Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Fiasko de la intertraktadoj ĉe la MOK !
de Raoul Marc JENNAR  
24a junio 2007

2007-06-21

Ekde mardo 19-a de junio, la G4 kunvenis en Potsdamo proksime de Berlino. La G4 estas la kunveno de la minstroj pri komerco de Barato, Brazilo, Usono kun la Eŭropa Komisaro pri Internacia Komerco. Iliaj kolegoj pri agrokulturo aliĝis al la diskutoj. Ili ĵus disiĝis sen interkonsenti.

Temo de tiu renkontiĝo kiu okazis en la kadro de la intertraktadoj ĉe la MOK : redukti la diverĝojn pri la du dosieroj pri kiuj disopinias tiuj landoj kaj la landogrupojn kiujn ili reprezentas. Unua dosiero : la malfermo de la Sudaj merkatoj al la industriproduktoj de la okcidentaj landoj per malaltigo de la doganaĵoj (ilia ĉefa enspezofonto). Dua dosiero : la agrokulturo kie la problemo estis la reduktado de la dogantarifoj de la Sudaj landoj interŝanĝe kun la malfermo de la merkatoj de la okcidentaj landoj kaj la reduktado de la helpoj kiuj tiuj landoj donas por produktado kaj eksportado de siaj agrokulturaj produktoj.

Tiu Postdama kunveno estis preparita, en la plej granda sekreto, de pluraj aliaj. La proponoj faritaj de la respondeculoj de la intertraktadoj ĉe la MOK estis vekintaj viglegajn kritikojn de la evolulandoj kaj de la landoj metitaj en la kategorion de "plej malmulte avancitaj landoj", do la plej malriĉaj. Dum la okcidenta gazetaro gurdadis kun fervoro la sloganojn de la multnaciaj konzernoj kaj de ties favoruloj ĉe la Eŭropa Komisiono, ĉe la direkcio de la MOK kaj en la okcidentaj registaroj, laŭ kiuj la liberkomerco favoras la disvolvadon, dum tiu sama gazetaro kaj tiuj samaj politikaj decidantoj ĝissate ripetadis ke la fiasko de la intertraktadoj sankcias unuavice la plej malriĉajn landojn, la unue koncernataj, subtenataj de kelkaj agentejoj de la UN (la KUNKD [1], la ONA [2] kaj pli timeme la PUND [3]) klarigis senlace, sen ke la komunikiloj eĥis tion, ke la okcidentaj proponoj ĉefe profitigus la Okcidentanojn kaj fortigus la dependecon de iliaj landoj vidalvide la plej riĉajn landojn.

La Potsdamaj diskutoj devis daŭri ĝis dimanĉo la 24-a de junio. Pozitiva rezulto ebligintus fari interkonsenton pri la programo de intertraktadoj lanĉita en Doho en novembro 2001. En Ĝenevo, en la ĉirkaŭaĵo de Pascal Lamy, oni planis jam ministran renkontiĝon fine de julio por fini la intertraktadojn kaj subskribi interkonsenton. Tia akordo kaŭzintus novan kreskon de la masiva malregulado kiun oni ofte nomas tutmondiĝo. Kun ankoraŭ pli da malregulado pri la servoj, la publikaj merkatoj, la investoj, tiu avanco estus komparebla kun tiu de 1994 fine de la Uruguay Round kies detruojn oni hodiaŭ mezuras : privatigo de publikaj servoj, esencaj medikamentoj fariĝintaj nealireblaj, patentigo de la vivantaĵo, planedvasta sociala dumpingo, delokadoj, perdo de konkurencivo de agrokulturaj produktoj de la Sudo, akriĝinta nutraĵa dependeco de tiuj samaj landoj.

Por ni eŭropanoj, necesas memori ke estas niaj registaroj, maldekstraj kiel dekstraj, kiuj, kun la Eŭropa Komisiono, intertraktis la akordojn de la Uruguay Round. Estas tiuj akordoj kiuj donis la elanon al la tutmondigo. Kaj estas tiuj samaj registaroj kiuj starigis la programon de Doho !

La fiasko de Potsdamo estas bona novaĵo por la popoloj. De la Nordo kiel de la Sudo. Oni povas nun prave esperi ke la ciklo de intertraktadoj komencita en Doho estas por pluraj jaroj en la sakstrato. Post la fiasko de la intertraktado pri la projekto de Multflanka Akordo pri Investo (1998), post la fiasko de la ministrokonferenco de Seatlo (1999) poste de tiu de Kankuno (2003), la enŝlimiĝo de la Doho-programo estas nova venko de la rezistado kunefika kaj kunordigita de la popoloj de la Sudo kaj de la alimondisma movado hodiaŭ tiel misfamigata inkluzive de la malnova maldekstro tiom foresta de tiuj dosieroj. Intensa laboro estis farita en Ĝenevo dProgramo de la Unuiĝinta Naciaro pri Disvolvado.e la alimondismaj retoj de la Nordo (ekz-e : la Institute for Agriculture and Trade Policy, Oxfam International) kaj de la Sudo (ekz-e : Third World Network, Focus on Global South) kaj la intertraktantoj de la Sudaj landoj. Ĝi trovas sian finatingon en la nekapablo de Usono kaj de Eŭropo dikti plian fojon sian leĝon, tiun de la multnaciaj entreprenoj, al la resto de la mondo.

Ne estas fataleco. Kiu rezistas ekzistas.

Raoul Marc JENNAR.

NOTOJ

1. Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado.

2. Organizo [de la Unuiĝinta Naciaro] pri Nutraĵo kaj Agrokulturo (angle : FAO).

3. Programo de la Unuiĝinta Naciaro pri Disvolvado.