Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La novaj minacoj de Bush kontraŭ Kubo
de Salim LAMRANI  
25a decembro 2007

La 24-a de oktobro 2007, la prezidanto George W. Bush faris longan paroladon en la sidejo de la ŝtatdepartemento en Vaŝingtono, kun ekstrema agresemo kontraŭ la registaro de Havano. Dum tiam granda parto de Kalifornio estis en flamoj, dum Irako dronis en sanga kaj senfina milito, la Blanka Domo refoje elektis temon kiu ebsedas ĝin depost 1959 - kaj kiu pravigas preskaŭ kvin jardekojn teroristajn agresojn, kruelan kaj malhumanan ekonomian punon kaj politikan kaj diplomatian militon - : Kubon. [1]

"Malmultaj problemoj defiis tiun ĉi departementon - kaj nian nacion - tiom kiom la situacio en Kubo", deklaris Bush, substrekante la neakcepteblecon de tiu realo. Ekde la enpotenciĝo de Fidel Castro, Vaŝingtono ne ĉesis voli ĉiapreze renversi la revolucian registaron. Sed tiu, danke al plimulta subteno de la loĝantaro, povis rezisti al la sieĝostato trudita sinsekve de dek prezidantoj de Usono. [2]

Bush komencis sian paroladon pruvante sian profundan konon de la kuba situacio : "En Kubo estas kontraŭleĝe ŝanĝi sian profesion, ŝanĝi la domon, vojaĝi eksterlanden kaj legi librojn kaj magazinojn sen la eksplicita permeso de la ŝtato". Krome, laŭ la usona prezidanto, "estas kontraŭleĝe por pli ol tri kubanoj kunveni sen permeso" kaj "la programoj de la Komitatoj de Defendo de la Revolucio ne luktas kontraŭ krimeco. Anstataŭ tion, ili kontrolas la civitanojn - superrigardas la venon kaj foriron de vizitantoj kaj kontrolas la radiostaciojn kiujn ili aŭskultas". Mallonge, "la sento de komuneco kaj de baza konfido inter la homaj estuloj malaperis". [3]

La loĝanto de la Blanka Domo ne haltis sur tiel bona vojo. Ne timante ridindecon, li ne hezitis elvoki la gazetaran situacion : "Kuba ĵurnalisto petis ion al eksterlandanoj kiuj vizitis lin : globkrajonon. Alia uzas ŝukremon kiel inkon", deklaris plej serioze la usona gvidanto. Li profitis tion por aserti ke "la disidentoj de hodiaŭ estos morgaŭ la gvidantoj de la nacio", memorigante ke tiuj - izolitaj kaj ĉefe logataj de enspezo - estis grase - kaj kontraŭleĝe - financataj de Usono : "la Kongreso de Usono ĵus voĉdonis por kromaj sumoj [de 45,7 milionoj da dolaroj] por subteni la kubajn demokratiajn klopodojn". [4]

"La kuba reĝimo uzas la usonan embargon kiel propekokapron por la mizeroj de Kubo", asertis Bush. Tiel la malhumanaj ekonomiaj sankcioj kiuj grave tuŝas la ĉiutagaĵon de ĉiuj kategorioj de la loĝantaro estus nur senkulpigo. Sed tiukaze, la usona prezidanto ne klarigas kial li "konsilas [al la] Kongreso montri [sian] subtenon kaj [sian] solidarecon por fundamenta ŝanĝo en Kubo konservante [la] embargon". [5]

Bush admonis la internacian komunumon aliĝi al lia malracia kaj senefika politiko kaj apliki sankciojn kontraŭ Kubo. Li citis kiel ekzemplon la eŭropajn naciojn kiuj obeeme sekvas la direktivojn de Vaŝingtono, nome Ĉeĥion, Hungarion kaj Pollandon, kiuj ne hezitas enmiksiĝi en la kubajn internajn aferojn kaj instigi al renversemo. [6]

La prezidanto, ĉiam ĝisdata pri la kuba realeco, proponis al la kubaj studentoj stipendiojn "por havi aliron al pli bonaj eduk-eblecoj", dum ĉiuj internaciaj institucioj - de la Unuiĝinta Naciaro ĝis la Monda Banko - unuanime laŭdegas la kuban elstarecon pri la eduknivelo. Cetere, Kubo estis ĵus elektita en la Plenumkonsilion de Unesko per 157 landoj el 175. Aliflanke, ironio de la historio, aktuale 500 usonaj studentoj en malfavora situacio, ekskluditaj de la universitata sistemo de la unua demokratio de la mondo, sekvas karieron de medicino tute senpagan en Kubo. Sed tiu punkto ŝajne eskapis al lia sagaceco. [7]

La Blankdomulo ankaŭ anoncis la starigon de "Libereco-fonduson por Kubo" de plurmiliardoj da dolaroj, sub gvido de la ŝtatsekretario, Condoleeza Rice kaj de la sekretario pri komerco Carlos Gutiérrez, destinita renversi la registaron de Havano kaj revenigi Kubon en la influ-sferon de Usono. Bush estis klara : "la signalvorto ne estas la ’stabileco’ [sed] la ’libereco’". Li sendube aludis tiun kiu aktuale regas en Irako kaj Afganio. [8]

Je la fino, Bush lanĉis alvokon al insurekto al la militistoj : "Kiam la kubanoj leviĝas por postuli sian liberecon [...] vi devas elekti. Ĉu vi defendos mortontan kaj hontindan ordon uzante la forton kontraŭ via popolo ? Aŭ ĉu vi brakumas la deziron de via popolo por la ŝanĝo ?" Li fine uzis la okazon por direkti sin al la "kubanoj kiuj estas aŭskultantaj [lin] - sendube kun grandaj riskoj" - tra radio kaj TV Martí, du usonaj komunikiloj kiuj elsendas kontraŭleĝe subfosajn programojn al Kubo : "Ni volas nenion de vi ol bonvenigi vin en la espero kaj la feliĉo de la libereco". [9]

Sed, male al la asertoj de Bush, la kubanoj ne multe riskis aŭskultante lian paroladon. Efektive, tiu estis dissendata en la kubaj radio kaj televido kaj en la skriba gazetaro kiel Granma, oficiala organo de la Kuba Komunista Partio. El Nuevo Herald, ekstremdekstra gazeto de Miamo, regata de la iama kuba oligarĥio, esprimis sian surprizon notante ke la vortoj de Bush estis elsendataj "sen interrompoj". [10]

La loĝantoj de la insulo, kiu sentas sanktan hororon por ĉia atenco al iliaj naciaj suvereneco kaj sendependeco, povis tiel konsideri kiagrade Vaŝingtono proponas ekstreman intervenismon en iliajn internajn aferojn samtempe neakcepteblan kaj kontraŭan al la internacia leĝaro. Ili povis ankaŭ observi kiagrade la usona prezidanto estis komplete malkonektita de la kuba realeco. En sia parolado kun forta koloniisma odoro, Bush diserigis la principon de memdeterminado de la popoloj. Anstataŭ doni al ili "la esperon kaj la feliĉon de la libereco", la usona prezidanto promesis al ili kreskigi ankoraŭ pli la ekonomiajn sankciojn kontraŭ ili kaj tiel altigi iliajn suferojn kaj iliajn ĉiutagajn malfacilaĵojn.

Felipe Pérez Roque, kuba ministro pri eksterlandaj aferoj, vigle kondamnis "la senprecedencan akrigon de la politiko de la registaro de Usono kontraŭ Kubo". Laŭ li, temas pri "konfirmo ke la valida politiko [...] estas reĝimŝanĝo en Kubo, inkluzive perforta". La diskurso de Vaŝingtono estas "senrespondeca ago kiu donas ideon pri la nivelo de frusto, de malespero kaj de persona malamo de la prezidanto Bush kontraŭ Kubo, instigo al perforto, alvoko, inklude, al uzo de la forto por renversi la kuban revolucion kaj trudi liajn intencojn al Kubo". [11]

Sed Kubo, ekde 1959, ne estas tre sentema pri la lingvaĵo de minaco kaj de ĉantaĝo kiu nur radikaligis la revolucian procezon dum jardekoj. En 1962, la kubanoj estis pretaj suferi atoman holokaŭston prefere ol rezigni pri sia suvereneco. Nenio fundamente ŝanĝiĝis. Pérez Roque ja insistis pri tiu punkto : "Se la celo de la vortoj de la prezidanto de Usono estas timigi la popolon, timigi ĝian gvidantaron, mi devas diri al li jam nun ke temas pri kompleta fiasko". [12] Por Ricardo Alarcón, prezidanto de la kuba nacia asembleo, "temas nur pri pruvo de deliro [de Bush]. Li neniam havos Kubon." [13]

La nuna registaro de Usono, kiu ĵus detruis du landojn, kiu respondecas pri la krimoj de Gŭantanamo kaj Abu-Ghraib kaj pri la masakro de preskaŭ miliono da homoj en Irako kaj Afganio, pri sekretaj prizonoj, pri sekretaj flugoj, kiu laŭleĝigis torturon, disponas pri nenia morala aŭtoritato por paroli pri libereco kaj homrajtoj.

La deklaro de Bush vekis diversajn reagojn, inter ili tiun de la demokrata kandidato al prezidanteco Barack Obama kiu vipis la vortojn de la Blankdomulo : "La kaŭo de libereco ne avancos per kontraŭproduktivaj minacoj aŭ [...] pr la konvencia pensado. Necesas permesi al la kubodevenaj usonanoj vizitis siajn familiojn sur la insulo kaj sendi al ili monon. Estas tempo por rompi kun la nuna stato de George W. Bush". [14]

Wayne S. Smith, iama usona ambasadoro en Kubo, kvalifikis la disponojn "absurdaj". Tiu supozata fonduso por la libereco de plurmilionoj estas simple la frukto de la imago de la prezidanto", substrekis li. Kubo "disponas jam pri plurmiliardoj da dolaroj de Venezuelo kaj Ĉinio. La kuba ekonomio fartas bone", finis li. [15]

Associated Press siaflanke rekonis ke la politiko fabriki kaj financi internan opozicion ne estas nova : "De jaroj, la registaro de Usono elspezis milionojn da dolaroj por subteni la kuban opozicion". [16] Neniu nacio de la mondo akceptus ke agentoj en la servo de eksterlanda potenco agas senpune sur ĝia teritorio.

La Eŭropa Unio refoje montris sian politikan malkuraĝon enfermante sin en kompletan silenton. Ĝi ne degnis kondamni la vortojn de la prezidanto Bush kiel neakcepteblajn laŭ la internacia juro. Ĉu ĝi estus same diskreta se Ĉinio, Rusio aŭ Irano estus alvokinta renversi la registaron de alia suverena nacio ?

Ĉiu analizisto kiu respektas sin scias ĝuste, ke la celoj de Bush ne vere realigeblas en Kubo. Vaŝingtono persistas en la sama politiko kiu mizere fiaskis de preskaŭ duonjarcento. La revolucia registaro disponas pri amasa subteno de la loĝantaro kaj tute ne estas izolita sur la internacia scenejo. Krome, eĉ la malkontentaj sektoroj de la kuba socio staras en unueca fronto malantaŭ sia gvidantaro ekde kiam temas pri gardi la naciajn suverenecon kaj identecon. La eksteraj malstabiligoj nur fortigas la kunteniĝon de la popolo kun la registaro. Se temas pri eventuala armita interveno, la popola reago estus tia ke la milito de Vjetnamio kaj la aktuala iraka konflikto ŝajnus san-promenado kompare kun tio kio atendus la usonajn trupojn se ili farus la frenezaĵon alteriĝi en Kubo. Tute ne temas ĉi tie pri troigo. La kuba popolo estas politike kaj ideologie preparita al ĉiaj oferoj por defendi la integrecon de sia patrujo. Ĝi ne intertraktas pri sia sendependeco, kaj Usono devas akcepti tiun realecon.

Notoj

1 George W. Bush, "Remarks by the President on Cuba Policy", Office of the Press Secretary, The Miami Herald, 24-a de oktobro 2007.

2 Saml.

3 Saml.

4 Saml. ; Wilfredo Cancio Isla, "La Cámara da sólido apoyo a la democracia en Cuba", El Nuevo Herald, 22a de junio 2007.

5 George W. Bush, "Remarks by the President on Cuba Policy", verko cit.

6 Saml.

7 Saml.

8 Saml.

9 Saml.

10 Wilfredo Cancio Isla, "Transmiten en la isla el discurso presidencial", El Nuevo Herald, 25-a de oktobro 2007.

11 Felipe Pérez Roque, "Nosotros estamos claros de qué significa la ‘libertad’", Cuba Debate, 25-a de oktobro 2007.

12 Saml.

13 Alexandra Valencia, "Cuba’s Alarcon Uncertain on Castro’s re-election", The Miami Herald, 25-a de oktobro 2007.

14 El Nuevo Herald, "Opiniones sobre el discurso", 25-a de oktobro 2007.

15 Antonio Rodriguez, "Bush Call for Cuba Democracy Fund Likely to Fall on Deaf Ears", Agence France-Presse, 26-a de oktobro 2007.

16 Ben Feller, "Bush Touts Cuban Life After Castro", Associated Press, 24-a de oktobro 2007.

Salim Lamrani estas franca instruisto, verkisto kaj ĵurnalisto, specialisto pri la rilatoj inter Kubo kaj Usono. Li publikigis nome Washington contre Cuba [Vaŝingtono kontraŭ Kubo] (Pantin : Le Temps des Cerises, 2005), Cuba face à l’Empire [Kubo fronte al la imperio] (Ĝenevo : Timeli, 2006) kaj Fidel Castro, Cuba et les Etats-Unis [Fidel Castro, Kubo kaj Usono] (Pantin : Le Temps des Cerises, 2006).

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org-vl