Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Adiaŭ 1945, ni alkroĉu nian landon al la mondo !
5a novembro 2007

Denis KESSLER revenis. La eksa n-ro 2 kaj ĉefideologo de la MEDEF [organizo de la franca mastraro] flanke de Ernest-Antoine Seillières de 1994 ĝis 1998, apostolo de la tiama projekto "socia reformo", aperigas ĉefartikolon en la gazeto Challenge de la 4-a de oktobro 2007. Li klarigas plej cinike la ĝeneralan koheron de la projekto SARKOZY [franca prezidanto ekde 2007] : likvidi la socian modelon konstruitan post la dua mondmilito surbaze de fortrilatoj devenaj el la Rezistado kaj la Liberigo. Temas ja pri kontraŭrevolucio. Bone por scii por pli bone kontraŭbatali ! - CD

Adiaŭ 1945, ni alkroĉu nian landon al la mondo !

Denis Kessler

La franca socia modelo estas la pura produkto de la Nacia Konsilantaro de la Rezistado. Kompromiso inter gaŭlistoj kaj komunistoj. Urĝas reformi ĝin, kaj la registaro agas por tio.

La sinsekvaj anoncoj de la diversaj reformoj de la registaro povas doni impreson de pecaro, tiel variaj ili estas, de malsama graveco kaj de diversa atingopovo : statuso de la publika ofico, specialaj pensi-reĝimoj, redifino de la socia sekureco, pareco [inter sindikatoj kaj mastraro]...

Ĉe pli detala rigardo oni konstatas ke tiu ambicia programo havas profundan unuecon. La reformlisto ? Estas simple, prenu ĉion kio estis starigita inter 1944 kaj 1952, senescepte. Jen. Temas hodiaŭ pri eliri el 1945 kaj sisteme malmunti la programon de la Nacia Konsilantaro de la Rezistado !

Tiuepoke forĝiĝis politika kontrakto inter gaŭlistoj [1] kaj komunistoj. Tiu programo estas kompromiso kiu ebligis al la unuaj ke Francio ne fariĝis popoldemokratio, kaj al la duaj akiri avancojn - daŭre kvalifikatajn "historiaj" - kaj kristaligi en kodojn aŭ statusojn atingitajn politikajn poziciojn.

Tiu kompromiso, forĝita en "varmega" kaj aparta periodo de nia nuntempa historio (kie la rusoj estis je du etapoj de la Tour de France, kiel ŝajne diris la Generalo [de Gaulle]), konkretiĝis per starigo de la kasoj de sociala sekureco, la statuso de publika ofico, la grandeco de la produktanta publika sektoro kaj la glorado de la ĵus alŝtatigitaj francaj entreprenegoj, la regulado de la labormerkato, la sindikata reprezenteco, la komplementaj pensi-reĝimoj ktp.

Tiu aparta "arĥitekturo" tenis pli aŭ malpli bone dum pli ol duonjarcento. Ĝi estis eĉ fortigita en 1981, kontraŭ la direkto de la historio, de la komuna programo [2] Tamen, ĝi estas evidente komplete malaktuala, senefika, eksa. Ĝi jam ne ebligas al nia lando adaptiĝi al la novaj ekonomiaj, sociaj, internaciaj neproj. Ĝi konkretiĝis per postrestado de nia nacio kompare kun praktike ĉiuj siaj partneroj.

La problemo de nia lando estas ke ĝi sanktigas siajn instituciojn, ke ĝi donas al ili eternan destinon, ke ĝi iel "tabuigas" ilin. Tiom ke, se ili ekzistas, ĉiu ajn kiu provas reformi ilin aperas kvazaŭ animita de diabla intenco. Kaj multas tiuj kiuj elpaŝas kiel gardistoj de sanktaj temploj, kiuj tiras el tio sian legitimecon kaj sian ekonomian, socian kaj politikan pozicion. Kaj tiuj, kiuj atakas tiujn postmilitajn instituciojn, aperas kiel sakrilegiaj.

Necesis atendi ĝis la falo de la Berlina Muro, la kvazaŭ malaperon de la komunista partio, la izolado de la CGT [3] en kelkaj fortejoj, la astmecan senspiriĝon de la Socialista Partio kiel necesajn kondiĉojn por ke oni povu entrepreni la ĝisdatigon [4] kiu anonciĝas.

Sed tio ne sufiĉis. Necesis ankaŭ ke la interna debato sine de la gaŭlisma mondo estu findecidita kaj ke tiuj kiuj kredis povi daŭre kaj senĉese fliki eluzitan modelon fariĝintan maladaptita, cedu la lokon al nova generacio de politikaj kaj sociaj entreprenistoj. Malkonfesi la fondopatrojn estas problemo nur en psiĥanalizo.

Denis KESSLER en Challenge, 4-a de oktobro 2007

Vidu ankaŭ la oktobran ĉefartikolon de la DIPLO (Le Monde diplomatique en Esperanto) de Ignacio Ramonet, "Sarkozy" : http://eo.mondediplo.com/article128...

NOTOJ

1. La sekvantaroj de la generalo Charles de Gaulle. -vl

2. Inter socialistoj kaj komunistoj, kiuj tiam formis la registaron sub la prezidanto Mitterrand. -vl.

3. La plej granda franca sindikato, sub influo de la Komunista Partio PCF. -vl

4. La aŭtoro uzas la italan esprimon ’aggiornamento’. -vl

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl http://mas-eo.org