Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Alimondisma Manifesto - 1. Solidara tutmondigo kontraŭ liberkomerco kaj libera cirkulado de kapitaloj
de ATTAC  
6a aŭgusto 2007

La liberkomerco, tio estas la malfermo de ĉiuj komercaj limoj per iompostioma malaperigo de dogantarifoj, de netarifaj obstakloj kaj de kvantaj limoj por interŝanĝo de varoj kaj servoj, sendepende de ĉia konsidero sociala, ekologia kaj homrajtaj. La libera cirkulado de kapitaloj, tio estas la tuta aglibereco por iliaj posedantoj plasi ilin aŭ investi ilin en la lando de ilia elekto, nome en impost-paradizojn. La produktado okazos tie kie la laboro estas plej malmultekosta, tie kie la mediaj kaj impostaj normoj estas plej malrigoraj kaj tie kie regas la ordo. La perfekta movivo de la kapitalo kondukas al rekta konkurencigo de la laboristoj kaj de la socialaj sistemoj de la landoj de la kapitalisma centro kun tiuj de la periferio, por la plej granda profito de la financ-interesoj.

Libera cirkulado de la kapitaloj kaj kompleta liberkomerco estas la du aspektoj nedisigeblaj de la procezo de varigo kiu tuŝas pli kaj pli ĉiujn homajn agadojn, ekster ia ajn demokratia kontrolo. La forigo de la popolaj suverenecoj - kiu okazas en nacia aŭ supernacia kadro - ne falis el la ĉielo : ĝi estas la produkto - kelkfoje volita, kelkfoje trudita - de teorie suverenaj registaroj. La Eŭropa Unio prezentas lernejan kazon de tiu miksaĵo de demisio de la registaroj kaj de intenca aplikado, fare de ili, de la novliberalaj dogmoj.

La Eŭropa Komisiono impulsis, adoptigis kaj realigis kvar grandajn tipojn de politiko :

- sine de le EU, la liberaligon kaj konkurencigon, sen imposta aŭ sociala harmoniigo, de la naciaj sistemoj ;

- ĉe siaj limoj, ampleksiĝon per novaj membroŝtatoj, sed sen akcepti la necesan financan klopodon de solidareco, kaj trudante al la kandidatoj verajn programojn de struktura alĝistigo kiuj dispremas ĉiujn instrumentojn de sociala protekto kaj favoras la socialan dumpingon ;

- kun triaj landoj de la Sudo, nome tiuj ĉirkaŭ la Mediteraneo, la subskribon de liberkomercaj traktatoj laŭnature malegalecaj, dum la interkonsentoj de Ŝengeno fermas la Eŭropan Union hermetike kontraŭ enmigrado de la civitanoj de tiuj samaj landoj ; kun Usono, por 2010, la starigon de liberkomerca zono, konceptita kiel giganta instrumento de liberaligo en la kadro de la Transatlantika Ekonomia Partnereco (TEP) [1]1.

La Monda Organizo pri Komerco (MOK), taskita reguligi la internacian komercon, estas regata de du grandaj principoj. La unua havas strangan nomon hereditan de la pasinteco : la klauzo de "la plej favorata nacio". Tio signifas ke se lando donas avantaĝon al alia, ekzemple reduktante la dogantarifojn ĉe importado de iuj produktoj de tiu komerca partneroj, ĝi devas doni la samajn avantaĝojn al ĉiuj aliaj landoj de la MOK, ĉar la landoj estas konsiderataj egalecaj en la konkurenco. La dua principo estas la "nacia traktado". Ĝi implicas ke, en donita lando, eksterlandaj investistoj estas traktataj kiel naciaj investistoj.

Fronte al tio, la celo estas hodiaŭ ke la popoloj povu disponi pri sia suvereneco, do decidi reale pri la socio en kiu ili volas vivi, pri la politikoj kiujn ili volas fari kaj pri la institucioj kiujn ili volas starigi. Necesa rekonstrui novan mondan ordon surbaze de komplete novaj principoj. Tiu nova ordo devas baziĝi sur principoj de solidareco kaj de selektiva kunlaborado, laŭ la situacioj kaj bezonoj de ĉiuj de ili. Por tio, la MOK devus dependi de la Unuiĝinta Naciaro kaj respekti la socialajn, ekologiajn, politikajn rajtojn fiksitajn en ties Ĉarto. En tiu kadro interkonsentoj inter iuj landoj ja eblus, ne ĝeneraligeblaj, celantaj al vera kooperado, por kontentigi la bezonojn, ripari la socialajn kaj ekologiajn damaĝojn de la antaŭaj politikoj kaj por pli justa distribuado de la riĉaĵoj. Same, la konstruado de Eŭropo devas esti reorientita surbaze de novaj principoj kiuj ebligas al la ĝenerala intereso de la popoloj de Eŭropo prioritati.

Rezigni pri la kompleta liberkomerco ne signifas fali en timeman protektismon, sed organizi la interŝanĝojn laŭ solidaraj kaj selektivaj logikoj.

Disponoj

Mondskale

1. Profunda reformo, per modifado de ĝiaj celoj kaj funkci-principoj, de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), kaj ties enkorpigon en la sistemo de la Unuiĝinta Naciaro (UN), kiu siavice reformendas.

2. Nuligo de la liberkomercaj traktatoj.

3. Anstataŭigo de la principo de ĝenerala liberigo de la komercaj interŝanĝoj per selektiva kaj intertraktita ekstera malfermiĝo, destinita favori la lokajn produktojn kaj protekti la prioritatajn sektorojn (ekzemple la terkulturon kaj la kulturajn havaĵojn) kaj antaŭenigi socialajn kaj mediajn celojn.

4. Strebo, duflanke aŭ multflanke, al interkonsentoj pri komerco kaj investoj kaj pri protekto de la intelekta proprieto, laŭ la principoj de solidareco kun la Malplej Progresintaj Landoj (MPL), de konservado aŭ kreado de lokaj dungoj, de kontentigo de la socialaj bezonoj kaj de tiuj de la mediprotektado, de la resursojn kaj de la scioj.

5. Profunda reformo de la IMF kaj de la Monda Banko celanta modifi iliajn praktikojn kaj orientiĝojn, kaj ilian funkcimanieron, nome per strigo de ekvilibra reprezentiĝo de la diversaj landoj. Enkorpigo de tiuj du institucioj en la sistemon de la Unuiĝinta Naciaro (UN).

6. Retiriĝo de Francio el la Organizo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), vera disvolvofako kaj politika komisaro de la ultraliberalismo je monda nivelo. Manke de tio, nepago de la jarkotizo (20,5 milionoj da eŭroj en 2006).

7. Sankciopovo donota al la Internacia Organizo de Laboro (IOL) en kazo de rompo, fare de iu lando, de la konvencioj kiujn ĝi subskribis kaj ratifis.

8. Starigo, ĉiufoje kiam necesas, de ŝanĝokontrolo (do de la cirkulado de kapitaloj), kombinita kun starigo de impostoj por kapitalmoviĝoj. Malpermeso de financaj fluoj kun impostparadizoj.

9. Starigo de impostoj por ŝanĝo-transakcioj (impostoj Tobin kaj Spahn), kigacioj kaj por la merkatoj de akcioj, obligacioj kaj derivitaj produktoj. Unueca imposto pri profitoj kaj internaciaj ekologi-impostoj. Granda parto de la tiel akirotaj novaj resursoj estu destinota al la internacia solidareco : sano, edukado, aliro al akvo kaj loĝejo.

10. Nuligo de la publika ŝuldo de la evolulandoj, kiu estas unu el la plej potencaj leviloj por trudi la novliberalan disciplinon al la dominataj landoj.

11. Agnosko de la rajto de la Sudaj landoj protekti siajn naskiĝantajn industriojn per adekvataj dogantarifoj.

12 Forigo de la subvencioj de la EU al eksportadoj, unuavice al la Sudaj landoj, kaj agnosko de la rajto de tiuj landoj, kiel de ĉiuj aliaj, je nutraĵaj sekureco kaj suvereneco per protektado kontraŭ importaĵoj.

13. Ellaborado de monda statuso por la komunaj havaĵoj deklarotaj nevendeblaj : akvo, klimato, energio, nerenovigeblaj resursoj, vivantaĵo, semoj, konoj ; subteno al internaciaj "publikaj-publikaj" partnerecoj por la mastrumado de tiuj komunaj havaĵoj.

14. Publikaj politikoj favore al iniciatoj de solidara ekonomio, nome tiuj kiuj favoras la relokadon de la ekonomiaj aktivecoj, kuplitaj kun fortigo de la publikaj servoj de proksimeco ; stimulado de justa komerco en la kampo de nutraĵoj kiel por la tutaĵo de komsumaj havaĵoj kaj servoj.

15. Starigo de politiko de "veraj prezoj" enkalkulante la realajn socialajn kaj mediajn kostojn ; konstruado de indikiloj por mezuri la "eksterigitajn" kostojn, ignoratajn de la merkat-logiko.

16. Aplikado de la internacaij konvencioj pri subpremo de la homkomerco kaj prostituci-ekspluatado (nome la Konvencio de 1949) kaj subteno de tiuj konvencioj ĉe la ne subskribintaj ŝtatoj. Fortigo de la meĥanismoj de kontrolo kaj de internacia kunlaborado por lukti kontraŭ la tutmondigo de prostituado, kontraŭ trudgeedzoj, seksaj kripligoj kaj ĉiaj perfortoj farataj al la virinoj.

En Eŭropo

17. Eŭropa iniciato favore al nova generacio de duflankaj traktatoj bazitaj sur la principoj de solidareco, de socia kohero kaj de respekto al la medio.

18. Starigo de demokratia kontrolo de la Eŭropa Centra Banko (ECB) fare de la registaroj kaj de la Eŭropa Parlamento.

19. Forlaso de la stabilecopakto profite al reguloj pli elastaj, modulataj laŭ la ekonomia konjunkturo, kaj kreado de eŭropaj impostoj por nutri la buĝeton de la EU.

20. Grava altigo de la EU-buĝeto destinita :

- al la strukturaj fondusoj profitigaj ĉefe por la 12 novaj membroŝtatoj

- al financado de procezoj de sociala konverĝo

- al riparado kaj preventado de ekologiaj damaĝoj.

21. Nuligo de la direktivo Servoj (la eksa Bolkestejna) kaj nova mandato konfidota al la eŭropa komisaro taskita pri komerco por kontraŭi la Ĝeneralan Akordon pri la Komerco de la Servoj (ĜAKS) de la MOK.

22. Subordigo de ĉia nova ampleksiĝo de la EU al laŭa altigo de la strukturaj fondusoj.

23. Ĝeneraligita forigo de la banksekreto en la EU kaj en la ceteraj eŭropaj landoj kun kiuj ĝi faris liberkomercajn interkonsentojn.

24. Malpermeso de financaj fluoj inter la EU kaj la impostparadizoj.

25. Harmoniigo de la impostoj, nome de tiuj de la entreprenoj, en la EU.

26. Starigo, de la EU, de ĝeneralaj impostoj pri la financaj operacioj (inter kiuj borsan imposton), kaj ekologian imposton por nutri la komunuman buĝeton.

27. Nuligo, fare de la membroŝtatoj de la EU, de la publika ŝuldo de la evolulandoj.

28. Komuna agado de la membroŝtatoj de la EU kun sieĝo en la estraroj de la IMF kaj de la Monda Banko por trudi normojn de financado kongruajn kun la ekonomia stabileco de la landoj kiuj "profitas" helpojn, kun fiksado de ekologiaj kaj socialaj celoj.

Attac Francio - 66/72 rue Marceau - FR-93100 Montreuil - Francio - Tel. : (0033) (0)1 41 58 17 40

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl