Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Che gajnas alian batalon
24a oktobro 2007

Kvar jardekoj post diri tiun ĉi frazon al la persono, kiu premos la ĉanon : “Sereniĝu kaj celu ĝuste ! Vi mortigos viron !” Mario Terán, suboficiro, kiu murdis Komandanton Ernesto Che Guevara, la 9-an de Oktobro 1967, ĵus reakiris la vidon okaze de operacio, kiun kubaj kuracistoj, kiuj partoprenas la Operación Milagro en Bolivio, faris al li. Kvar jardekojn, ekde kiam ili intencis per la krimo detrui revon kaj ideon, Che gajnas alian batalon. Kaj li daŭras en kampanjoj.

de HÉCTOR ARTURO

Legu bone tiun ĉi nomon : Mario Terán. Estontece, neniu memoros lin, kiel jam okazis antaŭ kvar jardekoj, kiam ili farigis lin novaĵo. Sed nun mi nur petas, ke almenaŭ dum momento fiksu tiun ĉi nomon en la momoroj, por ke neniu forgesu kaj ĉiuj juĝos.

La filo de tiu ĉi sinjoro personiĝis ĉe la ĵurnalo "El Deber", de Santa Cruz, en Bolivio kun la petego, ke oni publiku dankeman noton al la kubaj kuracistoj, kiuj redonis la vidon al lia maljuna patro, post operacio pro katarakto, per la Operación Milagro, vera miraklo. La patro de tiu ĉi dankema boliviano estas Mario Terán. Por tiuj, kiuj estas pli maljunaj, povas esti, ke la nomo al ili ŝajnas esti aŭdita antaŭe. La junuloj, eble, neniam aŭdis pri li.

Mario Terán estis la suboficiro, kiu murdis la Komandanton Ernesto Che Guevara la 9-an de Oktobro 1967, en la lernejeto de La Higuera. Kiam li ricevis la ordonon de siaj ĉefoj, li devis alkuri je alkoholo serĉante kuraĝon kaj tiel povi plenumi la ordonon. Li mem rakontis poste al la gazetaro, ke li tremis kiel folio fronte al tiu homo, kiun li vidis tiam “granda, tre granda, grandega”.

Che, vundita kaj malarmita, sidante sur la terplanko de la humila lernejeto, observis lin hesiteman kaj timeman, kaj Che havis ĉiun kuraĝon, kiu mankis al lia murdisto, li malfermis sian skrapitan verda-olivkoloran ĉemizon, malkovris sian bruston kaj ekkriis : ”Ne plu tremu, pafu ĉi tie, ĉar vi mortigos viron…”

La suboficiro Mario Terán, plenuminte la ordonojn de siaj generaloj René Barrientos kaj Alfredo Ovando, de la Blanka Domo kaj de la Central Intelligence Agency (CIA), pafis ne sciante, ke mortigaj vundoj malfermis truojn apud tiu koro por daŭre signali “la horon de la fornoj”.

Che eĉ ne fermis siajn okulojn jam mortinta, por daŭre akuzi sian murdiston.

Mario Terán, nun, ne devis pagi eĉ unu centavon por sia operacio je katarakto, farita de kubaj kuracistoj en hospitalo donita de Kubo kaj inaŭgurita de Evo Morales, en Santa Cruz.

Tradukis : Amparado Cisnero Rovira, Kubo