Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 27 10/09/07
de Afrika Centro Esperantista  
12a septembro 2007

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE

Redaktas :Cophie PARPHES

Adreso de la redaktejo : afrikacentro @ hotmail.com

Mi ĉiam memoras mian infanecon, kiam mi iradis kun miaj gepatroj. Revenas al mi ankaŭ bildoj pri mia juneco, kiam ni dancadis je la ritmo de Zairiaj melodioj. Neniam mi povas reiri al la infaneco, nek al la juneco, sed muzikon de mia juneco mi povas nun aŭdi se mi volas. Necesas serĉi, kaj mi trovos. Antaŭ nelonge amiko mia diris, ke oni eldonis KD-ojn kun malnovaj kantoj de Zairianoj. Rapide la stoko elĉerpiĝis. Multaj personoj mendis, antaŭpagante. Ankaŭ mi faris tiel, kaj baldaŭ mi havos unu diskon, kaj iomete reiros al mia juneco. Kiom bonas "reiri" al la pasinteco ! El ĝi oni fosas multon, kiun oni komparas kun la nuno. Muzeoj ege rolas en tio. Ankaŭ en nia E-movado estas agrable legi malnovajn rakontojn, kiujn oni povas kompari kun novaj. Ankaŭ Afrika Centro Esperantisto ŝatus ion tian fari, kaj tial ĉi aperigis intervjuon de Ondo da Vero (OVo) al GBEGLO Koffi en 1999, kiam li finis unuan jaron da UEA-estrarlaboroj. Eble necesas aŭdi lin ankaŭ nun en 2007. Tio aperos en KomACE 28. Nun Hans BAKKER parolas.

Afrika Agado estas elpensaĵo de Hans BAKKER. Ĝi vere komenciĝis la 15-an de septembro 1980, kiam Hans sendis siajn unuajn leterojn al afrikanoj. Oni tamen povas rimarkigi, ke unuaj paŝoj ekis jam en la UKo de 1980, kiam Hans BAKKER akceptis la taskon zorgi pri la movado en Afriko. La 15-a de septembro 2007 estos la 27-a jariĝo de Afriko agado. Krome, post kelkaj semajnoj, la patro de Afrika Agado iĝos 70-jara. KomACE ne povas ne ion fari por celebri tiujn ĉi eventojn. Ĝi sukcesis havi vortojn de Hans dank’al intervjuo de Nelly HOLEVITCHal li.

Kiu nomas tiun ĉi numeron de KomACE intervjuaro, tiu tute ne malpravas. Ĝi estas tia, kaj KomACE 28 liveros aliajn informojn al vi. Tamen tiu ĉi numero oni povas legi ankaŭ la 20-an numeron de KONSCIU ĵus aperinta.

CoPo

INTERVJUO de Nelly HOLEVITCH al Hans BAKKER

Nelly HOLEVITCH : Kara sinjoro Bakker baldaŭ vi finos 70 jarojn - rilate al tiu grava datreveno mi volas fari intervjuon kun vi. Ĉu vi permesas ?

Kiom da jaroj vi estas esperantisto ?

Hans BAKKER : 58 jaroj.

Nelly HOLEVITCH : Kiu estis via unua kongreso ?

Hans BAKKER : Tiu estis en 1950 en Parizo.

Nelly HOLEVITCH : Kiom aĝa vi tiam estis ?

Hans BAKKER : 12-jara

Nelly HOLEVITCH : Kio plej multe impresis vin en tiu kongreso ?

Hans BAKKER : La multaj amikoj de miaj gepatroj.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu vi konatiĝis kun iuj ? Kun infanoj ?

Hans BAKKER : Mi estis ĉiam kun miaj gepatroj. Kiam venis homoj ĉirkaŭ mi kaj demandis, tiam mi respondis.

Nelly HOLEVITCH : Kaj kiu estis la dua kongreso ?

Hans BAKKER : En 1954 en Haarlem, Nederlando.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu estis iuj okazintaĵoj en viaj 58 jaroj de esperantisteco kiuj multe impresis vin ?

Hans BAKKER : Seminario en Budapeŝto kun 13 Afrikanoj.

Nelly HOLEVITCH : Tiu estis la jaro de la jubilea kongreso.

Ĉu vi povas pli rakonti pri tio ?

Hans BAKKER : Tre impresa estis tiu kunestado kun tiuj homoj kiuj multe estis impresitaj de la akcepto, de la kunestado, homoj kiuj venis unuafoje en Eŭropo. La Hungaroj estis tre simpatiaj kaj belaj gastigantoj.

Nelly HOLEVITCH : Tie ankaŭ Koffi estis, ĉu ne ?

Hans BAKKER : Jes, kaj ankaŭ lia amiko Mensah.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu Mensah ankoraŭ laboras kun Koffi ?

Hans BAKKER : Jes, konstante.

Nelly HOLEVITCH : Tio okazis en 1987 tamen inter 1987 kaj 2007 vi certe havis aliajn kaj impresajn momentojn en via Esperantovivo.

Hans BAKKER : Ne estis iuj elstaraj momentoj. Pri kio vi pensas ?

Nelly HOLEVITCH : Pri gravaj, interesaj esperantaj okazintaĵoj. Tiujn vi havis multe.

Hans BAKKER : Ne estis aliaj.

Nelly HOLEVITCH : Se vi ne memoras tiam mi daŭrigu la konversacion kaj mi memoras ke ni konatiĝis en Roterdama kongreso kaj poste, la sekvan jaron, ni revidis unu la alian en Brajtono. Tiam mi komprenis kiu estas via laboro esperanta, ke vi okupiĝas pri Afriko. Kun granda plezuro mi helpis vin pri la giĉeto dum la kongreso kaj tiel por la unua fojo en mia vivo mi havis kontakton kun Afrikanoj. Kiuj homoj estis en tiu kongreso ?

Hans BAKKER : Koffi kaj iu alia kies nomon mi ne memoras, el Zairio.

Nelly HOLEVITCH : Aliaj renkontiĝoj ?

Hans BAKKER : Malfacilaj demandoj.

Nelly HOLEVITCH : Ne malfacilaj. Iom vi devas pensi. Ĉu mi devas memorigi al vi ?

Hans BAKKER : Jes.

Nelly HOLEVITCH : Vi povas memori pri Afrikanoj kiuj vizitis vin en Nederlando. Ekzemple mi memoras iun homon el Madagaskaro, kaj venis iu alia.

Hans BAKKER : De tempo al tempo venas homoj kiuj vizitas min kaj ili facile trovas la vojon al nia domo. Ne estas multaj kiuj venas. Ekzemple lastatempe venis homo el Tanzanio.

Nelly HOLEVITCH : Ĝuste ĉar ne estas multaj kiuj vizitas vin estas interese ke vi rakontu pri tiuj renkontoj.

Alia grava demando estas : en tiuj 58 jaroj de esperantisteco, kiu estis via plej feliĉa momento ?

Hans BAKKER : La medalo de la reĝino.

Nelly HOLEVITCH : Pri tio mi eĉ ne pensis ĉar mi pensas pri la komenco de viaj esperantistaj jaroj.

Tio vere devis esti feliĉo por vi ĉar estis io kio okazis pro via esperanta laboro. Ĉu vere tio estis via plej feliĉa momento ?

Hans BAKKER : Kompreneble. Ĉar tio estis rekono de mia esperanta laboro dum 20 jaroj.

Nelly HOLEVITCH : Kio okazis antaŭ tiam, ligita kun Esperanto, kio kaŭzis feliĉon al vi ?

Hans BAKKER : Vi donas pli kaj pli malfacilajn demandojn kaj se mi respondas vi demandos "Kaj antaŭ tiu momento ?" Alia feliĉo estis kiam la lernejo en Togolando malfermiĝis.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu vi estis feliĉa tiam ?

Hans BAKKER : Certe jes.

Nelly HOLEVITCH : Mi scias ankoraŭ unu momenton kiam vi estis feliĉa : estas kiam vi ricevis la premion Deguĉi.

Hans BAKKER : Hm. Jes, oni povas tiel diri.

Nelly HOLEVITCH : Jes, mi memoras ke estis granda emocio por vi ĉar estis la unua rekono de via sepjara laboro por Afriko.

Nun mi volas demandi vin pri io alia. Kion donis al vi la fakto ke vi estis infano de Esperanto familio ? Kiel tio riĉigis vian vivon kaj kion donis al vi tiu fakto ?

Hans BAKKER : La fakto ke mi fariĝis esperantisto kaj lernis la lingvon. Alie mi ne lernus ĝin.

Nelly HOLEVITCH : Krom tio, ĉu tio donis al vi pli da amikeco ?

Hans BAKKER : Multajn amikojn mi trovis per tio. Oni sentas sin hejme en tiu medio.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu vi pensas ke iam Esperanto povas fariĝi komuna lingvo en la mondo ?

Hans BAKKER : Oni neniam scias pri la estonteco. Povas esti. Sed ĉiukaze Esperanto ne malaperos. Ĝi restos uzata de grupo de homoj kiuj ŝatas ĝin pro diversaj kialoj.

Nelly HOLEVITCH : Pro kio vi pensas ke homoj ŝatas Esperanton ?

Hans BAKKER : Pro diversaj kialoj. Unu el tiuj kialoj estas por havi amikojn. Per Esperanto tio estas multe pli facila kaj interesa ol per aliaj lingvoj.

Nelly HOLEVITCH : Kion donas Esperanto al tiuj kiuj lernas ĝin ?

Hans BAKKER : Pli vastan komprenon kaj pli vastan rigardon al la mondo. Tiuj kontaktoj kiuj eblas per Esperanto ne eblas per aliaj lingvoj.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu vi pensas ke Eŭropa Unio povas pli rapide akcepti la uzadon de nia lingvo, ĉar estas jam faritaj kelkaj paŝoj kaj ĝis nun ne estas rezulto. Tamen, ĉu en la proksima estonto EU povas enkonduki ĝin en Eŭropo ?

Hans BAKKER : Mi ne kredas ke Eŭropo estas la ĉefa loko por enkonduki Esperanton. Estas aliaj kontinentoj kiuj havas pli gravan rolon en tio : Sudameriko, Azio kaj Afriko.

Nelly HOLEVITCH : En kiu senco pli grava rolo ?

Hans BAKKER : Ĉar tiuj havas pli da bezono por malkovri la mondon. Tiuj homoj ne jam kredas ke ili konas ĉion kaj havas la potencon super ĉio en la mondo, kio estas tipa por homoj en Eŭropo kaj Usono.

Nelly HOLEVITCH : Tio estas grava por la homoj mem, tie, sed mia demando estis ĉu Eŭropa Unio povas vere helpin nin por ke Esperanto estu pli rapide akceptita almenaŭ en Eŭropo kiel komuna lingvo.

Hans BAKKER : Eŭropanoj ĝenerale ne havas tiun deziron por koni la mondon pli ol kion ili jam konas per radio, televido, gazetoj kaj interreto. Ili fermas sin por aliaj nacioj kaj ili pensas ke ili estas kapablaj kaj kompetentaj por ĉio kio okazas en la mondo.

Nelly HOLEVITCH : Kompreneble la demando estas : la revo de Zamenhof estis ke lia lingvo estu ĉie parolata en la mondo. Ĉu Eŭropo kontribuos en tiu direkto ?

Hans BAKKER : Tio estas ankaŭ nia revo kaj strebo.

Nelly HOLEVITCH : Vi parolas nun pri la utileco de tio.

Hans BAKKER : Ne, mi ne parolas pri la utileco de Esperanto sed pri modesteco. Zamenhof faris sian lingvon sur la principo de modesteco. Ĉiu homo estas preta doni egalan lokon al ĉiu alia, kion la Eŭropanoj kaj Usonanoj ne volas. Ili pensas pri sia supereco kaj superrego.

Nelly HOLEVITCH : Mi nun ripetas la demandon : Mi komprenis viajn feliĉajn momentojn. Impresojn vi diris, kaj kiuj estis la eksterordinaraj okazintaĵoj en via esperanta vivo ?

Hans BAKKER : Pri kio vi pensas ?

Nelly HOLEVITCH : Mi ne konas vian tutan vivon. Mi estas feliĉa ke mi envenis en via esperanta vivo post kiam vi finis dekjaran laboron kun Afriko. Mi tiam fariĝis via kunlaboranto kun modesta kontribuo en via laboro. Tamen mi ne konas vian esperantan vivon antaŭ tio. Certe okazis tiam io speciala.

Vi jam baldaŭ finos 70 jarojn. En tiuj jaroj vi travivis multon, ĉu ne, kaj kiu estis la momento kiu donis al vi multe da feliĉo, agrabla sento, riĉeco aŭ estas denove eksterordinara. Escepte de tio kion vi ĝis nun menciis. Ni nun parolas ne pri via Esperanta vivo sed pri via vivo ĝenerale ĉar vi baldaŭ fariĝos 70jara.

Hans BAKKER : En mia vivo la plej feliĉaj jaroj estis tiuj de mia junaĝo.

Nelly HOLEVITCH : Kial ?

Hans BAKKER : Oni malkovras multan novan, malkovras pli kaj pli kaj tio estas evoluo kiu donas multe da feliĉo.

Nelly HOLEVITCH : Kiel vi sentas vin nun estante preskaŭ 70jara ?

Hans BAKKER : Mi havas zorgojn pri la daŭrigado de la lernejo en Togolando.

Nelly HOLEVITCH : Tio estas alia afero. Tio estas pri viaj zorgoj. Mia demando estas kiel vi sentas vin nun estante preskaŭ 70jara.

Hans BAKKER : Ĝenerale oni ĉiam vivas kun ĉiam malpli da sano kaj energio kaj tio estus la karakterizo de maljuniĝo.

Nelly HOLEVITCH : Mi ne vidas ke vi sentas vin maljuna.

Hans BAKKER : Ĉu ?

Nelly HOLEVITCH : Ne, absolute ne. Mi ne parolas pri fizika stato, mi parolas pri ĝenerala stato. Lasu la fizikan staton, tio, ke vi havas iomete da doloro aŭ zorgo pri la sano. Pri tio ni ne parolas.

Hans BAKKER : Mi ĉiam klopodas fari ion utilan en la tempo kiu restas.

Nelly HOLEVITCH : Jes, tion mi scias.

Hans BAKKER : Mi ankoraŭ ne deziras esti en vera pensio kun farado de nenio.

Nelly HOLEVITCH : Tio ankaŭ estas feliĉe ne necesa. Mi ankaŭ ne povas imagi ke vi faras nenion. Tio estas absurdo. Tamen pri deziroj por labori, atingi ion, ĉu en tiu direkto vi povas diri ion ?

Hans BAKKER : Mi pensas ke la vivo nun ne estas por ion atingi aŭ por fari karieron. Oni devas uzi la tempon laŭeble bone kaj tion mi klopodas fari.

Nelly HOLEVITCH : Certe karieron vi jam faris kaj vi atingis multon en la vivo. Sed ĝuste ĉar vi estas 70jara mi demandu vin : kiuj estas viaj planoj kaj kion vi volas atingi nun - en tiu senco ?

Hans BAKKER : Mi ne havas planojn. Mi atendas ĉiutage kio venas, kion oni atendas de mi, deziras, kiel mi povas helpi. Tiel pasas la tagoj unu post la alia.

Nelly HOLEVITCH : Kaj kion konkretan - kiun deziron por fari ion specialan ?

Hans BAKKER : Ĉiutage aperas petoj, demandoj, deziroj, kaj mi klopodas respondi laŭeble bone. Tia estas la vivo.

Nelly HOLEVITCH : Kompreneble.

Ĉu vi havas ion kio okazis dum via vivo pri kio vi multe bedaŭras ?

Hans BAKKER : Jes, fari intervjuon kun vi.

(Ridado)

Nelly HOLEVITCH : Ne, serioze, ĉu vi havas ion en via vivo kio okazis, ke vi faris eraron kaj vi bedaŭras pri tio ?

Hans BAKKER : Ne vere.

Nelly HOLEVITCH : Kion alian interesan vi povas diri aŭ rakonti en ligo kun via 70jariĝo. Kaj tio estas lasta demando, por trankviligi vin.

Hans BAKKER : Mi esperas ke tio kion mi povis fari ĝis nun ankoraŭ restos ebla dum iom da tempo kaj mi pensas ke la aĝo ne estas tiel alta. Oni povas havi iom da tempo por tio kaj mi pensas ke oni povas daŭrigi fari tion en bona harmonio kaj etoso kun tiuj kiujn mi amas.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu vi povas diri al mi ĉu tiuj 70 jaroj pezas sur viaj ŝultroj aŭ ĉu vi ne sentas ilin ?

Hans BAKKER : Ne, ili ne pezas. Tamen tio ne signifas ke mi povas akcepti plu similajn taskojn kiel mi akceptis en la pasintaj 20 jaroj.

Nelly HOLEVITCH : Tamen vi sentas vin sufiĉe energia por fari multon ankoraŭ, ĉu ne ?

Hans BAKKER : Se mi devas komenci novan lernejon tion mi ne kapablas.

Nelly HOLEVITCH : Ho, certe vi kapablos.

Hans BAKKER : Ne. Malgrandajn aferojn mi faros.

Nelly HOLEVITCH : Fakte, ĉu estis ege malfacile kolekti tiun monon kaj konstrui la lernejon ?

Hans BAKKER : Jes.

Nelly HOLEVITCH : Ĝuste ĉar estas ekstreme malfacile - tion mi scias - kaj kostis multe da energio, ne nur klopodado tamen ankaŭ la maniero por atingi tiun monon kaj ricevi donacojn - grandajn sumojn - tio estis vere sufiĉe malfacila afero. Ĉu vi ne pensas ke vi devas iom pli entuziasme kaj forte labori por la lernejo ? Ĝuste rilate al tio ĉar la lernejo estas via granda atingo. Estas krono de via laboro.

Hans BAKKER : Oni ne ĉiam povas havi sukceson. Klopodoj estas ĉiam konstantaj. Mi ĉiam klopodas fari tion sed mi ne ĉiam povas havi sukceson. Ni esperu ke estos iu daŭra evoluo kaj daŭra ekzistado kaj la ĉefaj homoj kiuj havas rolon en tio daŭre estas sanaj kaj kapablaj por plu agi en tiu lernejo.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu vi pensas ke tio kion vi faris en Afriko, mi volas diri enkondukis Esperanton en Afriko kaj funkcias jam dum 27 jaroj, daŭros kaj kiuj estas viaj pensoj en tiu direkto ?

Se Koffi estos nekapabla pro malsano aŭ iu alia kialo ne plu daŭrigi - ĉu la laboro en Afriko funkcios same tiel bone kiel ĝis nun ? Ĉu vi kalkulas nur pri Koffi aŭ ĉu ankaŭ pri aliaj ? Certe tamen vi kalkulas pri aliaj.

Hans BAKKER : Jes, ankaŭ pri aliaj. Mi ne scias kiel evoluos la afrika agado. Mi ne povas prognozi.

Rilate al tio lia merito nuntempe ĉefe kuŝas en tiu lernejo. Certe ĝi estas la plej konkreta kaj ĉefa atingo kiun li faris kun siaj amikoj, kaj kompreneble la alia afrika agado kiun li faris estas granda, grava kaj granda fortostreĉo por li kaj lia tuta stabo.

Nelly HOLEVITCH : Tamen ne pli malgrava ol la antaŭa laboro kiun li faris. Ĉefa laboro lia estis la enkonduko en Afriko de Esperanto kune kun vi kaj poste estis la lernejo. Vi ne povas diri ke estas malpli valora lia antaŭa laboro.

Hans BAKKER : Prave.En la pasinta tempo li certe faris ege multon.

Nelly HOLEVITCH : Kion vi pensas pri la fakto ke nun okazis iom da divido en Afriko ? UEA kaj via laboro. Ĉu tio daŭros longe aŭ ĉu estos momenta evento kiu pasos ?

Hans BAKKER : Tio ne estas momenta evento kiu pasos.

Nelly HOLEVITCH : Ne ?

Hans BAKKER : La divido de Afriko ?

Nelly HOLEVITCH : Jes. Mi parolas pri tio ke Renato Corsetti faris duan oficejon kaj du afrikajn komisionojn kaj dividis la afrikan movadon. Ĉu tio estas momenta evento ? Ĉu tio longe daŭros aŭ ĉu ĝi rapide pasos ?

Hans BAKKER : Mi supozas ke longe daŭros.

Nelly HOLEVITCH : Ege bedaŭrinde. Tiun respondon mi ne atendis de vi. Mi ĉiam pensis ke tiu konflikto devas esti solvita.

Hans BAKKER : Jes.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu vi pensas ke neniam malaperos ? Kial ?

Hans BAKKER : Tiel longe kiel ekzistas malsamaj ideoj kaj malsamaj personoj en tiu agado, tiel longe tiu agado restos ankaŭ malsama. Mi ne volas diri ke tio estas bona aŭ malbona. Ni devas nur atendi kio okazos.

Nelly HOLEVITCH : Certe vi jam diris kaj skribis ke estas ege malbone kaj ke vi ne ŝatas tiun dividon kaj vi volas ke Afriko estu unuigita.

Hans BAKKER : Jes. Ŝati kaj okazi estas du aferoj.

Nelly HOLEVITCH : Tamen vi laboris dum 27 jaroj kiam Afriko estis unuigita kaj la fakto ke Renato nun dispartigis Afrikon mi pensas ke estas momenta okazintaĵo kiu baldaŭ foriros.

Homoj ĉiam estas kun diversaj pensoj tamen nek en Nederlando, nek en Hispanio nek en Francio nek en aliaj landoj la movado estas dividita. Ĉie estas unu Esperanto organizaĵo - kial ĝuste Afriko devas esti dividita ?

Hans BAKKER : Vi pravas.

Nelly HOLEVITCH : Pro kio ĝuste en Afriko devas esti du organizaĵoj ?

Hans BAKKER : Vi pravas. Povas esti ke en la estonteco ili komencos forgesi pri siaj malsamecoj kaj komencos en la praktiko bone interrilati. Povas okazi.

Nelly HOLEVITCH : Ĉu vi neniam pensis pri tiu fakto : "Ho, tio devas pasi." Ĉu vi neniam pensis pri tio ?

Hans BAKKER : Kompreneble estis pensoj.

Nelly HOLEVITCH : Kaj via penso estas ke ne povas baldaŭ pasi ?

Hans BAKKER : Ni esperu ke tio pasos baldaŭ.

Nelly HOLEVITCH : La divido ne estas kialo por diverspensado tamen estas kialo laŭ mi de malbona konduto al la homoj, neprava kaj neĝusta konduto al Afrikanoj. Kaj precipe malestima konduto al via laboro.

Hans BAKKER : OK

Nelly HOLEVITCH : Ĉu tio ne donas al vi doloron ?

Hans BAKKER : Kompreneble. Tio forprenis sufiĉe multe da plezuro por agi en tiu kampo.

Nelly HOLEVITCH : De 1980 ĝis 2007 okazas via afrika agado. Ĉu vi povas dividi tiun periodojn en erojn kun karakterizo de ĉiu ?

Hans BAKKER : De 1980 ĝis 1987 estis la komenca periodo, kiun finis la apero de 13 Afrikanoj sur la scenejo de la jubilean kongreso. De 1987 ĝis 1995 mi kiel komisiito de UEA kaj aliaj kunlaborantoj konstante plivastigadis la agadon. En 1995 ĝis 2002 mi komencis pensi kaj paroli pri demisio kaj anstataŭanto, kio kondukis al Afrika Oficejo de UEA. En 2002 mi transdonis ĉiujn taskojn al tiu AO. Intertempe mi proponis Gbeglo Koffi kiel estraranon de UEA kaj en 1998 li estis elektita. Li estis reelektita estrarano por dua mandato en 2001 ĝis 2004. En la fino de 2005 UEA rompis la rilaton kun Gbeglo Koffi kaj ekde la 1a de januaro 2006 estas tute nova situacio.Mi volus mencii novan jaron kiam ankaŭ tiu ĉi malfeliĉa nuna epizodo finiĝas. Laŭ mi tio dependas de la deziro de la Afrikanoj mem esti unuiĝintaj, ne permesi plu ekzisti tiu divido. Neniu plu enmiksiĝu kaj oni daŭrigu fidele labori por Esperanto.

Nelly HOLEVITCH : Mi kredas ke tio baldaŭ pasos ĉar la homoj en Afriko estas saĝaj kaj vidas kio estas bona kaj kio estas malbona en tiu ĉi cirkonstanco. Kaj mi multe kredas ke ne tiel longe daŭros la divido de Afriko. Mi kredas en la saĝeco de la Afrikanoj tute sincere kaj serioze.

Hans BAKKER : Bona fino de tiu intervjuo.

Nelly HOLEVITCH : Mi kore dankas vin pro la intervjuo kaj deziras al vi sanon, feliĉon, inspiron por daŭrigi vian laboron ankoraŭ multajn jarojn antaŭen kun deziro fari vian sekvan intervjuon je via 80-jariĝo.

INTERVJUO DE OVo al GBEGLO en septembro 1999

Ni (la redakcio de ONDO da VERO (OVo)) havis la honoron paroli kun la estrarano de UEA pri la agado en Afriko, s-ro GBEGLO Koffi (GK). Li metis je nia dispono vortojn ne nur pri la agado en Afriko, sed ankaŭ pri la farto de la gvidorganoj de UEA. Plej frapa mencio estas liaj klarigoj pri la agado en Afriko kaj pri la Afrika Agado. La redakcio de Ovo demandis kaj li respondis.

Ovo : Ni scias, ke vi estas estrarano de UEA. Ĉu vi povas iom pli prezenti vin al la OVuloj ?

GK : Kion mi diru ? Mi estas Togolandano vivanta en Lomé (ĉefurbo de nia lando), kie mi laboras kiel instruisto pri matematiko en mezgrada lernejo. Edzo kun unu filo (Dzifa 9-jara) kaj unu filino (Aminda 4-jara). Mi eklernis Esperanton en 1984. Mi kunfondis la landan asocion UTE, kies unua ĝenerala sekretario mi estis. Mi sekretariis dum sep jaroj. Poste mi okupis la postenon de vicprezidanto dum kvar jaroj. La movado Togolanda fartas bone dank’al klopodoj de kelkaj personoj. Mi estas unu el ili. Mi ne povas ne mencii la aliajn, kiuj estas s-roj AFANTCHAO BIAKOU Yao, ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah, HOUNNAKE Raoul kaj SAGBADJELOU Kokou. Kvankam aliaj personoj ege helpas, tamen la laboroj de tiuj menciitoj estas tre efikaj kaj fruktodonaj. Ili ĉiam interkonsiliĝas, serĉas vojon por pliprogresigi la movadon Togolandan. Mi neniam forgesas ilin ; tial nun estas en Togolando LAA (Laborgrupo pri la Afrika Agado), kiun konsistigas tiuj personoj. Ĉiuj ni ofte kunvenas por paroli ĉefe p ri la Afrika Agado.

Ovo : Vi estas estrarano pri la Agado en Afriko, sed via laborgrupo estas difinita “Laborgrupo pri la Afrika Agado”. Ĉu la Agado en Afrika kaj Afrika Agado ne estas samaj ?

GK : Tiun demandon trafe respondas tiuj, kiuj elpensis la esprimojn. Ni scias, ke Hans BAKKER elpensis la esprimon Afrika Agado ; ĉe mia elekto en la estraro, al mi estas donita la tasko Agado en Afriko. Mi komencis la laborojn, rilatas kun la laborantojn de la Afrika Agado, estas en ĉiama kontakto kun la ĉefroluloj de UEA pri la Agado en Afriko. Dum la laboro de la Afrika Agado estas tre klara al mi, tiun de la Agado en Afriko mi preskaŭ ne komprenas ĝis nun. Respondoj de la ĝenerala Direktoro de UEA al leteroj miaj kaj al tiuj de aliaj estraranoj subkomprenigas, ke la funkcioj de la estraro de UEA estas tute aliaj ol tiuj de UTE en Togolando. Mi el tio vidas, ke la estraraneco de UEA estas preskaŭ nur titoloportado, dum la tutan laboron volas fari la CO. Tial, mi nun povas difino la du aferojn jene :
- La Afrika Agado estas aroj de klopodoj por enkonduki Esperanton en Afriko, kaj prizorgi ĝian disvastiĝon, ĝis la kontinento samnivele kiel aliaj kontinentoj uzu la internacian lingvon.
- La Agado de UEA en Afriko konsistas el tio, ke afrikano estu estrarano de UEA. Li havu neniom da decidopovo. Homoj sin konsiderantaj posedantoj de UEA decidos pri Afriko, eĉ ne bone konante la tieajn movadojn.

Ovo : Ni havas la impreson, ke la estrarlaboro estas al vi tre malfacila.

GK : Ne nur al mi sed ankaŭ al aliaj estraranoj. UEA estas en vera krizo. La ĉefaj gvidorganoj de UEA estas la Komitato, la estraro kaj la ĝenerala Direktoro. La Komitato kunvenas unufoje en la jaro, kaj la estraro almenaŭ dufoje. Ne ĉiuj komitatanoj bone sekvas la paŝojn de UEA. La estraranoj interrilatadas por la gvidado de la asocio, kaj la ĝenerala direktoro administras. La administrado estas parto de la gvidado. Labordisdivido estas metodo por efikigi la laborojn. Tiel gvidantoj delegas la administran rolon al kunlaborantoj, kiuj respondecas al la unuaj. En la lasta trimestro de 1998, mi legis leterojn, kiujn la ĝenerala direktoro sendis al la prezidanto de UEA. Li postulis, ke la prezidanto respondu, ne kiel la prezidanto mem pensas, sed kiel la ĝenerala direktoro volas, leteron adresitan al la prezidanto. Jam tiam mi sentas, ke la estraranoj ne estas liberaj agadi. Mi tamen ne ion diris. Postaj tagoj nur konfirmis kion mi supozis. Finfine, kiam oni devis decidi p ri la invitado de Afrikanoj al UKo, ĉio fariĝis klarega : intertempe mi demandis la estraron kaj ĝeneralan direktoron de UEA pri hierarkio sine de UEA ; respondis nur la vicprezidanto de UEA, kies dirojn aprobis aliaj estraranoj. La estraro respondecas al la Komitato, kaj la ĝenrala direktoro respondecas al la estraro. Al mi gravas ne tiu hierarkio, sed la kunlaboremo de la estraro kaj ĝenerala direktoro. Ni ne perdu tempon lukti por nia rango sine de UEA, sed ni uzu nian energion por fari ĉion, kio progresigu nian asocion. La estraranoj ne estas liberaj agadi. Tio bremsas la aferojn de UEA.

Ovo : Do ĝis nun vi nenion faras kiel estrarano ?

GK : La ĝenerala sekretario petis, ke ni, estraranoj, diru kiel ni ŝatus konduki niajn laborojn. Mi starigis laborplanon, kies ekzemplerojn mi disponigas al ĉiuj aliaj estraranoj, kaj ankaŭ al Asocioj/kluboj/unuopuloj Afrikaj. Mi ŝatus, ke samkontinentanoj helpu al mi starigi definitivan planon surbaze de tiu jam de mi proponata. La aliaj estraranoj povis jam ion diri : mia precipa laboro estas trovi pli da laborantoj por la Afrika Agado, kaj pli da donacantoj por la Fondaĵo Afriko. Mi nun kompanjas por tio. Mi estas en ĉiama kontakto kun la respondeculo de UEA pri la Afrika Agado, s-ro Hans BAKKER. Tiu ĉi ege laboras, kaj dank’al li mi enprofundiĝas en la movadon afrikan. La ĉefa laboro nun farata estas la korespondado kun aliaj estaranoj, kun laborantoj, kaj tion mi faru akurate, por respondi leterojn, partopreni traktadojn de asociaj aferoj.

Ovo : La laboroj ŝajnas glate iri, ĉu ne ?

GK : Imagu, ke la estraranoj pritraktis aferojn ĝis atingi rezultaton. Tuj la ĝenerala dierektoro diras : ‘’ … mi diktis al la antaŭa estraro, ke mi ne plenumos stultajn decidojn.’’ Ĉu la estraro estas nun konsiderata kiel decidpova ? Krome la estraranon la ĝenerala direktoro aro da novuloj. Do tute ne gravas estraro, des malpli afrika estrarano, kiun la ĝenerala direktoro ne konsultas, kiam temas pri afero afrika. Mi frue komprenis, ke marionetan rolon mi estas plenumanta ; tial mi reagis al la estraro kaj ĝenerala direktoro, ke tian rolon mi neniam akceptos. Ĉar nun ĉio estas klara, ke al la tuta estraro iras tiu rolo, mi paciencas por vidi kien tio kondukos nin. Sed la estraro ne devas silenti. Al mi ŝajnas, ke la antaŭa estraro akceptis tiun rolon kio ne progresigis la asocion. Necesas ion fari, kaj la komitato de UEA devas klare difini la rolon de la direktoroj, estraranoj, kaj restarigi kaj respektigi la hierarkion sine de UEA. Alia afero temas pri du direktoroj (ĝ enerala kaj centroficeja). La Komitato devas pripensi tiun aferon. Jam ne plu bezonatas du, sed unu sola, kio faciligos la laboron eĉ en la CO.

Ovo : Kia vi ŝatus la konlaboron inter la estraro kaj la ĝenerala direktoro aŭ la direktoro (kiam nur unusola ekzistas) ?

GK : Se ni komparus la estraron de UEA al registaro, la afero estus pli simpla. Iam la ĝenerala direktoro nomis la estraron de UEA registaro, kaj la estraranojn ministroj. Ĉiu ministro havas sian oficistaron. Tiu ĉi restas pli longe ol la ministro, kiun oni ofte ŝanĝas. Tiel ofte la oficistoj estas spertaj. La ministro, kvankam nova nun, havas tamen kapablojn pro kiuj, li estas elektita. La oficistoj devas submetiĝi al la ministro. Ofte la ministroj konsultas siajn subulojn, kiuj nenial rajtas ion altrudi al la mastro. Kunlaboremo vera estas necesa. Ĉu ĉe UEA la ministro ne havas oficistaron ? Al mi ŝajnas, ke CO havas tiujn rolojn. Tiel CO kaj la estraro devas kunlabori. Se ekzemple CO trovas ion, kio lamus en la decidoj de la estraro, ĝi devas afable proponi interkonsiliĝon, ke tiuj pli bone esploru. Povas esti, ke la estraro pravas kaj CO ne, aŭ inverse. CO neniam rajtas per maldecaj vortoj kontakti la estraron. Tiel ofte okazas la afero inter la nuna estraro kaj CO (la ĝenerala direktoro). CO devas rekoni siajn devojn kaj rajtojn. CO kaj la estraro sciu, ke ili laboras ne por si, sed por Universala Esperanto-Asocio. Ĉiu unuopa esperantisto regu sian pasiojn por labori favore al Esperanto. Do, CO rolu al la estraro de UEA, kiel ministra oficistaro al la ministro.

Ovo : Ĉu la aliaj estraranoj pensas same ?

GK : Ili pensas ne same, sed simile.

Ovo : Do la aliaj estraranoj sincere kunlaboras kun vi. Ni pensas, ke via afrikaneco iel diskriminacios vin.

GK : Mi jam estis estrarano de Asocio/kluboj esperantista kaj ne esperantista. Mi ĉiam kunlaboras kun miaj kolegoj, kiuj ĉiam estas kunlaboremaj. Diskriminacio estas tute alia problemo. Nun mi diru al vi ke ni laboras ege solidare. Ĉiuj ŝatus helpi, ke mi bone konduku la agadon en Afriko, sed mi mem pli laboras por la Afrika Agado ol por la agado en Afriko. Vi ja scias pri leĝoj skribitaj kaj leĝoj ne skribitaj. Tiu ĉi estas la naturaj, kiujn ĉiuj kreitaĵoj (sen) konscie respektas. La skribitaj leĝoj estas ĉiuj diktitaj de la registaroj. Inter tiuj ĉi, ne estas iuj rilatantaj al la diskriminacio. Ĉu vi scias, ke bestoj mortigas ne samspeciulojn, sed nur malsamspeciulojn. Diskriminacio estas do naturleĝo, kiun la skribitaj leĝoj malpermesas. Ĉar la naturaj leĝoj tatuiĝas en la subkonscio de la homo, ni ne akuzu iun pri io diskriminacieca. Ĉiu popolo praktikas la diskriminacion. Komprnenu, ke nun ĉiuj estraranoj de UEA, ĉiuj oficistoj de CO homame rilatas kun mi. La sola problemo koncernas nian laboron, la restarigon de la hierarkio de UEA, la eviton de tro da konservemo.

Ovo : Gravas ne nur starigo de plano, sed ties realigo. Ĉu vi pensas pri tio ĉi ?

GK : Ni afrikanoj povos iel ajn konduki nian movadon, se ni mem financu ĝin. Ni starigas planojn, sed ne montras la rimedojn per kiuj ni efektivigos ilin. UEA donas la subvenciojn, do ĝi altrudas sian volon al ni. Proverbo diras : « Al donacita ĉevalo, oni ne esploras la buŝon ». Ni do serĉu mem rimedojn kaj tiel ni estos liberaj agadi. Ĉar nun ni ne havas tiujn kapablojn, kiom belaj/taŭgaj estos niaj planoj, ili devos ne tute eĉ tute ne realiĝi. Tempo estas, ke ni starigu ion, kio helpos al ni memfinanci. Sen tio ni ne povas multe progresi. Iuj pensas pri starigo de TutAfrika Esperanto-Asocio. Tio estas tre bona ideo sed kiel tiu asocio baraktos por trovi administrajn rimedojn monajn ? Ĉu UEA donu ankaŭ tion, kion Afrikanoj uzos por enkonduki Esperanton en aliajn Afrikajn angulojn ? Ni vidu la veran vizaĝon de la afero. UEA vivas per donacoj/kotizetoj, kiuj ĝi sobre/singardeme uzas, ke ĝi povu vivadi. UEA ne finance subtenas landajn asociojn, sed tion faras nur por Afriko, kiu memstariĝu.

Ovo : El viaj paroloj ni sentas viajn problemojn. Ĉu aliajn vi havas ?

GK : vi tre bone komprenas min. Du problemojn mi havas. La unuan vi jam trovis.

La solvo de tiu problemo faros multon al nia movado. Alia problemo, kiu tiklas min, koncernas Afrikon. Unue la konfliktoj inter samlandaj Esperantistoj, kaj due silento de Afrikanoj-Esperantistoj vivantaj ekster Afriko. En multaj landoj Afrikaj vivas bonnivelaj Esperantistoj. Tiuj uzas sian energion ne por progresigi la movadon landan, sed por kvereli inter si. Kial tiu sinteno ? Ni klopodu kompreni kial ni havas Esperanton. Ni komprenu nin reciproke. Ni, Afrikanoj, devas eviti tiujn konfliktojn venantajn ofte el bagateloj. Ni devas superi nian memamon, apliki sinforgeson. Nur tiel ni povas progresigi nian movadon. Ni ŝatus ke Esperanto alportu ŝanĝon en nia vivo. Tiun ŝanĝon ni deziru pozitiva, kio eblas nur kiam ni rekonas la celon de Esperanto. Ni devas partopreni al la progreso de la mondo. Tion ni faros eĉ estante ekster nia kontinento. Dank’al Esperanto kelkaj Afrikanoj nun vivas ekster Afriko. La konstruo de la movado Afrika estas taskoj de Afrikanoj-Esperantistoj. Ni mem malfacile financas la movadon. Ni devas konduti, ke niaj helpantoj pluhelpu. Tiel ni devas pripensi planojn, kiuj ebligos la pluvivadon de la Afrika movado. Mi ŝatus rilati kun Afrikanoj-Esperantistoj vivantaj ekster Afriko. Kun la enAfrikaj mi jam rilatas. Ni do evitu konfliktojn en Afriko, kaj laborigu samkontinentanojn vivantajn ekster la kontinento. Eble vi povas iel kontribui per artikoloj en via periodaĵo, Ĉu ne ?

OVo : Vi pravas ; ge-OV-uloj komprenas vian alvokon. Ili certe helpos en tion kion vi petas. Sed vi ne parolis pri la salajro estrarana. Eble tio povas sproni al pli da laboro Esperanta.

GK :Vere la laboro Esperanta preskaŭ ĉie estas bonvola. Eĉ ĉe la CO, kie UEA havas kelkajn salajrulojn, tiuj ĉi laboras pli ol ili lukras. La estraranoj de UEA ne havas salajrojn. Male, iuj el ili elspezas sian monon pro/por la asocio. Tion faradis multaj estraranoj. Mi ne prisilentu la bonvolemon de Hans Bakker. Li uzas ankaŭ sian monon por UEA. Multajn Afrikanojn li helpas per propra poŝo, kvankam li ne estas riĉa. Multaj Afrikanoj ŝuldas multon al li. Tiuj devas pensi pri io, per kio ili danku al tiu maloftulo. Li estas unu el la financaj subtenantoj de UEA, almenaŭ por la Afrika Agado. Mi estas kvazaŭ " danaida barelo" por UEA ; tiu ĉi pagas ĉiom koncerne miajn laborojn estrarajn : korespondado, vojaĝo, restado, ktp. Krom tio, etrarano ne havas salajron sed multe da laboro, kiu ĉiu bonvoleme faras por la Esperanto-movado.

OVo : Vi estas la unua Afrikano estrarano de UEA. Kiel la aliaj estraranoj povas profiti el via estraraneco ? Kion laŭ vi UEA atendas de vi ?

GK : Mi scias pri Afriko. Tiel jam multaj eksterAfrikanoj petas konsilojn de mi pri Afriko. Miaj vortoj orientos ilin en ties agado favore al Afriko. Mi pli bone prezentos nian kontinenton, ĝiajn verajn problemojn, proponi solvojn al konfliktoj, kiujn mi evitigos. Mi laboras ne sola, sed helpe de aliaj samkontinentanoj ; tial mi petas de tiuj, ke ili helpu al mi helpi al niaj samsortuloj. Kion UEA atendas de mi ? Antaŭ ol respondi tiun demandon, ni sciu kiu estas UEA. Se mi demandus al s-ro Hans BAKKER pri tio, li respondus dirante kion li ŝatus, ke la Afrika Agado progresu. Se mi demandus al la ĝenerala direktoro de UEA, ankaŭ li respondus laŭ tio, kion li ŝatus, ke Afriko estus por UEA. Ni vidas, ke UEA tie ĉi estas reprezentata ne de multe da, sed de multaj personoj. Tamen mi povas ion fosi el respondoj pri miaj laborplanoj : trovi pli da laborantoj por la Afrika Agado, kaj pli da donacantoj al la Afrika Fondaĵo. Ĉar la zorgo de la ĝenerala direktoro estas domaĝi la m onon de UEA, eĉ malhelpante komisiiton de la Afrika Agado preni el la kaso de la Fondaĵo Afriko, mi trovas, ke min li konsiderus bona estrarano, se mi sukcesus konvinki la afrikajn ŝtatojn doni monon por Afrika Agado aŭ trovi mecenatojn por la tiea movado, ke Afriko ne plu dependu de la Fondaĵo de UEA. Eĉ se mi sukcesus ion tian, li iam baros al la ĉefroluloj de la Afrika Agado la vojon preni el tiu mono por progresigi la movadon en Afriko. Li paroladas ankaŭ pri la ne-rendimenteco de (la) afrikanoj. Li gratulus min se mi sukcesus rendimentigi (la) afrikajn esperantistojn.

Resume : trovi pli da laborantoj, pli da mondonacantoj por la Afrika Agado, rendimentigi la afrikajn esperantistojn. Mi jam supre diris, ke mi estas plenumanta taskojn eĉ se ege malfacile pro ne havo de taŭgaj laboriloj.

Ovo : Al mi ŝajnas, ke vi nur parte respondis mian demandon. Afrikanoj havas multajn problemojn. Multaj esperantistiĝis por ekzemple migri al Eŭropo, trovi laboron, havi financan helpon. Ĉar vi estas estrarano, ĉu vi ne povas helpi ke personoj atingu siajn celojn respektivajn ?

GK : Leteroj jam atingas min : "nun, kiam afrikano estas estrarano de UEA, ni trovos solvojn al niaj problemoj. Nia klubo ricevos pli da subvencio, ni povos facile partopreni kongresojn esperantistajn tra la mondo, ktp… ". Ĉu mi rakontu anekdoton : "Iam onklo fariĝis deputito. Tiam anoj samvilaĝaj, kaj tiuj de najbaraj vilaĝoj vizitis lin. Ĉiuj petis, ke li evoluigu la regionon. Vidante la taskon, kiu transiras la povon deputitan, li deklaris, ke li neniel povas ion fari, kaj jen la vizitantoj ege koleriĝis". Mi jam multon diris, kio ebligos al vi kompreni la situacion. Hans BAKKER estas ĉefrolulo de la Fondaĵo Afriko. Sed kelkfoje kiam temas pri elspezoj por la Afrika Agado, la ĝenerala direktoro ne permesas al li preni el la kaso de la Fondaĵo Afriko. Tiam vidante, ke la afero, por kiu li ŝatus elspezi, estas vere grava kaj necesa, Hans BAKKER elĉerpas el sia poŝo jam atencita de multaj helpoj al afrikanoj. Jen la afero. Sed kiam temas pri aferoj, kiuj profitos kaj al la movado kaj al la afrikanoj, mi pensas, ke ni povos ion fari. La komisiitoj pri la Afrika Agado estas pretaj ĉiam helpi, ke io estu farata favore al la movado Afrika.

Ovo : Post du jaroj okazos nova elekto ; ĉu vi rekandidatiĝos ?

GK : La E-laboro ne dependas de aneco al estraro. Hans BAKKER multon faras por Esperanto, sed nur tri jarojn estis estrarano. Claŭde Piron estas kompetenta esperantisto, kiu multon faras por nia lingvo, sed li neniam estis estrarano de UEA. Post du jaroj finiĝos ne mia E-laboro. Se mi ĝisvivos tiam, mia laboro por Esperanto, kiu neniel estas ligita al mia estraraniĝo, pluiros. Por mi gravas ne estraraniĝo, sed laboro por Esperanto, kiun mi faros ĝis la fino de mia vivo.

Ovo : Viaj finaj vortoj.

GK : Estimataj samkontinentanoj. Unu jaro da estraraj laboroj ebligis al mi, helpe de Hans BAKKER koni la lingvonivelon de multaj afrikaj esperantistoj. Multaj el tiuj ĉi estas ege aktivaj, energiplenaj. Mi petas, bonvolu ni uzi nian energion por la movado. Ni atendas ion de Esperanto : ni ne malpravas, ĉar por io oni faras ion. Sed unue ni ellernu la lingvon ; nur tiam montriĝos kion ni vere ĉerpos el nia ESPERANTISTECO.

Mi estas je ties dispono por kunlabori. Mi lernas de ĉio/ĉiu, kaj mi preskaŭ ne ofendiĝas. Tial mi malferme ricevas rimarkojn, admonojn, kritikojn, ktp. pro/pri agoj de mi farataj.

La informojn en KomACE ĉiuj rajtas ĉiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto

K O N S C I U

Numero 020 10/09/2007

Informilo por enprofundiĝi en la E-movadon Afrikan

Redaktas : Liberesko

Aperis en dua trimestro de la jaro 2007 libro kun la titolo AFERO DE ESPERO, Konciza historio de Esperanto en Afriko. Kiel aŭtoro, estas menciita Heidi GOES. Tiu ĉi libro estas simple alia formo de la verko DE ESPERANTO-BEWEGING IN AFRIKA met bijzondere aandacht voor Tanzania en Togo (ESPERANTO EN AFRIKO kun speciala atento al la movado en Togolando kaj Tanzanio), per kiu Heidi GOES akiris licencian diplomon en la universitato de GENT en Belgio. Komparante ambaŭ verkojn, oni tuj rimarkos grandan diferencon, ĉar ŝajne la celoj ŝanĝiĝis. La unua libro prezentis verajn faktojn pri la movado en Afriko, kaj speciale pri la laboroj de Hans BAKKER en Afriko. Neniu en la movado afrika pretervidas la laborojn de tiu ĉi homo, kiu oferis kaj pluoferas sin por Afrika Agado.

Realismaj Esperantistoj, kiuj sekvas la iradon de la afrika agado ĝis nun, rimarkas, ke estas vera problemo nun en la movado en Afriko, kaj oni devas solvi ĝin, ke la afrika agado pluiru tiom bone, kiom antaŭ 2005. Tial ĉi dum la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo (Japanio), unu el tiuj ĉi realismaj Esperantistoj faris demandon al la malnova kaj nova estraroj de UEA, kiam tiuj ĉi sin prezentas al la kongresanoj. Sube aperas la demando kaj respondo de Renato. Pliaj vortoj aldoniĝis, ke Esperantistoj pli klare vidu kion Hans BAKKER volas por la movado en Afriko.

1- Demando

Neniu afrikano partoprenas en la ĉi-jara UK. En Togolando estas misakordo inter Afriko kaj Estraro. Oni pritraktu tion dum la estonteco, por ke la laboro de Hans Bakker ne perdiĝu. (Aplaŭdoj.)

2- Respondo de Renato CORSETTI

La laboro de Hans ne perdiĝis. Li petis ke la Afrika Oficejo transprenu sian laboron. La demando pri kie estas la oficejo estas nur teknika. Ĉar vojaĝo el Afriko estas kosta, oni invitis ĉefe azianojn. Al Roterdamo oni invitos afrikanojn.

Fondiĝis nacia asocio en Angolo.

3- Supraĵa analizo

Certe oni demandos sin, kial (Aplaŭdoj) ?

Tio simple signifas, ke, kiam la demando aperis, la kongresanoj aplaŭdis por montri sian aprobon pri ĝi. Tiuj kongresanoj atendis de la du estraroj respondon taŭgan. Ĉu tiaj estas la vortoj de Renato ?

"La laboro de Hans ne perdiĝis", diris Renato. Tiu ĉi estas akademiano, kaj perfekte regas Esperanton. Li bone pesas la vortojn, antaŭ ol diri ilin. Li diris ne "ne perdiĝas aŭ perdiĝos", sed "ne perdiĝis". Tio signifas, ke li rekonas, ke antaŭ 2006 la laboroj iradis bone, sed nun ili perdiĝas. Ĉu ni afrikanoj lasu la laboron de Hans perdiĝi ? Certe ne ! Togolandanoj tre frue komprenis la planojn de Renato, kaj tial ĉi ili starigis Afrikan Centron Esperantistan por daŭrigi la laborojn de Afrika Oficejo, kiun Hans starigis en Togolando. La laboroj de Hans, kiujn Renato rekonas ne perdiĝanta antaŭ 2006, pluiras en Togolando en ACE.

Kion celas ACE, tio estas la daŭrigo de la laboroj de Hans. De tiu ĉi homo afrikaj Esperantistoj lernis kaj plulernas multon. Multaj el tiuj "gefiloj" de Hans BAKKER tre bone komprenas lin, kaj taskas al si ĉion fari, ke liaj laboroj ne perdiĝu. Kion Hans atendas de afrikaj Esperantistoj, tio aperas en lia suba mesaĝo.

4- Mesaĝo de Hans BAKKER

From : Hans BAKKER < hansbakker@raketnet.nl

To : "GBEGLO Koffi"

Subject : Re : Esperantujismo

Date : Tue, 4 Sep 2007

Kara amiko,

Ni tutkore sekvas vian ideon pri Esperantujismo, kiun mi ripetas per la jenaj vortoj :

Afrikaj esperantistoj estu anoj de Esperantujo, kaj krome, se ili volas, de iu aparta organizaĵo (UEA, SAT, Civito, ktp).

Ni laboris komune 25 jarojn. Ni atingis multe da grandaj rezultoj. Mi pensas ke vi devas daŭrigi memstare kaj sendepende vian laboron. Fine de 2005 mi proponis ke por tio servu Afrika Oficejo kaj Afrika kapitalo. Por krei afrikan movadon laŭeble memstaran ni komune laboris jarojn. Vi ne bezonas blankajn homojn gvidi vin. Vi povas memstare gvidi vian laboron kaj ne permesi al kiu ajn de ekstere enmiksiĝi en via laboro.

Domaĝe ke UEA-gvidantoj nun malhelpas tion. Ekzistas multaj Esperanto-organizaĵoj sendependaj. Vi ankaŭ havas la rajton esti sendependaj kaj memstaraj. Tamen kunlaboru kun aliaj tiom kiom vi volas kaj povas.

Tio estas mia plej forta deziro.

Korajn salutojn,

Hans

5- Esperantujismo

Hans respondis mesaĝon de GBEGLO Koffi pri Esperantujismo. Tamen en sia letero li parolas ne nur al Koffi, sed al ĉiuj afrikaj esperantistoj. Tion ĉi oni povas rimarki, ĉar li uzas ne la singularon, sed pluralon.

Kiu neniam aŭdis pri Esperantujismo, tiu ĉi tuj demandos, pri kio temas. En ĉiuj versioj de la verko de Heidi GOES aperis vortoj pri la temo. Ĝia esenco jam troviĝas en la supraj vortoj de Hans.

Parolante pri Esperantujismo en sia nederlandlingva versio, per kiu ŝi akiris la licencian diplomon, Heidi menciis la trian afrikan kongreson. Tiu ĉi okazis en 1993. Do la ideoj pri Esperantujismo estas ne novaj. La laboroj de Hans por Afriko, kaj precipe la maniero, laŭ kiu Hans BAKKER edukis afrikanojn, aperigis la koncepton.

La mondo dividiĝas en du partojn : Esperantujo kaj la cetera mondo. Ĉiuj Esperantistoj estas anoj de Esperantujo. Tie ĉi tute ne ekzistas landlimoj, kaj ĉiuj formoj de diskriminacio estas ekster ĝi. Ĉiuj Esperantistoj havas nur unu celon : agadi por la disvastiĝo de Esperanto. Ĉiu rajtas elekti sian manieron por disvastigi Esperanton. Tial ĉi estas multaj grupoj, asocioj, tendencoj, ktp en Esperantujo. Tio spegulas nur la diversajn vojojn, kiujn Esperantistoj iras por atingi la komunan celon. En tiu ĉi vojado, ĉiuj Esperantistoj, kvankam uzante diversajn vojojn, devas kunlabori unu kun la alia. Do, batalo de Esperantisto kontraŭ Esperantisto pro/por/per Esperantotute ne decas, ĉar tio malfaciligas nian strebadon al nia celo. Jen do aparteneco de Esperantisto al UEA, SAT, Civito, KTP estas bona, sed ne deviga. Ĉiuj Esperantistoj libere iru sian vojon, atentante la aliajn.

Kie estas homoj, tie ne mankas kolizio. Malsama opinio povas aperi inter Esperantistoj. Tio estu ne bremso por nia agado, sed stimulo, per kiu unuj komprenu la ideojn de la aliaj. Kiam ekaperas konflikto, ĝin oni tuj sufoku, ke ĝi ne kresku. Ĉu tion farante, la Esperantistoj ne sekvas la vojon de Zamenhof ? "Esperantistoj faru unusolan rondon familian ĉirkaŭ la mondo".