Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ŝuldo, Homrajtoj kaj Migradoj
de Roseline PÉLUCHON   Véronique RACINE  
3a julio 2007

HISTORIA EKSKURSO PRI LA ŜULDO

Laŭ la kredo de la tutmondigita kaj liberala ekonomio, la varoj devas povi cirkuli libere en "malfermita" mondo. Ne estas same por la homoj, kaj la novaĵoj pruvas tion regule. La ŝuldo kaj la planoj de struktura alĝustigo, kiuj estis iliaj konsekvencoj, malstrukturis la ekonomiojn kaj la socian vivon de la landoj kiuj estis iliaj viktimoj, kun la malestimo de la plej elementaj homrajtoj. En tiu ĉi eseo ni starigas la ligon inter la ŝuldo kaj la migradoj kaj, se ni postulas totalan kaj senkondiĉan nuligon de la ŝuldo, ni ankaŭ firme pozicias por la libereco de ĉiu cirkuli kaj instali sin en la loko de sia elekto.

de Roseline Péluchon, Véronique Racine

Kio estas la ŝuldo, kiu estas la rolo de la internaciaj financ-institucioj kaj de la Nordaj ŝtatoj ? La ŝuldo estas instrumento kiun uzas la internaciaj financ-institucioj kaj la Nordaj ŝtatoj por trudi unu saman ekonomian kaj financan logikon kiu generas kaj konservas en ekstrema malriĉeco tutajn regionojn kiuj tamen posedas enormajn riĉaĵojn. Ĝi estas la sekvo de geopolitikaj aŭ geostrategiaj decidoj de la riĉaj landoj por subordigi la malriĉajn landojn al la dominanta ideologio.

La totala ŝuldo de ĉiuj evolulandoj estas 2.800 miliardoj da dolaroj, por 85 % de la monda loĝantaro, do 5 miliardoj da homoj. Necesas kompari tiun sumon kun tiu de la ŝuldo de Usono, kiu estas 36.000 miliardoj da dolaroj por 300 milionoj da homoj, kaj la totala monda ŝuldo estas 60.000 miliardoj da dolaroj. Oni vidas do ke la ŝuldo de la evolulandoj estas ridinda sumo por la monda financo kaj tamen la ŝuldo kaj la internaciaj financ-institucioj mortigas amase : laŭ la PNUD, 30.000 infanoj mortas ĉiutage pro kialoj eviteblaj se ili havus aliron al prizorgado.

La Sudaj landoj estis puŝitaj enŝuldiĝi en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj sub la premo de 3 agantoj : la bankoj, la internaciaj financ-institucioj kaj la Nordaj ŝtatoj. Ĉiu de ili havis intereson por ke ili enŝuldiĝu.

En la 1960-aj jaroj, la okcidentaj bankoj superplenas je eŭropaj dolaroj el la Marŝal-plano, por kiuj ili serĉas investeblecojn : la Sudaj landoj estas ĝuste serĉantaj fondusojn por financi sian disvolvadon, ĉefe la landoj de Afriko kiuj ĵus akiris sian sendependecon kaj la landoj de Latinameriko. En la momento de la petrolŝoko de 1973, la petrolproduktaj landoj investas siajn dolarojn en la okcidentaj bankoj kiuj pruntedonas ankaŭ tiujn petroldolarojn al la Sudaj landoj. Tiuj pruntoj de la privataj bankoj al la Sudaj landoj konsistigas la privatan parton de la ŝuldo. Samtempe la petrolŝoko provokas recesi-periodon en la Nordaj landoj. La senlaboreco kaj la falo de la aĉetpovo faras ke la varoj produktitaj en la Nordo malfacile trovas aĉetantojn. La riĉaj landoj decidas do prunti al la Sudaj landoj por povi vendi siajn varojn. Plej ofte tio estas helpo ligita : Norda lando pruntas al Suda lando kiu interŝanĝe aĉetas ties varojn. Jen la duflanka parto de la ŝuldo, ŝuldo de ŝtato al ŝtato. Fine, la tria aganto de la ŝuldo estas la Monda Banko. Fondita en 1944, ĝi pasas en 1968 sub la prezidanteco de Robert McNamara. Tiu uzas la Mondan Bankon por kontraŭi la sovetan influon kaj la naciismajn provojn kiuj naskiĝas en certaj nove sendependiĝintaj landoj. De 1968 ĝis 1973, la Monda Banko donas pli da pruntoj ol dum la tuta periodo 1945-1968. Tiuj pruntoj estas donataj por subteni la strategiajn aliancanojn de Usono (Mobutu en Zairio, Suharto en Indonezio, la diktatorecojn en Brazilo kaj poste en Argentino kaj Ĉilio), aŭ por submeti la landojn kiuj provus atingi sian ekonomian sendependecon (Nasser en Egiptio, Sukarno en Indonezio...). Ili konsistigas la multflankan parto de la ŝuldo.

Fine de la 1970-aj jaroj, la ludreguloj ŝanĝiĝas kaj puŝas la Sudajn landojn en la ŝuldokrizon. Fine de 1979, Paul Volcker, la direktoro de la usona Federacia Rezervo, decidas fortan altigon de la usonaj interezokvotoj por relanĉi la usonan ekonomian maŝinon per altiro de kapitaloj. La Sudaj landoj estis pruntintaj je malaltaj interezokvotoj, sed indeksitaj laŭ la usonaj kvotoj, kaj vidas bruske altiĝi siajn interezokvotojn pasi de 4-5 % en la 1970-aj jaroj al 16-18 %. Samperiode la kurzoj por krudmaterialo falegas. Por repagi la ŝuldojn, la Sudaj landoj devas akiri devizojn per siaj eksportadoj. Ili produktas pli kaj pli por eksporti pli : kafo, kakao, kotonn, sukero, mineraloj, ktp... alvenas amase sur la mondmerkaton, en la sama momento en kiu la recesio de la Nordo malpliigas la postulon kaj kaŭzas falon de la kurzoj. La alta nivelo de la interezokvotoj dekretita unuflanke en la Nordo kaj la falego de la kurzoj por krudmaterialoj puŝis la ŝuldolandojn en la ŝuldokrizon. Jam en 1982, 14 landoj deklaras sin nepagantaj, do nekapablaj mastrumi sian ĉiutagajn taskojn kaj repagi la ŝuldon. En tiu momento la 7 plej riĉaj landoj de la planedo komisias la Internacian Mon-Fonduson (financa institucio devena el la interkonsentoj de Bretton-Woods kiel la Monda Banko), por ke ĝi starigu la rimedojn por certigi la repagojn : tio estas la famaj Planoj de Struktura Alĝustigo. Gravas noti ke sine de la internaciaj financ-institucioj, la 9 plej riĉaj landoj havas 50 % de la voĉoj (de kiuj pli ol 15 % por Usono, kio donas al ĝi blokad-malplimulton), dum la 45 afrikaj landoj ĉiuj dividas inter si proksimume 5 % de la voĉoj ! La Nordaj ŝtatoj estas do la veraj decidantoj en la internaciaj financ-organizoj.

La ŝuldo estis la preteksto por trudi al la Sudaj landoj la planojn de struktura alĝustigo kiuj semis mizeron kaj malriĉecon kaj malmuntis ĉian kolektivan kaj socian organizon.

ĈEFAJ DISPONOJ ENTENATAJ EN LA PLANOJ DE STRUKTURA ALJUSTIGO KAJ TIES SEKVOJ POR LA HOMRAJTOJ

Ni memorigu unue 3 artikolojn de la Universala Deklaro de Homrajtoj

Artikolo 25

Ĉiu homo rajtas je vivnevelo sufiĉa por certigi sian sanon, sian bonfarton kaj tiujn de sia familio, aparte por nutriĝo, loĝado, kuracaj servoj same kiel por la necesaj socialaj servoj ; li rajtas je sekureco en kazo de senlaboreco, malsano, invalideco, vidveco, maljuneco aŭ en la aliaj kazoj de perde de siaj vivrimedoj sekve al cirkonsancoj sendependaj de sia volo.

Artikolo 26

Ĉiu homo rajtas je edukado. La edukado devas esti senpaga, almenaŭ koncerne la elementan kaj bazan instruadon. La elementa instruado estas deviga. La teĥnika kaj profesia instruado devas esti ĝeneraligita : la aliro al la superaj studoj devas esti malferma en plena egaleco al ĉiuj laŭ ilia merito. La edukado devas celi plenan evoluon de la homa personeco kaj fortigon de la respekto al la homrajtoj kaj al la fundamentaj liberecoj. Ĝi devas favori la komprenon, la toleremon kaj la amikecon inter ĉiuj nacioj kaj ĉiuj rasaj aŭ religiaj grupoj, same kiel la disvolvadon de la agadoj de la Unuiĝintaj Nacioj por konservado de la paco. La gepatroj havas, prioritate, la rajton elekti la specon de edukado donota al iliaj infanoj.

Artikolo 28

Ĉiu homo rajtas ke regu, sur socia nivelo kaj sur internacia nivelo, ordo tia ke la rajtoj kaj liberecoj eldiritaj en tiu ĉi Deklaro povus tie trovi plenan efikon.

La celoj sekvataj de la programoj nomataj alĝustigaj povas resumiĝi jene : certigi la regulan pagadon de la ŝuldo, malfermi ĉiujn agado-kampojn de lando al la komercaj rilatoj kaj al la eksterlandaj kapitaloj, ŝirmi la transnaciajn konzernojn kontraŭ ĉia dispono de ŝtatigo kaj kontraŭ ĉia specifa devigo trudata de donita lando. Sed nenia atento pri la kontentigo de la elementaj bezonoj de la koncernataj civitanoj. Krome, la samaj "receptoj" estas aplikataj planedskale, sen konsideri la konjunkturajn, ekonomiajn, historiajn aŭ politikajn diversecojn de la koncernataj landoj.

Ni detale klarigu tiujn disponojn.

1. Forlaso de subvencioj al produktoj kaj servoj de unua neceso

La Internacia Mon-Fonduso kaj la Monda Banko postulas la forigon de la subvencioj kiuj ebligas konservi je alirebla prezo por la plej malriĉaj homoj la bazan nutraĵon kaj aliajn vivnecesajn havaĵojn kaj servojn. La prezoj de la bazaj nutraĵoj (oleo, sukero, rizo, lakto ktp...) altiĝas, same kiel tiu de la brulaĵo servanta al ilia preparado, sed ankaŭ al transporto al la bazaro de la agrokulturaj produktoj kies vendoprezoj transdonas tiun altiĝon. Tio do endanĝerigas la rajton je nutriĝo kaj la aliron al trikakvo. Tiel oni spertis en 1991 en Peruo 12-obligon de la panprezo en unu nokto ; en Zambio en 1986, la prezo de la nutraĵoj altiĝis je 120 %. Tiuj disponoj kaŭzis multajn "malsat-ribelojn", en 1989 en Venezuelo aŭ en Jordanio, en 1991 en Peruo, en 1999 en Eburbordo, en 2005 en Niĝerlando.

2. Drasta malaltigo de la publikaj elspezoj por atingi buĝetan ekvilibron

Tio estas en Francio nomata "disponoj de buĝet-bridado", kiuj frapas ĉiujn kategoriojn de publikaj elspezoj : severaj tranĉoj en la sociaj buĝetoj (edukado, sano, loĝado, infrastrukturoj), "frostigo" de la salajroj kaj maldungoj en publikaj servoj. La internaciaj financ-institucioj insistas pri la principo de "kovro de la kostoj" ĉe la uzantoj de la publikaj servoj kaj pri la malengaĝiĝo de la ŝtato rilate la bazajn servojn, sanon kaj edukadon. Raporto de la Unesko de 1996 montras ke en subsahara Afriko la elcentaĵo de 6- ĝis 12-jaraj infanoj en lernejoj falis de 55 % en 1979 ĝis 45 % en 1995. Kaj tamen la artikolo 26 de la Universala Deklaro de Homrajtoj disponas ke ĉiu homo havu la rajton je edukado. Do, reduktado de la sociaj buĝetoj, sed dume la ŝtatoj daŭre pagas la ŝuldon, kaj oni alvenas al tiaj buĝetoj en kiuj 40 % de la buĝeto de la evolulandoj estas dediĉitaj al ŝuldoservo kontraŭ 4 ĝis 15 % al la bazaj sociaj servoj.

Tio endanĝerigas ankaŭ la rajtoĵn pri sano, pri loĝado kaj pri dungo. Krome, trudante siajn ekonomiajn decidojn al la landoj, la internaciaj financ-institucioj senigas ties loĝantarojn je ilia rajto je suvereneco.

3. Devaluto de la mono

La devaluto havas la funkcion malkarigi la eksportatajn lokajn produktojn kaj do igi ilin pli konkurencivaj sur la monda merkato. Tamen, por havigi la saman kvanton da devizoj, necesas vendi pli, kion profitas ĉefe la grandaj komercaj plantejoj aŭ la agro-industriaj eksportistoj. Aliflanke eblas ke pluraj landoj faras la saman operacion samtempe kaj, metante sin en konkurenco, nuligas la gajnojn kiuj ili povintus atingi. Samtempe la devaluto kaŭzas ke la importataj produktoj fariĝas pli kostaj kaj tiel nealireblaj por la plej senhavaj homoj. Krome okazis ke tiuj devalutoj instigas al spekulado kontraŭ la nacia mono : la riĉuloj vendas la nacian monon por aĉeti devizojn aŭ investas la kapitalojn en eksterlando antaŭ la devaluto, por poste rehejmigi ilin, enpoŝigante la profitojn.

4. Altigo de la interezokvotoj por altiri eksterlandajn kapitalojn

La problemo estas ke la eksterlandaj kapitaloj ne venas al lando en krizo, aŭ ili venas per mallongtempa spekulado, kio povas sekvigi, en kazo de spekulado de nemoveblaĵoj, altigon de la prezoj de loĝejoj aŭ de terenoj, kio plie limigas la aliron al loĝado. Aliflanke la etproduktistoj aŭ la etentreprenoj kiuj depruntas por aĉeti siajn semojn, herbicidojn, maŝinojn ktp... vidas sian pruntkapablon malaltiĝi, kio sekvigas falon de la produktado, aŭ ili estas sufokataj de la nerepageblaj pruntoj, kio kaŭzas bankrotoj kaj do altigas la senlaborecon.

5. Agrokultura produktado turnita al eksportado koste de la pornutraj kulturadoj

Por havigi la devizojn necesajn por repgi la ŝuldon, la evolulandoj devas altigi siajn eksportojn kaj estas instigataj forlasi la tradiciajn pornutraĵajn kulturojn destinitajn al nutrado de la loĝantaroj. Ili estas anstataŭigataj per unu aŭ pluraj eksportproduktoj (sojo, kafo, kakao), aŭ per unu aŭ pluraj minaj riĉaĵoj aŭ per ekspluatado de primara agado kiel fiŝkaptado. En 20 afrikaj landoj 1 sola baza produkto kalkuliĝas por 60 % de la eksportoj. La fragileco de la ekonomio altiĝas el tio, ĉar tiu dependas de la kurzo de tiu resurso en la mondmerkato. Kaj loke, la forlaso de la tradiciaj lokaj nutraĵ-kulturoj kreskigas la nutraĵajn malekvilibojn. Estas imprese noti ke, laŭ la lasta raporto de la ONA, la kamparanoj estas la plej tuŝataj de subnutriĝo ("70 % de malsatuloj de la mondo vivas en kamparana medio" laŭ la ONA).

Aliflanke la strebo al kreskado de la produktado (por enirigi devizojn, por repagi la ŝuldon) kaŭzas ekologiajn damaĝojn kiel senarbarigon, erozion de tergrundoj kaj damaĝon al la biodiverseco, tio konsistigas rompon de la rajto je sana medio.

La meza jara kreskokvoto de la nutraĵproduktado estis negativa inter 1979 kaj 1997. Ekzemplo perfekte ilustras tion : en Malavio, kiu antaŭe estis neta eksportisto de nutraĵproduktoj, la produktado de maizo falis de 40 % en 1992, sed la produktado de tabako duobliĝis inter 1986 kaj 1993.

6. Totala malfermo de la merkatoj per nuligo de la doganaĵoj

La oficiala celo estas favori la konsumantojn per malaltigo de la prezoj sur la loka merkato. Sed fakte tio ebligas ĉefe al la eksterlandaj multnaciaj konzernoj, pli bone armitaj finance kaj teĥnologie, ofte subvenciataj de sia devenlando, konkeri partojn de la merkato kaj trudiĝi, kaŭzante la malaperigon de la lokaj produktoj. Ekzemplo : de 199 la importadoj de frostigitaj kokidaĵoj el Eŭropo altiĝas ĉiujare proksimume je 20 % en Afriko, kaŭzante la ruiniĝon de la lokaj etproduktistoj. La internacia kampkulturista movado Via Campesina postulas la rajton de la loĝantaroj difini sian agrokulturan kaj nutraĵan politikon, inkludante la decidon de agrokulturo kiu respektas la bezonojn de la loĝantaroj kaj de la medio.

7. Liberaligo de la ekonomio, forigo de kontrolo de kapital-moviĝoj kaj de la ŝanĝokontrolo

Ĝi celas totale malfermi la ekonomiojn de la evolulandoj al la investoj, al la produktoj kaj servoj de la multnaciaj konzernoj de la Nordaj landoj, por respondi al ties deziroj produkti kion ili volas, kie ili volas kaj rehejmigi siajn profitojn sen ajna obstaklo kaj sen ajna depreno. Rehejmigo al la Nordaj bankoj de la profitoj de la multnaciaj konzernoj enplantitaj en la evolulandoj, sed ankaŭ "delokadoj" de kapitaloj de la riĉuloj en evolulandoj al Nordaj landoj, anstataŭ investi ilin en la lokajn ekonomiojn, kreado de borsaj aŭ nemoveblaĵaj spekulaj "vezikoj" kiel en sudorienta Azio en la 1990-aj jaroj. Ekde la unuaj ekonomiaj malfacilaĵoj, la kapitaloj foriras, malstabiligante la landon el kiu ili fuĝas.

Ili favoras ankaŭ la moviĝon de fondusoj rilate la kontraŭleĝajn kaj krimajn agadojn (kaj inter ili, la fikomerco de homaj estuloj kies jara spezo estas taksata je pli ol 12 milionoj da eŭroj). La "lavado" de fimono estas faciligata de tiuj reformoj. Bela sukceso por internaciaj financ-institutoj kiuj predikas la batalon kontraŭ korupto !

Por kompari, en 2003 tiuj rehejmigoj de profitoj fare de la filioj de multnaciaj konzernoj instalitaj en subsahara Afriko al sia "gepatra domo" estis preskaŭ same altaj kiel la tutaĵo de eksterlandaj investoj sur la kontinento (8,5 miliardoj da dolaroj). Ili reprenas per unu mano kion ili donas per la alia... Tio signifas la alproprigon de la krudmaterialoj fare de la multnaciaj konzernoj : por citi ekzemplon, la kompanio TOTAL FINA ELF alportas 12 miliardojn da eŭroj al Eŭropo, kio reprezentas la duoblon de la subvencioj de helpo al disvolvado.

8. Adopto de alta AVI, kio ankoraŭ akrigas la malegalecojn

La forigo de doganaj baroj malaltigas la impostajn enspezojn de la ŝtato, kiu tiam adoptas pli larĝan imposton : forlason de progreseco de la imposto, ĝeneraligita AVI kio punas refoje la plej malriĉajn homojn kaj malaltigas la impostojn por la entreprenoj. La aligoj de la AVI regule kaŭzas ribelojn kontraŭ la IMF. [1]

9. Amasa privatigo de la publikaj entreprenoj kaj aparte la sektoroj konsiderataj profitigaj

Tiu privatigo estas ĉiam ligita al retraktado de la ŝuldo. Ĝi konsistas ĉefe en vendo je forvendaj prezoj de publikaj entreprenoj, kio profitigas al la multnaciaj konzernoj aŭ al proksimuloj de la potenco. La rikoltita mono pasas rekte al repago de la ŝuldo anstataŭ esti disponigata al la servo de la bezonoj de la loĝantaro. Tiuj vendoj al la privata sektoro estas akompanataj de amasaj maldungoj kaj de reduktado de la esencaj servoj kiujn aliris la loĝantaroj (fervojo, sanprizorgado, trinkakvo...). Decidiga punkto, la ŝtato perdas la kontrolon de strategiaj elementoj por la disvolvado kaj por la bonfarto de la lokaj loĝantaroj.

Konklude ni citu eltiraĵon el la raporto de Fantu Cheru, sendependa fakulo ĉe la Komisiono pri Homrajtoj de la UN en 1999 : "Antaŭ preskaŭ du jardekoj la grandskala aplikado de la Plano de Struktura Alĝustigo komencis de unu flanko ĝis la alia de la Sudo, kaj 20 jaroj estas sufiĉe longa periodo por povi havi ideon pri ĝia efikeco en tutmonda sociekonomia disvolvado. La sperto montras ke la politikoj de struktura alĝustigo ne kongruas kun la neproj de longtempa disvolvado de la evolulandoj. La faktoj refutas la argumenton de la Monda Banko kaj de la Internacia Mon-Fonduso laŭ kiu la Planoj de Struktura Alĝustigo malpliigas la mizeron kaj fortigas la demokration. Male, la plano de struktura alĝustigo estis konceptitaj laŭ la principoj de "lasi fari" kiuj privilegias, koste de la civilaj liberecoj kaj de memmastrumado, la efikecon, la produktivon kaj la grupojn kiuj partoprenas en la eksportkomerco kaj en la internacia interŝanĝo. De unu kontinento al alia la bilanco estas la sama : malgraŭ du jardekoj de buĝetbridaj politikoj, neniu el la landoj kiuj submetiĝis al ili spertis inversigon ; la vivnivelo de la plimulto forte malaltiĝis. La reformo estis necesa por kontentigi eksterajn kreditorojn kiuj postulis ke la ŝuldoservo estu certigota, sed ĝi ne profitis al disvolvado aksita sur la homa estulo. La plejparto, male, refalis en kreskantajn malegalecojn, ekologian malboniĝon, senindustriiĝon kaj mizeron."

Malgraŭ la oficialaj celoj de la alĝustigaj pruntoj, la ŝuldo altiĝis kaj la donitaĵoj montras ke la Planoj de Struktura Alĝustigo endanĝerigas la sociajn, ekonomiajn kaj politikajn fundamentajn homrajtojn (interalie la rajton je laboro, je nutriĝo, je loĝado, je sano, je edukado kaj je disvolviĝo). La ŝuldo kaj la Plano de Struktura Alĝustigo havas do katastrofajn efikojn por la vivkondiĉoj de la Sudaj loĝantaroj kaj tiel nutras la migrajn fluojn.

Migrado kaj ekonomia modelo

Eĉ se la migradoj havas ankaŭ aliajn motivojn, ekzemple kulturajn, ili estas esence ligitaj al la ekonomia modelo kiu rezultiĝas el la agadoj de la internaciaj financ-institucioj, pere de la ŝuldo. Jen kiel :

La migradoj ekzistas ekde la pratempo de la homaro, kaj la monda ekonomio ne estus tia kia ĝi estas sen la migradoj : migradoj de loĝantaroj unue, perforta migrado de sklaveco, migrado de "kanonkarno" en la batalo kontraŭ la naziismo ekzemple kaj migrado de laboristoj fine, kiujn oni prenis el iliaj vilaĝoj por servi la agrokulturon, la industrion aŭ por rekonstrui Eŭropon post la milito. Nur kun la monda ekonomia recesio la migradoj estis konsiderataj problemo.

Ni memorigu ke la artikolo 13 de la Universala Deklaro de Homrajtoj disponas : 1. Ĉiu homo havas la rajton cirkuli libere kaj elekti sian rezidencon interne de ŝtato. 2. Ĉiu homo havas la rajton forlasi ĉian landon, inkluzive la sian, kaj reveni en sian landon.

Precipaj migraj movadoj : devenregionoj, celregionoj

Ni apogis nin sur la raporto de la Monda Komisiono pri la Internaciaj Migradoj 2005 (kies laboro servis kiel apogo al Kofi Annan por la UN) kaj la lasta raporto de la Alta Komisiito pri Rifuĝintoj titolita "Rifuĝintoj - Mondaj tendencoj en 2005", de la 9-a de junio 2006.

En 2005, la nombro da migruloj atingis, en la mondo, 200 milionojn, do duoble pli ol antaŭ 25 jaroj apenaŭ 3 % de la monda loĝantaro.

Tiu nombro rapidege altiĝas (82 milionoj en 1970, 175 milionoj en 2000), kaj pli rapide ol tiu de la monda loĝantaro, kio signifas ke la migrado ne estas ligita nur al la demografio. La proporcio de virinoj konsiderinde altiĝis en la lastaj jaroj, ili reprezentas nun 50 % de la migruloj.

Se 60 % da ili vivas en evoluintaj regionoj, 40 % restas do en malmulte evoluintaj regionoj ; tio signifas ke "ni ne akceptas la tutan mizeron de la mondo" kontraste al kion sugestis franca politikisto antaŭ kelkaj jaroj por pravigi sian enmigrad-politikon.

Eŭropo estas la unua enmigro-kontinento (EU 18 % da migruloj plus la eksa Sovetio 17 %) sed la proporcio vivanta en Nordameriko altiĝas, la altiro de Eŭropo malaltiĝas.

La migruloj dispartiĝas jene :

- 56,1 milionoj vivas en Eŭropo (inkluzive de la eksa Sovetio) : ili reprezentas do 7,7 % de la eŭropa loĝantaro

- 49 milionoj en Azio

- 40 milionoj en Nordameriko, reprezentantaj 13 % de la loĝantaro

- 16 milionoj en Afriko

- 6 milionoj en Latinameriko

- 5,8 milionoj en Aŭstralio

La elcentaĵo de migruloj vivantaj en Nordameriko kaj en la eksa Sovetio altiĝis de 1970 ĝis 2000, sed sinkis en la aliaj mondregionoj (pasante de 23 % al 18 % de migruloj en Eŭropo).

La ĉefaj elmigraj landoj estas Ĉinio (35 milionoj da elmigrintoj), Barato (20 milionoj) kaj Filipinoj (7 milionoj). La ĉefaj akceptolandoj estas Usono (20 % de la mondaj migruloj), la Rusa Federacio kaj Germanio.

Precipaj migrad-motivoj

"Oficiale oni distingas tri migrad-motivojn : familian regrupiĝon, politikan azilon kaj laboron. En la praktiko, la familiaj, ekonomiaj kaj politikaj kialoj ofte miksiĝas. Kaj oni ne forgesu ke la plej malriĉaj loĝantaroj de la plej malriĉaj landoj ne migras, ĉar ili ne havas la rimedojn por tio." Necesus aldoni plian motivon kiu ankoraŭ ne estas agnoskita kiel "oficiala" kaŭzo de migrado, sed kiuj tutcerte fariĝos tia, ve ! en la venontaj jaroj : temas pri la ekologiaj kaŭzoj.

1. Familio regrupiĝo

Tiu estas rajto disponata en la artikolo 16 de la Universala Deklaro de Homrajtoj : "La familio estas la natura kaj fundamenta elemento de la socio kaj rajtas je protekto de la socio kaj de la ŝtato". La artikolo 8 de la Eŭropa Konvencio de la Homrajtoj disponas siavice ke "ĉiu persono rajtas je respekto de sia privata kaj familia vivo". Tiuj personoj venas do rekuniĝi plej ofte kun membro de sia familio kiu migris pro ekonomia aŭ politika kialo.

2. Migradoj pro politikaj motivoj ligitaj al subpremaj reĝimoj, al militoj aŭ al perfortaj delokadoj

Laŭ la AKR, la nombro da elradikigitaj personoj alproksimiĝis en 2005 21 milionojn. Dum la lastaj 20 jaroj estas Afganio kiu produktis la plej grandan nombron da rifuĝintoj kaj estas Irano kiu akceptis la plej grandan nombron da azilpetantoj (4,5 milionojn), sekvata de Pakistano. Fine de 2005, nur tiuj du landoj gastigis 1 rifuĝinton el 5 en la mondo. Multaj azilpetantoj venas el evolulandoj kaj estas akceptataj tri kvarone de aliaj evolulandoj. La lasta raporto de la AKR notas malaltiĝon de 14 % de la azilpetoj en la industrilandoj kompare kun la lasta jaro. Eŭropo akceptas nur trionon de la azilpetoj, sed restas ĉekape de la petoj en industrilandoj, antaŭ Nordameriko. La petantoj estas precipe devenaj de Ĉinio, Irako, Serbio-Montenegro, Rusio kaj Turkio. Du notindaj punktoj : unuflanke oni vidas ke tiuj azilpetantoj venas el zonoj de armitaj konfliktoj aŭ de diktatorecoj kaj ne estas ekonomiaj migruloj kiel la oficialaj diskursoj volus kredigi al ni, kaj aliflanke oni konstatas ankaŭ ke ili ne venas el la konflikto-zonoj situataj en la plej malriĉaj regionoj kiel la Demokratia Respubliko Kongo aŭ Angolo. Ni diru tion refoje, ni ne akceptas la tutan mizeron de la mondo !

La raporto de la AKR signas altiĝon de la nombro da "internaj delokitoj", personoj vivantaj en similaj kondiĉoj kiel la rifuĝintoj, sed en sia propra lando : 6,6 milionoj da homoj delokitaj interne de siaj naciaj limoj. Kolombio sole nombras 2 milionojn da delokitoj. Kaj oni pensas kompreneble pri Sudano, kie fine de 2005 la AKR nombris 842.000 delokitojn.

Necesas ĉi tie memorigi pri la subteno de la Internaciaj Financ-Institucioj al la diktatorecoj, ĉu temas pri Latinameriko (Argentino, Ĉilio...), Afriko (Mobutu) aŭ Azio. En Indonezio la Monda Banko subtenis la projekton de transmigrado de Suharto kiu delokis plurajn milionojn da personoj kaj per tio kaŭzis neinversigeblajn homajn kaj ekologiajn detruojn. [2]

3. La ekonomiaj migradoj havas du kaŭzojn

La malboniĝo de la vivkondiĉoj unue : kun la programoj de strukturaj alĝustigo, la malmuntado de la publikaj servoj, la privatigoj, la "restrukturadoj", ĉiuj ĉi disponoj sekvigas amasan altiĝon de senlaboreco en la koncernaj landoj. La devalutoj, altigo de la AVI, forigo de la subvencioj al bazaj produktoj, sekvigas gravan altiĝon de la vivokosto kaj tiel igas nealirebla certan nombron da havaĵoj de unua neceso. Krome, la malboniĝo de la lernej-sistemo detruas la esperon por la familio ke iliaj infanoj aliru al pli bona vivo kaj fine, la malboniĝo de la sansistemoj reduktas konsiderinde la vivesperon. Por sorbi la kamparan laboristaron, la KUNKD (Konferenco de la Unuiĝinta Naciaro pri Komerco kaj Disvolvado) insistas pri alproprigo de la teĥnologioj. En 2000 oni taksas ke la plenkreskuloj de la MPL (la Malplej Progresintaj Landoj) estis pasintaj mezume tri jarojn en lernejo. Malpli ol en la evolulandoj en 1960.

La kresko de malegalecoj inter Nordo kaj Sudo krome : tio estas pruvite, eĉ elirante el la dominantaj ekonomiaj indicoj. Laŭ la PUND (Programo de la Unuiĝinta Naciaro por Disvolvado), en 1975, la MIP (malneta interna produkto) po loĝanto en la industrilandoj estis 41-oble tiu de la landoj kun malforta enspezo, en 2005 ĝi estas 66-oble pli alta !

En 2000, la MIP/loĝanto estis :

- Sud-Azio : 2.740 $

- Orient-Eŭropo : 7.500 $

- Latinameriko : 6.990 $

- Nordafriko : 5.370 $

- Subsahara Afriko : 1.750 $

- Industrilandoj : 28.500 $

En 2000, le PIB/habitant était de :

Aliflanke, la 20 % plej riĉaj posedas 74 $ de la monda enspezo, dum la 20 % plej malriĉaj dividas inter si 2 % de la monda enspezo. Fine, ni substreku ankaŭ ke pli ol 550 milionoj da laboristoj vivas per malpli ol 1 $ tage (en la Nordo, malgraŭ la alta vivokosto, la migruloj gajnas 20- ĝis 30-oble pli ol hejme). Ne eblas paroli pri ekonomia migrado sen elvoki la fikomercon per homaj estuloj, kiu koncernas inter 700.000 kaj 2 milionoj da viktimoj kaj entenas la fikomercon per virinoj kaj neplenkreskuloj, la proksenetismon kaj ankaŭ la kontraŭleĝan komercon per manlaboristoj. Ĝi konsistigas unu el la plej profitigaj de la organizita krimo, kun enspezoj taksataj je 12 miliardoj da dolaroj jare, fikomerco kompreneble faciligata de la impostparadizoj kaj de la banksekreto.

4. Ekologiaj migradoj

La Parlamenta Asembleo de la Eŭropa Konsilio pristudis antaŭ nelonge la demandon kaj koniseris ke "la migradoj de ekologiaj rifuĝintoj povus fariĝi unu el la plej grandaj demografiaj defioj de la 21-a jarcento", kaj nomis la nombron de 25 milionoj da homoj koncernataj de nun ĝis 2010.

Inter la malboniĝoj de la medio kiuj generas delokiĝojn de loĝantaro troviĝas : la senarbarigo, la dezertiĝo kaj la poluciado, kiuj estas la rezulto, interalie, de produktivisma agrokulturo destinita al eksportado. Certaj gvidantoj akceptas eĉ la toksajn rubaĵojn de la Nordaj multnaciaj konzernoj kaj venenigas tie la estonton de sia loĝantaro, dum tiu estas jam senigita de la rimedoj por kuracado. Poste, estas la katastrofoj nomataj "naturaj" kies nombro altiĝis, ĉar ili estas parte ligitaj al la nuna disvolvo-modelo. Oni konstatas ke ili faras pli da viktimoj kaj da detruoj en la malriĉaj landoj, ĉar tiuj ne havas la diversajn rimedojn por preventi tiajn eventojn kaj protekti sin kontraŭ ili.

Inter la kaŭoj de delokiĝoj troviĝas ankaŭ la konstruado de certaj energiaj infrastrukturoj (grandaj baraĵoj, oleduktoj...) kiuj estas ekologiaj absurdaĵoj, financitaj ankaŭ tie de la Monda Banko. Tiuj ekologiaj malordoj estas ligitaj kun la mondaj politikaj-ekonomiaj decidoj. Ili ankaŭ rivelas la fiaskon de tiu novliberala modelo.

Konkludo

La evoluo de la migradoj estas esence ligita al la novliberala ekonomia modelo trudata al la mondo fare de la internaciaj financ-institucioj, kaj la ŝuldo estas la rimedo kiun ili uzas por submeti la loĝantarojn al tiu perversa logiko. La puvo estas, ke por 1 dolaroj pruntita de la evolulandoj en 1980, ili repagis 11 ĝis hodiaŭ kaj ŝuldas ankoraŭ 4 ! Cetere, ni insistas memorigi ke la migruloj sendis 167 miliardojn da dolaroj al siaj devenlandoj en 2005, kio reprezentas unu kaj duone la sumon de la mondan Publikan Helpon al Disvolvado.

Necesas do totale kaj senkondiĉe nuligi la ŝuldon kaj la Planojn de Struktura Alĝustigo, por redoni al la loĝantaroj la rimedojn disvolviĝi kaj feliĉiĝi kiel ili deziras kaj tie kie ili deziras. Nia propono ne estas nuligi la ŝuldon por lukti kontraŭ la migradoj, kiujn ni reasertas esti fundamenta homa rajto. La migra fenomeno estas tikla temo, ĉar ĝi levas kompleksajn identecajn kaj sociajn, kaj jen la kialo pro kiu ĝi estas misuzata de la politikistaro, aparte ĉe ĉiu elektokampanjo. La tro fama "mastrado de la migraj fluoj" servas kiel preteksto por diskriminaciaj praktikoj, ksenofobaj kaj rasismaj, sed, ni ne falu en tiun kaptilon : la konverĝo inter la tutmondigo, la ŝuldo kaj la kresko de migradoj devas konduki nin al demandi nin prioritate pri la logiko mem de tiu ĉi ekonomia sistemo.

Notoj

[1] Kiel en Ganao kie ĝia enkonduko en printempo 1995 sekvigis prezaltiĝon de proksimume 60 %, aŭ en Niĝerlando en 2005.

[2] Kp La politique du FMI et de la BM à l’égard de l’Indonésie entre 1947 et 2003. En kazo de reproduktado de tiu ĉi artikolo bv. mencii la fonton.

URL : http://www.cadtm.org

Ĵaŭdon, la 28-an de decembro 2006

Roseline PÉLUCHON, Véronique RACINE.

Citita el http://esperanto-liberte.com

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl