Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Konvencio pri la Rajtoj de la Infano
de Unuiĝintaj Nacioj / Unuiĝinta Naciaro  
28a julio 2007

Antaŭparolo

La ŝtatoj subskribintaj tiun ĉi konvencion,

Konsiderante ke, konforme al la principoj proklamitaj en la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro, la agnosko de la ennaskita digno al ĉiuj homaj membroj de la familio same kiel la egalrajtecon kaj la nefordoneblecon de iliaj rajtoj, inter kiuj la fundamento de la libereco, de la justeco kaj de la paco en la mondo,

Konsciante pri la fakto ke la popoloj de la Unuiĝinta Naciaro, en la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro, denove proklamis sian fidon en la fundamentaj rajtoj de la homo kaj en la digno de la valoro de la homa persono, kaj ke ili decidis favori la socialan progreson kaj starigi pli bonajn kondiĉojn de vivo en pli granda libereco,

Rekonante ke la Unuiĝinta Naciaro, en la Universala Deklaro de la Homrajtoj kaj en la internaciaj traktatoj pri la homrajtoj, proklamis kaj interkonsentis ke ĉiu povas pretendi ĉiujn rajtojn kaj ĉiujn liberecojn kiuj estas tie eldiritaj, sen ajna distingo, aparte de raso, koloro, sekso, lingvo, religio, politika opinio aŭ de ĉia alia opinio, de nacia aŭ socia deveno, riĉeco, denaskiteco aŭ de ĉia alia situacio,

Memorigante ke, en la Universala Deklaro de la Homrajtoj, la Unuiĝinta Naciaro proklamis ke la infaneco rajtas je helpo kaj speciala asistado,

Konvinkite ke la familio, fundamenta unuo de la socio kaj natura medio por la kreskado kaj bonfarto de ĉiuj ĝiaj membroj, kaj aparte de ĝiaj infanoj, devas ricevi la protekton kaj helpon kiujn ĝi bezonas por povi ludi plene sian rolon en la komunumo,

Rekonante ke la infano, por la harmonia evoluo de sia personeco, devas kreski en la familia medio, en etoso de feliĉo, de amo kaj de komprenemo,

Konsiderante ke gravas plene prepari la infanon por havi individuan vivon en la socio kaj eduki ĝin en la spirito de la idealoj proklamitaj en la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro, kaj aparte en spirito de paco, de digno, de toleremo, de libereco, de egaleco kaj de solidareco,

Konsciante ke la neceso doni specialan protekton al la infano estis eldirita en la Ĝeneva Deklaro de 1924 pri la Infanrajtoj kaj en la Deklaro de la Infanrajtoj adoptita de la Unuiĝinta Naciaro en 1959, kaj ke ĝi estis agnoskita en la Universala Deklaro de la Homrajtoj, en la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj (aparte en la artikoloj 23 kaj 24) en la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Socialaj kaj Kulturaj Rajtoj (aparte en la artikolo 10) kaj en la statutoj kaj la koncernaj instrumentoj de la specialaj institucioj kaj de la internaciaj organizoj kiuj zorgas pri la bonfarto de la infano,

Konsciante ke, kiel indikite en la Deklaro de la Infanrajtoj, adoptita la 20-an de novembro 1959 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro "la infano, pro sia manko da korpa kaj intelekta matureco, bezonas specialan protekton kaj specialajn prizorgadojn, aparte taŭgan juran protekton, antaŭ kaj post la naskiĝo",

Memorigante la disponojn de la Deklaro pri la socialaj kaj juraj principoj aplikendaj por la protekto kaj bonfarto de la infanoj, konceptitaj antaŭ ĉio el la perspektivo de la praktikoj pri adoptado kaj familia lokado sur nacia kaj internacia niveloj (rezolucio 41/85 de la Ĝenerala Asembleo, de la 3-a de decembro 1986) de la tutaĵo de la minimumaj reguloj de la Unuiĝinta Naciaro koncerne la administradon de la justico por neplenkreskuloj ("Reguloj de Pekino" - rezolucio 40/33 de la Ĝenerala Asembleo de la 29-a de novembro 1985) kaj de la Deklaro pri la Protekto de la Virinoj kaj Infanoj en Periodo de Danĝero kaj de Armita Konflikto (rezolucio 3318 [XXIX] de la Ĝenerala Asembleo, de la 14-a de decembro 1974),

Rekonante ke en ĉiuj landoj de la mondo ekzistas infanoj kiuj vivas en aparte malfacilaj kondiĉoj kaj ke necesas doni al tiuj infanoj apartan atenton,

Konsiderante jure la gravecon de la tradicioj kaj kulturaj valoroj de ĉiu popolo en la protekto kaj harmonia disvolvado de la infano,

Rekonante la gravecon de la internacia kunlaborado por plibonigi la vivkondiĉojn de la infanoj en ĉiuj landoj, kaj aparte en la evolulandoj,

Interkonsentis pri la sekvo :

ARTIKOLO 1

En la senco de tiu ĉi konvencio, infano estas komprenata kiel ĉiu homa estulo malpli ol dekokjara, escepte se la plenkreska aĝo estas atingata pli frue pro la aplikenda leĝaro.

ARTIKOLO 2

1. La subskribintaj ŝtatoj promesas respekti la rajtojn kiuj estas eldiritaj en tiu ĉi konvencio kaj garantii al ĉiu infano pri kiu kompetentas ilia jurisdikcio, sen ajna distingo, sendepende de ĉia konsidero de raso, koloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio de la infano aŭ de ties gepatroj aŭ laŭleĝaj reprezentantoj, de ilia nekapablo, de ilia naskiĝdeveno aŭ de ĉia alia situacio.

2. La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn taŭgajn disponojn por ke la infano estu efektive protektata kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio aŭ de sankcio motivita de la jura situacio, la agadoj, deklaritaj opinioj aŭ la konvinkoj de ĝiaj gepatroj, de ĝiaj laŭleĝaj reprezentantoj aŭ de la membroj de ĝia familio.

ARTIKOLO 3

1. En ĉiuj decidoj kiuj koncernas la infanojn, ĉu ili estas faktoj de la publikaj aŭ privataj institucioj de sociala protekto, de tribunaloj, de administraciaj aŭtoritatoj aŭ de leĝdonaj organoj, la supera intereso de la infano devas esti unuaranga konsidero.

2. La subskribintaj ŝtatoj promesas certigi al la infano la protekton kaj prizorgojn necesajn por ĝia bonfarto, kun konsidero al la rajtoj kaj devoj de ĝiaj gepatroj, de ĝiaj zorgantoj aŭ de la aliaj personoj laŭleĝe respondecaj pri ĝi, kaj ili tiucele faras ĉiujn taŭgajn leĝdonajn kaj administraciajn disponojn.

3. La subskribintaj ŝtatoj zorgas pri tio ke la funkciado de la institucioj, servoj kaj establoj kiuj respondecas pri la infanoj kaj certigas ilian protekton estu konformaj al la normoj fiksitaj de la kompetentaj aŭtoritatoj, aparte en la kampo de sekureco kaj sano kaj koncerne la nombron kaj kompetenton de ilia personaro same kiel pri ekzisto de taŭga kontrolado.

ARTIKOLO 4

La subskribintaj ŝtatoj promesas fari ĉiujn leĝdonajn, administraciajn kaj aliajn disponojn necesajn por apliki la rajtojn agnoskitajn en tiu ĉi konvencio. En la kazo de la ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj rajtoj ili faras tiujn disponojn en la tutaj limoj de la resursoj kiujn ili disponas kaj, laŭokaze, en la kadro de la internacia kunlaborado.

ARTIKOLO 5

La subskribintaj ŝtatoj respektas la respondecon, rajton kaj devon kiujn havas la gepatroj aŭ, laŭokaze, la membroj de la pli larĝa familio aŭ de la komunumo, laŭ la loka kutimo, la zorgantoj aŭ aliaj personoj laŭleĝe respondecoj pri la infano, doni al tiu, en maniero kiu respondas al la evoluo de ĝiaj kapabloj, la orientadon kaj konsilojn taŭgajn por la uzo de la rajtoj kiujn rekonas al ĝi tiu ĉi konvencio.

ARTIKOLO 6

1. La subskribintaj ŝtatoj agnoskas ke ĉiu infano havas ennaskitan rajton je vivo.

2. La subskribintaj ŝtatoj certigas laŭ tuta ebleco la supervivadon kaj la evoluon de la infano.

ARTIKOLO 7

1. La infano estas registrata tuj naskiĝinte kaj havas ekde sia naskiĝo la rajton je nomo, la rajton akiri ŝtatanecon kaj, laŭeble, la rajton koni siajn gepatrojn kaj esti edukata de ili.

2. La subskribintaj ŝtatoj zorgas pri aplikado de tiuj ĉi rajtoj konforme al sia nacia leĝaro kaj al la devoj kiujn trudas al ili la internaciaj dokumentoj aplikendaj ĉi-rilate, aparte en la kazo en kiu, sen tio, la infano estus senpatruja.

ARTIKOLO 8

1. La subskribintaj ŝtatoj promesas respekti la rajton de la infano konservi sian identecon, inkluzive de sia ŝtataneco, sia nomo kaj siaj familiaj rilatoj, tiaj kiaj ili estas agnoskitaj de la leĝo, sen kontraŭleĝa enmiksiĝo.

2. Se infano estas kontraŭleĝe senigita de la konsistigaj elementoj de sia identeco aŭ de iuj de ĝi, la subskribintaj ŝtatoj devas doni al ĝi taŭgajn helpon kaj protekton, por ke ĝi identeco estu restarigita iom eble plej rapide.

ARTIKOLO 9

1. La subskribintaj ŝtatoj zorgas pri tio ke la infano ne estu disigata de siaj gepatroj kontraŭ ilia volo, escepte se la kompetentaj aŭtoritatoj decidas, sub rezervo de jura revizio kaj konforme al la aplikendaj leĝoj kaj proceduroj, ke tiu separo necesas en la superaj interesoj de la infano. Tiasenca decido povas esti necesa en certaj apartaj kazoj, ekzemple se la gepatroj mistraktas aŭ neglektas la infanon, aŭ kiam ili vivas dise kaj necesas decido pri la loĝloko de la infano.

2. En ĉiuj kazoj menciitaj en la paragrafo 1, ĉiuj interesataj partoj devas havi la eblecon partopreni en la diskutoj kaj konatigi siajn vidpunktojn.

3. La subskribintaj ŝtatoj respektas la rajton de la infano disigita de siaj du gepatroj aŭ de unu el ili teni regule personajn rilatojn kaj rektajn kontaktojn kun siaj du gepatroj, escepte se tio kontraŭas la superajn interesojn de la infano.

4. Kiam la disiĝo rezultas el disponoj faritaj de subskribinta ŝtato, kiel aresto, enprizonigo, ekzilo, elpelo aŭ morto (inkluzive la morton, pro kia ajn kaŭzo, okazinta dum arestado) de la du gepatroj aŭ de unu el ili, aŭ de la infano, la subskribinta ŝtato donas, laŭ peto, al la gepatroj, al la infano aŭ, laŭ la okazo, al alia membro de la familio esencajn informojn pri la loko kie troviĝas la membro aŭ la membroj de la familio, escepte se la konigo de tiuj informoj damaĝas la bonfarton de la infano. La subskribintaj ŝtatoj zorgas krome pri tio ke la prezento de tia peto ne sekvigu siavice malagrablajn konsekvencojn por la interesita persono aŭ personoj.

ARTIKOLO 10

1. Konforme al la devo por la subskribintaj statoj kaŭze de la paragrafo 1 de la 9-a artikolo, ĉia peto farita de infano aŭ de ties gepatroj cele al eniri subskribintan ŝtaton aŭ forlasi ĝin por familia reunuiĝo estas konsiderata de la subskribintaj ŝtatoj en pozitiva spirito, kun humaneco kaj diligento. La subskribintaj ŝtatoj zorgas krome pri tio ke la prezentado de tia peto ne sekvigu malagrablajn konsekvencojn por la aŭtoroj de la peto kaj la membroj de iliaj familioj.

2. Infano kies gepatroj loĝas en malsamaj ŝtatoj havas la rajton teni, kun la escepto de esceptaj cirkonstancoj, personajn rilatojn kaj regulajn rektajn kontaktojn kun siaj du gepatroj. Por tio, kaj konforme al la devo de la subskribintaj ŝtatoj kaŭze de la paragrafo 2 de la 9-a artikolo, la subskribintaj ŝtatoj respektas la rajton kiun havas la infano kaj ĝiaj gepatroj forlasi ĉian landon, inkluzive la sian, kaj reveni en sian propran landon. La rajto forlasi ĉian landon povas esti restriktata nur laŭ preskriboj de la leĝo necesaj por protekti la nacian sekurecon, la publikan ordon, la publikajn sanon aŭ bonmorecon aŭ la rajtojn kaj liberecojn de aliulo, kaj kiuj estas kongruaj kun la aliaj rajtoj rekonataj en tiu ĉi konvencio.

ARTIKOLO 11

1. La subskribintaj ŝtatoj faras disponojn por batali kontraŭ la nepermesataj delokadoj kaj nerevenon de infanoj eksterlanden.

2. Tiucele la suskribintaj ŝtatoj favoras la starigon de duflankaj aŭ multflankaj interkonsentoj aŭ la aliĝon al ekzistantaj interkonsentoj.

ARTIKOLO 12

1. La subskribintaj ŝtatoj garantias al la juĝkapabla infano la rajton esprimi libere sian opinion pri ĉia demando kiu interesas lin, kaj la opinioj de la infanoj devas esti oficiale konsiderataj laŭ ĝia aĝo kaj ĝia grado de matureco.

2. Tiucele oni donu nome al la infano la eblon esti aŭdata en ĉia jura aŭ administracia proceduro kiu interesas ĝin, aŭ rekte aŭ pere de reprezentanto aŭ de taŭga organismo, kongrue kun la reguloj de proceduro de la nacia leĝaro.

ARTIKOLO 13

1. La infano havas la rajton je esprimlibereco. Tiu rajto entenas la liberecon esplori, ricevi kaj disvastigi ĉiajn informojn kaj ideojn, senkonsidere landlimojn, en parola, skriba, presita aŭ arta formo, aŭ per ĉia alia rimedo elektita de la infano.

2. La uzado de tiu rajto restrikteblas nur per leĝaj preskriboj kaj kiuj estas necesaj :

a) Por la respekto de la rajtoj aŭ de la reputacio de aliulo ; aŭ

b) Por konservi la nacian sekurecon, publikan ordon, publikan sanon aŭ bonmorecon.

ARTIKOLO 14

1. La subskribintaj ŝtatoj respektas la rajton de la infano je libereco de penso, de konscio kaj de religio.

2. La subskribintaj ŝtatoj respektas la rajton kaj la devon de la gepatroj aŭ, laŭ la okazo, de la leĝaj reprezentantoj de la infano, gvidi tiun en la uzado de la supremenciita rajto kongrue kun la evoluo de ĝiaj kapabloj.

3. La libereco montri sian religion aŭ siajn konvinkojn povas esti restriktataj nur de leĝaj preskriboj kaj kiuj estas necesaj por konservi la publikan sekurecon, la publikan ordon, la publikajn sanon kaj bonmorecon, aŭ aliies fundamentajn liberecojn kaj rajtojn.

ARTIKOLO 15

1. La subskribintaj ŝtatoj agnoskas la rajtojn de la infano je libereco de asociiĝo kaj la liberecon de paca kunveno.

2. La uzado de tiuj rajtoj restrikteblas nur per leĝaj preskriboj kaj kiuj estas necesaj en demokratia socio, en la intereso de la nacia sekureco, de la publika sekureco aŭ de la publika ordo, aŭ por protekti la publikajn sanon aŭ bonmorecon, aŭ aliies rajtojn kaj liberecojn.

ARTIKOLO 16

1 Neniu infano estu celo de arbitraj aŭ kontraŭleĝaj enmiksiĝoj en ties privatan vivon, ĝian familion, ĝian hejmon aŭ ĝian korespondadon, nek de kontraŭleĝaj atencoj al ĝia honoro aŭ al ĝia reputacio.

2. La infano rajtas je protekto de la leĝo kontraŭ tiaj enmiksiĝoj aŭ tiaj atencoj.

ARTIKOLO 17

La subskribintaj ŝtatoj agnoskas la gravecon de la funkcio de la komunikiloj kaj zorgas pri tio ke la infano havu aliron al informado kaj al materialoj devenaj de diversaj naciaj kaj internaciaj fontoj, aparte tiuj kiuj celas subteni ĝian socialan, spiritan kaj moralan bonfarton kaj ĝian korpan kaj mensan sanon. Tiucele la subskribintaj ŝtatoj :

a) Instigas la komunikilojn dissendi informadon kaj materialojn kiuj prezentas socian kaj kulturan utilon por la infano kaj respondas al la spirito de la 29-a artikolo ;

b) Instigas al internacia kunlaborado kun la celo produkti, interŝanĝi kaj dissendi tiajn informadon kaj materialojn devenajn el diversaj kulturaj, naciaj kaj internaciaj fontoj ;

c) Instigas al produktado kaj distribuado de libroj por infanoj ;

ĉ) Instigas la komunikilojn aparte konsideri la lingvajn bezonojn de la infanoj aŭtoĥtonaj aŭ apartenantaj al malplimulta grupo ;

d) Favoras la ellaboradon de taŭgaj gvidprincipoj destinitaj protekti la infanon kontraŭ informado kaj materialoj kiuj malutilas al ties bonfarto, konsidere al la disponoj de la artikoloj 13 kaj 18.

ARTIKOLO 18

1. La subskribintaj ŝtatoj klopodas kiom eble plej por certigi la rekonon de la principo laŭ kiu la du gepatroj havas komunan respondecon por eduki la infanon kaj certigi ties evoluon. La respondeco eduki la infanon kaj certigi ĝian evoluon estas unuavice tiu de la gepatroj aŭ, laŭ la okazo, tiu de ĝiaj laŭleĝaj reprezentantoj. Tiuj devas esti gvidataj antaŭ ĉio de la supera intereso de la infano.

2. Por garantii kaj subteni la rajtojn eldiritajn en tiu ĉi konvencio, la subskribintaj ŝtatoj donas la taŭgan helpon al la gepatroj kaj al la laŭleĝaj reprezentantoj en plenumado de sia respondeco eduki la infanon kaj certigas la starigon de institucioj, establoj kaj servoj taskitaj zorgi pri la bonfarto de la infanoj.

3. La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn taŭgajn disponojn por certigi al la infanoj, kies gepatroj laboras, la rajton profiti la servojn kaj establojn de infangardado por kiuj ili plenumas la necesajn kondiĉojn.

ARTIKOLO 19

1. La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn leĝdonajn, administraciajn, socialajn kaj edukajn disponojn taŭgajn por protekti la infanon kontraŭ ĉia perforto, atenco aŭ korpa aŭ mensa brutaleco, forlaso aŭ neglekto, malbonaj traktadoj aŭ ekspluatado, inkluzive de seksa perforto, dum ĝi estas sub gardo de siaj gepatroj aŭ de unu el ili, de sia aŭ siaj leĝaj reprezentantoj aŭ de ĉia alia persono al kiu ĝi estas konfidita.

2. Tiuj disponoj de protekto entenas, laŭkonvene, efikajn procedurojn por starigi socialajn programojn por liveri la necesan apogon al la infano kaj al tiuj al kiuj ĝi estas konfidita, same kiel por aliaj formoj de prevento, kaj kun la celo de identigo, de raporto, de resendo, de enketo, de traktado kaj plutraktado por la kazo de supre menciitaj malbonaj traktadoj, kaj ili entenas ankaŭ, laŭkonvene, jurajn interven-procedurojn.

ARTIKOLO 20

1. Ĉia infano kiu estas portempe aŭ definitive senigita de sia familia medio, aŭ kiu en sia propra intereso ne laseblas en tiu medio, rajtas je specialaj protekto kaj helpo de la ŝtato.

2. La subskribintaj ŝtatoj planas por tiu infano protekton kaj anstataŭon konforman al ilia nacia leĝaro.

3. Tiu protekto de anstataŭo povas nome havi la formon de lokado en familio, de la "kafalo de la islama juro, de adopto aŭ, se necese, de lokado en taŭga establo por infanoj. En la elekto inter tiuj solvoj, oficiale konsiderendas la neceso de certa kontinueco en la edukado de la infano, same kiel de ĝia etna, religia, kultura kaj lingva deveno.

ARTIKOLO 21

La subskribintaj ŝtatoj kiuj allasas kaj/aŭ permesas adoptadon certigas ke la supera intereso de la infano estas la unuaranga konsidero tiurilate, kaj :

a) Zorgas pri tio ke la adopto de infano estu permesata nur de la kompetentaj aŭtoritatoj, kiuj kontrolas, konforme al la leĝo kaj al la aplikendaj proceduroj kaj surbaze de ĉiuj fidindaj informoj pri la konsiderata kazo, ke la adopto povu okazi kun konsidero al la situacio de la infano rilate al siaj patro kaj patrino, gepatroj kaj laŭleĝaj reprezentantoj kaj ke, laŭ la okazo, la interesataj personoj donis sian konsenton al la adopto kun plena scio de la afero, post ricevi la necesajn opiniojn ;

b) Rekonas ke la adopto eksterlande konsidereblas kiel alia rimedo por certigi la necesajn prizorgojn al la infano, se tiu ne lokeblas, en sia devenlando, en nutra aŭ adopta familio aŭ ne konvene edukeblas.

c) Zorgas, en kazo de adopto eksterlande, pri tio ke la infano ĝuu la garantiojn kaj normojn ekvivalentajn al tiuj ekzistantaj en kazo de nacia adopto ;

ĉ) Faras ĉiujn taŭgajn disponojn por zorgi pri tio ke, en kazo de adopto eksterlande, la lokado de la infano ne signifu eksterregulan materian profiton por la personoj kiuj respondecas pri ĝi ;

d) Sekvas la celojn de tiu ĉi artikolo farante aranĝojn duflankajn aŭ multflankajn aranĝojn aŭ interkonsentojn, laŭ la kazoj, kaj klopodas en tiu kadro zorgi por ke la lokado de infanoj en eksterlando estu farata de la aŭtoritatoj aŭ organoj kompetentaj.

ARTIKOLO 22

1. La subskribintaj ŝtatoj faras la taŭgajn disponojn por ke infano kiu volas akiri la statuson de rifuĝinto aŭ kiu estas konsiderata kiel rifuĝinto kaŭze de la reguloj kaj proceduroj de la aplikenda internacia aŭ nacia juro, ĉu sola aŭ akompanata de siaj patro kaj patrino aŭ de ĉia alia persono, ĝuu la protekton kaj la humanan helpon destinitan por ebligi al ĝi ĝui la rajtojn kiujn rekonas al ĝi tiu ĉi konvencio kaj la aliaj internaciaj instrumentoj pri la homrajtoj aŭ humanaj kiujn tiuj ŝtatoj subskribis.

2. Tiucele la subskribintaj ŝtatoj kunlaboras, se ili juĝas tion necesa, kun ĉiuj klopodoj farataj de la Unuiĝinta Naciaro kaj la aliaj kompetentaj interregistaraj aŭ neregistaraj organizoj kunlaborantaj kun la Unuiĝinta Naciaro por protekti kaj helpi la infanojn kiuj troviĝas en tia situacio kaj por serĉi la patron kaj patrinon aŭ aliajn membrojn de la familio de ĉia rifuĝinta infano por akiri la necesajn informojn por rekunigi ĝin kun ĝia familio. Kiam nek la patro nek la patrino nek ajna alia membro de la familio retroveblas, la infano devas ricevi, laŭ la principoj eldiritaj en tiu ĉi konvencio, la saman protekton kiel ĉia alia infano definitive aŭ portempe senigita de sia familia medio pro ia ajn kaŭzo.

ARTIKOLO 23

1. La subskribintaj ŝtatoj rekonas ke la mense aŭ korpe handikapitaj infanoj devas havi plenan kaj decan vivon, en kondiĉoj kiuj garantias ilian dignon, favoras ilian aŭtonomecon kaj faciligas ilian aktivan partoprenon en la vivo de la kolektiveco.

2. La subskribintaj ŝtatoj rekonas la rajton de la handikapitaj infanoj profiti specialajn prizorgojn kaj instigas kaj certigas, en la mezuro de la disponeblaj resursoj, la asignon, laŭpete, al la handikapitaj infanoj plenumantaj la postulatajn kondiĉojn kaj al tiuj kiuj prizorgas ilin, helpon adaptitan al la stato de la infano kaj al la situacio de ties gepatroj aŭ de tiuj al kiuj ĝi estas konfidita.

3. Konsidera al la apartaj bezonoj de la handikapitaj infanoj, la helpo donata konforme al la paragrafo 2 estas senpaga ĉiam kiam eblas, konsidere al la financaj resursoj de iliaj gepatroj aŭ de tiuj al kiuj la infano estas konfidita, kaj ĝi estas konceptita tia ke la handikapitaj infanoj havu efektivan aliron al edukado, formado, sanprizorgoj, reedukado, preparado al dungo kaj al rekreivaj agadoj, kaj profitu tiujn servojn en maniero por certigi socialan integriĝon kiom eble plej kompletan kaj ilian personan evoluon, inkluzive en la kampo kultura kaj spirita

4. En spirito de internacia kunlaborado, la subskribintaj ŝtatoj favoras la interŝanĝon de trafaj informoj en la kampo de preventaj sanprizorgoj kaj de medicina, psiĥologia kaj funkcia traktado de la handikapitaj infanoj, inkluzive per disvastigo de informoj pri la metodoj de reedukado kaj la servoj de profesia formado, same kiel la aliron al tiuj donitaĵoj, por ebligi al la subskribintaj ŝtatoj plibonigi siajn kapablojn kaj kompetentojn kaj larĝigi sian sperton tiukampe. Tiurilate konsiderendas aparte la bezonoj de la evolulandoj.

ARTIKOLO 24

1. La subskribintaj ŝtatoj rekonas la rajton de la infano ĝui la kiom eble plej bonan sanstaton kaj profiti medicinajn kaj reedukajn servojn. Ili klopodas por garantii ke neniu infano estu senigita de la rajto aliri tiujn servojn.

2. La subskribintaj ŝtatoj klopodas por certigi la integran realigon de la supre menciita rajto kaj, aparte, faras taŭgajn disponojn por

a) Redukti la mortiĝon inter la suĉinfanoj kaj infanoj ;

b) Certigi al ĉiuj infanoj medicinan helpon kaj la necesajn sanprizorgojn, kun la akcento sur la disvolvado de primaraj sanprizorgoj ;

c) Lukti kontraŭ malsano kaj subnutrado, inkluzive en la kadro de la primaraj sanprizorgoj, danke ĉefe al uzado de teĥnikoj facile disponeblaj kaj al la liverado de nutraĵoj kaj trinkakvo, konsidere al la danĝeroj kaj riskoj de poluado de la naturmedio ;

ĉ) Certigi al la patrinoj taŭgajn antaŭnaskajn kaj postnaskajn prizorgadojn ;

d) Fari tiel ke ĉiuj grupoj de la socio, aparte la gepatroj kaj la infanoj, ricevu informadon pri la sano kaj nutrado de la infano, la avantaĝoj de mamnutrado, higieno kaj sanfavoreco de la medio kaj la prevento de akcidentoj, kaj profitu helpon kiu ebligu al ili profiti tiun informadon ;

e) Disvolvi preventajn sanprizorgojn, konsilojn al gepatroj kaj edukadon kaj servojn pri familia planado.

3. La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn ĉi taŭgajn efikajn disponojn por aboli la tradiciajn praktikojn malutilajn por la sano de la infanoj.

4. La subskribintaj ŝtatoj promesas favori kaj subteni la internacian kunlaboradon por certigi iom post iom la plenan realigon de la rajto agnoskata en tiu ĉi artikolo. Tiurilate estas aparte konsiderenda la bezonoj de la evolulandoj.

ARTIKOLO 25

La subskribintaj ŝtatoj rekonas al la infano kiu estis lokita de la kompetentaj aŭtoritatoj por ricevi prizorgojn, protekton aŭ korpan aŭ mensan pritraktadon, la rajton je perioda ekzameno de tiu traktado kaj de ĉia alia cirkonstanco kiu rilatas al li lokado.

ARTIKOLO 26

1. La subskribintaj ŝtatoj rekonas al ĉiu infano la rajton profiti la socialan sekurecon, inkluzive de socialaj asekuroj, kaj faras la disponojn necesajn por certigi la plenan realigon de tiu rajto konforme kun ilia nacia leĝaro.

2. La prestaĵoj devas, laŭ la okazo, esti asignataj konsidere al la resursoj kaj de la situacio de la infano kaj de la personoj respondecaj pri ĝia vivtenado, same kiel al ĉia alia konsidero aplikebla al la peto pri prestado farita de la infano aŭ en ĝia nomo.

ARTIKOLO 27

1. La subskribintaj ŝtatoj rekonas la rajton de ĉiu infano je vivnivelo sufiĉa por ebligi ĝian korpan, mensan, spiritan, moralan kaj socialan evoluon.

2. Estas la gepatroj aŭ aliaj personoj vivtenantaj la infanon kiuj havas unuavice la respondecon certigi, en la limoj de siaj eblecoj kaj de siaj financaj rimedoj, la vivkondiĉojn necesajn por la evoluo de la infano.

3. La subskribintaj ŝtatoj adoptas la taŭgajn disponojn, konsidere al la naciaj kondiĉoj kaj en la mezuro de siaj rimedoj, por helpi la gepatrojn kaj aliajn personojn kiuj vivtenas la infanon aplikigi tiun rajton kaj donas, en kazo de bezono, materian helpon kaj apogajn programojn, nome koncerne nutradon, vestadon kaj loĝadon.

4. La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn taŭgajn disponojn por certigi la pagon de la nutra pensio de la infano ĉe ĝiaj gepatroj aŭ la aliaj personoj kiuj havas financan respondecon ĝiarilate, ĉu en ties teritorio aŭ eksterlande. Aparte, por konsideri la kazojn en kiuj la persono, kiu havas financan respondecon rilate la infano, loĝas en alia ŝtato ol tiu de la infano, la subskribintaj ŝtatoj favoras la aliĝon al internaciaj akordoj aŭ la starigon de tiaj akordoj kaj la adopton de ĉiuj aliaj taŭgaj aranĝoj.

ARTIKOLO 28

1. La subskribintaj ŝtatoj rekonas la rajton de la infano je edukado, kaj aparte, por certigi la uzon de tiu rajto iom post iom kaj surbaze de la ŝanc-egaleco :

a) Ili igas la primaran instruadon deviga kaj senpaga por ĉiuj ;

b) Ili subtenas la organizadon de diversaj formoj de sekundara instruado, ĝenerala kaj profesia, igas ilin malfermitaj kaj alireblaj por ĉiu infano, kaj faras taŭgajn disponojn kiel starigon de senpageco de la instruado kaj la disponigo de financa helpo en kazo de bezono ;

c) Ili certigas al ĉiuj la aliron al la supera instruado, laŭ la kapabloj de ĉiu, per ĉiuj taŭgaj rimedoj ;

ĉ) Ili igas malfermitaj kaj alireblaj por ĉiu infano la lernejan kaj profesian informadon kaj orientadon ;

d) Ili faras disponojn por subteni la regulecon de la lerneja frekventado kaj la redukton de la kvotoj de lernej-forlasoj.

2. La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn taŭgajn disponojn por zorgi pri tio ke la lerneja disciplino estu aplikata en maniero kongrua kun la digno de la infano kiel homa estulo kaj konforme al tiu ĉi konvencio.

3. La subskribintaj ŝtatoj favoras kaj subtenas la internacian kunlaboradon en la kampo de edukado, por nome kontribui al eliminado de nesciado kaj analfabetismo en la mondo kaj por faciligi la aliron al la sciencaj kaj teĥnikaj konoj kaj al la modernaj instrumetodoj. Tiurilate aparte konsideratas la bezonoj de la evolulandoj.

ARTIKOLO 29

1. La subskribintaj ŝtatoj interkonsentas ke la edukado de la infano devas celi :

a) Favori la evoluon de la personeco de la infano kaj la disvolviĝon de ĝiaj dotoj kaj de ĝiaj mensaj kaj korpaj kapabloj, en la tuta mezuro de iliaj potencialoj ;

b) Enkapigi al la infano la respekton de la homrajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj, kaj de la principoj konfirmitaj en la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro ;

c) Enkapigi al la infano la respekton de siaj gepatroj, de sia identeco, de sia lingvo kaj de siaj kulturaj valoroj, kiel la respekton de la naciaj valoroj de la lando en kiu ĝi vivas, de la lando de kiu ĝi povas esti devena kaj de la civilizacioj diversaj de la sia ;

ĉ) Prepari la infanon por ke ĝi plenumu la respondecojn de la vivo en libera socio, en spirito de komprenemo, de paco, de toleremo, de egaleco inter la seksoj kaj de amikeco inter ĉiuj popoloj kaj etnaj grupoj, naciaj kaj religiaj, kaj kun la personoj de aŭtoĥtona deveno ;

d) Enkapigi al la infano la respekton de la naturmedio.

2. Nenia dispono de tiu ĉi artikolo aŭ de la artikolo 28 estu interpretata en maniero kiu atencas la liberecon de la korpaj aŭ moralaj personoj krei kaj direkti establojn de instruado, kondiĉe ke la principoj eldiritaj en la paragrafo 1 de tiu ĉi artikolo estu respektataj kaj ke la edukado donata en tiuj establoj estu konforma al la minimumaj normoj kiujn la ŝtato estas preskribinta.

ARTIKOLO 30

En la ŝtatoj kie ekzistas etnaj, religiaj aŭ lingvaj malplimultoj aŭ personoj de aŭtoĥtona deveno, infano aŭtoĥtona aŭ apartenanta al unu el tiuj malplimultoj ne povas esti senigata de la rajto havi sian propran kulturan vivon, deklari kaj praktiki sian propran religion aŭ uzi sian propran lingvon kune kun la aliaj membroj de sia grupo.

ARTIKOLO 31

1. La subskribintaj ŝtatoj rekonas al la infano la rajton je ripozo kaj je libertempoj, okupi sin pri ludo kaj pri rekreivaj agadoj propraj al sia aĝo, kaj partopreni libere en la kultura kaj arta vivo.

2. La subskribintaj ŝtatoj respektas kaj favoras la rajton de la infano partopreni plene en la kultura kaj arta vivo, kaj subtenas la organizadon por tio de taŭgaj rimedoj de libertempo kaj rekreivaj agadoj, artaj kaj kulturaj, en kondiĉoj de egaleco.

ARTIKOLO 32

1. La subskribintaj ŝtatoj rekonas la rajton de la infano esti protektata kontraŭ ekonomia ekspluatado kaj ne esti submetata al ia laboro kun riskoj aŭ povanta ĝeni ĝian edukadon aŭ malutili al ĝia korpa, mensa, spirita, morala aŭ sociala evoluo.

2. La subskribintaj ŝtatoj faras leĝdonajn, administraciajn, socialajn kaj edukajn disponojn por certigi la aplikadon de tiu ĉi artikolo. Por tio, kaj konsidere al la tiurilataj dispozicioj de la aliaj internaciaj instrumentoj, la subskribintaj ŝtatoj, aparte :

a) Fiksas minimuman aĝon aŭ minimumajn aĝojn por permeso al dungo ;

b) Starigas taŭgan reglamenton de la laborhoroj kaj dungokondiĉoj ;

c) Starigas punojn aŭ aliajn taŭgajn sankciojn por certigi la efektivan aplikadon de tiu ĉi artikolo ;

ARTIKOLO 33

La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn taŭgajn disponojn, inkluzive de leĝdonaj, administraciaj, socialaj kaj edukaj, por protekti la infanojn kontraŭ la nepermesata uzado de narkotaĵoj kaj psiĥotropaj substancoj, kiajn difinas la tiurilataj internaciaj konvencioj, kaj por malhelpi ke infanoj estu uzataj por nepermesataj produktado kaj komerco de tiuj substancoj.

ARTIKOLO 34

La subskribintaj ŝtatoj promesas protekti la infanon kontraŭ ĉiuj formoj de seksa ekspluatado kaj de seksa perforto. Tiucele la ŝtato faras aparte ĉiujn taŭgajn disponojn sur nacia, duflanka kaj multflanka ebenoj por malhelpi :

a) Ke infanoj estu instigataj aŭ devigataj okupiĝi pri kontraŭleĝa seksa agado ;

b) Ke infanoj estu ekspluatataj cele al prostituado aŭ aliaj kontraŭleĝaj seksaj praktikoj ;

c) Ke infanoj estu ekspluatataj cele al produktado de pornografiaj spektakloj aŭ materialo.

ARTIKOLO 35

La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn taŭgajn disponoj sur nacia, duflanka kaj multflanka ebenoj por malhelpi forkondukon, vendon aŭ komercon de infanoj por kia ajn celo kaj en kia ajn formo.

ARTIKOLO 36

La subskribintaj ŝtatoj protektas la infanon kontraŭ ĉiuj aliaj formoj de ekspluatado malutilaj al ĉia aspekto de ĝia bonfarto.

ARTIKOLO 37

La subskribintaj ŝtatoj zorgas pri tio ke :

a) Neniu infano estu submetata al torturo nek al punoj aŭ traktadoj kruelaj, malhumanaj aŭ humiligaj : devas nek mortpuno nek dumviva enprizonigo sen ebleco de liberiĝo esti la verdikto por leĝorompoj faritaj de personoj malpli ol 18-jaraĝaj ;

b) Neniu infano estu kontraŭleĝe aŭ arbitre senigita de libereco : aresto, mallibereco aŭ enprizonigo de infano devas esti konforma kun la leĝo, esti nur dispono de lasta ebleco kaj kiom eble plej mallonga :

c) Ĉiu infano senigita de libereco estu traktata kun humaneco kaj kun la respekto ŝuldata al la digno de la homa persono, kaj en maniero konsideranta la bezonojn de la personoj de ĝia aĝo : aparte, ĉiu infano senigita de libereco estu disigota de la plenkreskuloj, almenaŭ se oni ne juĝas preferinda ne fari tion en la supera intereso de la infano, kaj ĝi havas la rajton resti en kontakto kun sia familio per korespondado kaj per vizitoj, escepte de esceptaj cirkonstancoj ;

ĉ) La infanoj senigitaj de libereco havu la rajton havi rapide aliron al jura helpo aŭ al ĉia taŭga helpo, same kiel la rajton kontesti la laŭleĝecon de sia senigo de libereco antaŭ tribunalo aŭ alia aŭtoritato kompetenta, sendependa kaj senpartieca, kaj ke rapida decido estu farita pri tio.

ARTIKOLO 38

1. La subskribintaj ŝtatoj promesas respekti kaj respektigi la regulojn de la internacia humana juro kiuj estas aplikendaj al ili en kazo de armita konflikto kaj kies protekto etendiĝas al la infanoj.

2. La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn eblajn disponojn en la praktiko por zorgi pri tio ke la personoj kiuj ne atingis la aĝon de 15 jaroj ne partoprenu rekte en la militaĵoj.

3. La subskribintaj ŝtatoj rezignas rekruti en siaj armitaj fortoj ĉian personon kiu ne atingis la aĝon de 15 jaroj. Kiam ili aligas personojn pli ol 15-jarajn sed malpli ol 18-jarajn, la subskribintaj ŝtatoj klopodas por anigi prioritate la plej aĝajn.

4. Konforme al la devigo kaŭze de la internacia humana juro protekti la civilan loĝantaron en kazo de armita konflikto, la subskribintaj ŝtatoj faras ĉiajn eblajn disponojn en la praktiko por ke la infanoj kiuj estas tuŝataj de armita konflikto ĝuu protekton kaj prizorgadon.

ARTIKOLO 39

La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn taŭgajn disponojn por faciligi la korpan kaj psiĥan readaptiĝon kaj la socialan readaptiĝon de ĉiu infano viktimo de ĉia formo de neglekto, de ekspluatado aŭ de brutalaĵoj, de torturo aŭ de ĉia alia formo de punoj aŭ traktadoj kruelaj, malhumanaj aŭ malnobligaj, aŭ de armita konflikto. Tiu readaptado kaj tiu sociala readaptado okazas en kondiĉoj kiuj favoras la sanon, la memrespekton kaj la dignon de la infano.

ARTIKOLO 40

1. La subskribintaj ŝtatoj rekonas al ĉiu infano suspektata, akuzata aŭ konviktita je rompo de la punleĝo la rajton je traktado kapabla favori ĝian senton de digno kaj de la persona valoro, fortigi ĝian respekton por la homrajtoj kaj la fundamentaj liberecoj de aliuloj, kaj kiu konsideru ĝian aĝon kaj la neceson faciligi ĝian readaptiĝon en la socion kaj igi ĝin transpreni konstruivan rolon sine de tiu.

2. Tiucele, kaj konsidere al la tiurilataj dispozicioj de la internaciaj dokumentoj, la subskribintaj ŝtatoj zorgas aparte pri tio :

a) Ke neniu infano estu suspektata, akuzata aŭ konviktata je lezoj de la punleĝo pro agoj aŭ preterlasoj kiuj ne estis malpermesitaj de la nacia aŭ internacia juro en la momento en kiu ili estis faritaj ;

b) Ke ĉiu infano suspektata aŭ akuzita pri lezo de la punleĝo havu almenaŭ la rajton je sekvaj garantioj :

I - esti supozata senkulpa ĝis kiam ĝia kulpo estu laŭleĝe pruvita ;

II - esti informata en kiom eble plej mallonga tempo kaj rekte pri la akuzoj kontraŭ ĝi, aŭ, laŭ la okazo, pere de siaj gepatroj aŭ laŭleĝaj reprezentantoj, kaj profiti juran helpon aŭ alian helpon taŭgan por la preparo kaj prezentado de sia defendo.

III - ke ĝia kaŭzo estu aŭdata senprokraste de kompetentaj aŭtoritata aŭ jura instanco, sendependaj kaj senpartiecaj, laŭ proceduro justa laŭ la leĝo, en ĉeesto de ĝia jura aŭ alia konsilisto kaj, se tio ne estas juĝata kontraŭ la supera intereso de la infano pro nome ĝia aĝo aŭ pro ĝia situacio, en ĉeesto de ĝiaj gepatroj aŭ laŭleĝaj preprezentantoj ;

IV - ne esti devigata atesti aŭ konfesi esti kulpa ; pridemandi aŭ pridemandigi la kulpigajn atestantojn, kaj obteni la aperon kaj pridemandadon de atestantoj pri senkulpeco en la kondiĉoj de egaleco ;

V - se estas pruvite ke li lezis la punleĝon, apelacii pri tiu decido kaj pri ĉiu dispono sekve decidita antaŭ kompetentaj aŭtoritato aŭ supera jura instanco, sendependaj kaj senpartiecaj, konforme al la leĝo ;

VI - uzi senpage la helpon de buŝtradukisto se ĝi ne komprenas aŭ ne parolas la uzatan lingvon ;

VII - ke ĝia privata vico estu plene respektata en ĉiuj stadioj de la proceduro.

3. La subskribintaj ŝtatoj klopodas por subteni la adopton de leĝoj, de proceduroj, la starigon de aŭtoritatoj kaj de institucioj speciale konceptitaj por la infanoj suspektataj, akuzitaj aŭ konviktitaj je lezo de la punleĝo, kaj aparte :

a) Difini minimuman aĝon sub kiu la infanoj estos supozataj ne havi la kapablon lezi la punleĝon ;

b) Fari disponojn, ĉiam kiam eblas kaj dezirindas, por trakti tiujn infanojn sen uzi la juran proceduron, tamen sur la bazo ke la homrajtoj kaj la leĝaj garantioj devas esti plene respektataj.

4. Tuta gamo da disponoj, koncerne nome la prizorgadojn, la orientadon kaj la prigardadon, la konsilojn, la provan interrompon, la lokadon en familio, la programojn de ĝenerala kaj profesio edukado kaj la solvojn aliajn ol instituciajn estos disponigata por certigi al la infanoj traktadon konforman al ilia bonfarto kaj proporcian al ilia situacio kaj al la lezo.

ARTIKOLO 41

Neniu el la dispozicioj de tiu ĉi konvencio atencas la dispoziciojn pli taŭgajn por la realigo de la infanrajtoj kiuj povas troviĝi :

a) En la leĝaro de subskribinta ŝtato ;

b) En la internacia juro valida por tiu ŝtato.

ARTIKOLO 42

La subskribintaj ŝtatoj promesas larĝe konatigi la principojn kaj la dispoziciojn de tiu ĉi konvencio, per aktivaj kaj taŭgaj rimedoj, al la plenkreskuloj kiel al la infanoj.

ARTIKOLO 43

1. Por ekzameni la progresojn faritaj de la subskribintaj ŝtatoj en plenumado de la devoj interkonsentitaj de ili kaŭze de tiu ĉi konvencio, estas instituciigita Komitato pri Infanrajtoj kiu plenumas la ĉi-poste difinitajn funkciojn.

2. La komitato konsistas el 10 fakuloj de alta moraleco kaj posedantaj agnoskatan kompetenton en la kampo celata de tiu ĉi konvencio. Ĝiaj membroj estas elektitaj de la subskribintaj ŝtatoj el inter ties civitanoj kaj kunsidas persone, konsidere al la neceso certigi justan geografian reprezentiĝon kaj al la precipaj juraj sistemoj.

3. La membroj de la Komitato estas elektataj per sekreta voĉdonado el listo de personoj nomumitaj de la subskribintaj ŝtatoj. Ĉiu ŝtato povas nomumi unu kandidaton el inter siaj civitanoj.

4. La unua elekto okazos ene de ses monatoj post la ekvalido de tiu ĉi konvencio. La elektoj okazos poste ĉiujn du jarojn. Almenaŭ kvar monatojn antaŭ la dato de ĉiu elekto, la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro invitas skribe la subskribintajn ŝtatojn proponi siajn kandidatojn ene de du monatoj. La Ĝenerala Sekretario starigas poste la alfabetan liston de la tiel nomumitaj kandidatoj, indikante la subskribintajn ŝtatojn kiuj nomumis ilin, kaj transdonas ĝin al la ŝtatoj subskribintaj tiun ĉi konvencion.

5. La elektoj okazas dum la kunvenoj de la subskribintaj ŝtatoj, kunvokitaj de la Ĝenerala Sekretario en la sidejo de la Unuiĝinta Naciaro. En tiuj kunvenoj, por kiuj la kvorumo estas du trionoj de la subskribintaj ŝtatoj, la kandidatoj elektitaj al la Komitato estas tiuj kiuj akiras la plej grandan nombron da voĉoj kaj la absolutan plimulton de la voĉoj de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj subskribintaj ŝtatoj.

6. La membroj de la Komitato estas elektitaj por kvar jaroj. Ili reelekteblas se ilia kandidateco estas denove prezentita. La mandato de kvin el la membroj elektitaj dum la unua elekto ĉesas post du jaroj. La nomoj de tiuj kvin membroj estas lote difinitaj de la prezidanto de la kunveno tuj post la unua elekto.

7. Kaze de forpaso aŭ de demisio de membro de la Komitato, aŭ se, pro ia alia kaŭzo, membro deklaras ne povi plu plenumi siajn funkciojn en la Komitato, la subskribinta ŝtato, kiu prezentis lian kandidatecon, nomumas alian fakulon el inter siaj civitanoj por okupi la tiel vakan postenon ĝis la ĉeso de la koncerna mandato, sub rezervo de aprobo de la Komitato.

8. La Komitato adoptas sian internan regularon.

9. La Komitato elektas sian buroon por dujara periodo.

10. La kunvenoj de la Komitato okazas normale en la sidejo de la Unuiĝinta Naciaro, aŭ en ia alia taŭga loko determinata de la Komitato. La Komitato kunvenas normale ĉiujare. La daŭro de ĝiaj kunsidoj estas determinata kaj modifata, se necese, de kunveno de la ŝtatoj subskribintaj tiun ĉi konvencion, sub rezervo de aprobo de la Ĝenerala Asembleo.

11. La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro disponigas al la Komitato la personaron kaj la instalaĵojn kiuj necesas por ke ĝi plenumu efike la funkciojn pri kiuj ĝi estas taskita kaŭze de tiu ĉi konvencio.

12. La membroj de la Komitato starigita kaŭze de tiu ĉi konvencio ricevas, kun aprobo de la Ĝenerala Asembleo, kompensajn salajrojn deprenatajn el la resursoj de la Unuiĝinta Naciaro en la kondiĉoj kaj laŭ la modalecoj fiksitaj de la Ĝenerala Asembleo.

ARTIKOLO 44

1. La subskribintaj ŝtatoj promesas submeti al la Komitato, per intermeto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro, raportojn pri la disponoj kiujn ili adoptis por efektivigi la rajtojn rekonatajn en tiu ĉi konvencio kaj pri la progresoj realigitaj en la uzado de tiuj rajtoj :

a) Ene de du jaroj ekde la ekvalido de tiu ĉi konvencio por la interesataj subskribintaj ŝtatoj,

b) En la sekvo ĉiujn du jarojn.

2. La raportoj faritaj en apliko de tiu ĉi artikolo devas, laŭ la okazo, indiki la faktorojn kaj la malfacilaĵojn kiuj malhelpas la subskribintajn ŝtatojn plenumi plene la devojn menciitajn en tiu ĉi konvencio. Ili devas ankaŭ enhavi sufiĉajn informojn por doni al la Komitato precizan ideon pri la aplikado de la konvencio en la konsiderata lando.

3. La subskribintaj ŝtatoj, post esti prezentintaj al la Komitato kompletan komencan raporton, ne devas, en la raportoj kiujn ili poste prezentas konforme al la alineo b) de la paragrafo 1, ripeti la bazajn informojn antaŭe transdonitajn.

4. La Komitato povas peti al la subskribintaj ŝtatoj ĉiajn komplementajn informojn koncerne la aplikadon de la konvencio.

5. La Komitato submetas ĉiujn du jarojn al la Ĝenerala Asembleo, per intermeto de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, raporton pri siaj agadoj.

ARTIKOLO 45

Por helpi la ekfektivan aplikadon de la konvencio kaj stimuli la internacian kunlaboradon ĉi-kampe celatan de la konvencio :

a) La specialaj institucioj, la UNICEF kaj aliaj organoj de la Unuiĝinta Naciaro havas la rajton reprezentigi sin dum la ekzameno de la aplikado de la dispozicioj de tiu ĉi konvencio kiuj koncernas ilian mandaton. La Komitato povas inviti la specialajn instituciojn, la UNICEF kaj ĉiujn aliajn kompetentajn organismojn kiujn ĝi juĝas taŭgaj por doni sian specialan opinion pri la aplikado de la konvencio en la kampoj kiuj koncernas ilian respektivan mandaton. Ĝi povas peti la specialajn instituciojn, la UNICEF kaj aliajn organojn de la Unuiĝinta Naciaro prezenti al ĝi raportojn pri la aplikado de la konvencio en la sektoroj kiuj koncernas ilian agadkampon.

b) La Komitato transdonas, se ĝi juĝas tion necesa, al la specialaj institucioj, al la UNICEF kaj al la aliaj kompetentaj organismoj ĉian raporton de la subskribintaj ŝtatoj entenantan demandon aŭ indikantan bezonon de konsilo aŭ de teĥnika helpo, akompanatan, laŭ la okazo, de la observoj kaj proponoj de la Komitato tuŝantaj tiun peton aŭ indikon.

c) La Komitato povas rekomendi al la Ĝenerala Asembleo peti la Ĝeneralan Sekretarion okazigi esploraĵojn pri la specifaj demandoj tuŝantaj la infanrajtojn.

ĉ) La Komitato povas fari ĝeneralajn proponojn kaj rekomendojn bazitajn sur la informoj ricevitaj en aplikado de la artikoloj 44 kaj 45 de tiu ĉi Konvencio. Tiuj ĝeneralaj proponoj kaj rekomendoj estas transdonotaj al ĉiuj interesata ŝtato kaj portotaj al la atento de la Ĝenerala Asembleo, akompanate, laŭ la okazo, de la observoj de la subskribintaj ŝtatoj.

ARTIKOLO 46

Tiu ĉi konvencio estas malfermita al subskribo de ĉiuj ŝtatoj.

ARTIKOLO 47

Tiu ĉi konvencio estas submetita al ratifo. La ratifaj dokumentoj estos deponataj.

ARTIKOLO 48

Tiu ĉi konvencio restos malfermita por aliĝo de ĉiu ŝtato. La aliĝdokumentoj estos deponataj ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro.

ARTIKOLO 49

1. Tiu ĉi konvencio ekvalidos la tridekan tagon post la dato de la depono ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro de la dudeka dokumento de ratifo aŭ de aliĝo.

2. Por ĉiu ŝtato kiu ratifos tiun ĉi konvencion aŭ aliĝos al ĝi per la depono de la dudeka ratif- aŭ aliĝ-dokumento, la konvencio ekvalidas la tridekan tagon post la depono de tiu ŝtato de sia ratif- aŭ aliĝ-dokumento.

ARTIKOLO 50

1. Ĉiu subskribinta ŝtato povas proponi amendon kaj deponi ties tekston ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro. La Ĝenerala Sekretario tiam transdonas la amendoproponon al la subskribintaj ŝtatoj, petante ilin sciigi al li ĉu ili favoras la kunvokon de konferenco de la subskribintaj ŝtatoj por ekzamenado de tiu propono kaj por ties voĉdonado. Se, en la kvar monatoj post la dato de tiu transdono, almenaŭ triono de la subskribintaj ŝtatoj esprimas sin favore al kunvoko de tia konferenco, la Ĝenerala Sekretario kunvokos la konferencon sub la aŭspicoj de la Unuiĝinta Naciaro. Ĉia amendo adoptita de la plimulto de la subskribintaj ŝtatoj ĉeestaj kaj voĉdonantaj en la konferenco estas submetota por aprobo al la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro.

2. Ĉia amendo adoptita konforme al la dispozicioj de la paragrafo 1 de tiu ĉi artikolo ekvalidas kiam ĝi estas aprobita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro kaj akceptita de plimulto de du trionoj de la subskribintaj ŝtatoj.

3. Kiam amendo ekvalidas, ĝi havas devigan forton por la subskribintaj ŝtatoj kiuj akceptis ĝin, dum la aliaj subskribintaj ŝtatoj estas ligitaj de la dispozicioj de tiu ĉi konvencio kaj de ĉiuj antaŭaj amendoj akecptitaj de ili.

ARTIKOLO 51

1. La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro ricevas kaj transdonas al ĉiuj ŝtatoj la tekston de la rezervoj kiuj estas faritaj de la ŝtatoj en la momento de la ratifo aŭ aliĝo.

2. Nenia rezervo malkongrua kun la temo kaj la celo de tiu ĉi konvencio estas permesata.

3. La rezervoj retireblas ĉiumomente per sciigo adresita al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro, kiu informas pri ĝi ĉiujn ŝtatojn subskribintajn la Konvencion. La sciigo ekefikas en la dato de ĝia ricevo ĉe la Ĝenerala Sekretario.

ARTIKOLO 52

Ĉiu subskribinta ŝtato povas malaliĝi de tiu ĉi konvencio per skriba sciigo adresita al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro. La malaliĝo ekefikas jaron post la dato en kiu la sciigo estas ricevita de la Ĝenerala Sekretario.

ARTIKOLO 53

La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro estas la deponejo de tiu ĉi konvencio.

ARTIKOLO 54

La originalo de tiu ĉi konvencio, kies angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa tekstoj estas same aŭtentaj, estos deponita ĉe la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝinta Naciaro.

Laŭ tio la subskribintaj plenrajtuloj, oficiale habilititaj de siaj respektivaj registaroj, subskribis tiun ĉi konvencion.

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -vl