Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2007-10-05
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
13a oktobro 2007

La 5-an de oktobro 2007

Enhavo

1. Progreso de la preparado de la monda tago de mobilizo kaj agado

a) La mobilizado tra la mondo

b) Kiel partopreni ĝin

c) Disvastigotaj materialoj kaj komunikiloj

ĉ) Kalendaro de la mobilizo ĝis 2008

2. Sociaj Forumoj en la mondo

1. Progreso de la preparado de la monda tago de mobilizo kaj agado

Pli ol 1.600 organizoj kaj individuoj de la tuta mondo jam subskribis la alvokon promesante organizi agadojn dum la semajno de mobilizado kaj dum la tutmonda ago-tago, la 26-an de januaro 2008 (vidu la retejon www.wsf2008.net).

Tiu ĉi eldono de la MSF-bulteno raportas mallongajn informojn pri la mobilizado en la mondo (laŭ landoj kaj regionoj), laŭ la informoj senditaj de la partoprenontoj de la GT de mobilizado 2008. La bulteno alportas ankaŭ kelkajn apogajn materialojn por disvastigo en la tago.

a) La mobilizado tra la mondo

AFRIKO 

Demokratia Respubliko Kongo

Diskutoj pri la tago de agado kaj de monda mobilizo komencis ĵus. La tago samokazos kun pluraj lokaj sociaj forumoj, interalie unu en Kinŝaso. Tri kromaj provincoj ankaŭ montris sian deziron realigi agadojn.

EŬROPO

La preparado de la 26-a de januaro 2008 estis grava punkto en la agendo de la Prepara Asembleo de la Eŭropa Socia Forumo, kiu okazos de la 14-a ĝis la 16-a de septembro en Stokholmo, Svedio. Ĉarto de fortigo de la mobilizado estis preparita por granda disvastigo (disponebla en la angla ĉe http://groups.google.com/group/2008..., dosiero EPA letter call for January 16th.doc aŭ en la retejo de la MSF : http://www.forumsocialmundial.org.b...).

Kelkaj landoj ĉeestaj en la Asembleo raportis esti jam preparantaj la tagon de mobilizado (kiel Belgio, vidu la ĉi-suban informon). Delegitaroj de aliaj landoj - kiel Germanio aŭ Italio - informis nin ke ili faros naciajn kunvenojn en oktobro por difini la agadojn realigotajn. La venonta Prepara Asembleo de la ESF okazos en Istanbulo, Turkio, inter la 30-a de novembro kaj la 2-a de decembro.

Por scii pli pri tio : www.fse-esf.org.

Belgio

La Komitato de la Belga Socia Forumo kunordigas la agadojn realigotajn en la lando, kie difniniĝis komuna ago-temo : la homrajtoj. Inter la 21-a kaj 25-a de januaro organizotas lokaj agadoj en kelkaj urboj, kiel debatoj, publikaj eventoj kaj atelieroj.

Sabaton la 26-an de januaro 2008 estos organizata agado de videblo en Bruselo. Tiun tagon granda "alternativa vizito al Bruselo" komencos je la 12h00 (+1 GMT), kun haltoj en 15 simbolaj lokoj de la urbo, kie okazos publikaj inform-eventoj, animataj de asocioj, de sindikatoj kaj de NRO. Gvidantoj akompanos la grupojn kiuj partoprenos en la vizito, kies ĉefa publiko-celo estas la belgaj familioj kaj la eksterlandaj turistoj.

Post tiu vizito, proksimume je la 16-a - 17-a h, okazos kolektiĝo en la Mon-Placo por varmigi la publikon (per varmaj trinkaĵoj) kaj por realigi kelkajn komunajn agadojn ankoraŭ difinotajn. Inter la disktutataj proponoj oni devas konstrui ion komune, ekzemple reskribi la ĉarton de homrajtoj sur giganta pecverko aŭ krei artan verkon realigotan de la 15 grupoj.

Inter la 17-a kaj la 18-a horo (GMT +1), oni havas la ideon organizi interaktivan agadon en rekta kontakto kun la personoj kiuj organizas agadojn en aliaj landoj de la mondo, kiel, ekzemple, gigantan video-konferencon. La interesatoj por konstrui tiun esprimiĝon povas skribi al info@wsf.be (en la angla, franca, hispana aŭ nederlanda).

Por pli da informoj pri la preparado en Belgio, konsultu la retejon www.wsf.be (en la franca aŭ en la nederlanda).

Adreso : 9 Quai du Commerce 1000 Bruselo Tel. : +32 (0) 2.250.12.68 Fakso : +32 (0) 2.250.12.63

Katalunio

En Barcelono, de la 25-a ĝis 27-a de januaro 2008 okazos la Kataluna Socia Forumo, organizata de pli ol cento da katalunaj organizoj tra diversaj sektoroj kaj temoj.

Konkrete estas planita la organizadon de seminarioj kaj atelieroj pri la efiko de la kapitalisma tutmondigo en la diversaj kampoj kaj la alternativoj proponataj de la sociaj movadoj, kaj okazos asembleo de sociaj movadoj kaj fina manifestacio. Por scii pli pri tio : http://www.forumsocialcatala.cat.

Francio

Ekde la unua MSF en Portalegro, la precipaj francaj sindikatoj, movadoj kaj NRO venas prepari la Mondan Socian Forumon kaj la Eŭropan. Ekde 2003, la informaj renkontiĝoj fariĝis pli regulaj kun la starigo de la Franca Iniciato-Komitato (CIF laŭ la sigloj en la franca), respondeca pri la preprarado de la 2-a Eŭropa socia Forumo, kiu okazis en Parizo. Tiam la CIF, kiu estas malfermita spaco, fariĝis la precipa loko kie diskutatas la iniciatoj ligitaj kun la socia forumo.

Dum la kunveno de la 4-a de septembro, la CIF decidis skribi alvokon en la franca (vidu jene : http://www.forumsocialmundial.org.b...) por subteni la mobilizadon kaj komenci la diskutadon pri la plej bona maniero certigi pli da videblo en la monda tago, aparte en Parizo. La diskuto daŭras, nova kunveno okazos en oktobro.

AMERIKO

Kunveno por la preparo de la Amerika Socia Forumo (ASF) 2008 okazis en Gŭatemalo, la 11-an kaj 12-an de septembro. Kelkaj iniciatoj koncerne la 26-an de januaro estis raportitaj je kontinenta nivelo, kiel tiuj de Alianza Social Continental kaj Via Campesina/CLOC. Por oktobro estas planita la lanĉado de la ASF, en la momento en kiu fortikiĝos ankaŭ la alvoko por la tago de mobilizado kaj de monda agado. Krome estos realigataj kunvenoj por esprimi la diversajn preparatajn iniciatojn en la du venontaj monatoj en Ĉilio kaj en Ekŭadoro.

Deŝutu informojn pri la Amerika Socia Forumo 2008 ĉi tie :

En la angla :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

En la hispana : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Por scii pli pri la procezo ASF : www.forosocialamericas.org

Brazilo

La 2-an de aŭgusto estis lanĉita la tago de mobilizado kaj monda agado dum la 2-a Nordorienta Socia Forumo en Salvadoro, Bahio, kie estis ankaŭ realigita granda disvastigo kun grava disdonado de flugfolioj pri la agotago. Brésil

La mobilizado por 2008 estis la centra temo de la unua preparkunveno de la MSF 2009, en Amazonio, kun pli ol 100 partoprenantoj. Laborgrupo kun entoj de la tutamazonia regiono estis starigita por pripensi planon de efikaj agoj por la 26-a de januaro 2008 kaj ankaŭ por la mobilizado de la MSF 2009. Inter la raportitaj proponoj por 2008 troviĝas la realigado de akvo-karavanoj en pluraj ŝtatoj de la amazonia regiono, krome marŝoj kaj aliaj agadoj.

Dum tiu kunveno estis preparita kalendaro de mobilizado por 2008 kun pluraj eventoj kaj mobilizadoj realigotaj ĝis fine de decembro fare de la organizoj, movadoj kaj retoj kiuj laboras en Amazonio. Tiuj eventoj estos momentoj por diversaj sociaj agantoj engaĝiĝi por disvastigi la tagon de mobilizado kaj la MSF-procezon.

Vidu ĉiujn informojn pri tiu kunveno en la sekva ligilo : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca ; por aliaj lingvoj ŝanĝu la lastan ciferon).

Krom la agadoj en la amazona regiono, jen aliaj agadoj preparataj por la semajno de mobilizado :

*Federacia Distrikto

Nacia Kongreso de la Centralo de la Popolaj Movadoj

Dato : de la 25-a ĝis la 27-a de januaro 2008

*Paranao

Socia Forumo Merkosur

Dato : de la 26-a ĝis 29-a de januaro 2008

Loko : Kuritiba

Retejo : http://www.forumsocialdomercosul.org

*Rio-de-Ĵanejro

La Komitato Rio de la Monda Socia Forumo organizas grandan eventon por la 26-a de januaro, sur la promenado de Rio, subtenante la unuiĝon de kulturo kaj politiko en la batalo por alia ebla mondo. En tiu ĉi tuta procezo de mobilizado partoprenas sociaj movadoj, artistoj, intelektuloj, gecivitanoj. Okazos debatoj, prezentadoj de muzikaj, teatraj, dancaj grupoj, de poezio, spacoj de solidara ekonomio, ktp. Okazos ankaŭ antaŭaj eventoj por mobilizi la loĝantaron kaj la grupojn, la kumunumojn kaj la sociajn movadojn por ke ili partoprenu en la Tago de Mobilizado kaj de Tutmonda Agado, la 16-an de oktobro - reveno al la socia mobilizado - kaj la 10-an de decembro - kun la homrajtoj kiel temo.

*San-Paŭlo

Asembleo de la Tutmonda Kampanjo por Edukado

Dato : de la 22-a ĝis 24-a de januaro 2008

Loko : San-Paŭlo

AZIO

Sud-Koreio

De la 30-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro okazis forumo en la ĉefurbo Seulo, kun la diversaj sociaj movadoj (vidu la informojn pri tiu evento en http://www.forumsocialmundial.org.b...). La partoprenantaj movadoj interkonsentas por doni la prioritaton al la tago de agado kaj de tutmonda mobilizado en siaj agendoj.

Barato

La organizoj, grupoj, movadoj kaj retoj partoprenantaj en la MSF-procezo en Barato kunvenis la 10-an kaj 11-an de aŭgusto por, interalie, diskuti pri la mobilizado en 2008. Krom fortigi la aliĝon al la alvoko, la partoprenantoj de la kunveno pensas organizi miksaĵon de agadoj :

1. malcentraj agadoj kun ligoj kun la loka, ŝtata kaj regiona niveloj ;

2. kelkaj etaj eventoj/agadoj konceptitaj kaj kunorganizitaj de la instancoj de la MSF en Barato. Samtempe la MSF en Barato agos kiel informcentro por la malcentraj agadoj. La iniciato estos la okazo por kontakti ĉiujn partoprenantojn de la MSF en la lando kaj fari taksadon de la MSF en Barato kun organizoj partoprenantaj aktive en la procezo. La partoprenantoj ankaŭ proponis fari alvokon orientitan nacie kaj ligitan al la jam okazantaj bataloj kaj agadoj kontraŭ la tutmondigo kaj privatigo. Dum la kunveno estis starigitaj du subgrupoj kiuj laboros retpoŝte por precizigi la baratan partoprenon en la diversaj agadoj. Nova kunveno estas planita por komenco de oktobro (por la 5-a kaj la 6-a) por profundigi la planadon de la agoj.

Agadoj organizitaj mondnivele

Kampanjo de Digna Loĝado por Ĉiuj

Diversaj internaciaj retoj kiuj disvolvas kaj realigas kampanjojn kaj eventojn por la rajto je loĝado partoprenos en tiu agado kiu etendiĝas sur kvar monatoj : de la 1-a de oktobro 2007, tago por la rajtoj je tero kaj je loĝado, ĝis la 26-a de januaro 2008, kun la monda tago kaj monda agado en la kadro de la MSF-procezo.

Por scii pli pri tio en la retejo : http://campaign.hic-net.org/ kaj en la retejo : http://www.hic-net.org/news.asp?PID=382

La monda kampanjo rezultiĝas el iniciato de la retoj de la Internacia Koalicio por Loĝado (HIC), Internacia Alianco de Loĝantoj (IAI) kaj la Forumo de Lokaj Aŭtoritatoj (FAL), firmigitaj dum la MSF 2007 en Najrobo. Ekde tiu momento ĝi ricevis la aliĝon de aliaj retoj en la tuta mondo.

En tiu kampanjo ĉiu reto estas petata organizi agadojn ĉirkaŭ specifaj temoj ligitaj al la rajto je loĝado. La IAI ekzemple, dum la monato oktobro, organizas Mondajn Tagojn por Nul Elpelo kaj por la rajto je loĝado, kun marŝoj, gazetaraj konferencoj, renkontiĝoj kaj okupadoj, inter aliaj agadoj.

Vidu pli ĉe jenaj ligiloj :

France : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Hispane :http://www.forumsocialmundial.org.b...

Angle : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Itale : http://www.forumsocialmundial.org.b...

b) Kiel partopreni

La tago de mobilizado kaj de monda agado okazos fare de ĉiuj organizoj kaj movadoj je internacia, nacia kaj loka niveloj kiuj volas partopreni en ĝi. Ĉiu reto, movado, organizo decidos kiel realigi siajn ago-proponojn kaj difinos ties temojn, formojn kaj kiel uzi siajn naciajn kaj internaciajn konektojn.

Por partopreni jam nun en tiu mobilizado, via organizo devas :

- subskribi la mondan alvokon jam nun (sur la retejo www.wsf2008.net)

- larĝe disvastigi, uzante viajn proprajn komunikad-rimedojn (bultenojn, interretejojn, gazetojn, radioprogramojn aŭ disvastigante la alvokon en viaj dissendo-listoj)

- doni la kiom eble plej grandan videblecon al la jam planitaj agadoj por la semajno de la 26-a de januaro 2008

- proponi naciajn kaj internaciajn konektojn inter la agadoj

Por ke la monda tago de mobilizo kaj agado sukcesu, necesas ke ĉiuj disvastigu la informojn, parolu kun siaj kontaktoj, kun aliaj movadoj kaj organizoj de ĉiuj regionoj de la planedo, aktive partoprenante en la porcezo de konkreta konstruado de mobilizadoj je loka nivelo.

Poste, retejo ebligos ke ĉiu povu enskribi agadon kaj konstrui aliancojn kaj koaliciojn ĉirkaŭ ĝi. La retejo servos ankaŭ por larĝe disvastigi la agadojn difinitajn por tiu dato. Sekvu la informojn sur le retejo la en la MSF-bultenoj pri novaĵoj, kaj ankaŭ en la retejo www.wsf2008.net.

c) Disvastigotaj materialoj kaj komunikiloj

Vidu ĉi-sube kelkajn materialojn en diversaj lingvoj apoge al la mobilizado :

* Bultenon kun la alvoko por la tutmonda tago de mobilizado kaj agado :

Germane : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Angle : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Arabe : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Katalune : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Koree : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Hispane : http://www.forumsocialmundial.org.b...

France : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Greke : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Hinda : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Itala : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Japana : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Portugala : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Rumana : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Rusa : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Sŭahila : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Turka : http://www.forumsocialmundial.org.b...

* Flugfolio kun mallonga historio kaj proponoj kiel partopreni (formato PDF) disponebla sur :

France : http://www.forumsocialmundial.org.b... Hispane : http://www.forumsocialmundial.org.b... Angle : http://www.forumsocialmundial.org.b... Portugale : http://www.forumsocialmundial.org.b...

* Komunikiloj

La respondeculoj pri komunikado kiuj laboras en la diversaj organizoj, retoj kaj movadoj kiuj partoprenas en la MSF-procezo estas bonvenaj helpi per disvastigo de la Tutmonda Tago de Mobilizado kaj Agado !

Por tion fari, sendu viajn nomon kaj kontaktojn al media@wsf2008.net

ĉ) Kalendaro de mobilizado por 2008

Vidu sur la ĉi-suba ligilo la agendon de eventoj konstruitan dum la unua preparkunveno de la MSF 2009 en Amazonio. La agendo kunigas mobilizadojn kaj aliajn eventojn organizitajn de la organizoj, movadoj, retoj kiuj partoprenas en la MSF-procezo. Tio estas momentoj en kiuj la diversaj sociaj agantoj disvastigas la tutmondan tagon de mobilizado kaj agado kaj la Mondan Socian Forumon : http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca ; por aliaj lingvoj ŝanĝu la lastan ciferon).

2. Sociaj forumoj en la mondo

- 2-a Monda Socia Forumo : Praaj Scioj, de la 12-a ĝis la 15-a de oktobro 2007, Koĉabambo, Bolivio ;

- Socia Forumo Germanio, de la 18-a ĝis 21-a de oktobro 2007, Kotbuso, Germanio ;

- Socia Forumo de la Junularo de Merkosud, de la 1-a ĝis 4-a de novembro 2007, Florianopolo, ŝtato Santa Katarino, Brazilo ;

- Kataluna Socia Forumo, de la 25-a ĝis la 27-a de januaro 2008, Barcelono, Katalunio,

- Socia Forumo Los-Anĝeleso, de la 25-a ĝis 27-a de januaro 2008, Los-Anĝeleso, Usono ;

- Socia Forumo Merkosud, de la 26-a ĝis 29-a de januaro 2008, Kuritibo, Brazilo ;

- 3-a Socia Forumo de la Triopa Limo, de la 5-a ĝis 7-a de junio 2008, Foz do Iguaçu, Brazilo ;

- Regiona Socia Forumo de Londono, de la 12-a ĝis 15-a de junio 2008, Londono, Ontario, Kanado

Amerika Socia Forumo, de la 7-a ĝis 12-a de oktobro 2008, Urbo Gŭatemalo, Gŭatemalo

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, San-Paŭlo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

Traduko al la franca/kunlaborado : Marie Paumier

Elfrancigo : Monda Asembleo Socia (MAS) -vl