Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Alimondisma Manifesto - Enkonduko
de ATTAC  
5a aŭgusto 2007

Segi la sep pilierojn de la novliberalismo

Enkonduko en la Alimondisman Manifeston : Konstrui solidaran, ekologian kaj demokratian mondon

Ekde komenco de la 1980-aj jaroj ni eniris novan eraon de la kapitalismo : tiun de la novliberalismo, do de la projekto de sistema detruado de ĉiaj limoj, politikaj, socialaj kaj ekologiaj, al la agado de la kapitalo. Ĝiaj metodoj estas bone konataj : ĝeneraligita varigo, aglibereco de la mastraro kaj de la investistoj, etendo al la tuta planedo la ĉasterenon de la transnaciaj entreprenoj.

La celoj de la novliberalismo estas klaraj : doni ĉiam pli da pezo al la proprietuloj de kapitalo en la fortrilato, jam tre malegaleca, kun la salajruloj. La novliberalismo nutras sin, kaj samtempe generas ilin, el la fortaj malegalecoj inter sociaj kategorioj, inter landoj kaj ankaŭ inter viroj kaj virinoj - la malaltaj salajroj, kiel sciate, estas plej ofte virinaj. Kiam la Internacia Mon-Fonduso aŭ la Monda Banko trudas al la enŝuldiĝintaj landoj la malmuntadon de la publikaj servoj - pri edukado, sano, infangardado, manĝejoj ktp. -, estas la virinoj kiuj ludas la rolon de "socia amortizilo" : krom ilia ĉiutaga aktiveco ili devas preni sur sin la taskojn kiuj jam ne estas plenumataj de la kolektivaĵo. Fine, la novliberalismo disvolvas individuajn kondutojn kiuj respondas al la socia imago de vireco - vetkuro al potenco kaj al mono, konkuro kaj agresemo -, malfavore al valoroj kiaj solidareco kaj kooperado.

La realigo de la novliberalismo pasas tra kroma disciplino trudata al la laboristoj, tra premo sur ilia aĉetpovo, tra malmuntado de la socialaj protektoj kaj, kiel logika sekvo, tra la senhonta distribuado de ekscesaj enspezoj por la plej favorataj : altaj mastrumantoj, akciuloj kaj kreditoroj. En la produkosistemo stariĝis nova hierarĥio inter la gigantaj grupoj kaj la malgrandaj kaj mezaj entreprenoj (MME), ofte vicentreprenaj, malfirmigitaj. La serio da ordonantoj diluis la socian kaj ekologian respondecon de la grandaj entreprenoj. Certe, la internacia etendiĝo de la agadkampo de tiuj societoj estas procezo antaŭa al la novliberalismo, sed tiu donis al ĝi novan perforton. La francaj transnaciaj konzernoj, kiel Carrefour, Suez, Vivendi, Véolia, EDF aŭ France Telecom, troviĝas inter la plej agresemaj. En kampkulturo, la senkondiĉa produktismo kaj la enkonduko de genetike modifitaj specioj ruinigas la kamparanan terkulturadon, detruas la medion kaj atencas la biodiversecon.

La nova monda socia ordo estas nedisigebla de la akriĝo de la fortrilato inter la plej riĉaj landoj, kun Usono ĉekape, kaj la malriĉaj landoj, ofte tre enŝuldiĝintaj. Usono grandparte elsuĉas la ŝparaĵojn de la aliaj landoj kaj investas ilin ĉe tiuj inter ili kie konsiderindaj profitoj realigeblas. Eŭropo aspiras kundividi tiun privilegian statuson de predisto, sed ĝi sukcesas tion malpli efike. "Sojlolandoj kiel Ĉinio kaj Barato eniras la rondon de tiu nova monda ekonomio forvendante la laboron de sia laboristaro kaj tiel akrigante la konkurencon kun la salajruloj de la "unua mondo". Tiuj, submetitaj al ĉantaĝo pri dungo, troviĝas dorsalmure [1] por konservi la socialajn atingojn akiritajn per akraj bataloj dum la pasintaj jardekoj. Anstataŭ konsistigi protekton kontraŭ tiu spiralo al malsupro, la politikoj de la Eŭropa Unio kontribuas akceli ĝin, interne kiel en la resto de la mondo.

La enŝuldiĝo farita de multaj ŝtatoj de kion oni antaŭe nomis "tria mondo" - kiam tiuj de la "reala socialismo" estis la dua - fariĝis neeltenebla ŝarĝo pro la sensacia altiĝo de la interezokvotoj truditaj de Usono ekde 1979. Tiu ŝuldo, kvankam repagita jam pluroble, estas uzata kiel levilo de la IMF kaj la Monda Banko por meti tiujn landojn sub la jugon de la novliberala ordo.

Ni identigis sep fundamentajn pilierojn, ne de saĝo, sed de la novliberalismo. Ĝuste tiujn sep pilierojn ni devas segi por konstrui solidaran, ekologian kaj demokratian mondon.

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl