Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pacdeklaro por la 62-a datreveno de la bombado de Hiroŝimo
de Akiba Tadatoŝi  
10a aŭgusto 2007

Jen la impresa parolado de la urbestro Tadatoŝi Akiba dum la ceremonio de la 62-a datreveno de la bombado de Hiroŝimo.

Tiu parolado adresiĝas al la simplaj civitanoj, gehomoj de bona volo, kaj al la urbaj elektitoj. Sed ankaŭ al la politikaj gvidantoj kaj respondeculoj "kun arĥaika pensado, alkroĉitaj al mondpercepto el la komenco de la 20-a jarcento, sklavoj submetitaj al la leĝo de kruda forto".

de Tadatoŝi Akiba,

urbestro de Hiroŝimo, prezidanto de "Urbestroj por Paco"

Hiroŝimo, la 6-an de aŭgusto 2007

Tiu somero, somero fatala. La 8-a horo 15 de la mateno. La grumblado de B-29 ĝenas la kalman matenon. Paraŝuto malfermiĝas en la blua ĉielo. Kaj subite, fulmo, enorma ventopuŝo - enfera silento surtere.

La okuloj de la knabinetoj, kiuj rigardis la paraŝuton, fandiĝis. Iliaj vizaĝoj estas jam nur karbiĝintaj kloakoj. La haŭto de la homoj kiuj erarvagas serĉante helpon pendas ĉe la fino de la brakoj, retenata per la ungoj. Iliaj haroj stariĝas sur la kapo. Iliaj vestaĵoj estas ĉifonoj. La homoj blokitaj en la domoj kiujn la perkutondo renversis, estas vive bruligitaj. Aliaj mortas kun siaj okulgloboj kaj siaj internaj organoj elĵetitaj el siaj korpoj. Hiroŝimo estis infero, la supervivantoj enviis la mortintojn.

Fine de la jaro oni nombras 140.000 mortintojn. Inter la savitoj el tiu unua morto estis multaj kiuj suferas leŭkemion, tiroid-kanceron kaj vastan gamon da aliaj afliktoj.

Tio ne estas ĉio. Primokataj pro siaj grandaj, malregulaj kaj malgraciaj cikatroj, diskriminaciataj pri dungo kaj geedzeco, senigitaj de ĉia kompreno por iliaj profundaj traŭmatoj, la postvivantoj suferis kaj luktis tagon post tago, demandante sin pri la senco de la vivo.

Kaj tamen, la mesaĝo naskita de tiu agonio estas lumradio kiu prilumas hodiaŭ la vojon de la homa familio. Por certiĝi ke "neniu alia iam ajn suferu kiel ni suferis", la hibakuŝa ne ĉesis paroli pri spertoj kiujn ili preferintus forgesi. Ni niavice neniam forgesu ĉion kion ili faris por malebligi ke atomarmiloj estu uzataj trian fojon.

Malgraŭ ĉiuj iliaj klopodoj daŭre ekzistas vastaj arsenaloj, alarmopretaj, kun atomarmiloj instalitaj aŭ atingeblaj. La disvastiĝo akceliĝas, kaj la homa familio restas minacata estingiĝi. Ĉio ĉi, ĉar manpleno da gvidantoj kun arĥaika pensado, alkroĉitaj al mondpercepto el la komenco de la 20-a jarcento, sklavoj submetitaj al la leĝo de kruda forto, rifuzas la mondan demokration, turnas la dorson al la realeco de la atombombadoj kaj al la mesaĝo de la hibakuŝa.

Tamen ni estas en la 21-a jarcento kaj la tempo venis kie tiuj problemoj vere solveblas per la volo kaj la povo de la popolo. La iamaj kolonioj fariĝis sendependaj. Demokratiaj registaroj enradikiĝis. Tirante la instruojn de la historio, homoj kreis la internaciajn regulojn kiuj malpermesas ataki nebatalantojn kaj uzi malhumanajn armilojn. Ili streĉe laboris por fari la Unuiĝintan Naciaron instrumento de rezolucio de la internaciaj deputitoj. Kaj nun leviĝas la urbestraroj, tiuj entoj kiuj ĉiam marŝis kun siaj kuncivitanoj, dividante kun ili doloron kaj tragedion. Laŭ la homa saĝo ili laŭtigas la voĉon nome de siaj kuncivitanoj, por altigi la internacian politikon.

Ĉar "estas la urboj kiuj plej suferas militon", la Urbestroj por Paco, kun 1.698 membrourboj tra la mondo, kampanjas aktive por eliminado de ĉiuj atomarmiloj ĝis 2020.

En Hiroŝimo ni daŭrigas nian klopodon por komuniki nian sperton de la atombobmo, organizante ekspoziciojn pri la atombombo en 101 urboj de Usono kaj favorante la starigojn de Hiroŝimo-Nagasako-studkursoj pri paco en la universitatoj de la tuta mondo. La usonaj urbestroj transprenis la gvidadon de la projekto "Niaj urboj ne estas celoj". La urbestroj de Ĉeĥio kontraŭas la starigon de kontraŭmisila sistemo. La urbestro de Guernica-Lumo alvokas al reapero de la moralo en internacia politiko.

La urbestro de Ypres liveras internacian sekretariejon por la Urbestroj por Paco, dum aliaj belgaj urbestroj alportas fondusojn kaj multaj aliaj urbestroj en la mondo laboras kun siaj kuncivitanoj pri pioniraj iniciatoj. Venontan oktobron, dum la Monda Kongreso de Unuiĝintaj Urboj ka Lokaj Registaroj, kiu reprezentas la plimulton de la loĝantaro de nia planedo, la urboj esprimos la volon de la homaro kiu, kiel faras ni, alvokas al eliminado de la atomarmiloj.

La registaro de Japanio, la sola nacio estinta celo de atombombado, havas la devon humile aŭskulti la filozofion de la hibakuŝa kaj tiri el ĝi instruon pri la realeco de la atombombadoj kaj disvastigi tiun konon tra la mondo. Samtempe, por submetiĝi al la internacia leĝo kaj plenumi sian devon instigi al forigo de la atomarmiloj, la japana registaro devus tiri fierecon kaj protekton el sia "Pac-Konstitucio" dirante klare "NE" al la malaktualaj kaj eraraj politikoj de Usono. Ni postulas krome, flanke de la hibakuŝa, kies mezuma aĝo atingas nun 74 jarojn, pli bonan kaj adaptitan helpon, kiun necesas etendi al tiuj kiuj vivas eksterlande kaj al la viktimoj de la "zonoj de nigra pluvo".

Sesdek-du jarojn post la atombombado ni petas hodiaŭ korfunde por ke ripozu en paco ĉiuj ĝiaj viktimoj, kaj Iccho Itoh, la urbestro de Nagasako, mortigita sur sia vojo al abolo de la atomarmiloj. Ni faru ĉi tie kaj nun la promeson fari ĉion por transdoni al la estontaj generacioj mondon sen atomarmiloj.

TADATOŜI Akiba,

Prezidanto de la Urbestroj por Paco kaj urbestro de Hiroŝimo.

Traduko el la japana al la franca : Jean-Marie Matagne, el la franca al Esperanto : Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl