Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Statuto
de florent  
16a marto 2005

La statuto estas, post reta diskutado kaj interkonsentiĝo, ekde la 5-a de marto 2005, fine aprobita la 2-an de aŭgusto 2005 de la MAS-anoj. Tiu ĉi fina aprobo estas samtempe la oficiala starigo kaj ekfunkciigo de MAS.

1. CELOJ

1.1

MAS havas la celon defendi tutmonde la interesojn de la homaro. MAS plenumas sian celon en Esperanto, en permanenta interreta asembleo - en la sekvo nomata "asembleo" -, certigante al ĉiuj siaj membroj partoprenon en la diskutoj kaj en la decidoj laŭ la principoj de baz-demokratio kaj kompleta travidebleco por ĉiuj membroj.

1.2

La MAS-anoj agas por la paco en la mondo kaj klopodas por disvolvi - komencante ĉe si mem - eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran. Ili strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio, do al socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.

1.3

La MAS-anoj laboras por nova socia ordo, en kiu la libera evoluo de ĉiu individuo estas la bazo por la libera evoluo de ĉiuj. Ili diskutas en MAS por precizigi siajn celojn kaj trovi interkonsentajn vojojn por atingi ilin, ankaŭ kunlabore kun mondaj kaj regionaj sociaj forumoj, surbaze, interalie, de propraj analizoj kaj aliaj analizoj, ekzemple tiuj de Le Monde diplomatique. Ili apogas kaj aktive uzas la internacie validajn progresemajn tekstojn kiel ekzemple tiun pri la homrajtoj.

1.4

MAS celas servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celoj estas analogaj al tiuj de MAS ; peri kaj ĉiel helpi al kreado de literaturo (originaloj kaj tradukoj) kaj aŭdvida materialo spegulanta la idealojn de MAS. Ĝi alstrebas kiom eble plej amikajn rilatojn de kunlaborado kun sam- kaj simil-celaj Esperanto-organizoj.

2. MEMBROJ

2.1

Ekzistas du specoj de membroj : aktiva kaj subtenanta.

2.2

Kiel aktivaj membroj estas allaseblaj homoj scipovantaj Esperanton, disponantaj pri internacie funkcianta retpoŝt-adreso kaj subskribintaj la statuton de MAS.

2.3

Subtenantaj membroj povas esti a) lernantoj de Esperanto, b) ĉiu homo ĉu Esperantisto aŭ ne, kiu subtenas MAS per monhelpo. Ilia subtenanta membreco - la minimuma alteco de mona subteno, por membroj b), difineblas per simpla decido de la asembleo - validas nur post subskribo de la statuto.

Subtenantaj membroj ĝuas ĉiujn rajtojn de la aktivaj membroj kun la sola escepto de aktiva partopreno en la asembleo.

2.4

Se la kandidato plenigis la aliĝilon kaj subskribis la statuton, li estas prezentata al la membraro ; se post du semajnoj ne venas obĵeto, li estas akceptita kiel membro.

Se venas obĵeto kun argumento kontraŭ aliĝo de tiu kandidato, la tuta membraro decidos post kromaj du semajnoj pri anigo aŭ ne de la kandidato.

En kazo de rifuzo, la kandidato rajtas repeti aliĝon post 12 monatoj.

3. ORGANIZO

3.1

MAS funkcias esence per sia permanenta interreta asembleo de ĉiuj siaj membroj, kiu okazas en la asembleo-listo de MAS. Rezolucioj kaj decidoj de MAS estas validaj nur se faritaj en tiu asembleo.

Propono estas starigita en la asembleo, se ĝi antaŭe estis proponita kaj diskutita en la diskutlisto kaj tie ricevinta la apogon de minimume 10 % de la membroj kiuj, favoraj al la propono, deziras ties transigon al la asembleo-listo por plua diskutado kaj voĉdonado. La voĉdonado en la asembleo devas finiĝi post kvardek tagoj.

Ĉiuj decidoj de la asembleo estas adoptitaj per minimume 55-%-a plimulto de la voĉoj, por statutŝanĝaj decidoj necesas plimulto de minimume 75 %.

3.2

Apud la decidejo - la asembleo -, MAS disponas pri diskutlisto, por informoj, proponoj kaj diskutado kaj por decido ĉu propono estu transigota en la asembleon por findiskuto kaj decido. La asembleo povas krei aliajn diskutlistojn por aparte traktindaj temoj aŭ por interpersona babilado, starigi laborgrupojn aŭ fakgrupojn kun ties listoj, sed ĉiuj decidoj kaj taskadoj por MAS okazas nur en tiu de la asembleo.

La lega kaj skriba aparteno al la asembleo, kun regula ricevo de la mesaĝoj, estas deviga por la aktivaj membroj ; malabono de tiu listo signifas eksiĝon el MAS kaj sekvigas la forstrekon el ĉiuj aliaj listoj en kiuj MAS-membreco estas deviga.

La nepra travidebleco de MAS por ĉiuj membroj postulas ankaŭ, ke ĉiu membro de MAS estu minimume lega membro – kun aŭ sen ricevo de la mesaĝoj - en ĉiuj listoj de MAS.

3.3

Se venas argumentita plendo kontraŭ membro pro ties konduto ne konforma al la statuto aŭ al la neproj de bona funkciado de MAS, tiu membro rajtas defendi sin - ĉio en la diskutlisto dum kvar semajnoj - kaj poste, se 20 % de la membraro deziras tion, okazos voĉdonado - en la asembleo - pri lia plia membreco.

3.4

La asembleo taskas, por trijara periodo, membro(j)n por mastrumi la diskuton kaj la decidojn kaj plenumi la funkcion de administranto respektive mastrumanto de la asemblea diskutlisto ĉe la respektiva reta provizanto (ekz-e eo.org aŭ yahoo). La asembleo disdonas ankaŭ la taskojn de la mastrumantoj respektive administrantoj de la aliaj diskutlistoj de MAS.

3.5

La asembleo taskas membron por la funkcio de kasisto por trijara periodo, kiu prezentas ĉiujare detalan kasraporton kun kopioj de konteltiroj. Decidoj de la asembleo pri elspezoj validas nur en la limoj de la monsumo pri kiu disponas la kasisto. En tiuj limoj, la kasisto agas laŭ la decidoj de la asembleo.

3.6

La asembleo taskas delegiton de MAS por trijara periodo, kies tasko estas reprezenti MAS ĉe la ŝtata aŭtoritato, ĉe kiu ĝi estas registrita, kun la rajtoj precizigitaj en 3.9.

3.7

Ĉiuj taskitoj estas tuj revokeblaj per elekto de anstataŭanto - per simpla plimulto da esprimiĝintaj voĉoj ; la revoka (kaj samtempe anstataŭiga) voĉdonado organizendas laŭ peto de 10 % de la membroj kun nova kandidato (tiu kvorumo devas prezentiĝi ne en la asembleo, sed en la diskutlisto).

3.8

La asembleo povas starigi laborgrupojn laŭ esprimita deziro de 10 % de la membroj. Ĝi povas starigi regularojn pri diversaj aferoj. Ekzistas regularo pri aliĝo al MAS kaj por laborgrupoj.

3.9

Ĉiu aktiva membro rajtas reprezenti MAS-on, surbaze nur de ties statuto kaj de ĝiaj decidoj, tamen sen iel trudi ian devigon al MAS aŭ al iu el ĝiaj membroj. Membroj taskitaj de la Asembleo pri iuj aferoj, distingiĝas de ĉiuj aliaj nur per tio ke ili estas supozataj kompetenti pri sia temo.

Neniu membro rajtas transdoni ekster MAS iujn sciojn akiritajn en MAS pri membro aŭ ties dirojn en MAS sen konsento de la koncernato.

4 ANEKSO :

Tiu ĉi statuto, valida tuj ĉe ekfunkciigo de la asembleo, estos submetenda al voĉdona aprobo de la MAS-membroj, per plimulto de 75 %, ekde aniĝo de la 200-a membro al MAS. Antaŭ tiu momento, respektive antaŭ unu jaro post ekfunkciigo de la asembleo, statutŝanĝo ne eblas. Tiu momento, nome la alveno de la ducenta membro, estos ankaŭ okazo por ĉiuj retaskadoj de la asocio, se ĝi okazos antaŭ la laŭstatuta taskofino. La unuaj taskadoj, almenaŭ por mastrumanto(j) de la du precipaj dissendolistoj – MAS-asembleo kaj MAS-diskuto - okazas ĉe la fondokunveno de MAS, la ceteraj taskadoj okazos en la asembleo kiel eble plej baldaŭ.

___

Statutŝanĝoj

Jam venis du ŝanĝproponoj, diskutendaj kaj decidendaj ekde la 2-a de aŭgusto 2006 (aŭ ĉe alveno de la 200-a membro, se tiu okazas pli frue).

- 1. RA : Forstreko de « al starigo de ... senklasa socio » (en 1.2, dua frazo). Do, la nova frazo tekstu : « Ili strebas kontribui mondvaste al starigo de socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo – socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj. »

Argumento : 1. Laŭ unu el la difinoj de la vorto klaso, « senklasa » estas pleonasma kun « socio sen ekspluatado... » ; 2. laŭ la 8-a de la Oftaj Demandoj (same deciditaj kiel la statuto), la uzado de « klaso » ne estas unueca en MAS kaj evitinda.

- 2. KM : La referenco al la Ĉarto de la Tero estu enprenita en la statuton.

Akceptejen