Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Useni Kalumbi pri Konglando
de Useni KALUMBI  
3a decembro 2007

Useni Kalumbi alvokas la atenton pri la situacio en Kongolando.

Mesaĝo plusendita de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta :


Origina messaĝo


De : USENI KALUMBI

Sendita : merkredon, novembro 28, 2007 Temo : informoj

Karaj gesamideanoj, nome de tiuj geesperantistoj kiuj vivas en la Orienta parto de la Demokrata Respubliko Kongolando, precipe en Nordo Kivu provinca, ni kore salutas vin.

Karaj gesamideanoj, ni kutimas por ni skribi komunajn leterojn sed hodiaŭ pro terura okazaĵo kion ni trairas en nia provinco, ni decidis ke ni informu la tutan esperantistaron tra la tuta mondo por ke ni dispartigu nian suferon kiel gesamideanoj.

Ne estas sekreto por iu, karaj geamikoj. Nia provinco Nordo Kivu kaj precipe en la distriktoj de RUTSHURU kaj MASISI ni trairas periodon kiu prezentas al la tuta mondo bildon kiu ŝajnas al tiu kiu okazas en DARFURO/ SUDANO.

Vere tiuj du distriktoj fariĝis alia Irako en Afriko. Chiufoje, homoj vivas sub ĉiutaga bombado per pezaj armiloj. Pro tio, homoj estas devigataj forlasi siajn loĝejojn, gelernantoj ne plu lernas, virinoj estas ĉiuj sekundoj seksperfortataj...

Karaj gesamideanoj, ĉu vi scias ke ekzistas plu ol tricent infanoj ( gelernantoj ) de la mezgradaj lernejoj kiuj rifuzis fariĝi militistoj kaj batali favore al ribelantoj kiuj ankaŭ fuĝis de ili kaj suferas sen helpo kaj inter ili estas sep gelernantoj de esperanto.

Gefratoj, ZAMENHOF havigis bonilon por la homaro

La interkompreniĝo pere de ESPERANTO : "Ni ĉiuj fariĝas gefiloj, devas dispartigi feliĉon kaj malfeliĉon kiel gefiloj de la samaj gepatroj." Estas por tio ni gesperantistoj de Rutŝuru kaj Masisi distriktoj petas al ĉiuj bonvoluloj kiuj povas helpi nin, ĉar kiel vi legas aŭ aŭdas sur malsamaj informiloj, la situacio en Nordo Kivu estas kompatinda.

Ni ne devigas al iu helpi nin, sed ni petas vian bonvolon por kontribui al la bonfarto de iu kiun vi ne konas en la mondo kaj laŭ via ebleco. Certe, aliaj neregistaraj organizoj kiel la Monda Programo por la Nutraĵo (world Food Programm ), Senlimaj kuracistoj el kelkaj landoj, Karitas, kaj aliaj... jam iom kontribuis. Kial la ESPERANTO-komunumo ne povas fari gesteton favore al homoj kiuj suferas ie en la mondo ? (ne nur en Nordo Kivu )

Ni pensas, karaj gesamideanoj, ke la disvastigo de ESPERANTO ne nur okazos en luksaj domegoj kaj en belaj ĉefurboj tra la mondo kiel ni kutimas fari sed ankaŭ en rifuĝejoj aŭ en tendaroj la verda flago de ESPERANTO povas multparoli, alporti esperon kaj veturigi la disvastigon de ESPERANTO.

Ni vin dankas pro via bonkoreco,

Ni geesperantistoj de Rutŝuru- kaj Masisi-distriktoj.

N.B. Vi povas nin kontakti je tiuj retadresoj :

- VIRUNGA ESPERANTO-KLUBO (VE-K) : virungaespero@yahoo.fr

- ESPERANTO SAMIDEANO POR MUTUALISMO(E.S.M) : esperavojo123@yahoo.fr

Ni dankas vin