Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Konvencio pri la Statuso de la Rifuĝintoj
de Alta Komisarejo de la Unuiĝinta Naciaro pri Homrajtoj   Unuiĝintaj Nacioj / Unuiĝinta Naciaro  
28a julio 2007

Ekvalida : la 22-an de aprilo 1954, konforme al la dispozicioj de la artikolo 43

Adoptita la 28-an de julio 1951 de plenrajta konferenco pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatriuloj kunvokita de la Unuiĝinta Naciaro aplike de la rezolucio 429 (V) de la Ĝenerala Asembleo de la 14-a de decembro 1950

Antaŭparolo

La Altaj Partioj kontraktantaj,

Konsiderante ke la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro kaj la Universala Deklaro de la Homrajtoj aprobita la 10-an de decembro 1948 de la Ĝenerala Asembleo asertis la principon ke la homaj estuloj, sen diskriminacio, devas ĝui la fundamentajn homrajtojn kaj liberecojn,

Konsiderante ke la Unuiĝinta Naciaro montradis plurfoje la profundan servemon kiun ĝi sentas por la rifuĝintoj kaj ke ĝi estas zorgema por certigi al ili la kiom eble plej larĝan uzadon de la homrajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj,

Konsiderante ke dezirindas revizii kaj kodigi la antaŭajn internaciajn interkonsentojn pri la statuso de la rifuĝintoj kaj etendi la aplikadon de tiuj dokumentoj kaj la protekton kiun ili konsistigas por la rifuĝintoj per nova interkonsento,

Konsiderante ke povas rezulti de atribuo de azilrajto escepte pezaj ŝarĝoj por certaj landoj kaj ke la kontentiga solvo de la problemoj kies atingopovon kaj internaciecon la Unuiĝinta Naciaro rekonis, ne atingeblus, en tiu hipotezo, sen internacia solidareco,

Esprimante la deziron ke ĉiuj ŝtatoj, rekonante la socialan kaj humanan econ de la problemo de la rifuĝintoj, faru ĉion kion ili povas por eviti ke tiu problemo fariĝu kaŭzo de tensio inter ŝtatoj,

Notante ke la Alta Komisaro de la Unuiĝinta Naciaro por la Rifuĝintoj havas la taskon zorgi pri la aplikado de la internaciaj konvencioj kiuj certigas la protekton de la rifuĝintoj, kaj rekonante ke la efektiva kunordinado de la disponoj por solvi tiun problemon dependos de la kunlaborado de la ŝtatoj kun la Alta Komisaro,

Interkonsentis pri jenan dispozicioj :

Ĉapitro 1 - Ĝeneralaj Dispozicioj

Artikolo 1 - Difino de la termino "rifuĝinto"

A. Por tiu ĉi Konvencio, la termino "rifuĝinto" aplikiĝas al ĉiu persono :

1) Kiu estis konsiderata rifuĝinto per apliko de la Aranĝoj de la 12-a de majo 1926 kaj de la 30-a de junio 1928, aŭ per apliko de la Konvencioj de la 28-a de oktobro 1933 kaj de la 10-a de februaro 1938 de la Protokolo de la 14-a de septembro 1939 aŭ per apliko de la Konstitucio de la Internacia Organizo por la Rifuĝintoj.

La decidoj de neelekteblo faritaj de la Internacia Organizo por la Rifuĝintoj dum la daŭro de ties mandato ne malhelpas ke la kvalito de rifuĝinto estu atribuata al personoj kiuj plenumas la kondiĉojn menciitajn en la paragrafo 2 de tiu ĉi sekcio.

2. Kiu, sekve al eventoj okazintaj antaŭ la unua de januaro 1951 kaj prave timante esti persekutata pro sia raso, sia religio, sia ŝtataneco, sia aparteno al iu sociala grupo aŭ pro siaj politikaj opinioj, troviĝas ekster la lando kies ŝtatanecon li havas kaj kiu ne povas aŭ, pro tiu timo, ne volas postuli la protekton de tiu lando ; aŭ kiu, se li ne havas ŝtatanecon kaj troviĝas ekster la lando en kiu li havis sian kutiman loĝejon sekve al tiaj eventoj, ne povas aŭ, pro la menciita timo, ne volas reveni tien.

En la kazo de persono kiu havas pli ol unu ŝtatanecon, la esprimo "el la lando kies ŝtataneco li havas" celas ĉiun el la landoj kies ŝtatanecon havas tiu persono. Ne estos konsiderata kiel senigita de la protekto de la lando kies ŝtatanecon li havas, ĉiu persono kiu, sen valida kialo bazita sur pravigita timo, ne postulis la protekton de unu el la landoj kies ŝtatanecon li havas.

B. 1) Por tiu ĉi Konvencio, la vortoj "eventoj okazintaj antaŭ la unua de januaro 1951" aperantaj en la artikolo 1, sekcio A, povas esti komprenataj en la senco de aŭ a) "eventoj okazintaj antaŭ la unua de januaro 1951 en Eŭropo", aŭ b) "eventoj okazintaj antaŭ la unua de januaro 1951 en Eŭropo aŭ aliloke" ; kaj ĉiu kontraktanta ŝtato faros, en la momento de la subskribo, de la ratifo aŭ de la aliĝo, deklaron kiu precizigas la atingopovon kiun ĝi volas doni al tiu esprimo pri la devigoj plenumotaj de ĝi kaŭze de tiu ĉi Konvencio.

2) Ĉiu kontraktanta ŝtato kiu adoptis la formulon a povos ĉiumomente etendi siajn devojn adoptante la formulon b per sciigo adresita al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro.

C. Tiu ĉi Konvencio ĉesos, en la sekvaj kazoj, esti aplikebla al ĉiu persono celata de la dispozicioj de la sekcio A ĉi-sube :

1) Se li libervole denove deklaris sin protektata de la lando kies ŝtatanecon li havas ; aŭ

2) Se, perdinte sian ŝtatanecon, li libervole reakiris ĝin ; aŭ

3) Se li akiris novan ŝtatanecon kaj ĝuas la protekton de la lando kies ŝtatanecon li akiris ; aŭ

4) Se li libervole revenis por instali sin en la lando kiun li forlasis aŭ ekster kiu li restis pro time esti persekutata ; aŭ

5) Se, post kiam la cirkonstancoj sekve al kiuj li estis agnoskita rifuĝinto ĉesis ekzisti, li ne povas plu daŭre rifuzi deklari sin protektata de la lando kies ŝtatanecon li havas ;

Estas tamen interkonsentite ke la dispozicioj de tiu ĉi paragrafo ne aplikiĝos al ĉiu rifuĝinto celata en la paragrafo 1 de la sekcio A de tiu ĉi artikolo kiu povas invoki, por rifuzi deklari sin protektata de la lando kies ŝtatanecon li havas, neprajn kialojn pro antaŭaj persekutoj ;

6. Temante pri persono kiu ne havas ŝtatanecon, se, post kiam la cirkonstancoj sekve al kiuj li estis agnoskita kiel rifuĝinto ĉesis ekzisti, li kapablas reveni en la landon en kiu li havis sian kutiman loĝejon ;

Estas tamen interkonsentite ke la dispozicioj de tiu ĉi paragrafo ne aplikiĝos al ĉiu rifuĝinto celata en la paragrafo 1 de la sekcio A de tiu ĉi artikolo kiu povas invoki, por rifuzi deklari sin protektata de la lando en kiu li havis sian kutiman loĝejon, neprajn kialojn pro antaŭaj persekutoj :

D. Tiu ĉi Konvencio ne aplikeblos al personoj kiuj ĝuas aktuale protekton aŭ helpon flanke de organismo aŭ institucio de la Unuiĝinta Naciaro alia ol la Alta Komisaro de la Unuiĝinta Naciaro por la Rifuĝintoj.

Kiam tiu protekto aŭ tiu helpo estos ĉesinta pro ajna kialo, sen ke la sorto de tiuj personoj estas definitive decidita, konforme al la tiurilataj rezolucioj adoptitaj de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro, tiuj personoj ĝuos plenrajte la reĝimon de tiu ĉi Konvencio.

E. Tiu ĉi Konvencio ne aplikeblos al persono konsiderata de la kompetentaj aŭtoritatoj de la lando en kiu tiu persono starigis sian loĝejon kiel havanta la rajtojn kaj devojn ligitajn kun la posedo de la ŝtataneco de tiu lando.

F. La dispozicioj de tiu ĉi Konvencio ne aplikeblos al personoj pri kiuj oni havas seriozajn kialojn por pensi :

a) Ke ili faris krimon kontraŭ la paco, militkrimon aŭ krimon kontraŭ la homeco, en la senco de la internaciaj dokumentoj ellaboritaj por disponigi dispoziciojn pri tiuj krimoj ;

b) Ke ili faris gravan krimon de komuna juro ekster la akceptolando antaŭ ol esti tie agnoskitaj kiel rifuĝintoj ;

c) Ke ili fariĝis kulpaj je agadoj kontraŭaj al la celoj kaj principoj de la Unuiĝinta Naciaro.

Artikolo 2 — Ĝeneralaj Devoj

Ĉiu rifuĝinto havas, rilate al la lando en kiu li troviĝas, devojn kiuj enhavas nome la devon konformiĝi al la leĝoj kaj reglamentoj same kiel al la disponoj faritaj por konservi la publikan ordon.

Artikolo 3 — Nediskriminacio

La kontraktantaj ŝtatoj aplikos la dispoziciojn de tiu ĉi Konvencio al la rifuĝintoj sen diskriminacio koncerne la rason, la religion aŭ la devenlandon.

Artikolo 4 — Religio

La kontraktantaj ŝtatoj donas al la rifuĝintoj sur sia teritorio traktadon almenaŭ same favoran kiel tiun donatan al la nacianoj koncerne la liberecon praktiki sian religion kaj koncerne la liberecon de religia instruado de siaj infanoj.

Artikolo 5 — Rajtoj atribuataj sendepende de tiu ĉi Konvencio

Neniu dispozicio de tiu ĉi Konvencio atencas aliajn rajtojn kaj avantaĝojn atribuatajn, sendepende de tiu ĉi Konvencio, al la rifuĝintoj.

Artikolo 6 — La esprimo "en la samaj cirkonstancoj"

Por tiu ĉi Konvencio, la terminoj "en la samaj cirkonstancoj" implicas ke ĉiuj kondiĉoj (kaj nome tiuj kiuj rilatas al la daŭro kaj al la kondiĉoj de restado aŭ de loĝado) kiujn la interesato devus plenumi, por povi uzi la respektivan rajton, se li ne estus rifuĝinto, devas esti plenumataj de li kun la escepto de la kondiĉoj kiuj, pro sia eco, ne plenumeblas de rifuĝinto.

Artikolo 7 — Sendevigo de reciprokeco

1. Sub rezervo de la dispozicioj pli favoraj menciitaj en tiu ĉi Konvencio, ĉiu kontraktanta ŝtato atribuas al la rifuĝintoj la reĝimon kiun ĝi atribuas la la eksterlandanoj ĝenerale.

2. Post trijara rezidado, ĉiuj rifuĝintoj ĝuas, sur la teritorio de la kontraktantaj ŝtatoj, la sendevigon de leĝa reciprokeco.

3. Ĉiu kontraktanta ŝtato daŭrigas atribui al la rifuĝintoj la rajtojn kaj avantaĝojn kiujn ili jam povis pretendi, en foresto de reciprokeco, en la dato de ekvalido de tiu ĉi Konvencio por tiu ŝtato.

4. La kontraktantaj ŝtatoj akceptas kun bonvolo la eblecon atribui al la rifuĝintoj, en foresto de reciprokeco, rajtojn kaj avantaĝojn kromajn ol tiujn kiujn ili povas pretendi kaŭze de la paragrafoj 2 kaj 3 kiel ankaŭ la eblecon profitigi la sendevigon de reciprokeco al la rifuĝintoj kiuj ne plenumas la kondiĉojn celatajn en la paragrafoj 2 kaj 3.

5. La dispozicioj de la ĉi-supraj paragrafoj 2 kaj 3 aplikiĝas same al la rajtoj kaj avantaĝoj celataj en la artikoloj 13, 18, 19, 21 kaj 22 de tiu ĉi Konvencio kiel al la rajtoj kaj avantaĝoj kiuj ne estas menciitaj en ĝi.

Artikolo 8 — Sendevigo de esceptaj disponoj

Koncerne la esceptajn disponojn kiuj fareblas kontraŭ la persono, la havaĵoj aŭ la interesoj de la civitanoj de determinita ŝtato, la kontraktantaj ŝtatoj ne aplikas tiujn disponojn al rifuĝinto formale ŝtatano de tiu ŝtato nur pro lia ŝtataneco. La kontraktantaj ŝtatoj kiuj, kaŭze de sia leĝaro, ne povas apliki la ĝeneralan principon deklaritan en tiu ĉi artikolo donas en konvenaj kazoj sendevigojn favore al tiaj rifuĝintoj.

Artikolo 9 — Provizoraj disponoj

Neniu el la dispozicioj de tiu ĉi Konvencio havas la efikon malhelpi kontraktantan ŝtaton, en tempo de milito aŭ en aliaj gravaj kaj esceptaj cirkonstancoj, fari provizore, koncerne determinitan personon, la disponojn kiujn tiu ŝtato juĝas nepraj por la nacia sekureco, atende ke estu decidite de tiu kontraktanta ŝtato ke tiu persono estas efektive rifuĝinto kaj ke la daŭrigo de tiuj disponoj necesas pri li en la intereso de ĝia nacia sekureco.

Artikolo 10 — Kontinueco de loĝado

1. Kiam rifuĝinto estas deportita dum la dua mondmilito kaj transportita sur la teritorion de unu el la kontraktantaj ŝtatoj kaj loĝas tie, la daŭro de tiu truda restado estas nombrate kiel regula loĝado sur tiu teritorio.

2. Kiam rifuĝinto estis deportita de la teritorio de kontraktanta ŝtato dum la dua mondmilito kaj revenis tien antaŭ la ekvalido de tiu ĉi Konvencio por tie ekloĝi, la periodo kiu antaŭas kaj tiu kiu sekvas tiun deportadon estas konsiderataj, por ĉiuj celoj por kiuj necesas seninterrompa loĝado, kiel nur unu sola seninterrompa periodo.

Artikolo 11 — Rifuĝintaj maristoj

En la kazo de rifuĝintoj regule dungitaj kiel membroj de ŝipanaro kun flago de kontraktanta ŝtato, tiu ŝtato ekzamenas kun bonvolemo la eblecon permesi al tiuj rifuĝintoj ekloĝi sur ĝia teritorio kaj doni al ili la vojaĝdokumentojn aŭ permesi al ili portempe loĝi sur ĝia teritorio, por, nome, faciligi ilian ekloĝadon en alia lando.

Ĉapitro 2 — Jura kondiĉo

Artikolo 12 — Persona statuso

1. La persona statuso de ĉiu rifuĝinto estas regata de la leĝo de la lando de lia oficiala loĝejo aŭ, manke de oficiala loĝejo, de la leĝo de la lando de sia restadejo.

2. La rajtoj antaŭe akiritaj de la rifuĝinto kaj devenaj de la persona statuso, kaj nome tiuj kiuj rezultas el geedziĝo, estas respektataj de ĉiu kontraktanta ŝtato, sub rezervo, laŭokaze, de plenumado de la formalaĵoj postulataj de la leĝaro de tiu ŝtato, ĉe kio estas tamen interkonsentite ke la koncerna rajto devas esti de tiuj kiuj estus rekonataj de la leĝaro de tiu ŝtato se la interesato ne fariĝintus rifuĝinto.

Artikolo 13 — Movebla kaj nemovebla proprieto

La kontraktantaj ŝtatoj atribuas al ĉiu rifuĝinto kiom eble plej favoran traktadon kaj ĉiukaze traktadon kiu estu ne malpli favora ol tiu kiu estas faratan, en la samaj cirkonstancoj, al eksterlandanoj ĝenerale koncerne akiron de movebla kaj nemovebla proprietaĵo kaj aliaj rajtoj tiuriataj, la luado kaj la aliaj kontraktoj rilataj al la movebla kaj nemovebla proprietaĵo.

Artikolo 14 — Intelekta kaj industria proprieto

Koncerne la protekton de la industria proprieto, nome inventoj, desegnoj, modeloj, fabrikmarkoj, komerca nomo, kaj koncerne la protekton de la literatura, arta kaj scienca proprieto, ĉiu rifuĝinto profitas en la lando kie li havas sian kutiman loĝejon la protekton kiu estas certigata al la nacianoj de tiu lando. En la teritorio de ajna el la aliaj kontraktantaj ŝtatoj li profitas la protekton kiu estas certigata sur tiu teritorio al la nacianoj de la lando en kiu li havas sian kutiman loĝejon.

Artikolo 15 — Rajto de asociiĝo

La kontraktantaj ŝtatoj donas al la rifuĝintoj kiuj loĝas regule sur ilia teritorio, koncerne la asociojn kun ne politika kaj neprofita celo kaj la profesiajn sindikatojn, la plej favoran traktadon donatan al la civitanoj de fremda lando en la samaj cirkonstancoj.

Artikolo 16 — Rajto jure procesi

1. Ĉiu rifuĝinto havas, sur la teritorio de la kontraktantaj ŝtatoj, liberan kaj facilan aliron al la tribunaloj.

2. En la kontraktanta ŝtato kie li havas sian kutiman loĝejon, ĉiu rifuĝinto ĝuas la saman traktadon kiel civitano koncerne la aliron al tribunaloj, inkluzive la juran helpon kaj la liberigo el la caution judicatum solvi.

3. En la kontraktantaj ŝtatoj aliaj ol tiu kie li havas sian kutiman loĝejon, kaj koncerne la demandojn celatajn en la paragrafo 2, ĉiu rifuĝinto ĝuas la saman traktadon kiel naciano de la lando en kiu li havas sian kutiman loĝejon.

Ĉapitro 3 — Enspeziga dungo

Artikolo 17 — Salajrataj profesioj

1. La kontraktantaj ŝtatoj donas al ĉiu rifuĝinto loĝanta regule sur ilia teritorio la plej favoran traktadon donatan, en la samaj cirkonstancoj, al la civitanoj de fremda lando koncerne la plenumadon de salajrata profesia aktiveco.

2. Ĉiukaze la resktriktaj disponoj trudataj al eksterlandanoj aŭ al dungo de eksterlandanoj por protekto de la nacia labormerkato ne aplikeblas al la rifuĝintoj kiuj estis jam sendevigitaj pri ili je la dato de ekvalido de tiu ĉi Konvencio de la interesata kontraktanta ŝtato, aŭ kiuj plenumas unu el la sekvaj kondiĉoj :

a) Loĝi tri jarojn en la lando ;

b) Esti edz(in)o de persono kiu posedas la ŝtatanecon de la lando en kiu li loĝas. Rifuĝinto ne povas invoki la ĝuadon de tiu dispozicio en la kazo kiam li farlasis sian edz(in)on ;

c) Havi unu aŭ plurajn infanojn posedanta(j)n la ŝtatanecon de la lando kie li loĝas.

3. La kontraktantaj ŝtatoj prikonsideras kun bonvolemo la adopton de disponoj kun la tendenco asimili la rajtojn de ĉiuj rifuĝintoj koncerne la plenumadon de salajrataj profesioj al tiuj de iliaj naciaj civitanoj kaj tion nome por la rifuĝintoj kiuj eniris ilian teritorion aplike de programo de rekrutado de laboristoj aŭ de enmigra plano.

Artikolo 18 — Nesalajrataj profesioj

La kontraktantaj ŝtatoj donas al la rifuĝintoj kiuj troviĝas regule sur ilia teritorio traktadon kiom eble plej favoran kaj ĉiukaze traktadon ne malpli favoran ol tiu en la samaj kondiĉoj donatan al la eksterlandanoj ĝenerale, koncerne la plenumadon de nesalajrata profesio en agrokulturo, industrio, metioj kaj komerco, kiel la starigon de komercaj kaj industriaj societoj.

Artikolo 19 — Liberaj profesioj

1. Ĉiu kontraktanta ŝtato donas al la rifuĝintoj loĝantaj regule sur ĝia teritorio, kiuj estas havantoj de diplomoj agnoskataj de la kompetentaj aŭtoritatoj de tiu ŝtato kaj kiuj deziras plenumi liberan profesion, kiom eble plej favoran traktadon kaj ĉiukaze traktadon ne malpli favora ol tiu, en la samaj cirkonstancoj, donata al eksterlandanoj ĝenerale.

2. La kontraktantaj ŝtatoj faras ĉion por ili eblan, konforme al siaj leĝoj kaj konsitucioj, por certigi la ekloĝadon de tiaj rifuĝintoj en la teritorioj, aliaj ol la metropolitana teritorio, pri kiuj ili plenumas la respondecon de la internaciaj rilatoj.

Ĉapitro 4 — Bonfarto

Artikolo 20 — Kvantolimigo

En la kazo kie ekzistas sistemo de kvantolimigo al kiu estas submetita la loĝantaro en sia tutaĵo kaj kiu reglamentas la ĝeneralan distribuadon de produktoj kiuj malabundas, la rifuĝintoj estas traktataj kiel la naciaj civitanoj.

Artikolo 21 — Loĝado

Koncerne la loĝadon, la kontraktantaj ŝtatoj donas, en la mezuro en kiu tiu demando estas temo de leĝoj kaj reglamentoj aŭ estas submetita al la kontrolado de la publikaj aŭtoritatoj, al la rifuĝintoj kiuj loĝas regule sur ilia teritorio kiom eble plej favoran traktadon ; tiu traktado devas esti, ĉiukaze, ne malpli favora ol tiu, en la samaj cirkonstancoj, por la eksterlandanoj ĝenerale.

Artikolo 22 — Publika edukado

1. La kontraktantaj ŝtatoj donas al la rifuĝintoj la saman traktadon kiel al la naciaj civitanoj koncerne la primaran instruadon.

2. La kontraktantaj ŝtatoj donas al la rifuĝintoj kiom eble plej favoran traktadon, ĉiukaze ne malpli favoran ol tiu por la eksterlandanoj ĝenerale en la samaj cirkonstancoj koncerne la kategoriojn de instruado alia ol la primara instruado kaj nome koncerne la aliron al studoj, la agnosko de studaj atestoj, de diplomoj kaj de universitataj titoloj skribitaj eksterlande, rabato de kotizoj kaj impostoj kaj la atribuado de studaj stipendioj.

Artikolo 23 — Publika helpo

La kontraktantaj ŝtatoj donas al la rifuĝintoj regule loĝantaj sur ilia teritorio la saman traktadon koncerne publikajn asistadon kaj helpon kiel al siaj naciaj civitanoj.

Artikolo 24 — Laborleĝaro kaj sociala sekureco

1. La kontraktantaj ŝtatoj donas al la rifuĝintoj loĝantaj regule sur ilia teritorio la saman traktadon kiel al la naciaj civitanoj koncerne la sekvajn fakojn :

a) Laŭ la mezuro en kiu tiuj demandoj estas reglamentitaj de la leĝaro aŭ dependas de la administraciaj aŭtoritatoj : la laborpago, inkluzive la familiajn monatribuojn kiam tiuj monatribuoj estas parto de la laborpago, la labordaŭro, la kromhoroj, la pagataj ferioj, la restriktoj al hejmlaboro, la aĝo de dungopermeso, la lernado kaj la profesia formado, la laboro de virinoj kaj de adoleskantoj kaj la uzado de la avantaĝoj donataj de la kolektivaj konvencioj ;

b) La sociala sekureco (la leĝaj dispozicioj rilate al laborakcidentoj, al profesiaj malsanoj, al patrineco, al malsano, al invalideco, al maljuneco kaj al forpaso, al senlaboreco, al la familiaj ŝarĝoj, same kiel al ĉia alia risko kiu, konforme al la nacia leĝaro, estas kovrita de sistemo de sociala sekureco), sub rezervo

i) De la taŭgaj aranĝoj celantaj konservadon de la akiritaj kaj akirataj rajtoj ;

ii) De la apartaj dispozicioj preskribitaj de la nacia leĝaro de la loĝlando kaj celantaj la prestaĵojn aŭ erojn de prestaĵo pagendaj ekskluzive el la publikaj fondusoj, same kiel la monhelpoj pagataj al personoj kiuj ne plenumas la kondiĉojn de kotizado postulataj por atribuado de normala persono.

2. La rajtoj je prestaĵo malfermitaj per forpaso de rifuĝinto okazinta pro laborakcidento aŭ pro profesia malsano ne estas tuŝataj de la fakto ke la rajtanto loĝas ekster la teritorio de la kontraktanta ŝtato.

3. La kontraktantaj ŝtatoj etendas al la rifuĝintoj la uzadon de la interkonsentoj kiujn ili faris aŭ estas farontaj inter si, koncerne la konservadon de la akiritaj aŭ akirataj rajtoj pri sociala sekureco, kondiĉe ke la rifuĝintoj plenumas la kondiĉojn validajn por la civitanoj de la landoj subskribintaj tiujn interkonsentojn.

4. La kontraktantaj ŝtatoj ekzamenas kun bonvolemo la eblecon etendi, en la kiome eble plej granda mezuro, al la rifuĝintoj la uzadon de similaj interkonsentoj kiuj estas aŭ estos validaj inter tiuj ĉi kontraktantaj ŝtatoj kaj la nekontraktantaj ŝtatoj.

Ĉapitro 5 — Administraciaj disponoj

Artikolo 25 — Administracia helpo

1. Kiam la uzado de rajto fare de rifuĝinto bezonus normale la helpon de eksterlandaj aŭtoritatoj kiujn li ne povas uzi, la kontraktantaj ŝtatoj, sur kies teritorio li loĝas, zorgas pri tio ke tiu helpo estu al li prestata aŭ pere de iliaj propraj aŭtoritatoj, aŭ per internacia aŭtoritato.

2. La aŭtoritato aŭ aŭtoritatoj celataj en la paragrafo 1 skribas aŭ skribigas sub sia kontrolo, al la rifuĝintoj la dokumentojn aŭ atestojn kiuj normale estus skribataj al eksterlandano fare de ties naciaj aŭtoritatoj aŭ de iliaj perantoj.

3. La dokumentoj aŭ atestoj tiel skribitaj anstataŭas la oficialajn aktojn skribitajn al eksterlandanoj de ties naciaj aŭtoritatoj aŭ de ilia peranto, kaj estas konsiderataj validaj ĝis pruvo de la malo.

4. Sub rezervo de la sendevigoj kiuj povus esti atribuataj favore al la senhavuloj, la servoj menciataj en tiu ĉi artikolo povas esti prestataj ; sed tiuj prestaĵoj estas moderigataj kaj en rilato kun la enspezoj farataj por la naciaj civitanoj okaze de analogaj servoj.

5. La dispozicioj de tiu ĉi artikolo neniel tuŝas la artikolojn 27 kaj 28.

Artikolo 26 — Libereco de cirkulado

Ĉiu kontraktanta ŝtato donas al la rifuĝintoj kiuj troviĝas regule sur ilia teritorio la rajton elekti tie sian loĝlokon kaj cirkuli tie libere sub la rezervoj starigitaj de la reglamentaro aplikenda al eksterlandanoj ĝenerale en la samaj cirkonstancoj.

Artikolo 27 — Identigiloj

La kontraktantaj ŝtatoj liveras identigilojn al ĉiu rifuĝinto kiu troviĝas sur ilia teritorio kaj kiu ne posedas validan vojaĝdokumenton.

Artikolo 28 — Vojaĝdokumentoj

1. La kontraktantaj ŝtatoj donas al la rifuĝintoj loĝantaj regule sur ilia teritorio vojaĝdokumentojn destinitajn ebligi al ili vojaĝi ekster tiu teritorio kondiĉe ke nepraj kialoj de nacia sekureco aŭ de publika ordo ne kontraŭu tion ; la dispozicioj de la anekso al tiu ĉi Konvencio aplikiĝas al tiuj dokumentoj. La kontraktantaj ŝtatoj povas doni vojaĝdokumenton al ĉiu alia rifuĝinto kiu troviĝas sur ilia teritorio ; ili aparte atentas la kazojn de rifuĝintoj kiuj troviĝas sur ilia teritorio kaj kiuj ne kapablas akiri vojaĝdokumenton de la lando de sia regula loĝado.

2. La vojaĝdokumentoj skribitaj laŭ antaŭaj internaciaj interkonsentoj fare de partioj de tiuj interkonsentoj estas agnoskataj de la kontraktantaj ŝtatoj kaj traktataj kvazaŭ ili estus donitaj al la rifuĝintoj kaŭze de tiu ĉi artikolo.

Artikolo 29 — Impostaj ŝarĝoj

1. La kontraktantaj ŝtatoj ne submetas la rifuĝintojn al pagoj, impostoj, sub kia ajn nomo, aliaj aŭ pli altaj ol tiuj kiuj estas aŭ estos kolektataj elde iliaj naciaj civitanoj en analogaj situacioj.

2. La dispozicioj de la antaŭa paragrafo ne kontraŭas la aplikadon al la rifuĝintoj de dispozicioj de leĝoj kaj reglamentoj koncernantaj la impostojn pri transdono al eksterlandanoj de administraciaj dokumentoj, inkluzive identigilojn.

Artikolo 30 — Transigo de havaĵoj

1. Ĉiu kontraktanta ŝtato permesas al la rifuĝintoj, konforme al la leĝoj kaj reglamentoj de ilia lando, transigi la havaĵojn kiujn ili enigis sur ilian teritorion en la teritorion de alia lando kie al ili estas permesite reekloĝi.

2. Ĉiu kontraktanta ŝtato donas sian bonvoleman atenton al la petoj prezentitaj de rifuĝintoj kiuj deziras akiri la permeson transigi ĉiujn aliajn havaĵojn necesajn por sia reekloĝado en alia lando kie al ili estas permesite reekloĝi.

Artikolo 31 — Rifuĝintoj en eksterregula situacio en la akceptolando

1. La kontraktantaj ŝtatoj ne aplikas punajn sankciojn, pro ilia eksterregulaj eniro aŭ restado, al la rifuĝintoj kiuj, alvenante rekte el la teritorio kie ilia vivo aŭ ilia libereco estis minacata en la senco difinita de la artikolo unua, eniras aŭ troviĝas sur ilia teritorio sen permeso ; sub la rezervo ke ili prezentu sin senprokraste al la aŭtoritatoj kaj klarigas al ili la kialojn agnokskitajn validaj de ilia eksterregulaj eniro aŭ ĉeesto.

2. La kontraktantaj ŝtato ne aplikas al delokiĝoj de tiuj rifuĝintoj aliajn restriktojn ol tiuj kiuj necesas ; tiuj restriktoj estas aplikataj nur atende ke la statuso de tiuj rifuĝintoj en la akceptolando estu reguligita aŭ ke ili sukcesu ricevi permeson en alia lando. Cele al tiu permeso, la kontraktantaj ŝtatoj donas al tiuj rifuĝintoj sufiĉan tempospacon same kiel ĉiujn necesajn facilaĵojn.

Artikolo 32 — Elpelo

1. La kontraktantaj ŝtatoj elpelas rifuĝinton kiu troviĝas regule sur ilia teritorio nur pro kialoj de nacia sekureco aŭ de publika ordo.

2. La elpelo de tiu rifuĝinto okazas nur per plenumado de decido farita konforme al la laŭleĝa proceduro. Al la rifuĝinto devas, escepte se nepraj kialoj de nacia sekureco kontraŭas tion, esti permesate liveri pruvojn celantajn lian senkulpigon, prezenti apelacion kaj reprezentigi sin tiucele antaŭ kompetenta aŭtoritato aŭ antaŭ unu aŭ pluraj personoj speciale nomumitaj de la kompetenta aŭtoritato.

3. La kontraktantaj ŝtatoj donas al tia rifuĝinto sufiĉan tempon por ebligi al li provi esti allasata en alia lando. La kontraktantaj ŝtatoj povas apliki, dum tiu tempo, tian disponon de internaj aferoj kiun ili juĝas taŭga.

Artikolo 33 — Malpermeso de elpelo kaj de resendo

1. Neniu el la kontraktantaj ŝtatoj elpelas aŭ resendas, en ia ajn maniero, rifuĝinton al la landlimoj de la teritorioj kie lia vivo aŭ lia libereco estus minacata pro lia raso, lia religio, lia ŝtataneco, lia aparteno al certa socia grupo aŭ por liaj politikaj opinioj.

2. La uzo de tiu ĉi dispozicio tamen ne invokeblas de rifuĝinto pri kiu ekzistas seriozaj kialoj konsideri lin kiel danĝeron por la sekureco de la lando en kiu li troviĝas aŭ kiu, estante definitive kondamnita pro krimo aŭ delikto aparte grava, konsistigas minacon por la komunumo de tiu lando.

Artikolo 34 — Ŝtatanigo

La kontraktantaj ŝtatoj faciligas, kiom eble plej, la asimiladon kaj ŝtatanigon de la rifuĝintoj. Ili klopodas nome por akceli la proceduron de ŝtatanigo kaj por redukti, kiom eble plej, la impostojn kaj kostojn de tiu proceduro.

Ĉapitro 6 — Ekzekuciaj kaj provizoraj dispozicioj

Artikolo 35 — Kunlaborado de la naciaj aŭtoritatoj kun la Unuiĝinta Naciaro

1. La kontraktintaj ŝtatoj promesas kunlabori kun la Alta Komisarejo de la Unuiĝinta Naciaro por la Rifuĝintoj, aŭ ĉia alia institucio de la Unuiĝinta Naciaro kiu postsekvus ĝin, en la plenumado de ĝiaj funkcioj kaj aparte por faciligi ĝian taskon gardi la aplikadon de la dispozicioj de tiu ĉi Konvencio.

2. Por ebligi al la Alta Komisarejo aŭ al ĉia alia institucio de la Unuiĝinta Naciaro kiu postsekvus ĝin prezenti raportojn al la kompetentaj organoj de la Unuiĝinta Naciaro, la kontraktantaj ŝtatoj promesas liveri al ili en taŭga formo la informojn kaj statistikajn donitaĵojn petitajn pri :

a) La statuso de la rifuĝintoj,

b) La realigo de tiu ĉi Konvencio, kaj

c) La leĝoj, reglamentoj kaj dekretoj, kiuj validas aŭ ekvalidos koncerne la rifuĝintojn.

Artikolo 36 — Informoj pri la naciaj leĝoj kaj reglamentoj

La kontraktantaj ŝtatoj transdonas al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro la tekston de la leĝoj kaj de la reglamentoj kiujn ili povos promulgi por certigi la aplikadon de tiu ĉi Konvencio.

Artikolo 37 — Rilatoj kun la antaŭaj konvencioj

Kun rezervo pri la dispozicioj de la paragrafo 2 de la artikolo 28, tiu ĉi Konvencio anstataŭas, inter la partioj de la Konvencio, la akordojn de la 5-a de julio 1922, 31-a de majo 1924, 12-a de majo 1926, 30-a de junio 1928 kaj 30-a de julio 1935, same kiel la Konvenciojn de la 28-a de oktobro 1933, 10-a de februaro 1938, la Protokolon de la 14-a de septembro 1939 kaj la Akordon de la 15-a de oktobro 1946.

Ĉapitro 7 — Finaj klaŭzoj

Artikolo 38 — Regulado de malkonsentoj

Ĉia malkonsento inter la partioj de tiu ĉi Konvencio rilate ties interpretadon aŭ ĝian aplikadon ne povinta esti regulita per aliaj rimedoj estos submetata al la Internacia Justic-Kortumo laŭ la peto de unu el la partioj de la malkonsento.

Artikolo 39 — Subskribo, ratifo kaj aliĝo

1. Tiu ĉi Konvencio estos malferma al subskribo en Ĝenevo la 28-an de julio 1951 kaj, post tiu dato, deponita ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro. Ĝi estos malfermita al subskribo en la Eŭropa Oficejo de la Unuiĝinta Naciaro de la 28-a de julio ĝis la 31-a de aŭgusto 1951, poste denove malfermita al subskribo en la Sidejo de la Unuiĝinta Naciaro de la 17-a de septembro 1951 ĝis la 31-a de decembro 1952.

2. Tiu ĉi Konvencio estos malfermita al subskribo por ĉiuj membroŝtatoj de la Unuiĝinta Naciaro same kiel por ĉiu alia ŝtato ne membro invitita al la Konferenco de la Plenrajtigitoj pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj aŭ por ĉiu ŝtato al kiu la Ĝenerala Asembleo adresis inviton subskribi. Ĝi devas esti ratifita kaj la ratifaj dokumentoj estos deponitaj ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro.

3. La ŝtatoj celataj en la paragrafo 2 de tiu ĉi artikolo povos aliĝi al tiu ĉi Konvencio ekde la 28-a de julio 1951. La aliĝo okazos per depono de aliĝdokumento ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro.

Artikolo 40 — Klaŭzo de teritoria aplikado

1. Ĉiu ŝtato povos, en la momento de la subskribo, ratifo aŭ aliĝo, deklari ke tiu ĉi Konvencio etendiĝos al la tutaĵo de ĝiaj teritorioj kiujn ĝi reprezentas sur la internacia ebeno, aŭ al unu aŭ pluraj de ili. Tia deklaro ekefikos en la momento de ekvalido de la Konvencio por tiu ŝtato.

2. En ĉia posta momento tiu etendo okazos per sciigo adresita al la Generala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro kaj ekefikos ekde la naŭdeka tago kiu sekvos la daton en kiu la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro estos ricevinta la sciigon aŭ je la ekvalidodato de la Konvencio por tiu ŝtato se tiu dato estas posta.

3. Koncerne la teritoriojn al kiuj tiu ĉi Konvencio ne aplikiĝas en la dato de ĝia subskribo, ratifo aŭ aliĝo, ĉiu interesata ŝtato ekzamenos la eblecon fari kiom eble plej frue ĉiujn disponojn necesajn por atingi la aplikadon de tiu ĉi Konvencio en tiuj teritorioj sub rezervo, laŭ la okazo, de aprobo de la registaroj de tiuj teritorioj se ĝi necesas pro konstituciaj kialoj.

Artikolo 41 — Federacia klaŭzo

En la kazo ke ŝtato federacia aŭ ne unueca aplikiĝas la sekvaj dispozicioj :

a) Koncerne la artikolojn de tiu ĉi Konvencio kies realigo bezonas leĝdonan agon de la federacia leĝdona potenco, la devoj de la federacia registaro estas, en tiu mezuro, la samaj kiel tiuj de la partioj kiuj ne estas federaciaj ŝtatoj ;

b) Koncerne la artikolojn de tiu ĉi Konstitucio kies aplikado bezonas leĝdonan agon de ĉiu el la konsistigaj ŝtatoj, provincoj aŭ kantonoj, kiuj ne estas, kaŭze de la konstitucia sistemo de la federacio, devigataj fari la leĝdonajn disponojn, la federacia registaro konigas kiom eble plej frue, kaj kun sia favora komento, tiujn artikolojn al la kompetentaj aŭtoritatoj de la ŝtatoj, provincoj aŭ kantonoj ;

c) Federacia ŝtato partio de tiu ĉi Konvencio transdonos, laŭ peto de ĉia alia kontraktanta ŝtato kiu estas al ĝi transdonita de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro, raporton pri la leĝaro kaj praktikoj validaj en la federacio kaj en ĝiaj konsistigaj unuoj koncerne tian aŭ alian dispozicion de la Konvencio, indikante la disponon per kiu estis donita efiko, per leĝdona aŭ alia ago, al la koncerna dispozicio.

Artikolo 42 — Rezervoj

1. En la momento de subskribo, ratifo aŭ aliĝo, ĉiu ŝtato povas formuli rezervojn al la artikoloj de la Konvencio aliaj ol la artikoloj 1, 3, 4, 16 (1), 33, 36 ĝis 46 inkluzive.

2. Ĉiu kontraktanta ŝtato formulinta rezervon konforme al la paragrafo 1 de tiu ĉi artikolo povos ĉiumomente retiri ĝin per sciigo pri tio adresita al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro.

Artikolo 43 — Ekvalido

1. Tiu ĉi Konvencio ekvalidos la naŭdekan tagon kiu sekvos la daton de depono de la sesa dokumento de ratifo aŭ de aliĝo.

2. Por ĉiu el la ŝtatoj kiuj ratifos la Konvencion aŭ aliĝos al ĝi post depono de la sesa dokumento de ratifo aŭ aliĝo, ĝi ekvalidos la naŭdekan tagon kiu sekvos la daton de depono de tiu ŝtato de ĝia dokumento de ratifo aŭ de aliĝo.

Artikolo 44 - Malaliĝo

1. Ĉiu kontraktanta ŝtato povas malaliĝi de la Konvencio ĉiumomente per sciigo adresita al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro.

2. La malaliĝo ekvalidos por la interesata ŝtato unu jaron post la dato en kiu ĝi estas ricevita de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro.

3. Ĉiu ŝtato kiu faris deklaron aŭ sciigon konforme al la artikolo 40 povos poste sciigi al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro ke la Konvencio ĉesos aplikiĝi en ĉiu teritorio nomata en la sciigo. La Konvencio tiam ĉesos aplikiĝi en la koncerna teritorio jaron post la dato en kiu la Ĝenerala Sekretario ricevis tiun sciigon.

Artikolo 45 — Revizio

1. Ĉiu kontraktanta ŝtato povas ĉiutempe, per sciigo adresita al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro, peti reviziadon de tiu Konvencio.

2. La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro rekomendos la farotajn disponojn, laŭokaze, pri tiu demando.

Artikolo 46 — Sciigo de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro

La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro sciigos al ĉiuj membroŝtatoj de la Unuiĝinta Naciaro kaj al la nemembraj ŝtatoj celataj en la artikolo 39 :

a) La deklarojn kaj sciigojn celatajn en la sekcio B de la artikolo unua ;

b) La subskribojn, ratifojn kaj aliĝojn celatajn en la artikolo 39 ;

c) La deklarojn kaj sciigojn celatajn en la artikolo 40 ;

ĉ) La rezervojn formulitajn aŭ retiritajn celatajn en la artikolo 42 ;

d) La daton en kiu tiu ĉi Konstitucio ekvalidos, aplike de la artikolo 43 ;

e) La malaliĝojn kaj sciigojn celatajn en la artikolo 44 ;

f) La reviziopetojn celatajn en la artikolo 45.

Laŭ tio la subskribintoj, pri tio oficiale rajtigitaj, subskribis tiun ĉi Konvencion nome de siaj respektivaj registaroj.

Farita en Ĝenevo, la dudekokan de julio mil naŭcent kvindek unu, en unu sola ekzemplero, kies angla kaj franca tekstoj estas same validaj, kiu estos deponota en la arĥivoj de la Unuiĝinta Naciaro kaj kies legitimitaj kopioj estos transdonitaj al ĉiuj membroŝtatoj de la Unuiĝinta Naciaro kaj al la ŝtatoj ne membroj celataj en la artikolo 39.

© Kopirajto 1996 - 1999 Alta Komisarejo de la Unuiĝinta Naciaro pri Homrajtoj

Ĝenevo, Svislando

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl