Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2007-12-18
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
23a decembro 2007

Novaĵletero de la Monda Socia Forumo

La 18-an de decembro 2007

Enhavo

Ni realigu ĝin : www.wsf2008.net estas en la reto por la Monda Agotago

1. www.wsf2008.net estas loko por vidi, montri kaj organizi agojn

2. serĉi agojn kaj trovi enhavojn

3. ensaluti en la retejon

4. prezenti agon

5. aldoni enhavojn, kunligi la homojn kaj vidigi vian agadon

6. superi la lingvajn barojn

7. kompreni la agospacojn

8. aliĝi kaj kontribui al ekzistanta agospaco

9. kiel mastrumi agospacon

10. antaŭenigi www.wsf2008.net  

Ni realigu ĝin : www.wsf2008.net estas en la reto por la Monda Agotago.

La retejo www.wsf2008 estas en la reto. Ekde hodiaŭ kaj ĝis la 26-a de januaro, tago de la Monda Agotago, ĝi estos la ĉefa komunikilo por organizi agojn kaj la ĉefa informofonto pri la Monda Socia Forumo de 2008.

Kontraste al la antaŭaj eventoj, la MSF 2008 ne havos centran okazaĵon, sed konsistos el miloj da agoj ĉie en la mondo, organizitaj de la partoprenantoj mem.

Tiu ĉi eldono de la novaĵletero enhavas uz-idikon por la www.wsf2008.net, legu ĝin, vizitu la retejon kaj ensalutu, prezentu viajn agojn, partoprenu en agospaco kaj preparu vin por la MSF 2008 !

1. WSF2008.net estas loko por vidi, montri kaj organizi agojn

Kiu ajn grupo, organizo aŭ movado povas prezenti agojn en la retejo. La agoj povas esti prezentataj de unu sola organizo aŭ de pluraj kunaj organizoj.

Ne necesas esti jam finpreparinta vian programon de la 26-a. La agoj kaj preparaj kunvenoj povas ankaŭ esti publikigataj.

La ideo de la retejo estas liveri simple kontakton inter la eblaj partoprenontoj de la diversaj agoj, kaj tiel ebligi la konstruadon de pli grandaj agoj kunligitaj kaj videblaj por la MSF 2008.

2. Serĉi agojn kaj trovi enhavojn

- Uzu la mapon (en la franca : CARTE) por trovi landojn, urbojn aŭ, eĉ pli precize, lokojn. Ĉiu ruĝa pilko reprezentas agon. Alklaku ian ajn pilkon por legi la titolon kaj resumon de la ago.

- Se vi alklakas la nomon de lando (en la franca : PAYS) sur la akceptopaĝo, vi povas vidigi la enhavojn en la lingvo de via elekto. Vi povas fajnigi vian serĉadon uzante la butonon "trovi agon" (france : TROUVER UNE ACTION) sur la paĝo de ĉiu lando.

- Ĉiu ago etikedeblas, tio signifas ke oni povas aldoni al ĝi ŝlosilvortojn. Listo de ŝlosilvortoj disponeblas piede de la akceptopaĝo.

- Uzi la butonon "trovi agon" (france : TROUVER UNE ACTION) por fari kompletan serĉadon tra la retejo.

3. Ensaluti en la retejo

La unua paŝo por partopreni estas enskribi sin en la Agospacojn estas ensaluti en la retejo.

a) Alklkaku "Enskribu vin" (france : INSCRIVEZ-VOUS) ;

b) Elektu "salutnomon" (alilingve : USERNAME). Vi devas ensaluti kiel reala persono kaj ne kiel organizo. Vi povos poste indiki vian anecon en movadoj, organizoj, grupoj aŭ retoj en kiuj vi partoprenas (vidu "d") ;

c) Kompletigu la restantajn kampojn (retpoŝtadreso (france : EMAIL), "pasvorto" (france : MOT DE PASSE), "lando/regiono" (france : PAYS/REGION), "provinco/ŝtato" (france : PROVINCE/ETAT), "urbo kaj poŝtkodo" (france : VILLE ET CODE POSTALE) kaj se vi deziras, lasu mesaĝon en la kampoj "komentoj" (france : COMMENTAIRES) aŭ "intenco-noto" (france : NOTE D’INTENTION) ;

ĉ) Uzu la kampon "organizoj" (france : ORGANISATIONS) por indiki la nomojn de grupoj, retoj aŭ movadoj kiuj partoprenos (disigitaj per komoj) ;

d) Aldonu etikedojn (france : TAGS) por identigi la temojn de viaj agoj kaj interesoj (disigitaj per komoj) ;   e) Se vi reprezentas organizon, alklaku "marki tiun ĉi ĉelon por doni informojn pri la organizo kiun vi reprezentas" (france : COCHER CETTE CASE POUR FOURNIR LES INFORMATIONS SUR L’ORGANISATION QUE VOUS REPRESENTEZ).

4. Prezenti agon

Por prezenti agon, do sendependan eventon, sekvu la ĉi-subajn instrukciojn. Se vi preferas prezenti vian agon kune kun iu jam ekzistanta, vi devas eniri en ties "agospaco" (france : ESPACE D’ACTION) (Vidu 8).

a) En la akceptopaĝo alklaku "prezenti agon" (france : PRESENTER UNE ACTION) ;

b) Elektu titolon (france : TITRE) kaj priskribu (france : DECRIVEZ) vian agon, inkludante eksterajn ligilojn se vi deziras ;

c) Se la dato kaj loko de via ago estas jam konfirmitaj, elektu "konfirmita" (france : CONFIRME) en "agostato" (france : STATUS DE L’ACTION). Alie lasu ĝin kiel "proponita" (france : PROPOSE) ;

ĉ) Elektu la nomon de via "agospaco" (france : ESPACE D’ACTION) (vidu 7 en tiu ĉi gvidilo por pli da informoj). Se vi pensas ke aliaj agoj aldoniĝos al tiu kiun vi reprezentas, elektu nomon kiu povus enteni plurajn agojn. Se vi pensas ke ne aldoniĝos alia ago, vi povas ripeti la titolon de via ago ;

d) La kampoj "lando/regiono" (france : PAYS/REGION) kaj "urbo" de via ago fariĝas via agospaco. Se vi planas agojn kiuj okazos en interreto, elektu "interretlando" (france : INTENET COUNTRY), kiu estas specifa elemento afiŝita en la listo de "landoj/regionoj" ;

e) En "loko" (france : LIEU) skribu la nomon de la loko en kiu la ago okazos (ekzemple : placo, aŭditorio, strato, teatro...) kaj por "strato" (france : RUE), enmetu la precizan lokon ;

f) Tre gravas "elekti vian lokon sur la mapo" (france : SELECTIONNER VOTRE LIEU SUR LA CARTE) uzante la interfacon de la mapo. Se vi ne indikas la lokon de via ago en la interfaco de la mapo, nenia pilko aperas en la akceptopaĝo, kaj estos pli malfacile trovi vian agon ;

g) Por elekti la lokon de via ago, alklaku unufoje la mapon, ĝi zumos kaj centrigos la lokon kie vi alklakis kaj aperos ruĝa pilko. Daŭre alklaku ĝis kiam vi estas sur la preciza loko de via ago ;

ĝ) Se vi volas, vi povas enkludi "foto"n (france : PHOTO) por identigi vian agon ;

h) Aldonu la nomon de unu aŭ pluraj "organizoj" (france : ORGANISATIONS) kiuj (kun)organizas la agon (disigitaj per komoj) ;

ĥ) Difinu vian agon per etikedoj (france : TAGS) (disigitaj per komoj). Ni petas vin laŭeble uzi la lingvon de via elekto, kaj krome ian internacian lingvon.

i) Alklaku "sendi" (france : ENVOYER).

Jen ! Vi estos redirektita al via agopaĝo kaj vi vidos la menuon de via agospaco dekstre de la ekrano. Se vi volas modifi ion, alklaku sur "redakti" (france : EDITEZ) en la supra parto de la paĝo.

5. Aldoni enhavojn, kunligi homojn kaj vidigi vian agon

Ĉiu agopaĝo enkludas la eblecon aldoni aŭdvidajn enhavojn. Iru al la menuo dekstre kun la nomo de via agospaco :

- "Krei filmeton" (france : CREER UN VIDEO) : vi povas krei ligon al filmetoj sur retejoj kiel Youtube aŭ Google Video aŭ sendi vian filmeton rekte al www.wsf2008.net ;

- "Krei bildon" (france : CREER UNE IMAGE) : enmetu titolon, priskribu vian bildon, elektu galerion, uzu la ŝlosilvortojn kaj sendu vian bildon ;

- "Krei vikion" (france : CREER UN WIKI) por konstrui kunlaborajn dokumentojn, flugfoliojn aŭ eĉ plani la horaron de ago aŭ ion alian kion vi deziras fari ;

- "Krei mesaĝon" (france : CREER UN MESSAGE) sendotan retpoŝte al ĉiuj membroj de via agospaco (escepte de tiuj kiuj elektas ne ricevi retpoŝtaĵojn de la retejo) ;

- "Publikigi informojn" (france : PUBLIER DES INFORMATIONS) pri via ago, redaktu ilin kaj vidigu ilin en la akceptopaĝo ;

- "Komenti" (france : COMMENTER) ian ajn dokumenton aŭ agon ;

- "Inviti amikojn" (france : INVITER DES AMIS) iri al www.wsf2008.net kaj al via agospaco, enskribu iliajn retpoŝtadresojn en la ĉelon kaj alklaku la butonon "sendi inviton" (france : ENVOI INVITATION) ;

- Subtenu la retejon www.wsf2008.net per disvastigo de tiu ĉi novaĵletero en viaj kontaktoj aŭ per enigo de MSF-flago en via retejo (elŝutu la flagojn en la parto "subteno" (france : PROMOUVOIR) de la retejo).

6. Superi la lingvajn barojn

Ni vigle kuraĝigas vin prezenti viajn agojn, viajn ŝlosilvortojn, agospacojn kaj priskribojn de agoj en internacia lingvo kaj ankaŭ en la lingvo de via elekto (ekz-e itala grupo povus uzi azione per il silenzio in Roma/ action for silence in Rome).

7. Kompreni la agospacojn

La agoj kaj agadproponoj estas strikte ligitaj al agospacoj. Tiuj spacoj liveras simplan manieron por ebligi al tiuj kiuj kundividas la volon kunkonstrui agojn aŭ partopreni en dokumentoj, filmetoj kaj fotoj, renkontiĝi.

La agospacoj ebligas starigi kontaktojn inter la homoj, grupoj, organizoj, entoj aŭ movadoj ĉirkaŭ unu aŭ pluraj agoj kiuj okazas en la sama urbo.

Ĉiu agospaco estos :

- Nepre ligita al urbo ;

- al unu aŭ pluraj agoj.

Agospaco uzeblas do de :

- organizo por konstrui kaj subteni agon ;

- pluraj organizoj kiuj volas kundividi la saman spacon kaj samtempe kunorganizas agon aŭ plurajn agojn kiuj okazos en la sama geografia regiono ;

8. Aliĝi al ekzistanta agospaco kaj kontribui al ĝi

a) La nomoj de la agospacoj aperas en ĉiu agopaĝo, ĝuste sub la butono "Elektu vian landon/regionon" (france : Sélectionnez votre pays/région) ;

b) Trovinte la agospacon kiu interesas vin, alklaku "Aliĝi" (france : Rejoindre) kaj konfirmu por aliĝi. Bonvolu konsideri ke certaj agospacoj estas mastrumataj kaj ne permesas al homoj aliĝi al ili sen antaŭa invito (vidu 9 por pli da informoj).

La partoprenantoj en agospaco povas :*)

- Komuniki pri kunvenoj kaj aliaj preparadoj de la Monda Agotago ;

- Aldoni plian agon kiu okazos en la sama urbo (kun konsento de la mastrumantoj de la agospaco) ;

- Publikigi kaj komenti tekstojn, bildojn, filmetoj ;

- Konstrui kolektivajn tekstojn kaj diskutojn pere de vikioj, aŭ kontribui al jam ekzistantaj vikioj ;

- Sendi mesaĝojn al la aliaj partoprenantoj ;

- Helpi organizi agon en via urbo, interŝanĝi informojn kaj ideojn kun partoprenantoj en agospacoj situantaj en malproksimaj urboj, ligante viajn agojn al monda nivelo ;

- Sendi mesaĝojn al la aliaj partoprenantoj por lanĉi diskutojn ;

*) Kelkaj tiuj agoj povus ne esti alireblaj en certaj agospacoj laŭ la konfiguraĵo de la mastrumantoj.

9. Kiel mastrumi agospacon

Iuj agospacoj limigeblas nur al la membroj. La persono kiu kreas la agospacon prezentante la unuan agon povas modifi ĝian statuson.

a) Aliru la paĝon de la agospaco ;

b) Alklaku la butonon "Modifi" (france : MODIFIER) supre en la paĝo ;

c) Alklakante "Peto aliĝi al la spaco" (france : DEMANDE DE REJOINDRE L’ESPACE) vi povas elekti inter "malfermita" (france : OUVERT) (iu ajn povas aliĝi al via agospaco), "mastrumata" (france : MODEREE) (la mastrumantoj devas aprobi la petojn), "nur invite" (france : INVITATION SEULEMENT) (la mastrumantoj povas sendi invitojn petante la homojn aliĝi al ilia spaco), "fermita" (france : FERME) (nur la mastrumantoj povas akcepti aŭ rifuzi novajn membrojn).

10. Antaŭenigi www.wsf2008.net

La butono "Antaŭenigi" (france : PROMOUVOIR) malfermas paĝon kie vi trovas flagojn por antaŭenigi www.wsf2008.net. Konservu la bildojn sur via komputilo kaj uzu ilin en viaj retpoŝtaĵoj, blogoj aŭ en viaj retpaĝoj. Disvastigu la ideon ke alia mondo eblas kaj realigu ĝin, la 26-an de januaro 2008.

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7eme étage, San-Paŭlo - SP-Brazilo,

Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

FSM-Bulteno

Alfrancigo / kunlaborado : Matthias Mormino / Judith Hitchman

Elfrancigo : Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org