Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-bulteno 2007-08-01
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
5a aŭgusto 2007

MSF-Bulteno

La 1-an de aŭgusto 2007

Enhavo

1. MSF-procezo en 2008 : monda tago de mobilizo kaj agado

2. Survoje al la MSF 2009 en Amazonio

3. Komentoj pri la Socia Forumo Usono

4. Sociaj forumoj en la mondo

1. MSF-procezo en 2008 : monda tago de mobilizo kaj agado

Pli ol 1.000 organizoj kaj individuoj jam aliĝis al la alvoko al monda tago de mobilizo kaj agado (la 26-an de januaro 2008), pere de la retejo www.wsf2008.net. En 2008 ne okazos monda evento de la Monda Socia Forumo (MSF), la propono estas ke la movadoj, retoj, organizoj aranĝu tagon de samtempaj mobilizoj ĉirkaŭ tiu dato, ĉie en la mondo.

La celo estas montri ke la MSF estas procezo vivanta en la lokaj, naciaj, regionaj kaj laŭtemaj forumoj, en la diversaj plurecaj bataloj, la kampanjoj, la alternativoj por alia mondo kaj kiuj estas disvolvataj sur la tuta planedo. La dato, la 26-a de januaro, estas elektita por daŭrigi la konfrontiĝon kun la Monda Ekonomia Forumo, renkontiĝo de la novliberala elito kiu okazas ĉiam en januaro, en Davoso, Svislando.

Kiel partopreni ?

La monda tago de mobilizo kaj agado okazos fare de ĉiuj organizoj kaj movadoj je internacia, nacia kaj loka niveloj, kiuj volas partopreni. Ĉiu reto, movado, organizo decidos kiel realigi siajn proprajn agadojn kaj difinos siajn temojn, formojn kaj kiel artikigi siajn naciaj kaj internaciajn rilatojn.

Por jam nun partopreni en tiu mobilizado, via organizo devas

- subskribi jam ekde nun subskribi la mondan alvokon (en la retejo www.wsf2008.net)

- disvastigi larĝe, uzante viajn proprajn komunikilojn (bultenojn, retejojn, gazetojn, radioprogramojn aŭ en viaj dissendolistoj)

- doni la kiom eble plej grandan videblecon al la agadoj jam planitaj por la semajno de la 26-a de januaro 2008

- proponi naciajn kaj internaciajn rilatojn inter tiuj agadoj.

Por ke sukcesu la monda tago de mobilizo kaj agado, necesas ke ĉiuj disvastigu la informojn, parolu kun siaj kontaktoj, kun aliaj movadoj kaj organizoj de ĉiuj regionoj de la planedo, partoprenante aktive en la procezo de konkreta konstruado de la lokaj mobilizadoj.

Iom poste, retejo ebligos ke ĉiu povu enskribi agadon kaj konstrui aliancojn kaj koaliciojn ĉirkaŭ ĝi. Ĝi servos ankaŭ por larĝe disvastigi la agadojn difinitajn por tiu dato. Sekvu la informojn sur la retejo kaj la MSF-bultenojn pri novaĵoj, kaj la retejon www.wsf2008.net.

Lanĉiĝo en Brazilo : la 4-an de aŭgusto, dum la 2-a Nord-orienta SF

Dum la 2-a Nord-orienta Forumo, okazanta en Salvadoro, Bahio, inter la 2-a kaj la 5-a de aŭgusto, okazos la lanĉado en Brazilo de la monda tago de mobilizo kaj agado. La unua agado de larĝa disvastigo de la tago estos la 4-a de aŭgusto, 14:30h, en la sportejo Antônio Balbino (Balbininho), ĝuste antaŭ la konferenco "Kontraŭ perforto, per kulturo de paco kaj solidareco, defende de la memdispono kaj suvereneco de la popoloj". La sportejo estas en la strato Lions Club, ĝuste apud la Estádio Otávio Mangabeira, en la Fonte Nova.

Vidu la kompletan programon de la 2-a Nord-orienta SF en la retejo : www.forumsocialnordestino.org.br

2. Survoje al la MSF 2009 en Amazonio

Dum la kunveno de la Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo, okazinta en Berlino, Germanio, fine de majo, estis decidite ke la venonta monda evento okazos en januaro 2009, en la amazona regiono. Unua kunveno por prepari tiun forumon okazos en aŭgusto en Belemo (originale : Belém).

Partoprenos en tiu renkontiĝo de delegitoj de organizoj de la civila socio kiuj estas parto de la naŭ landoj de Amazonio kiel ankaŭ de aliaj latinamerikaj landoj kiuj partoprenas en la Hemisfera Konsilantaro de la Socia Forumo Ameriko kaj en la Internacia Konsilantaro de la MSF.

Krom diskuti pri la konstruado de la objektivaj kondiĉoj por la realigo de la MSF 2009, la kunveno diskutos ankaŭ pri kiel pensi la organiz-procezon de la Monda Tago de Mobilizo kaj Agado - la 26-an de januaro 2008 - en la amazona regiono.

Sekvu la novaĵojn pri la preparado de la 2009 en la retejo kaj en la MSF-bultenoj.

3. Komentoj pri la Socia Forumo Usono

En la retejo de la MSF disponeblas jenaj komentoj, kaj ankaŭ deklaroj kaj aliaj dokumentoj rezultantaj de la agadoj faritaj dum la Socia Forumo Usono :

- A cidadania dos EUA abraça o FSM - Cândido Grzybowski (portugale)

- Another World Is Possible ! Another United States Is Necessary ! Declaration of the PPEHRC – Poor People’s Economic Human Rights Campaign (angle)

- The Contribution of the U.S. Social Forum : a reply to Whitaker and Bello’s debate on the Open Space - Thomas Ponniah (angle)

- United States Social Forum - Marc Becker (anglae)

Baldaŭ aldoniĝos novaj tekstoj, vizitu la ligon (en la franca) :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

(por aliaj lingvoj anstataŭigu la lastajn du literojn "fr" per "en" (angla), "es" (hispana)

La SF Usono okazis de la 27-a de junio ĝis la 1-a de julio en Atlanto, Georgio, kaj akceptis 10.000 reprezentantojn de pli ol 1.000 organizoj de la tuta Usono, kaj 400 internaciajn delegitojn de 68 landoj.

En la retejo de la SF Usono (https://www.ussf2007.org/) vi trovos liston de blogoj en kiuj la partoprenintoj rakontas siajn spertojn dum la evento, kaj aliajn tekstojn kaj artikolojn en la retejo : https://www.ussf2007.org/en/news.

4. Sociaj Forumoj en la mondo

- 2-a Nord-orienta Socia Forumo, de la 2-a ĝis 5-a de aŭgusto 2007 - Salvadoro, Bahio, Brazilo

- 1-a Kebekia Socia Forumo, de la 23-a ĝis 26-a de aŭgusto 2007 - Montrealo, Kebekio, Kanado

- Monda Forumo pri Edukado, de la 12-a ĝis 16-a de septembro 2007 - Mogi das Cruzes, San-Paŭlo, Brazilo

- 2-a Monda Socia Forumo : Praaj Scioj, de la 12-a ĝis 15-a de oktobro 2007 - Koĉabambo, Bolivio

- Socia Forumo Germanio, de la 18-a ĝis 21-a de oktobro 2007 - Kotbuso (Cottbus), Germanio

- Socia Forumo de la Junularo de la Mercosur, de la 1-a ĝis 4-a de novembro 2007 - Florianopolo, Santa Catarino, Brazilo

- Socia Forumo Los-Anĝeleso, de la 25-a ĝis 27-a de januaro 2008 - Los-Anĝeleso, Usono

- Socia Forumo de la Mercosur, de la 26-a ĝis 29-a de januaro 2008, Foz do Iguaçu, Paraná, Brazilo

Vidu la agendon de la Sociaj Forumoj 2007 kaj 2008 en la retejo :

http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca ; por la hispana ŝanĝu la finan "fr" per "es", por la angla per "en")

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-bulteno

Traduko/kunlaborado : Vanessa Sigaud Pays

Elfrancigo : Monda Asembleo Socia (MAS) -vl