Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Tago en decembro - Pledo por socialisma individuismo
de Magnus MARSDAL  
2a aŭgusto 2005

Magnus Marsdal*

Tago en decembro - Pledo por socialisma individuismo

La usona revo estas tiu de individuo. En la epoko de novliberalismo, tiu revo kaptas milionojn da gehomoj ĉie en la mondo. En tiu revi ni estas individuoj kaj nenio ol individuoj.

Kiom ajn sorĉa ĝi estu, tiu bildo pri libereco kaj egaleco tamen ne kovras ĉion. Ekzistas aliaj vizioj. Iun el ili aludis, la 11-an de februaro 1956, la Montgomery Advertiser : « Ni konsideras la veron memkomprenebla, ke ĉiuj blankuloj estas kreitaj egalaj kun certaj homrajtoj ; inter kiuj estas la vivo, la libereco kaj la rajto je persekuto de nigruloj ». Kelkajn monatojn antaŭe okazis io nekredebla. Estis tago de decembro 1955, kiam Rosa Parks definitive diris « sufiĉas ! »

Rosa estis 43-jara, laboris kiel kudristino kaj estis survoje en buso de la linio Cleveland Avenue al la urbocentro de Montgomery. Tagon post tago humiliga sperto. Kiam eniris blankuloj, la busŝoforo ordonis al la nigruloj iri malantaŭen. Ĉiuj obeis. Escepte de Rosa Parks. Ŝi ne komencis disputi, ŝi ne diris vorton, sed ŝi ankaŭ ne moviĝis. Kelkajn minutojn poste aperis la polico ĉe la farejo de tiu terura krimo. Parks estis arestita kaj devis pagi punmonon.

La tre bone vizitata kunveno de la komunumo, kunvokita de la gvidantoj de la nigrula komunumo de Montgomery tuj post la aresto de Rosa, alvokis ĉiujn nigrulojn provizore bojkoti la busojn de la urbo Montgomery. Multaj dependis de la busoj por veturi al sia ĉiutaga laboro, sed de unu tago al alia la bojkoto estis senlima. La administracioj kaj la blankaj rasistoj estis ekster si. Ili provis ĉion eblan - de kvarobligo de la taksiprezoj ĝis arestado de nigruloj pro « kontraŭleĝa petveturado ». Ili eĉ eksplodigis bombon ĉe la domo de la loka paroĥestro Martin Luther King la pli juna, sed la nigrula komunumo ne lasis sin impresi. Jaron poste, la 20-an de decembro 1956, la urbo Montgomery en la usona ŝtato Alabamo ricevis verdikton de la Supera Kortumo de Usono, en kiu la rasdisigo estis nomita rompo de la usona konstitucio. Sekvatage, Martin Luther King la pli juna eniris kiel la unua nigrulo ree buson en Montgomery por sidiĝi en unu el la unuaj vicoj.

Rosa Parks estis lanĉinta la ekmoviĝon de civitan-rajta movado, kiu sukcesis ene de jardeko forigi la ras-diskriminacion el ĉiuj usonaj leĝoj. Kion celis Parks, kiam ŝi tiumatene restis sida en buso de la Cleveland-Avenue-linio ? Ŝi mem esprimis tion tiel : « Estis tiel humilige, devi toleri la fiaĵon veturi dufoje tage en busoj separitaj laŭ rasoj por atingi la urbocentron kaj tie labori por blankuloj. » Parks ribelis, kaj ŝi faris tion por la digno de la individuo.

En la momento, la individuismo apartenas al la politika dekstrularo, dense ligita kun ekstravaganco, egoismo kaj liberalisma ekonomia politiko. Tiu individuismo ŝajnas esti la antitezo de ĉia nocio de solidareco, komunaj interesoj kaj kolektiva batalo. Ĝi aspektas kvazaŭ la malo de tio, je kio tenas sin - se kredi la kurantajn kliŝojn - la politika maldekstro, ĉar al tiu estas aljuĝata ia emo al kolektivismo. Kie eblus, en tiu sistemo, enordigi la batalo de Rosa Parks kaj ŝiaj amikoj por individua libereco ? Kaj kio entute estas individuismo ? Ĉu ĝi alstrebas la respekton por la digno de la unuopulo, ties sendependecon kaj disvolviĝon ?

Se tio priskribas la individuecon, ĉu ĝi tiam apartenas ekskluzive al la politika dekstro ? Se estas tiel, kiel do povis la usona socialista gvidanto Daniel De Leon en aprilo 1912 dum akra debato montri al sia oponanto Thomas F. Carmody, la ĝenerala prokuroro de Novjorko, kaj aŭdace aserti : « Ni akuzas la kapitalismon pro detruado de la individuismo » ? Ĉu eblas kontesti ke Markso estis entuziasma, konvinkita individuisto ? Ŝajnas ke en nia epoko tiu revolucia individuismo estas la plej gardata sekreto.

Al iu de Stalino inventita Markso estis donita la sendanka tasko legitimi ŝtaton sen liberecoj kiel enkarniĝon de socialismo

Kun la solidiĝo de Sovetunio en la 1930-aj jaroj, kiam establiĝis monopolisma-burokrata diktaturo, la Kremlo enkorpigis la tutmondan aŭtoritaton de « marksismo-leninismo ». Al iu de Stalino inventita Markso estis donita la sendanka tasko legitimi ŝtaton sen parol- kaj kunven-liberecoj, sen sendependaj sindikatoj kaj sen jura sekureco. Laŭ la Kremlo, tia ŝtato estis la enkarniĝo de socialismo.

Senhezite, la okcidenta politikscienco deklaris Stalinon fonto de aŭtoritato. Ĉe tio ne ŝanĝiĝis multe ĝis hodiaŭ. La konsekvenco estis - kritikan pripensadon sufikanta - ideologia interkonsento, kiu difinis la socialismon « kolektivisma subordigo de la individuoj sub la potencon de la ŝtato ». Tiun difinon povis konsenti kaj komunistaj kaj ankaŭ burĝ-liberalaj kaj socialdemokrataj reĝimoj. Estis la intereso de ĉiuj tri, ke la socialismo estu komprenata tiel. Tiu interkonsento poste, en la 1980-aj jaroj, estis tre ligita kun la apero de la novliberalismo, ĝi ege apogis tiun kaj estis fine akuŝisto por la teorio de la « Tria Vojo ».

Sendube la individuismo restos giganta ideologia defio por la maldekstro en la 21-a jarcento ; alfrontitaj al ĝi estas kaj la sindikat-movado kaj la kritikantoj al la tutmondigo. Por levi ĝin, ŝajnas gravi tri pozicioj : Unue la maldekstro ne akuzu la novliberalsmon per la argumento ke tiu estas ekscese individuisma. Male. Ĝi demandu : Kiom liberiga por la individuo estas mondekonomio kiu ĵetas milionojn da homoj en senlaborecon kaj malriĉecon ? Ĉu okazas pro zorgo pri la individuo, ke la salajruloj estas elmetitaj al ĉiam pli forta premo esti cedemaj, fari kromlaboron kaj rezigni pri salajro, submetiĝi al netolereblaj ŝarĝoj por korpo kaj menso ? Ĉu tio iel rilatas al individuismo, se la reklamindustrio investas miliardojn da dolaroj en la cinikan manipuladon kaj ekspluatadon de la sentoj kaj de la sociala malsekureco de la individuoj ?

Due, la maldekstro atentigu pri tio, ke pli da individua libereco estis ĝis nun atingita nur per komuna batalo. La impresa busbojkoto antaŭ 50 jaroj en Montgomery, ĉu ĝi ne konsistis ĉefe en tio ke homoj oferis siajn liberecojn, ne uzis la buson, eltenis mokojn, ĉikanojn kaj ĝenojn flanke de blankuloj ? Ke ili faris oferojn por pli alta celo, por la libereco kaj digno de la unuopulo - por la individuo ?

Fine, la maldekstro defendu la prizorgoŝtaton nome de radikala individuismo, kaj demandi : Ĉu la kolektivaj institucioj de la prizorgoŝtato ekzistas por certigi al la homoj vivon je plej malalta nivelo, aŭ ĉu por ebligi la dignon, la sendependecon kaj la disvolviĝon de la individuoj ?

Post la sukcesa protesto antaŭ ses jaroj kontraŭ la MOK-pinto en Seatlo ekvideblis konturoj de potenca alianco inter la movado kritika al tutmondigo kaj la tradicia laborista movado. Misio de tiuj fortoj estu : daŭrigi la komuna mobilizado por individua libereco - je la fino de la lasta jarcento tiurilate estis multo atingita.

Magnus MARSDAL.

*) Magnus Marsdal estas proparolanto de la norvegia ATTAC

La artikolo, el la semajngazeto Freitag, 2005-05-27, p. IV, estas elgermanigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS)

Akceptopaĝen