Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Intervjuo de Gerardo Hernández Nordelo al la radio BBC
de Gerardo HERNÁNDEZ NORDELO  
8a aŭgusto 2007

Transskribo de la intervjuo donita de Gerardo Hernández Nordelo al la radio BBC.

Transskribo de Steve Patt kaj Gloria La Riva, Nacia Komitato por la Libereco de la Kvin Kubanoj

Traduko al la hispana de Juanita López, kunlaborantino de la Komitato en Kubo

Traduko el la hispana al Esperanto de Amparado Cisnero, Monda Asembleo Socia (MAS)

Lundon, la 2-an de julio. La radioprogramo Newshour de BBC World Service intervjuis Gerardo-n Hernández, unu el la Kvin kubaj politikaj malliberuloj, ekde la altsekura malliberejo Victorville en Kalifornio. Tiu ĉi estas la unua intervjuo, donita de unu el la Kvin kubanoj malliberigitaj en Usono pro anonci la terorismajn agojn, kiujn oni organizas en Florido kun la aprobo de la usonaj aŭtoritatoj.

En tiu ĉi transskribo aperas la tuta intervjuo, inkluzive la parton, kiun la BBC ne elsendis.

Transkribo de la intervjuo

Claire Bolderson : Sinjoro Gerardo Hernández, mi scias, ke estas multe da maltrankvilo pri la trakto, kiun vi ricevas en la malliberejo kaj pri la tempo dum kiu vi restis izolita unupersona ĉelo. Ĉu vi povas priskribi al mi kiel ili traktas vin nuntempe, kiujn kondiĉojn vi havas en la malliberejo ?

Gerardo Hernández : Bone, mi estas normala malliberulo en malliberejo de Usono, kaj mi povas diri, ke la malplej bona parto de mia trakto, kiun mi ricevas, ne rilatas la malliberejon, sed ĝi rilatas la usonan registaron. Mi dirus, ke la malplej bona parto de mia malliberigo rilatas la ne eblecon vidi mian edzinon dum la lastaj dek jaroj, ĉar la usona registaro ne garantias vizon por ke ŝi vizitu min. Tio estas unu el la aferoj, kaj mi dirus, ke la cetero, … vi scias,… tio ĉi estas malliberejo kaj mi estas malliberulo same kiel iu ajn, kaj ne estas facila afero esti malliberulo, sed mi ĝin faras bone.

CB : Tiam, ĉu vi deklaras, ke vi ne ricevis familiajn vizitojn ?

GH : Bone, mi ricevis kelkajn familianojn ĵus, mia patrino kaj mia fratino povis veni, sed en la kazo de mia edzino, mia edzino ne venis de antaŭ dek jaroj, ŝi ne povis viziti min ĉar ili ĉiam rifuzis doni al ŝi vizon por veni. Pro tio mi ne povis vidi ŝin dum la lastaj dek jaroj.

CB : Vi estis kondamnita pro diversaj kialoj, unu el ili estas intenci akiri militajn sekretojn de Usono intencinte spioni en bazo, kaj por agi kiel ne registrita agento por eksterlanda registaro. Ĉu vi povas ekspliki al ni kion vi faris unuavice en Florido ?

GH : Bone, unue, mi estis kolektante informadon pri la terorismaj grupoj, kiuj kutime agis en Florido. Estas homoj, kiuj havas trejnadkampojn en milittipaj organizaĵoj, kiuj iras al Kubo por fari sabotaĵojn, meti bombojn kaj ĉiun tipon de atakoj. Kaj ili havas senpunecon, tiam, dum certa momento, Kubo decidis sendi kelkajn homojn por kolekti informadon pri tiuj grupoj kaj sendi ĝin al Kubo por malebligi tiujn agojn, kaj en la jaro 1998 Kubo sendis al FBI kelkajn informojn rilate al tiuj grupoj, esperante, ke tiu organizo faros ion kontraŭ ili, kaj, bedaŭrinde, kion ili faris estis aresti la homojn, kiuj kolektis tiun informadon. Mi estis akuzita je konspirado por fari spionaĵon. Nian proceson, kiu daŭris sep monatojn, ĉeestis tri aŭ kvar emeritaj generaloj de la usona armeo, kiuj ĵuris, ke ne estis io rilate al spionaĵo en tiu ĉi kazo, sed la proceso okazis en Miamo kaj ni ne povis havi justan proceson. Ni estis deklaritaj kulpaj, sed estis konspiro, ĉar la registaro diris : “Atendu momenton, ili ne faris spionaĵon, ili intencos fari ĝin iam”, signifas, ke tio estas la konspirado por fari spionaĵon, sed nenia sekreta informado, nenio rilate al la nacia sekureco de Usono estis kolektita aŭ transdonita.

CB : Sed, ĉu vi konfesas, ke vi estis laboranta kiel agento por eksterlanda registaro kaj en unu el la deklaroj de la defendo vi diras, ke vi estis laboranta kun falsaj dokumentoj, falsaj identigiloj ?

GH : Jes, mi konfesis tion, jes.

CB : Sed estas tre serioza afero esti farante tion, ĉu ne ?

GH : Jes, vi pravas, sed ekzistas io nomata “defendo de neceso”, kiu diras, ke se kun la celo preventi misagon, kun la celo malebligi delikton, vi rajtas transpaŝi la leĝon, kaj tio estas io, kion oni povas kompreni. En mia kazo, jes, mi falsis la identokarton, mi laboris favore al eksterlanda registaro, sed ne por malutili la interesojn de Usono, sed por defendi la kuban popolon kontraŭ terorismo.

CB : Kaj la deliktoj, kiujn vi intencis malhelpi, kiuj estis ĝuste tiuj deliktoj ?

GH : Bone, ekzemple, en 1997 bombo eksplodis en hotelo de Kubo kaj ĝi mortigis Fabio-n Di Celmo, italian turiston, kaj en la jaro 1976, kiel vi scias, bombo eksplodis en kuba aviadilo kaj sepdek tri homoj estis murditaj. Kaj tio estas du ekzemploj de atakoj faritaj kontraŭ Kubo. Kiu ajn homo, kiu loĝas en Miamo, kiu vidas la televidon aŭ kiu aŭskultas la lokajn radiostaciojn, scias, kio estas Comandos F-4, kaj scias, kio estas Alpha 66 kaj scias, kio estas Hermanos al Rescate.

CB : Kaj ĉu vi povas ekspliki al mi kion signifas tiuj nomoj ?

GH : Jes, ili estas kiuj kutime estas nomataj kvazaŭarmeaj grupoj. Mi nomas ilin terorismaj grupoj. Kelkaj el la grupoj, kiujn mi menciis, havas trejnadokampojn en Everglades, ili uzas kamuflajn vestaĵojn kaj posedas armilojn kaj trejnas por kiam ili iros ¨liberigi Kubon¨, kaj ili kutimis iri al Kubo kaj bruligi konstruaĵojn kaj intenci organizi internan sabotaĵon, ĉiuspecajn agojn. Tiu ĉi estas publika informado, tralegu la ĵurnalojn de Miamo kaj vi povos konvinkiĝi pri tio. Vi povos vidi, ke ili estas rekrutitaj kaj ili iras al Kubo kaj faras kelkajn pafojn kaj revene ĉi tie ili estas bonvenigataj kiel herooj, kaj, ekzemple, en nia proceso ni prezentis plurajn atestantojn, ni asignis la marbordajn gardistojn kaj ni asignis la FBI-on kaj prezentis pruvojn pri la senpuneco, kiun havas tiuj homoj. Ni, ekzemple, demandis oficiron de marborda gardoŝipo. “Ĉu estas vero, ke tiun tagon vi haltigis grupon, kiu iris al Kubo kun diversaj armiloj kaj eksplodiloj ?” “Jes, estas vero” “Ĉu estas vero, ke vi nur prenis la armilojn kaj vi lasis la homojn liberaj ?” “Jes” “Kial ?” “Bone, ĉar ili diris al ni, ke ili fiŝis langustojn”. Io tia okazis en nia proceso. Kaj tiu ĉi ne estas izolita kazo. Estas longa listo de terorismaj atakoj kontraŭ nia lando. Tiam la kuba popolo rajtas defendi sin kontraŭ la terorismaj atakoj Ni esperas, ke la usona registaro faros ion, ĉar ili diris, ke ili havas militon kontraŭ la teroristoj, sed, kial ili permesas al tiuj teroristoj agadi libere en Miamo ? Ĵus, antaŭ nur unu monato, la homo, kiu organizis la eksplodon en la kuba aviadilo, kiu mortigis sepdek tri homojn, estis liberigita kaj nuntempe li estas libera en Miamo

CB : Estas tre polemika akuzo pro kiu vi estis kondamnita kaj ĝi estas la kialo pro kiu vi plenumas tiom longan malliberigon : la faligo de du civilaj aviadiloj de Usono, kaŭzita de Kubo, en 1996. Ĉu vi ludis ian rolon koncerne tiujn agojn ?

GH : Ne, absolute, ne ! Sed vi devas kompreni kio vere okazis : la homo, kiu ordonis tiujn aviadilojn nomiĝas José Basulto. Li estis agento de la CIA en la sesdekaj jaroj, li estis enŝovita en Kubo por fari sabotaĵojn. Post tio, en 1962, li revenis al Kubo el Florido kaj pafis per kanono kontraŭ kuba hotelo, revenis en Miamon kaj estis bonvenigata kiel heroo. Li jam havis longan terorisman historion kontraŭ Kubo, kaj en iu momento de sia vivo li diris “Bone, nun mi estos humanisma, kaj mi volas preni tiun malgrandan aviadilon kaj flugos ĝis la kuba teritorio sen ia permeso kaj ĵetos flugfoliojn kaj propagandon”, kaj tion li faris ĉirkaŭ dekses fojojn. Kaj Kubo sendis al Usono dekses diplomatajn notojn, kiuj estis prezentitaj dum nia proceso, kun plendo al Usono kaj dirantaj, “Tiuj homoj rompas la internaciajn leĝojn, la leĝojn de Usono, la leĝojn de Kubo”. Kaj Kubo kutimis diri : “Ili ne plu faru tion, vi endanĝerigas nian propran aviadon, nian propran loĝantaron, ĉion”.

CB : Tio ĉi povas esti eraro, kaj mi estas certa, ke ekzistis eraro kaj mi estas certa, ke ekzistas multe da diskutado pri la afero, sed ege interesas al mi kion vi faris koncerne tiujn farojn.

GH : Nenion ! Mi estis en Miamo kaj la aviadiloj estis faligitaj en kubaj akvoj, je longa distanco de kie mi troviĝis.

CB : Tiam, ĉu vi ne sendis ian informadon, kiu eble helpis la kuban registaron faligi la aviadilojn ?

GH : Ne, kompreneble ne. Se vi revizias la informadojn pri tiuj tagoj vi vidos, ke José Basulto anoncis ĝin longe antaŭ la vojaĝo, li diris : “Ni estos tie la 24-an de februaro”, ĉiuj ĝin sciis. Ni prezentis en nia proceso memorandon de agentejo de la registaro de Usono indikanta al ĝia agento : “Ni estas maltrankvilaj rilate al kio okazos tie la 24-an de februaro, io okazos, ĉar jam Kubo deklaris, ke se ili faros tion denove, ili estos faligitaj, tiam estus pli bone, ke ni estos pretaj por tia situacio." Tio estas, kion la memorando diris. Mi atendis, ke io okazos, eĉ en nia proceso, Richard Nuccio, eksa konsilanto de la prezidanto Clinton, ĉeestis nian proceson kaj li diris : “Jes, tiu organizaĵo estis ekster kontrolo.” Ekzistas granda disputo pri tiu temo, kaj Kubo diras, ke oni pafis al la aviadiloj ene de la teritoriaj kubaj akvoj, Usono diras, ke unu el la aviadiloj troviĝis ene de la teritoriaj kubaj akvoj, sed ke la du, kiuj estis faligitaj, direktiĝis tien, sed ili troviĝis en internaciaj akvoj. Kaj la registaro akuzis min je konspiro, kaj ili diras, ke ĉar mi sciis, ke la aviadiloj estis faligotaj en internaciaj akvoj, kio estas tute sensenca, estis frenezo. Sed ili bezonis kulpigi iun kaj ili elektis min.

CB : Vi havas apelacion baldaŭ. Kiuj estos la bazoj de via apelacio ?

GH : Bone, ni havas diversajn temojn en nia apelacio. La ĉefa temo, tiu, kiun ni vere volas, kaj bedaŭrinde estis rifuzita, estas la temo pri la sidejo - Ni argumentis, ke la proceso en Miamo estis nejusta. Nia proceso daŭris preskaŭ sep monatojn kaj ĉeestis ĝin pli ol cent atestantoj kaj la ĵurio pridiskutis nur dum kelkaj horoj kaj ĝi ne faris eĉ unu demandon. Ili simple deklaris nin kulpaj pri ĉiu el la akuzoj kaj tiam la juĝisto donis al ni la plej altajn eblajn punojn por ĉiu akuzo.

CB : Kaj ĉu vi diras, ke pro la influo de la ekzilkuba komunumo en la Florido ?

GH : Jes, kompreneble, dum nia proceso okazis ĉiaj malregulaĵoj. Multaj homoj filmis la juĝistojn kaj la gazetaro sekvis la juĝistojn gis iliaj aŭtomobiloj kaj estis perturboj, aŭ iaj protestoj, antaŭ la tribunalo, ĉiaj aferoj. Ankaŭ la gazetaro estis vere malamika al ni.

CB : Do, ĉu vi pensas, ke la ĵurio estis timigita, aŭ eĉ manipulita, ĉu estis tiom serioza kiel tio ?

GH : Mi pensas, ke la ĵurio estis timigita. Kiu ajn homo, kiu loĝas en Miamo, aŭ scias, kio okazas tie, povus kompreni, ke nenio rilate al Kubo estas normala afero en Miamo. Ĝuste nun, ekzemple, estis libro forprenita el la librovendejoj en Miamo, forprenita el la lernejoj, nur ĉar en la kovrilo aperas du kubaj infanoj ridetante kaj kun feliĉa rigardo. Estas porinfana libro titolita “Ni iru al Kubo” kaj ili forprenis ĝin simple ĉar estas frazo, kiu diras : “La kubaj infanoj lernas kaj loĝas same kiel vi”, io pli malpli tiel, nur pro tio, kaj ĉiuj, kiuj konas la historion de Miamo scias, ke multaj homoj estis murditaj simple ĉar ili pledis por pli bona rilato kun Kubo. Mi povas rakonti al vi, ke en la revuo La Republica (La Respubliko) ili metis bombojn preskaŭ sep fojojn ĉar ili pledis por pli bona rilato kun Kubo. La homoj de Miamo… vi devas loĝi tie por kompreni. Plejparto el la usonanoj ne havas ideon pri kio okazas en Miamo, estas kvazaŭ alia lando.

CB : La kuba gvidanto Fidel Castro en la pasinteco interesiĝis pri via kazo kaj li parolis favore pri vi. Ĉu vi rekte aŭdis lin ?

GH : Bone, mi havis la eblecon paroli kun li rekte telefone, la tago de lia naskiĝdato, antaŭ du jaroj. Estis io neatendita por mi. Mi simple telefonvokis mian edzinon tiun tagon ĉar estis ankaŭ la naskiĝdato de mia amiko René González. Tiam, kiam mi komprenis, mi diris al mia edzino : “Diru feliĉon al li je mia parto”, kaj tiam li diris, “Ho ! Atendu momenton, mi volas, ke li diru tion al mi. Tiam mi havis la eblecon paroli kun li dum kelkaj minutoj, kio signifis grandan okazaĵon por mi, kompreneble.

CB : Kaj kion li diris al vi ?

GH : Bone, li diris, ke li havis esperon, ke la justeco venkos, ĉar li ĉiam fidis, ke kiam la usona popolo malkovros kio okazis koncerne al nia kazo, kiam la usona popolo malkovros la veron pri nia kazo, la justeco venkos… ĉiuj fidas rilate al tio.

Traduko de Amparado Cisnero Rovira, Kubo