Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Iam estis la Eŭropa Unio, nun restas nur la merkato
de Gennaro CAROTENUTO  
5a julio 2007

Kiun ĝenis la blua flago kun la 12 steloj kiun jam ĉiuj identigas kun la Eŭropa Unio ? Kiu ne ŝatis la Himno al la ĝojo, tiu mire bela verko de la genio de Ludoviko van Beethoven komponita en 1824 por sia naŭa sinfonio kaj nun himno de Eŭropo ? Kiu povintus pensi pri tio ke oni forviŝos el la historio la latinan moton "in varietate concordia", unueco en diverseco ?

Estas konate ke ĝuste la simboloj kreas la ideojn en la publika opinio. Ekde nun, pro eksplicita volo de Britio, Eŭropo jam ne povas identigi sin per flago aŭ per himno. Kvankam ŝajnas absurde, ankaŭ la himno troviĝis je la alia flanko de la "ruĝa linio" kiun Britio ne estis preta transiri : la "nerezigneblaj principoj". Same, Londono postulis ke la Unio cedu pri komuna ekstera politiko. Jam ne estos komuna ministro pri eksteraj aferoj, nur proparolanto de la ministro-konsilio, sen aŭtonomaj povoj. Io simila okazas kun la "Ĉarto de la rajtoj" : de nun la civitanoj de Britio ne povos apelacii ĉe la Unio por ke iliaj rajtoj estu respektataj, nek la eŭropaj tribunaloj povos defendi la civitanojn super la naciaj tribunaloj.

Same, Pollando faris, ankaŭ nome de Britio, ĝismortan batalon por ke restu la kriterio de unuanimeco ĉe voĉdonado, kriterio kiu paralizas Eŭropon ekde kiam ĝi aplikiĝas al 27 landoj. Nur post du noktoj da elĉerpigaj traktadoj, kaj kun la konkreta risko de totala rompo, oni atingis kompromison kiu estas triumfo por Pollando kaj Britio kaj por la Unio gravega malvenko. Ĝis 2017 oni ne povos paroli pri voĉdonado laŭ plimulto (duobla, 55 elcentoj de la landoj kun almenaŭ 65 elcentoj da loĝantaro).

Je la dua fojo en tiu ĉi monato junio la germana ĉefministrino Angela Merkel atingis kompromison kiu en realo estas klara malvenko. Kun Bush en la G-8 oni interkonsentis redukti la atmosferan poluadon en la fora jaro 2050 kaj nun uzis la saman skemon por Eŭropo. Eblas diri ke sub ŝia gvidado - ŝi estis gastiganto de la G-8 kaj laŭvica prezidanto de la Eŭropa Unio - ne okazis rompoj, sed tio ne malhelpas kvalifiki la du pintkunvenojn fiaskoj. Kiu scias ĉu Eŭropo povos postvivi dek pliajn jarojn da paralizo, en kiuj kontraŭaj interesoj inter Estonio kaj Malto, aŭ inter Danlando kaj Kipro daŭre malhelpos ajnan decidon. Certas nur ke kio restas estas la ideo, totale anglosaksa, de Eŭropo konceptita nur kiel zono de liberkomerco, sen cedo de suvereneco al komunaj organoj.

En la lastaj du jaroj, 19 el la 27 landoj, kelkaj per popola referendumo, aliaj per parlamenta voĉdonado, aprobis la Eŭropan Konstitucion subskribitan en Romo la 29-an de oktobro 2004. Du landoj - Francio la 29-an de majo 2005 kaj Nederlando la 1-an de junio samjare - ne ratifis ĝin sumante la voĉojn de la naciismaj kaj ksenofibiaj dekstroj kun la maldekstraj kritikaj al novliberalismo. Nun, pro volo de Britio, la tielnomata Eŭropa Konstitucio restas por la historio. Necesas demandi sin - kvankam tio ĝenas - kio okazintus pri internacia bildo se lando aŭ landaro en ajna alia loko de la mondo donintus tiom hontan spektaklon : subskribi konstitucion fronte al la mondo kaj poste silente retiri ĝin.

Kio restos

Iam estis tempo kiam, se iu ne deziris partopreni en festo, simpe ne iris tien. Nun, en internacia politiko, vi devas iri kaj detrui la domon kiu invitis vin. Jen kion faris la brita nun jam eksa ĉefministro Tony Blair, kiel lastan agon de sia antieŭropa kariero, helpe de la ĝemeloj Kaczynsky, la polaj gvidantoj de la dekstro.

La itala ĉefministro, Romano Prodi, kiu estis eŭropa komisaro dum kvin jaroj, estas tiu kiu uzis la plej klarajn vortojn. Li parolis pri honto, pri perdo de la eŭropa spirito, kaj malkaŝe kulpigis Brition. Por la eŭropistoj la malvenko estas akrega. La alternativoj estas malmultaj. Restas la ideo de Eŭropo je du rapidecoj : grupo de pli koheraj landoj kiu iru antaŭen direktante sin kiom eble plej rapide al komunaj strukturoj. En tiu grupo hodiaŭ troviĝas certe Italio kaj Hispanio inter la granduloj ; Belgio, Aŭstrio, Hungario kaj Grekio inter la mezuloj kaj kelkaj el la malgranduloj. Sen Francio kaj Germanio fareblas nenio, sed eŭropisma avangardo - volisma -, se ĝi ne troviĝas ankrita en la traktatoj, restas submetitaj al la hazardoj de la naciaj registaroj, hodiaŭ eŭropismaj kaj morgaŭ kiu scias. Restas la Eŭropo laŭ la karto, kun varia geometrio, do la ebleco ke limigitaj grupoj de landoj donas al si komunajn instrumentojn spite al la aliaj. La eŭro mem, kiu ekde la 1-a de januaro anstataŭos la maltan liron, estos jam la komuna mono de 14 landoj, estas ekzemplo en tiu senco.

Faktoroj de la fiasko

Eŭropo viktimas de almenaŭ du faktoroj : unue ĝia gigantismo, kun 27 landoj, kio malhelpas ĝin hodiaŭ helpi la plej malriĉajn kiel ĝi faris pasintece ; due, la aliĝo de kelkaj el la iamaj landoj de orienta Eŭropo, kiel Pollando kaj Ĉeĥio, al la ideo de pli usoneca Eŭropo ol eŭropeca. Hodiaŭ Eŭropo, sen konstitucio kaj blokita per unuanima voĉdonado dum plia jardeko, fariĝas tia kian la anglosaksoj ĉiam deziris ĝin : areo de liberkomerco kaj nenio pli, kiu ne tuŝos la tutmondan superregadon de Usono. Tiaspeca Eŭropo sen propraj animo kaj vivo, kiu metas la merkaton super la rajtojn. Misio plenumita, mister Blair.

* Gennaro Carotenuto estas profesoro pri historio de ĵurnalismo kaj moderna historio ĉe la fakultato pri sciencoj de komunikado de la universitato de Macerato (Italio).

Elhispanigita - el Granma, Havano, 2007-07-02, p. 4 - de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl