Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Posada Carriles - kroma epizodo en la internacia maskerado
de Jean-Guy ALLARD  
19a decembro 2007

La senfina maskerado ĉirkaŭ la afero de Luis Posada Carriles ricevis kroman epizodon, lastan merkredon, kiam du kromaj komplicoj de la teroristo, murdisto kaj torturisto deklaris sin kulpaj en Teksaso antaŭ akuzoj pri malhelpo al la justico rilate ilian kontraŭleĝan eniron en la usonan teritorion.

La teroristoj Rubén López Castro kaj José Pujol rekonis sian kulpon antaŭ la distrikta juĝistino Kathleen Cardone, de El Paso.

Luis Posada Carriles eniris la usonan teritorion sur la salikok-kaptista boato Santrina - proprieto de Àlvarez kaj registrita de "ekologia" korporacio kun manipulita fasado de Ernesto Abreu - fine de marto 2005.

En tiu sama boato vojaĝis, krom la "instiganto" kaj miama teroristo, Santiago Álvarez kaj la "kapitano" kaj aganto de la CIA José Hilario "Pepín" Pujol, Rubén López Castro, Oswaldo Mitat kaj Gilberto Abascal.

Antaŭ kelkaj monatoj, "Pepín" Pujol rekonis antaŭ ĵurnalistoj ke li estis trejnita de la CIA kaj konfesis krome ke li "faris multajn enirojn" en la kuban teritorion, kvalifikante sin mem kiel "spertulo" por enfiltriĝo tra la maro.

Rubén López Castro, 67-jara, esta la posedanto de la domo en kiu Posada troviĝis almenaŭ ses semajnojn kiam li kaŝis sin en Miamo kaj en kiu li estis arestita la 17-an de majo. Kunlaboranto de la CIA, li partoprenis la 4-an de oktobro 1973 en terorista atako kiu kaŭzis la morton de la kuba fiŝkaptisto Luis Torna Mirabal.

La aliaj tri akuzitoj pri la kazo, Abreu, Mitat kaj Àlvarez jam deklaris sin kulpaj.

Posada Carriles estis akuzita pro esti mensoginta al la migrad-aŭtoritatoj asertante ke li eniris la landon tra la landlimo inter Teksaso kaj Meksikio.

Antaŭ kelkaj monatoj, la sama juĝistino Cardone rifuzis la kulpigon de Posada pro migrado-fraŭdo, pro la malbona kvalito de la traduko en pridemandado de Posada. Poste sciiĝis ke la malnova CIA-agento esprimas sin angle kaj ne bezonas buŝtradukiston.

Posada troviĝas libera en Miamo, loĝas en loko kiun liaj protektistojn de la mafio tenas sekreta, kaj estas en kontakto kun sia teroristo-reto.

Du jarojn kaj tri monatojn post sia eniro en Usono, la CIA-agento kiu ordonis la detruon en plena flugo de kuba aviadilo kun 73 pasaĝeroj, estas daŭre ne rekonata kiel teroristo de la Justic-departemento de George W. Bush, kiu ankaŭ ne respondas al la ripetaj petoj pri ekstradicio de la registaro de Venezuelo, pri tiu kazo.

Intertempe, Subkomitato de la Senato, prezidata de la reprezentanto Bill Delahunt, volas malkovri pro kia motivo la malnova kunlaboranto de la CIA, kiu torturis en Venezuelo kaj fikomercis per armiloj en Centrameriko krom esti teroristo, ĝuas tiajn privilegiojn.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl, -mjcc