Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 28
de Afrika Centro Esperantista  
9a oktobro 2007

KomACE 28 - 05/10/07

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE

 ---------------------------------------------------

 Redaktas :Cophie PARPHES

 Adreso de la redakcio : afrikacentro@hotmail.com

 ---------------------------------------------------

 La informojn en KomACE ĉiuj rajtas ĉiel ajn uzi  nur kun indiko de la fonto

E N H A V O

ĜENERALAĴOJ

1- Esperantujismo

2- Afrika Centro Esperantista

VIDPUNKTOJ

Kiu pravas aŭ malpravas ?

ATENTON

Vulturoj de Fondaĵoj por Afriko ĉe UEA

TR’AFRIK’

LITERATURE

Miaj Unuaj Pensoj

1- Antaŭparolo

2- Al Ana

INTERNACIAJ ESPERANTO-ARANĜOJ EN AFRIKO

1- Esperantologia Seminario en Burundio

2- ILEI-Konferenco en Benino     "Eĉ en koto, mi perdas nenion de mia valoro", diras Porko. Ĉu tiu besto, kiu en veprejo de la suda parto de Togolando pravas ? Ĝia viando estas tre ŝatata de multaj personoj. Certe, multaj, kiuj ne vidas la beston en la koto, ne bone komprenas la proverbon. Vidu !

La porkoj, kvankam bredataj, vivas en veprejo. Tie ĉi ĉiutage la vilaĝanoj verŝas la malpuraĵojn de siaj intestoj. La bestoj tute trankvile aliras tiujn malpuraĵojn, kaj ilin manĝas. Ne nur tio estas iliaj manĝaĵoj, ĉar iliaj proprietuloj, almenaŭ unufoje en la tago, alportas al ili manĝojn el manioko, maizo, ignamoj aŭ herboj. Do, la fekaĵoj de homoj estas frandaĵoj aŭ simple intermanĝoj por ili. Ne nur manĝas ili, sed ankaŭ lavas sin. Tute ne ĝenu vin por scii kiel ili sin lavas. Sufiĉas al ili trovi ie flakon, kaj jen ili eniras. Tiaj flakoj abundas en la vilaĝoj ne nur pro pluvado, sed ankaŭ pro sinlavado de homoj. Malantaŭ domoj estas fosetoj, en kiujn iras la akvo post sinlavado. Tiaj flakoj estas ĉiam kun malpuraj kotoj fiodoraj, tamen la porkoj tute ne scias la diferencon inter la flakoj. Por ili gravas flako, tuj ili eniras ĝin. Jes, "ĉu la bestoj fariĝas puraj post la eniro en la flakon" estas prava demando.

Kiam la porkoj eniras flakon, ili kirlas ĉion en ĝi. Jen do la tuta akvo fariĝas kotaĵo. Kelkajn minutojn post la restado en la koto, la besto eliras. Nenio malcertigas, ke ili fariĝas pli malpuraj ol antaŭe. Ili devas atendi ĝis sekiĝas la koto sur la korpo. Nur tiam la kotaĵo forlasas la haŭton kaj la besto aspektas pli pura.

Se porko valoras ekzemple 20 eurojn, antaŭ ol eniri la kotaĵon, ĉu poste, la valoro malpliiĝas ? Tute ne ! Jen do togolandanoj elpensis la proverbon, kiun ili metas en la buŝon de porkoj " Eĉ en koto, mi perdas nenion de mia valoro". Ĉu tio validas ankaŭ por la homoj ?

Ĉiu povas diveni la respondon de loĝanto de tiuj togolandaj vilaĝoj. Kia oni estas, tia oni restadas, eĉ kiam oni estas superŝutata per malpuraĵoj. Tiuj ĉi estas insultoj, kalumnioj, misfamigoj, ktp. Estas malfacile elteni tiajn aferojn, sed se oni tre bone konas sin, certe oni pacience eltenos ĉiujn malpuraĵojn, ĉar ili estas nur supraĵaj, dum la vera valoro de la homo troviĝas interne. "Vesto monaĥon ne faras ", diris Zamenhof. Afrika Centro Esperantista en Togolando ne pretervidas tiujn proverbojn.

Kiajn vortojn oni ne uzis por konsiderigi la agadon, kaj eĉ la aganton, kaj precipe s-ron GBEGLO Koffi, iniciatinton de ACE ! Tamen la laboroj tute trankvile iras ĝis nun, kaj atentemaj observantoj de la E-movado en Afriko povas nun nete vidi la rezultojn de la laboroj de ACE. Ne tiama Afrika Oficejo en Togolando faris bonan laboron, sed homoj en ĝi. Afrika Oficejo ne plu estas en Togolando, sed la homoj ebligantaj bonajn rezultojn de la laboroj pluestas, kaj trankvile daŭrigas la laborojn, kiujn ili transprenis de Hans BAKKER. Tiuj ĉi laboroj, kiuj komenciĝis jam antaŭ 1998 pluiras, kiel menciis artikolo en tiu ĉi numero.

Afrika Centro Esperantista laboras tute neutrale, havante neniun apartan subtenon al iu(j) E-organizaĵoj. Male, ĝi kunlaboras kun ĉiuj, en kies laboroj utilaj al la E-movado tutmonda, kaj aparte afrika, ĝi pretas kontribui. Kiuj deziras, tiuj povas peti tiajn helpojn de ACE.

CoPo

ĜENERALAĴOJ

1- Esperantujismo

Pli kaj pli konturiĝas le pensaro de GBEGLO Koffi pri Esperantujismo.

Pria broŝuro estas en preparo. Sed jam nun oni legetu pri ĝi. Jen !

Kiu neniam aŭdis pri Esperantujismo, tiu ĉi tuj demandos, pri kio temas. En ĉiuj versioj de la verko de Heidi GOES pri la movado en Afriko estas vortoj pri la temo. Ĝia esenco jam troviĝas en jenaj vortoj de Hans, kiu tiam respondis mesaĝon de Koffi : "Ni tutkore sekvas vian ideon pri Esperantujismo, kiun mi ripetas per la jenaj vortoj :

Afrikaj esperantistoj estu anoj de Esperantujo, kaj krome, se ili volas, de iu aparta organizaĵo (UEA, SAT, Civito, ktp).

Ni laboris komune 25 jarojn. Ni atingis multe da grandaj rezultoj.

Mi pensas ke vi devas daŭrigi memstare kaj sendepende vian laboron. Fine de 2005 mi proponis ke por tio servu Afrika Oficejo kaj Afrika kapitalo.

Por krei afrikan movadon laŭeble memstaran ni komune laboris jarojn. Vi ne bezonas blankajn homojn gvidi vin. Vi povas memstare gvidi vian laboron kaj ne permesi al kiu ajn de ekstere enmiksiĝi en via laboro.

Domaĝe ke UEA-gvidantoj nun malhelpas tion.

Ekzistas multaj Esperanto-organizaĵoj sendependaj. Vi ankaŭ havas la rajton esti sendependaj kaj memstaraj. Tamen kunlaboru kun aliaj tiom kiom vi volas kaj povas.Tio estas mia plej forta deziro".

Parolante pri Esperantujismo en sia nederlandlingva versio, per kiu ŝi akiris la licencian diplomon, Heidi menciis la trian afrikan kongreson. Tiu ĉi okazis en 1993. Do la ideoj pri Esperantujismo estas ne novaj. La laboroj de Hans por Afriko, kaj precipe la maniero, laŭ kiu Hans BAKKER edukis afrikanojn, aperigis la koncepton.

La mondo dividiĝas en du partojn : Esperantujo kaj la cetera mondo. Ĉiuj Esperantistoj estas anoj de Esperantujo. Tie ĉi tute ne ekzistas landlimoj, kaj ĉiuj formoj de diskriminacio estas ekster ĝi. Ĉiuj Esperantistoj havas nur unu celon precipan : agadi por la disvastiĝo de Esperanto. Ĉiu rajtas elekti sian manieron por disvastigi Esperanton. Tial ĉi estas multaj grupoj, asocioj, tendencoj, ktp en Esperantujo. Tio spegulas nur la diversajn vojojn, kiujn Esperantistoj iras por atingi la komunan celon. En tiu ĉi vojado, ĉiuj Esperantistoj, kvankam uzante diversajn vojojn, devas kunlabori unu kun la alia. Do, batalo de Esperantisto kontraŭ Esperantisto pro/por/per Esperanto tute ne decas, ĉar tio malfaciligas nian strebadon al nia celo. Jen do aparteneco de Esperantisto al UEA, SAT, Civito, KTP estas bona, sed ne deviga. Ĉiuj Esperantistoj libere iru sian vojon, atentante la aliajn.

Kie estas homoj, tie ne mankas kolizio. Malsama opinio povas aperi inter Esperantistoj. Tio estu ne bremso por nia agado, sed stimulo, per kiu unuj komprenu la ideojn de la aliaj. Kiam ekaperas konflikto, ĝin oni tuj sufoku, ke ĝi ne kresku. Ĉu tion farante, la Esperantistoj ne sekvas la vojon de Zamenhof ? "Esperantistoj faru unusolan rondon familian ĉirkaŭ la mondo".

2- Afrika Centro Esperantista

La laboroj de Hans BAKKER por Afrika Agado tranprenitaj de Togolandanoj pluokazas en Togolando en la strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista).

Kiuj en 2005 lernis ĉe la Togolandanoj, tiuj daŭrigu sian lernadon. Kiuj en 2005 ricevadis materialon de Togolando, tiuj plupetu tion de ili. Kiu en 2005 disponigadis materialon al Togolandanoj, ke ili helpu al ceteraj landoj afrikaj, tiuj plufaru tion.

Resume, la laboroj pluiras kiel kutime en Togolando en

AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (ACE)

11 BP 48, Lome 11, Togolando

Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557

Mobilo : (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61

E-poŝto : afrikacentro@hotmail.com

ttt-paĝoj : http://www.eensĉoolintogo.nl/ace/i...

http://homepage2.nifty.com/Esperant...

Domo : Institut Zamenhof, Rue Passage des boeufs, Près du bar GOD TIME, Bè-Kpota Adidome, Lome, TOGO

Prizorgantoj : GBEGLO Koffi (administranto) ; DOUMEGNON Koffi (sekretario),

ATTAGLO Kokou Evienyeame (helpanto)

Taskoj : organizi kursojn diversgradajn perkoresponde aŭ surloke, diversajn internaciajn Esperanto-ekzamenojn ; trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontiĝojn en Afriko ; plibonigi la Esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantologiajn studojn ; zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj ; plenumi taskojn de aliaj Esperanto-organizaĵoj rilate Afrikon kaj Esperanton ; eldoni verkojn de afrikanoj, kaj promocii la afrikan kulturon pere de Esperanto. HACE estas la periodaĵo de HACE. Ĝi aperas rete kaj ankaŭ papere. Ĝia enhavo estas varia : raportoj pri Esperanto-agado, beletraĵoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ĝi estas ĉies propraĵo kaj ĉiuj rajtas kontribui en ĝi per ĉiaj ajn artikoloj, kiuj ne malobeas la homajn rajtojn.

Krome estas ankaŭ KomACE, kiu pli regule aperas ol HACE. Ĝi disponigas nur informetojn, dum HACE estas pli detala kaj ampleksa.

Por legi rete tiujn informilojn necesas simple aliĝi al la grupo , skribante al

Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio de HACE oni petu de la redakcio.

Por finance subteni la agadon de ACE bonvolu rilati kun ties administranto, s-ro GBEGLO Koffi 

VIDPUNKTOJ

Kiu pravas aŭ malpravas ?

Kiam en 1921 naskiĝis SAT, tiamaj UEA-membroj estis nekontentaj. Tio naskis plian skismon en la E-movado. Bataloj inter ambaŭ organizaĵoj okazis. Tio daŭris longe, kaj iom post iom tio mildiĝas. Homoj aperas, aliaj forpasas, kaj tagon post tago, naskiĝas aliaj E-organizaĵoj. La Esperanta Civito estas unu el la laste naskitaj, kaj jen inter UEA kaj ĝi la rilatoj ne estas bonaj.

Estas tute absurde aŭdi tion. Kial do Esperanto ? Ĉu Esperantistoj pretervidas tion, tro celante nur propran reputacion ? Ĉu UEA, SAT, la Esperanta Civito ne agadas por la disvastiĝo de Esperanto ? Se ĉiuj Esperantistoj surmetu nur verdan kostumon, ĉu eblus distingi SAT-anojn disde UEA-membroj aŭ Civitanoj ? Esperantistoj enmemiĝu por vere reiri al la pensaro de Zamenhof, kiu kreis Esperanton.

Esperantistoj estas unuigitaj per unusola lingvo, Esperanto. Tial ĉi estu nur unusola Esperantujo. En ĝi povas ekzisti pluraj E-asocioj/tendencoj. Certe la precipa celo de ĉiuj estas la disvastiĝo de Esperanto. Tial ĉi ne ekzistu vetbatalo inter diversaj E-Asocioj. La agadoj de la diversaj tendencoj devas kompletigi unu la alian, ke la E-agado estu tuta. UEA-anoj diras, ke la asocio estas porEsperanta, dum SAT por SAT-anoj estas perEsperanta. Tia ĉi estas ankaŭ la Esperanta Civito. Ĉar ne nur PER kaj POR estas la nuraj prepozicioj, kiuj uziĝas prefikse, eble ankaŭ aliaj povas krei pliajn E-asociojn. Tuj notindas, ke neniu asocio povas diri, ke ĝia agado estas nur POR aŭ PER, ĉar ĉe POR oni trovas PER-Agadon, kaj reciproke.

Funde analizante la diversajn klopodojn de Esperantistoj, ŝajnas, ke ĉies agado estas PRO. Esperanto ekzistas, tial ĉi :

- oni informas pri ĝi

- Unesko faras rezolucion por ĝi

- laboristoj kuniĝas por uzi ĝin

- Esperantistoj konsideras sin popolo

- ktp.

Kion Esperantistoj komprenu el supraj vortoj, tion tiuj ĉi jam menciis. "Ĉiu Esperantisto estas ano de Esperantujo, kaj ĉies klopodoj celu la bonon de Esperanto kaj sekve tiujn de la Esperantujanoj, LA ESPERANTISTOJ". Tial formuliĝas ĉe afrika Esperantisto pensaro pri ESPERANTUJISMO, kiu aperis al li en 1993, kaj konturiĝas tra jaroj.

Nun ŝajnas, ke la vojo al ĝi estas tute klara :"Ĉiu kunlaboru kun ĉiuj aliaj Esperantistoj". Tial ĉi tute ne decas, ke iuj homoj malpermesu al aliaj rilati kun ceteraj. Ĉu la agado porEsperanta estas pli taŭga ol agado perEsperanta ? Ĉiuj seriozaj Esperantistoj jam rekonas, ke bataloj inter Esperantistoj pro Esperanto estas stultaĵoj. Tial pravas nek porEsperanto-agadantoj, nek perEsperanto-agadantoj. Iliaj klopodoj kompletigas unu la aliajn, kaj Esperanto tiel atingas pli da homoj tra la mondo. Se iuj pravu tie ĉi, tiuj estus homoj, kiuj luktas, ke POR kaj PER-agadantoj kuniĝu. Malpravas la homoj, kiuj uzas siajn rimedojn por batali kontraŭ tiuj, kiuj dediĉas sin al la unuiĝo de ĉiuj Esperantistoj.

Hans BAKKER tute pravas, kiam li edukis afrikajn Esperantistoj ke ili estu nur Esperantistoj, sen esti nur UEA-membroj, SAT-anoj aŭ Civitanoj. En Afriko estu nur Esperantistoj, kaj afrikaj Esperantistoj, kiuj ŝatus esti membroj de SAT, UEA, Civito aŭ KTP, tiuj estas liberaj tion fari, sed ili ne batalu unu kontraŭ la aliaj pro sia UEA-membreco, SAT-aneco, Civitaneco aŭ KTP-aneco. Kion celu Esperantistoj en la E-movado tio estu ne titolon aŭ postenon, sed simple agadon kune kun aliaj Esperantistoj, ke Esperantistoj estu unuigitaj en la unusola Esperantujo, por ke la lingvo progresu tute harmonie. Kiuj agadas tiel, nur tiuj estas sur la ĝusta vojo, certe tiuj pravas, dum aliaj iras la malan direkton.

A T E N T O N !

Vulturoj de Fondaĵoj por Afriko ĉe UEA,

Kiam en 2006 Radojica PETROVIC, tiama prezidanto de ILEI, skribis, ke nun la rilatoj de ILEI kun la afrika E-movado estas pli bonaj ol antaŭe, li scias tre bone kion li diris per tio. La prioritaton de la movado en Afriko konas pli bone afrikaj Esperantistoj seriozaj ol eksterafrikanoj. Kiuj celas la monon de Fondaĵoj por Afriko kaj alfrontas kontraŭstaron de afrikaj Esperantistoj, tiujn ĉi ili neniam povas ami.

Tiel prezentiĝas la situacio ĉe respondeculoj de ILEI. Estas tute certe, ke se ILEI mem estus persono, ĝi neniam sekvus tiujn homojn, kiuj nur postkuras la monon por Afriko. Ĝuste tial ĉi aliaj homoj inter la respondeculoj de ILEI tute ne subtenas la prezidanton en tia ambicio. Ĉu nur li agas tiel, eĉ se senkonscie ?

En somero 1999 afrika Esperantisto vizitis la sidejon de IEI (Internacia E-Instituto) en Hago. Tiam la direktoro petis de la afrikano, ke li faru liston de libroj, kiujn li poste sendos al li. "Donacon oni ne rifuzas". La afrikano elektis laŭ li gravajn librojn. La libroj estis senditaj al Afriko, kaj kiam li estis reveninta, li trovis ilin. Ne nur la librojn li trovis, sed ankaŭ fakturon, kiun la direktoro de IEI sendis al Fondaĵo Afriko kaj tiel ricevis pagon kontraŭ la libroj. Ĉu temas pri vendado aŭ kio ? Tiu "vendisto" tiam estis samtempe Sekretario de ILEI, kaj petis ke afrikanoj estu membroj de ILEI.

Hans BAKKER tiam estis la komisiito de UEA pri Afrika Agado, kaj GBEGLO Koffi, estrarano de UEA pri Agado en Afriko. Notindas, ke Afrika Agado kaj Agado de UEA en Afriko estas ne samaj. Agado de UEA en Afriko estas preskaŭ nur desuprisma, dum Afrika agado estas desubisma. Koffi zorgadis pli pri Afrika Agado ol pri Agado en Afriko. La sekretario de ILEI kontaktis la komisiiton, ke afrikaj esperantistoj aliĝu al ILEI kaj Fondaĵo Afriko pagos. Li rilatis ankaŭ kun Koffi pri tio.

Tiu ĉi tre bone konas samkontinentanojn, kaj tial devis tiam interkonsiliĝi kun Hans. Kiel ILEI-membreco profitigos al afrikanoj ? Certe preskaŭ nur IPR ili ricevos.

Kio farindas, tio estas, ke oni abonu la periodaĵon IPR al afrikaj Esperantistoj, kaj ILEI serĉu/starigu abonhelpan fonduson por membrigi afrikanojn al si. Tiel okazis tiam. Ankaŭ kiam temis pri abono de Juna Amiko, Hans kaj Koffi rilatis kun Stefan McGill, ke estu aparta tarifo por afrikanoj.

Tiel antaŭ 2006 nur kelkaj afrikanoj estis membroj de ILEI, dum pli ol tiom ricevadis la periodaĵojn IPR kaj Juna Amiko.

En printempo 2004 Radojica reprezentis ILEI-n en la estrarkunveno de UEA. Tiam estis ankaŭ Koffi. Antaŭ ol ili renkontiĝis en Roterdamo, Radojica skribis al Koffi, ke li havas bonajn planojn de ILEI por Afriko, kaj tio eblas nur per la kontribuo de Fondaĵo Afriko. Ĉar Koffi jam antaŭe komprenis kion celas Radojica, li sukcesis nenion decidi kun li pri Fondaĵo Afriko. Tiel li eĉ ne povis montri siajn bonajn planojn. Certe li sentis la reziston de Koffi, kiu uzas monon nur por io vere utila. Ĝis la fino de la mandato de Koffi ene de la estraro de UEA, li konkludis nenion kun Radojica pri la uzado fare de ILEI de la mono de Fondaĵo Afriko. Kio okazis poste, kaj igis Radojica-n, diri, ke la rilato ekde 2006 de ILEI kun Afriko estas pli bona ol antaŭe. Tion ĉiuj povus diveni.

Pri Afrika Fondaĵo ne plu respondecas Hans BAKKER kaj Koffi GBEGLO ekde 2006. Anstataŭigis ilin per si Renato CORSETTI, unu el la fondintoj de ILEI. Nun la vojo al Fondaĵo Afriko estas libera. En sia letero de la 1-a de julio 2007 al Agnes GEELEN, Hans BAKKER skribis :

"...Nun, post kiam UEA transprenis la afrikan agadon, estas la vico de Renato sekvi tion, kion li opinias la plej ĝusta strategio. Li inversas miajn prioritatojn : plej ŝatas la varbadon de novaj esperantistoj kaj nur dualoke subtenas la utiligadon. Ĉu li rajtas uzi por tio la monon el Fondaĵo Afriko ? Kompreneble jes, ĉar mono donacita estas donacita. La donacinto ne plu rajtas ligi kondiĉojn al ĝia utiligado.

Mi preferus se la mono estus uzata por strategio kiun mi juĝas pli bona. Mi preferus se Afrikanoj mem administrus/disponus la spezojn de sia buĝeto. Sed tio ne ŝanĝas la rajton de UEA uzi ĝin laŭ sia nuna prefero. Pri tiu prefero decidas la kompetentaj instancoj en la organiza strukturo de UEA. Afrika Komisiono, Ĝenerala Direktoro, Estraro kaj Komitato ludas sian rolon en tio".

Ĉion, kion Hans kaj Koffi faradis antaŭ 2005, tion Renato kun siaj kunlaborantoj (Agnes GEELEN unualoke) preskaŭ ne plu faras. Asocioj/kluboj ne plu ricevas la ĉiujarajn subvenciojn kaj afrankmono ne plu estas repagita. Vidu, nun estas oktobro, sed la landa asocio UTE en Togolando ne jam ricevis sian jaran subvencion, kvankam mono por tio jam estas en Fondaĵo Afriko. Kion oni faras per tiu mono ?

Renato respondus :" por havigi lernilojn al afrikaj Esperantistoj". Eble li mem anstataŭigos la vorton "havigi" per "vendi", do "por vendi lernilojn al afrikanoj".

Do, ĉiuj havas aliron al Fondaĵo Afriko, kiun ili uzas kiel ili volas : verkoj de afrikanoj, kiajn eldonadis en Afriko AO-Togolando, nun eldoniĝas en Europo per la mono de Fondaĵo Afriko, kvankam AO de Renato en Benino pluekzistas. Okazis seminarioj en Afriko per la mono de Fondaĵo Hans, kaj nur afrikaj Esperantistoj mem gvidis la seminariojn. Nun ne plu afrikanoj, sed eksterafrikanoj, kaj precipe ILEI-anoj tion faras. Se necesus kompari la kostojn en/de Afriko kun tiuj en/de Europo, kion oni povus rimarki ?

Fondaĵoj por Afriko ĉe UEA estas vere misuzataj, dum en Afriko mem Esperantistoj ne ricevas el tiu mono por agadi kiel tion preskribis la donacintoj :"Mi preferus se la mono estus uzata por strategio kiun mi juĝas pli bona", diris Hans BAKKER.

Li tute ne silentis pri la administrado de tiu mono :"Mi preferus se Afrikanoj mem administrus/disponus la spezojn de sia buĝeto.

Sed tio ne ŝanĝas la rajton de UEA uzi ĝin laŭ sia nuna prefero. Pri tiu prefero decidas la kompetentaj instancoj en la organiza strukturo de UEA. Afrika Komisiono, Ĝenerala Direktoro, Estraro kaj Komitato ludas sian rolon en tio".Ĉu okazis tiel ? La respondon ĉiujn konas NE. Nun kio farendas ?

Necesas, ke oni sekvu la konsilojn de la precipa donacinto de Afrika Fondaĵo. Fondaĵo Afriko estu libera, ke ĉiuj sekvu la rekomendojn de Hans BAKKER. Estas tempo, ke la vulturoj iru al vera kadavrujo, sed ne restu en vivantujo.

Parfo AJTO

TR’AFRIK’

Angolo

de : Ferdinand KINKANI

Konga esperantisto nun elmigrinta al Angolo kontaktis katolikan lernejon, kiu konsentis instrui Esperanton.

Ili tamen dezirus ricevi, por konvinkiĝi pri la reala uzateco de Esperanto, Bibliojn kaj Novajn Testamentojn en Esperanto, en la franca kaj en la portugala. La ekzemplerojn en la franca kaj en la portugala ili utiligos por sia normala instruado al infanoj angolaj kaj kongo-devenaj.

Sendu al la adreso de la kasistino de la lernejo (nepino de la preĝej-estro) :

Fraŭlino NZINGA Sylvina Andre MAKOKA

COLEGIO BOM DEUS

Rua da MACON Numero 6 Bairro SAPU, Kilamba Kiaxi.

Angolo Tel : 912754111

Benino

1- La Lernejo "La Fontaine de Vie" (FV) en Lokossa

Multaj lernejoj estas en Lokossa. Inter ili enestas "La Fontaine de Vie", privata lernejo. Nur ĝi favore kaj volonte akceptis la instruadon de nia lingvo, Esperanto. Ĝi troviĝas en la kerno de la urbo Lokossa, apud la granda ŝtata strato. La enkonduko de la lingvo en tiun lernejon estas la iniciato de François HOUNSOUNOU. La instruado al la gelernantoj komenciĝis en 2005 kaj enradikiĝis en 2006 per la apogo de la neregistara organizo Afrika Centro Mondcivitana (ACM). Tiu lasta transprenis la instruadon kunlabore kun kelkaj lokaj esperantistoj, pretaj dediĉi tempon por senpage instrui en la lernejo. Inter ili enestas Francis AGBENOU al kiu ACM pagis la vojaĝon el rifuĝejo Agame al Lokossa por gvidi la kurson dum la foresto de François HOUNSOUNOU. Tiu ĉi lernejo estas samtempe, por la beninaj esperantistoj, la esperanta aranĝo-loko, kie okazis diversaj seminarioj fare de ACM por esperantistoj.

Esperanto estas lernejobjekto (kiel la franca, la angla...) por la gelernantoj de la 7a ĝis la 9a klasoj en la lernejo. Ĝi instruiĝas du horojn semajne en ĉiu klaso.

ONG ACM agadas en tiu lernejo pro la jenaj kialoj :

- instruado de Esperanto en la lernejo FV

- korespondigi en Esperanto la gelernantojn de FV kun aliaj gelernantoj. La korespondado ne jam komenciĝis

- lerneja partnereco

- interkulturo

- premio-disdonado al gelernantoj je la fino de ĉiu lerno-jaro.

La premioj konsistas el ĉiuspecaj donacoj. Ni do invitas vin kontribui la premio-tagon en lernejo.

La lernejo havas la partnerecon rilaton kun iu "sekundaersĉe" germana lernejo en Barleben pere de Esperanto kaj Mondcivitaneco helpe de Gerhard Hirsĉmann (Germanujo). Tiuj organizoj enkondukis projektojn en la lernejon "La Fontaine de Vie" pri diversaj temoj. Bv elŝuti la retpaĝon :

http://www.geocities.com/barloko

ĝi troveblas en tri lingvoj.

Krom la lokaj esperantistoj, instruis tie ankaŭ Ahmed Anagovi kaj Moses Opa (niĝeriaj esperantistoj) - Antoine Kouablan (Ebura Bordo)- Roger Grilo kaj Olga (Hispanujo). Vizitis la gelernantojn la nederlandano Juri Smolders.

ONG Afrika Centro Mondcivitana (ACM) invitas iujn lokajn esperantistojn kaj eksterlandanojn instrui la lingvon al la gelernantoj pro la bona evoluado de nia movado en Lokossa.

Plian informon, bv kontakti :

ONG Afrika Centro Mondcivitana (ACM)

BP 226 Lokossa-Mono

Rép du Bénin

West Afrika

esperantoawc_benino@yahoo.fr

François (Franko) HOUNSOUNOU

BP 226 Lokossa-Mono

Rep du Benin/West Afrika.

email : hounfranc@yahoo.fr

Tel : +229/ 95 96 51 24

+229/ 90 97 21 14

2- Gerhard Hirschmann en la koro de verda familio en Afriko

Inda germana esperantisto, bona aktivulo Esperante kaj mondcivitane (AWC-Direktoro sekcio Esperanto) pere de sia afrika direktoro, François HOUNSOUNOU planis vojaĝi en Afriko kadre de Esperanto kaj Mondcivitaneco. Tri semajnojn daŭris la restado de Gerhard Hirsĉmann en Afriko. Li prelegis en la urbodomo de Lokossa pri la lerneja partnereco inter Sekundarschule Barleben kaj la gimnazio Fontaine de Vie. Li sekve gvidis seminarion en Lokossa por beninaj esperantistoj kaj mondcivitanoj. La seminario arigis 83 partoprenantojn el diversaj anguloj de Benino sub la temoj :Esperanto (la strukturo de UEA ; utileco de esperanto ; historio de esperanto ; kiel organizi aranĝon sukcese) kaj mondcivitaneco. La seminario daŭris preskaŭ kvar horojn. La enhavo de lia prelego ege interesis la partoprenantojn, kiuj poste demandis. Gerhard tre afable respondis demandojn kaj adaptiĝis al afrika kulturo pri pacienco. Li instruis al Francis AGBENOU (oficisto) en Afrika Oficejo( AO) Lokossa oficejajn taskojn kaj ege provis pretigi la funkciadon de la paneinta printilo. Li vizitis publikan/ŝtatan lernejon Koĝi por renkonti la tieajn lernantojn, kiuj vigle parolas Esparanton. Okazis en Lokossa la renkontiĝo de Gerhard kaj virinoj(produktantoj de sapoj kaj afrikaj ŝtofoj) pri Esperanto kaj mondcivitaneco. Li konsilis la grupon lerni Esperanton. Gerhard renkontis Raoul Hounnake, la ĉefoficiston de afrika oficejo en Lokossa la 24an de aŭgusto 2007. Ili (Gerhard-Raoul - Francis kaj François) babilis en AO pri AO.

Gerhard havigis lernomaterialojn (poŝvortarojn-ABC d’espéranto-Nouveau Cours rationnel et Complet d’Espéranto) al Afrika oficejo kaj al afrika Centro Mondcivitana poste memorilojn al Direktoroj en Afriko.

Notindas la helpo de Gerhard al afrikanoj pri patronado de infanoj. Li ĉeestis la geedziĝon (pri kiu li estas la motoro) de François kaj Clémentine HOUNSOUNOU en la urbodomo de Lokossa.

Krom Benino, li kaj lia afrika direktoro daŭrigis la vojaĝon al Niĝerio- Ganao tra Togolando.Gerhard prelegis en Ganao precipe en Akim Oda (nordganao) sub la gvidado de landa direktoro, Alfred Arthur KOBINA, kiu aranĝis la restadon de Gerhard kaj François kun Paŭlo Mensah. Ili ekskursis por viziti la plej aĝan arbon en okcidenta afriko en Ganao. Dudeko da esperantistoj partoprenis la seminarion kaj Gerhard registris iliajn petojn rilate al Esperanto.En Togolando, Gerhard pretis prelegi tie sed la tiea landa direktoro forestis kaj la seminario ne okazis. Rilate Niĝerion, la niĝeria ŝtato ne permesis al Gerhard viziti la landon kvankam 25 esperantistoj atendis lin. Tamen li sukcesis telefone babili kun ili por kuraĝigi ilin. Li renkontis Monday Anagovi, la niĝerian landan direktoron ĉe la landlimo al kiu li enmanigis materialojn.

La vojaĝo de Gerhard Hirschmann estos ekzemplo por aliaj Esperantistoj. Mi petas ilin sekvi la paŝojn de Gerhard por progresigi Esperanton en Afriko, ĉar la afrikaj esperantistoj bezonas spertojn de eksterafrikanoj en Esperantujo kaj en diversaj kampoj por evoluigi Afrikon.

Pri plia informo, bv turniĝi al

François HOUNSOUNOU

BP 226 Lokossa-Bénin

Tel :+229 90 97 21 14

hounfranc@yahoo.fr

3- Pri mia vojaĝo al Okcidentafriko en Aŭgusto 2007

Raporto pri la seminario en Lokossa 2007-08-11 (Esperantistoj kaj Mondcivitananoj)

Dum mia restado en Benino de la 6a ĝis la 26a Augusto 2007 mi partoprenis la seminarion, kiu okazis en la gimnazio ­Fontaine de Vie- Lokossa.

Partoprenis 83 homoj, la plimulto el la urbo Lokossa, sed ankaŭ vojaĝintoj el aliaj lokoj, ekz. el Cotonou. La seminario daŭris de 09:00 ­ 13:30

Salutvortojn donis :

Alexis Bosse, direktoro kaj gastiganto de la seminario, Latifu Gbadamassi, ABeE Franko Hounsounou, Afrika kaj Benina direktoro de la Asocio mondcivitana

Temoj

Prelego de G. Hirschmann pri

1. Esperanto (Historio, Zamenhof, literaturo, lerneblecoj, organizoj, junularo kaj TEJO, UEA kaj fakaj asocioj, Praga Manifesto, Universalaj kongresoj, interreto kaj eblecoj, kantado, diskutado,

2. Mondcivitaneco (Celo, Historio, Organizoj, gravaj dokomentoj, taskoj de membroj, parenco kaj bona kooperado kun UEA)

Dum la paŭzo okazis la transdono de 14 Pasportoj al novaj Mondcivitanoj, inter ili la centa de la Esperanto-branĉo de la organizo AWC

Rimarkoj :

- La preleganto uzis Esperanton, diligentaj tradukistoj estis F. HOUNSOUNOU kaj J.C. ALOFA.

- Estis ege atentema, kunlaboranta etoso, la partoprenantoj estis ege afablaj kaj kore ili akceptis G.Hirschmann.

- Estis ege grave, raporti pri bazaj ĝeneralaj kaj historiaj faktoj de la Esperanto-movado, pri UEA, pri TEJO, pri landaj asocioj ktp., ofte mankas la scio pri tio.

- La partoprenantoj ege diligente, atenteme kunlaboris, demandis, diskutis

- Mirinde ofte estis spertebla mankanta scio pri bazaj faktoj

- oni informis, ke tiu seminario estis la unua kun partoprenanta Europano !

- demandojn, kiuj celis al la landa asocio, mi transdonis al Latifu Gbadamassi

- Rande okazis interparoloj, ekz. kun Latifu Gbadamassi, ABeE

Gerhard Hirschmann

Hegelstrasse 7, 39104 Magdeburg, Germanio

Burundio

1- Akcepto de gasto

La 8-an de septembro mi akceptis du gastojn el Cibitoke. Ili venis por prezenti al mi kion ili faris dum la pasinta jaro ; la tiea agado bonfartas.Ili meritas gratulon ĉar ili ne nur enkondukis Esperanton sed ankaŭ konigis ĝin en diversaj komunumoj.

Ili alportis subskribitajn dokumentojn de komunumestroj diversaj. Nun necesas doni al ili sufiĉajn leglibrojn kaj aliajn instrumaterialojn. Ili alvenis kun 35 kopioj de la respondo pri la unuagrada perkoresponda kurso kaj tio ege ĝojigis min. Ili petis al ni disponigi tiajn kursojn, ĉar multaj (ŝtatoficistoj) personoj tion petadas.

Bedaŭrinde en nia stoko tia kurso ne plu estas. Mi promesis peti tion de Afrika oficejo. Mi petis ilin ankaŭ malfermi poŝtadreson por pli faciligi la korespondadon.

Jérémie

SABIYUMVA Jérémie

BP:170 RUMONGE

BURUNDI

Telefone (+257)77733052)

2- Kampanjo en Burundio

Societo Internacia por la Paco Universala lanĉis kampanjon por Esperanto tra stud-seminario organizata por siaj progresanto-kluboj en ĉiuj landaj provincoj.Tio komenciĝis en la provinco Bubanza, kie 22-29 aŭgusto 2007 stud-seminarion organizitan de SIPU partoprenis 40 personoj.

Kial SIPU faris tion ?

1-e) Esperantistoj SIPU-anoj bezonas konatiĝi sufiĉe.

2-e) Esperantistoj SIPU-anoj tre bezonas pliprofundigi siajn konojn pli la lingvo.

3-e) necesas popularigi Esperanton surloke per instruo disvastigo de la idealoj ligitaj al ĝia kulturo, en ĉiuj terenoj kaj provincoj.

4-e) necesas kontribui al la pacigado en lando kiu mult-jare travivis militon ; laŭ propraj SIPU-celoj pri kulturo de paco ;

5-e) utilas establi interasociajn esperanto-centrojn en ĉiu provinco.

Tiel do SIPU akceptas subtenon materialan kaj financan por la daŭrigo de tiu ĉi kampanjo en aliaj provincoj de Burundio.

Jean Sacha Barikumutima

3- Restado en Uvira kaj Bukaku

De la 29-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro 2007 mi estis en Kongo precize en Uvira kaj Bukavu.

En Uvira, mi renkontis kelkajn esperantistojn, kiuj lernis Esperanton en Rumonge.

Nia kara amiko Diallo Kaŝindi estis ege kontenta renkonti min kaj prezentis al mi tion, kion li jam faris por Esperanto. Mi fine rimarkis, ke Esperanto estas ĉie, nur raportoj pri agadoj mankas. Mi promesis sendi al ili kelkajn lernilojn por kuraĝigi ilin kaj ankaŭ por plifaciligi la instruadon. Ni interparolis pri strategioj por disvastigi Esperanton, kaj ili petis min verki por ili informilojn kaj rilatigi ilin kun la tieaj esperantistoj (Sud-Kivu). Mi promesis tion fari kiam mi estos en Bujumbura.

Ĵaŭde,la 30-an de aŭgusto mi iris al Bukavu. Tie, mi ne renkontis esperantistojn sed informadis. Junuloj interesiĝis. Mi donis al ili kvar-horan kurson kaj promesis sendi al ili lernilon por ke ili enprofundiĝu en tion, kion mi instruis al ili.

Mi iris tien (en Bukavu) por aĉeti futbalaĵojn por nia Esperantista teamo "ESPERANTO FC" kaj mia celo plenumiĝis.

Nome de ĉiuj burundiaj esperantistoj, mi ege dankas la Prezidantinon de MELS, kiu ĉiam helpas nin disvastigi Esperanton per sporto. Nia teamo plifortiĝas kaj per ĝi Esperanto disvastiĝas en Burundio. Mi esperas ke aliaj personoj sekvos la modelon de MELS, por enirigi Esperanton en ĉiun socian vivon.

Bonvolu aliĝi kaj subteni la agadojn de MELS.

Por pli da informo pri MELS kluku : http://www.esperanto.org/mels/

SABIYUMVA Jérémie

BP:170 RUMONGE

BURUNDIO

Telefone (+257)77733052

Demokratia Respubliko Kongolando

1- Por pli glata funkciado de Esperanto-kluboj en DRK

Florent Ntoto skribis :

Karaj kongaj esperantistoj,

Ni skribas al vi por kontroli diversajn klubojn aligitajn al DKEA por ebligi fidindajn statistikojn kaj por helpi fruktedonan kunlaboradon.

BONVOLU NEPRE REAGI AL TIU ĈI MESAĜO, sendante al ni :

- la ĝustan nomon de la klubo

- la liston de la membroj (precizigante la membrojn kun malpli ol 30 jaroj)

- la gvidantaron

Ĉisube estas la listoj de la kongolandaj kluboj pri kiuj ni deziras pliajn informojn :

I. BAS CONGO

1.VERDA FLAGO ESPERANTO KLUBO de MBANZA NGUNGU 2.STELARO E-o KLUBO de LUKALA

3.MATADIO E-o CENTRO

II. KINSHASO

1. ESPERANTO KULTURA MOVADO

2. BBI

3. FLAM ESPERANTO TURO

4. ANKRO

5. ODI STELETO

6. DANEL ESPERANTO CENTRO

7. CADEPS KLUBO

8. KEKO   III. KIVU   1. SOLIDARECO ESPERANTO KLUBO

2. VIRUNGA ESPERANTO KLUBO

3. GOMA ESPERANTO KLUBO   IV. FAKAJ GRUPOJ   1. KONGA ESPERANTO RONDO

2. IKUE

3. KABE   V. SEKCIOJ   1. DKEJO

2. ILEI   Ni senpacience atendas vian reagon sciante ke ĉiuj kongaj aktivuloj estas enlistigitaj en nia diskutlisto.   Sincere salutas,   NTOTO ZOLA   Reago

  Saluton !   Mi informas vin pri la ekzistado de ESPERANTO KLUBO VERDULARO en Bandalungwa

eke de 1992 iniciate de Sinjoro NIANSI.

Nun, ni laboras por kunigi niajn membrojn kaj poste ni sendos nian liston.   Jean Claude SAYA.     2- Novaj kluboj en DRK

de : Simon Kiangani

Prezidanto de DKEA

B.P. 721

KINSHASA XI

CONGO- KINSHASA   3- Seminario en Goma

La 5-an de septembro 2007, estas skribite :   Karaj amikoj,   Okazos, de la 29a ĝis la 30a en Mbanza Ngungu, LABORKUNSIDO de la estraro de DKEA kun la reprezentantoj de la Afrika Komisiono. Dume, estas inter alie traktota la ĝenerala situacio de nia movado enlanda kaj pretigo de la okazontaj seminarioj.

Ni tamen notu ke AK,AO kaj UEA jam decidis unuflanke apogi la seminarion, kiu devas okazi en Bas-Congo dum decembro 2007 kaj aliflanke, tiu planita en Goma devas okazi en Rumonge en Burundio pro la nesekureco de nia orienta parto de la lando. Do, ni ne tien portos nian seminarion sed partoprenos la seminarion organizatan tie. Ni estas trastudantaj kiamaniere partoprenigi ĉiujn, kiuj povos kaj deziras partopreni.

Mi profitas samtempe informi pri la malbonaj novaĵoj el nia amiko Honoré SEBUHURO el Masisi, Rutŝuru kiu informas pri la milito kiu rekomenciĝis en tiu parto de la lando. Estas militistoj kiuj ĉion forrabas, ĉion detruas inter alie la retejon. Do estas nun tre malfacile komuniki kun li kaj kun la tieaj esperantistoj. Dio protektu ilin...   NTOTO ZOLA   4- Paca karavano

La Paca Karavano de la klubo ESM atingis la nacian Virungan Parkon, kie estas goriloj. Unue aperos vortoj pri la celoj de la karavano, kaj poste pri la besto Gorilo.   Dum la ferioj julio-aŭgusto 2007 la klubo ESM (Esperantistoj Samideanoj por Mutualismo) organizis ekskurson, kiun ili nomas Paca Karavano. La celoj de tiu ĉi karavano estas :

- Unuigi ĉiujn gejunulojn, kunvojaĝi, kunmanĝi, kundormi,interhelpi mutuale en en periodoj feliĉaj aŭ malfeliĉaj

- Krei intimecon sen distingo pri religiaj konfesioj,seksoj,etnoj, ktp inter tiuj gejunuloj el diversaj etnoj, kiuj antaŭe malamis, batis kaj interbuĉadis unu la alian. Tiu intimeco ebligu al ili interfratiĝi dank’al nia kara lingvo de la paco, Esperanto.

- Atesti al aliaj homoj, ke la gejunuloj elektis forgesi la malbonan memoron de milito de la pasinta tempo kaj nun kunvivi en la paco.

- Propagandi kaj disvastigi nian karan lingvon al ĉiuj tra la diversaj anguloj de nia mondo.

Tiun ĉi periodon la temo elektita estis "kiu estas nia frato ?". Certe ĉiuj scias, ke ĉiuj ni estas fratoj, kaj tiel la interfratiĝo estas tre kara al ESM. Tial nia klubo estas malferma al ĉiuj kaj aparte dankas la gesamideanojn, kiuj kunlaboras kun ĝi. Iuj el tiuj ĉi demandis pri Gorilo.

Jen kelkaj vortoj pri tiu besto.   En la nacia Virunga Parko troviĝas multaj bestoj. Inter ili estas ankaŭ goriloj, bestoj tre raraj tra la mondo, kiuj estigas konsternon de ĉiuj geamikoj de la naturo (geturistoj el diversaj landoj).

Ja, la Gorilo estas besto kiu similas al la homo. Ĝi estas trankvila, pacifika kaj sociala besto. Ĝi estas el la grupo de Primatoj, kiu konsistas el diversaj familioj de simioj. La Gorilo, ĉimpanzo kaj Orangutano de Azio apartenas al la sama familio protektata de la leĝo. Ankaŭ homoj estas Primatoj.

La Gorilo estas grandega,fortika kaj potenca. Ĝia kapo estas grandvolumena, kaj ĝiaj brakoj tre muskolfortaj pli longaj ol ĝiaj kruroj.Ĝi povas esti alta je 1,75 m, kaj ĝia pezo estas 140-180 kg (por virgoriloj), 70-80 kg (por gorilinoj).Ĝia hararo estas bruna aŭ nigra. Ĝi marŝas kvarpiede sed kelkafoje staras kiel homo.

Kelkaj fizikaj apartaĵoj distingigas tri speciojn de Goriloj

- La monta Gorilo (GORILLA GORILLA BERENGEI).

Ĝi estas pli harkovrita ol la du aliaj. Ĝi loĝas sur montoj je 2000 m altaj. Oni trovas ilin sur la estingitaj vulkanoj en DRKongo, Ruando kaj Ugando. Tiuj ĉi estas la Goriloj el la distriktoj de JOMBA kaj BUKIMA/RUTSHURU, specioj la plej vizitaj de Turistoj. Tiaj troviĝas en la Virunga Nacia Parko.

- Goriloj de la orientaj ebenaĵaj (aŭ GORILLA GORILLA GRAUERI).

Ili estas malplej harkovritaj, vivas je malalta altutdo ĝis ĉirkaŭ 1500 m. Ili troviĝas en regiono triangula, kies bazo malproksimas la ekvatoron, ĉirkaŭ Lubutu ĝis Lubero, kaj kies supro situas en la arbaro de Itombwe (okcidente de la lago Tanganjika). Tiaj Goriloj loĝas en Kahuzi-Biega en nacia parko, en MAIKO kaj sur la monto Tŝiaberumu en Virunga Nacia Parko.

- Goriloj de okcidentaj ebenaĵaj (GORILLA GORILLA GORILLA)

Ili estas malplej harkovritaj el la tri grupoj. Ili loĝas en pli da regionoj ol la aliaj, kaj tial troviĝas en Konga arbaro, Centrafrika Respubliko, Gabono, Kamerunio kaj Niĝerio.

La Gorilo kunvivas en familio de 15 ĝis 30 individuoj sub gvido kaj protektado de la maljuna virgorilo. La konsisto de la grupo estas ĝenerale sufiĉe stabila. Kiam la juna virgorilo atingas la aĝon de la matureco seksa (7 -11 jaroj ) ĝi povas forlasi la familion por fondi sian propran, kuniĝante al gorilino. Virgoriloj povas havi tri aŭ kvar edzinojn aŭ eĉ pli. La gorilino estas matura je la aĝo de 6- 9 jaroj. La gravedeco daŭras ĉirkaŭ 8-9 monatojn.

La Gorilo povas vivi en la naturo ĝis la aĝo de 25-30 jaroj kaj ĝis 38  jaroj en mallibereco. Ĝia manĝreĝimo estas vegatara. Serĉante sian manĝon, ĝi ĉiam ŝanĝas loĝlokon, eĉ malkonstruas sian neston en la tago. Vespere, ĝi preparas alian neston el herboj kaj plantoj. Postan tagon ĝi konstruas alian, ktp. La junaj dormas kun sia patrino ĝis la aĝo de tri jaroj .Unu familio povas translokiĝi sur areo de 10 ĝis 40 km2.

Kunordiganto de E-S.M.

Emmanuel MUĈUTI RAFIKI.   5- Katastrofo

24.09.07

Ni, anoj de Solidareco Esperanto-Klubo, ege funebras anonci al vi, ke ni ĵus perdis 7 esperantistojn pro la milito, kiu okazis hieraŭ la 25an de septembro 2007 en nia tendaro BITALE kaj en diversaj lokoj de nia distrikto MASISI. 120 enloĝantoj ĵus mortis pro la bomboj lanĉitaj de militistaro el Ruando,Ugando kaj de tiu de Generalo Laurent NKUNDA kontraŭ tiun de nia  registaro DRK. Tiuj militistaroj ne kompatas al konga popolo, kiun ili amasbuĉas. El 120 mortintoj estas 7 Esperantistoj de nia grupo : 3 viroj kaj 4 virinoj.La militistaro de DRK jam foriris kaj malsukcesis de hieraŭ. Ruando, Ugando kaj L.NKUNDA batalas en DRK. La Esperantisto Huston ĉiam estas en hospitalo.Preĝu por la restantaj familioj, georfoj kaj gevidvoj.

sekretaristo de SEK

MUNGERI NDARIHORANYE EZEĈIEL     Gvineo-Konakrio

Esperanto-agado estas konata en Gvineo dank’al la klopodoj de la togolandano Gbogatse Komi Raphael, instruisto en liceo de Konakrio. Li instruas Esperanton al siaj gelernantoj, kaj jam pri tio raportis. Laŭ raportoj de la kotdivuarano Antoine Kouassi Kouablan al dissendolistoj, oni povas kompreni, ke fine de aŭgusto kaj komence de septembro 2007, li pasigis kelkajn tagojn en Gvineo por helpi al la landa movado. Liaj diversaj raportoj resumiĝas sube.   S-ro Antoine kun lokaj esperantistoj vizitis aŭtoritatulojn gvineajn por informi ilin pri Esperanto kaj ties movado en Gvineo. Li povis tiel viziti la ministron gvinean pri edukado. Al dekoj da gvineanoj li ekinstruis Esperanton. La starigo de gvinea landa asocio estas punkto en lia raporto : GVINEA FRATA ESPERANTISTA UNUIĜO. Tiu ĉi naskiĝis post kiam Antoine kaj gvineanoj verkis la statutojn kaj regularojn de la asocio.

La 15-an de septembro 2007, s-ro Antoine informis, ke li kreis retpaĝon por la gvinea movado. Li skribis :"Ni kreis hejmpaĝon por la gvinea movado, do bv ĝin konsulti. http://www.esperantoguinee.zoomŝare.com

retadresoj:esperantoguinee2007@zoomŝare.com

ufeg2007@yahoo.fr

La gvinean asocion, laŭ la raportoj de Antoine gvidas la togolandano Gbogatse Komi Raphael.   Malavio

Fine de aŭgusto 2007 f-ino MBAZUMUTIMA ĈRISTINE  skribis al GBEGLO Koffi : "kiel Malavio evoluas kun la lingvo". Ŝi iomete intermiksas ACE kaj AO. Tamen tio ne gravas, ĉar ambaŭ laboras por la afrika movado. Kio notindas, tio estas, ke togolandanoj helpas malavianojn en ties agado, kaj tial ĉi Ĉristine skribis al Togolando.

Ŝi dankis pro la helpo en liverado de lerniloj kaj ankaŭ en instruado al la membroj de DEKM. Aliaj vortoj ŝiaj koncernas la statuson de rifuĝintoj de klubanoj, kiuj tial havas malbonajn vivkondiĉojn. La klubo klopodas siamaniere helpi al la "malfeliĉuloj", asistas aidos-malsanulojn. Klopodoj estas farataj de s-ino Mado ndandwe por krei klubojn en aliaj lokoj (rifuĝejo de LUWANI). En la agadprogramo de la klubo estas ankaŭ futballudo por interesigi junulojn pri Esperanto.  

Sudafriko

En la listo

Axel von Blottnitz skribis :   Filmo estis senpage montrita la 19-an ĉimonate (septembro) vespere en Johanesburgo en la Goethe-Instituto.

Spektis Mildo Clement Mokone kaj Axel von Blottnitz en grupo el 44 personoj. Tiu filmo bone montras 1] la klopodojn de la ŝtato kaj gepatroj instrui la anglan al neanglaj ge-lernantoj ; 2] la identan vakuon en kiu troviĝas tiuj, kiuj sukcese lernis la anglan kaj elektas vivi en novaj socioj de angleparolantoj ; 3] la neeblon plenumi juste la juran egalecon de la 11 oficialaj lingvoj en S-A. ; 4] la grandan prestiĝdiferencojn inter la angla kaj la bantuaj sur kelkaj terenoj.   Tiu filmo estas montrita germane en Berlino dum kongreso en julio pri ""la povo de lingvo”” [die Maĉt der Spraĉe]. La nia estis la unua publika elmontro de la angla versio. Oni povas lui la 23-minutan filmon.

Poste sidis sur la podio 5 personoj : la prezidanto (gvidanto de la Goethe-Instituto) ; Prof. Robert Balfour el Univ. Natal ; Prof-ino Pumla Gqola el Univ. Witwatersrand ; 2 s-inoj, kiuj verkis/kompilis la filmon. Balfour kaj Gqola priskribis la filmon dum 50 minutoj. Poste la publiko estis petata kontribui per ideoj. La unua estis Mildo, kiu demandis pri kio okazos/evoluos venonte sur lingva kampo en S-A. Tiu aspekto tute ne estis pritraktata en la filmo nek de la profesoroj. Iuj respondis ke la ŝtato antaŭenpuŝos la evoluon de la bantuaj lingvoj, sed la ĉefa honesta opinio estis, ke la angla multe pli kreskos ĉilande. Poste Axel lice diris, ke li timis, ke multlingveco povus esti proponata kiel ŝtatpolitiko, sed nun feliĉe li konstatas, ke nenio proponis tion. Multlingveco estas bona idealo por individuoj kaj lernejoj, sed estas nebona politiko por ŝtatoj.

Multlingveco kiel ŝtata politiko forte subtenas la hegemonian lingvon. Ŝtatoj devus adopti kiel politikon la enkondukon de Esperanto.   Post embarasa, perpleksa tempeto, la prezidanto petis Balfour respondi. Li diris, ke ne estus eble mortigi ĉiujn lingvojn per unusola mondlingvo. Li do tute ne sciis pri la Esperanta solvo. Mi diris, ke ne estas verŝajna, ke Esperanto iĝu hejmlingvo, kaj ke ĝi kontraŭe estos ŝirmilo por aliaj lingvoj kontraŭ morto fare de hegemonio.

Alia publikano rakontis pri la timoj en Europo pri troa rolo de la angla. Mildo diris, ke la vasta plimulto de lernintoj de la angla tamen restadas malpli fluaj en ĝi ol denaskuloj, kaj ke do ne atingeblos samŝanceco. Gqola tre interesite longe respondis. Post la fino Axel disdonis niajn pamfletojn.

Rezultoj : 1] Ĉiuj ekkonsciis pri la ligiteco inter lingvoproblemdiskutado kaj Esperanto.

2] Estas avizinde viziti Balfour far EKDoanoj kun literaturo kaj Gqola far Mildo kun literaturo. Ambaŭ kun Praga manifesto, Zuluaj pamfletoj k.a.

3] Mi klopodos atingi permeson ekspozicii en la Göthe-Institut.

Axel

Togolando

1- Juliaj kursaro kaj ekzamenoj en Instituto Zamenhof

De la 23-a ĝis la 28-a de julio 2007, okazis esperanto-kurso por komencantoj kaj progresantoj ene de Instituto Zamenhof.

Organizita kaj gvidita de TIETTo kunlabore kun UTE, la seminario kunigis 65 gelernantojn el kiuj 10 progresantoj, 20 personoj, kiuj iam lernis E-on, kaj 35 komencantoj. La kurson kies objektoj estis gramatiko (vortoprovizo, vortfarado…), kulturaj konoj (Historio pri E-movado), aŭskulta kompreno, teksta kompreno, metodiko kaj eseo gvidis s-roj DOUMEGNON Koffi, ATTAGLO Elom Markus Eviegneame kaj AGBOLO Apélété Didier. Dum ses tagoj, de la 7-a horo kaj duono ĝis la 16-a horo posttagmeze, ĉiutage, ili interŝanĝiĝis ĉu por la gramatiko, ĉu por la historio aŭ alia en la diversaj klasĉambroj, sub lertaj kontrolo, gvido kaj konsilo de s-ro GBEGLO Koffi.

La gelernantoj tre scivolemaj (precipe la komencantoj) arde laboris malgraŭ la peza kaj preskaŭ senpaŭza kursprogramoj. Por iom subteni kaj kuraĝigi ilin, TIETTo okazigis kunmanĝon ĉiutage dum la tagmeza paŭzeto ; tiel la gelernantoj ne forlasis la kursejon ĝis la lasta tago. Tamen tio ne estis la fino de la seminario ; lundon la 30-an de julio okazis ekzameno por testi la konojn de la diversaj gelernantoj. Por la antaŭtesto, 9 el 44 personoj, kiuj iam lernis Esperanton (kiuj ne jam sukcesis je la ekzameno pri la Zagreba Metodo) kuniĝis al la komencantoj. La rezulto de la antaŭtestoj [ diktaĵo por la komencantoj kaj personoj, kiuj iam lernis Esperanton, kaj gramatikaĵo por progresantoj (elementnivela ekzameno de ILEI/UEA)] prezentiĝas jene :

- komencantoj : 20 sukcesis el 35 anstataŭ 44 (ok ne prezentiĝis por la ekzamena antaŭtesto).

-  Persnoj, kiuj iam lernis Esperanton kaj havas la diplomon de la Zagreba metodo, sed ĉion forgesis : 10 el 11 sukcesis la antaŭteston.

-  Progresantoj : 8 sukcesis el 10. Mardon la 31-an de julio, la sukcesintoj prezentiĝis por daŭrigi la ekzamenon. Ĉe la fino, 16 el 20 komencantoj sukcesis. Pri la elementa ekzameno de ILE/UEA la fina rezulto dependos de la kompetentaj instancoj de ILEI/UEA. La personoj, kiuj iam lernis Esperanton kaj kiuj faris la ekzamenon A1 de la Esperanta Civito ricevos la finan rezulton de la instancoj ekzamenaj de la Esperanta Civito. La ekzamenintoj estis s-roj GBEGLO Koffi kaj ATTIOGBE ­AGBEMADON Mensah Biova Bonaventure, pioniroj de E-o movado en Togolando. Por helpi al la gelernantoj ne forgesi kion ili ĵus lernis, estas decidite organizi kursojn ĉiusabate ekde la 4-a de aŭgusto 2007 ; la kursoj okazos je kvar niveloj :

- Nivelo 1 koncernas komencantojn kiuj neniam lernis la lingvon.

- Nivelo 2 koncernas tiujn, kiuj sukcesis la ekzamenon de Zagreba Metodo (diplomo A de TIETo)

- Nivelo 3 kiuj preparos la elementan ekzamenon de ILEI/UEA, A1 kaj A2 de la Esperanta Civito

- Nivelo 4 kiuj preparos la mezan ekzamenon de ILEI/UEA kaj B1, B2 kaj C1 de la Esperanta Civito.

La kursojn prizorgos s-roj DOUMEGNON Koffi, ATTAGLO Elom Markus Eviegneame kaj AGBOLO Apélété Didier kun helpo de GBEGLO Koffi.

Memorindas ankaŭ, ke sabaton la 28-an de julio, en frua mateno, okazis futbalmatĉo inter la komencantoj-personoj, kiuj iam lernis Esperanton kaj instruistoj-progresantoj. Ĉe la fino, la unua teamo gajnis la duan per kvar goloj kontraŭ tri.

Lomé, la 1-an de aŭgusto 2007.

Raportis AGBOLO Apélété Didier,

Ĝenerala Sekretario de UTE.

2- ABACA

(All Born Again Christians Association (Asocio de Ĉiuj Denovnaskiĝintaj Kristanoj))

Sube aperas la celoj kaj planoj de nia Asocio.

NIAJ ĈEFAJ CELOJ :

- Mobilizi kaj unuigi ĉiujn kristanojn de la mondo ĝenerale, kaj tiujn de Togolando aparte, (ĉiuj ekleziaj nomoj intermiksitaj) por la granda rikolto kaj la restarigo de la Dia popolo tra la evangelizado kaj la predikado.

- Konduki la savitajn animojn al la Regno de Dio kaj de lia Filo Jesuo Kristo per aŭtentikaj kaj fidelaj Bibliaj studoj.

OBJEKTIVOJ KAJ PROJEKTOJ :

Post niaj celoj, la asocio havas multajn objektivojn kun humanaj karakteroj celante la bonstaton de Togolandanoj aparte, kaj la bonstaton de ĉiuj tutmondanoj ĝenerale, nome :

- Per evangelizado kaj preĝoj restarigi Dian ordon sur la planeto Tero.

- Per tiuj Diaj manieroj, elradikigi la deliktadon, la diboĉon, la banditismon kaj nemoralecon venigante senescepte ĉiujn homojn al Jesuo Kristo.

- Altigi la spiritan kaj moralan vivnivelojn de ĉiuj togolandaj civitanoj.

- Fari preĝojn, preĝpetojn, petojn, dankpreĝojn por ĉiuj homoj : la Aŭtoritatoj, la Reĝoj, la Prezidentoj kaj por ĉiuj tiuj, kiuj havas altrangecon.

- Enradikiĝi en aliaj landoj kaj daŭrigi la evangelizadan mision kaj profetadon.

- Certigi fratan komunion inter ĉiuj kristanoj kaj promocii fortan kaj fortikan partneran ligon inter ĉiuj Eklezioj kaj Asocioj kristanaj.

- Reprezenti valide ĉiujn karismajn ekleziojn kaj Asociojn kristanajn, lernejojn kaj bibliajn institutojn, internaciajn preĝajn grupojn kaj propetadojn por nia lando kaj ĝenerale por la tuta mondo.

- Enradikigi verajn Ekleziojn, lernejojn kaj institutojn de Biblia Formado por la Pastoroj, la misiistoj kaj por la evangeliistoj ktp… - Helpi spirite kaj materiale la kristanojn en malfacilaĵoj.

- Helpi la malprovizulojn, la povrulojn ( vidvinojn, orfojn, senhavulojn, malliberulojn) ktp… - Konstrui lernejojn kaj Centrojn de Formadoj por helpi la togolandan junecon.

- Kolekti kaj regrupigi la forlasitajn infanojn sur stratoj por ilia edukado, formado kaj ilin utiligi al la societo.

- Promocii kaj disvastigi la internacian lingvon Esperanto en Togolando kaj en la tuta mondo.

- Konstrui sancentrojn en la vilaĝoj kaj en la malproksimaj farmoj.

- Konstrui gastcentrojn por la senhavuloj.

- Lukti kontraŭ la disvastigo de AIDOSO kaj ĉiuj aliaj malsanoj sekse transdoneblaj (MST / IST).

- Kreskigi kaj subteni la projektojn de agrikulturo kaj de bredado en kamparaj zonoj.

- Ellabori kaj realigi projektojn favore al la popoloj en mizeregoj (popoloj pereantaj).

- Alfabetigi la popolon en Esperanto.

- Promocii ene de la eklezioj kaj en la tuta mondo, la instruadon de la lingvo Esperanto al ĉiuj kristanoj.

- Aliaj…

Jen la listo de la estraranoj de « ABACA » :

- Prezidanto : Pastoro John Briĝt Liĝtson

- Vic-prezidanto : Pastoro Ayaw Louis HUPATI

- Sekretario Ĝenerala : Frato Komlan Dovi d’ALMEIDA

- Vic-Secretario : Frato Gadoufia Kossi EDAH

- Kasistino : Fratino Abigaël Edith AGBODJI

Adreso : All Born Again Christians Association (Asocio de Ĉiuj

Denovnaskiĝintaj Kristanoj) : 11 BP 314 Lome11-Togo

Tel : (00228) : 914 60 57

Retadreso : abaca2002cnkc@yahoo.fr

El raporto de Pastoro John Briĝt Liĝtson

3- Tamena instrulaboro en Instituto Zamenhof

La 24-an de septembro 2007 gelernantoj kaj la instruistoj de Instituto Zamenhof eklaboris en la lernejo. Tiel ili pretigas sin por la komenco de la lerneja jaro la 17-an de oktobro 2007. Jes, temas bone pri oktobro, ne septembro kiel antaŭvidite. Ĝuste tial la laboroj nun okazantaj en IZo estas tamenaj.

En la dua semajno de septembro 2007, kiam gepatroj ĉiuflanken kuradis por provizi siajn gefilojn je lerniloj, jen ĉe la televida ekrano aperis la ministro pri instruado unua- kaj duagrada por anonci, ke la lerneja jaro komenciĝos jam ne la 17-an de septembro sed la 17-an de oktobro. Li montris kialon : "pro abundaj pluvoj, lernejoj ĉe la norda parto de Togolando estas detruitaj. Oni do bezonas tempon por rekonstrui ilin. ....". Ĉiutaga demando estas : "Ĉu vere temas pri tio ? Ĉu sube oni ne kaŝas ion ?" Ĉiu tiel pensas pri la elekto deputita, kiu la 14-an de oktobro okazos en Togolando.

Eble la decido koncernas tion, ke la lerneja jaro komenciĝu post la elektoj. Instruistoj, ankaŭ gepatroj ne estas kontentaj, ĉar la decido koncernas ankaŭ privatajn lernejojn. Ties respondeculoj demandis la ministron, ĉu la privataj lernejoj tamen eklaboru. La ministro klare respondis, ke la decido koncernas ĉiujn lernejojn en Togolando. "Tamen io okazu", pensis la gvidantoj de Instituto Zamenhof.

La 20-an de septembro 2007 kunvenis la instruistoj en IZo por plani ion dum tiuj pliaj feritagoj. De tiu tago pendas tabulo ĉe la enirejo de IZo, ke apogkurso okazas por ĉiuj gelernantoj de IZo de la 24-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro. Fakte, ne nur gelernantoj lernos, sed ankaŭ la instruistoj, ĉar ili bezonas ĝisdatiĝi.

Ekde la 24-a de septembro okazas kurso en IZo. La programo aspektas tiel :

Matene, de la 7a ĝis la 9a horo instruistoj interŝanĝas spertojn, kaj de duono post la 9-a ĝis duono post la 11a, la gelernantojn prizorgas la instruistoj, kiuj klarigas aferojn al ili pri la diversaj lernobjektoj. Tiuj kursoj estas kvazaŭ la daŭrigo de la ferikursoj, kiuj okazis en IZo de la 6-a ĝis la 31-a de aŭgusto 2007.

La 28-an de septembro 2007 la instruistoj kunvenis por bilanci pri la unua semajno kaj tiel prepari la duan semajnon. La instruistoj povis montri punktojn, kiujn ili ne facile mastras. Ili estas kontentaj pri la gelernantoj, kiuj kvankam ne multaj, tre respekteme sekvas la klarigojn. En la sekva semajno pluiris la kursoj, kaj tiam plej spertaj pedagogoj asistis la instruistojn de IZo por helpi ilin pri la punktoj, kiuj ŝajnas malfacilaj al ili.

Kvankam en la komenco, oni timis, ke la ministro intervenos por haltigi aŭ puni, la kurso ĝis nun okazas glate, kaj de tago al tago, venas novaj gelernantoj. La kurso pludaŭris ĝis la 5-a de oktobro , kio antaŭvidas, ke la kurso pluiros ĝis la 12-a de oktobro 2007 por la instruistoj.

LITERATURE

Pretiĝas poemaro de Togolanda Esperantisto kun la titolo MIAJ UNUAJ PENSOJ. Leginte ĝin, Hans BAKKER skribis al la aŭtoro :"...... Certe vi ŝatas iun poemon pli ol alian. Certe vi sukcesis pli en unu ol en alia. Ĉu mi rajtas diri miajn preferojn ? Ili estas la komenco kaj la fino.La antaŭparolo de via patro, kaj la lasta poemo pri via Ana. Mi pensas ke ĉiu homo en la mondo havas iun tian Ana..........."

Certe, ankaŭ la legantoj havos sian preferon. Antaŭ ol havi la tutan poemaron, oni povas tuj vidi la preferojn de la "Patro de afrikaj Esperantistoj, Hans BAKKER.

1- Antaŭparolo

Antaŭ junio 2007, Dzifa (ĝifa) demandis min, ĉu mi povas helpi, ke eldoniĝu poemaro, kiun li planas verki. Kvankam tiam li estis trapasonta ekzamenon, kaj mi tute elĉerpiĝis kaj senkuraĝiĝis pri Esperanto pro konduto de UEA-gvidantroj, precipe Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI, mi respondis :” kiam ĉio estos preta, montru ĝin al mi”. Mi devus tion malpermesi al li, ĉar lia ekzameno pli gravas ol Esperanto. Mi tuj memoris la konduton de Marko al la juna Ludoviko, kaj, anstataŭ malpermesi, mi silentis, konfidante ĉion al la Providenco.

Verdire, tiam mi perdis tutan entuziasmon pri E-laboroj, kvankam mi plulaboris por Afrika Centro Esperantista. Miaj klarigoj al kolegoj pri la konduto de UEA-gvidantoj senkuraĝigis multajn. Mi tamen klopodadis agadi : redaktado de periodaĵoj de ACE, instruado perkoresponda, organizado de lokaj kursoj E-aj, ktp. Kvankam mi ĉion faris, tamen en mi estis nenia ĝojo por Esperanto. Mi devigis min havi la ĝojon, sed ĝi neniam venis. Tamen mi persistis, kaj plu persistis kun la espero, ke revenos la ĝojo. Mi eĉ ne plu kuraĝis legi verkaĵon mian pri la sintenoj de UEA-gvidantoj en 2006 kaj 2007 pri mi. Tamen mi taskis al mi neniam kabei. Vortoj de Nelly HOLEVITĈ kaj Hans BAKKER estis ege konsolaj kaj esperigaj. Mi eltenis, kaj eltenas ĝis nun, kaj subite io okazis.

Meze de aŭgusto 2007 Dzifa diris al mi : »Mi jam pretigis mian poemaron. Kiam vi prenos la tekston por legi ». Mi ne scias, ĉu mi sonĝis tiam. Tuja respondo eliris de mi : « donu ĝin ». Jen li donis al mi disketon. Mi rapidis al mia komputilo, kaj « klak ». Aperis antaŭ mi MIAJ UNUAJ PENSOJ. Mi fulme mezuris ĝian longon, kaj poste rete sendis ĝin al Nelly kaj Hans, ke ili vidu kion faris Dzifa. Tiam mi eĉ ne legis la poemojn. Mi diris al ili, ke mi legos poste, kaj tiam ni vidos, ĉu ĝi estas eldoninda.

Tagoj pasis, ankaŭ semajnoj. Dzifa demandis min, ĉu mi jam ĉion legis, kaj ĉu enestas eraroj. Mia respondo estis sincera : » mi ne jam eklegis, sed tion faros baldaŭ ». Aliaj tagoj pasis, kaj iumatene io portis min al la komputilo, kaj jen la verko de Dzifa antaŭ mi. Okazis la eklegado, sed mi devis forlasi la komputilon pro aliaj urĝaĵoj. Ceteraj tagoj sekvis, kaj la 28-an de septembro 2007 je kvarono post la kvara horo, matene, mi finlegis la verkon.

Mi ne kaŝu, ke mi estas tute kontenta. Se jam nun, en la fino de siaj 17 jaroj mia filo povis aperigi siajn UNUAJn PENSOJn, mi prave ĝoju. Mi tuj komprenas, ke mi tute ne senkuraĝiĝu. Antaŭen mi iru mian vojon, kiun eksekvas mia idaro. Se nun mi haltas, kiun sekvu miaj gefiloj. La titolo de la verko pravigas la aperon de aliaj. Mi kunvoju, ĉu ne ?

La 20-an de aŭgusto 1990, 21 tagojn post la naskiĝo de Dzifa, Hans BAKKER verkis antaŭparolon por mia libreto PRENU PLU. Liaj lastaj vortoj estis : »Al la kompetentaj legontoj de tiu ĉi kajero mi petas :akceptu la taskon juĝi ĝin kaj doni vian konsilon al la verkinto. Li meritas la investon de via tempo. Mi rekomendas lin al vi ». Nun estas miavice diri ion. Mi do rediras la vortojn de Hans al la legantoj, kaj promesas kunlabori kun ĉiuj, ke ni zorgu pri la unua Esperantistido afrika, kiu verkis poemaron.

GBEGLO Koffi   Lome, la 28-an de septembro 2007

2- AL ANA

Princino Ana, Ana princino

Kiam iun vesperon mi vin ekkonis

Mi esti ne plu sur tero pensis

Kia bela knabino, forta diino.

Mi kredis flugi en aero

Mi vidis stelon kiu brilis

Mia pulsis modesta koro

Mia korpo forte tremis.

Mi diradis : « ho,knabino, nobla princino

« Se nur vi povus esti mia

« Mia koro fariĝus feliĉa

“Mia koro veran pacon trovus

“Tiu alta kreitaĵo esti mia povus.

“Princino Ana, Ana princino."

Kaj nun Ana ?

Ĉu memoras vi

Pri niaj ploroj

Pri niaj ridetoj,

Kaj nun Ana ?

Kaj nun vi ?

Vi kiu unika estas

Vi kiu amas

Vi kiu pardonas

Vi kiu ĉiam esperas,

kaj nun Ana ?

Kaj nun Ana ?

Vi lasis vian amon

Vian amon foriri.

Nun vi estas sola,

Nun ne necesas forlasi,

Se eĉ vi havas flugilojn,

Ne necesas flugi,

Kvankam vi havas piedojn,

Ne necesas marŝi,

Kaj nun Ana ?

Kaj nun Ana ?

Ĉu mi devas adiaŭi

Al via simpleco kaj al via fideleco,

Al via bela rideto,

Al via sankta mildeco,

Al via brila fizionomio,

Al tiu granda amo ?

Kaj nun Ana ?

Kaj nun Ana ?

Via koro ne plu mia estas

Ĉu vi imagi povas

Kiel trista mi estas

Kiam mi memoras tiujn jarojn

Kiam mi memoras tiujn plezurojn

Kiam mi memoras vin ?

Bedaŭrinde

Destino ne nin unuigis

Por longa daŭro,

Kaj nun Ana ?

Kaj nun Ana ?

Vivu grandan pacon

Vivu beatecon

Mi devas akcepti

Akcepti mian malfeliĉon,

Kaj nun Ana ?

Adiaŭ ! Ana

Ĝif de RITUEL  

INTERNACIAJ ESPERANTO-ARANĜOJ EN AFRIKO

1- Esperantologia Seminario en Burundio

AfrES 2 en Burundio : dua selekto

Estas akceptitaj por la dua fazo de la prepara kurso, kiu ekas hodiaŭ (19-09-2007), kaj principe partoprenos fizike en la Afrika Esperantologia Semajno kiun c-ano prof. Giorgio Silfer gvidos 28 decembro 2007 - 3 januaro 2008 en Bujumburo, la sekvaj personoj :

Bahati Pamphile, Barikumutima Jean Saĉa, Birindwa Muŝosi, Kagina Lucien, Mbaŝa Raphael, Mudende Libéré, Ndayizigiye Philippe, Nimubona Fedelique, Nizbona Joaĉim, Niyeze Gédéon, Nizigiyimana Oscar kaj Sabiyumva Jeremie, el Burundio ; Feudjio Marie-Paule, el Kamerunio ; Malanda Emile kaj Malanda Jean Bosco, el Kongolando ; Oguinye Prince Henry, el Niĝerio ; Ntakirutimana Gaspardo, el Ruando.

Entute 17 el 28 superis la duan selekton ; 13 el ili havas la Esperantan civitanecon.

La duan Afrikan Esperantologian Semajnon kunorganizas KCE kaj SIPU.

[HeKo 338 9-B, 17 sep 07]

2- ILEI-Konferenco en Benino

ILEI-KONFERENCO EN PORTONOVO, BENINO

Dato de la aranĝo ­ de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2008 por ĝenerala programo kaj la 5-8-a de aŭgusto 2008 por postkonferenca ekskurso.

Portonovo, Benino

“Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero"

Esperantistoj de ĉiuj landoj kaj de ĉiuj kontinentoj ! ­ Vi estas invitataj partopreni la ILEI-Konferencon por omaĝi kaj kuraĝigi la lokajn samideanojn, doni instigon al pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi nian lingvon en la tuta mondo. La ILEI-konferenco en Afriko en la jaro 2008 estos grava evento kaj por la E-movado, entute kaj por la historio de ILEI same kiel por la E-movado en Afriko.

Konferencejo kaj tranoktejo : ONGAI CENTRO, BP 597, Tel. : 229 20225092, Fakso : 229 20222050, PortoNovo, Benino. Ĝi troviĝas en bone prizorgata granda park-aspekta tereno de agrikultura edukcentro proksima al la urbocentro. Por tranokti en la sama centro ekzistas jenaj ebloj (por la tuta konferenca periodo, krom la postkonferenca ekskurso ­- por unu persono - ĉiuj manĝoj inkluzivitaj) :

- en 1-lita ĉambro (klimatizilo, du ejo, necesejo) : 282 EUR

- en 1-lita ĉambro (ventumilo, du ejo, necesejo) : 234 EUR

- en 2-lita ĉambro (klimatizilo) du ejo, necesejo koridore : 210 EUR

- en 2-lita ĉambro du ejo, necesejo estas en koridoro 171 EUR :

- en 3-lita ĉambro du ejo, necesejo estas en koridoro :153 EUR

- en 4-lita ĉambro du ejo, necesejo estas en koridoro 139 EUR :

Manĝoj : ĉiuj manĝoj estas inkluzivitaj, mankos eblo por mem zorgi pri manĝado.

Konferenca programo : Konsiderante, ke tiu ĉi internacia aranĝo estos grava evento por afrikanoj la konferenca programo devos esti vere bunta kaj abunda. Por la konferenca programo oni antaŭvidas tradiciajn programerojn : inaŭguron, komitatkunsidojn, estarkunsidojn, ekzamenojn de ILEI/UEA en elementa kaj meza niveloj, interkonan, artan kaj nacian vesperojn, solenan fermon. Bonvenas ĉiuj pliaj proponoj kaj sinproponoj. Bonvolu skribi al :

Laŭeble okazos ankaŭ programeroj, kiuj jam iĝas tradiciaj : unutaga Scienca Simpozio -la konferenca temo ­ konatigo de lokaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj kun la E-medio kaj ebligo de daŭra kunlaboro de e-istoj kaj neesp-istoj ; Lingva Festivalo (prezento de lingvoj kaj kulturoj fare de partoprenantoj de la konferenco el diversaj landoj) ­ laŭeble publika, kiel donaco de e-istoj por lokaj loĝantoj kaj unu el la formoj de kunlaboro kaj konatiĝo kun la loka medio, ankaŭ kiel efika varbilo por nia lingvo ; bankedo ­ komuna adiaŭa vespermanĝo en lukseca etoso ; vesperaj renkontiĝoj kun kultura programo en agrabla etoso. Informoj pri eventualaj seminarioj aŭ programeroj kaj iliaj kondiĉoj aperos en venontaj IPR kaj ttt-ejo de ILEI. Pli preciza programo estos dissendita al aliĝintoj en Dua Informilo fine de marto.

Ekskursoj : DT1 : Adjarra (metiista vilaĝo) ­ 12,00 EUR. DT2 : Aguegus (per boato la rivero So kaj lago Oueme) ­ 12,00 EUR. DT3 : Dangbo (kuracejo, varma fonto) ­ 12,00 EUR. DT4 : Bimyns (turisma centro kun ludejoj kaj sovaĝbestoj) ­ 15,00 EUR. TT : tra Portonovo (vizito de la konferencurbo) ­ 20 EUR. PE : Ketu, Kove, Abomey, Azove, Aplahoue, Lokossa, Bopa e lago Aheme (festo Zangbeto), Ouidah, Vidjrosse, Abomey-Calavi, Ganvie kaj Portonovo aŭ Cotonou ­ 290 EUR (en 1-lita ĉambro) kaj 240 EUR (en 2-lita ambro).

Alveno post UK : Estas esplorataj variantoj pri komuna vojaĝo. Informoj aperos en la retejo de ILEI (http://ilei.info/konferenco/) kaj en IPR 4/07. Bankedo : festena komuna vespermanĝo en loka restoracio kun afrika vino kaj lokaj manĝaĵoj (A-landoj 35 EUR, B-landoj 20 EUR, C-landoj 1 EUR). La kotizoj : ili varias depende de la loĝlando de la aliĝanto :

A : ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B kaj C.

B : Iamaj socialismaj landoj de orienta Europo ; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.) kaj Latinameriko.

C : ĉiuj landoj de Afriko

Kotizoj (en EUR) ĝis 31.03.08 ĝis 30.06.08 ekde 01.07.08

Aliĝkategorio A / B / C A / B / C A / B / C

1. Membro de ILEI 50 / 30 / 5 60 / 36 / 5 70 / 42 / 10

2. Ne ILEI-ano 55 / 35 / 5 68 / 44 / 5 80 / 52 / 10

3. Junulo, handikapulo 25 / 15 / 5 30 / 18 / 5 35 / 21 / 10

Aliĝkotizo por 1 tago : 25 EUR por A kaj B landoj, 5 EUR por C landoj.

La kotizo ne inkluzivas restadon, ekskursojn, aparte pagendajn aferojn, ajnan asekuron. Konferencaneco estas transdonebla, sed necesas alpagi diferencon depende de lando kaj aliĝperiodo. ILEI diferencon ne repagas.

Por mendoj atingantaj nin post la 1-a de majo 2008 oni devas aldone pagi 10% de sumo por mendataj servoj. Post la 1-a de junio ni ne povos mendi al Vi tranoktadon.

PLIE LEGEBLOS : en la retejo de ILEI kaj en IPR 4/07. Se Vi havas demandojn, bonvolu skribi al : aidute@mail.lt.

Pagebloj :

[ ] al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante : "ILEI-Konferenco", nur se vi pagas ĝis la 15-a de majo 2008 ;

[ ] al la bankokonto de ILEI en Svedio : IBAN : SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6,00 EUR por svedaj bankokostoj se vi pagas de ekster Europa Unio. El Svedio eblas pagi al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Forenings-sparbanken.

La aliĝo validas nur post kiam la Kasisto ricevis vian pagon. Kiel aliĝdato validas la dato en kiu via pago atingis la konton de ILEI.

La prezoj por restado estas iom rondigitaj por plifaciligi la partoprenon de niaj afrikaj samideanoj.