Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Internacia pakto pri la civilaj kaj politikaj rajtoj
de Unuiĝintaj Nacioj / Unuiĝinta Naciaro  
27a septembro 2007

Adoptita kaj malfermita al subskribo, al ratifo kaj al aliĝo de la Ĝenerala Asembleo en sia rezolucio 2200 A(XXI) de la 16-a de decembro 1966

Ekvalida : la 23-an de marto 1976, konforme al la dispozicioj de la artikolo 49

Antaŭparto

La ŝtatoj partoj de tiu ĉi Pakto,

Konsiderante ke, konforme al la principoj eldiritaj en la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro, la agnosko de la ennaskita digno de ĉiuj membroj de la homa familio kaj de iliaj egalaj kaj necedeblaj rajtoj konsistigas la fundamenton de la libereco, de la justeco kaj de la paco en la mondo,

Rekonante ke tiuj rajtoj devenas el la ennaskita digno de la homa persono,

Rekonante ke, konformeal la Universala Deklaro de la Homrajtoj, la idealo de la libera homa estulo, ĝuanta la civilajn kaj politikajn liberecojn kaj liberigita el timo kaj mizero, realigeblas nur se estas kreitaj kondiĉoj kiuj ebligas al ĉiu ĝui siajn civilajn kaj politikajn rajtojn, same kiel siajn ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn,

Konsiderante ke la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro trudas al la ŝtatoj la devon subteni kaj respekti la rajtojn rekonatajn en tiu ĉi Pakto,

Interkonsentis pri la sekvaj artikoloj :

Unua parto

Artikolo 1

1. Ĉiuj popoloj havas la rajton disponi pri si mem. Kaŭze de tiu ĉi rajto ili determinas libere sian politikan statuson kaj certigas libere sian ekonomian, socian kaj kulturan disvolviĝon.

2. Por atingi siajn celojn, ĉiuj popoloj povas disponi libere pri siaj riĉaĵoj kaj pri siaj naturaj resursoj, kun rezervo de la devoj kiuj devenas el la internacia ekonomia kunlaborado, bazita sur la principo de reciproka intereso, kaj de la internacia juro. Neniuokaze popolo povas esti senigata de siaj propraj vivrimedoj.

3. La ŝtatoj partoj de tiu ĉi Pakto, inkluzive de tiuj kiuj havas la respondecon administri ne aŭtonomajn teritoriojn kaj teritoriojn sub kuratelo, devas faciligi la realigon de la rajto de la popoloj disponi pri si mem, kaj respekti tiun rajton, konforme al la dispozicioj de la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro.

Dua parto

Artikolo 2

1. La ŝtatoj partoj de tiu ĉi Pakto promesas respekti kaj garantii al ĉiuj individuoj, kiuj troviĝas sur ilia teritorio kaj pri kiuj ili kompetentas, la rajtojn rekonatajn en tiu ĉi Pakto, sen ajna distingo, nome de raso, de haŭtkoloro, de sekso, de lingvo, de religio, de politika opinio aŭ de ĉia alia opinio, de nacia aŭ socia deveno, de financa situacio, de naska deveno aŭ de ĉia alia situacio.

2. La ŝtatoj partoj de tiu ĉi Pakto promesas fari, laŭ siaj konstituciaj proceduroj kaj la dispozicioj de tiu ĉi Pakto, la aranĝojn por adopti tiajn leĝajn aŭ aliajn disponojn taŭgajn por efektivigi la rajtojn rekonatajn en tiu ĉi Pakto se tiuj ankoraŭ ne validas.

3. La ŝtatoj partoj de tiu ĉi Pakto promesas :

a) Garantii ke ĉia persono, kies rajtoj kaj liberecoj rekonataj en tiu ĉi Pakto estas malobeitaj, disponos pri utila rimedo, eĉ se la malobeo estas farita de personoj agantaj en la plenumado de siaj oficialaj funkcioj ;

b) Garantii ke la kompetenta aŭtoritato, jura, administra aŭ leĝdona, aŭ ĉia alia kompetenta aŭtoritato laŭ la leĝaro de la ŝtato, decidos pri la rajtoj de la persono kiu uzas la rimedon kaj disvolvi la eblecojn de jurisdikcia rimedo ;

c) Garantii la bonan sekvon donitan de la kompetentaj aŭtoritatoj al ĉia rimedo kiu estis rekonita kiel prava.

Artikolo 3

La ŝtatoj partoj de tiu ĉi Pakto promesas certigi la egalan rajton de la viroj kaj de la virinoj ĝui ĉiujn civilajn kaj politikajn rajtojn eldiritajn en tiu ĉi Pakto.

Artikolo 4

1. Okaze ke escepta publika danĝero minacas la ekziston de la nacio kaj estas proklamita per oficiala akto, la ŝtatoj partoj de tiu ĉi Pakto povas fari, en la strikta mezuro kiun postulas la situacio, disponojn kiuj sendevigas la devojn menciitajn en tiu ĉi Pakto, sub rezervo ke tiuj disponoj ne estu malkongruaj kun la aliaj devoj kiujn trudas al ili la internacia juro kaj ke ili ne sekvigu diskriminacion nur laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio aŭ socia deveno.

2. Tiu ĉi dispono permesas nenian sendevigon de la artikoloj 6, 7, 8 (paragr. 1 kaj 2), 11, 15, 16 kaj 18.

3. La ŝtatoj partoj de tiu ĉi Pakto, kiuj uzas la rajton de sendevigo, devas, pere de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro, signi tuj al la aliaj ŝtatoj partoj la dispoziciojn kiujn ili sendevigis kaj ankaŭ la motivojn kiuj kaŭzis tiun sendevigon. Nova komunikaĵo fariĝos sam-pere je la dato en kiu ili ĉesigis tiujn sendevigojn.

Artikolo 5

1. Neniu dispozicio de tiu ĉi Pakto interpreteblas kiel implicanta por ŝtato, grupo aŭ individuo ian rajton entrepreni agon aŭ plenumi agon kiu celas la detruon de rajtoj kaj liberecoj rekonataj en tiu ĉi Pakto aŭ limigojn pli ampleksajn ol tiuj kiujn permesas tiu ĉi Pakto.

2. Ne permeseblas ia ajn restrikto aŭ sendevigo de la fundamentaj homrajtoj agnoskitaj aŭ validaj en ĉiu ajn ŝtato parto de tiu ĉi Pakto en apliko de leĝoj, konvencioj, reglamentoj aŭ kutimoj, sub preteksto ke tiu ĉi Pakto ne agnoskas ilin aŭ agnoskas ilin malpli altgrade.

Tria parto

Artikolo 6

1. La rajto je vivo estas ennaskita de ĉiu homa persono. Tiu rajto devas esti protektata de la leĝo. Neniu povas esti arbitre senigita je la vivo.

2. En la landoj kie la mortpuno ne estas abolita, mortpuno verdikteblas nur pri la plej gravaj krimoj, konforme al la leĝaro valida en la momento en kiu la krimo estis farata kaj kiu devas ne esti en kontraŭdiro al la dispozicioj de tiu ĉi Pakto nek al la Konvencio por Prevento kaj Subpremo de la Kromo de Genocido. Tiu puno aplikeblas nur kaŭze de definitiva juĝo farita de kompetenta tribunalo.

3. Kiam la senigo je la vivo konsistigas la krimon de genocido, estas interkonsentite ke nenia dispozisio de tiu ĉi artikolo permesas al ŝtato parto de tiu ĉi Pakto iel ajn sendevigi ian ajn devon akceptitan kaŭze de la dispozicioj de la Konvencio por Prevento kaj Subpremo de la Krimo de Genocido.

4. Ĉiu mortkondamnito havas la rajton peti indulgon aŭ ŝanĝon de la puno. Amnestio, indulgo aŭ ŝanĝo de la mortpuno konsenteblas en ĉiuj okazoj.

5. Mortverdikto ne verdikteblas pro krimoj faritaj de personoj malpli ol 18-jaraĝaj kaj ne plenumeblas kontraŭ gravedulinoj.

6. Neniu dispozicio de tiu ĉi artikolo invokeblas por prokrasti aŭ malhelpi la abolon de la mortpuno de ŝtato parto de tiu ĉi Pakto.

Artikolo 7

Neniu estu submetata al torturo nek al kruelaj, malhumanaj aŭ malnobligaj traktadoj. Aparte estas malpermesate submeti personon sen lia libera konsento al medicina aŭ scienca eksperimento.

Artikolo 8

1. Neniu estu tenata en sklaveco ; la sklaveco kaj ĉia sklavkomerco estas malpermesataj.

2. Neniu estu tenata en servuteco.

3.

a) Al neniu estu trudata plenumi trudan aŭ devigan laboron ;

b) La alineo a de tiu ĉi paragrafo ne interpreteblas kiel malpermesanta, en la landoj kie certaj krimoj puneblas per malliberigo akompanata de trudlaboroj, la plenumadon de puno de trudlaboroj verdiktitaj de kompetenta tribunalo ;

c) Ne estas konsiderata kiel "truda aŭ deviga laboro" en la senco de tiu ĉi paragrafo :

i) Ĉia laboro aŭ servo, ne celata de la alineo b, normale postulata de individuo kiu estas malliberigita pro decido de regula justico aŭ kiu, estinta la objekto de tia decido, estas liberigita kondiĉe ;

ii) Ĉia servo de armea speco kaj, en la landoj kie la rifuzo de militservo estas permesata, ĉiu ŝtata servo postulata de la militserv-rifuzantoj kaŭze de la leĝo ;

iii) Ĉia servo postulata en la kazo de eksterhoma forto aŭ de katastrofoj kiuj minacas la vivon aŭ la bonfarton de la komunumo ;

iv) Ĉia laboro aŭ ĉia servo kiu estas parto de la normalaj civitanaj devoj.

Artikolo 9

1. Ĉiu individuo havas la rajton je libereco kaj je sekureco de sia persono. Neniu povas esti celata de arbitra aresto aŭ malliberigo. Neniu senigeblas je sia libereco, escepte pro motivoj kaj konforme al la laŭleĝa proceduro.

2. Ĉiu arestita individuo estu informata, en la momento de sia aresto, pri la kialoj de tiu aresto kaj ricevu oficialan sciigon, kiom eble plej frue, pri ĉia akuzo kontraŭ li.

3. Ĉiu arestita aŭ malliberigita individuo pro akuzo de punjura leĝorompo estu kondukita kiom eble plej frue antaŭ juĝisto aŭ alia laŭleĝe kompetenta aŭtoritato plenumi jurajn funkciojn, kaj estu juĝata en akceptebla tempo aŭ liberigata. La tenado en mallibereco de personoj kiuj atendas esti juĝataj devas ne esti la regulo, sed la liberigo povas esti submetita al garantioj kiuj certigas la aperon de la koncernato ĉe la tribunala aŭdienco, ĉe ĉiuj aliaj okazaĵoj de la proceduro kaj, laŭokaze, ĉe la plenumado de la juĝo.

4. Kiu ajn senigita je sia libereco per aresto aŭ malliberigo havas la rajton turni sian al tribunalo por ke tiu decidu senprokraste pri la laŭleĝeco de lia malliberigo kaj ordonu lian liberigon se la malliberigo estas kontraŭleĝa.

5. Ĉiu individuo viktima je kontraŭleĝa aresto aŭ malliberigo havas la rajton je kompenso.

Artikolo 10

1. Ĉiu persono senigita je sia libereco estas traktata humane kaj kun la respekto de la ennaskita digno de la homa persono.

2.

a) La juĝotoj estas, krom en esceptaj okazoj, disigataj de la kondamnitoj kaj estas submetataj al diversa reglamento, taŭga por ilia kondiĉo de nekondamnitoj,

b) La junaj juĝotoj estas disigitaj disde la plenkreskuloj kaj ilia kazo estu decidita kiom eble plej rapide ;

3. La punreĝimo enhavas traktadon de la kondamnitoj kies esenca celo estas ilia plibonigo kaj ilia socia reintegriĝo. La junaj deliktuloj estas disigitaj disde la plenkreskuloj kaj submetataj al reĝimo taŭga por ilia aĝo kaj ilia laŭleĝa statuso.

Artikolo 11

Neniu povas esti enprizonigita pro la sola kialo ke li ne kapablas plenumi kontraktan devon.

Artikolo 12

1. Kiu ajn troviĝas laŭleĝe sur la teritorio de ŝtato havas la rajton tie cirkuli libre kaj tie elekti libere sian loĝlokon.

2. Ĉiu persono estas libera forlasi ian ajn landon, inklizive la sian.

3. La rajtoj supre menciitaj restrikteblas nur se tiaj restriktoj estas leĝe permesitaj, necesaj por protekti la nacian sekurecon, la publikan ordon, la publikajn sanon aŭ moralon, aŭ la rajtojn kaj liberecojn de aliuloj, kaj kongruaj kun la aliaj rajtoj agnoskataj de tiu ĉi Pakto.

4. Neniu povas esti arbitre senigita je la rajto eniri en sian propran landon.

Artikolo 13

Eksterlandano kiu troviĝas laŭleĝe sur la teritorio de ŝtato parto de tiu ĉi Pakto elpeleblas nur per plenumado de decido farita konforme al la leĝo kaj, escepte se nepraj kialoj de nacia sekureco kontraŭas tion, li devas havi la eblecon defendi siajn kialojn kiuj argumentas kontraŭ lia elpelo kaj ekzamenigi sian kazon al la kompetenta aŭtoritato aŭ al unu aŭ pluraj personoj speciale nomumitaj de tiu aŭtoritato, reprezentigi sin tiucele.

Artikolo 14

1. Ĉiu estas egalaj antaŭ la tribunaloj kaj la justickortumoj. Ĉiu persono havas la rajton ke lia kaŭzo estu aŭskultata juste kaj publike de kompetenta, sendependa kaj senpartia tribunalo, starigita de la leĝo, kiu decidu aŭ pri la praveco de ĉia akuzo pri punafero kontraŭ li, aŭ pri la kontestoj surbaze de liaj rajtoj kaj devoj de civila karaktero. La nepublikeco decideblas por la tuteco aŭ por parto de la proceso ĉu en la intereso de la monmoreco, de la publika ordo aŭ de la nacia sekureco en demokratia socio, ĉu kiam la intereso de la privata vivo de la koncernatoj postulas tion, ĉu ankaŭ en la mezuro en kiu la tribunalo taksas tion absolute necesa kiam pro apartaj cirkonstancoj de la afero la publikeco malutilus al la interesoj de la justeco, tamen, ĉia juĝo en punaj aŭ civilaj aferoj estu publika, escepte se la intereso de neplenkreskuloj postulas ke estu alie aŭ se la proceso temas pri geedzaj malkonsentoj aŭ pri la kurateleco de infanoj.

2. Ĉia persono akuzita pri punleĝa delikto estas supozata senkulpa ĝis kiam lia kulpeco estas laŭleĝe deklarita.

3. Ĉia persono akuzita pri punleĝa delikto havas la rajton, en plena egaleco, almenaŭ je la sekvaj garantioj :

a) Esti informita, en kiom eble plej mallonga tempolimo, en lingvo kiun li komprenas kaj detale, pri la eco kaj la motivoj de la akuzo kontraŭ li ;

b) Disponi pri la necesaj tempo kaj facilaĵoj por preprari sian defendon kaj komuniki kun la konsilo de lia elekto ;

c) Esti juĝata sen ekscesa prokrasto ;

ĉ) [alilingve : d] Ĉeesti en la proceso kaj defendi sin mem aŭ havi la helpon de defendanto de sia elekto ; se li ne havas defendanton, esti informata pri sia rajto havi iun, kaj, ĉiufoje kiam la intereso de la justeco postulas tion, esti senpete provizita per defendisto, senkoste, se li ne havas la rimedojn pagi lian laboron ;

d) [alilingve : e] Pridemandi aŭ pridemandigi la atestantojn de la akuzo kaj atingi la aperon kaj pridemandadon de la atestantoj de la defendo en la samaj kondiĉoj kiel la atestantoj de la akuzo ;

e) [alilingve : f] Esti senpage helpata de buŝtradukisto se li ne komprenas aŭ ne parolas la lingvon uzatan en la tribunala aŭdienco ;

f) [alilingve : g] Ne esti devigata atesti kontraŭ sin mem aŭ konfesi esti kulpa.

4. La proceduro aplikenda al junuloj kiuj ankoraŭ ne estas plenkreskaj laŭ la punleĝo konsideru ilian aĝon kaj la intereson kiun prezentas ilia reedukado.

5. Ĉia persono deklarita kulpa pri leĝrompo havas la rajton ekzamenigi al supera jurisdikcio la deklaron de kulpo kaj la kondamnon, konforme al la leĝo.

6. Kiam definitiva punkondamno estas poste nuligita aŭ kiam indulgo estas konsentita ĉar nova aŭ nove rivelita fakto pruvas ke okazis justic-eraro, la persono kiu suferis punon pro tiu kondamno estu monkompensita, konforme al la leĝo, escepte se estas pruvite ke la nerivelo en la utila tempo de la nekonata fakto estas tute aŭ parte imputebla al li.

7. Neniu povas esti persekutata aŭ punata pro leĝdelikto pri kiu li estas jam senkulpigita aŭ kondamnita de definitiva juĝo konforme al la leĝo kaj al la punproceduro de ĉiu lando.

Artikolo 15

1. Neniu estu kondamnita pro agoj aŭ preterlasoj kiuj ne konsistigas deliktan agon laŭ la nacia aŭ internacia juro en la momento en kiu ili estis farataj. Same, ne estu al li donita puno pli forta ol tiu kiu aplikeblis en la momento en kiu la delikto estis farata. Se, post tiu delikto, la leĝo preskribas pli malpli fortan punon, la deliktulo devas profiti tion.

2. Nenio en tiu ĉi artikolo kontraŭas juĝon aŭ kondamnon de ĉia individuo pro