Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kial mi voĉdonas kontraŭ la "reformtraktato"
de Tobias PFLÜGER  
25a septembro 2007

Tobias Pflüger, germana delegito de la Eŭropa Parlamento :

Kial mi voĉdonas, en la Eŭropa Parlamento, kontraŭ la Eŭropunia "reformtraktato" kaj la mandato de la registara konferenco :

La irlanda ĉefministro Ahern diras : "Proksimume 90 elcentoj de la kernpaketo restas, rilate al la eŭropa konsituci-traktato, senŝanĝaj". Tio estas analize ĝusta, tamen trompo por la loĝantaro en Francio kaj Nederlando.

"La dua ĉapitro entenas la dum la registara konferenco 2004 ŝanĝitajn disponojn de la titolo V de la ekzistanta EUT (inkluzive de la Eŭropa Ekstera Servo kaj de la Konstanta Strukturita Kunlaborado en la kampo de Defendo)" (Mandato de la Registara Konferenco)

Per tio estas celate transpreni la tutan regularon de la konstitucia traktato pri la milita kampo en la novan EU-Reformtraktaton. Konkrete estas traktate fiksotaj :

- 1. Armaddevigo de la EU ; 

- 2. EU-Armadagentejo (nun ankaŭ en la traktato) ;  
- 3. Novaj armeaj interven-opcioj kiel "malarmad-disponoj", alivorte perfortaj "senarmigaj misioj" ;

- 4. Armea subteno de triaj landoj "ĉe batalo kontraŭ la terorismo en ties ŝtata teritorio" ;

- 5. Densa kunlaborado de EU kaj NATO ;

- 6. Nenia parlamenta kontrolado ĉe la eksterlanda kaj armea politiko ;

- 7. La Eŭropa Kortumo havas pri la eksterlanda kaj armea politiko neniajn decid-kompetentojn ;

- 8. Milita solidarec-klaŭzo ĉe la batalo kontraŭ la terorismo ;

- 9. EU-batalgrupoj por rapidaj kaj mondvastaj EU-armeaj intervenoj (nun ankaŭ en la traktato) ;

- 10. Armea "Strukturita Kunlaborado". Unuopaj EU-membroŝtatoj povas arme-politike antaŭiri ;

- 11. Ebligo de memstara EU-arme-buĝeto aldone al la arme-buĝetoj de la unuopaj ŝtatoj.

Armado kaj armeigo de la Eŭropa Unio estas rapidigataj. La armea traktato estis la vertebraro de la konstitucia traktato. La antaŭvidebla reformtraktato estas ankaŭ armea traktato.

Tobias PFLÜGER, membro de la Eŭropa Parlamento en la Germana Parlamento (Bundestag), Unter den Linden 50, DE-10117 Berlino

 (Europabüro Pflüger Berlin)

Elgermanigita de Monda Asembleo Socia (MAS)-vl