Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-bulteno 2007-11-16
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
18a novembro 2007

MSF-Bulteno

La 16-an de novembro 2007

sendita : 17/11/07 04:16    

Enhavo

1. La Internacia Konsilantaro de la MSF esprimas la venontajn etapojn en proksimiĝo de la tago de tutmonda mobilizado kaj agado

1.1 Kovriĝo de la renkontiĝo de la Internacia Konsilantaro en Belemo

1. La Internacia Konsilantaro de la MSF esprimas la venontajn etapojn en proksimiĝo de la tago de tutmonda mobilizado kaj agado

La semajno de tutmonda mobilizado kaj agado kiu konturigos la Mondan Socian Forumon en januaro 2008 alprenis siajn unuajn formojn en la kunveno de la Internacia Konsilantaro kiu okazis dum la lasta semajno de oktobro en Belemo (PA), Brazilo. Pli ol 100 reprezentantoj de movadoj kaj asocioj venintaj el la kvar kontinentoj skizis strategiojn kaj diskutis pri lokaj kaj mondaj esprimiĝoj de la venonta MSF.

Kontraŭe al la antaŭaj okazoj, la MSF de 2008 ne konsistos el centrigitaj eventoj, sed el miloj da agadoj organizitaj de movadoj, grupoj, retoj kaj asocioj en sia propra agad-tereno kaj kun propra planado, sed ĉe kio ĉiuj rilatas al la konstruado de "alia mondo ebla". La MSF de 2008 proponas la realigon de semajno de internacia mobilizado animata de debatoj, kulturaj eventoj, artaj intervenoj, marŝoj, protestoj, rektaj agoj, renkontiĝoj kaj ĉia alia formo de manifestiĝo, kiuj trovas sian kulminon en la tago de la Mondaj Mobilizado kaj Agado, la 26-an de januaro.

La belema kunveno tiel starigis kelkajn strategiojn por la tago de la 26-a, kiu ebligos potencigi la lokajn agadojn kaj integri ilin en la retojn de konstruado de alternativoj kaj de rezistado, kontraŭ la Ekonomia Forumo de Davoso - kunveno de la kapitalismaj potencoj kiu samtage okazas en Svisio. La komunikado ludos decidan rolon por artikigi la agadojn kiuj okazos dum la monda ago-tago.

La adreso www.fsm2008.net, tuj konsultebla, donas la internacian alvokon kaj estos la enirpordo por ĉia komunika interŝanĝo. Tiu ilo baldaŭ ebligos al la diversaj grupoj, asocioj kaj movado proponi kaj enskribi agadojn en la tuta mondo.

La celo de tiu strategio estas ne nur la disvastigo de la programo de la diversaj sociaj agantoj ; temas ĉefe pri la tasko doni maksimuman povon al la procezo de monda inventado de "alia mondo eblas". Helpe de la nova retejo, la lokaj agadoj kaj proponoj artikigeblas internaciskale inter grupoj kiuj havas similan orientiĝon sed agas en diversaj regionoj aŭ inter grupoj kiuj agas en sama regiono en komplementaj intereso-kampoj.

Dum la semajno de la 26-a de januaro, la interret-portalo havos ankaŭ la funkcion transdoni la multkomunikilan kovradon de la okazantaj agadoj. La strukturo de komunikado povos kalkuli ankaŭ kun satelita transsendado de la agadoj kiuj okazas en la tuta mondo.

Por la monda mobilizado ĝis januaro, pluraj artistoj, muzikistoj, filmistoj, komunikilaj aktivuloj kaj reĝisoroj de aŭdvidaj produktoj de la tuta planedo estis petitaj fari unuminutajn videojn kun rilato al la Ĉarto de la Principoj de la Forumo http://mas-eo.org/article60.html.

Cetere dum la renkontiĝo la ĉeestantaj movadoj prezentis ankaŭ la unuajn iniciatojn inkluditajn en la agendoj, por komenci la procezon de mobilizado por la Forumo de 2009, kiu okazos en Belemo, ŝtato Parao, Brazilo.

La urbo estis elektita kiel loko de la MSF 2009, ĉar ĝi estas unu el la enirpordoj de la amazona regiono kaj tiel elvokas plurajn fundamentajn temojn en la MSF, kiel la klimatŝanĝiĝo, la biodiverseco, la koloniismo, la kultura kaj etna diverseco, la militismo kaj diversaj formoj de rilato inter laboro kaj produktado (de produktado de vivrimedoj ĝis la teĥnologia industrio).

Pli da informoj pri la mobilizado por la MSF 2008 : globalaction@wsf2008.net

Pli da informoj pri la komunikila tago de la MSF 2008 : media@wsf2008.net

Aŭ aliri la retejon : www.fsm2008.net

1.1 Komunikila kovriĝo de la renkontiĝo de la Internacia Konsilantaro en Belemo

Belém convida para Ação Global em 2008 e FSM em 2009 - Ciranda.net (PT)

Fórum Social Mundial : FMS assume a diversidade - IPS (PT)

Highlighting the Amazon’s Diversity - IPS (EN)

Mostre que outro mundo é possível, em 1 Minuto - Ciranda.net (PT)

Um minuto para mostrar que outro mundo é possível - Midiaindependente.org (PT)

Belém convida para Ação Global - GTA (PT)

Vídeo de 1 Minuto para mostrar que um outro mundo é possível - Federação Nacional dos Engenheiros

Amazônia terá voz ativa no FSM 2009 - O Liberal (PT)

Conselho do Fórum Social Mundial articula o Dia de Mobilização Global - Agência Pará (Fotos)

Amazônia no centro FSM 2009 - O Liberal (PT)

Conselho internacional começa a preparar o Fórum Social em Belém - O Liberal (PT)

Reunião do Conselho Internacional é realizada em Belém - Agência Pará (Fotos)

FSM : Conselho Internacinal realiza reunião em Belém - informe nº 405 ABONG (PT)

Fórum Social Mundial realiza coletiva em Belém Portal Cultura (PT)

Fórum Social Mundial 2008-2009 realiza Dia de Mobilização e Ação Global em Belém FAPEAM (PT)

Da África 2007 para a Amazônia 2009, o Fórum Social Mundial no mundo todo em 2008 - Ação Educativa (PT)

Da África 2007 para a Amazônia 2009 - Fórum Brasileiro de Economia Solidária (PT)

Fórum Social Mundial no mundo todo em 2008 - Envolverde (PT)

Habitat International Coalition - Press Conference (EN)

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, San Paŭlo - SP- Brazilo Poŝtkodo : 01223-010 Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

Tradukado al la franca/kunlaborado : Francisca Maria Cabrera

Elfrancigo/elhispanigo : Monda Asembleo Socia (MAS) - tradukinto : Vilhelmo Lutermano


Bultena dissendolisto :

Bulletin_fsm@listas.rits.org.br

http://listas.rits.org.br/mailman/l...