Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Modifa Traktato de la EU : neakceptebla pro metodo kaj enhavo !
de Pierre KHALFA  
30a aŭgusto 2007

Aŭgusto 2007

Plurcentoj da paĝoj kun 297 modifoj de la ekzistantaj traktatoj, dek-du protokoloj kaj kelkaj dekoj da deklarprojektoj kun la sama jura valido kiel la traktatoj, tia prezentiĝas la "modifa traktato" de la Eŭropa Unio. Ne temas ĉi tie pri elĉerpa komento, certa nombro da temoj estas intence ne traktata, sed pri indiko de kelkaj punktoj kaj pri juĝado de la tutaĵo.

Metodo kontraŭ ĉia demokratia debato

La komuna deklaro de la registaroj de la Unio, adoptita en Berlino dum la celebradoj de la kvindekjariĝo de la Roma traktato, fiksis al si la celon "meti la Eŭropan Union sur la komunaj bazoj renovigitaj ĝis la elektoj al la Eŭropa Parlamento de 2008". Ĉio estis do farenda por ke la eŭropaj elektoj ne estu momento de politika debato pri la estonteco de la Unio. La Eŭropa Konsilio de la 21-a kaj 22-a de junio konfirmis tiun agendon. Tiu Eŭropa Konsilio reproduktis la plej malbonajn momentojn de la eŭropa konstruado donante la spektaklon de intertraktado malantaŭ fermitaj pordoj, kies enhavo, refoje, ne estis alirebla por la civitanoj de la Unio.

Monaton poste, la portugala prezido transdonas projekton adoptotan la 18-an kaj 19-an de oktobro de la Konsilio. En apenaŭ du monatoj, ĉio estus decidita. La rapideco per kiu tiu afero estas fuŝfarita estas multedira pri la koncepto pri Eŭropo kaj pri demokratio kiu animas la eŭropajn gvidantojn. La duobla ne franca kaj nederlanda al la TKE [1] estis, interalie, rifuzo de la metodo per kiu Eŭropo estis konstruita : sekreta intertraktado inter ŝtatoj, foresto de travideblo pri la enhavo de la esencaj aferoj, rifuzo de publika debato.

Oni povintus kredi ke sekve al la epizodo de la eŭropa konstitucia traktato (TKE) la registaroj almenaŭ ne reproduktos tiajn kondutojn. Okazis la malo, kaj ni ĉeestas la montradon de volo ekskludi la eŭropajn civitanojn el ĉia debato pri la estonto de la Unio. La duobla ne franca kaj nederlanda videble timigis la eŭropajn gvidantojn tiom ke ili jam ne volas riski ion ajn : ĉio farendas rapidege por esti pli rapida ol eventuala civitana reago. Kaj evidente oni povos nombri per la fingroj de la mano la registarojn kiuj kuraĝos ratifikigi tian traktaton per referendumo. Francio ne estos unu el tiuj, kiel jam decidis la nova prezidanto de la Respubliko.

Tiu metodo ne akcepteblas kaj kontraŭas la postulojn de multaj civitanaj movadoj en Eŭropo kiel, ekzemple, la ATTAC de Eŭropo kiuj postulas ke "nova kaj demokratia asembleo, rekte elektita de la civitanoj de ĉiuj membroŝtatoj, estu taskita por ellabori novan traktat-projekton, kun la efektiva partopreno de la naciaj parlamentoj" kaj ke "ĉiu nova traktato submetendas al referendumo en ĉiuj membroŝtatoj".

Enhavo daŭrigata de la antaŭaj orientiĝoj

La "modifa traktato" modifas la du ekzistantajn traktatojn, la traktaton pri la Eŭropa Unio (TEU) kaj la traktaton instituantan la Eŭropan Komunumon kiu alprenas la nomon de "Traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio" (TFEU). Ni memorigu ke la traktato pri la Eŭropa Unio estas la traktato de Mastriĥto modifita per tiuj de Amsterdamo kaj de Nico kaj ke la traktato instituanta la Eŭropan Komunumon estas tiu de Romo modifita per la sinsekvaj traktatoj post 1957.

La antaŭparto de la TEU estis modifita per aldono de konsideraĵo kiu indikas ke la Unio devas inspiriĝi de la religia heredaĵo de Eŭropo. La debato pri tiu punkto estis vigla dum la redaktado de la TKE kaj kondukis al nemencio de tia referenco. Se tiu devus persisti, tio estus venko por la obskurantismaj tendencoj kaj tre grava ideologia retrocedo. Ni devas postuli de la prezidanto de la Respubliko ke Francio vetou tian formulon en kontraŭdiro kun la principo de laikeco.

Konkurenco

La gazetaro faris grandan bruon pri la "sukceso" de Nicolas Sarkozy kiu atingis ke la esprimo "libera kaj sendifekta konkurenco" ne aperu kiel celo de la Unio. Ja temas pri simbola venko de la partizanoj de la ne al la TKE, kaj la simbolaj venkoj ne estas neglektindaj, ĉar ili legitimas batalon. Ĉu tio havas ian ajn konretan sekvon ?

La principo de konkurenco restas en multaj artikoloj de la traktatoj. Ni citu ekzemple la artikolon 105 konservitan en la TFEU kiu asertas "la principon de malfermita merkat-ekonomio kie la konkurenco estas libera". Ĝi estas krome en la koro de la plej multaj eŭropaj leĝaj aktoj kiuj restas validaj, tiuj nome kiuj liberaligas la publikajn servojn.

Fine, por eviti ĉian falsan interpretadon, la protokolo n-ro 6 memorigas klare la principon aplikendan pri tio : "la interna merkato tia kia ĝi estas difinita en la artikolo [I-3] de la traktato pri la Eŭropa Unio entenas sistemon kiu garantias ke la konkurenco ne estu difekta". La artikolo [I-3] temas pri la celoj de la Unio. Tiel la sendifekta konkurenco estas reenkondukita en la celoj de la Unio el kiuj ĝi ŝajnis esti malaperinta. Por re kaj ree diri, kaj por bone montri ke ne temas pri teoria celo, la protokolo n-ro 6 indikas ke por tio "la Unio faras, se necese, disponojn en la kadro de la dispozicioj de la traktatoj".

Kiel oni vidas, la forto de la rajto de la konkurenco restas identa. Ĝi restas la organizanta rajto de la Unio, norma rajto, vera "konstitucia" rajto kiu reduktas plej ofte la aliajn eŭropajn tekstojn al nivelo de intencdeklaroj sen praktika funkcipova atingopovo.

Modifo de la artikolo 93 en la TFEU, kiu temas pri impost-harmoniigo, en aliaj pri tiu de la imposto por spezoj, indikas ke tiu harmoniigo devas fariĝi por "eviti la malekvilibrojn de konkurenco". Tamen tiu proceduro de harmoniigo restas submetita al la unuanimeco de la ŝtatoj. Eĉ trans la fakto ke necesintus precizigi en kiu senco ĝi devas fariĝi, ĉar iuj ŝtatoj ne havas impostojn por societoj, tia harmoniigo do ne estas por morgaŭ.

Komerca politiko / cirkulado de kapitaloj

La komerca politiko de la Unio fiksas la celon "kuraĝigi la integriĝon de ĉiuj landoj en la mondan ekonomion, inkluzive per la iom-post-ioma forigo de la obstakloj al la internacia komerco" (nova artikolo 10A TEU). La ĝeneraligita liberkomerco restas la nesuperebla horizonto de la eŭropaj politikoj.

Tiu celo estas firmigita en larĝigita maniero de la artikolo 188 B de la TFEU kiu indikas ke la Unio "kontribuas (...) al iom-post-ioma forigo de la restriktoj por la internaciaj interŝanĝoj kaj al la rektaj eksterlandaj investoj, kiel al reduktado de la doganaj kaj aliaj baroj". Tiu artikolo modifas la nunan version en la senco de ankoraŭ pli granda liberaligo : la rektaj eksterlandaj investoj kaj la "kaj aliaj" ne aperas en la unua versio. Tiu lasta esprimo celas la "ne tarifajn obstaklojn al la komerco" kiaj la ekologiajn normojn aŭ la protekton de la konsumantoj kiuj estas la celtabuloj de la liberaligaj politikoj farataj, interalie, de la MOK.

La unuanimeco de la ŝtatoj estas tamen postulata por la subskribo de komercaj kontraktoj en "la kampo de la kulturaj kaj aŭdvidaj servoj kiam tiuj akordoj povas damaĝi la kulturan kaj lingvan diversecon de la Unio" kaj "en la kampo de la komerco de la servoj sociaj, edukaj kaj de sano, kiam tiuj akordoj povas grave perturbi la organizadon de tiuj servoj sur nacia nivelo". Unu demando restas tamen senresponda : kiu decidos ke la elvokitaj damaĝeblecoj ekzistas ?

La modifa traktato evidente ne tuŝas la cirkulad-liberecon de la kapitaloj, ne nur inter la memebroŝtatoj, sed ankaŭ inter tiuj kaj triaj landoj (art. 56 TFEU) kaj la la unuanimeco de la ŝtatoj restas postulata por ĉia dispono celanta restrikti la liberaligon de la kapitalmoviĝoj (art. 57-3 TFEU).

Rolo de le ECB / ekonomia politiko

La stabileco de la prezoj estas nun parto de la celoj de la Unio (art. 3 TFEU modifita). Rimarkindas ke en la nuna TEU la prezstabileco ne aperis inter la celoj de la Unio. Ĝi estis simple celo de la Eŭropa Centra Banko (ECB) indikita en la artikolo 105 de la traktato instituanta la Eŭropan Komunumon. Se ĝia aldono kiel celo de la Unio ŝanĝos nenion en la praktiko, ĝi estas tamen simbola, des pli ke evidente nenio estas dirita pri la inflacio de la financaj aktivoj, kiu estas tamen unu el la kaŭzoj de la misfunkcio de la monda ekonomio. Tiu artikolo 105 estas konservita en la TFEU kaj, krome, nova artikolo 245b pri la ECB konfirmas ankoraŭ tiun celon por krome diri en kazo de bezono.

La sendependeco de la ECB estas evidente konservita (art. 108 TFEU), kaj ĝi havos kiel solan celon nur konservi la stabilecon de la prezoj, kontraste al la aliaj centraj bankoj.

La Deklaro 17 reasertas "sian ligitecon (de la CIG) al la strategio de Lisbono" kaj postulas la fortigon de la konkurencivo. Ĝi invitas "al restrukturado de la publikaj en- kaj el-spezoj, respektante samtempe la buĝetan disciplinon konforme al la traktatoj kaj al la Pakto pri Stabileco kaj Kresko". Ĝi nomas kiel celon "atingi iom post iom buĝetan pluson en periodo de favora konjunkturo". Mallonge, la novliberala instruo pligravigita per la celo atingi buĝetan pluson.

Politiko de sekureco kaj defendo

La komuna defendo de la Unio estas perceptata nur en la kadro de la NATO. La ligo al la NATO estas fortigita. La nuna formulo (art. 17-4 TEU) indikas ke la kunlaborado en la kadro de la NATO povas okazi nur "en la mezuro laŭ kiu tiu kunlaborado ne malobservas tiun kiu estas menciita ĉi tie nek ĝenas ĝin". La nova formulo ligas pli dense estontan eŭropan defendon al la NATO : "La engaĝiĝoj kaj la kunlaborado en tiu kampo restas konformaj al la engaĝiĝoj subskribitaj sine de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, kiu restas por la ŝtatoj kiuj membras en ĝi la bazo de sia kolektiva defendo kaj la instanco por ties realigo" (estonta artikolo 27-7 TEU).

La protokolo n-ro 4 ripetas tion, "memorigante ke la komuna politiko de sekureco kaj defendo de la Unio respektas la devojn rezultantajn el la Nord-Atlantika traktato" kaj "ke pli firma rolo de la Unio rilate sekurecon kaj defendon kontribuos al la vigleco de novigita atlantika alianco".

La militismo estas oficiale kuraĝigita : "La membroŝtatoj promesas plibonigi iom post iom siajn militajn kapablecojn" (estonta art. 27-3 TEU). Tiu estos cetere la sola loko en kiu la traktato kuraĝigas la ŝtatojn plialtigi siajn publikajn elspezojn !

Nome de la batalo kontraŭ la terorismo la militaj intervenoj eksterlande estas kuraĝigitaj : "Ĉiuj ĉi misioj povas kontribui al la batalo kontraŭ la terorismo, inkluzive per la subteno al triaj landoj por kontraŭbatali la terorismon sur sia teritorio" (estonta art. 28 TEU). Tia artikolo permesas, fakte, ĉiajn armeajn aventurojn.

Ĉarto de la fundamentaj rajtoj

La Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj ne estis integrita en la modifan traktaton. La Deklaro n-ro 11 indikas ke ĝi "estos solene proklamita de la Eŭropa Parlamento, la Konsilio kaj la Komisiono en la tago de subskribo" de la du modifitaj traktatoj. Tiu sama deklaro enhavas ĝian tekston. La artikolo 6 de la TEU pri la fundamentaj rajtoj estis reverkita por integri tie ĝian ekziston kiu "havas la saman juran valoron kiel la traktatoj". La Ĉarto estos do "jure deviga" (Deklaro 31). La tuta problemo estas scii ĝis kiom.

La socialaj rajtoj kiuj estas tie entenataj havas efektive tre malfortan atingopovon. Tiel, la rajto je laboro kaj je dungo ne ekzistas kaj aperas nur la "rajto labori". La rajto je socia protekto estas anstataŭigita per simpla "rajto je aliro al la prestaĵoj de sociala sekureco kaj al la socialaj servoj". Tiu teksto tiel postrestas malantaŭ la Universala Deklaro de la Homrajtoj kaj malantaŭ la Franca Konstitucio. Tiu asertas ke "ĉiu havas la rajton akiri dungon" kaj ke "(la nacio) garantias al ĉiuj la protekton de la sano, la materian sekurecon". Certe, por esti aplikataj, tiuj rajtoj bezonas ĉiutagan batalon, sed ili havas la meriton ekzisti.

Aliaj temoj faras ankoraŭ pli da problemoj. La rajto je aborto kaj je kontraŭkoncipo ne estas rekonataj de la Ĉarto. En tiu kadro timeblas ke la reaserto de la "rajto je vivo" estos uzata de iuj por kontesti ilin antaŭ la Justic-Kortumo.

Por la esenco, la aplikado de la rajtoj entenataj en tiu Ĉarto estas resendataj al la "naciaj praktikoj kaj leĝaroj". Tiu ĉarto do ne fundamente kreas eŭropan socian rajton kapablan reekvilibrigi la rajton je konkurenco kiu restos eŭropskale dominanta. Ĉerizo sur la kuko, limigoj al tiuj rajtoj povas esti aldonitaj se ili estas juĝataj "necesaj".

Cetere, por antaŭzorgi kontraŭ ĉia ebla devojiĝo, ĝia atingopovo estas eksplicite restrikta. Ĝia teksto indikas ke ĝi "kreas neniajn novajn kompetenton kaj taskon por la Unio kaj ne modifas la kompetentojn kaj taskojn difinitajn en la traktatoj", frazo reprenita, oni ne povas esti tro prudenta, en la nova versio de la artikolo 6 de la TEU kaj de la Deklaro 31. Eĉ pli, "ilia invokado (de la dispozicioj de la Ĉarto) antaŭ la juĝisto estas peremesata nur por la kontrolado de la interpretado kaj de la laŭleĝeco (de la agoj pri kiuj okupiĝas la institucioj de la Unio kaj de la ŝtatoj)", kio tre forte reduktas ĝian juran atingopovon.

Aliflanke, la Ĉarto indikas ke ĝi "estos interpretata de la jurisdikcioj de la Unio kaj de la membroŝtatoj kun jura konsiderado de la klarigoj starigitaj sub la aŭtoritato de la prezidio de la Eŭropa Konvencio". Tiuj "klarigoj", memorigitaj en la Deklaro 12, plej ofte restriktas la atingopovon de la rajtoj entenataj en la Ĉarto.

Fine, la 4-a alineo de la artikolo 6 de la TEU pri la fundamentaj rajtoj, kiu indikis ke la "Unio donas al si la necesajn rimedojn por atingi siajn celojn kaj por fari siajn politikojn" estis forigita, per kio konfirmiĝas ke tiu Ĉarto plej verŝajne ne efikos pri eŭropaj publikaj politikoj.

Malgraŭ ĉiuj ĉi antaŭzorgoj, tiu teksto estas ankoraŭ tro por iuj registaroj. Tiel Britio sukcesis esti sendevigita pri ĝi (Protokolo n-ro 7) kaj Pollando kaj Irlando planas fari same.

Publikaj servoj

La artikolo 16 de la traktato instituanta la Eŭropan Komunumon rekonas ke la servoj je ĝenerala ekonomia intereso (SĜEI) estas "valoro komuna de la Unio" kaj indikas ke la Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj "zorgas pri tio ke tiuj servoj funkciu surbaze de principoj kaj en kondiĉoj kiuj ebligas al ili plenumi siajn taskojn".

Tiu artikolo estas modifita. Ĝi fariĝas la artikolo 14 de la TFEU. La nova versio elvokas eksplicite la neceson por la Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj certigi la ekonomiajn kaj financajn kondiĉojn ebligantajn al la SĜEI certigi siajn taskojn. Krome, nova frazo estas aldonita kiu indikas ke "la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio (...) starigas tiujn principojn kaj fiksas tiujn kondiĉojn".

Tiuj modifoj estas pozitivaj. Ili tamen ne tuŝas la esencon. Efektive la realigo de tiu artikolo estas eksplicite submetita al la artikoloj 86 kaj 87 de la traktato. Tiuj artikoloj estas konservitaj en la TFEU. La artikolo 86 havas konsiderindan atingopovon. Ĝi estas mortiga por la publikaj servoj. Tiuj estas submetitaj al la reguloj de konkurenco. Ili povas esti sendevigataj pri ili nur se tio ne ĝenas la evoluon de la interŝanĝoj "en mezuro kontraŭa al la intereso de la Komunumo". Estas la Komisiono kiu juĝas pri la eblaj sendevigoj. La Komisiono havas tiel ĉiun povon por malfermi la publikajn servojn al la konkurenco. Tiu artikolo liveras la juran bazon al la liberaligo de la publikaj servoj. La artikolo 87 fakte malebligas ĉian ŝtatan helpon pro kialoj de ĝenerala intereso.

La referenco al la artikoloj 86 kaj 87 forigas, fakte, el la nova artikolo 14 ĉian funkcikapablon por disvolvi la publikajn servojn.

La Protokolo n-ro 9 temas pri la servoj de ĝenerala intereso (SĜI). Estas la unua fojo ke teksto kun jura valoro ekvivalenta al la traktatoj temas pri la SĜI. Ĝi temas pri interpretaj dispozicioj kiuj estos aneksitaj al la TFEU. La unua artikolo precizigas la artikolon 14 pri la SĜEI. Ĝi rekomendas "altan nivelon de kvalito, de sekureco kaj de alirebleco, la egalecon de traktado kaj la subtenon al universala aliro kaj al la rajtoj por la uzantoj". Timindas ke tiuj ĝeneralaj formuloj, jam renkontitajn en aliaj eŭropaj tekstoj, ne pezas multe fronte al la malfermo al konkurenco kiu restos la regulo por la SĜI.

Ŝajne pli ennoviga, la artikolo 2 temas pri la SĜI : "La dispozicioj de la traktatoj neniel tuŝas la kompetenton de la membroŝtatoj pri liverado, ekfunkciado kaj organizado de la ne ekonomiaj servoj de ĝenerala intereso". Tiu artikolo ŝajnas do protekti la SĜI kontraŭ la reguloj de konkurenco. La problemo venas fakte de la difino de la "ne ekonomiaj servoj", kiu ne aperas en la teksto.

Decido de la Justickortumo (C-180-184/98) indikas ke "konsistigas ekonomian aktivecon ĉia aktiveco konsistanta en oferti havaĵojn kaj servojn sur donita merkato". Kun tia difino ĉiu povas kvazaŭ esti konsiderata kiel "ekonomia aktiveco" kaj do esti submetata al la rajto de konkurenco kaj al la reguloj de la interna merkato. Kaj fakte, en raporto pri la servoj de ĝenerala intereso, farita okaze de la Eŭropa Konsilio de Laeken fine de la jaro 2001, la Komisiono indikas ke "ne eblas starigi apriore definitivan liston de ĉiuj servoj de ĝenerala intereso konsiderendaj kiel ne ekonomiaj". Ĝi indikas aliflanke ke "la gamo de servoj proponeblaj sur merkato dependas de la teĥnologiaj, ekonomiaj kaj societaj mutacioj", kaj per tio la distingo inter servoj de ĝenerala intereso kaj servoj de ĝenerala ekonomia intereso perdas sian trafecon.

La artikolo 2, en tiu kadro, plej verŝajne havos nenian praktikan valoron.

Sano/sociala sekureco

La modifita artikolo 18 de la TFEU temas pri la rajto de libera cirkulado en la Unio por ĉiu civitano de la Unio. Nova paragrafo 3 estas kreita. Ĝi indikas ke, por tio, "la Konsilio, decidanta konforme al speciala leĝdona proceduro, povas decidi disponojn koncerne la socialan sekurecon aŭ la socialan protekton". La atingopovo de tiu artikolo estas certe limigita kaj la unuanimeco de la ŝtatoj estis necesa. Tamen endas la plej granda atentemo, ĉar oni konas la emon de la Komisiono enŝoviĝi en la plej etan juran interspaceton por ataki la publikajn politikojn.

La modifita artikolo 42 de la TFEU temas pri la rajtoj de la migraj laboristoj koncerne socialan sekurecon. La proceduro de unuanimeco de la ŝtato estas anstataŭigita per pli kompleksa proceduro kiu ebligas al ŝtato provizore bloki projekton dum kvar monatoj.

La deklaro 14 indikas ke "kaze ke projekto de leĝdona akto (...) damaĝus la fundamentajn aspektojn de la sistemo de sociala sekureco de membroŝtato (...) la interesoj de tiu membroŝtato estos jure konsiderataj". La neceso de tia deklaro multon diras pri kio povus esti planita !

La artikolo 176 E de la TFEU kiu modifas la artikolon 152 de la traktato instituanta la eŭropan komunumon, reasertas la respondecon de la membroŝtatoj koncerne la difinon de sia san-politiko, inkluzive sur la ebeno de la resursoj. Tamen utilus kaj necesus ke la traktato indiku, vide al la tre granda malegaleco de la sistemoj de sociala protekto post la ampleksiĝo de 2004, pli precizajn celojn de publika sano, minimuman celon por la parto de elspezoj por sano en la MIP [2] de la koncernataj landoj kaj perspektivon de konverĝo al la alto de la sistemoj de sociala protekto.

Transportoj

La dua alineo de la artikolo 71 TFEU estas modifita. Ĝia nuna formo postulis ke la unuanimeco de la ŝtatoj necesas por adopti, en la kadro de la komuna politiko pri transportoj, disponojn kies aplikado povas endanĝerigi la vivnivelon, la dungon aŭ ekspluatadon de la transport-ekipaĵoj. La nova versio indikas simple ke, en la realigo de la komuna transport-politiko, "estas konsiderataj" tiaj kazoj. Riglilo protektanta la publikajn servojn de transporto estas forigita.

Energio

Aparta titolo estas kreita en la TFEU (art. 1176 A). Ĝi situas "en la kadro de starigo aŭ funkciado de la interna merkato", do de la liberaligo de la energi-merkato. Kvankam ĝi indikas voli "certigi la sekurecon de la energi-provizado (...), la energi-ŝparadon kaj la disvolvadon de la novaj kaj renovigeblaj energioj", ĝi persistas voli "subteni la interkonekton de la energi-retoj" , dum tiu povas havi, kaj jam havis, katastrofajn sekvojn kun la multiĝo de la problemoj kreitaj de la liberaligo de la sektoro. La rajto je energio estas eĉ ne menciita, dum la liberaligo de la sektoro rekte atakas la publikajn energi-servojn.

Reciprokaj kompetentoj inter la Unio kaj la membroŝtatoj

La disdivido de la kompetentoj inter la Unio kaj la membroŝtatoj estas precizigita. "Ĉia kompetento ne atribuita en la traktatoj apartenas al la membroŝtatoj (...) la Unio intervenas nur se, kaj en la mezuro laŭ kiu, la celoj de la planita ago ne sufiĉe atingeblas de la membroŝtatoj" (nova art. 4 kaj 5 TEU). Tiuj principoj estas precizigitaj en la artikoloj 2 kaj 6 de la TFEU.

Aperas tri specoj de kampoj : tiuj pri kiuj ekskluzive kompetentas la Unio, tiuj pri kiuj kompetentas kune la Unio kaj la membroŝtatoj kaj tiuj pri kiuj "la Unio disponas pri kompetento por fari agoj por apogi, kunordigi aŭ kompletigi la agadon de la membroŝtatoj". Tiu disdivido, ŝajne klara, de la respondecoj fakte ne estas vere klara.

Efektive, en la kazo de temoj kun dividita kompetento, la modifa traktato indikas ke "la membroŝtatoj plenumas sian kompetenton en la mezuro en kiu la Unio ne plenumis la sian". Do ne temas pri dividita kompetento kun la membroŝtatoj, sed pri antaŭrangeco de la agado de la Unio antaŭ tiuj de la membroŝtatoj. La listo de la kampoj koncernataj de la "ekskluziva kompetento" kaj la "dividita kompetento" tuŝas impresan nombron da aspektoj de la ĉiutaga vivo de la loĝantoj de la Unio, sen eĉ aldoni tiujn por kiuj "la Unio disponas pri kompetento por fari agadojn por apogi, kunordigi aŭ kompletigi la agadon de la membroŝtatoj".

La ŝtatoj konservas vetorajton pri la ekstera agado de la Unio, kaj pri la ekstera politiko kaj pri la komuna sekureco. Parto de la socialaj kaj impostaj politikoj eskapas al la juro de la Unio, sed ili estas en praktiko superdeterminitaj de la ekonomiaj politikoj pri kiuj, siavice, kompetentas la Unio. Tiel preskaŭ 80 % de la leĝoj adoptitaj de la naciaj parlamentoj estas nur transponadoj de eŭropa juro. Jen kio igas absolute necesa la konstruadon de fortrilatoj je unia skalo.

La instituciaj modifoj

1) Rajto je civitana iniciato

"Civitanoj de la Unio, en nombro de almenaŭ miliono, civitanoj de signifa nombro da membroŝtatoj, povas fari la iniciaton inviti la Komisionon, en la kadro de ties atribuaĵoj, submeti taŭgan proponon pri demandoj pri kiuj tiuj civitanoj opinias ke jura ago de la Unio necesas por la aplikado de la traktatoj" (nova artikolo 8 B TEU).

Trans la fakto ke la civitanoj ne atendis ke estu indikite en la traktato por realigi ĝin, tiu rajto je peticio restas tre severe enkadrita. Ĝi devas temi pri la aplikado de la traktatoj. Ekster demando, do, peti dispozicion kiu modifus ilin. Krome, estas evidente la Komisiono kiu decidas pri la oportuneco aŭ ne por fari ĝin. Mallonge, tiom eta paŝo antaŭen por la civitana interveno ke ĝi povas ŝajni senmoviĝo. Tamen ĝi uzeblas kiel instrumento en la konstruo de eŭropskalaj fortrilatoj, kiel povas fari nacinivela peticio.

2I Eŭropaj leĝfaraj agoj/rolo de la Komisiono

Tio estas la direktivoj, reglamentoj, decidoj. La difino de tiuj terminoj ests donita de la artikolo 249 de la TFEU. La difino de la "decido" estas modifita. En sia nuna difino, decido, kiu estas devige aplikenda, koncernis unu aŭ plurajn precizajn koncernatojn. La nova difino donas al ĝi pli ĝeneralan atingopovon. Oni povas demandi sin kiu estas la preciza senco de tiu modifo.

La rolo de la Komisiono estas indikita en nova artikolo 9 D de la TEU : "Leĝdona ago de la Unio adopteblas nur laŭ propono de la Komisiono escepte en la kazo en kiu la traktatoj disponas alia". Kiuj estas tiuj kazoj ? Ili koncernas du specojn de leĝdonaj proceduroj (nova artikolo 249A TFEU). "La ordinara leĝdona proceduro konsistas en adoptado de reglamento, de direktivo aŭ de decido kune de la Parlamento kaj la Konsilio pri propono de la Komisiono. Speciala leĝdona proceduro konsistas en adoptado de reglamento, de direktivo aŭ de decido de la Eŭropa Parlamento kun partopreno de la Konsilio aŭ de tiu kun la partopreno de la Eŭropa Parlamento." Regas ia obskuro, unuavide, pri tiu nocio de "speciala leĝdona proceduro" kiu aperas sufiĉe regule en la modifa traktato. En tiu kazo, la rolo de la Komisiono ne estas menciita. Cetere, la rolo de la Komisiono estas grandigita, ĉar leĝdona ago povas delegi al la Komisiono la povon modifi "certajn ne esencajn elementojn" de tiu ago (nova artikolo 249 B TFEU).

3) Rolo de la naciaj parlamentoj kaj de la Eŭropa Parlamento

La naciaj parlamentoj aperas plurloke (nova artikolo 8 C TEU, protokolo n-ro 1 kaj 2...), kun la videbla volo fortigi ties rolon.

3) Rôle des Parlements nationaux et du Parlement européen

La artikolo 7 de la protokolo n-ro 2 indikas la proceduron kiu ebligas al ili pezi sur la eŭropa leĝdona procezo. Ĉiu nacia parlamento disponas pri 2 voĉoj. Aperas du eblecoj. En la kazo de ordinara leĝdona proceduro, se plimulto da voĉoj atribuitaj al la naciaj parlamentoj donas negativan rezulton, la projekto estas reekzaminota. En la aliaj kazoj, triono da voĉoj sufiĉas (kvarono en la kazo de demandoj de sekureco kaj de justico). La negativa rezulto devas esti motivita de la nerespekto al la principo de subsidiareco.

Tiu artikolo fortigas certe la rolon de la naciaj parlamentoj. Tamen ĝia atingopovo estas tre limigita, ĉar la naciaj parlamentoj ne decidas pri la esenco de la projekto sed pri ties jura konformeco, respekto aŭ ne de la principo de subsidiareco.

La rolo de la Eŭropa Parlamento estas pligrandigita per signifa multigo de la kampoj kun kundecido kun la Konsilio.

Fine, nacia parlamento povos bloki decidon de la Konsilio kiu transformas la adopto-manieron, fare de tiu, de leĝdonaj agoj en la kazo en kiu la Konsilio decidas voĉdonigi per kvalifita plimulto, dum la unuanimeco estas postulata de la traktatoj, kaj en la kazo en kiu speciala leĝdona proceduro pasas al ordinara leĝdona proceduro (nova artikolo 33-3 TEU).

4) Rajto de individua plendo antaŭ la Justic-kortumo

Ĝi estas restrikta. Efektive, la 4-a alineo de la artikolo 230 TFEU estas modifita. La nuna versio ebligis ke plendo de individuo eblis eĉ se la decidoj koncernantaj lin rekte kaj individue estis "faritaj sub apero de reglamento aŭ de decido adresita al alia persono". Tiu ebleco malaperis.

5) La aliaj modifoj

La Unio estas nun dotita je jura personeco, kio ebligas al ĝi subskribi internaciajn traktatojn nome de la membroŝtatoj. La kvalifikita plimulto en la Konsilio pasas al 50 % de la ŝtatoj kaj 55 % de la loĝantaro la 1-an de novembro 2014 kun kompleksaj provizoraj disponoj kiuj povus daŭri ĝis 2017. Redukto de nombro da Komisaroj kun ankaŭ tie provizora proceduro ĝis la 31-a de oktobro 2014. Starigo de posteno de Prezidanto de la Eŭropa Konsilio por mandato de 2,5 jaroj renovigebla unufoje kaj de Alta Reprezentanto (la termino ministro estis rifuzita) de la Unio pri la eksterlandaj aferoj.

Kontraŭbatali tiun traktaton, postuli referendumon

La modifa traktato transigas la esencon de la TKE en la nunaj traktatoj. Kiel krude diris Valéry Giscard d’Estaing, "la eŭropaj registaroj tiel interkonsentis pri kosmetikaj ŝanĝoj de la Konstitucio por ke ĝi estu pli facile akceptebla". Certe, la termino "konstitucio" ne estas plu uzata, kaj tiu teksto havos do malpli grandan simbolan atingopovon. Ĝi estos nur unu kroma traktato.

La dispozicio, kiu ebligis al Britio esti sendevigata apliki la Ĉarton de la Fundamentaj Rajtoj, malfermas interesan debaton. Ĝi interpreteblas dumaniere. La unua estas ke la eŭropnivelaj socialaj rajtoj, eĉ ege reduktitaj, ne estas same devigaj kiel la reguloj de la interna merkato. La sociala dimensio estas, laŭ tio, do opcio kaj la konkurenco deviga. Tio estas la oficialigo de la sociala dumpingo. La dua estas ke nun ĉiu lando povus elekti tion kio taŭgas por ĝi en la eŭropaj decidoj. Instaliĝus Eŭropo laŭkarta kun ties maloportunaĵoj, kresko de la konkurenco inter ŝtatoj, kaj ties avantaĝoj, la fakto povi rifuzi la aplikadon de decido. Ekzemple la franca registaro, kiu asertas voli defendi la sociajn servojn, povus rifuzi la aplikadon de la pripoŝta direktivo !

Transe de tio, la fundamentaj kialoj de rifuzo de la TKE restas por tiu ĉi traktato. Stampita de komenco ĝis fino de la novliberalismo, same en la principoj kiel en la politikoj kiujn ĝi rekomendas, tiu traktato situas en la daŭrigo de tiu de Mastriĥto kaj de Amsterdamo. La Eŭropa Unio restos privilegia spaco de stimulado al novliberalaj politikoj. La kelkaj pozitivaj punktoj ne fundamente tuŝas la nunan funkciadon de la Unio stampita de profunda demokratia deficito kun konfuzo de potencoj kiu donas al la ekzekutiva organo de la Unio, la Komisiono, leĝdonajn kaj jurajn potencojn kaj kiu faras la Konsilion leĝdona organo dum ĝi estas la kunveno de la naciaj ekzekutivoj.

Al tiuj fundamentaj kialoj aldoniĝas la uzata metodo kiu konfirmas la volon de la registaroj kaj de la Komisiono ekskludi la popolojn kaj la civitanojn el la konstru-procezo de la Unio. La rapideco de la ellabora procezo povas limigi la eblecon pezi sur ĝia enhavo, vide al la komplekseco de la teksto. Unua punkto povas tamen veki larĝan civitanan mobiliziĝon : retirigi ĉian referencon al religia heredaĵo de Eŭropo en la traktato.

Krome, necesas postuli la okazigon de referendumo. La TKE estis rifuzita de referendumo. La "modifa traktato", kiu reprenas ties esencon, devas esti submetota al voĉdono de la civitanoj per referendumo.

Pierre KHALFA.

Pierre Khalfa estas, interalie, membro de la scienca konsilantaro de ATTAC Francio.

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl