Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Dezertiĝo kaj minaco de amasmigrado
28a julio 2007

La dezertiĝo, akrigata de la klimatŝanĝo, estas la plej granda media defio de nia epoko, kaj la registaroj devas aŭ revizii siajn politikajn alirojn al la problemo aŭ alfronti amasmigradojn de loĝantaroj de landoj koncernataj de la fenomeno, en la tempospaco de unu sola generacio, indikas analizo farita de la Universitato de la Unuiĝinta Naciaro (UNU).

Laŭ la specialistoj, la perdo da produktivo de la grundo kaj la malboniĝo de la servoj kiujn la naturo donas al la vivo, estigas tujajn minacojn por la internacia stabileco. Nepriĝas ke efektivaj politikoj kaj daŭrivaj kampkulturaj praktikoj estu realigataj por kontraŭagi la malboniĝon de la sekaj teroj. La reformo de la politiko de grund-uzado urĝas por haltigi la superekspluatadon, la superpaŝtadon, la distretadon kaj la nedaŭrivajn praktikojn de akvumado.

Plie, la analizo invitas la registarojn adopti pli larĝan vizion kaj pli kunordigitan kaj pli integritan aliron kiu ebligu pritrakti samtempe la dezertiĝon, la klimatoŝanĝon, la redukton de malriĉeco, interalie. Ĝi klarigas multajn problemojn kaj malkoherojn en la nun ĉiunivele aplikataj politikoj, indikante ke la decidoj estas ofte farataj en izolitaj sektoraj "siloj", kies finaj rezultoj povas esti kontraŭproduktivaj.

Triono de la monda loĝantaro, do du miliardoj da homoj, estas potencialaj viktimoj de la rampantaj efikoj de la dezertiĝo. Kaj se tiu ne estas mastrota, la nombro da homoj kun risko de delokiĝo pro severa dezertiĝo estas taksata je 50 milionoj en la venontaj dek jaroj. La temo de dezertiĝo estas esenca parto de la adaptiĝo al la klimatoŝanĝo kaj de la mildigo de la perdo da tutmonda biodiverseco, precizigas la profesoro Hans van Ginkel, vica ĝenerala sekretario de la Unuiĝinta Naciaro kaj rektoro de la UNU.

La raporto donas serion da rekomendoj urĝe adoptendaj de la registaroj kaj politikaj decidantoj, ekzemple rifuzi la neeviteblon de la nocio arideco [sekegeco de la grundo] kaj de akvo-rareco, krei financajn instigojn por la uzantoj de aridaj teroj por konservi kaj restarigi la servojn de la ekologia sistemo, plibonigi la kunordigadon ĉiunivele : nacie, regione, internacie.

Elfrancigita el la retejo http://europe-liberte.i-clic.net de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl