Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
HACE 003 junio 2007
de Afrika Centro Esperantista  
16a julio 2007

HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA HACE

Liberpensa informilo de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

Redaktas : Cophie PARPHES

Adreso : afrikacentro@hotmail.com

E N H A V O

1. HELP’ AL AFRIK’

1.1 Afrikistino

1.2 Esperanta eduka projekto por sporto kaj kulturo en Burundio, Afriko

2. OPINIOJ

2.1 Verda afrikito

2.2 Kien la afrika E-movado ?

3. NOVAĴOJ

3.1 LAKTO : Ĉu ĉies manĝaĵo ?

3.2 Elektromanko en Togolando

4. TR’AFRIK’

5. DISTRU

6. KVAZAŬRECENZE

7. ANKAŬ NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI

- Paĉjo, nia instruisto petas, ke ni donu la lernokotizon. Tial ĉi mi revenis hejmen por preni ĝin de vi. Li diris, ke, kiu ne kunportos la monon, tiu ne eniru le lernejon sed restu hejme. Li aldonis, ke la gepatroj, kiuj nun ne havas la monon, akompanu sian filon aŭ filinon al la lernejo por tion klarigi al li.

- Kie estas via patrino ?

- Ŝi jam frumatene iris al la vendejo en apuda vilaĝo kaj revenos tagmeze. Tion vi scias, ĉar vi eĉ diris al ŝi, ke ŝi aĉetu kolaon por vi.

- Ĉu via instruisto ne estos en lernejo posttagmeze ?

- Jes !

- Bonege ! Atendu, ĝis revenos via patrino, kaj ŝi akompanos vin al la lernejo.

- Paĉjo nun estas ekzameno, kaj miaj kamaradoj, kiuj jam pagis la lernokotizon, laboras. Ankaŭ mi ekzameniĝu ! Mi petas, tuj akompanu min se vi ne havas monon ?

- Ĉu vi ne scias, ke baldaŭ okazos ceremonio de mia voduo, kaj tial ĉi mi mendas kolaon. Mi ne povas depreni 1.600 F (ĉirkaŭ 2,5 eŭroj) el la mono 90.000 F (ĉirkaŭ 140 eŭroj), kiun mi tuj uzos por la ceremonio. Pro tiu ĉi mi eĉ ne povas eliri el la domo. Kion vi timas ? Ĉu vian malsukceson ? Certiĝu ke via sukceso estas garantiata, ĉar mia voduo helpos vin.

- Paĉjo, mi petas, akompanu min. La pasintan jaron malsukcesis Diko. Tion vi scias. Anstataŭ lerni siajn lecionojn, li ĉiam surgenuiĝas antaŭ sia voduo, preĝante. Voduo neniam vizitis lernejon kaj scias nenion pri lernejaj aferoj.

Mi petas vin, akompanu min.

- Hej, for de tie ĉi. Ĉu vi estas mia patro, aŭ mi estas via patro ? Ĉu vi ne povas obei ? Mi ekkomencas ceremonion kaj vi sukcesos la ekzamenon. Ĉu vi ne scias, ke mia voduo estas pli potenca al tiuj de Diko kaj de liaj gepatroj. Restu apud mi, atendante la revenon de via patrino.

Jen do la lernanto Fajo restis la tutan tagon hejme, ĉar la patrino revenis vespere. Kiam la filo al ŝi rakontis ĉion, tuj ŝi akompanis lin al la domo de la instruisto. Fajo trapasis nur parton de la ekzameno. Neniu povas ne antaŭvidi la rezulton de Fajo. Li malsukcesis. Feliĉe estis provekzameno kaj la vera okazis tri monatojn poste. La patrino promesis al la instruisto, ke ŝi pagos mem la lernokotizon de la filo ĝis la vera ekzameno. Tiel, frankon post franko ŝi pagis multon, kaj la instruisto, rimarkante ŝiajn klopodojn, permesis al Fajo ekzameniĝi. Jen do je la fino de la jaro Fajo sukcesis, kaj baldaŭ vizitos superan lernejon. La direktoro de la lernejo tute ne komprenas la konduton de la viroj en tiu vilaĝo. Li rakontis :

"Mankas al mi vortoj por priskribi kion mi vidas en tiu ĉi vilaĝo. La viroj tute neglektas la gefilojn. Nur la virinoj zorgas pri ili. Patrinoj ĉiel baraktas por pagi lernokotizon, dum la patroj ĉiam uzas sian monon por havi alian edzinon aŭ starigi voduon. Mi ĉion klarigis al ili, ke prizorgo de gefiloj estas tre grava, ĉar ili estas la estonto de la vilaĝo, de la nacio. Tamen ili malfacile komprenas. Mi ege ĝojas, ke multaj ekkomprenas, sed la granda ŝarĝo ĉiam iras al la patrino, ĉar la viroj havas plurajn edzinojn kun dekoj da infanoj. Ĉiu edzino klopodas prizorgi siajn gefilojn, kiuj vizitas lernejon aŭ lernas metion.

Kio mirigis min, tio estas konduto de junulo Ĉalo, kiu malbone kondutis al sia patrino, ĉar li nun havas laboron.

La virino Avlesi vizitis sian filon en la urbo. Kiam li vidis ŝin, li eksaltis :"kiun vi serĉas tie ĉi ? Via loko estas en la vilaĝo. Ne eniru mian ĉambron ! Tuj reiru al la vilaĝo. Prenu tiun ĉi monon por la veturado". La patrino preskaŭ svenis. Tamen vortetoj povis eliri el sia buŝo : "Ĉalo, ĉu tio ĉi estas via danko al mi post tiom da jaroj de mia sufero por kaj pro vi ? Mi tuj reiras al la vilaĝo, sed ne bezonas vian monon". Reveninte al la vilaĝo, Avlessi vizitis min por rakonti. Tiam mi estis manĝanta kun mia patrino Nana. ŝi ne povis malhelpi sin plori, kaj kun larmoj diris :" Kara direktoro Fifi, vi estas vera modelo. Ĉu mia filo ne povis tion ĉi lerni de vi ? Kial iuj gefiloj malŝatas siajn gepatrojn, kaj precipe la patrinon, kiu suferadis por ili ?"

Karaj gelegantoj, homoj ekzistas ĉiaj, kaj tion ĉiuj scias. Sed, estas malfacile esti Avlessi. Ĉu ni afrikaj Esperantistoj estu "Ĉaloj". Kiuj en Afriko eklernis Esperanton ekde 1980, tiuj certe scias kiu estas la ĉefa eĉ unika motoro de Esperanto en Afriko. ACE kreiĝis preskaŭ nur por daŭrigi la laborojn de tiu homo, kiu elspezis propran monon por solvi problemojn de afrikaj Esperantistoj. La nuna mono kiun disponas la Fondaĵo Afriko kiel kapitalon estas grandparte lia kontribuo. Vere ACE estas malĈALO kaj Fifi. ĝi alvokas ĉiujn afrikajn Esperantistojn, kaj eĉ ĉiujn aliajn esti tiaj, ke kune ni daŭrigu la laborojn de tiu homo. Tio ĉi estas tre simpla sed signifoplena esprimo de danko al li..

Sen Hans BAKKER, la tutmondiĝo de la E-movado estus nur vorto. Kiom da vortoj pri Afriko vi trovas en E-libroj pri la historio antaŭ 1980. Tiam la E-movado estis ne tutmonda. Kaj nun en 2007, ĉiuj scias pri la tutmondiĝo de la E-movado. Tion atingis Esperanto dank’al Hans BAKKER.

Afrika Centro Esperantisto (ACE) ne estas asocio, sed simpla centro por daŭrigi la laborojn de Hans BAKKER. Tion decidis togolandanoj Esperantistoj por danki Hans BAKKER. ĝi dependas de neniu organizaĵo sed estas je servo de ĉiuj Esperantistoj, kaj precipe afrikaj. La klopodoj/laboroj de Hans BAKKER por Afriko pluiras en ACE. Estus bone, ke ankaŭ aliaj afrikanoj trovu manieron danki al tiu homo, kiu uzis sian energion kaj monon por semi Esperanton en Afriko. Tia dankesprimo estas tiom simpla, ke ĉiu Esperanto povas ion fari, se li/ŝi ne lasas sin trafi de "afrikito", pri kiu estas artikolo en tiu ĉi numero.

Co Po

1. HELP’ AL AFRIK’

1.1 Afrikistino

La termino "afrikisto" aludas eksterafrikajn homojn, kiuj agadas por la movado en Afriko. Temas ne nur pri simpla agado, sed ĉefe pri sinofero por la afrika movado.Kiu interesiĝans pri la afrika agado, tiu ne povas ne tuj diri, ke pri Hans BAKKER temas tiu ĉi artikolo. Certe Hans mem tuj listigus nomojn : Nino VESSELA, Anita DAGMARDOTTER, Els Kervers van Tholen, Renato CORSETTI, Germain Pirlot, Helga Farukuoye, Anna Maria Lange, Ferdinand Vince, Ĉristopher Fettes, ktp. Lian liston aliaj homoj plilongigos, sed ĝis la fino mankos unu persono, kiu multe semas en la afrika agado, kaj tion faras tute anonime.

La precipa rubriko en la Afrika Agado de Hans estas la utiligado de la lingvo. Tiel Hans insistas pri korespondado kaj kluba vivo. Alia punkto tiukampa estas la pretigado de verkoj de afrikanoj. Tiuj ĉi pretigas mane siajn verkojn, kiuj bezonas poluradon kaj poste tajpadon. Tio koncernas ankaŭ afrikajn periodaĵojn. Pri tiu laboroj zorgadis alia "afrikisto", kies nomo ĝis nun ne aperas sur la listo pro modesteco. Certe en aliaj kampoj de la Afrika Agado de Hans BAKKER, tiu "afrikisto" abunde kontribuis.

Afrika budo ĉe UKo estas elpensaĵo de Hans por konigi la afrikan agadon. Tiel dum ĉiu UKo stariĝas la budo. La "afrikisto" nun priparolata plurfoje helpas en la prizorgado de la budo, kaj fojojn respondecis pri ĝi. Dum UKoj, tiu afrikisto kampanjadis por Afrika Fondaĵo de UEA. Sendube ŝiaj( ĉar temas pri virino) klopodoj kontribuis la nunan funkciadon de la Afrika Kapitalo. Kaj ŝi ne forgesis etinfanojn afrikajn.

Manko de lernejoj en Afriko igas ties anojn analfabetaj. Jen do tiu ĉi "afrikistino" insistis, ke la projekto pri E-lernejo en Togolando realiĝu. Kaj nun funkcias Instituto Zamenhof en tiu lando.

Instituto Zamenhof estas privata lernejo kun sociala fono. ĝi akceptas infanojn, eĉ se ties gepatroj ne povas pagi lernokotizon. Preskaŭ ĉiuj instruistoj de la lernejo estas E-istoj. Esperanto estas lernobjekto en la duagrada nivelo aldone al aliaj objektoj laŭ la oficiala programo en Togolando. En septembro 2004 malfermiĝis la lernejo, kiu "produktas" ankaŭ Esperantistojn. La funkciado de la lernejo necesigas monon, kaj ankaŭ la "afrikistino" kampanjas, ke IZo estu finance helpata de eksterafrikanoj. La lernejo vere vivas, kaj inter ĝiaj helpantoj troviĝas ankaŭ la varbitoj de tiu ĉi "afrikistino". Ju pli bone funkicas IZo, des pli multajn Esperantistojn ĝi liveras al la afrika E-movado.

Se reiri al la klopodoj nur Esperantaj, decas mencii ankaŭ la kontribuon de tiu ĉi "afrikistino" kaj ties edzo en liverado de materialo por la efektivigado en Togolando de afrikaj aferoj Esperantaj : komputilaĵoj, elektroaparatoj, ktp.

La historio de Esperanto en Afriko, kaj aparte en Togolando ne povas ne mencii s-inon Nelly HOLEVITĈ inter la veraj "afrikistoj". ŝin ĉiam helpas ŝia edzo Alexander HOLEVITĈ en ŝiaj klopodoj por la movado en Afriko.

1.2 Esperanta eduka projekto por sporto kaj kulturo en Burundio, Afriko

La projekto celas :

- Popularigon de Esperanto per sporto en Burundo kaj aliaj Afrikaj landoj ;

- Elporton de novaj sportoj/batalartoj al Burundo pere de Esperanto ;

- Plialtigon de Esperantaj lingvaj kapabloj de la esperantistoj en Burundo ;

- Stimuladon de internacia kultura interŝanĝo.

La projekto por Afriko estas prezentita dum la Esperanta Kongreso de Britio (4-7 majo, 2007) kaj ricevis pozitivajn reagojn kaj kuraĝigon de la prezidanto de UEA Prof.Renato Corsetti kaj multaj aliaj kongresanoj. Dum la kongreso nia Sporta Ligo grandiĝis per la aliĝo de novaj membroj el Britio, Francio, Germanio kaj Ganao. Tiel la nombro de MELS-membroj fariĝis 117 – geesperantistoj, kiuj subtenas la ideon ke ni devas pensi pri disvastigo de Esperanto uzante la sportan kampon.

La sola kongresano el Afriko s-ro Paŭl Mensah membriĝis al MELS kaj dum siaj prelegoj en la Kongreso kaj poste en la Londona Esperanta klubo esprimis sian subtenon de la ideoj de la Esperanta Sporta projekto. Li konfirmis ke Esperanto-Sporto estus utila agmaniero taŭga por la Afrikaj kondiĉoj.

Ni planas prezenti la Sportan projekton por Afriko dum la UK en Japanio( 2007an ) kaj diskuti pri estonta ia realigo kaj progreso. Sukcesan popularigon de Esperanto per sporta agado.

Klarita, MELS-Prezidantino

2. OPINIOJ

2.1 Verda afrikito

En restoracio de hotelo babilas eŭropanoj. Alvenis afrikano, kaj tuj unu el la eŭropanoj parolis kun li.

- Ĉu vi scias, pri kio ni parolas ? Pri Afriko ĝenerale, kaj aparte pri Togolando

- Ke afrikanoj estas fatalistoj, dum eŭropanoj estas raciistoj ? ĉu ne ?

- Tute ne ! Ni parolas pri la mizero en Afriko. Ĉio en Afriko iras pli malbone. Afriko estas nun sendependa, sed ĝi pli dependas ol kiam ĝi estis dependa. Estas neniu plano por evoluigi ĝin. La registaroj nenion gvidas, kaj la enloĝantoj respektas neniun regulon. Ĉie estas malordo. Neniu afrikano nun kapablas revenigi ordon.

Kiu povas tion fari, tiu estas nur Usono. Ties anoj anstataŭu gvidantojn de afrikaj landoj kaj gvidu Afrikon dum almenaŭ dek jaroj. Dum tiu ĉi tempo oni konstruos lernejojn, hospitalojn, vojojn, lernigos al la enloĝantoj kiel respekti la regulojn ŝtatajn, ktp. Kiam oni tiel formos novajn generaciojn, oni redonos al ili la gvidadon de la landoj, kaj jen Afriko ekiros evoluan vojon. Sen tio Afriko neniam evoluos, ĉar nun, kiam aliaj landoj rapidegas por iĝi pli evoluintaj, Afriko iras malan direkton. Domaĝe !

- Tio estas via vidpunkto ! Mi rekonas, ke Afriko estas malsana, sed malfacile povas kredi vian proponon. Afrika proverbo diras :"Kio cirkumcidas la ĉevalon, tio estas en la ĉevalo mem". Kiu malsanigas Afrikon, tiuj estas afrikanoj mem, tial nur afrikanoj mem resanigu ĝin. Mi rekonas, ke tio estos malfacila, ĉar mikrobo, kiu kaŭzas malsanon al homo, tute ne tion faras intence, sed nur vivas siamaniere. Kiam la mikrobo konscios, ke li malbonfaras al iu, certe li ŝanĝos sian vivmanieron. Nun necesas, ke afrikanoj rekonu, ke ili estas la mikroboj, kiuj malsanigas Afrikon per siaj agoj. Tiu rekonado estas tre malfacila, ĉar preskaŭ ĉiuj estas tiom monavidaj, ke ĉian rimedon ili uzas por atingi sian celon. Kio gravas por afrikanoj, tio estas la atingo de la celo, eĉ se la rimedoj malbonfaras al Afriko. Jen do naskiĝis la malsano "afrikito" kun ĉiuj siaj formoj, kaj la vehikloj de tiu malsano estas afrikanoj. Vi scias, ke mi estas Esperantisto. Ankaŭ en la E-movado estas "afrikito", kiun mi nomas "verda afrikito".

- Ĉu vi volas diri, ke estas ankaŭ en la E-movado en Afriko malordoj, kiel ekster ĝi ? Ĉu Esperanto ne celas la unuiĝon de la homoj ? Ĉu vi povas klarigi ion pri la verda afrikito ?

- Vidu ! Antaŭe estis Afrika Oficejo de UEA en Togolando. Nun ĝi estas en Benino.

- Kial ?

- Paciencon, mi petas. La E-movado en Togolando estas la pli forta en Afriko. Tial ĉi la respondeculo de UEA (Universala Esperanto-Asocio) pri la movado en Afriko proponis instalon de oficejo en Togolando. Tiu oficejo transprenas ĉiujn taskojn de la respondeculo. La laboroj ekis antaŭ 2000 kaj daŭris ĝis 2005, kiam ĝi vere stabiliĝis. ĝi vere ordigis ĉion en la movado afrika, ke kongresoj okazadis. Kiam E-aranĝo okazas en unu lando, Esperantistoj de aliaj landoj ĝin partoprenas. Estis vera unuiĝo de la E-movado. Kvankam tiam ne mankis subfosantoj, la movado tamen iradis glate, ĉar tiuj subfosantoj ne trovis subtenon eksteran.

Vere estis granda harmonio en la movado afrika, ĉar laborantoj en AO tiamaj sindediĉe laboris. La movado pli progresu, ĉu ne ? Tial togolandano ekrilatis kun Esperantistoj ne membroj de UEA. La gvidantoj de UEA malkontentis, kaj devigis tiun togolandanon disiĝi de la Esperantisto. Notindas, ke tiu togolandano estis la gvidanto de AO kaj samtempe kunordiganto de la afrika komisiono de UEA. Li klarigis, ke la afrika movado bezonas la manojn de ĉiuj por progresi. Tial ĉi li etendas manojn al ĉiuj E-organizaĵoj. Esperanto per si mem celas la unuiĝon de la homoj, kial do oni malpermesu al Esperantistoj rilati kun aliaj. Ĉiuj klopodoj de UEA-gvidantoj por malhelpi lin rilati kun la Esperantisto, malsukcesis. Tiam estis vere malfacile trovi iun, kiu anstataŭu lin. UEA-gvidantoj estis tiom koleraj, ke ili decidis eksigi lin de la afrika komisiono, kaj movi la afrikan oficejon. Necesas por tio trovi homojn en Afriko mem. Tuj proponiĝis aliaj afrikanoj por fari la laboron. La unua aŭtoris leteron de la prezidanto de UEA. Tiun ĉi leteron oni sendis al aliaj afrikanoj, ke oni malfondas la afrikan komisionon por starigi novan. Tiam la prezidanto de UEA anoncis, ke la afrika oficejo estas movita al Benino, kaj pri ĝi respondecas Beninano, ĝis oni trovos aliajn prizorgantojn.

- Ĉu nun la E-movado en Afriko pli bone fartas ?

- Ĝi tamen iras, sed rilatoj inter multaj Esperantistoj malboniĝas. La prezidanto de UEA (en 2007) postulis de iuj afrikanoj, ke ili disiĝu de aliaj, kaj tiel la movado en pluraj landoj dividiĝas, kaj sekve malfortiĝas. Afrikanoj tiel sekvas homojn kaj jen furoras la "verda afrikito". En Benino mem la Esperantistoj estas dividitaj, dum en aliaj landoj prepariĝas la dividoprocezo iniciatita de UEA-gvidantoj kaj flegata de Afrikanoj mem.

Ĉu vi vidas, ke ĉion faras afrikanoj mem ? Ili konsciiĝu por analizi siajn paŝojn kaj trovi taŭgajn solvojn afrikecajn. Sen tio nenio saviga estos ebla.

Nova erao povos komenciĝi, kaj oni kredos ĝin progresanta, sed kelkajn jarojn poste, revenos malordo. Tial Afriko neniam progresos.

- Mi konsentas kun vi ke afrikanoj mem grandparte rolas en la mizero de Afriko. Tial ĉi mi proponas intervenon de Usono, kiu formos novan generacion. Tiuj ĉi homoj estos malfacile korupteblaj, konvinkiĝos, ke ili devas labori por gajni sian vivon.

- Kial interveno de eksteruloj. Necesas, ke afrikanoj mem decidu resaniĝi de "afrikito", kaj certe ĉio alia iros glate.

- Afrikanoj povas mem ne resaniĝi de via "afrikito", ĉar tion ne ŝatos tiuj, al kiuj tiu ĉi malsano profitas. Necesas serioza kaj honesta interveno ekstera.

2.2 Kien la afrika E-movado ?

Ĉiam Afriko estas grundo de eksperimento, kaj ĉiam tiuj eksperimentoj donas profiton ne al Afriko, sed al la eksperimentantoj. Kion tiu ĉi celas, certe tio estas ne la bono de Afriko, sed kontentigo de propraj ambicioj. Kio nun okazas en la E-movado afrika, tio nenion dubigas.

Kiuj legas vortojn de la nuna prezidanto de UEA, Renato CORSETTI, tiuj kredos, ke ĉio iras glate en Afriko, aparte en Benino kaj Burundio. La realon oni konus nur se oni estus en tiuj landoj. Aliloke skismo okazas en landaj asocioj pro postulo de Renato CORSETTI.

En Niĝerio du Esperantistojn ribeligas Renato CORSETTI kontraŭ estraranojn de la landa asocio EFEN. Renato petis de niĝerianoj, ke ili disiĝu de aliaj. Io tia ĝermas ankaŭ en alia lando.

En Togolando funkcias normale la gvidorganoj de la landa asocio. La estraroj de JOTE kaj UTE kunvenas regule, ankaŭ la komitato. En decembro 2006 elektiĝis tiuj gvidorganoj. Tiam la elektokomisiono kontaktis ĉiujn elstarajn Esperantistojn por estraraniĝi. Preskaŭ ĉiuj ne akceptis la proponon. Nun esperantistoj, kiuj ne akceptis la proponon de la elektokomisiono, pensas, ke la movado togolanda stagnas, kaj tial volas organizi kunvenon por relanĉi ĝin. Tio ĉi estas bela ideo, sed, ĉu ili ne rilatu kun la nunaj gvidorganoj de la landa asocio ? Ĉu oni kredu diron de Esperantisto Burundia, ke Renato dividas ankaŭ la Togolandan movadon ?

Burundia Esperantisto akuzis Renaton pri nekapablo unuigi Esperantistojn de sama lando. Li menciis la manovrojn de Renato en Burundio por distancigi Esperantistojn unuj de aliaj. Kiuj legas intervenojn de Renato ĉie, iuj el tiuj pripensu la vortojn de tiu Burundia Esperantisto. Kion celas Renato per sia agado en Afriko ?

Prezidento de afrika lando diris : "se necesas pereigi duonon de la popolo por povi regi la alian duonon, tion mi pretas fari". Eble Renato ne havas tian ideon, sed liaj agoj vere aludas pri tio. Vidu !

"Kiam UEA decidis ke la oficejo en Lomeo estu vera oficejo dependanta de la Direktoro de UEA, ili diris : Ne, dankon ! Ni plue volas la monon, sed ni ne volas labori laŭ la ordonoj kaj sub la kontrolo de la Direktoro de UEA", skribis Renato en Ret-Info. Kiu diris tion al Renato CORSETTI ? Ĉu Renato CORSETTI ne povas montri la veran situacion pri la movo de Afrika Oficejo al Benino ? Se li nun konscias, ke li iras la malĝustan vojon, li simple reiru. Tio estas pli bone ol mensogadi. Ne tiel prezidanto de tutmonda asocio kondutu. Li tamen trovas sekvantojn en Afriko, per kiuj li agadas, dividante esperantistojn kaj malkreante landajn asociojn.

Esperantisto sekvis la ILEI-seminarion en Benino en februaro 2007. Ĉar li sekvis ankaŭ la esperantologian seminarion de decembro 2005 en Togolando, li povis kompari ambaŭ aranĝojn. Li asertis, ke la seminario de Benino nenion valoras kompare kun tiu de Togolando. Li aldonis, ke li tute ne komprenas la rolon de Agnes GEELEN dum tiu seminario. Finfine li diris, ke ŝi rolis nur kiel spiono.

Tian spionan rolon ŝatus havi afrikano dum la seminario de Togolando en decembro 2005, sed la organizantoj ne permesis al li partopreni. Nun li daŭrigas sian agadon marionetan, (sen)konscie malutilante al la movado en propra lando.

Ĵus okazis literatura seminario en Dakaro. ĝin partoprenis Esperantistoj senegaliaj. Kiam la supre menciita Esperantisto afrika aŭdis pri la seminario, li tuj skribis al senegalia esperantisto, ke li ne akceptu la okazigon de la seminario, ĉar ĝi estas aranĝo ne de UEA     Kompatinda Afriko, ĝis kiam viaj idoj liberigos vin ? Ĉion ajn ili ŝutas  sur vin, kaj vi ĉiam malfruas malantaŭ la aliaj kontinentoj. Eĉ via E-movado  lamas jam du jarojn. "Gerda malaperis" kaj "Afero de Espero" estas  kursmaterialo por viaj anoj Esperantistoj. La unua materialo estas por  komencantoj, dum pri la dua, kiu temas pri historio de la movado en Afriko,  Libera Folio jene prezentas :

 "Ĵus aperis ĉe UEA la unua esperantlingva monografio pri la historio de la  Esperanto-movado en Afriko. Bedaŭrinde la verko baziĝas sur nederlandlingva  originalo verkita antaŭ deko da jaroj, kaj la enhavo intertempe ne estis  aktualigita. "Pro manko de spaco kaj tempo mi ne ĝisdatigis la informojn",  skribas la aŭtoro mem en la antaŭparolo de la verko. La frua historio de  Esperanto en Afriko estas pritraktata laŭlande, en iom katalogeca maniero, sen  profunda analizo. Krom tio la verko priskribas la evoluon de la afrika  strategio de UEA kaj TEJO, kaj iom amplekse la kvar Afrikajn Kongresojn de Esperanto en 1991-1996.

 Ne estas aparte esplorataj la motivoj de afrikanoj lerni Esperanton...".

 Tuj oni povas kompreni, ke tiu materialo estas ne didaktika. Kial do tiajn  Renato CORSETTI altrudas al afrikanoj ?    Vere suferas la afrika movado. Se tiajn vojojn iru ĝi, certe neniam ĝi  progresos, kaj ĝi ĉiam dependos de la ekstero. Afrikaj Esperantistoj devas  esti solidaraj. Subfosi aliajn neniel progresigos la afrikan movadon. Nun vere  lamas la afrika E-movado pro la sinteno de UEA-gvidantoj fine de 2005.  Anstataŭ reiri por pripensi novan strategion, ekskludante neniun  esperantiston, Renato CORSETTI kaj liaj kunlaborantoj persistas en sia agado.  Kiu perdas en tio ? Certe Afriko, sed ankaŭ UEA, kaj precipe Esperanto.  Venontaj jaroj plumontros la konsekvencojn. Tiam la fuŝo jam estos tro granda, se nun afrikanoj mem ne vekiĝu por prizorgi sin kaj fortigi sian solidarecon. Espereble la nova estraro de UEA riparos multon.  

3 NOVAĴOJ

3.1- Elektromanko en Togolando

"Kulpas ne CEET, sed io alia, kion ĉiuj ni ne scias. Nur la registaro solvu  la enigmon ĉirkaŭ la afero", komentis ĵurnalisto post aŭdigo de kanto, kies  verkinto akuzis la elektran kompanion togolandan CEET, ke tiu ĉi rifuzas liveri elektron al la popolo.    Elektro vere fariĝas rara varo en Togolando. La tutan tagon oni trovas ĝin  nur kelkajn horojn. Tio ege bremsas multajn laborojn. Entreprenoj fermiĝas,  aferoj en la administracio ege malrapidiĝas, manĝoj putras, homoj mortegas  en hospitaloj, ktp. Ĉiu povas diveni konsekvencojn de elektra krizo.    Laborhoroj konstante ŝanĝiĝas. Oni laboras kiam estas elektro. Tiel tutan  tagon oni nenion faras, kaj kiam noktomeze aperas la elektro, komenciĝas  laboroj. Oni sin demandas, ĉu tiuj laboroj estas fruktodonaj ?    Al jam multaj krizoj, kiuj skuas Togolandon, jen aldoniĝas alia. Manko de  akvo en la turbinoj, nepago de Togolando al liverantoj de elektro, kreskado de  la popolo uzanta elektron kies kvanto ne kreskas, ktp estas vortoj por klarigi  la krizon.    Kiu estas la vera kialo de la krizo ? Pri tio ĉiutage demandas sin ĉiuj.

3.2 LAKTO : Ĉu ĉies nutraĵo

 Netolerado de laktozo (= Lactose = lakta sukero):70% de la homaro produktas  iometon aŭ neniom da laktazo (= Lactase). Laktazo estas enzimo (= enzyme) kiu kaŭzas la digestadon de laktozo, el kiu restas digestaj produktoj glukozo (=  Glucose) kaj galaktozo (= Galactose). En Azio, Hindujo kaj Afriko la pocentaĵo de netolerantoj atingas 90%.    En norda Eŭropo tiu pocentaĵo varias : 4% en Irlando ĝis 73% en Danujo. En la  mediteraneaj landoj oni trovas 64% en suda Italujo ĝis 76% en Jordanio.    Primara netolerado de laktozo. Netolerado de laktozo malmulte okazas en  okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, kontraste al popoloj en Afriko, Azio,  Latinameriko kaj Sudeŭropo. Laktozo ankaŭ troviĝas en lakto de homaj mamoj,  sed kutime beboj produktas sufiĉan kvanton de la enzimo laktazo. Nur post la  tria jaro infanoj en Afriko, Azio, Latinameriko kaj Sudeŭropo ne plu produktas  ĝin. Tiun ĉi fenomenon oni nomas Primara netolerado de laktozo. Infanoj en  Okcidenteŭropo kaj Nordameriko plu produktadas laktazon samnivele, do sufiĉe  por digesti laktozon.    Primara netolerado de laktozo kaŭzas ke dum la tuta vivo oni evitu laktozon en  la manĝaĵo. Tio ankaŭ validas por netolerado de laktozo pro alia kialo :  heredado el pra-familio. Sekundara netolerado de laktozo estas la nomo por  nekonstanta, okaza netolerado. La evitado de laktozo okazu nur dum tiuj  periodoj.

 Ekzistas kuraciloj kiuj riparas la mankon de laktazo, tiel nomataj  enzim-suplementoj. La manko de laktozo en la nutraĵo povas kaŭzi nesufiĉojn  de kalcio (= Calcium) kaj vitamino B2. En tiuj kazoj oni devas manĝi  anstataŭaĵojn.    La netolerado de laktozo manifestiĝas en diareo. En Nederlando precipe la  enmigrinta loĝantaro (el Surinamo, Maroko, Turkujo) suferas tion konsuminte  lakton.  

4 TR’AFRIK’

4.1 ALĝERIO

Alĝeria kunveno

La 25-an de junio 2007, Marie-Hélène DESERT skribis :

Hodiaŭ bonorde alvenis en Alĝero Djamila, François kaj mi.   Se iu en tiu listo ne ankoraŭ ricevis inviton por nia morgaŭa renkontiĝo, bonvolu noti la jenan telefonan numeron : 056 680 835. Ne hezitu telefoni por ricevi la precizan adreson. Estu bonvenaj por renkontiĝi, diskuti pri Esperanto en Alĝerio (eventuala starigo de asocio, klubo, biblioteko ...)

Bonvolu atenti, ke mi foriros el Alĝero ĵaŭde, Djamila kaj François vojaĝos al Kabilio.

 Kun koraj salutoj

 MHelene

4.2 Angolo

Nova kvartalo kun Esperanto-strato

Sabate la 14-an de aprilo 2007, la esperantistoj el Luando ekskursis al la komunumo Camama en la kvartalo Paciência, sector 5, kie troviĝas strato Esperanto.Tiu nova kvartalo de Luando (ĉefurbo de Angolo) estas kreita de Dialundama Michel.   Li per traktoro loĝ-pretigis 1 500 kilometrojn kvadratajn da kampoj, kaj petis loĝrajton al la registaro. Finfine, Dialundama Michel petis al ĉiuj angolanoj kiuj ne havas domojn konstrui tie. Plie, ili venas el la tuta mondo, ĉar ili fuĝis al Angolo pro la militoj, kiuj daŭris 27 jarojn en Centra Afriko.   Pro la espero, kiun la kreinto de la kvartalo havis, li elektis straton, kiun li nomis Rua Esperanto. Estas la 13-a strato de la kvartalo.   Dialundama Michel estas ankaŭ konstruanta Esperanto-domon ĉe la strato Esperanto.

Kinkani Ferdinand, JC Nsoko kaj aliaj esperantistoj vizitis tiun konstruaĵon kaj promesis reveni denove kun deziro festi semajn-finojn tie.   Por ke ni kompletigu tiun ĉi informon, ni sendos per la poŝto la fotojn al UEA, SAT-amikaro, ktp.   Ĝis revido, ĝis la venonta fojo.

DIALUNDAMA MICHEL

Skribas el Luando.  

  4.3 BENINO

  4.3.1 Seminario pri Esperanto-Mondcivitaneco en Benino

La 12an kaj 13-an de majo okazis en Lokossa seminario pri Esperanto kaj  Mondcivitaneco. ĝin gvidis s-roj Hounsounou François, Zinkpe Benoit kaj  Agbenou Francis. Tiuj tri konsistigas la estraron de ACM (Afrika Centro  Mondcivitana), kiu organizis la seminarion kun la partpreno de 22 personoj.    Pli da informoj pri ACM estas riceveblaj ĉe :  ONG Afrika Centro Mondcivitana  BP 226 Lokossa-Mono  Rép du Bénin.  Tel : +229 95 96 51 24  Esperantoawc_benino@yahoo.fr    aŭ  François HOUNSOUNOU,  Prezidanto de ONG Afrika Centro Mondcivitana.     4.3.2 Esperanto en Beninaj lernejoj

En 1999 fondiĝis la lernejo JV de Codji. Tie ĉi Pierre HOUENAVO instruas  Esperanton al la gelernantoj ekster la normalaj kurŝoroj. Pierre nun havas  motorciklon, kio ebligas al li instrui Esperanton en aliaj tri lernejoj de  najbaraj vilaĝoj. Temas pri la lernejo en la vilaĝo Seĝe kaj du en Adohoun.   La 29-an de aprilo okazis kunveno, kiun partoprenis gejunuloj de la regiono,  kie troviĝas tiuj lernejoj. Estas priparolita ĉiujara futbalturniro, la  prizorgado de E-agado en la regiono. Rekonindas, ke lernantoj de Pierre jam  aktivas en la junulara sekcio de la landa asocio BEF en Benino.    (el raporto de Houenavo Pierre).

4.4 BURUNDIO

La 27-an de majo 2007 s-ro Venant skribis :   "Nia teamo jam ekpiedpilkis en la loka turniro. Niaj piedpilkantoj sufiĉe sin  trejnis por la turniro kaj mi esperas ke ili bone faros.

 Ni jam ludis 1 matĉon kaj venkis.

 Mi petas al vi ĉiuj subteni nian teamon"ESPERANTO FC", ĉar tiu ĉi estas  bona informstrategio.

 Mi regule informos vin pri la evoluo de la turniro.    Venant

4.5 ĈADIO

En Ĉadio dank’al Ĉada Esperanto Asocio la agadoj por esperanto fartas bone.

 Jen la realigoj de aŭgusto 2006 ĝis nun :

- du esperantistaj piknikoj (januare kaj dum la paska ferio)

- unu futbala partopreno : neesperantistoj(2) kontraŭ esperantistoj(1)

- kreado de fako favore al NATURO (marte)

- afiŝadoj (regule)

- kunlaboro kun aliaj grupoj aŭ asocioj neesperantistaj

- la koresponda kurso (1-a grado) progresis de 6 ĝis 9 gelernantoj.   En Nĝameno, 05.08.2007 Ĉada Esperanto-Asocio kongresos.   Pri la disvastigo de Esperanto en Ĉadio, nun la projekto nomata "VIGLA ESPERO" urĝas.   MON-DIEU Siméon Apollinaire

 Prezidanto de Ĉada Esperanto-Asocio

4.6 DEMOKRATIA RESPUBLIKO DE KONGOLANDO

Agado de la klubo VERDA FLAGO en Mbanza Ngungu   La klubo Verda Flago daŭrigas sian agadon, kaj nun kunlaboras kun du  neregistaraj organizoj.   Temas unue pri CEDEPHA (Centre de développement des personnes avec Handicap). Tiu organizo konsistas el cento da handikapuloj, kaj dank’al sinjoro NTOTO, kiu estas unu el iliaj konsilantoj, ili eklernas Esperanton. Post la komencaj  kursoj fare de sinjoro NTOTO, nuntempe sinjoroj MAMBUENE ROGER kaj LUZAYAMO ROGER okupiĝas pri la kursoj kiuj okazas sabate kaj dimanĉe.    Due, temas pri APMQE(Association pour la promotion des minorités  qualitatives). Tiu ĉi NRO okupiĝas pri la infanoj kiuj ne havas apogon por  vivteni, kaj zorgas ĉefe pri orfoj. La lingvo Esperanto estas instruata al  dudeko da infanoj kiuj kompletigas la liston de la jam ekzistanta Infana Rondo  de Mbanza Ngungu konsistanta el la infanoj de la lernejo NLANDU NDONANI kaj  ĈRIST ROI. Ĉe APMQ, la komencaj kursoj estis gviditaj de la sama sinjoro  NTOTO kiun helpas sinjoroj MATONDO MAŝA kaj MATA,venintaj el Matadio.  Notindas ke la kontakto kun APMQ estis farita de sinjoro Emile MALANDA.

Post realigoj de projekto, nun infanoj kaj handikapuloj estas esperantigataj.   MATONDO MASHA

Interŝanĝa kulturvespero

La 1-an de junio 2007 okazis aranĝo en la Pedagogia altlernejo de Rutŝuru. La temo de la aranĝo estas : " LA KULTURO KAJ ARTO TRA LA UNIVERSITATA MONDO."

S-ino TUMAINI JUSTINE enkondukis la temon en la ĉambrego de la lernejo.  Ĉeestis multe da personoj, al kiuj Justine prezentis la gravecon de Esperanto  en la kulturo kaj arto de la nuna universitata mondo.

 La ĝenerala Direktoro de tiu ĉi universitato gratulis kaj kuraĝigis nian  iniciaton. Li petis de ni, ke organizu aliajn tiajn aranĝojn por plilarĝigi  nian kulturan horizonton.

Useni Radjabu

ESM (Esperanto-Samideanoj por Mutualismo)

ESM (Esperanto-Samideanoj por Mutualismo) estas la nova grupo, kiu ĵus  naskiĝis en nia lando D.R.Kongo,en norda KIVU/Provinco, la distrikto de  RUTŝURU precize la parto okupita de la ribelanto Laŭrent NKUNDA.  Fakte, komence, ni, anoj de ESM apartenis al VEK. Pro la dividado de la  distrikto fare de niaj politikistoj, la milico de LAURENT NKUNDA okupis la  sudan parton de nia distrikto kaj disigis la anojn de VEK. Pro tio nova grupo  ĵus naskiĝis kaj prenis tiun nomon Esperanto-Samideanoj por Mutualismo  (ESM).

La norda parto restis kun la malnova nomo VEK(Virunga-Esperanto Klubo). ESM  estas do nova grupo, kiu havas nek librojn, nek gazetojn, nek revuojn en nia  Biblioteka ĉambreto. Tial, ni petas vin helpi nin per lernomaterialoj novaj  kaj malnovaj libroj, broŝuroj, gazetoj, aŭdvidaj kasedoj, kasedoj pri  prononco, libroj pri gramatikaĵoj, vortaroj de komencantoj, esperantaj revuoj, Monato, KD, vortaroj "Dictionnaire pratique" ), Jarlibro 2007 por la oficejo, Sankta Biblio ktp.   Ni nenion malestimas. Ni nun bezonas ne monon el eksterlando ĉar por lui  nian sidejon aŭ solvi aliajn problemojn de nia nova grupo ni kotizas iom da  mono ĉiumonate por ŝpari en nia komuna kaso de nia mutualismo.  Ni nur bezonas esperantaĵojn, ĉar nia lando havas nek Esperantan  bibliotekon, nek E-gazetaron por disponigi al ni librojn pri/de Esperanto.

N.B : Se vi ne havas esperantaĵojn bv orienti kaj direkti nin al aliaj  instancoj/homoj, kiuj povas tiucele helpi nin.

Retadreso de ESM :

 .

 Esperanto-Samideanoj por Mutualismo.  C/O Emmanuel MUĈUTI RAFIKI  P.O. BOX:1,BUNAGANA.UG-KISORO/UGANDA.

4.7 GABONO

Unuaj paŝoj Esperantaj

Entute, dum ĉirkaŭ 50 tagoj, miaj klopodoj produktis nur 2 sukcesojn : mi  prelegis pri ESPERANTO la 2-an de aprilo 2007 ĉe R.T.G. Ĉaine 2, unu el la  du ŝtataj televidoj dum 20 minutoj, kaj la 9-an de junio dum 50 minutoj ĉe  la Radio Sainte Marie . Tiam mankis al mi kasedoj por vigligi la elsendon por  pruvi ke multaj homoj jam uzas la Lingvon, eĉ kantistoj el tre foraj landoj.   Unu semajnon poste, mi vizitis la oficejon de UNESKO kaj la Sekretario promesis apogi mian petleteron ĉe la Ministerioj pri Komunikado, Edukado, ktp... post kiam mi montris al li la du Rezoluciojn de UNESKO en Montevideo kaj en Sofio.

AMEVOR Rovema (Togolandano en Gabono)

4.8 GVINEO-KONAKRIO

Esperanto en la liceo " 2-a de oktobro" de Konakrio

Mi estas instruanta la lernantojn pri la internacia lingvo Esperanto en liceo "2-a de Oktobro".

Nuntempe mi havas 200 gelernantojn. Mi bone korespondas kun UEA kaj la  Afrika Oficejo. Mi instruas Esperanton ankaŭ en liceo. Gelernantoj estas  multaj, ĉar pli kaj pli da ili deziras lerni la lingvon. Estas malfacile diri  kiom estas nun tiuj homoj, kiuj volas lerni la lingvon ĉe mi. Bona komunikado  kiu kondukas al la pacigado de la mondo, bona kompreno en libereco estas miaj  celoj aŭ motivoj. Ni utiligu Esperanton ankaŭ inter afrikanoj, ĉu ne ? En la  vendejo kaj la strato , miaj gelernantoj vokas min " ESPERANTO". Mi ege ĝojas  instrui gelernantojn pri Esperanto pro ĉi tiuj celoj kaj motivoj : pli bona  komunikado, rilatoj , bona kompreno kaj demokratio. Mi interesiĝas pri  informado pri Esperanto, pri instruado de Esperanto kaj pri helpado al  afrikanoj utiligi Esperanton.

 Mi sendas al vi foton de miaj gelernantoj. Mi havas bonan rilaton kun la  direktoro de la lernejo. Ni estas feliĉaj esti en korespondado kun aliaj  esperantistoj de la mondo. Ni deziras havi helpon por daŭrigi nian agadon en  Esperanto. Ni prezentas Esperanton ĉe radiostacio en tiu ĉi lando.

GBOGATSE komi Mensa Raphael

( Togolandano en Gvineo-Konakrio)

4.9 KONGOLO

Pluiras la instrulaboro de Jean-Louis MAZELLA. Tagon post tago kreskas la  nombro de gelernantoj. Kiuj ne havas lernilon, tiuj mem havigas ĝin al si.  Jean-Louis ankaŭ verkas multe. Liaj artikoloj aperas en diversaj periodaĵoj :  Juna Amiko, KomACEn ktp. Li verkas romanetojn kaj nun havas plurajn  manuskriptojn.

4.10 EBURBORDO [KOTDIVUARO]

Esperanto kursoj en altlernejo

Kiel promesite ni finfine enkondukis Esperanton en la alta lernejo Cases, kie  hodiaŭ mi persone gvidis kurson de Esperanto al 30 personoj (inter kiuj estas  5 instruistoj pri ekomomio, komputiko kaj merkatiko). La kurso okazis de la  14a horo ĝis la 16 a horo.

Mi unue parolis pri la historio de Esperanto kaj ankaŭ pri la Esperanta movado  afrika kaj tutmonda dum 45 minutoj .  Mi uzis la ĉe-metodon por instrui ilin,sed venontan vendredon mi ekuzos la  "cours de langue internationale".

Mi aparte kore dankas al niaj gesamideanoj Fatim,Kouakou Guillaŭme,Dion  Hubert, Beugre kaj Golly Roger, ankaŭ kiuj ĉeestis la kurson por montri al  tiuj neoftaj lernantoj ke vere Esperanto estas vivanta kaj parolata lingvo.

Antoine Kouablan

4.11 NIĜERIO

Komitat-Kunveno de EFEN

La komitatkunveno de EFEN okazis en Owerri inter la 16a kaj 17a de Junio ĉe  LASC SUITES HOTEL kun fizika ĉeesto de ses komitatanoj [kvorumo atingita] :  prezidanto Prince Henry Oguinye, kasisto Isreal Ĉigo Uhuegbu de Orodo klubo,  vicsekretario Mohan Kamath de Lagos, Celestine Ĉinedu de BSEK klubo, Deamin  Eĉefu Portharcourt de Rivers State, Obinna Iheanaĉo, Collins Ĉinakwe ; unu  prezidanto de ZEGO Uĉe Penso Onye partoprenis per sms pro labora malhelpo kaj alia Keneth Ayozie per telefona alparolo, estis subtenoj de aliaj kiuj pro  laboraj malhelpoj aŭ lernejaj ne povis partopreni, interalie la vicprezidanto  Abraham U.S Mrakpor, Iyiola Ayole la financa sekretario, kaj Nesta Okumagba,  kiu interparolis kun la ĉeestantoj telefone antaŭ la kunveno kaj D-ro  Bernard Nwoke el Gombe ŝtato, norda Niĝerio.

La prezidanto salutis ĉiujn pro sukcesa alveno malgraŭ lastminutaj malhelpoj,  kiel plialtigo de benzinprezo, kiu kaŭzis altan transportkoston ktp. Post la  malferma preĝado de Obinna Iheanaĉo la prezidanto enkondukis la unuan temon :

renovigo de la estraro.

RENOVIGO DE LA ESTRARO

La komitatanoj unuanime akceptis la proponon de Mohan Kamath ke la nuna  estraro restu ĝis 2008 kaj modifis la regularon por elekto.

Do la estaranoj de EFEN restas la jenaj personoj :

Prince Henry OGUINYE, prezidanto

Abraham U S MRAKPOR, vicprezidanto

Emmanuel OLADIPO, sekretario

Mohan KAMATH, vicsekretario

Iyiola AYOLE, financa sekretario

Israel UHUEGBU, kasisto

Nesta OKUMAGA, oficisto pri publikaj rilatoj.   MODIFOJ DE LA ELEKTOREGULARO

Estis decidite pri la jenaj modifoj al elekta regularo :

- ­ Ĉiu klubo sendos du reprezentantojn por tiu elekto.

­- Ĉiu klubo nepre kotizos per 5.000 najroj jare, kiuj devas esti pagitaj al  la nacia asocio antaŭ la elekto

- Individuaj anoj pagos 1.000 najrojn jare kiel kotizon

- La minumuma nombro en klubo devas esti 10 anoj.

- Ĉiu klubo nepre sendos la liston de la membroj al la asocio komence de la jaro.

 DEKLARACIO PRI LA ESENCO DE AFRIKA ESPERANTISMO

La komitatanoj subtenis kaj aprobis tiun belan dokumenton kaj kuraĝigas ĉiujn klubojn subskribi ĝin, se ili ne jam faris.

ORODO ESPERANTO PROJEKTO

La lernejestro kaj direktoro de la projekto prezentis al la Komitato fotojn  kiel pruvon de la daŭra instruado de esperanto kiel lerneja objekto kaj de  forta laboro por disvastigi la lingvon, kaj kiel antaŭe li petas helpon  finance kaj materiale por helpi kaj la lernejon kaj la lernantojn. La Komitato  akceptis provi eltrovi rimedojn por helpi.

NACIA KONGRESO

La Komitato decidis havi nacian kongreson en 2008 aŭ en Owerri aŭ en Ibadan.  Post longa debatado, oni decidis ke en Aŭgusto, ĉar tiam estas ferioj por la  studentoj kaj somero en Eŭropo por allogi partoprenantojn.

PAKTO POR LA ESPERANTA CIVITO

La Komitato aprobis la aliĝon de EFEN al tiu organizo, interalie por garantii  la pluvivon, laŭ klarigoj de la prezidanto. Oni decidis, laŭ la idealoj de  esenco de afrika esperantismo, malakcepti diktadon de eksterlandanoj pri la  funkcio de la nacia asocio : ĝi restu niĝeria afero por niĝerianoj.

Kompilita de Israelo Uhuegbu

Ĉefprotokolanto dum la kunveno kaj kasisto de EFEN

4.12 SENEGALIO

Literatura seminario en Dakaro

"Neniam mi havis la okazon partopreni en tiel intensa, interesa kaj kleriga  seminario en Esperanto", deklaris s-ro Yacinthe Nicolas Badji post la sephora  seminario pri nia literaturo, dimanĉon la 1-an de julio 2007 en Dakaro, ĉe  Hotelo Le Lodge, kvazaŭ esperanta entreo en la menuo de la 73a  PEN-mondkongreso, kiu parte financis ĝin, kune kun LF-koop.

"Mi estas tre kontenta pri la atentonivelo de la deko da partoprenintoj  (inkluzive de unu virino), kvankam mankis la perkoresponda preparo kiu estas  esenca parto de la Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj", komentarias la gvidinto  de la seminario, c-ano prof. Giorgio Silfer. La seminarianoj venis el iuj tri  lokaj societoj de la senegalia Esperantio, kvankam la plej aktiva en la  preparado estis tiu en Rufisko, kie loĝas ĝuste s-ro Badji : li estis  interalie la sola senegaliano selektita por la unua AfrES en Lomeo, jarfine de  2005.

 La seminario fakte sekvis literaturhistorian framon, la kvin periodoj  (1887-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993), sed kun oftaj  referencoj al la socikultura kunteksto de la koncernaj epokoj. La seminarianoj  havis la okazon eĉ trafoliumi numerojn de niaj gravaj beletraj revuoj "La  Revuo", "Literatura Mondo", "Malgranda Revuo", "La Nica Literatura Revuo",  "Norda Prismo" kaj "Literatura Foiro". Eblis ankaŭ gustumi specimenojn de la  muzika kaj teatra kulturoj en nia lingvo.

"Nun mi estas certa, ke esperanto estas ne nur gramatiko, sed ankaŭ kulturo !"  kun feliĉo konstatis alia seminariano, dankante al la Pakto por la Esperanta  Civito, kiu ebligis ĉi tiun malkovron.

 [HeKo 333 6-B, 3 jul 07]

4.13 TANZANIO

- Kontraŭ malsato

De longe kun kelkaj esperantistoj mi okupiĝas pri klopodoj kontraŭ la  malsato. Ni havas ok hektarojn da tero kie ni jam plantis ananasojn por  vivteni nin. Sur aliaj hektaroj ni plantas maizon miksitan kun legomoj,  kiuj helpas la membrojn pri manĝo. Nia deziro estas malaperigi la malsaton  ĉe Esperantistoj de nia medio.Ni certe atingos nian celon. Ne hazarde aperis  Esperanto inter ni kaj ebligis nian kunestadon. Afriko estas nia kontinento  kaj tial bezonas nin afrikanojn. Bedaŭrinde multe da afrikanoj ne tion  komprenas.

Barnabas MAGESSE

- Mramba Simba en Eŭropo

 La 13-an de junio 2007 s-ro Mramba Simba atingis Nederlandon. Li vizitos  plurajn landojn eŭropajn, kie li prezentos sian projekton pri starigo de  Esperanto-lernejo en Tanzanio.

 La unua etapo de lia restado en Eŭropo estas Mechelen en Belgujo, kie li  prelegis ĉe la klubo de Loveno.

Li restos en Eŭropo ĝis la 28-a de aŭgusto, kiam li reflugos al Tanzanio el Parizo.

4.14 TOGOLANDO

La Esperanto-maŝino en Togolando neniam haltas. ĝi iras kaj pluiras.  Naskiĝas organizaĵoj por la progresigo de la enlanda movado kaj partopreno  en la tutmondiĝo de Esperanto. Instituto Zamenhof ĉiam videblas ne nur en  Togolando, sed tra la tuta mondo. Ankaŭ ĝi havas ciberkafejon, sed la suba  estas tute memstara kaj apartenas al alia E-organizaĵo togolanda.

- Ciberkafejo ESPERANTO

Ĉio komenciĝis en junio 2006, kiam Patro Duilio Magnani el Italio kaj liaj  amikoj (CER-ES-anoj) vizitis Togolandon (UTEK-anojn). Okazis Sankta Meso, kiun  celebris Patro Duilio en Notse ĉe la kongregacio "MISIONANOJ DE JESUO KAJ  MARIA", porpastra seminariejo starigita de Patro AMOUZOU-DAYE Emmanuel ; tie  nun la frato Jean-Louis Basile AGBOLO daŭrigas siajn studojn por pastriĝi.

 Tiun tagon de la 20-a de junio 2006, ĉe la fino de la meso, Patro Duilio  renkontiĝis kun la stabo de UTEK (Unuiĝo de Togolandaj Esperantistoj  Katolikaj). Dum la kunveno, UTEK prezentis la projekton al Patro Duilio. Kiam  li rehejmeniris, li prezentis la projekton al la stabo de CER-ES (Centro  Esperantista Riminese-Esperanto Solidaro), kiu estas IKUE-sekcio en Rimini.  Post revizio de la projekto, ili decidis financi ĝin, se ni povos trovi  katolikan pastron, kiu peros kaj estros la aferon. Ni tiam turniĝis al P.  Emmanuel el Notsè, kiam li estis reveninta de Italujo (ĉar en junio kiam  okazis la meso, li forestis). Li akceptis helpi al ni kaj ekrilatis kun Patro  Duilio pri tio. La kontaktoj inter la du pastroj iris glate kaj komence de  decembro 2006, Pastro Duilio informis nin pri la fina akcepto kaj decido de la  CER-ES stabo financi la projekton, kiu estas unu el la pluraj menciitaj en la  statuto de la kooperativo "ESPERO", kiun intertempe starigis UTEK kaj CER-ES.

 Komence de januaro 2007, unu el la bonfarantoj de Patro Emmanuel (s-ino  Palmerina) vizitis Togolandon (Notse). Al ŝi Patro Duilio donis la statuton  de la kooperativo "ESPERO". Post subskribo de la statuto, kies 2-an  ekzempleron ni resendis al P. Duilio pere de s-ino Palmerina, la unua parto de  la financo atingis la bankkonton de Pastro Emmanuel. Komenciĝis la paŝoj  por instalo de la ciberkafejo.

 La 23-an de marto 2007 la ciberkafejo ekfunkciis. Pro la nova sistemo ADSL la  konektado interreta estas tre rapida kaj allogas klientojn. Jam du monatoj  pasis kaj la plej grava malfacilaĵo koncernas la elektran problemon en la  lando. ĝi devigis nin aĉeti generatoron kaj la ofta aĉeto de benzino ne donas  profiton al ni. Fakte, ni ne atingis la antaŭvidojn ; tamen la bilanco ne estas  negativa. Jam ni planis strategion por reakiri ĉion ĝis nia unua trimestra  bilanco (fine de junio). Ni pensas, ke, se la elektraj problemoj iom  mildiĝos, ĉio glate iros.

 La ciberkafejon ni nomas "CyberCafe ESPERANTO". ĝi troviĝas en Lomeo,  precize en la kvartalo Gbenyedji, ĉe la strato Bd Félix Houphouët Boigny. Tie  laboras kvar UTEK-anoj (Didier AGBOLO, Moïse SEDJRO, Mathieu AGBAGLO kaj Blandine KUNAKEY).

AGBOLO Didier

- Disdono de lakto en Instituto Zamenhof

 - "Sinjoro, ĉu io okazis hodiaŭ antaŭtagmeze en la lernejo ?", demandis  instruiston la gardisto de Instituto Zamenhof.

 - Kio ekzemple, kaj kial la demando ?

 - Post mia nokta laboro en la lernejo mi iris hejmen. Kiam mi estis  ripozanta antaŭ nia domo, homo venis al mi kaj diris : "ankaŭ miaj  gefiloj vizitos vian lernejon. Rigardu tiujn skatolojn ? " Li ne povis  finparoli pro ĝojo kaj kuris hejmen. Kelkajn minutojn poste venis dua, kiu  envias min : "Vi havas grandan ŝancon labori en tiu lernejo. Ĉion vi havas  je via dispono. Kion mi ĵus vidis, tio mirigas min. Gelernantoj de  Instituto Zamenhof survojas hejmen kun skatoloj da lakto en la mano.

 - Ankaŭ via filino estas lernanto en Instituto Zamenhof. Ĉu ŝi nenion  montris al vi, kaj ĉu vi ne demandis ŝin pri tio ?

 - Mi vidis skatolojn da lakto en saketo. Nun mi ekkomprenis, ke io okazis en  la lernejo. Ĉu tio ne trafu ankaŭ min ?

 - Atendu, baldaŭ skatoloj da lakto pluvos sur vin.

 Jes, kvazaŭ pluvis. Pli ol 800 skatoloj estis distribuitaj je la 18a de majo  en Instituto Zamenhof, danke al nederlanda vizitinto. Parton de sia  mondonaco li destinis al tio ĉi.

 La manĝaĵo de Afrikanoj ne estas sufiĉe nutro-riĉa, precipe por infanoj  kiuj estas kreskantaj. IZo povas atentigi pri tio en la klaso, sed ĝi ne  povas konstante suplementi la menuon. La subvenciata fruktovendado daŭre  okazadas, sed senpaga lakto estas nur escepta bonŝanco.

 IZo estas privata lernejo sen profita celo. Ĝi celas eduki infanojn ankaŭ  se ili ne povas pagi la (tutan) kotizon. Kiam ili poste trovas sian vojon en  la socio, ili scios kia estas bona instruado, kaj kiom grava ĝi estas. Sed  sen nutraĵo infano ne povas vivi nek lerni.

 Tio estas la leciono kiun ili lernis danke al la oranĝoj kaj la lakto de IZo.

- Fino de la lerneja jaro 2006-07 en Instituto Zamenhof

Miris homo vizitanta Instituton Zamenhof : " Ĉu oni jam ricevas novajn  gelernantojn en tiu ĉi lernejo ? Nur duonhoron mi sidas tie ĉi, sed pli ol  dek gepatroj petas lokon por siaj gefiloj. Nun finiĝas la lerneja jaro  2006-07, ĉu ne ? Kial oni ne povas atendi la ekon de la lerneja jaro en  septembro 2007 por tion fari ?". Tuj reagis alia instruisto. "Nur tion vi  vidas. Preskaŭ ĉiun instruiston de la lernejo vizitas nun hejme gepatroj por  ke iliaj gefiloj lernu en Instituto Zamenhof en venonta jaro ; Ili ne volas atendi  ĝis septembro, ĉar ili pensas, ke ne plu estos loko por iliaj gefiloj".

Neniam estas reklamo pri Instituto Zamenhof (IZo) por allogi homojn al ĝi.

 Kiam instruisto faris tian proponon al la gvidantoj, tiuj ĉi respondis : "La  reklamon faros ne ni, sed gepatroj kontentaj pri la sukceso de siaj gefiloj  lernantaj en IZo. Kiom granda estas la sukceso, tiom multaj estos la gepatroj  senkonscie reklamantaj, ĉar ili manifestos sian ĝojon, laŭdante la  lernejon". Tion oni ne povis kompreni, sed nun....

Fine de la lerneja jaro 2005-06, ĵurnalisto ĉe radiostacio en Lomeo spontanee aŭskultigis : "Ĉu sukcesis cent procentoj de la kandidatoj por la fina  ekzameno ? Tion mi neniam aŭdis en mia vivo, sed jen lernejo en la urbo ĵus  atingis tion. Tiu lernejo havas nomon germandevenan, kiun nun mi prisilentas".  Tra la lando estis multa bruo pri tiu sukceso de IZo. Ĉiu klarigis siamaniere  tiun sukceson, neniam certiĝante, ke la gelernantoj mem tiel laboris. Ĉiuj  atendas la rezulton de la posta jaro.

Monatoj rapide pasis, kaj jen finiĝas la lerneja jaro 2006-07 kaj rezultoj  aperas. La unua koncernas ŝtatan ekzamenon de la gelernantoj de la kvara  klaso de mezgrada lernejo (CEG). ĝenerale la rezultoj estas ne bonaj tra la  tuta lando. Tamen tiu neboneco de rezultoj tute ne koncernas IZon, ĉar el 31  kandidatoj sukcesis 26. Necesas tuj aldoni, ke unu lernantino pro nebona  sanstato ne la tutan jaron sekvis la kurson, sed ŝi spitis ĉiujn kaj trapasis la ekzamenon kaj malsukcesis. Alia lernanto, kiu estas unu el la plej  bonaj de la klaso, malsukcesis. Ĉu pro malbona ŝanco aŭ eraroj ĉe  ekzamenantoj ? Esplorinda afero. Dume, necesas koni la rezultojn de la aliaj  klasoj de la lernejo.

La 28-an de junio kunsidis la geinstruistoj de IZo por analizi la rezultojn  jarfinajn.

- Elementa nivelo :

 En la unua klaso sukcesis 15 gelernantoj el 22, t.e 68,18%. La procento de  sukceso en la dua klaso estas 70,58% kun 24 sukcesintoj el 34. Ĉe la tria  klaso estas 65,62%, do 21 gelernantoj sukcesis el 32. La sukceso en la kvara  klaso atingis 69,57% kun 16 el 23, dum en la kvina klaso sukcesis 12 el 23,  do 52,17%.

- Meza nivelo

 En la unua klaso sukcesis 36 gelernantoj el 53, t.e 67,92%, dum la dua klaso  atingis 65,22% kun 30 sukcesintoj el 46 gelernantoj. En la tria estas 49  gelernantoj kaj 27 sukcesis, t.e 55,10%. Fine, en la kvara klaso, kies 31  gelernantoj trapasis ŝtatan ekzamenon, 26 sukcesis je 83,87 %.

 Kion oni povas rimarki, tio estas, ke la gelernantoj sukcesis pli ĉe ŝtata  ekzameno ol ĉe la enlerneja ekzameno. Tion oni povas kompreni tra la rezultoj  de provekzamenoj en la lerneja jaro. Instituto Zamenhof estas privata lernejo  kun celo ne komerca, sed sociala. Tial ĝi rigore trejnas la gelernantojn,  ke ili mastru la lernobjektojn, tute ne timante perdon de "klientoj", kiujn  ĝi ne havas ĝis nun.. Multaj gepatroj konfirmas tion : "Dum la tuta jaro mi  sekvis mian filon, kaj rimarkis, ke li tute ŝanĝiĝis kompare kun la pasinta  jaro, kiam li estis en alia lernejo. Tion atestas nun lia sukceso. Gratulojn  al la instruistoj kaj gvidantoj de Instituto Zamenhof. Pliajn sukcesojn vi  certe havos, se vi daŭrigas la laborojn en tiu ĉi maniero". Tiaj vortoj  aŭdiĝis ankaŭ la 6-an de julio, kiam tute fermiĝis la lerneja jaro 2006-07.

 Kutime la fino de la lerneja jaro estas festa en Instituto Zamenhof. Tiel  okazis ankaŭ en tiu ĉi jaro. Piedpilkludoj, dancoj, pikniko, skeĉoj, ktp  konsistigis la programon de la festo.

Jam la 5-an de julio, matene, malgraŭ forta pluvo, gelernantoj kaj  geinstruistoj estis en la lernejo. Kelkajn minutojn poste ili vojis al la  sporta tereno, kie okazis la finalo de la matĉoj inter du klasoj de la  lernejo. Tiam ludis la gelernantoj de la kvara klaso kontraŭ tiuj de la tria.  La unuaj gajnis per du goloj kontraŭ unu. Ĉe la fino de la matĉo gelernantoj  defiis instruistojn, ke ili gajnos la matĉon de la posta tago, kiun ili  ludos kontraŭ la teamo de la instruistoj.

 La 6-a de julio 2007 estis plena je programeroj de la festo. Jam en la mateno  la teamoj de la instruistoj kaj lernantoj estis pretaj. Okazis la matĉo, dum  en IZo tondradis muziko. La teamo de instruistoj gajnis per tri goloj kontraŭ  du. Kiam post la matĉo iuj iris hejmen por pretigi sin por la aliaj  programeroj, jen aliaj IZo-anoj estis en la lernejo dancante. Bolis la tuta  kvartalo, kie nur IZo tiutage organizis ion tian por ĝojigi siajn  gelernantojn post naŭ monatoj da laboroj. Ne nur la gelernantoj partoprenis la  feston, sed ankaŭ gepatroj kaj geinstruistoj.

Je 13a horo alvenis estraranoj de la asocio de gepatroj de gelernantoj. Ĉiuj  kunmanĝis en etoso tre amika kun melodio tiucele elektita. Okazis ankaŭ  paroladoj.

La Vic-prezidanto de la asocio de la gepatroj devis paroli. Sekvis poste du  instruistoj parttempaj de IZo. La respondeculo pri la elementa nivelo de IZo  aldonis vortojn. Pliaj venis de la pedagogia direktoro de IZo kaj de  instruisto de la elementa nivelo.

 Laste intervenis la administranto de IZo, kiu transdonis la dankon de TIETo al  ĉiuj, antaŭ ol deziri agrablajn feriojn al ĉiuj. En la interveno de ĉiuj  oni povis noti kontentecon pro la rezultoj de la ekzamenoj kaj precipe pro la  efikeco de la laboroj en IZo. Ĉiuj deziras, ke la laboroj pluiru tiel en  venontaj jaroj, ke Instituto Zamenhof ĉiam estu supre kun la unua rango. La  ĝojo estis ne nur de la gepatroj kaj geinstruistoj, sed ankaŭ de la  gelernantoj.    Sur la korto, en klasĉambroj kaj sur balkonoj estis gelernantoj kun  manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Oni manĝas, oni dancas kaj oni trinkas. La pikniko  furoras. Tiam ne haltas la montriloj de la horloĝoj. 15a horo jam estas kaj  aliaj programeroj sekvas.    Gelernantoj prezentis teatraĵetojn en franca kaj Esperanto, dum aliaj  interpretis kantojn. Diversaj ludoj okazis kaj gelernantoj gajnis premiojn.  Tiuj ĉi koncernis ne nur la ludojn, sed ankaŭ la lernobjektojn, inter kiuj  estas ankaŭ Esperanto.    Okazis la proklamadoj de la rezultoj kun la ĉeesto de gepatroj de  gelernantoj.En la elementa nivelo oni premiis la kvin plej bonajn gelernantojn  de ĉiu klaso. En la meza nivelo (CEG) du gelernantoj kun plej altaj notoj ĉe  ĉiu lernobjekto ricevis premion. Poste ankaŭ al la kvin gelernantoj plej  bonaj en ĉiu klaso oni donis premiojn. Tiel kajeroj, skribiloj, libroj, ktp  estas disdonitaj al gelernantoj. Certe, komence de la lerneja jaro 2007-08 la  gepatroj de tiuj gelernantoj ne plu bezonas aĉeti tiajn ilojn. Aliaj  gelernantoj estas stipendiataj kaj tiel, en la venonta lerneja jaro, ili ne  pagos lernokotizon. Tiel faras IZo por ke la gelernantoj pli diligentu. Je  ĉirkaŭ 18a horo de la 6a de julio finiĝis la festo, sed komenciĝis la  distribuado de la rezultkajeroj de la ekzamenoj. Multaj nun ekferias, sed ne  ĉiuj. Iuj lernantoj sekvos kursojn en julio kaj aŭgusto por altigi la nivelon  de iuj siaj scioj. Instruistoj sekvas pedagogiajn kursojn. Gepatroj venas al  kursoj por lerni kiel legi kaj skribi. Ankaŭ E-kursoj diversgradaj okazas kun E-ekzamenoj.

En la somero estas ankaŭ la okazo fari riparojn. Neniam silento regas en IZo !     Oferi sin, por ke la gelernantoj mastru la objektojn kaj tiel preparu sian  estontan vivon, gravas por IZo. Tial ĉi ĝi jam antaŭvidas nombrojn de  gelernantoj de la venonta jaro.Ĉe la elementa nivelo estas antaŭvido de 55  gelernantoj en la unua kaj dua klasoj, 63 en la tria kaj kvara klasoj, 40 en  la kvina klaso kaj 20 en la sesa klaso. Ĉe la meza nivelo (CEG) la takso  estas 50 gelernantoj en la unua klaso, 52 en la dua, 50 en la tria kaj 30 en  la kvara.

Laŭ tiu taksado estos 360 gelernantoj en IZo dum la lerneja jaro 2007-08 sen  aldonaj klasĉambroj. IZo ege bezonas pliajn klasĉambrojn por la elementa  nivelo, ĉar meti gelernantojn de du klasoj en sama ĉambro, kiel IZo faras  ĝis nun, malfaciligas la laboron. Klopodoj estas farataj por havi novajn  klasĉambrojn, kio altigos la nombron de gelernantoj, ĉar IZo akceptos pliajn  infanojn de la kvartalo, kiuj ĝis nun ne trovas lokon en ĝi pro manko de  klasĉambroj.

5 DISTRU

CERBUMADO

 Jen kvin enigmoj. Klopodu trovi la respondon. Sube aperas respondoj de la  aŭtoro.

1. Kiam elefanto eniras stardrinkejon, kion ĝi prenas ?

2. Kio treniĝas, kiam mi rapidas kaj rapidas, kaj ankaŭ kiam mi treniĝas ?

3. Kio permesas al mi min speguli kaj vojaĝi sen forlasi la sidlokon

4. Mao havas ĝin mallonga,

Ĥruŝĉev havas ĝin longa.

La papo havas ĝin sed li ne uzas ĝin.

La edzo havas ĝin kaj liveris ĝin al sia edzino.

Kio estas ?

Respondoj :

 1- La tutan spacon ; 2- La horo ; 3-La libro ; 4- La nomon.

INFANAJ VORTOJ

1. Elirante la lernejon post la unua klastago je la unua nivelo, mia nepino sin turnas al sia patrino :

 - Vidu, panjo, la krajonpintigilo ne funkcias.

 - Vere ! Kio okazas ?

 - Nu, kiam mi uzas ĝin, ĝi mallongigas miajn krajonojn.   2. Dionizo, trijaraĝa knabo, rigardis la orelojn de sia frato Dezidero, kvinjaraĝa, per binokloj :

 - Sed kion vi rigardas en miaj oreloj ?

 - Mi rigardas la sekretojn !   3. Rudolfo deklamis poemon.

"... Vi kantis, mi estas kontenta pri tio. Nu, nun dancu. La Fontaine." Lia  patro gratulas lin kaj demandas :

 - Ĉu vi scias la antaŭnomon de La Fontaine ?

 Post hezito, Rudolfo respondas :

 - Fabeloj !   4. Survoje, ni sekvis cisterno-kamionon kiu transportis lakton.

 - Cxu vi scias kio estas tiu kamiono ? demandas avino mian filon.

 - Jes, estas cisterno-kamiono.

 - Kaj kio, laŭ vi, estas en la cisterno ?

 - Lakto.

 - Tre bone ! kaj kion oni tuj faros per tiu lakto ?

 - Nu, oni metas ĝin en la bovinojn.   5. En la infero, eŭropano demandas la diablon kiom kostas unu telefonalvoko al  la tero, ĉe la vivuloj .

 - 100 000 eŭrojn, respondas la monstro.

Poste, levas la saman demandon usonano ;

 - 150 000 dolarojn.

Aŭskultante tion, alproksimiĝas afrikano, tremante tutkorpe. Fakte, li  hezitas demandi la teruran estaĵon pri la kosto de la alvoko, pensante : " La  diablo taksis severe miajn kunulojn, kio do okazos por mi ? " Finfine, li  riskas demandi la diablon pri la kosto de unu alvoko al siaj parencoj  restantaj en Afriko.

 - Ho, nenion vi pagos ! Oni ne pagas pro interna alvoko. Senpaga estas la linio Infero-Afriko.  

6 KVAZAŬRECENZE

Afrika historio jam iom pratempa (El http://www.liberafolio.org )

Ĵus aperis ĉe UEA la unua esperantlingva monografio pri la historio de la  Esperanto-movado en Afriko. Bedaŭrinde la verko baziĝas sur nederlandlingva  originalo verkita antaŭ deko da jaroj, kaj la enhavo intertempe ne estis  aktualigita. "Pro manko de spaco kaj tempo mi ne ĝisdatigis la informojn",  skribas la aŭtoro mem en la antaŭparolo de la verko. La frua historio de  Esperanto en Afriko estas pritraktata laŭlande, en iom katalogeca maniero, sen  profunda analizo. Krom tio la verko priskribas la evoluon de la afrika  strategio de UEA kaj  TEJO, kaj iom amplekse la kvar Afrikajn Kongresojn de Esperanto en 1991-1996.  Ne estas aparte esplorataj la motivoj de afrikanoj lerni Esperanton.

Temas pri : Heidi Goes : Afero de Espero. Konciza historio de  la Esperanto-movado en Afriko. UEA 2007. 9,00 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.    

7 ANKAŬ NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI

  Onkloj kaj Onklinoj por IZ-gelernantoj   Ni ŝatus legi kaj skribi kiel niaj samaĝuloj Eŭropaj.

Ni ŝatus manĝi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti sanaj. Ni ŝatus komuniki kun samaĝuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.

Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne ĉiam facile al ni havigi ilin.

Kial ? Niaj gepatroj estas malriĉaj, kaj tial ĉi tute ne aŭ ne tute povas prizorgi nin.

Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj ĉi povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.

Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne ĉiuj ni povas ĉiutage manĝi en la lernejoj, ĉar niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni .   Karaj, ĉu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon ; 50 eŭroj sufiĉas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro ; aŭ subvenciante nian lernejon, ke ĝi havigu al ni manĝojn kaj librojn ? Nia lernejo liveros al vi tiucelajn informojn.   Kiu ŝatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia lernejo :

INSTITUT ZAMENHOF

11 BP 48

Lome 11

TOGO   E-poŝto : i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg   *********************************************

Ne ĉesu, ne ĉesu en kor’ al ni sonas.

Obstine antaŭen ! La nepoj vin benos,

Se vi pacience eltenos

Zamenhof

*********************************************

La vero ĉiam verdiktas.

*********************************************

GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO

TEL :

- Hejme :(228) 227 21 17

- Oficejo (IZo) : (228) 227 51 64

 (228) 271 47 12

 (228) 27115 57

- Poŝtelefono :(228) 928 16 26

- E-poŝto : esp.togo@cafe.tg