Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Eŭropa Unio anstataŭigas la fiaskintan "konstitucion"
de Reuters  
27a junio 2007

Centraj punktoj de la nova Fundament-Akordo

Post "maratona" kolpodo el interparoladoj, minacoj kaj kompromisoj la Eŭropa Unio interkonsentis pri reformo de la komunumo. Jen la esencaj elementoj.

Bazo de la interkonsento :

Per jure kompleksa ŝanĝtraktato la EU stariĝas sur nova jura bazo. La ŝanĝoj estas destinita adapti la traktaton de Nico el la jaro 2000 al la bezonoj de pligrandiĝinta unio. La plano de ampleksa, por la civitanoj komprenebla eŭropa konstitucio estas rezignita pro zorgo de pluraj ŝtatoj antaŭ tro granda rolo de la EU.

Instituciaj reformoj :

La plej multaj partoj de la reformo ekvalidos antaŭ la eŭropaj elektoj en la jaro 2009. Al tio apartenas la ampleksigo de la temoj kiuj en la EU estas decidataj ne per unuanimeco, sed per plimulto. Ankaŭ la kompetentoj inter EU kaj naciaj ŝtatoj estas pli klare dislimitaj (subsidiarec-principo). Por tio ankriĝos proceduro, per kiu la kritikoj de naciaj parlamentoj kontraŭ proponoj de la EU-komisiono estu pli forte konsiderataj. Konsili-prezidanto, elektota por 36 monatoj, devas gvidi Eŭropon pli kontinuece ol [la ĝisnunaj] sesmonataj prezidantecoj.

Reprezentanto de ekstera politiko

Per kreado de unusola posteno oni forigos la ĝisnunan apudecon de Ekstera Komisaro kaj de Ekstera Komisiito de la EU, kaj internacie la EU ricevos vizaĝon. Sed pro zorgo de Britio antaŭ tro granda pezo tiu ofico ne nomiĝos Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la EU, sed daŭre "Alta Reprezentanto".

Pollando kaj la voĉopezo

Kiel kompromiso la nova voĉopezo de la EU-ŝtatoj ekvalidos nur en la jaro 2014, post la dua venonta Eŭrop-elektoj. Ĝenerale necesas por decido la konsento de almenaŭ 55 elcentoj de la membroŝtatoj, kiuj devas reprezenti almenaŭ 65 elcentoj de la EU-loĝantaro. Ĝis tiam validas la reguloj de la Nica traktato - pli favoraj al Pollando. Laŭ deziro de unu membroŝtato, tiuj povas esti plu aplikataj eĉ ĝis 2017. Sed oni ne atendas rektajn sekvojn. Kompare kun antaŭaj planoj oni altigis ankaŭ la sojlon necesan por blokado de decido - de kvar al kvin ŝtatoj.

Britio kaj la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj

Sekve al premo de la Londona registaro la Ĉarto de la EU-fundamentaj rajtoj ne fariĝos formale parto de la nova traktato. Sed referenco en la teksto klarigas ke ĝi estas jure liga, pri kio insistis pluraj membroŝtatoj. Aliflanke, en longaj aldonaj eldiroj al la traktatoj estas klarigite ke ĝi ne aplikeblas por britaj juraj decidoj. Britio atingis ankaŭ klarigojn pri la rilato inter nacia kaj eŭropa ekstera politiko kaj pri reguloj koncernantaj la internan politikon.

Konkurenco

La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy kontraŭis la difinon de "libera kaj sendifekta konkurenco" kiel celo de la EU. Li trudis sin, sed per tio oni ne atendas sekvojn, ĉar la libera konkurenco estas ankrita en aliaj teksteroj. En Francio ekzistas zorgoj ke la EU-traktato povus malfermi la pordon al senregula tutmondiĝo.

Procedo

Post tiu politika fiksiĝo la nova traktato estos, per "registara konferenco", fine sigelota, unue de fakuloj kaj poste de la registaraj ĉefoj. Tio okazos en aŭtuno sub la portugala prezidanteco. Poste sekvos la ratifa proceduro, kiu devas esti ĝustatempe finota por la elekto de la Eŭropa Parlamento en 2009. En kiuj landoj tio okazos per referendumo, la landoj decidas laŭ propraj donitaĵoj. En la jaro 2005 la konstituci-propono fiaskis en Francio kaj Nederlando. La post tio komencinta fazo de revizio de la propono estas konsiderata finita per la pintkunveno.

Reuters.

Elgermanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl el teksto de la reta eldono de la semajnrevuo Stern, "Kernpunkte de neuen Grundlagenvertrags", la 23-an de junio 2007

NOTO

Manke de analizoj - ne tiom rapide haveblaj - mi decidis konatigi nialingve almenaŭ la ĉefajn decidojn de la Eŭropa Pintkunveno en Bruselo. Vilhelmo Lutermano, la 26-an de junio 2007