Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Komplica teroristo ĝuas senpunecon en Salvadoro
de Jean-Guy ALLARD  
4a oktobro 2007

2007-10-03

Francisco Antonio "El Panzón" Chávez Abarca, la ĉefa komplico de la internacia teroristo Luís Posada Carriles en Salvadoro, estis liberigita en Salvadoro post esti en prizono pro ŝtelo de aŭtoj, sed neniam li estis akuzita pro terorismo, kvankam li respondecas pri diversaj atencoj en Kubo, inkluzive de tiu kiu kostis la vivon al la italo Fabio di Celmo.

La konata krimulo havas la saman sorton kiel lia mentoro Posada Carriles, kaj eliris el la prizono post du jaroj sen esti juĝita, spite al la informoj kiujn la salvadoraj aŭtoritatoj posedas pri liaj teroristaj agadoj.

Chávez Abarco faris tri vojaĝojn al Kubo, en aprilo kaj majo 1997.

Estis li kiu metis la bombon kiu eksplodis en la necesejoj de la diskoteko Aché de la hotelo Meliá Cohiba, la 12-an de aprilo 1997.

Sub la ordonoj de Posada Carriles, li ricevis la taskon kontrakti kun Ernesto Cruz León, la soldulo ankaŭ salvadorano, kiu estis trejnata de Chávez Abarca en fabrikado de eksplodaĵoj kaj de kiu li ricevis la ordonon meti la bombon kiu murdis Di Celmo-n.

En la sekvaj monatoj, Chávez Abarca rekrutis, trejnis kaj sendis al Havano pliajn suldulojn, interalie Jorge Venancio, teroristo devena de Gŭatemalo.

Estas sufiĉe bone dokumentite, ke la krimo kontraŭ Fabio di Celmo originas en la senpuneco donata de Usono al la Miama terorismo, aparte al la kvazaŭarmea komitato de la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo.

Jean Guy ALLARD.

Elhispanigita, el ’Granma’ de la 3-a de oktobro 2007, de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl