Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Lernado kaj aplikado... "klaĉo" pri la franca prezidanto
de Vilhelmo Lutermano  
5a novembro 2007

Karen Hughes agnoskas ke Nicolas Sarkozy estas formita de la usona ŝtatdepartemento

Nu..., se klaĉo, tiam ja sufiĉe serioza klaĉo. Ĉiu rajtas ja fari siajn staĝojn ie ajn, ĉu ne ? Sed tamen...

Elvokante la rezultojn de la usonaj influprogramoj, dum oficiala ceremonio la 25-an de oktobro 2007, Karen Hughes, subsekretario de ŝtato taskita pri Publika Diplomatio [propagando] kaj Publikaj Aferoj [publikaj rilatoj], deklaris : "Pli ol 130 partoprenintoj [en niaj programoj ekde 1945] fariĝis gvidantoj de siaj landoj, inkluzive de la nuna ĉefministro de Britio [Gordon Brown], la prezidanto de Francio [Nicolas Sarkozy] kaj la prezidanto de Turkio [Abdullah Gül]".

La biografio de s-ro Brown ja esta konata, sed estas la unua fojo ke usona oficialulo rekonas ke s-roj Sarkozy kaj Gül estas formitaj de la ŝtatdepartemento, kion la koncernatoj ĉiam provis maski. Karen Hughes rekonas ke Nicolas Sarkozy estas formita de la ŝtatdempartemento de Usono.

Informo de "Liberté - federlangue" en retmesaĝo de 2007-11-01, 11:54

Vidu ankaŭ la oktobran ĉefartikolon de la DIPLO (Le Monde diplomatique en Esperanto) de Ignacio Ramonet : "Sarkozy" : http://eo.mondediplo.com/article128...

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS)