Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Grava alvoko al la argentinanoj kaj al la tuta mondo
de Rosa LENUD  
7a oktobro 2007

Serioza situacio, kiu malutilas la popolon Viĉio (Wichí)

Bonvolu distribui inter viaj konatuloj

Saluton :

“La Asocio Suda Kruco”, kiu laboras kun la komunumoj de la indiĝenaj popoloj en Argentino kaj en Ameriko petegas specialan apogon rilate al tiu ĉi situacio, kiu malutilas la popolon Viĉio.

Ni devas ne resti indiferentaj kaj ni petas, ke vi faru rifuzon, sen politikaj partiismoj kaj ni ĝin distribuu al la internaciaj retoj.

La ligno diospiro « bulnesia Sarmientoi » aŭ « GAIACO » devas ne esti eksportata, ĝi estas protektata specio ĉar ĝi estas la laborkrudaĵo de la viĉiaj metiistoj. Estas nur ĉu de viĉiaj metiaĵoj ĉŭ de iliaj manoj, ke la diospiro povas esti leĝe eksportata. Bedaŭrinde, ne nur la ĉina manlaboro malmildege forhakas tiujn ĉi arbojn kaj aliajn masivajn arbojn de malrapida kresko. Tio estas dramo por la viĉianoj, kiuj perdas tiamaniere la bazon de sia sola ekonomia agado kaj estas grava ekologia problemo, kiu kaŭzas pli da dezertaĵo. Argentina fondaĵo faris filmon, kiun ni invitas vin vidi ĉu en la hispana ĉu en la angla.

En la hispana : http://youtube.com/watch?v=UCtJxkIfZow En la angla : http://www.youtube.com/watch?v=yXwd...

Por larĝmaniere deteni la nekontrolatan kaj detruigan forhakadon de la praarbaro en Argentino, ni invitas vin subskribi la alvokon de agentina Greenpeace, kiu petas la urĝan voĉdonon de la leĝo pri la arbaroj. Ĝia celo estas reguligi la uzadon de la sojlo kaj de la produktemaj agadoj, kun la celo atingi la mediprotektadon komencante per la subtenebla uzado de la naturaj arbaroj, post taksado de la nunaj ekzistantaj elementoj sur ĉiu provinco. Krome, ĝi devas protekti la tutan vivdiversecon kaj la indiĝenajn popolojn, kiuj estis ĝiaj plej bonaj gardantoj ĝis nun.

http://www.greenpeace.org.ar/cybera... http://www.greenpeace.org/france/ne...

Ni invitas vin ankaŭ vidi la videofilmon faritan de "Greenpeace Argentina". En la hispana, kiu montras ideon pri la homa kaj ekologia malfeliĉo kreita de la forhakado, nur por la profito de kelkaj industriistoj de gene modifita sojo.

http://www.youtube.com/watch?v=Uhb2...

Ni antaŭdankas vin.

Rosa LENUD.

(Respondeculino pri la Internaciaj Projektoj)