Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
ĈIRKAŬ APERO DE AFERO
de Cophie PARPHES  
22a septembro 2007

Pri : Heidi Goes, AFERO DE ESPERO, Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko ; 86 paĝoj ; Presita ĉe Skonpres, Bydgoszcz, Pollando. Prezo : 9 eŭroj ĉe UEA.

Kiam en 1997 Heidi klopodadis por pritrakti la temon " La Esperanto-movado en Afriko kun speciala atento al Tanzanio kaj Togolando" por sia finverkaĵo por licenciaj studoj pri afrikaj lingvoj kaj kulturoj en la universitato de Gent en Belgio, certe ŝi tute ne pensis pri verkado de historia libro didaktika pri la movado en Afriko. Jen do finfine ŝia verkaĵo evoluis al AFERO DE ESPERO, Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko. Certe la unuaj ideoj, kiujn havis la aŭtoro por la verkado ege influis la enhavon de la libro. Se ŝi estus verkinta didaktikan libron pri historio, tiu ĉi havus pli da informoj aktualaj kun detaloj. Plie, la apero de la libro estas iom hasta se konsideri kiom CO, kaj precize la unua respondeculo de UEA, Osmo Buller, antaŭ 2006 traktadis la afrikan agadon entute, kaj eldonadon fare de UEA de verkoj de afrikaj Esperantistoj. Certe, estas io sub la maro. Necesas do iomete rakonti pri la historio de AFERO DE ESPERO, antaŭ ol paroli pri ĝia enhavo.

1. Historieto de la libro

Fine de la akademia jaro 1997/98 Heidi GOES prezentis sian memuaron por havi sian diplomon licencian, vizitinte Tanzanion kaj Togolandon por havi informojn ĉe lokaj esperantistoj kaj precipe ĉe la pioniroj. Tiam la verko estis tute en la nederlanda, kaj la enhavo estas direktita al juĝantaro unue por prezenti al ili la lingvon Esperanto, due informi ĝin pri Esperanto en Afriko kaj aparte en Tanzanio kaj Togolando, antaŭ ol altiri la atenton de la ekzamenantaro pri la komparo de la movado en tiuj du landoj. Ekzemplerojn ŝi donacis al homoj, kiuj helpis ŝin. Ankaŭ Hans BAKKER havis unu. Li estas nederlandano, do tralernis la libron, kiun li taksis informoriĉa. Li menciis partojn de la libroj pli legindaj, kaj konsilis, ke ankaŭ afrikanoj legu ĝin.

Kiom da afrikanoj scipovas la nederlandan ? Oni do trovu iun, kiu de-nederlandlingvigu la libron, ke afrikaj Esperantistoj povu legi almenaŭ la partojn menciitajn de Hans. Tiam la demando estis : kiu en-esperantigu la libron ?

Hans, Heidi kaj Koffi GBEGLO (tiam estrarano de UEA pri Afrika Agado) cerbumadis pri la afero. Hans devus tion fari, sed li estis okupata ĝis la ĉielo, ke nur la verkinto mem solvu la problemon, ĉar Koffi ne scipovas la nederlandan. Jam ekde 2000 ekis korespondado inter tiuj homoj pri la traduko de la libro. Intertempe eniris la korespondadon la belgia esperantistino Agnes GEELEN, kiu ankaŭ scipovas la nederlandan. Ankaŭ ŝi ne povis traduki la libron, tamen partoprenis en la serĉado de tradukanto. Finfine Hans BAKKER povis trovi nederlandanon, kiu akceptis la taskon. Tio okazis en 2001 kaj Johan DERKS komencis la laboron.

Johan estas esperantisto, tre helpema kaj diligenta kaj aktiva ne nur en la nederlanda movado, sed ankaŭ en Eŭropa Esperanto-Unio. Dum la traduka laboro, kun li rilatis Hans kaj Koffi. Antaŭ la fino de 2001 la libro estis jam preta en Esperanto. Johano metis ĝin en sian retejon, ke ĉiuj povu legi ĝin tie.

Supre cititaj homoj impetis al la reto. Unue Hans legis ĝin. Sekvis aliaj kaj jam oni rimarkis, ke la verko estas en Esperanto kun multaj neologismoj. Necesis havi version sen tiu ĉi. Petoj iris al la tradukinto por tio. Jam la traduko al Esperanto prenis de li ege grandan tempon. La aldona laboro vorus de li plian tempon. Li ne povis fari tiun duan tradukon, sed permesis, ke alia faru tion, nemenciante lin, kiel tradukinton. Nun kiu faru tion ?

Tiam jam ekfunkciis Afrika Oficejo de Hans BAKKER en Togolando. Heidi kaj Agnes povis nenion fari krom atendi, ke Hans faru la duan version, sed ĉu li havis tempon por tio ? Ĉar tiam lia Afrika Oficejo funkciis, li al tiu ĉi transdonis la taskon. En la tiama AO laboris ankaŭ Raoul HOUNNAKE kaj DOUMEGNON Koffi, sub la gvido de GBEGLO Koffi. En AO estis ege klara labordivido, kaj pri pretigado de verkoj zorgadis Raoul. Aŭtomate la laboro iris al li. Tamen pri pretigado de la dua versio Esperanta de la libro zorgis ne Raoul, sed Koffi. Tiu ĉi surprenis la laboron, ĉar multaj aliaj taskoj tiom prokrastiĝis ĉe Raoul, ke lia zorgado pri la dua versio ege malfruigos kaj eĉ malebligos la eldonon de la libro. Tiel ofte okazadis en la AO-Togolando, ke Koffi faradis taskojn ekster sia kampo por ebligi akuratan laboron de la oficejo.

Korespondado pluokazis inter la verkinto, Agnes, Hans kaj Koffi pri la pretigado de la libro. Jen en 2003 li povis havi la duan version. Tiam aperis la demando pri la eldonado. Ĉu UEA eldonu ĝin ? Logike, tion farus UEA, sed la decido estus ĉe estraranoj aŭ komitatanoj. Ĉar la decido pri ĉio en UEA estas ĉe la ĝenerala direktoro Osmo Buller, spertoj montris, ke oni trovu alian vojon por eldoni la libron, alie, ĝi neniam aperos. Eble, necesas ion klarigi pri "Spertoj montris".

Neniu dubas, ke Koffi GBEGLO estas verkema. Sendube liaj artikoloj trairas la tutan mondon, kio konigas lin al multaj esperantistoj. Antaŭ 1998 li pretigis verkon kun la titolo "LA UNUAN FOJON". Tiu ĉi atingis la CO-n, ke ĝi estu eldonita. La tiama direktoro de UEA, Osmo Buller, subtenis la eldonon de la libro, kaj eĉ metis ĝin inter la eldonotaĵojn. Dum kunvenoj de UEA-estraro oni traktas pri multo, do ankaŭ pri eldonaj aferoj. En la estrar-kunveno printempa de 1999, Osmo prezentis liston de eldonotaĵoj, kaj tie estis ankaŭ LA UNUAN FOJON. Li diris, ke ĝi baldaŭ aperos. Okazis la kunveno printempa de 2000. Aperis sama listo kun sama diro. En 2001 aperis sama refreno. La estraro ne estis kontenta, sed bedaŭrinde, ili ne povis tion diri rekte al Osmo. Koffi devis proponi, ke AO pretigu la libron. Jen do tasko venis al Raoul, la pretiganto de verkoj en AO. Prokraston post prokrasto, Raoul finfine pretigis la libron kun plurfoja kontrolado de Koffi kaj Hans BAKKER.

Unu ekzemplero de la pretigita verko estis sendita al Hans, kiu zorgis pri la multobligado per fotokopiado. Tiel Afrika Oficejo de Hans BAKKER eldonadis la verkojn de afrikanoj. Tiun vojon devus sekvi ankaŭ la verko de Heidi.

Pretiginte la duan version de la verko, Koffi pli enprofundiĝis en la enhavon. Tial li trovis, ke ne la tutan libron oni prezentu al la Esperantistaro, ĉar parton de ĝi Esperantistoj jam scias. Lian proponon aprobis Heidi kaj Hans. Instrukciojn Koffi donis al Raoul por la pretigado de la libro. Ambaŭ personoj, ĉiu, siaflanke pretigis ion. Konsultado de Raoul kun Koffi rezultigis la trian version, kiun AO estis eldononta. Tiam jam retejo de AO troviĝis en tiu de UEA. Atendante la eldonadon, AO interkonsentis kun Hans kaj Heidi, ke la tria versio loĝu en la retejo de UEA, dum Raoul finpretigu la paperan formon en AO-ejo. Tiu ĉi laboro fariĝis grava temo de korespondado inter Koffi kaj Heidi. Vere la laboroj ege malfruis, se ne, la libro jam estus aperinta. Heidi ne estis kontenta pri la malfruo, ankaŭ Agnes. Heidi kaj Koffi ofte renkontiĝis en Belgio aŭ en Nederlando por priparoli la akuratan pretigadon de la libro.

En 2004 Koffi partoprenis estrarkunvenon de UEA. Okazis tiam grava diskuto pri la libro. Agnes kaj Heidi montris sian nekontenton pri la neapero de la libro. Ili tiam postulis, ke Koffi mem zorgu pri la tuta laboro. Tiam Heidi diris, ke ŝi ŝatus aldoni pliajn informojn baldaŭ. Reveninte al Togolando, Koffi puŝis la aferojn, ke la libro aperu ĝis la fino de 2004. Li petis la aldonojn promesitajn de Heidi. Tiu ĉi finfine rezignis pri aldonoj, kaj diris, ke la libro aperu tia, kia ĝi estas en la retejo de UEA. La pretigado de tiu ĉi libro estis unu el la laboroj, kiuj prokrastiĝis ĉe Raoul. Koffi ĉiam memorigis la laborojn al li, sed nenio okazis ĝis la fino de 2004, kiam Raoul forlasis AO-n. Koffi transprenis plejparton de lia laboro, do ankaŭ pretigadon de verkoj. Ne en la unuan vicon li metis eldonajn aferojn, ĉar aliaj pli urĝis en AO tiama. Pri ili li zorgadis en 2005, kaj de tempo al tempo tuŝis ankaŭ la eldonan laboron. Ĉar la libro de Heidi estas pli dika kaj jam estas en la reto, Koffi zorgis unue pri pli maldikaj libroj, kiuj estas legitaj nenie. La vico de la libro de Heidi estis proksima, kiam komenciĝis la traktado pri kontrakto inter UEA kaj IZo fine de oktobro. Tiam la verko pluestis en la retejo de UEA, kie ĝi restis ĝis la fino de 2005, kiam subite malaperis la paĝoj de AO en la retejo. Ĉio pri AO estis for.

Jes ! Ĉio pri AO estis for de la retejo, sed ĉio estis ne perdita, ĉar Koffi jam antaŭe kopiis la tutan enhavon de la retejo, kiun li konservis en sia komputilo.

Strange, ĉu ne ? Tamen jes, ĉar ĝuste tiam gvidantoj de UEA kaj AO-Togolando korespondadis pri nova kontrakto. Oni ne povis silenti pri la malapero de AO en la retejo de UEA. Koffi demandis tuj la respondeculon, la ruson Andrej Grigorjevskij. Tiu ĉi sincere respondis, ke oni abrupte postulis de li, ke li forigu tion, kaj li nenion komprenis, sed tamen obeis.

"Kompatinda Andrej, vi devus demandi kial, sed tute ne povis, nur pro timo al viaj majstroj, tiamaj UEA-gvidantoj". Informpetantoj tamen estu kontentigitaj, ĉu ne ?

Fine de 2005 naskiĝis la sendependa Afrika Centro Esperantista (ACE), kiu daŭrigas la laborojn de AO-Togolando. Ĝi havu lokon en reto por rapide disponigi al Esperantistoj la informojn forigitajn de UEA-gvidantoj el reto de UEA, kaj pliajn informojn pri si. Feliĉe ACE povis trovi lokon ene de la paĝo de EEN SCHOOL IN TOGO por Instituto Zamenhof. Oni povas ne dubi, ke ankaŭ la verko de Heidi estas tie. Esperantistoj estas informitaj pri la paĝo de ACE, ke oni povu aliri novaĵojn. Ankaŭ Heidi vizitis la paĝon. La korespondado inter Koffi kaj ŝi iomete aliiĝis.

En la retejo de ACE, la libro de Heidi aperis en du lingvoj : nederlanda kaj Esperanto. Heidi kulpigadis Koffi, ke tiu ĉi ne ricevis ŝian permeson, antaŭ ol aperigi la libron en la retejon de ACE. Ŝi postulis, ke la Esperanta versio estu forviŝita. Koffi klarigis multon, kaj aldonis, ke baldaŭ ACE eldonos la verkon. Ŝi insistis, uzante sian aŭtorrajton, eĉ malmildajn vortojn. Ĉar ne Koffi metas la informojn en la retejon, li petis de la helpanto, ke li faru kion Heidi petas. Tio daŭris iom longe pro troa okupateco de la homo, sed finfine la forviŝo okazis. Heidi diris, ke ŝi ĝisdatigos la libron kaj eldonos. Certe ŝia revo realiĝis, ĉar la libro aperis kun nova nomo AFERO DE ESPERO. Tiu ĉi ŝanĝo de nomo ŝanĝis ne multon en la versio de Johan-Koffi-Raoul, sed tamen ellasis partojn nefavorajn al UEA-gvidantoj.

La enhavo de la libro estas la ĝusta loko, kie oni povas malkovri ĉion.

2. Enhavo de la libro (diversaj periodoj)

Multaj partoj de la versio Johan-Koffi-Raoul estas forigitaj kaj novaj almetitaj por havi la version kun la nomo AFERO DE ESPERO.

Sur la paĝoj 61 kaj 62 estas vortetoj pri la estraraniĝo de GBEGLO Koffi. AFERO DE ESPERO ne povis konservi jenajn vortojn de siaj antaŭuloj :" Li estas respondeca pri la funkciado en Afriko kaj jam konigis siajn proponojn al la aliaj estraranoj. Dum lia unua kunveno, martofine de 1999, oni tamen konfirmis al li kion li jam pensis antaŭe, nome ke ne la estraro decidas, sed la ĝenerala direktoro de UEA. Li trovis la subvencion por sia vojaĝo tial ĉi preskaŭ forĵetita mono (Gbeglo, persona komuniko, 6/4/1999)". Tiu ĉi parto, en la originalo nederlandlingva kaj E-versioj de Johan-Koffi-Raoul, sekvis la parton "...nome la togolandano Koffi GBEGLO (Buller 1998:148)", kiu nun aperas sur la paĝo 62 de AFERO DE ESPERO. Tiel malaperas aliaj partoj de la originalo, kiuj estas anstataŭigitaj de aliaj. Tamen la libro ne povis esti ĝisdata, ĉar de 1997, kiam aperis la unua versio ĝis 2007 por AFERO DE ESPERO, multo okazis en la afrika movado, kiu estu sciigita al Esperantistoj tutmondaj.

Tamen, decas mencii, ke la libro havas buntajn informojn pri Esperanto en Afriko. Jam kelkajn jarojn post la naskiĝo de Esperanto en 1887, la lingvo atingis Afrikon. Kvankam tiam pri ĝi okupiĝis nur Eŭropanoj laborantaj en Afriko, tamen en Afriko okazadis E-kunvenoj de tiuj homoj, kiuj tiam uzadis la lingvon, vivante en Afriko. La libro de Heidi ne pretervidis tion ĉi, kaj krome enestas vortoj pri agado de afrikanoj mem. En AFERO DE ESPERO estas kvar ĉefaj partoj :

1. La unuaj paŝoj de Esperanto en Afriko

2. Evoluo de la movado inter 1960 kaj 1980

3. Evoluo de la movado ekde 1980

4. La afrikaj kongresoj

De 1. kaj 2. kio restis por la daŭrigo de la laboroj ekde 3. ? La ĝustan respondon donus tiu, kiu respondecis pri la movado ekde 1980. Kiam en septembro 1980 Hans BAKKER sendis siajn unuajn leterojn al Afriko, tiam komencante sian laboron, li estis ricevinta de Renato CORSETTI malpli ol dudek nomojn de afrikaj Esperantistoj. Certe tio estas la rezulto de lia (de Renato) laboro menciita kun emfazo plurloke en la parto 2 de AFERO DE ESPERO. En tiu ĉi parto oni povas legi ankaŭ pri klopodoj de homoj eksterafrikaj, kiuj neniam vizitis Afrikon kaj konas nenion pri afrikaj kulturoj, sed kiuj tamen donis sian opinion pri Esperanto kaj la afrika kulturo. Preskaŭ ĉiuj personoj nur teoriumis, dum la realo en Afriko estas tute alia.

Konvinki ŝtatojn en Afriko pri enkonduko de Esperanto en la eduka sistemo, aperigi lernolibrojn en afrikaj lingvoj, ktp estis proponoj por disvastigi Esperanton en Afriko. Tio ŝajnas pli desuprisma ol desubisma vojo, kaj kiom da afrikanoj povis tiam fariĝi Esperantistoj, tiom estis tre magra. Plie kiom da afrikanoj scias skribi kaj legi en siaj propraj lingvoj, ke E-lernolibroj estu produktitaj en tiuj lingvoj ? Laŭdindas la klopodoj de Hans BAKKER, kiu, kvankam laborante sub la ŝildo de UEA, kunlaborigis homojn de diversaj tendencoj de la Esperanto-movado. Li jam je la komenco de la laboro pensis pri la estonteco de la movado en Afriko, kaj li konsciis pri la malalta nombro de Esperantistoj, kiam li komencis sian laboron, kaj antaŭvidas kio povas okazi post li. Tial ĉi li kunlaborigis afrikajn Esperantistojn kaj precipe Togolandanojn, per kiuj la E-movado en Togolando estas ĝis nun la plej forta en Afriko. Ĝuste tial ĉi Heidi elektis Togolandon por sia laboraĵo. Heidi vizitis dufoje Togolandon, kaj scias multon pri tieaj Esperantistoj, kiom ili estas. Tio estas parto de la rezultoj de la laboro de Hans BAKKER, kies sliparo havas nomojn de pli ol du mil Esperantistoj afrikaj, kun kiuj li rilatas de 1980 ĝis nun. Ĉu tiaj aferoj estas en AFERO DE ESPERO ?

3. Mankoj en la libro

AFERO DE ESPERO tute ne povis mencii la grandiozan laboron de Hans BAKKER por Afrikaj Esperantistoj. La emfazo pri la klopodoj de Renato tiom plenigis la libron, ke ĝi ne povis enhavi pli da gravaj informoj pri la periodo post 1980, kiam konstruiĝis la afrika movado per la desubisma vojo kaj malferma koro de Hans al ĉiuj afrikanoj, kiuj rilatas kun li. Ĉio estas rakontita en la libro, kvazaŭ tiun ĉi periodon oni iacele neglektus.

La unua E-kongreso dum la periodo post 1980 okazis en Togolando kun la nomo TEK (Togolanda E-Kongreso) fine de la unua trimestro de 1990. Kvankam nacia, ĝin partoprenis pli ol 120 Esperantistoj, el kiuj multaj estas Beninaj. Ĝi okazis kiel provo por la unua kongreso afrika fine de 1990 kaj komence de 1991. Necesus detale skribi pri tio en la libro. Aliaj informoj ne povis aperi en la libro :

- La movado en Benino, Ganao, Kotdivuaro (Eburbordo), Senegalio, Centrafrika Respubliko, Kamerunio, Niĝerio, Alĝerio, ktp. La afrikanoj al la jubilea UK en 1987 estas el tiuj ĉi landoj (escepte de Niĝerio), Togolando kaj Tanzanio. Tiuj ĉi du landoj havis la ŝancon aperi en la libro, ĉar la komparon de iliaj movadoj Heidi faris en sia finstuda laboraĵo. Ĉar tiu ĉi apero de afrikanoj sur la internacia/interkontinenta scenejo estas historia, estus ne malbone mencii iliajn nomojn kaj devenlandojn.

- Afrikaj verkistoj : artikoloj de afrikanoj abunde aperas en la E-amaskomunikiloj. Libroj de afrikanoj estas eldonitaj. AFERO DE ESPERO pretervidas tion ĉi.

- Periodaĵoj Afrikaj : Estis nenio pri tio. Tamen en AFERO DE ESPERO estas referaĵoj el Ondo da Vero kaj ALVOKO, togolandaj periodaĵoj. Ekzistas aliaj tiaj en Togolando, kaj nur la togolandaj periodaĵoj pluaperas ĝis nun. Eĉ la periodaĵo ESPERANTO EN AFRIKO de la Afrika Oficejo de Renato en Benino, en 2006-2007, aperigis nur du numerojn rete, kaj unu el tiuj ĉi papere. La lasta reta numero aperis en marto, anstataŭ en januaro. Tiam la redakcio petis pardonon pri la malfruo, ke baldaŭ aperos la papera versio, kaj la junia numero estos akurata. Nun estas septembro 2007, sed ne jam aperis la papera versio de la numero aperinta en marto anstataŭ en januaro, nek la numero (reta aŭ papera versioj) de junio.

Dume, pluaperas en Togolando Ondo da Vero, Alvoko kaj aliaj periodaĵoj de ACE (KomACE, HACE, KONSCIU).

- Internaciaj seminarioj por afrikanoj en Togolando : Okazis pluraj aranĝoj edukaj en Togolando, kiujn partoprenis alilandanoj.

- Organizado de ILEI-ekzamenoj en Afriko : Togolando povis lanĉi E-ekzamenojn en Afriko pere de Togolando. Okazis kaj plu okazas internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI kaj pri Zagreba Metodo.

- Afrika Oficejo en Lome, Togolando : Jam antaŭ 1998 komenciĝis la klopodoj por transdoni afrikajn laborojn al afrikanoj. Togolandanoj kunlaboradis kun Hans BAKKER pri E-laboroj afrikaj kaj en 2000 komenciĝis la laboroj de la Afrika Oficejo.

- Afrika Komisiono de UEA : Kiam elektiĝis GBEGLO Koffi en la estraro de UEA, li proponis starigon de laborkomisiono. Kvankam la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo BULLER estis kontraŭ la propono, la komisiono tamen estis starigita en 2000. Osmo tiam aperigis gazetarajn komunikojn pri starigo de alikontinentaj komisionoj, sed rifuzis tion fari por la afrika.

- Afrikanoj en UK : AFERO DE ESPERO mencias partoprenon de afrikaj Esperantistoj al UKj, sed pretervidis tiun de 1989. La partopreno de afrikanoj al tiu kongreso estis tre grava, ĉar tiam okazis definitiva decido pri la organizado de la unua Afrika Kongreso. Partoprenis tiun kongreson Esperantistoj el Togolando (GBEGLO Koffi), Tanzanio (lia nomo nun estas preskaŭ ne memorata, eble MBILA) kaj el Eburbordo (familio WALLEZ : la franco Gilles (tiam profesoro en Eburbordo), lia edzino kaj iliaj tri filinoj.

Tiam estis planata E-kongreso en Eburbordo, anstataŭ UK en tiu ĉi lando en 1990. Sed montriĝis, ke tieaj esperantistoj ne estis pretaj organizi la kongreson. S-ro SEKA Yacinthe, tiam prezidanto de EBEA (Eburborda E-o-Asocio) devus partopreni la kongreson, ke oni traktu kun Hans BAKKER pri la organizado de la kongreso. Tamen povis okazi kunveno, kiun partoprenis Koffi, Hans, Gilles, ties edzino kaj unu el la filinoj. Gilles konfirmis, ke EBEA ne povos organizi la kongreson. Tial Koffi proponis, ke Togolando organizu la kongreson. Jen do decidiĝis, ke la kongreso okazu en Togolando. Tiel naskiĝis Afrika Kongreso. Tiu ĉi surogatis UKn, kiun UEA en 1985 proponis en Sofio (Bulgario) dum UNESKO-Konferenco por havi Rezolucion de UNESKO pri Esperanto.

- Periodo post 1997 : En AFERO DE ESPERANTO estas nenio pri tiu ĉi periodo. Pri tiu ĉi Renato CORSETTI provis ion diri en la enkonduko de la libro, sed li parolis nur pri translokigo de la literoj A kaj O, kune AO (Afrika Oficjo) de Togolando al Benino, menciante ne la verajn kialojn. Dume la tuta laboro, kiun Hans transdonis al togolandanoj estas plufarata en Togolando.

- ktp

Atentemaj observantoj de la afrika movado povas demandi sin, kial tiom da mankoj en la libro. Aliaj demandoj estus :"kial antaŭ 2005, UEA-gvidantoj, kaj precipe Osmo BULLER ne povis helpi la eldonon de la libro de Heidi ? Kial oni en 2007 hastigis la eldonon de la libro ? Per kiu mono la libro estas eldonita ? Ĉu la aŭtorino mem financis la eldonon ? Kial ŝi kondutis ne amike al Koffi pro la forigo de la Esperanta versio el la paĝoj de ACE ? Respondoj al tiuj demandoj certe plu demandigos kaj certe aperos la veraj kialoj.

4. Konklude

En sia letero al komitato la 10-an de aŭgusto 2007, Hans BAKKER, reage al diro de Renato dum la 92-a UKo en Jokohamo (Japanio), direktis vortojn al Renato : "... Vi rajtas sekvi viajn proprajn preferojn. Vi estis la prezidanto, mi nur konsilanto kun 25 jaroj da sperto. Gbeglo Koffi estas nur aktivulo kiu dediĉis sian laboron, sian etan monon, sian tutan vivon ekde 1982 al Esperanto. Ne gravas. Vi estas la prezidanto kaj rajtas fari decidojn, eĉ malbonajn, maljustajn. Vi estas elektita por tio de la komitato de UEA kiu fine respondecas pri justo kaj maljusto. Sed vi ne devus pravigi tiun decidon per argumentoj (mono, mallojaleco) kiuj estas pruveble ne veraj..."

Certe Renato decidis pri la eldono de la libro. Li diris, ke AFERO DE ESPERANTO estas la libro, per kiu afrikaj Esperantistoj lernos pri Historio de Esperanto en Afriko dum la ILEI-Konferenco en Benino en 2008. Pri la libro GERDA MALPERIS, kiun Renato proponis al afrikaj Esperantistoj, la Beninano Charles (ŝarl) ALOFA, demandis lin, kiunivelajn Esperantistojn koncernas la kurso, ĉu komencantojn.

Ĉe UEA estas Afrika Fondaĵo. Antaŭ 2005 Hans kaj Koffi respondecis pri proponoj por la uzo de mono en tiu fondaĵo. Tiam ili ĉiam elektadis kio vere gravas ne por ili, sed por la afrikaj Esperantistoj, kaj tio koncernas pli la utiligadon ol la informadon kaj instruadon de Esperanto.

En sia broŝuro "Por plia jardeko de Espepranto en Afriko" Hans klare montras, post multjara profunda laboro por Afriko, kio farendas por la estonteco de Esperanto en Afriko. Hans simple rimarkigis, ke Renato faras la malon de tio, kion li mencias en "Plia jardeko de Esperanto en Afriko", tute ne asertante, ke li aŭ Renato pravas aŭ ne. Kio tamen notindas, tio estas, ke Renato certe inversis la prioritatojn de Hans BAKKER kaj ties kunlaborantoj afrikaj, kiuj multon pli pri la movado en Afriko scias ol Renato. Kial la libron de Heidi Renato ne eldonis en sia Afrika Oficejo en Benino ? Se li estus petinta konsilon de Hans, certe tiu ĉi ne hezitus diri al li, ke eldonado en Afriko malpli kostos, kaj la cetera mono utilos por aliaj E-laboroj en Afriko. AFERO DE ESPERO estas jam je ĉies dispono, kaj la demando estus : "ĉu oni rekomendu ĝin al Esperantistoj ?".

Kiam Hans BAKKER estis leginta la nederlandlingvan version de la libro, li tuj reagis, menciante partojn legindajn. Tio ĉi montras, ke ankaŭ AFERO DE ESPERO estas leginda. Ĝi liveras multajn informojn pri la movado en Afriko, kvankam multo mankas en ĝi. "Ĉu ĝi taŭgas kiel lernilo (en Afriko) ?" estas alia demando.

Instruilojn produktas ofte instruistoj. AFERO DE ESPERO tute ne taŭgas por instruado. Renato rekonas tion, kaj tial altrudas ĝin al afrikanoj, ĉar li scias, ke en Afriko multaj esperantistoj ne havas monon por aĉeti librojn, kaj kion oni donos al ili nur tion ili uzos. Tial ĉi Renato profitis la okazon por meti en la kapojn de afrikaj Esperantistoj, ke li multe pli ol aliaj laboras por Esperanto en Afriko. Plie, oni povas pensi, ke li eldonis la libron ankaŭ por detrui la multjarajn laborojn de GBEGLO Koffi, ĉar de 1998 ĝis nun, Koffi estas la ĉefa kunlaboranto de Hans, kaj ambaŭ homoj ĉiam interkonsiliĝas por la antaŭeniro de la movado en Afriko, kaj vere multon faris. Por tio naskiĝis Instituto Zamenhof, kiu estas tute sendependa de ĉiuj E-organizaĵoj, sed kunlaboras kun ĉiuj E-o-tendencoj, por ke Esperanto pli enradikiĝu en Afriko. La manko de informoj en AFERO DE ESPERO pri verkoj de afrikanoj estas certe alia pruvo, ke Renato CORSETTI bone plenumas la detruon de la laboroj de GBEGLO Koffi kaj Hans. Li povis nur uzi la belginon Heidi por atingi sian celon. En la reto de ACE ne nur la verko pri Afriko estas de Heidi, sed ankaŭ alia, kiun Heidi aŭtoris kun Koffi. Kial UEA-gvidantoj 2004-07 ankaŭ tiun ĉi ne eldonis ? Certe Heidi tute ne komprenas la intencojn de Renato kaj nur sekvis lin. La aspekto de Heidi dum la prezentado de AFERO DE ESPERO al ĉeestantoj de la lasta malferma tago de CO la 2-an de junio tion pruvas. Sur la kovrilo de Esperanto n-ro 1205 de julio-aŭgusto 2005 ŝi havas seriozan mienon kun fingroj en la buŝo. Ĉe la paĝo 148 de tiu ĉi periodaĵo ŝi pluhavas seriozan mienon dum la prezentado de la libro al partoprenantoj de la malferma tago. Sur la sama paĝo aperas ankaŭ Claŭde PIRON. Oni notas grandan diferencon inter li kaj ŝi ĉe iliaj animstatoj dum prelegado. Heidi aspektas triste, kio montriĝas ankaŭ en ŝi sur la kovrilo. Certe ŝi bedaŭras ion, eble la kontribuon en la detruado de la laboroj de Hans kaj Koffi por Afriko, akceptante proponojn de Renato. Heidi kulpas pri nenio, sed naive sekvis aliajn.

Kiam Koffi en 2006, petis klarigojn de la estraro pri la ŝanĝoj en la afrika komisiono, postulante respondon, Renato reagis al li, ke, se li daŭrigas tiun diskutadon, li perdos sian reputacion ĉe la Esperantistoj. Memorindas ankaŭ, ke en 2001, Osmo BULLER ion tian diris al Renato, tiam nur vicprezidanto de UEA. Kial Osmo faris tion ?

En Ondo da Vero 22/23 de aprilo/septembro 1999 aperis intervjuo. Tiam Koffi menciis la kontraŭstaron de Osmo, ke oni uzu monon por Afriko, eĉ el Afrika Fondaĵo. Osmo furiozis, leginte tion. En novembro 1999 Renato estis en CO, kaj tiam parolis kun Osmo. Tiu ĉi ne kaŝis sian nekontenton kaj diris multon al Renato kun propono al li kontraŭ Koffi. Kion celis Osmo tiam, tio resumiĝis en lia propono al Renato : "... tiu ulo ne havu estontecon en Esperanto...". Tiam estis prezidanto Kep ENDERBY, kaj la estraro ne estis sekvema al Osmo. La sekvon ĉiuj konas, Osmo demisiis, ankaŭ aliaj CO-istoj, kaj Osmo dissendadis malamikajn vortojn pri Renato kaj aliaj. Certe Renato memoras tion, kaj dum lia prezidanteco, ŝatus ion fari por malaperi el la "nigra listo" de Osmo. Tiel ĉi Renato nomas grupon da Esperantistoj tre bonaj sed, kun kiuj Osmo neniam volas kunlabori en UEA, do Osmo faras ĉion, ke tiuj homoj ne estu en la estraro (aŭ havu gravajn respondecojn ene) de UEA, kiam li pluestas ĝenerala direktoro. Ĉu en Esperantujo oni havu "nigran liston" ? Koffi kontraŭstaris kaj plukontraŭstaras tion. Li tiel elpensas la terminon Esperantujismo, kiu signifas, ke en Esperantujo ĉiu esperantisto devas rilati kun alia, ke kune ĉiuj Esperantistoj disvastigu Esperanton. Li korespondadas kun Hans pri tio, kaj respondo de Hans al mesaĝo lia fermas tiun ĉi skribaĵon. Tiuj vortoj estas direktitaj al afrikaj esperantistoj :

Karaj esperantistoj en Afriko,

Ni tutkore sekvas vian ideon pri Esperantujismo, kiun mi ripetas per la jenaj vortoj :

Afrikaj esperantistoj estu anoj de Esperantujo, kaj krome, se ili volas, de iu aparta organizaĵo (UEA, SAT, Civito, ktp).

Ni laboris komune 25 jarojn. Ni atingis multe da grandaj rezultoj.

Mi pensas ke vi devas daŭrigi memstare kaj sendepende vian laboron. Fine de 2005 mi proponis ke por tio servu Afrika Oficejo kaj Afrika kapitalo. Por krei afrikan movadon laŭeble memstaran ni komune laboris jarojn. Vi ne bezonas blankajn homojn gvidi vin. Vi povas memstare gvidi vian laboron kaj ne permesi al kiu ajn de ekstere enmiksiĝi en via laboro.

Domaĝe ke UEA-gvidantoj nun malhelpas tion. Ekzistas multaj Esperanto-organizaĵoj sendependaj. Vi ankaŭ havas la rajton esti sendependaj kaj memstaraj. Tamen kunlaboru kun aliaj tiom kiom vi volas kaj povas.

Tio estas mia plej forta deziro.

Korajn salutojn,

AFERO DE ESPERO estas havinda, sed tute ne taŭga por instruado. Esperantistoj per ĝi scios multon pri Afriko, kaj jam en ĝi trovos la terminon ESPERANTUJISMO de GBEGLO Koffi. Tiu ĉi pri sia ideo havas artikolaron, kiu baldaŭ aperos libroforme.

Cophie PARPHES.

(Septembro 2007)