Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Deklaro de F. Wurtz pri la afero Vaksholmo
de Francis WURTZ  
29a decembro 2007

La rivelanto Vaksholmo

Deklaro de Francis WURTZ, prezidanto de la Grupo GUE-NGL de la Eŭropa Parlamento

La Justic-Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj faris ĵus decidon en la afero Laval, en kiu latva entrepreno taskita pri konstruado de lernejo en la urbo Vaxholm, en Svedio, rifuzis apliki kolektivan konvencion aplikendan en tiu lando.   La 25-an de oktobro 2005, en la Eŭropa Parlamento, mi havis la okazon klarigi ke la komisaro Mc Creewy, kiu respondis per ricevrifuzo al la sindikatoj, "malfeliĉe povas apogi sin sur reguloj validaj en la Eŭropa Unio por subteni latvan entreprenon kiu pretendas ignori la svedajn kolektivajn konvenciojn kaj apliki la pli restriktajn socialajn normojn". Do ne sufiĉis kritiki komisaron. Necesis ŝanĝi la tiurilatajn regulojn kaj la dispoziciojn de la eŭropaj traktatoj sur kiuj baziĝas tiuj reguloj.

La decido konfirmas hodiaŭ tiun analizon, kondamnante rekte la sindikatojn. La Kortumo decidas efektive ke la sindikatoj ne povas pretendi trudi al la latva entrepreno la svedan kolektivan konvencion, ĉar tiu iras trans la minumuma protekto de la eŭropa direktivo pri la "ekstera misio de laboristoj". Ili povas eĉ ne trudi al ĝi salajran intertraktadon kun la motivo ke tiu "okazas en nacia kunteksto stampita per foresto de dispozicioj ... sufiĉe precizaj kaj alireblaj por ne igi, en la praktiko, malebla aŭ ekstreme malfacila la difinon, fare de tia entrepreno, de la devoj kiujn ĝi devus respekti pri minimuma salajro". 

Nur kelkajn tagojn post la decido en la afero Viking - kie la Kortumo kondamnis jam sindikatan agon, ĉi-foje kontraŭ delokado - la decido Vaksholmo faras novan neallaseblan kondamnon de la sindikata ago. Ĝi oficialigas interpreton de la Eŭropa Unio en kiu la socialaj atingoj estas neŭtraligitaj nome de la rajto de la entrepreno cirkuli libere en la merkato, kuraĝigataj establi sin tie kie ili havas malplej da devigoj. Vide al tiu konstato, la Kortumo vane rekonas ke la rajto fari kolektivan agon estas fundamenta rajto ; do kio fakte restas de tiu rajto, trans la pura peticio de principo ?

Tiuj du decidoj, alte simbolaj, starigas forte la demandon pri necesa publika debato, plurisma kaj ampleksega, pri la enhavo de la eŭropaj traktatoj kaj la problemoj, aparte sociaj kaj demokratiaj, kiuj estas dense ligitaj kun ili.

Francis WURTZ.

Sendita la 19-an de decembro 2007 de Patrick Alexanian, kunlaboranto de la grupo GUE en la Eŭropa Parlamento, Komisiono Transporto kaj Turismo.

tel Bruselo : 0032 (0)22846524

tel Parizo : 0033 (0)145518248

fax Paris : 0033 (0)145561603

tel Strasburgo : 0033(0) 388173535

fax Strasburgo : 0033 (0) 388179092

retpoŝte : patrick.alexanian@europarl.europa.eu   Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl