Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Hugo Chávez, José Luis Rodriguez Zapatero kaj la reĝo de Hispanio
de Salim LAMRANI  
17a novembro 2007

Krom sian anekdotecon, la disputo okazinta dum la 17-a Iber-amerika Pintkunveno rivelas la verŝajnan implikiĝon de la reĝo de Hispanio, Juan Carlos De Borbón, en la provo de ŝtatrenverso organizita de Usono kontraŭ la regule elektita prezidanto de Venezuelo en la jaro 2002. Ĉiukaze ĝi montras anakronisman arogantecon de la okcidentaj potencoj.

La 15-an de novembro 2007

La 17-a Iber-Amerika Pintkunveno, kiu okazis en Ĉilio de la 8-a ĝis 10-a de novembro 2007, estis temo de intensa debato kiu alfrontigis Latinamerikon kun Eŭropo kaj aparte kun Hispanio. Incidento inter la venezuela prezidanto Hugo Chávez unuflanke kaj José Rodríguez Zapatero, hispana ĉefministro, kaj la reĝo Juan Carlos aliflanke havis internacie ampleksan komunikilan eĥon. Tamen, la okcidenta gazetaro zorgis tute aparte enfokusigi la violentan kaj malmulte ĝentilan reagon de la reĝo de Hispanio, sen tuŝi la fonajn demandojn kiuj kondukis al tiu vigla interŝanĝo.

Pluraj latinamerikaj reprezentantoj kiel Evo Morales de Bolivio, Carlos Lage de Kubo, Daniel Ortega de Nikaragvo kaj Hugo Chávez alvokis al starigo de nova ekonomia modelo alternativa al la sovaĝa novliberalismo kiu ruinigas la kontinenton ekde la 1980-aj jaroj. La privatigo de latinamerikaj naturresursoj kaj entreprenoj, kiuj sekvigis la ruiniĝon de multaj ekonomioj kaj dronigis la loĝantarojn en senprecedencan socian ĥaoson, profitigis nur la lokajn elitojn kaj la eksterlandajn multnaciajn entreprenojn. "La bazaj servoj kiel trinkakvo, akvopurigado, telekomunikado aŭ energio devas ne plu aparteni al la privata sektoro", deklaris Morales. [1]

Tiuj vortoj apenaŭ gustis al la hispana ĉefministro Zapatero, kiu rebatis ke la ŝtatigoj ne estas "celo por si mem" kaj li profitis tion por signi la "enorman respondecon" de Latinameriko en sia nuna malfruiĝo, komplete preterlasante la realecon de la sanga hispana konkero. Zapatero ĉefe deziris protekti la interesojn de la hispanaj multnaciaj konzernoj kiuj ĉeestas en la kontinento. La vicprezidanto de la kuba ŝtat-konsilio Carlos Lage evidentigis "la kontraŭdiron inter la neceso de ŝanĝoj kaj la interesoj de la multnaciaj konzernoj". [2]

Rebatante al Zapatero, la prezidanto Chávez avertis kontraŭ la facila tento minimumigi la "eksterajn faktorojn" kiuj klarigas la marasmon en kiu troviĝas Latinameriko. "Ni rigardu nian historion, ne tiun antaŭ ducent jaroj, sed la pli ĵusan historion", aludante la ŝtatrenverson organizitan de la CIA kontraŭ Salvador Allende en 1973. "Prezidanto kun demokratia kaj pacema programo" estis renversita kaj estis instalita unu el la plej kruelaj diktatorecoj de la kontinento. [3]

La venezuela prezidanto memorigis ankaŭ ke José María Aznar, eksa hispana ĉefministro, subtenis la ŝtatrenverson interkonsentita kontraŭ li en aprilo 2002 kaj ke li nun vojaĝas tra la mondo farante kampanjon de lia diabligo. Li kvalifikis la heredanton de la frankisma ideologio kies mentoro estis Manuel Fraga - iama ministro de la diktatoro Franko kaj membro de la hispana Falango -, tiun kiu malkaŝe subtenis la efemeran diktatorecon de Pedro Carmona en 2002 kaj kiu partoprenis en la sanga invado de Irako, "faŝisto". [4]

Kontraŭ ĉia atendo, Zapatero defendis Aznar-on argumentante ke tiu estis elektita de la hispanoj kaj ke li meritas iom da respekto. Respondante en vigla debato, Chávez rimarkigis al la hispana ĉefministro ke Aznar estis apenaŭ modelo de ĝentileco kontraŭ li kaj ke tio neniam vekis ajnan reagon flanke de Hispanio. "Mi havas la rajton defendi la dignon de Venezuelo", aldonis li. [5] Sed ŝajnas ke ne ĉiuj veroj estas bonaj por eldiri. Jen tro por la reĝo de Hispanio kiu, perdante sian legendan serenecon, direktis sin al la venezuela prezidante en akrega kaj aparte ofenda maniero. "Vi ! [...] Kial vi ne fermas la buŝon ?", li ekkriis fingromontrante lin en malmulte amikeca maniero, ĵetante la 22 partoprenantajn ŝtatojn en surprizegon. [6]

Anstataŭ respondi al la malrespekta sinteno de la hispana monarĥo, Chávez kontentiĝis citi José Gervasio Artigas, heroon de la latinamerikaj sendependec-militoj kontraŭ la Hispana Imperio : "« Per la vero mi ofendas neniun kaj timas neniun ». La registaro de Venezuelo rezervas al si la rajton respondi al ia ajn agreso en ia ajn loko [...] kaj en la tono kiun ĝi trovas taŭga". [7]

La hispana socialista partio (PSOE) insiste subtenis la reĝon : "Hispanio volas konservi bonajn rilatojn kun la latinamerikaj landoj, sed ne toleros mankon de respekto al ĝiaj civitanoj, kaj eĉ malpli al eminentulo kiel Aznar", deklaris Diego López Garrido, proparolanto de la PSOE en la parlamento. Siavice la hispana ministro pri interno Alfredo Pérez Rubalcaba avertis ke se Chávez deziras konservi bonajn rilatojn kun la ibera duoninsulo, li devas "respekti nian reĝon, nian prezidanton kaj niajn prezidintojn" [8]

Tamen, la indigno de la hispana registaro, de la reĝo, de la socialista partio, de la popola partio kaj de Ĉilio sekve al la vortoj de la venezuela prezidanto estas laŭ varia geometrio kaj iom hipokrita. Efektive, Aznar atakis plurfoje Chávez-on kaj lian registaron kiun li sinsekve kvalifikis "diktatoro", "je popolisma gvidismo", "tiraneco", "nova totalisma speco", "aŭtoritata reĝimo", "totalisma reĝimo", "reveno al naziismo", "tre granda danĝero por la demokratio en Ameriko", "malkara demagogio", "danĝera kontaĝ-efiko", "rasisma indiĝenismo", "kontraŭulo al libereco kiu nun maskas sin kiel popolisto", avertis kontraŭ "la eliminado de la bazaj liberecoj kiel tiu de la esprimo" kaj konkludis ke "la malbonaj ideoj produktas Hugo-n Chávez". [9]

Tiuj eldiroj neniam vekis la malaprobon de Juan Carlos, de Zapatero, de Ĉilio aŭ de la PSOE. Koncerne la "gravajn akuzojn" elvokitajn de la PP, kiu pretendas ne koni la subtenon de Aznar al la puĉo de 2002, nekontestebla fonto - la deklaro de la nuna hispana ministro pri eksterlandaj aferoj Miguel Àngel Moratinos, kiu havis aliron al la sekretaj arĥivoj de la hispana ministrejo pri eksterlandaj aferoj - ebligas iom lumigi tiun demandon. Dum sia apero antaŭ la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Kongreso la 1-an de decembro 2004, Moratinos esprimis sin kun klareco : "Miaj asertoj estis 1-e ke okazis ŝtatrenverso en Venezuelo ; 2-e ke la hispana ambasadoro estas ricevinta instrukciojn de la hispana registaro ; 3-e ke la celo de tiuj instrukcioj, aŭ ankoraŭ pli bone, por eviti la imputojn, ke la efiko de la plenumado de tiuj instrukcioj kaj de aliaj manovroj estis subteni la ŝtatrenverson [...]. Miaj vortoj devas esti komprenataj en la senco en kiu per subteni mi volas diri ke ĝi ne kondamnis la ŝtatrenverson, ke ĝi respondecigis ĝin kaj ke ĝi donis al ĝi internacian laŭleĝecon". [10] Oni ne povas esti pli klara.

En realo, la venezuela prezidanto rebatis nur la sennombrajn vort-atakojn de la eksa hispana ĉefministro. La inciteco de Zapatero kaj la kolero de la reĝo de Hispanio vekis grandan nekomprenon. Demandite de la gazetaro sekve al la incidento, Chávez konfesis ne esti rimarkinta la koleron de la reĝo : "Mi eĉ ne scias kion li diris, mi estis defendanta la dignon de milionoj da homoj", aldonante "ke ninia ŝtatestro havas la rajton silentigi alian". "La veron, mi diras ĝin rekte kaj respekte". [11] Li esprimis sian surprizon pri "la furiozeco de lia moŝto, viro tamen matura". "Mi parolis nur pri universala historio", substrekis li aludante la hispanan konkeron. [12]

La venezuela vicprezidanto Jorge Rodríguez ne tre aprezis la atakon de Juan Carlos al Chávez kaj memorigis ke lia lando estas sendependa ekde la venko de Karabobo. "Sinjoro Juan Carlos povas trakti tiel siajn ŝtatanojn se ili tion permesas", deklaris li bedaŭrante la insultan tonon uzatan de la monarĥo. [13] "Kiam la reĝo eksplodas ĉe la esprimoj de indiano, estas 500 jaroj da imperia aroganteco kiuj eksplodas [...], 500 jaroj da supereco-sento", memorigis Chávez. [14]

La prezidanto Chávez refutis ankaŭ la vortojn de Zapatero kiu pravigis sian defendon de Aznar per la fakto ke tiu estis elektita de la hispanoj. "Hitlero estis ankaŭ elektita, ĉu ne ? Tio signifas do ke ankaŭ Hitleron neniu povas kritiki ? Tio estas absurda". "Se mi diras ke Aznar, hispana prezidinto[de registaro], estas faŝisto, tio estas granda vero", diris li, memorigante ke tiu estas respondeca pri la iraka genocido. Li anoncis kompletan revizion de la "politikaj, diplomatiaj kaj ekonomiaj rilatoj" kun Hispanio. [15]

Li ankaŭ substrekis ke li estas ŝtatestro "tute kiel la reĝo, kun la diferenco ke mi estis elektita tri fojojn kaj li neniun". [16] Li memorigis realon kiun iuj en Hispanio preferas forgesi : "Necesas memori la manieron en kiu li fariĝis reĝo. La gvidisto de Dio, tiel oni nomis Franciskon Franko, per la graco de Dio kaj por la malgraco de Hispanio, nomumis lin reĝo". Efektive, Juan Carlos disponas eĉ ne pri monarĥia legitimeco, ĉar la normo postulus ke lia patro Juan de Borbón, laŭleĝa heredanto, aliru la tronon. Sed la diktatoro Franko decidis alie. [17]

Kial la fakto esti memoriginta ke Aznar subtenis la ŝtatrenverson kontraŭ Chávez igis la reĝon de Hispanio perdi sian fridsangon ? "Sinjoro reĝo, respondu, ĉu vi estis scia pri la ŝtatrenverso kontraŭ la registaro de Venezuelo, kontraŭ la legitima demokratia registaro de Venezuelo en 2002 ?", demandis li. [18] Efektive, en Hispanio ne estas la ĉefministro kiu gvidas la eksterlandan politikon, sed la ŝtatestro, do la reĝo Juan Carlos. Laŭ la Titolo 2 de la Konstitucio de 1978, "la Reĝo estas la Ŝtatestro [...] [kaj] prenas sur sin la plej altan reprezenton de la hispana ŝtato en la internaciaj rilatoj". [19]

La hispana ambasadoro Manuel Viturro de la Torre estis subteninta la ŝtatrenverson kontraŭ Chávez en 2002, kaj estis proponinta sian politikan kaj diplomatian subtenon al la diktatoro Pedro Carmona. Viturra estis informinta Aznar-on en telegramo de la 13-a de aprilo 2002 ke li estis akceptita de Carmona. [20] "Estas malfacile kredi ke la ambasadoro subtenis la puĉistojn, ke li iris al la Palaco [de la prezidanto], sen la permeso de lia moŝto", substrekis Chávez. "Mi komprenas nun la furiozon de la reĝo [...], estas pro tio ke li ekkoleras kiam mi diras ke Aznar estas faŝisto. [...] Temas pri la sama reĝo kaj estas li kiu gvidas la eksterlandan politikon". [21]

La vorton havas Lia Moŝto.

Salim LAMRANI.

NOTOJ

[1] Cuba Información, « [Quién fue el responsable del incidente entre Chávez y el Rey de Españahttp://www.cubainformacion.tv/index... (retejo konsultita la 13-an de novembro 2007).

[2] Saml.

[3] Saml.

[4] Agencia Bolivariana de Noticias, « Juzgar la verdad del pasado no tiene por qué ofender a los españoles », 10 novembre 2007 ; Agencia Bolivariana de Noticias, « No puede minimizarse influencia de factores externos en situación latinoamericana », 10-a de novembro 2007.

[5] Cuba Información, « Quién fue el responsable del incidente entre Chávez y el Rey de España », 12-a de novembro 2007, verko cit.

[6] Saml.

[7] Federico Quilodran, « El rey de España manda a callar a Chávez en la Cumbre », Associated Press, 11-a de novembro 2007.

[8] Daniel Woolls, « España : socialistas respaldan al rey en disputa con Chávez », Associated Press, 12-a de novembro 2007 ; Associated Press, « Canciller chileno se solidariza con España en pugna con Chávez », 12-a de novembro 2007.

[9] Javier Alder, « Aznar respetando a Chávez », Kaos en la red, 11-a de novembro 2007.

[10] Miguel Ángel Moratinos, « Los fax que envió la embajada española en Caracas que muestran el papel del gobierno Aznar en el golpe de Venezuela », Rebelión, 14-a de novembro 2007.

[11] El Nacional, « Rey de España manda a callar a Chávez », 11-a de novembro 2007.

[12] El Nacional, « Hugo Chávez responde : ¿Por qué no se calla usted, rey ? », 11-a de novembro 2007.

[13] JMS, « Vicepresidente Rodríguez : El señor Juan Carlos puede tratar así a sus súbditos, si ellos lo permiten », Globovisión, 11-a de novembro 2007.

[14] Agencia Bolivariana de Noticias, « Si yo me callara gritarían las piedras de los pueblos de América », 12-a de novembro 2007.

[15] Federico Quilodran, « El rey de España manda a callar a Chávez en la Cumbre », op. cit. ; Agencia Bolivariana de Noticias, « Chávez señaló que revisa con profundidad las relaciones con España », 14-a de novembro 2007.

[16] Federico Quilodran, « El rey de España manda a callar a Chávez en la Cumbre », verko cit.

[17] El Nuevo Herald, « Chávez acusa al rey de prepotente », 14 novembre 2007.

[18] JMS, « Presidente Chávez : ¿Sería que el Rey sabía del golpe contra mí ? », Globovisión, 11 novembre 2007.

[19] Hispana Konstitucio de 1978, Titolo 2.

[20] Miguel Ángel Moratinos, « Los fax que envió la embajada española en Caracas que muestran el papel del gobierno Aznar en el golpe de Venezuela », verko cit.

[21] Paulina Abramovich, « Chávez vincula al rey con golpe del 2002 », Associated Press, 12-a de novembro 2007 ; El País, « Chávez acusa al Rey de pasividad en la intentona golpista de 2002 », 11-a de novembre 2007 ; Jorge Marirrodriga, « Chávez reta al Rey a revelar si conocía el golpe de Estado de Caracas en 2002 », El País, 12-a de novembro 2002.

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl

El : mesaĝo de la dissendolisto federlangue@yahoo.fr de 2007-11-16, 10:24