigo de Moskvo

Inter la aneksaj konvencioj povus aperi ke la konferenco de Anapolo pri la Proksim-Oriento estos daŭrigota en januaro en Moskvo, inkluzive de la siria kaj libana demandoj. Moskvo fariĝas gvidanto pri la Proksim-Oriento. Fine, la demando de Georgio povus esti solvita. Usono estis jam anticipe retirinta sian protekton de sia antaŭa marioneto. Necesas observi la evoluon en rilato al aliaj problemoj, kiel tiu de Ukrainio.

Kaj la aliancanoj en Eŭropo kaj Tel-Avivo ?

Same ne avertitaj oficiale kiel la eŭropanoj kaj la ĉinoj, la israelanoj estis surprizitaj kaj konsternitaj. Pro la raporto NIE, Condoleezza Rice devis pasigi tutan nokton telefonante kun la kolera ĉina ministro pri eksteraj rilatoj. Puno per senigo de dormo.

Ĉu ombroj ĉe la horizonto ?

Tiu ĉi provizora taksado estas kontrolenda kaj ĝisdatigenda per observado de la estonta evoluo. Unu observokampo estos Usono, kie la restoj de la novkonservativuloj kaj la AIPAC, la israela premgrupo en Vaŝingtono, lanĉis la kontraŭatakon. Bolton, eksigita ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, volas ekmiliti kontraŭ la informservoj kaj kontraŭ tiuj kiuj konsideras la mondon alie ol la prezidanto kaj fidelas al sia vidpunkto. Rumsfeld, Libby, Cheney, Wolfowitz kaj Perle daŭre ekzistas. Necesas profitigi la paŭzon.

Originalo : "Senate Bill 1959 to Criminalize Thoughts, Blogs, Books and Free Speech Across America", en : http://www.newstarget.com/022308.html, la 28-an de novembro 2007

Traduko al la franca : Horizons et débats ĉe : http://artemisia-college.org/PAS_RI...

Elfrancigo : Monda Asembleo Socia (MAS) -vl