Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La palestina tragedio
de Francis WURTZ  
24a junio 2007

Deklaro de Francis WURTZ, prezidanto de la grupo GUE/NGL de la Eŭropa Parlamento

Eŭropa Parlamento, Strasburgo, 19-an de junio 2007

Vide al la tragedio kiu okazas en la palestinaj teritorioj, la alvokoj ĉesigi la perfortaĵojn estas komplete senefikaj se oni rifuzas vidi la estiĝon de tiu anoncita katastrofo.

Tiu senprecedenca perfort-eksplodo estas unue kaj ĉefe la produkto de aliaj perfortaĵoj : tiuj de 40 jaroj da milita okupado. Ĝi estas la frukto de senpuneco konsentita de la tuta internacia komunumo al la israelaj gvidantoj kiuj ajn ili estas kaj kion ajn ili faras, kun absoluta malobeo al la internacia juro. Tiu perforto estas la kosto de la perdo de ĉia espero pri palestina ŝtato inda je tiu nomo.

Kaj tie, kia peza respondeco de la eŭropaj gvidantoj ! Eŭropo estas, laŭdire, la unua donacanto ! Bonege, sed kion valoras la helpoj se oni lasas disvastiĝi la mortiga veneno de permanenta humiligo kiun la situacio en Gazao ilustras ĝis karikaturo kaj kiun longdaŭra izolado de Gazao nur ekstremigus ?

Kia respondeco esti, per viciĝo laŭ la mortiga strategio de la Blanka Domo, fuŝinta historiajn oportunecojn, kiel la pacplanon de la Araba Ligo ekde 2002, la sukceson de la unua demokratia procezo en Palestino en 2006, aŭ, pli lastatempe, la konsistigon de registaro de nacia unio de lasta ŝanco !

Ni estas pluraj ĉi tie, kiuj lanĉis arlarmkrion post alarmkrio, la lasta estis alvoko de pli ol 100 parlamentanoj por ĉesigi politikon kiu kultivas, per bojkoto de la registaro kaj per forigo de la rekta helpo, la malesperon de popolo rande de implodo. Oni respondis al ni per trankviligaj vortoj pri la intencoj de la "Kvaropo", tiu tromplogilo manipulata de la Bush-registaro por kamufli sian farlasadon.

Sed jen la speciala sendito de la UN en Proksim-Oriento mem siavice faras veran akuzegon kontraŭ ĉiuj - inkluzive eŭropanoj - kiuj praktikas kion li nomas "la memcenzuron" pri la okupanto kaj kies lastatempaj decidoj de bojkoto kaj helpo-blokado havis, substrekas li, "ruinigajn konsekvencojn".

Tia historia fiasko kaj tia malaprobo flanke de la ĉefa reprezentanto de la UN en la regiono alvokas esceptan debaton sur plej alta nivelo. De nun, se ni ne volas fariĝi komplicoj de nova Irako, ni devas urĝe postuli profundajn strategiajn reviziojn kun la strikta respekto de la internacia juro tia kia ĝi devintus trudiĝi al ĉiuj de 40 jaroj. La Historio juĝos nin.

Francis WURTZ.

  GUE/NGL PRESS OFFICE : Gianfranco Battistini + 32 475 646628 / + 32 -0- 2 2846785 www.guengl.eu 

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl