Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Israel Adam Ŝamir la "Malamiko de l’Popolo"
de Roland PLATTEAU   Israelo Adamo ŜAMIR  
19a decembro 2007

De kelkaj jaroj oni aŭdas aŭ legas pri tiu viro, judo naskiĝinta en soveta Rusio, li elmigris en Israelon, partoprenis en ties armeon, sed poste ekkonscienciĝis, kaj iĝis firma defendanto de la Palestinanoj. Li ankaŭ fariĝis kristano, kaj deklaras sin ne plu « judo » sed « juddevena palestinano ». Li apogas ne du-ŝtatan solvon, sed (same kiel antaŭ li Martin Buber aŭ Jehudi Menŭin) unikan ŝtaton kun plena egaleco inter judoj kaj nejudoj). Pri la agresoj kiujn celas lin kaj la esenco de lia penso ni lasu al li la parolon : Jen « Averto », kiun li metis komence de sia libro « Nia-Damo de la Doloroj »

Averto

[Grava dekstra israela taggazeto, Maariv, publikigis tre longan artikolon (kvar paĝojn, formato A3) atakantan min, sub titolo « Malamiko Ene ». La aŭtoro, Ben Dror, enketis pri mia persono, li kontrolis miajn deĵoratestojn, kolektis citaĵojn, kaj kvalifikis min « kontraŭsemida rasisto » antaŭenpuŝanta « naŭzan rasisman teorion ».]

Tiu juna gazetisto forgesis ja nur unu aferon. Kion do Israel Ŝamir, tiu malamiko de l’ popolo, proponas, ke oni faru je la judoj, kiujn li tiom malamas, se oni kredas Ben Dror ? Kion li alvokas ? Ĉu ilin likvidi ? Ĉu genocidon ? Malprivilegion ? Kial estas liaj artikoloj tradukitaj al pluraj lingvoj, de la franca ĝis la turka kaj de la rusa ĝis la hispana ? Kial li estas invitita por fari prelegojn en la plej laŭdataj universitatoj, ekde la kalifornia Stanfordo ĝis la norvega Trondhejmo, kaj tiu de Kualalumpuro en Malajzio ? Ĉu por ke li alvoku al ekstermo ? La respondo al tiu demando ne estas kaŝita je la vido de Ben Dror : ĝin li ja konas tre bone, ĉar tio estas skribita je ĉiu fojo, kiam mia nomo menciatas. Sed se li ĝin skribus, disfalus la plena skafaldaĵo liaartikola.

Ekde jaroj mi alvokas en miaj verkaĵoj je la plena egaleco por ĉiuj loĝantoj de Palestino, je unu ŝtato, kaj je egalaj rajtoj por ĉiuj ties civitanoj, el kiun balotrajto, estu tiom bone por aŝkenaza judo el Ramat Aviv aŭ palestinano el Nabluso, por maroka judo el Ofakimo aŭ ruso el Hajfo. Mi admonas, ke oni frakasu ĉiujn leĝojn, kiuj starigas diskriminacion inter judo kaj nejudo, ĉefe la fian leĝon tielnomitan de « malĉeestaj posedantoj » (kiu ebligis konfiskadon de la domoj kaj kampoj de la palestinanoj). En la enirpaĝo de mia retejo www.israelshamir.net, estas skribita tutlitere : « kun Edward Said, Israel Ŝamir aprobas la satrigon de l’principo « Unu homo – unu voĉdono – unu ŝtato » en nia karamata Palestino (la tero de Israelo), plena kaj ne partigita, sen « verda linio » nek violkolora, nek sekurecmuro. Ŝtato por ni ĉiuj, indiĝenaj kaj adoptitaj gefiloj de Palestino ; « Vi havos ununuran leĝon », diras Biblio. Mi alvokas, ke estu vastigita la voĉdona rajto ekde la venontaj balotoj al la tuto de la loĝantoj de la Gazaa strio kaj Cisjordanio, kaj ke estu enigitaj tiuj teritorioj en ununuran ŝtaton.

Jenas la koro de mia instruado, la tuta cetero estas nuraj komentoj. Se tio, al kio mi alvokas estas « rasismo », tiam eterna milito konjekteble nomiĝas « paco kaj sekureco » ? kaj la terura Ŝabako (la sekreta israela polico) « Ministrejo de Amo » ? En la daŭro de jaroj, mi alvokas la loĝantojn de Siono etendi la manon al niaj gefratoj, la gefiloj de Palestino, kaj vivadi kun ili en paco kaj frata amo tiel, kiel ni tiel vivas en mia marborda urbo Jafo. Ve, la direktoroj de la israelaj taggazetoj rifuzas publikigi tiun alvokon. Ili ofertas parolpodion al iu ajn rasisto. Ili utilas kiel laŭtigilo je iu ajn voko al forveturigi la palestinanojn kaj al “genta purigo”. Sed miaj alvokoj al egaleco ne povas tie esti esprimitaj.

Ne temas nur pri persona opinio mia : opiniesploro far la taggazeto Haarec elmontris, ke 30 centonoj el la loĝantoj de la lando favoras tiun solvon, ĉar ne estas alia. Estas neniom da ŝanco, ke ia palestina ŝtato povus esti kreata en landlimoj tiaj, ke tiuj certigus justecon. Se eblus tio, delonge tio estus farita. Tiomlonge, ke ne ekzistos egaleco por la palestinanoj, ne estos egaleco por la aliaj gentkomunumoj, nek la orientaj judoj, nek la rusoj. La balota fronto antaŭnelonge konsistigita per alianco inter rusoj kaj palestinanoj estas unua paŝo direkte la novan realon : plurecan Palestinon por ĉiuj ĝiaj gentkomunumoj.

Mi rifuzis renkontiĝi kun tiu juna gazetisto, ĉar mi preferas vortigi miajn opiniojn mem, sen peranto. Samtiale, mi ne intencas polemiki kun li pri liaj diversaj asertoj malpravaj. Tamen farendas rimarko : Ben Dror decidis, ke unu el la esprimoj, kiujn mi uzas, « juda paradigmo », estas « kontraŭsemida ». Ni tamen rimarku, ke li hebreigas ĝin per « erkei jahadut », kio signifas « judaj valoroj », esprimo aperintaj en la paroloj bone konataj de Ami Ajalon, eksa ĉefo de sekreta polico, kiu estis kritikinta la israelan politikon tiufraze : « Nia konduto kontraŭdiras je la erkei jahadut (la judaj voloroj) », tiom bone ĝi aperis en la paroloj de aliaj israelaj politikistoj, ekde la komenco, ekde la Deklaro pri Sendependenco.

La debato estas anta en Israelo, pri la demando ĉu nia konduto « kontraŭdiras la judajn volorojn » aŭ ne. La problemo kuŝas en tio, ke « nia konduto » malkongruas je la universalaj homaj valoroj. Kial tiom multe da judaj pensistoj – ekde la humanisma profesoro Jeshajahu Lejboviĉ ĝis naciista rabeno Mejr Kahan – tion montris, la judaj valoroj jes ja malsamas de la universalaj homaj valoroj, tiuj de la kristana civilizo ekzemple. La opinio de la gazetisto de Maariv Dror Jamini estas malfalse kontraŭsemida, pro tio, ke li forĵetas, ŝajne, eĉ la simplan ekziston de judaj valoroj kaj, ke li konsideras ke la judoj estas « popolo sen valoroj » …

Kaj nun, vi lasu vian glason, kaj bonvole respondu je la demando : kio afliktus vin plej, se oni dirus al vi :

1. Via patrino estas putino

2. Kristo neniam ekzistis, kaj Reviviĝo estas mito.

3. Judoj havas tro da potenco en Usono.

Se ni noĉis la trian aserton, tio signifas, ke vi havas problemon, kaj tio, kio pli seriozas, vi estas parto de l’problemo. Longtempe tio estis la problemo pri Palestino, sed ekde komenco de la dua Intifado, la kontraŭpuŝiĝo inter la denaskaj palestinanoj kaj la juda ŝtato estas parto de la Tria Mondmilito. Ĉu en la tereno politika, arta, kultura, aŭ religia, kaj ne nur pri kiom temas la milito en Sankta Tero en Okcidentazio, sed ankaŭ rilate la kadukiĝon de l’ kristanismo, la kreskiĝon de l’ politika dekstro kaj alveno de la tutmondigo, ni alfrontas unu nuran kaj saman problemon. Povas la milito en Palestino halti hodiaŭ, sufiĉas, ke estu garantiita malfalsa egaleco je ties loĝantoj judaj kaj ne judaj. Kaj tiu solvo eĉ ne estas temo de debato. La aŭtoro ĝojiĝus, se li povus revui la admirindajn efektivigaĵojn de la judoj, se tio povus emi ilin al preni en siajn brakojn siajn palestinajn najbarojn. Sed tio jam estis provita, kaj la fiasko estis grandega. Laŭ mia vidpunkto, la precipa malhelpo je la solvo estas la juda hubriso, kaj tial la ĉi-sekvaj artikoloj celas malkonstrui la judecon, subfosi ĉion, kio povus esti uzata kiel preteksto je la delira orgojlo. Tio eble kaŭzos ĉagrenon al miaj gefratoj judaj, ebriigitaj de la prospero, kaj insiditaj de la mantro de l’judaj suferegoj. Sed nepras forsorĉigi la judan apartismon, por reenigu la judojn en la grandan rondon familian de l’ nacioj. Hubrison rigardadis la malnovaj helenoj kia la plej malbona peko, kaj ĝi ĉiam kondukadis al katastrofo. Rabeno Adin Ŝtejlac, nuntempa fakisto kaj eldonisto de l’ Talmudo, priskribis kristanismon tiel : « simpligita judismo, kongruigita al la fiinfana menso de la nejuduloj ». Jen afero, kiu meritas solidan malvarman duŝadon, kaj ĝin nepo de rabeno, Karlo Markso, regale provizas : « Kristanismo estas la plejsublima esenco de la juda penso, dum judismo estas ŝlimmensa utiliga apliko de kristanismo ». Mi preferas sekvi la instruon de Rabeno Markso, pro tio, ke ĝi liveras metodon por malkonstrui la judan ŝtaton kaj por enigi la idojn de l’ judoj en novan patrujon, kaj ĉien ajn.

Temas ankaŭ al mi pri amafero. Mi ’stas profunde enamiĝinta je la Sankta Tero, je ties fadenaj rojoj, ties olivujoj, ties loĝantoj, la palestinanoj denaskaj kaj adoptitaj. Tiu tero plu kapablas restarigi la ligon inter la homo kaj la spirito, dank’ al siaj antikvaj tomboj kaj unikaj naturaj pejzaĝoj. La estanta ruinigado de la Sankta Tero, se ĝi pluirus, kreus neretroeblan situacion, kaj signifus plenan sklavigon de l’ homaro far la fortoj subpremaj. Savante la Sanktan Teron ni savos la mondon.

La « Malamiko de l’ Popolo » Israelo Adamo Ŝamir, en Jafo.

(esperantigis Roland Platteau 31/8/2007)