Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Alimondisma Manifesto 2 - Daŭriva planedo, ĉar la naturo estas nek neelĉerpebla rezervejo nek rubejo
de ATTAC  
8a aŭgusto 2007

Por la novliberaluloj la naturo estas stoko en kiu oni povas ĉerpi senlime, kaj publika rubejo en kiun oni ĵetas ĉion kio fariĝis ekster uzo.

Rezervejo kaj rubejo. La ekologia krizo montriĝas plej diverse : elĉerpiĝo de la nerenovigeblaj resursoj, klimata ŝanĝo, akulumado de venenaj rubaĵoj, minacoj de pandemioj, poluitaj grundakvoj, reduktiĝo de la biologia diverseco...

La novliberalaj politikoj havis la efikon akceli la malboniĝon de la ekologia sistemo per la eksploda pliiĝo de la poluantaj transportoj de varoj kaj la masiva senarbarigo. Ili ĝeneraligis la alproprigon de la scio per rajtoj de intelekta proprieto kaj patentigo de la vivantaĵo, kaj ili organizis la kaptadon, fare de kelkaj transnaciaj firmaoj, de mondaj komunaj havaĵoj - kiel akvo aŭ semoj - kiuj fariĝis nealireblaj por la malriĉuloj.

Kaj estas la plej senhavaj landoj kiuj pagas la plej altan prezon : unuflanke, akaparo de la naturresursojn kaj de la biodiverseco fare de la multnaciaj konzernoj de la Nordo ; aliflanke "akcepto" de la poluantaj kaj danĝeraj rubaĵoj, kaj ekstrema elmeto al la klimataj ŝanĝoj.

La ekologiaj katastrofoj rezultas el la produktismaj decidoj kaj el la prioritato donata al la profitoj en la orientado de la ekonomio. Ĉar ili minacas la eblecon de homa vivo sur la planedo, la konscio, ke ni priloĝas limigitan, elĉerpeblan mondon, devas regi la kolektivajn decidojn. Ne ekzistas mirakla rimedo. La elĉerpiĝo de la nerenovigeblaj energioj, ekzemple, ne kompenseblus per transformado de la kulturataj teroj kaj la nutraĵa produktado de la Sudaj landoj al produktado de agrobrulaĵoj, en formo de ege grandskala jmonokulturaj plantejoj.

La ekologia katastrofo ne eksporteblas. Ne akcepteblas ke, por plenumi siajn devojn rilate poluadorajtojn en la kadro de la Kiota Protokolo, la plej progresintaj landoj financas, per "publikaj-privataj partnerecoj", "karbonputojn" en la Sudaj landoj kaj tiel transformas tiujn landojn en kolektujojn de karbono elmetita aliie, post esti jam akumulintaj tie multajn aliajn rubaĵojn. La iluzio de senfina ekonomia kresko, vivtenata de la logiko de kapital-akumulado, disfalas.

Estas totale nova disvolvomodelo, bazita sur la agnosko de komunaj havaĵoj kaj sur la neceso komenci energiŝparadon kiu, urĝe, devas esti instigata sur la tuta planedo, kun justa disdivido de la devigoj inter Nordo kaj Sudo kiu devas integri la ekologian ŝuldon kiun la Nordo havas rilate la Sudon. La enhavo mem de la riĉaĵo kaj de la produktoj estas redifinota por repacigi, unuflanke, la ekologian ekvilibron kaj, aliflanke, vastan tutaĵon de rajtoj, kiel la rajtoj je dungo, je sociala protekto kaj je edukado, sano kaj sana medio. Por tio necesas doni novan sencon al la laboro kaj al la konsumado, lige kun pli justa distribuado de la produktoj. Temas vere pri demando de civilizacio.

Disponoj

29. Starigo de Monda Organizo pri Medio en la kadro de la Unuiĝinta Naciaro.

30. Agnosko kaj riparo de la ekologia ŝuldo de la plej evoluintaj landoj, same kiel de la rabado de la resursoj de la dominataj landoj.

31. Malpermeso de patentigo de vivantaĵo kaj nuligo de la eŭropa direktivo 98-44 CE kiu permesas ĝin.

32. Enkalkulado de la mediaj riskoj en la politikoj de publika sano. Devigo priesplori la riskojn kaj etendo al la tutaĵo de la ĥemiaj produktoj de la eŭropa reglamento REACH ("Registrado, Taksado kaj Permeso de Ĥemiaj Substancoj") celanta respondecigi la eŭropajn ĥemi-entreprenojn pri tokseco de la substancoj kiujn ili produktas kaj surmerkatigas. Kreado de internacia leĝaro pri la tokseco de la produktoj.

33. Starigo de monda programo por lukti kontraŭ la pandemio aidoso kaj la tropikaj malsanoj. Tiu programo, mastrumota de la Monda Organizo pri Sano (MOS), estu financata per specifa imposto por la farmaciaj industrioj.

34. Aplikado de la Kartagena Protokolo, kiu ebligas malpermesi la importadon de genetike modifitaj semoj kaj animaloj kaj teni la genetike modifitajn organismojn (GMO) en medio strikte limigita por aplikadoj de bazaj esploroj aŭ por medicina uzado ; apliko de la Konvencio pri la Biologia Diverseco (1992) ; aplikado de la Bazela Konvencio (1993) pri la translimaj movoj kaj eliminado de rubaĵoj.

35. Impostado de la transportoj, enkalkulante la "eksterigitajn" ekologiajn kostojn. Por la industrio, diferencigita impostado por la produktoj laŭ iliaj ecoj kaj la ŝparojn kiujn ili ebligas : energio, pakaĵoj, kvalito kaj vivodaŭro.

36. Realigo de programo de disvolvado de renovigeblaj energioj kun la celoj : malpliigo de energi-konsumado kaj kreado de novaj dungoj ; drasta ŝparado en transporto kaj en loĝado. Internacia iniciato de la EU por kvaronigi ĝis 2050 la konsumadon de fosilaj energioj en la evoluintaj landoj kaj dekonigi la eligojn de forcejefikaj gasoj. Financado de programo por redukti la ŝoseajn transportojn.

Attac Francio - 66/72 rue Marceau - 93100 Montreuil - Francio - Tel. : (00 33) (0)1 41 58 17 40

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl